:: wikimiki.org ::
| Hispanio |
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
Iberio1 - Geografio > Eŭropo > Iberio < Duoninsuloj
----
Iberio (aŭ Iberia duoninsulo) : granda duoninsulo en Eŭropo sude de la Pireneoj norde de Afriko, inter Atlantiko kaj Mediteraneo, enhavanta la reĝlandon Hispanio kaj respublikon Portugalio, kaj la Britan kolonion Ĝibraltaro.
Ne certas, ĉu la nomo venas el rivero Ebro (latine Iberus) aŭ la praloĝantoj iberoj.
----
2 - Historio > Iberio < Kaŭkazo
----
Iberio (Kaŭkazia) : antikva lando en Kaŭkazio.
ja:イベリア半島
ko:이베리아 반도
PortugalioGeografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio
----
Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj landoj en apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.
Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.
Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena Kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj Hispanio devligis sin redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Portugalio.
Sur la terotorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.
La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.
Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.
Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.
Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.
Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.
Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.
Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.
Politiko
Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.
Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto.
Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.
Administra divido
La landa Portugalio havas 18 distriktojn:
Post reformo el la jaro 2004 la distriktoj estus pereotaj kaj la teritorio estus dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio en dependeco je loĝantaro.
Geografio
Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur Acoroj – Monto Pico (2351 m super marnivelo).
Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.
Inter la plej signifaj riveroj apartenas Teĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo.
Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.
Ekonomio
Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion.
Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino (Oporto) kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj.
Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU.
En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.
Loĝantaro
La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj.
Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion.
Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.
Kulturo
- Heredaĵo: hieronimita monaĥejo kaj Belema turo en Lisbono, historiaj centroj de Évora kaj Porto; portugala eposo - La Luziadoj (1572).
Esperanto en Portugalio
Vidu ĉefan artikolon pri historio de la movado en Portugalio
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Portugalio
Kategorio:Portugalio
Kategorio:Eŭropo
Kategorio:Eŭropa Unio
als:Portugal
ja:ポルトガル
ko:포르투갈
ms:Portugal
simple:Portugal
th:สาธารณรัฐโปรตุเกส
zh-min-nan:Portugal
ĜibraltaroGeografio > Eŭropo > Iberio > Ĝibraltaro < Britio
----
Britio
Gibraltar [ĝibrelta] angle, [ĥibraltar'] aŭ [hibrarta'] hispane.
Dependa teritorio de Britio en Suda Eŭropo, flug- kaj marbazo ĉe la suda fino de Hispanio.
- Landkodo: GI.
- Areo: 6 kv.km.
- Loĝantaro: 29 mil.
Strategie grava lokiĝo kiel ponto inter Eŭropo kaj Afriko kaj kiel "ŝlosilejo" en Ĝibraltara markolo inter Atlantiko kaj Mediteraneo.
Ĝi estas esence granda fortikejo-roko, traborita de facile defendeblaj tuneloj.
La loĝantaro estas idoj de britoj, hispanoj, maltanoj, ĝenovanoj, marokaj sefardoj, hindianoj kaj aliaj.
La oficiala lingvo estas la angla, sed ĝenerale oni ankaŭ parolas hispane andaluzece.
Aliaj enloĝantoj estas la ĝibraltaraj makakoj, la ununuraj nature sovaĝaj simioj de Eŭropo.
Ekonomio
simioj
Antaŭe la brita garnizono estis la ĉefa monfonto.
Kiam, post Malvarma Milito, la brita armeo malĉefigis la ĝibraltaran bazon, la kolonia registaro decidis igi la landon ejo por internacia bankaro.
Ankaŭ la malaltaj tarifoj igas ĝin komercejo por petrolo el kaj al la apuda rafinejo en Algeciras.
La hispana registaro akuzas Ĝibraltaron esti monpurigejo por krimorganizoj.
Historio
krimorganizo
Estas antaŭhistoriaj prahomaj restaĵoj.
Romianoj nomis ĝin kaj Calpe, kaj konsideris ĝin kaj monton Abila monton en Afriko la Kolumnoj de Herkulo.
