Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Henryk SIENKIEWICZ

Henryk SIENKIEWICZ

Henryk SIENKIEWICZ [henrik sienkieviĉ], Pola verkisto. Naskiĝis je la 5-a de majo 1846 en Wola Okrzejska/Pollando; mortis je la 15-a de novembro 1916 en Vevey/Svislando). Nobelpremiito (1905).

Famaj verkoj


- Janko Muzykant (Janko Muzikanto, 1879)
- Latarnik (La lanternisto, 1882)
- Trylogia (Trilogio)
  - Ogniem i mieczem (Per fajro kaj glavo, 1884)
  - Potop (Inundo, 1886)
  - Pan Wołodyjowski (Sinjoro Wołodyjowski, 1888)
- Ta trzecia (Ŝi, la tria, 1888)
- Bez dogmatu (Sen dogmato, 1891)
- Pojdzmy za nim (Ni sekvu Lin, 1892)
- Rodzina Połanieckich (Familio Połaniecki, 1894)
- Quo vadis (1895)
- Krzyżacy (Kruckavaliroj, 1900)
- W pustyni i w puszczy (Tra dezerto kaj praarbaro, 1912)
- Co się raz stało w Sydonie (Kio okazis foje en Sidono)

En Esperanto aperis


- [http://miresperanto.narod.ru/biblioteko/sienkiewicz.htm Noveloj] (tradukis Lidja ZAMENHOF, Internacia Mondliteraturo 16, 64 paĝoj, Leipzig 1925)
- Janko Muzikanto (noveleto)
  - tradukis Antoni GRABOWSKI (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto 42) - 20 paĝoj, Nurenbergo 1891
  - tradukis Danuta KOWALSKA - [http://www.esperanto.pl/page.php?tid=311130 rete legebla]
- La lanternisto (rakonto, tradukis Kabe, Amsterdam 1905)
- Ŝi, la tria (tradukis Antoni GRABOWSKI, Varsovio 1913)
- Ni sekvu Lin (tradukis Bronislaw KUHL, 61 paĝoj, Varsovio 1909)
- Quo vadis? ([http://www.luin.se/inko/143-7.pdf unua parto], [http://www.luin.se/inko/144-5.pdf dua parto]) (tradukis Lidja Zamenhof, dua eldono, Varsovio 1957)
- [http://www.esperanto.pl/public_ftp/pdf/tradezerto.pdf Tra dezerto kaj praarbaro] (tradukis Mieczyslaw_SYGNARSKI, Varsovio 1978)
  - Kaptitaj en Nubio (fragmentoj el Tra dezerto kaj praarbaro, tradukis Wigbertus van ZON, Vught 1936)
- La juĝo de Oziris (tradukis Antoni GRABOWSKI, Varsovio 1908)
- Kio okazis foje en Sidono (humoresko, tradukis Antoni GRABOWKSI, 24 paĝoj, Varsovio 1909)
- Kiu estas kulpa? (dramo, tradukis Bronislaw KUHL, 24 paĝoj, Wolfenbüttel 1911 (?))
- Orso (rakonto, tradukis Adolf OBERROTMAN, 31 paĝoj, Kolonjo 1933)
- [http://www.esperanto.pl/page.php?tid=1296 La Fabelo] (tradukis Maciej ZGONDEK) Kategorio:Literaturo SIENKIEWICZ Henryk SIENKIEWICZ HENRYK

5-a de majo

Historio > Tagoj > la 5-a de majo ---- La 5-a de majo estas la 125-a tago de la jaro (la 126-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 240 tagoj restas. Je la 5-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1945 : Nederlando liberiĝis de la germana okupacio
- 1948 : la unua oficiala "tago de la infanoj" okazis en Japanio

Naskiĝoj


- 1818 : Karl MARX
- 1846 : Henryk SIENKIEWICZ, Pollando
- 1896 : Carlos DOMINGUES
- 1927 : Divaldo PEREIRA FRANCO

Mortoj


- 1705 : Leopoldo la 1-a
- 1904 : JÓKAI Mór
- 1920 : Charles LAISANT
- 1944 : Bertha BENZ
- 1977 : Ludwig ERHARD
- 2003 : Walter SISULU

Specialaj tagoj kaj festoj


- Israelo: Nacia tago

Tagoj de semajno

La 5-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.

