Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hiphopo

Hiphopo

Muziko > Hiphopo ---- Hiphopo naskiĝas en Usono je la fino de la jaro 1978. Tiel ĝi reprezentas stratan kulturon el nigrulaj kvartaloj de New-York. La hiphopa kulturo celis kunigi la tri stratajn artojn de tiu epoko: Danco, mur-pentraĵo (Graffiti), kaj la Rap (Rep-muziko). La "Zulu" nation de Afrika Bambaata (1980), celis transformi "malbonan ondon" de la strato per "bona ondo" de HipHopa arto. Konataj kantistoj aŭ grupoj : Esperantaj: :Dolcxamar - La Mondanoj Usonaj: :50 Cent - Dr. Dre - Eminem - Ice Cube - LL Cool J - Nas - Outkast - Puff Daddy - Snoop Doggy Dog - Tupac Shakur - Black Eyed Peas Germanaj: :Freundeskreis - Ferris MC - Advanced Chemistry - Azad - Kool Savas Norvegaj: :Fremmed rase - Klovner i kamp - Tungtvann Diverslandaj: :MC Solaar - Sab Sista - 7 Notas 7 Colores - MBS - Osdorp Posse als:Hip Hop ja:ヒップホップ ko:힙합

Muziko

Muziko estas arta aŭ amuza ordo de sonoj, pensita aŭ ne. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havante iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita.

Muzikaj Terminaro, teorio kaj simboloj

Akustiko - Arĉa kvarteto- Bemolo - Dieso - Gamo - Harmonio - Intervalo - Kanto - Kanzono - Klavarskribo - Komponado - Konĉerto - Kontrapunkto - Modalo - Ritmo - - Muzikaj formoj - Simfonio - Skaloj - Solfeĝo - Takto - Tonalo - Tononomoj

Muzikiloj

Muzikaj ĝenroj kaj kategorioj

Prahistoria muziko

Mezepoka muziko

Klasika (ĉefe Eŭropa) muziko

Popola muziko

Muziko ligita al alia komunikilo

:Filmmuziko :Opero :Opereto :Muzikalo :Vodevilo

Moderntempaj popularaj ĝenroj

:Alternativ-muziko :Bambuco :Ĵazo :Bluso :Soulo :Kontreo :Rok-muziko :Pop-muziko :Elektronik-muziko :Skao :Regeo :Hiphopo :Punko :Gospelo

Muziko laŭ regiono aŭ lingvo

:Araba muziko :Azerbajĝana muziko :Brazilaj muzikoj :Ĉilia muziko :Irana muziko :Itala muziko :Germanlingvaj muzikgrupoj :Hindia muziko (Bangladeŝa, Barata, Pakistana) :Kaĵuna muziko (Luiziano) :Kuba muziko :Uzbeka muziko

kantaj ĝenroj

:Esperanto-muziko :Francaj kanzonoj

Naciaj himnoj

el Brazilo

Historio de muziko

fiu-vro:Muusiga ja:音楽 ko:음악 ms:Muzik simple:Music th:ดนตรี

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

New York

En Usono, New York estas la angla nomo por:
- Nov-Jorkio (la ŝtato)
- Novjorko (la urbo) ja:ニューヨーク (曖昧さ回避) ko:뉴욕 simple:New York

Danco

Kulturo > Danco ---- Danco estas la ritma movado de la homa korpo, ofte akompanata de muziko.

Dancstiloj

:Anglaj kampardancoj :Baleto :BIODANZA :Dancsporto :Klasika danco :Nuntempa danco (=nuntempaj skoloj de klasika danco) :Orientala Danco :Popoldanco :Roknrol

Dancoj

:Cirklodanco :Fokstroto :La Bamba :Mazurko :Polko :Polko-mazurko :Polonezo :Polsko :Tango

Paŝoj

:Pelpaŝo

Specialaj movoj

:Lunpaŝado

Listo de dancistoj

popolaj

:Fred ASTAIRE :Josephine BAKER :Ginger ROGERS :James BROWN :Michael JACKSON

klasikaj

:Carolyn CARLSON :Isadora DUNCAN

aliaj

:Mata Hari :Michael FLATLEY ja:ダンス ms:Tarian simple:Dance

1980

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1980 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1980 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo ekis.
- Nova Statuto de UEA.
- Revuo Monato lanĉita de Stefan MAUL.
- Apero de Plena Analiza Gramatiko
- Grégoire MAETENS fariĝas prezidanto de UEA.
- Fondita teatro "La Krizalido" dulingva (franca kaj esperanta)
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO eklernis Esperanton.
- Belgio : Eko de regionaj administro-strukturoj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.
- Nederlando : Reĝino Beatrix surtroniĝas.
- Honduro elektas civilan registaron.
- Zimbabvo : Robert MUGABE prezidentiĝas.
- Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aniĝas al UNO.
- En aprilo, la Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon establis naŭ sud-afrikaj landoj.
- 18-a de majo : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtonio, Usono, dorminta 93 jarojn, eksplodis, mortigante 57 homojn.