Ne konfuzu ĝin tamen kun Calpe, marborda urbo en Hispanio ankaŭ kun granda rokmonto Ifach.
Ĝia etimo araba [ĝebel al tarik] "monto de Tarik ben Zijad" aludas al ĝia rolo dum la invado de maŭroj en Iberio en 711.
Dum la Sukceda Milito de Hispanio, Britio konkeris ĝin (1704), pravigonte sian posedon per traktato de Utreĥto (1713).
Ĝi restas la "unulasta kolonio en Eŭropo".
Hispanio de tiam iredentismas pri ĝi.
Hispana diktaturestro Francisco FRANCO decidis fermi la teran pasejon, hispane la verja, "la krado [do, ne landlimo]", por trudi la redonon.
Tio kaŭzis profundan malfidon de ĝibraltaranoj pri enhispaniiĝo.
La kruta malsamo pri vivnivelo inter riĉaj ĝibraltaranoj kaj apudaj malriĉaj loĝantoj de Campo de Gibraltar ankaŭ malkonsilas la rehispaniiĝon.
en 1969 la konstitucio firmigas la ligojn al Britio.
Multaj ĝibraltaranoj preferas daŭrigi la koloniecon aŭ sendependiĝi post memdecidado, kvankam la hispana registaro kaj, oficiale, la brita citas la traktaton, kiu ordonas, ke Britio rajtas cedi la teritorion al Hispanio. En 2002 oni balotis kaj 98,97% de la loĝantoj esprimis sian fidon je Britio kaj ne volis komunan regadon de Hispanio kaj Britio (187 loĝantoj balotids por, kontraŭ 17.900).
La flughaveno, konstruita sur istmo ne atribuita laŭ la traktato, estis diskutigilo inter registaroj.
La afero baris komunan eŭropunian politikon pri aviado.
Kulturo
eŭropunian
La popmuzika grupo Melon Diesel estas ĝibraltara.
Jules VERNE en sia romano Gil Braltar karikaturis hispanan etnobelon, kiu intencas dresi la simiojn por konkeri Ĝibraltaron el Britio.
ja:ジブラルタル
ko:지브롤터
simple:Gibraltar
zh-min-nan:Gibraltar
Latina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
----
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno:
la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
als:Latein
ja:ラテン語
ko:라틴어
simple:Latin language
th:ภาษาละติน
zh-min-nan:Latin-gí
Fenica lingvoLa fenica lingvo ...
Hispana lingvoĈi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio.
----
La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio.
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas
unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba
kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de
Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de
parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco
kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata
tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.
Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.
Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.
En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.
Historio
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina
vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio,
kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj
Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas
plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame
(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama
de Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Hispana lingvo kaj Esperanto
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:
Identaj (laŭ litero):
al,
de,
gusto,
la,
lago,
libro,
lino,
mano,
mil,
minuto,
oro,
piano,
piloto,
pino,
polvo,
sola,
teatro,
tubo,
veneno,
vino,
ktp.
Tre similaj:
alto (alta),
amar (ami),
barba (barbo),
blanco (blanka),
campo (kampo),
cantar (kanti),
claro (klara),
color (koloro),
comenzar (komenci),
dolor (doloro),
dormir (dormi),
droga (drogo),
estar (esti),
fábrica (fabriko),
flor (floro),
grande (granda),
ir (iri),
lana (lano),
león (leono),
luna (luno),
mar (maro),
miel (mielo),
pan (pano),
pensar (pensi),
pluma (plumo),
picar (piki),
que (ke),
rana (rano),
sal (salo),
seco (seka),
seis (ses),
taza (taso),
té (teo),
tener (teni),
venir (veni),
vender (vendi),
verde (verda),
vivir (vivi),
ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la
sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,
boca [boka] (buŝo),
caballo [kabaljo] (ĉevalo),
playa [plaja] (plaĝo),
ktp.