Vidu ankaŭ jenon:


- 4-a de majo | 6-a de majo
- 5-a de aprilo | 5-a de junio
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Majo ja:5月5日 ko:5월 5일 simple:May 5 th:5 พฤษภาคม

Pollando

Geografio > Eŭropo > Pollando ---- Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo. Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio. Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj. La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025. Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio. De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo. En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis. La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000). Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj): right
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16] Tyniec

Memorindaĵoj

Image:Varsovie04-32.jpg|Warszawa Image:Warsaw modern buildings.jpg|Warszawa Image:Wilanow palace.jpg|Warszawa Image:Warsaw palace.jpg|Warszawa Image:Warszawa Namiestnikowski.png|Warszawa Image:Warszawa Copernicus.png|Warszawa Image:Warsaw church.jpg|Warszawa Image:Warsaw church1.jpg|Warszawa Image:Krakow_Sukiennice.jpg|Krakow Image:Piazza_del_Mercato_di_Cracovia.JPG|Krakow Image:Krakow-Wawel-Courtyard.jpg|Krakow Image:Krakow-Wawel_cathedral.jpg|Krakow Image:Kalplica wawel.jpg|Krakow Image:Krakow nagrobek Kazimierza W.jpg|Krakow Image:Krakau_PeteruPaul.jpg|Krakow Image:Krakow_Boze_Cialo-2.jpg|Krakow Image:Teatr Slowackiego.JPG|Krakow Image:Gothic altar veit stoss.jpg|Krakow Image:Pl-gdansk-neptun2004.jpg|Gdansk Image:ZURAW-Gdansk 2004 ubt.jpeg|Gdansk Image:Bazylika mariacka gdansk ubt.jpeg|Gdansk Image:Gdansk Radhuset.jpg|Gdansk Image:Oliwa kathedraal.jpg|Gdansk Image:Wroclaw 1.jpg|Wroclaw Image:Breslau-rathaus.jpg|Wroclaw Image:Wroclaw-Katedra-3.jpg|Wroclaw Image:Wroclaw-AulaLeopoldina4.jpg|Wroclaw Image:Torun-Rynek-ratusz-2.jpg|Torun Image:Torun-palac-dambskich.jpg|Torun Image:Ratusz Poznan od Wielkiej.jpg|Poznan Image:Poznan Fara 106-07.jpg|Poznan Image:Lublin Archikatedra.jpg|Lublin Image:Bydgoszcz Spichrze.jpg|Bydgoszcz Image:Rogalin palac (1).jpg|Rogalin Image:Pulawy palac czartoryskich.jpg|Pulawy Image:Poland - Ksiaz castle.jpg|Ksiaz Image:Zamek w Pszczynie003 kpjas.jpg|Pszczyna Image:Jasna Góra 20050919.JPG|Czestochowa Image:Kielce palace 2.jpg|Kielce Image:Zamosc ratusz.jpg |Zamosc Image:Poland Baranow - Castle.jpg|Baranow Sandomierski Image:Kazimierz Dolny (kamienica pod sw Mikolajem i Krzysztofem) 01.jpg|Kazimierz Dolny Image:Janowiec dziedziniec.jpg|Janowiec Image:Nowy Wiśnicz.jpg|Nowy Wisnicz Image:Ogrodzieniec.jpg|Ogrodzeniec Image:Rzeszów zamek 2004b.jpg|Rzeszow Image:Malbork zamek zblizenie.jpg|Malbork Image:Poland Frombork - Cathedral Hill.jpg|Frombork Image:Golub-Dobrzyn2.jpg|Golub-Dobrzyn Image:Kwidzyn zamek.JPG|Kwidzyn Image:Moszna zamek4.jpg|Moszna Image:Tatry Panorama01xxx.jpg|Tatry als:Polen fiu-vro:Poola ja:ポーランド ko:폴란드 ms:Poland simple:Poland th:ประเทศโปแลนด์ zh-min-nan:Polska

1916

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1916 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1916 post Kristo okazis, inter alie:

Eventoj


- L. N. NEWELL, Viktor BONDE kaj Vselovod IVANOV eklernis Esperanton.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Bulgario.
- Koreio: Sotesano fondas Ŭonbulismon.
- Kreitaj Geogloto kaj Optezo.