Naskiĝoj

Mortoj


- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- 15-a de aprilo : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 29-a de aprilo : Usono: Alfred HITCHCOCK
- 2-a de aŭgusto: Nelson SILVEIRA
- 30-a de oktobro : Jan WERICH
- 8-a de decembro : John LENNON ----
1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1980 ja:1980年 ko:1980년 simple:1980 th:พ.ศ. 2523

La Mondanoj

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-muziko > La Mondanoj < Muziko ---- Iama germana hiphopa grupo, konsistinta el jenaj membroj:
- Carsten KINDERMANN (basgitaro, kantado)

- Tom STOCKMANN (gitaro, kantado)

- Marcus WESCHE (drumo, kantado)

- Aaron KOENIG (ĉefkantado, gitaro) Post furoraj koncertoj dum diversaj junularaj aranĝoj ili en 1987 finis sian du-jaran komunan muzikadon. Al la mondo ili postlasis nur unu kanton: "Muskola belulino", kiu publikiĝis en 1995 sur la kompilaĵo Vinilkosmo-kompil' 1. Aaron KOENIG poste eldonis soloalbumon kun la titolo "Aaron brazilumas esperante", registrita en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio FONSECA.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.radioarkivo.org/vidu.php/1097 Radio 3ZZZ, 6 Sep 2004] - "Muskola belulino" troviĝas ĉe la fino de la elsendo.

Eminem

Muziko > Hiphopo > Eminem ---- Eminem, aŭ realnome: Marshall Bruce MATHERS (
- la 17an de oktobro 1972) estas blankula repkantisto kiu famiĝis pro "Slim Shady" (slim ŝedi, 1999). Li estis helpita de la fama repkantisto Dr DRE kiu ankaŭ produktis Snoop Doggy Dogg. Eminem kaŭzis skandalon pro sia proceso, en kiu li estis kondamnita al malliberejo pro perforto. Li batis la amanton de sia edzino. Eminem estas ankaŭ konata pro sia malamikema parolo kontraŭ la samseksemuloj. Oktobre de 2004 aperigis li la videoon Mosh, per kiu li esprimis sian pozicion en la usona prezidenta elekto kontraŭ la reelekto de George W. BUSH. Li kritikis, malgloris en la videoo Buŝ-on kaj videofine alvokis baloti kontraŭ Buŝ. Post la venko de Buŝ, oni ŝanĝis la videofinon al sceno pri atako kontraŭ la senato. Diskaro:
- Infinite, 1996
- The Slim Shady LP, 1997
- The Slim Shady LP, 1999
- The Marshall Mathers LP, 2000
- Off the Wall, 2001
- Devils Night, 2001
- The Eminem Show, 2002
- 8 Mile, 2003
- Eminem Is Back, 2004
- D12 World, 2003
- Encore, 2004 ja:EMINEM simple:Eminem

Black Eyed Peas

The Black Eyed Peas [ˌblækaɪdˈpiːz] estas multikultura alternativa hiphopa grupo el Los Angeles, Usono.

Muzika kariero

La kun fondintoj estis Apl De Ap kaj Will.i.am, kiuj konatiĝis en 1989, en gimnazio en la breakgrupo Tribal Nation. Ĉar ili pli bone interesis la hiphopo ol la danco ili fondis la bandon Atban Klann (Atban estis A Tribe Beyond A Nation ~tribo malantaŭ la nacio), en kies nomo subskribis la kunfondintoj sian unuan diskokontrakton en 1992 ĉe Ruthless Records, diskoetikedo de Eazy-E. Ilia albumo ne estis publikigita, ĉar la pozitivaj kaj pacaj tekstoj ne estis konvenaj por imiĝo de Ruthless Records. Post kiam Eazy-E 1995 mortis je aidoso, aniĝis en la grupo Taboo kaj formiĝis Black Eyed Peas. La rapantoj kaj brekdancantoj viroj – kun akompano de viva muziko - tre populariĝis en kluboj de Los Angeles, tiel atentis pri ili la albumeldonejo Interscope. La debuta albumo estis publikigita en 1998 Behind the Front ĉe Interscope Records, kiun bone akceptis la muzikajn kritikistoj. La dua albumo aperis en 2000 kun titolo Bridging The Gap kun gastmuzikistoj kiel De La Soul kaj Macy Gray. Ili atingis veran mondsukceson en 2003 kun la kontraŭmilita kanto Where Is The Love el la albumo Elephunk. Samjare aliĝis al la grupo la kantistino Fergie kaj estis aŭdebla sur la albumo. La kvara albumo aperis en 2005 kun titolo Monkey Business.