Hispanaj vortoj en Esperanto
bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo)
Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto
Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio
Famaj kantistoj en la hispana lingvo
La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira
Vidu ankaŭ
- Hispanaj Idiotismoj
Eksteraj ligoj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
- [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
- [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101]
ja:スペイン語
simple:Spanish
Melilioright
Melilo (hispano: Melilla estas aŭtonoma urbo de Hispanio en Norda Afriko, antaŭe parto de Malaga provinco. Maroko diskutas suverenecon. Najbaraj estas aliaj hispanaj insuloj, ankaŭ disputataj de Maroko - Peñón-de-Vélez, Alhucemas kaj Chafarinas.
- Areo: 12 kv.km.
- Loĝantaro: 62 mil.
Kategorio:Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
Kategorio:Afriko
ja:メリリャ
zh-min-nan:Melilla
Johano Karlo la 1-a (Hispanio)Johano Karlo la 1-a (Juan Carlos DE BORBÓN Y BORBÓN [ĥŭan' karlos de borbon' i borbon']), hispana reĝo depost 1975, naskiĝis en Romo en ekzilo (6-a de januaro 1938. Filo de Juan de BORBÓN Y BATTENBERG kaj nepo de reĝo Alfonso la 13-a. Li edziĝis kun Sofia DE GREKIO (1962) kaj en 1969 estis proklamita princo de Hispanio kaj sekvanto de Francisco FRANCO kiel regnestro, kun titolo de reĝo. Kiam mortis Franko, la hispana parlamento proklamis Johanon Karlon la 1-an kiel reĝo. Ĉefo de la hispana reĝa familio (dinastio Burbonoj) tra la rezigno de sia patro (1978), li ratifis kaj aprobis la konstitucion de 1978. Dum la puĉo de 23-a de februaro 1981, li sukcesis teni la armeestrojn lojalaj al demokratio.
[http://www.casareal.es/ Oficialaj TTT-paĝoj de la hispana Reĝa Domo.]
Kategorio:Hispanaj reĝoj
Kategorio:Naskoj de 1938
ja:フアン・カルロス1世 (スペイン王)
ko:에스파냐의 후안 카를로스 1세
zh-min-nan:Se-pan-gâ ê thâu I ê Juan Carlos
Madrido
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Madrida Regiono > Madrido < Urbo
----
Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio kaj de la samnoma regiono.
- Hispana nomo: Madrid [madrid']
- Situo: 3°43’ O, 40°24’ N
- Loĝantaro: oficiale 3,2 milionoj; kun la aglomeraĵo ĉ. 4 milionoj.
Historio
Madrido estis fondita dum la islama okupado de Hispanio, kun la nomo Magerit, kaj ĝi havis precipe defendan rolon rilate la tiam pli gravan urbon Toledo.
En 1561 la reĝo Filipo la 2-a faris ĝin ĉefurbo de la tuta ŝtato, kaj de tiam ĝi daŭre kaj senhalte kreskis, ĝis fariĝi la plej enloĝata hispana urbo.
La Burbonoj ĝin plibeligis. En ĝi okazis aŭ ekis granda parto de la hispana historio: la komenco de la t.n. Milito de Sendependiĝo (kontraŭ Napoleono) aŭ la sieĝo dum la enlanda milito.
Dum la 11-a de marto de 2004 okazis en Madrido teruraj teroristaj atakoj en pluraj trajnoj.
La nuna urbestro nomiĝas Alberto RUIZ-GALLARDÓN.
Monumentoj kaj vidindaĵoj
Madrido estas sidejo de la Prado-Muzeo kaj de la Muzeo Reĝino Sofia de nuntempa arto.
La Reĝa Palaco estis konstruita en la 18-a jarcento en la loko de la unua maŭra kastelo, Ĝi ne plu estas loĝata de la reĝoj, kaj ĝi estas vizitebla.
Aliaj vidindaĵoj: centra placo Puerta del Sol, Arkeologia Muzeo, egipta templo Templo de Debod, nova katedralo Almudena, oficeja distrikto Paseo de la Castellana.
Madrido havas du tre grandajn parkojn, tre vizitatajn: la Retiro kaj la Casa de Campo (Kampo-domo).
La nokta vivo estas tre vigla.
Kulturo
Madrido posedas plurajn universitatojn, inter kiuj la Universidad Complutense, la plej grandan de Hispanio, kaj la Universidad Autónoma de Madrid.