Naskiĝoj


- Elvira FONTES
- Giuseppina PICCIOTTO DE VITA
- Karel JANOUŠ
- 11-a de majo: Camilo José CELA
- 8-a de junio: Francis CRICK, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
- 24-a de aŭgusto : Léo FERRÉ
- 9-a de decembro : Kirk DOUGLAS

Mortoj


- 6-a de januaro: Theodore ROOSEVELT
- 12-a de marto: Marie VON EBNER-ESCHENBACH
- 15-a de novembro: Svislando: Henryk SIENKIEWICZ
- 21-a de novembro : Francisko Jozefo la 1-a
- 22-a de novembro: Usono: Jack LONDON
- 9-a de decembro : Japanio: NATSUME Sôseki ----
1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1916年 ko:1916년 simple:1916 th:พ.ศ. 2459

Svislando

Geografio > Eŭropo > Svislando ---- right right germane Schweiz [ŝvajc] france Suisse [sŭis] itale Svizzera [ZVICcera] romanĉe Svizra [ŜVICra] svisgermane Schwyz [ŝvi:c] Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera (
- ) (AR)
Herisau 49.300 germ.
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna (
- ) (AI)
Appenzell 13.100 germ.
Bazelo Kampara (
- ) (BL)
Liestal 225.800 germ.
Bazelo Urba (
- ) (BS)
Bazelo 194.300 germ.
Berno (BE) Berno 925.500 germ., fr.
Friburgo (FR) Friburgo 194.700 fr., germ.
Ĝenevo (GE) Ĝenevo 363.600 fr.
Glarus | Glaruso (GL) Glarus 36.600 germ.
Grizono (GR) Chur 166.500 germ., rom., it.
Ĵuraso (JU) Delémont 64.700 fr.
Lucerno (LU) Lucerno 306.100 germ.
Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) Neuchâtel 156.200 fr.
Nidwalden | Nidvaldo (
- ) (NW)
Stans 31.000 germ.
Obwalden | Obvaldo (
- ) (OW)
Sarnen 27.600 germ.
St. Gallen | Sankt-Galo (SG) St. Gallen 403.900 germ.
Ŝafhaŭzo (SH) Ŝafhaŭzo 69.800 germ.
Schwyz | Ŝvico (SZ) Schwyz 103.400 germ.
Solothurn | Soloturno (SO) Solothurn 219.500 germ.
Thurgau | Turgovio (TG) Frauenfeld 192.400 germ.
Tiĉino (TI) Bellinzona 277.200 it.
Uri | Urio (UR) Altdorf 33.500 germ.
Valezo (VS) Sion/Sitten 232.600 fr., germ.
Vaud | Vaŭdo (VD) Laŭzano 550.300 fr.
Zug | Cugo (ZG) Zug 827.840 germ.
Zuriko (ZH) Zuriko 1.131.500 germ.

- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.

-
als:Schweiz ja:スイス ko:스위스 ms:Switzerland simple:Switzerland th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์ zh-min-nan:Sūi-se

Trilogio

Trilogio (el greka tri- kun sama signifo en e-o kaj logos informo) estas la maniero de antikvaj grekoj nomi tri prezentadojn teatraĵajn disvolvigante saman temon kiel ekzemple La Oresteia nura konservita aktuale. Hodiaŭ ĝi havas pli ampleksan signifon kaj temas pri teatro, kino, literaturo kaj eĉ komputilludoj. Kelkaj Famosaj Trilogioj Literaturo
- Danziger Trilogie de Günter GRASS
- Das gelobte Land de Lion FEUCHTWANGER
- Foundation (Foundation, Foundation and Empire kaj Second Foundation) de Isaac ASIMOV.
- Hordubal de Karel ČAPEK (Tradukis esperante Josef VONDROUŠEK)
- I nostri antenati (Il visconte dimezzato, Il barone rampante kaj Il cavaliere inesistente) de Italo CALVINO.
- Islandsklukkan de Halldór Kiljan LAXNESS
- The Lord Of The Rings de J.R.R. TOLKIEN
- Till Damaskus de August STRINDBERG
- Trylogia de Henryk SIENKIEWICZ Kino
- Blade-trilogio de David S. GOYER.
- Star Wars (serio) de George LUCAS
- The Godfather de Francis Ford COPPOLA
- The Matrix Trilogio de fratoj WACHOWSKI
- Back to the Future de Robert ZEMECKIS Komputilludoj
- Super Mario Bros
- Mortal Kombat
- Prince of Persia simple:Trilogy

Lidja ZAMENHOF

Gravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo ---- Lidja ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. ZAMENHOF, naskiĝis je la 29-a de januaro 1904, estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.