Diskografio

Albumoj


- 1998: Behind the front
- 2000: Bridging the gap
- 2003: Elephunk
- 2005: Monkey Business

Soloalbumoj


- 1998: Joints & Jam
- 1999: Karma
- 2000: Weekends
- 2001: Request Line (featuring Macy GRAY)
- 2003: Where Is The Love?
- 2003: Shut Up
- 2004: Hey Mama
- 2004: Let's Get It Started
- 2005: Don't Phunk With My Heart
- 2005: Don't Lie
- 2005: My Humps

Eksteraj ligiloj


- [http://www.blackeyedpeas.com/ Oficiala paĝo] ja:Black Eyed Peas simple:Black Eyed Peas

MC Solaar

MC Solaar estas nomo de franclingva hip-hopa artisto Claude M'BARALI (nask. 5-a de marto, 1969). Li naskiĝis en Senegalo, sed emigris al Francio kun la gepatroj kiel 6-monata bebo. La unua kanto de MC Solaar, "Bouge de là", estis sur la francaj muzikistoj en 1990 kie lia unua albumo Qui Sème le Vent Récolte le Tempo (vortludo el "kiu semas venton rikoltas ventegon" iĝita "kiu semas venton rikoltas ritmon"). Lia dua albumo estis Prose Combat (proz-lukto). MC Solaar akiris novajn fanulojn en Norda Aemeriko komence de 2004, kiam lia kanto "La Belle Et Le Bad Boy" riĉigis la lastajn epizodojn de la populara televida serio Sex and the City. Li lerte kaj tre modernetose ĵonglas per la vortaro kaj liaj kanzonoj plenplenas da vortludoj kaj aludoj, samtempe liaj tekstoj ankaŭ entenas profundajn sentojn kaj socian kritikon. :"Ili eĉ ne kaŝas sin plu, ili kraĉas sur la tombojn de la personoj, kiun lili mortigas, ili faras biz-on (lukradon) el la humanhelpado, .... :Mister (=Sinjoro, angle en la originalo) Voltaire ci venu en mian slabkonstruaĵan kvartalon, disĵeti cian spiriton ! ...mi skribas tiujn vortojn, mi sidas kviete, virino perdis sian job (=laborpostenon , angle en la originalo) kaj ek jen tragedio, al ŝi estas larmoj, kaj pensas ŝi pri la buboj, ŝiaj pensoj estas flowers (=floroj, angle en la originalo) kiujn oni devas akvumi" kaj pri lia furorsukceso li kantas "mia sono eniras en lokojn kie mia vizaĝo ne estus akceptita" (ĉar li estas nigrulo) Liaj kanzonoj estas fascina kaj ege riĉa bunta flagrado el vortoj, ritmoj, ideoj kaj sentoj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.solaarsystem.net/ oficiala paĝo (france)]
- [http://www.paroles.net/artis/1869 paroloj de liaj kanzonoj]

rete legeblaj en Esperanto


- [http://perso.wanadoo.fr/Roland.Platteau/FrancajKanzonoj.html#Full-contact_ full-contact]

Truwerzy

Truwerzy średniowieczni artyści wywodzący się z francuskiej arystokracji, poeci, muzycy i kompozytorzy. Tworzyli pod wpływem trubadurów około połowy XII w. Do najbardzej znanych truwerów należeli: Blondel de Nesle, Adam de la Halle, Chrétien de Troyes i Thibaut IV, król Nowarry. Do naszych czasów dochowało się około 800 utworów zwanych chansonniers. Truwerzy do poezji lirycznej dołączyli jeszcze pieśni rycerskie, takie jak np. opowieść o Lancelocie. Poezję trubadurów i truwerów rozpowszechniali oni sami lub też wędrowni śpiewacy zwani minstrelami.

Zobacz też


- Pieśń o Rolandzie
- Literatura francuska.
- przegląd zagadnień z zakresu literatury Kategoria:średniowiecze ja:トルヴェール

teksty gastronomia zakady sportowe szkoy policealne gospodarka










































:: RELATED NEWS ::
קטגוריה:תסריטאי קולנוע אמריקאים
קטגוריה:אמריקאים קטגוריה:קולנוע אמריקאי אמריקאים
קטגוריה:במאי קולנוע פולנים
פולנים, במאי קולנוע קטגוריה:פולנים קטגוריה:קולנוע פולני גלילה רון פדר עמית (נולדה ב-1949 בחיפה), סופרת ילדים ונוער ישראלית אשר פירסמה יותר ממאתיים ספרים, מרביתם לילדים ונוער. בוגרת הולנדים, במאי קולנוע קטגוריה:הולנדים קטגוריה:קולנוע הולנדי צרפתים, במאי קולנוע קטגוריה:צרפתים קטגוריה:קולנוע צרפתי סרגי מיכאילוביץ' אייזנשטיין (Сергей Михайлович Эйзенштейн ברוסית) (23 בינואר 1898 - 11 בפברואר 1948), ב
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org