Granda parto de la hispana kultura vivo havas sian sidejon en Madrido, precipe rilate muzikon kaj kinon.
Transporto
Madrido situas en la centro de la Ibera duoninsulo, kaj havas facilan konekton kun ĉiuj urboj hispanaj. Ĝi estas deirpunkto al ekskursoj al aliaj urboj kiel Toledo, Alcalá de Henares aŭ El Escorial.
La internacia flughaveno de Madrido nomiĝas Barajas.
Madrido posedas tre ampleksan metro-reton.
Madrido kaj Esperanto
Esperanto ekfloris en Madrido en la fino de la 19-a jarcento. Dum multaj jaroj okazis kursoj en la kultura ejo Ateneo de Madrid.
En la 20-aj jaroj, Madrido estis la sidejo de la tuthispana asocio Hispana E-Asocio.
En 1968 la urbo estis gastigejo de la Universala Kongreso de Esperanto.
La esperantista grupo de Madrido nomiĝas Madrida Esperanto-Liceo.
Loĝas en Madrido famaj esperanto-verkistoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo, nome Jorge CAMACHO kaj Miguel FERNÁNDEZ.
Kategorio:Urboj de Hispanio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:マドリード
ko:마드리드
simple:Madrid
th:มาดริด
BarcelonoGeografio > Eŭropo > Hispanio > Katalunio > Barcelono
----
Katalunio
Barcelono ( nacilingve : Barcelona [barselona]) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma Regiono de Katalunio, nord-oriente en Hispanio. Tio situas ĉe Mediteraneo, 160 km sude de Pireneoj kaj la franca limo. La urbo estas la 2-a plejgranda en Hispanio kaj la plej granda de Katalunio (loĝantaro 1,6 milionoj. Se oni alkalkulas la loĝantaron de la ĉirkaŭaĵo, tiam la nombro superas 3 milionojn.
En la jaro 1992 okazis la Olimpiaj Ludoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj.
Barcelono estas naskiĝurbo de Jaume GRAU CASAS.
Historio
Laŭ sagao, la urbo (Barcino) estis fondita de Hamilkar BARKA, patro de Hanibalo BARKA el Kartago. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al fortikaĵo (castrum). La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5. jarcento la urbon konkeris visigotoj, en la 8-a jc. la maŭroj. En 801 rekonkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 konkeris Barcelonon por mallonga tempo Al-Mansur, Kalifo de Kordovo.
En la mezepoko Barcelono estis ĉefurbo de Reĝlando de Aragono kaj grava mara kaj komerca potenco en la okcidenta Mediteranea maro, kun gravaj kolonioj, kiel Sardio kaj Sicilio.
Vidindaĵoj
- Sagrada Familia, preĝejo de arkitekto Antonio GAUDÍ
- strato Las Ramblas, estas larĝa aleo, kiu kondukas de la centro al la haveno. Tio estas promena strato kun multaj amuzejoj, bazaroj.
- fine de la promenejo de Las Ramblas, ĉe la malnova haveno, staras la statuo de Kristoforo KOLUMBO, ŝipmuzeo Museu Maritim
- Museu Joan Miró
- Museu Picasso kun malpli konataj verkoj de Pablo PICASSO
- Museu Nacional de Catalunya, kiu prezentas gravajn murpentraĵojn kaj aliajn mezepokajn artaĵojn.
Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko en Barcelona
- Casa Milà (la Pedrera)
- Hospital de Sant Pau
- Palau Güell
- Palau de la Música Catalana
- Parc Güell
En la urbo okazis la 5-a Universala Kongreso 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.
Aliaj signifoj
- Barcelono signifas ankaŭ distriktan unuon provinco, kiu enhavas krom Barcelono aliajn komunumojn, ekz: L'Hospitalet de Llobregat
- Barcelona Graflando estas la malnova nomo de la Kataluna reĝlando
- Barcelono estas nomo de urbo en Venezuelo
Eksteraj ligoj
[http://www.bcn.es/ Paĝaro de la urbo] (ca es en)
Kategorio:Urboj de Hispanio
ja:バルセロナ
ko:바르셀로나
simple:Barcelona
SeviloGeografio > Hispanio > Andaluzio > Sevilla (provinco)
----
Sevilla (provinco)
Seviljo (laŭ PIV Sevilo), hispane: Sevilla [sebija] estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo (37,37° N kaj 5,98° O), aktuala ĉefurbo de Sevilla (provinco) kaj Aŭtonoma Komunumo Andaluzio.