Vivo

Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo, kelkaj jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. En la sama jaro dum la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun bahaismo. Lidja ZAMENHOF fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo Konkordo en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la viena UK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiun Universalan Kongreson. Kiel cseh-metoda instruistino de Esperanto Z. faris propagandan vojaĝon kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn. Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la bahaa movado. Krome Z. skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto kaj Enciklopedio de Esperanto. Tre konata estas ŝia traduko de "Quo vadis", verko de Sienkiewicz, publikigita en 1933. En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por esperantokursoj. Postrevene vojaĝante tra sia hejmlando ŝi instruis pri Esperanto kaj bahaismo. Poste sub la germana okupada reĝimo ŝi estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medicinon kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al tiel nomata "koncentrejo" (fakte:ekstermejo) en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.

Rememoro

Je ŝia memoro kaj honoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno en Jewish Holocaust Museum en la usona ĉefurbo Vaŝingtono. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de esperantistoj savi persekutitajn judojn dum la Dua Mondmilito.

Verkoj


- Tradukaĵoj: #la ampleksa libro pri Bahaismo: „Baha' u'llah kaj la Nova Epoko“ de John Ebenezer ESSLEMONT; #„Parizaj Paroladoj de Abdul Baha“; #„Iridiono“ de l' klasika pola aŭtoto Zygmunt KRASIŃSKI; #noveloj de B. Prus; #„Quo Vadis“, de Henryk SIENKIEWICZ;
- Originalo:
- „Homo, Dio, Profeto“.

Literaturo pri Z.

Ŝian vivon kaj agadon priskribis Isaj DRATWER en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingve Wendy HELLER en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" de Zofia BANET-FORNALOWA estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa E-movado kaj pluraj aliaj artikoloj. La dokumenta dramo "Ni vivos!" de Julian MODEST bildigas la sorton de la familio Zamenhof en la varsovia geto. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z

Antoni GRABOWSKI

Antoni GRABOWSKI - Naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe Dobre apud Chełmno kaj mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio. Li estis pola kemia inĝeniero kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.

Eduko kaj profesio

Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝas de Nowe Dobre al Toruń. Pro nesufiĉaj vivrimedoj Antoni jam en aĝo dek-kelkaj jaroj, tuj post fino de la baza lernejo, devas komenci labori. Tamen lin plu pelas grandega lernvolo; sen ies helpo li aŭtodidakte preparas sin al la ekzameno por aliro de gimnazio. Tiun ekzamenon li pasas kun elstaraj rezultoj. Dum la sekva lernado en la toruna gimnazio "Nikolao KOPERNIKO" li atingas bonegajn rezultojn, per siaj abundaj scioj li superas la samaĝulojn; sekve oni sendas lin du fojojn en pli altan klason. En la septembro de la jaro 1879 li finas la gimnazion. Baldaŭ poste pliboniĝas la financa situacio de la familio. GRABOWSKI nun studas filozofion kaj natursciencojn en la Universitato de Vroclavo. Poste li studlaboras kiel inĝeniero pri kemio en Zawiercie kaj en diversaj lokoj, kiuj nun apartenas al Ĉeĥio, post kio li iĝas estro de teksaĵ-fabriko en Ivanovo-Vosnjesensk (rusa urbo 250 km nordoriente de Moskvo). Dum tiu tempo li daŭre profunde studas kemiajn problemojn. Liaj multaj teknologiaj inventoj faras lin pli vaste konata inter fakuloj en la tuta Eŭropo. GRABOWSKI publikigas multajn fakajn artikolojn. Siajn inventaĵojn li priskribas interalie en la revuoj "Chemik Polski" kaj "Przegląd Techniczny". Li tradukas tiutempe elstaran libron pri kemio, verkitan de Ira REMSEN, el la angla al la pola kaj poste iĝas membro de komitato, kies tasko estas ellabori polalingvan teknikan terminologion. Kelkajn jarojn pli malfrue, en la jaro 1906, aperas lia "Słownik chemiczny", la unua kemia vortaro por poloj.