Seviljo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 709.975 loĝantoj (2003)
Grava turisma urbo, dank'al siaj monumentoj (Giraldo, Katedralo (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO), Ora Turo, ...), placoj, ĝardenoj kaj parkoj, preĝejoj, ktp, konservas la urban centron plej grandan de Eŭropo.
Historio
Supozeble la urbo estis fondita de la civilizacio Tartessos ĉirkaŭ 13-a jarcento a.K.
Romianoj nomis ĝin Hispalis, kaj poste maŭroj ĝis fino de 15-a jarcento Ishbilija, de kie venas la aktuala nomo.
Ĝi monopolis komercon kun Hispanameriko dum jarcentoj, ĝis kiam la monopolo pasis al Kadizo.
En 1992 okazis en Seviljo Internacia ekspozicio, koincide kun la 500-jara datreveno de la malkovro de Ameriko la 12-an de oktobro 1492.
1492
Vidu ankaŭ:
- Sankta Semajno en Seviljo - Giraldo - Carmen - Macarena - Triana - Il Barbiere de Seviglia
Provinco
Seviljo estas provinco en Andaluzio, kies ĉefurbo estas la samnoma urbo. Vidu: Provinco Seviljo
Kategorio:Urboj de Hispanio
ja:セビリャ
simple:Seville
MalagoGeografio > Eŭropo > Hispanio > Andaluzio > Malago
----
Andaluzio
Málaga aŭ Malago estas havenurbo en Andaluzio, suda Hispanio, ĉe la Costa del Sol marbordo de la Mediteraneo.
Loĝantaro de la urbo de Malago mem estis 547 000 laŭ 2003 taksoj. Loĝantaro de la urba areo estis 716 000 laŭ 2000 taksoj. Loĝantaro de la aglomeraĵo (urba areo plus satelitaj urbetoj) estis 1 019 000 laŭ 2003 taksaĵoj, rangordata kiel la kvina pligranda metropola areo en Hispanio. Malago estas ĉirkaŭigata de montoj, kaj du riveroj, la Guadalmedino (Guadalmedina) kaj la Guadalhorceo (Guadalhorce), fluas proksime de la urbo en la Mediteraneon.
La ena urbo de Malago estas ĝuste malantaŭ la haveno. La kvartaloj de El Perchel, La Trinidad kaj Lagunillas ĉirkaŭas ĉi tiun centron. La urbo akiras multan enspezon el la agrara sektoro kaj el turismo. Vizitindaj estas du monumentoj de la epoko dum kiu Malago estis okupita de la araboj, la Alcazaba kaj la kastelo de Gibralfaro.
La pentristo Pablo PICASSO, la 19jarcenta hispana politikisto Antonio CÁNOVAS DEL CASTILLO, kaj la aktoro Antonio BANDERAS naskiĝis en Malago.
Provinco
Malago estas la ĉefurbo de la Hispania provinco de la sama nomo. Gravaj urboj de la provinco estas Marbella, Estepona, Torremolinos, Fuengirola, Mijas, Vélez-Málaga kaj Ronda, ĉiuj el ili famaj el turisma vidpunkto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.ayto-malaga.es Urbestraro de Málaga]
- [http://www.visitamalaga.com Vizitu Malagon]
Kategorio:Urboj de Hispanio
ja:マラガ
Listo de urboj de HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Urboj de Hispanio < Urboj
----
Klasifado laŭ aŭtonoma komunumo (regiono/nacio).