Esperanto kaj literaturo

Jam dum sia universitata tempo Antoni GRABOWSKI evoluas profundan interesiĝon pri literaturo. Li estas membro de la Literatura Slava Societo (Towarzystwo Literacko-Słowianskie) en Vroclavo. Sed GRABOWSKI entuziasmiĝas ne nur por la polaj lingvo kaj literaturo; iom post iom li lernos respektindan nombron da lingvoj kaj fariĝos vera poligloto. Pli poste li parolos krom la pola 9 pliajn lingvojn kaj aldone li regos minimume 15 pasive. Antaŭ tiu fono ne mirigas, ke la studento GRABOWSKI interesiĝas ankaŭ pri la ideo de lingvo internacia. Tiun ĉi rolon tiam pretendas Volapuko, do li lernas ĝin. Kiam GRABOWSKI vizitas Johann Martin SCHLEYER, la aŭtoron de la lingvoprojekto, montriĝas, ke eĉ tiu ne kapablas flue paroli Volapukon. Evidente ĝi ne taŭgas por ĉiutaga praktika uzo. Finfine ambaŭ interparolas germane. Post tiu ĉi elreviĝo GRABOWSKI tuj ĉesas okupiĝi pri Volapuko. Tamen li ne rezignas pri la ideo de internacia planlingvo. En la jaro 1887 li aĉetas kaj trastudas la freŝe aperintan libreton "Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro", en kiu L.L.ZAMENHOF prezentas sian lingvoprojekton, kiu baldaŭ konatiĝos sub la nomo "Esperanto". Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo li vojaĝas al Varsovio kaj vizitas ZAMENHOF, en tiu tago okazas inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto. Same kiel ZAMENHOF, Antoni GRABOWSKI plene konscias pri la signifo de la literaturo en la evoluo de lingvoj kaj despli de Esperanto, kiu ekpaŝas sur la vojo de lingvoprojekto al lingvo plene funkcianta en ĉiuj sferoj de la vivo. GRABOWSKI jam baldaŭ ekagas; 1888 aperas lia traduko de "La neĝa blovado" de Aleksandr PUŜKIN. En la jaro 1889 sekvas "La gefratoj" de Johann Wolfgang VON GOETHE. Komence de la 1890-aj jaroj GRABOWSKI estas malkontenta pro la malrapideco de la disvastiĝo de Esperanto. Li kredas, ke ĝin kaŭzas malperfektaĵoj de la lingvo. Sekve li pledas por reformoj, eĉ ellaboras propran lingvoprojekton, sed en la voĉdonado de la jaro 1894 li votas kontraŭ reformoj kaj ekde tiam adheras al la lingva bazo, la t.n. Fundamento de Esperanto. Kiam en 1904 fondiĝas Varsovia Societo Esperantista GRABOWSKI iĝas ties prezidanto. Post la transformiĝo al Pola Esperanto-Societo en 1908, li prezidas longe plu. Ekde la sama jaro li direktoris en la gramatika sekcio de la Akademio de Esperanto. Samtempe li publikigas artikolojn kaj prelegas pri Esperanto kaj organizas kursojn. En la jaroj 1908-1914 GRABOWSKI kiel la unua gvidas Esperanto-kursojn en kelkaj lernejoj de Varsovio. Jam en artikolo el la jaro 1908 li atentigas pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Interalie li montras per konkretaj ekzemploj kiagrade la antaŭa lerno de Esperanto helpas lerni la francan kaj latinan lingvon (fakto tiutempe tre surpriza por la publiko). La antologio "El Parnaso de Popoloj", kiu aperas 1913, estas kolekto de 116 poemoj, kiuj reprezentas 30 lingvojn kaj kulturojn; 6 estis originale verkitaj en Esperanto, 110 tradukitaj. Dum la unua mondmilito GRABOVSKI , jam malsana, restadas solece en la Varsovio, sen liaj familianoj, kiuj fuĝas al Rusio. En tiu ĉi situacio li tradukas la polan patriotan epopeon Sinjoro Tadeo de Adam MICKIEWICZ. Ĝin GRABOWSKI rekreas formfidele, elprovas latentajn eblojn de la planlingvo kaj tiel donas gravajn impulsojn al la plua evoluo de la esperantlingva poezio. Post la morto de Zamenhof li vivas tre soleca, kaj pli kaj pli turmentas lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povas konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam post la fino de la milito lia familio revenas, li jam estas preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboras plu por E, ĝis sia subita morto pro koratako en la jaro 1921.

Verkoj

Orginalaj poemoj:
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/tagigxo.html La tagiĝo]
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/filo.html La reveno de l`filo]
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/kordo.html Sur unu kordo]
- [http://www.verdapekino.com/poemoj/page7.htm La pluva tago]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/al_la_semanto.html Al la semanto]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/jubilea_kantato.html Jubilea kantato]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/varsovi_salut.html Saluto el Varsovio] Antologioj - tradukoj kaj originalaĵoj:
- La liro de la esperantistoj - poemkolekto - 1893 [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr54/liro.html >recenzo]
- El Parnaso de Popoloj - poemkolekto Tradukoj:
- La Gefratoj de Johann Wolfgang VON GOETHE - 1889
- Mazepa la dramo de Juliusz SŁOWACKI
- Halka la opero de Stanisław MONIUSZKO
- Sinjoro Tadeo de Adam MICKIEWICZ
- La neĝa blovado de Aleksandr PUŜKIN - 1888
- En Svisujo de Juliusz SŁOWACKI
- Ŝi la Tria de Henryk SIENKIEWICZ
- Pekoj de Infaneco de Bolesław PRUS
- Consilium Facultatis de Fredo Aliaj:
- Kondukanto internacia de l' interparolado
- Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola Artikoloj:
- Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj, Pola Esperantisto, 1908

Pri li

Publikigaĵoj


- Zofia BANET-FORNALOWA: Antoni Grabowski — eminenta Esperanto-aganto,
Czeladź, Hejme, 2001, ISBN 83-907637-2-9, (140 p.) [http://esperanto.org/Ondo/R-grab.htm >recenzo 1] [http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/agra.html >recenzo 2]
- Julius GLÜCK: El la klasika periodo de Esperanto. Antoni Grabowski kaj K. Bein (Kabe).
Pro Esperanto, Vieno, 1989 (36p.) [http://www.geocities.com/origlit/uea/proerec.html >recenzeto]
- Andrzej WARSZAWSKI: Antoni Grabowski kaj kemio. Bydgoszcz, 1991.
- [mailto:awar@enternet.com.pl Andrzej WARSZAWSKI]: Kontribuo de Antoni Grabowski al pollingva kemia nomenklaturo. (13 p)

Komentoj

"La grandaj atingoj en poezio en tiu frua epoko okazis ĉefe sur la tereno de tradukitaj verkoj, ĉar tradukaĵoj ja etendis la terenon de la lingvo (ne nur la leksikon, sed ankaŭ la strukturajn strategiojn disponeblajn al la uzantoj) kaj enportis spertojn kaj literaturajn formojn antaŭe nekonatajn. Rigardante preter la "spirito de la lingvoj Eŭropaj" (por uzi la Zamenhofan vortumon), Antoni Grabowski trovis per siaj tradukoj latentojn en la morfologio de Esperanto."
Humphrey TONKIN: [http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/21_Tonkin.htm Esperantologio eksogena kaj endogena] en [http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/ Studoj pri interlingvistiko]

Komparu kun:

L. L. ZAMENHOF ~ Kazimierz BEIN ~ Fondaĵo Antoni Grabowski

Eksteraj Ligoj

En la literatura retejo de Don HARLOW: [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/ El Parnaso de Popoloj] [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.originala.gjx.html#antoni_grabowski Originalaj poemoj de Grabowski] Aliloke: [http://www.uea.org/dokumentoj/regularo_fondajho_grabowski.html Fondaĵo Antoni Grabowski]

El la Enciklopedio de Esperanto (1933)