(1): Ĉefurbo de aŭtonoma komunumo
(2): Ĉefurbo de provinco
- Seviljo (Sevilla) (1)(2)
- Almerio (Almería) (2)
- Granado (Granada) (2)
- Onubo aŭ Huelvo (Huelva) (2)
- Ĥaeno (Jaén) (2)
- Kadizo (Cádiz) (2)
- Kordovo (Córdoba) (2)
- Malago (Málaga) (2)
- Ĥerezo (Jerez de la Frontera)
- Marbella
- Zaragozo (Zaragoza) (1)(2)
- Huesca (2)
- Teruelo Teruel (2)
- Jaca
- Oviedo (1)(2)
- Ĥiĥono (Gijón)
- Avileso (Avilés)
- Palma de Mallorca (1)(2)
- Mérida (1)
- Badaĥozo (Badajoz) (2)
- Cáceres (2)
- Trujillo
- Zafra
- Vitorio, hispane Vitoria, eŭske Gasteiz (1)(2)
- Bilbao (2)
- Sankta Sebastiano aŭ Donostio, hispane San Sebastián, eŭske Donostia (2)
- Santiago de Compostela (1)
- La Korunio aŭ Korunjo, hispane La Coruña, galege A Coruña (2)
- Lugo (2)
- Orenso, hispane Orense, galege Ourense (2)
- Pontevedro (Pontevedra) (2)
- Vigo
- Las Palmas de Gran Canaria (1) (2)
- Santa Cruz de Tenerife (1) (2)
- La Laguna
- Telde
- Santandero (Santander) (1)(2)
- Valadolido (Valladolid) (1)(2)
- Avilo (Ávila) (2)
- Burgoso (Burgos) (2)
- Leono (León) (2)
- Palencio (Palencia) (2)
- Salamanko (Salamanca) (2)
- Segovio (Segovia) (2)
- Sorio (Soria) (2)
- Zamoro (Zamora) (2)
- Toledo (1)(2)
- Albacete (2)
- Ciudad Real (2)
- Cuenca (2)
- Gvadalaharo aŭ Guadalaĥaro, Guadalajara (2)
- Talavera de la Reina
- Barcelono (Barcelona) (1)(2)
- Ĝirono, hispane Gerona, katalune Girona (2)
- Ilerdo, hispane Lérida, katalune Lleida (2)
- Taragono (Tarragona) (2)
- Vic
- Reus
- Sabadell
- L'Hospitalet de Llobregat
- Llardecans
- Figueres
- Banyoles
- Madrido (1)(2)
- Alcalá de Henares
- Móstoles
- El Escorial
- Aranjuez
- Murcio (1)(2)
- Cartagena
- Pamplono hispane Pamplona, eŭske Iruña (1)(2)
- Logronjo (Logroño) (1)(2)
- Valencio hispane Valencia, katalune (valencie) València (1)(2)
- Alikanto hispane Alicante, katalune Alacant (2)
- Castelló, hispane Castellón de la Plana (2)
- Benidorm
Aŭtonomaj urboj
- Ceŭto
- Melilio aŭ Melilo (Melilla)
-
Hispanio, Listo de urboj de
Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita regno.
La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.
Krome, oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo.
En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).
La nunaj aŭtonomaj komunumoj estas 17:
- Andaluzio: ĉefurbo Seviljo. Provincoj:
- Almerio (Almería)
- Granado (Granada)
- Onubo (Huelva)
- Jaeno (Jaén)
- Kadizo (Cádiz)
- Kordovo (Córdoba)
- Malago (Málaga)
- Sevilo (Sevilla)
- Aragono: ĉefurbo Zaragozo (Zaragoza). Provincoj:
- Huesca
- Teruelo (Teruel)
- Zaragozo
- Asturio: ĉefurbo Oviedo (unuprovinca)
- Balearoj: ĉefurbo Palma de Mallorca (unuprovinca). Insuloj:
- Majorko (Mallorca)
- Minorko (Menorca)
- Ejviso/Ibizo (Eivissa/Ibiza) kaj Formentero (Formentera)
- Ekstremaduro: ĉefurbo Mérida, provincoj:
- Badaĥozo (Badajoz)
- Cáceres
- Eŭska Aŭtonoma Komunumo: ĉefurbo Gastejz/Vitorio. Provincoj (nomataj ĉikaze historiaj teritorioj):
- Arabo/Alavo (ĉefurbo Gastejz/Vitorio)
- Biskajo (ĉefurbo Bilbo/Bilbao)
- Gipusko (ĉefurbo Donostio/Sankta Sebastiano)
- Galegio: ĉefurbo Santiago de Compostela. Provincoj:
- Korunjo (A Coruña)
- Lugo
- Oŭrenso/Orenso (Ourense)
- Pontevedro (Pontevedra)
- Kanarioj: ĉefurbo duobla: provincoj:
- Las Palmas de Gran Canaria. Insuloj:
- Gran Canaria
- Lanzarote
- Fuerteventura
- Santa Cruz de Tenerife. Insuloj:
- Tenerife
- La Palma
- La Gomera
- El Hierro
- Kantabrio: ĉefurbo Santandero (Santander) -- unuprovinca
- Kastilio kaj Leono ĉefurbo Valadolido (Valladolid). Provincoj:
- Avilo (Ávila)
- Burgoso (Burgos)
- Leono (León)
- Palencio (Palencia)
- Salamanko (Salamanca)
- Segovio (Segovia)
- Sorio (Soria)
- Valadolido (Valladolid)
- Zamoro (Zamora)
- Kastilio-Manĉo: ĉefurbo Toledo. Provincoj
- Albacete
- Ciudad Real
- Cuenca
- Gvadalaharo (Guadalajara)
- Toledo
- Katalunio: ĉefurbo Barcelono; provincoj:
- Barcelono
- Ĝirono
- Ilerdo (Lleida)
- Taragono (Tarragona)
- Madrida Regiono: ĉefurbo Madrido (unuprovinca)
- Murcia Regiono: ĉefurbo Murcio (unuprovinca)
- Nafaro: ĉefurbo Pamplono (unuprovinca)
- Rioĥo: ĉefurbo Logronjo (Logroño) (unuprovinca)
- Valencia Regiono aŭ Valencilando: ĉefurbo Valencio. Provincoj:
- Alakanto/Alikanto (Alacant, hispane Alicante)
- Castelló
- Valencio
Krome, du urboj en la nordo de Afriko ĝuas aŭtonomian statuson:
- Sebto
- Melilo.
Kategorio:Hispanio
-
ja:スペインの地方行政区画
ko:에스파냐의 자치 지방
simple:Autonomous communities of Spain
AndaluzioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Andaluzio
----
Dosiero:es-andalucia.gif
hispane Andalucía [andaluθia]
Andaluzio estas "Historia Nacieco" de Hispanio, ke kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aûtonoma Komunumo kun sia mem registaro, parlamento, justico, ktp.
Andaluzio estas la Aûtonoma Komunumo kun pli da loĝantoj (preskaû 8.000.000) kaj la dua pli granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluzan. La andaluza estas dialekto de la hispana lingvo, origo de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aû sudamerikaj hispandialektoj.
Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita de Heraklo, Andaluzio estus laŭ kelkaj mitologiistoj la tero kie origigis la fama mito de la Atlantido kiel memoro de la antikva Tartezo.
Andaluzio havas ok provincojn: Almerio (8.774 km2); Granado (12.531 km2); Onubo (10.085 km2); Jaeno (13.498 km2); Kadizo (7.365 km2); Kordovo (13.718 km2); Malago (7.276 km2); Sevilo (14.001 km2.
La ĉefurbo de Andaluzio estas Sevilo.
Kion ni konas kiel "hispana kulturo" estas fakte "andaluza kulturo", la muziko, la danco, la flamenko, la kanto, la tradicia vesto, kaj ĝenerale la koncepto pri Hispanio en la tuta mondo estis prenata el Andaluzio kaj sia kulturo. Nur en Andaluzio ni trovos tia Hispanio de ĉiuj konata.
En Andaluzio, (komunumo tiel granda kiel Portugalo), ni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono ni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Jaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie ankaŭ estas dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turistika komunumo el Hispanio.
Ĝin trairas inter aliaj la riveroj Gvadiano kaj Gvadalkiviro.
En ĝi abundas oli | | |