EdE-G Antoni GRABOWSKI, polo, inĝeniero. Nask. 11 jun. 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio); mortis 4 jul. 1921 en Varsovio. La inĝenieran diplomon li akiris en Breslau. Post laborado en kelkaj polaj urboj li ekloĝis definitive en Varsovio. Fervorulo de sia profesio. De li aperis traduko de ĥemia verko de l' anglo J. Remsen kaj Pola Teknika Vortaro. - Esperanton li ekkonis en 1887. Inter li kaj Zamenhof okazis la unua esperanta konversacio. Li perfekte parolis ankaŭ Volapukon, kaj vizitis ankaŭ pastron Schleyer (dum tiu ĉi vizito evidentiĝis, ke mem la aŭtoro ne estras tute sian malfacilan lingvon). Granda poligloto: li posedis pli-malpli ĉ. 30 lingvojn. Dum kelkaj jaroj li estis unu el la ĉefoj de la reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastigo de Esperanto en ĝia malperfekteco. Sed post la decida voĉdono en 1894, li definitive rekonis, ke la ĝenerala akcepto, sen rezonado, estas multe pli grava ol la perfekteco cetere senfine pridiskutebla. "Tablo - li diris - devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Zamenhof; se li estus volinta ĝin nomi tiŝo, ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton..." Kaj de tiam li restis fidela fundamentano, ĝis sia morto. G. vigle partoprenis en la E-movado: ekde 1904 li estis prezidento de la Varsovia ES; kiun, plenan de disopiniantaj korifeoj, plurfoje savis de la disfalo tia aŭtoritato kaj diplomatio. En 1908 li okupis la prez.-econ de la tiam fondita PES kaj tenis dum sia tuta vivo ĉi tiun postenon, tre delikatan kaj ĝenan, parte pro la politikaj cirkon-stancoj, parte pro la internaj disfaligemaj tendencoj. Dum la milito, li, kiel germana regato, devis forlasi Varsovion. Reveninte dum la germana okupacio, li trovis sian domon malplena: liaj familianoj formigris en Rusujon. Tiam, en la dezerta domo, li komencis kaj finis la tradukon de Sinjoro Tadeo, kiu laboro estis la sola konsolo, krom liaj oftaj kaj longaj vizitoj al Zamenhof. Post la morto de Zamenhof li iĝis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboris plu por E, ĝis sia subita morto (lin mortigis kor-atako antaŭ la montrofenestro de E-a librovendejo). Kiel lingvisto, G. prezidis la gramatikan sekcion de la Akademio. Ĉi tiun taskon li plenumis kun granda kapablo, kiun Wüster prave nomas "vivonaska intuicio". Li estas verkinto de Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola. - Plej grava, tamen, estas lia literatura kaj precipe tradukpoezia agado. Liaj prozaj tradukoj relative estas malmultnombraj: en ili ni trovas la saman klaran, simplan, perfektan stilon, kiel ĉe Kabe. - Tiom pli ampleksa estas lia tradukpoezia verkado. El ĝi elstaris la internacia poemantologio Parnaso de Popoloj kaj precipe Sinjoro Tadeo, epopeo de Miczkiewscz, en formfidela traduko; ĉi lasta estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la E-a traduk-arto, per ĝi G. fariĝis vere la patro de la E-a poezio. - En ĉi tiu libro G. estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo E-a. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorto-trovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de Sinjoro Tadeo pli ol la duono eniris la Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj. Ankaŭ cetere li estas kuraĝa tornisto de l' lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. "ĉi" anstataŭ "ĉi tiu", senpera verbigo de substantivoj kaj adjektivoj, ablativa uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la E-aj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). - Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvo-majstreco ofte majstras ankaŭ lin mem; kaj pro tio li kelk-foje laciĝas - sed eĉ la plej severa kritiko devas eksitenti antaŭ pluraj partoj de Sinjoro Tadeo (la Tempesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankjel la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio. Lia originala poezio estas malampleksa, sed oni devas mencii la faman "Tagiĝon", kvazaŭ duan himnon esperantan, kaj la kortuŝan "La reveno de l' filo". Verkoj krom la menciitaj:
- Puŝkin: La Neĝa Blovado
- La Kondukanto
- Liro de Esperantistoj
- Goethe: La Gefratoj
- Sienkiewicz: Ŝi la Tria
- Prus: Pekoj de Infaneco
- Fredo: Consilium Facultatis
- Slowaczki: Mazepa (dramo)
- Wolski-Moniusz-ko: Halka (opero)
- Antologio Internacia (Laŭ informoj de E. Wiesenfeld.) K. KALOCSAY. GRABOWSKI, Antoni GRABOWSKI, Antoni GRABOWSKI, Antoni als:Antoni Grabowski ja:アントニー・グラボウスキー nb:Antoni Grabowski simple:Antoni Grabowski

Bronislaw KUHL

Bronislaw KUHL, pseŭdonimo Baroko, (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1886) estis pola esperantisto. Bronislaw Kuhl lernis Esperanton en 1906. Li estis aktiva propagandisto en Krakovo, lerta tradukisto kaj kritikisto. En 1912 li aperigis lernolibron de Esperanto. Li originale verkadis plejparte recenzojn kaj kritikojn en Pola Esperantisto, British Esperantist, La Bela Mondo, Universo k. a.

Tradukoj el la pola lingvo al Esperanto


- Ni sekvu Lin de Henryk SIENKIEWICZ (= Literatura kolekto de "Pola Esperantisto" 9). - Varsovio: Jan GÜNTHER, 1909. 61 paĝoj.
- Kiu estas kulpa?, drama bildo en unu akto de Henryk Sienkiewicz (= Kolektoj de "Ĉirkaŭ la Mondo", Esperanto-Teatro 2). - Wolfenbüttel: Heckner, [1911].
- Legendoj de Andrzej NIEMOJEWSKI (= Internacia mondliteraturo 2-3).
  - unua eldono (12 poeziaj rakontoj el la vivo de Jezuo) - Magdeburg: Centra Eldonejo por Esperanto kaj Stenografio, 1911. 231 paĝoj.
  - dua, korektita eldono (nur 4 legendoj) - Leipzig: F. Hirt & Sohn, 1923. 74 paĝoj.
- Lupo, hundoj kaj homoj de Adolf DYGASINSKI (= Internacia mondliteraturo 7). - Magdeburg: Centra Eldonejo por Esperanto kaj Stenografio, 1913.
- Vera historio de Don Juan de Adam Grzymala SIEDLECKI. - Kraków: Pola Esperantisto, 1929. Kuhl, Bronislaw Kuhl, Bronislaw Kuhl, Bronislaw

Wigbertus van ZON

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Wigbertus van ZON, nederlandano, frato-instruisto. Nask. 22 marto 1869. E-isto de 1922. Fervore propagandis inter katolikoj kaj E-istigis centojn da personoj. Publikigis multajn prop. artikolojn kaj kelkajn broŝurojn. Gvidis kursojn. Membro de la ekzamena komitato kaj de la gazetar-servo. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. L.K.

Kategorio:Literaturo

Kategorio:Kulturo ja:Category:文学 ko:분류:문학 zh-min-nan:Category:Bûn-ha̍k

Kategorio:Nobelpremio pri literaturo

Kategorio:Nobelpremiitoj laŭ fako ja:Category:ノーベル文学賞受賞者 ko:분류:노벨 문학상 수상자

Marina del Rey

Marina del Rey è una città dell'area municipale di Los Angeles situata lungo la costa a sud del quartiere di Venice e prevalentemente costituita da abitazioni residenziali (8000 abitanti).
- Nella baia di Marina del Rey si trova il più grande porto per piccole imbarcazioni del mondo con una capienza di circa 7.000 unità.
- A Marina del Rey ha sede lo IANA (Internet Assigned Numbers Authority), l'organizzazione che ha la responsabilità nell'assegnazione degli indirizzi IP.

nauka miadyca media apartments in Nice prace magisterskie










































:: RELATED NEWS ::




Alexandru Rosetti
Alexandru Rosetti (1895 - 1990), academician, editor, filolog, istoric al limbii române, lingvist, patron spiritual al şcolii româneşti de ligvistică, pedagog român. Profesor al Facultăţii de litere din Bucureşti, unul dintre patronii spirituali ai şcolii lingvistice de la Bucureşti, specialist în istoria limbii române. Membru titular al Academiei Române din
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org