:: wikimiki.org ::
| Historio |
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
EvoluoEvoluo estas popaŝa sanĝiĝoprocezo, en kiu sin sekvas kvalite diversaj formoj kaj statoj.
Komparu: kresko, progreso
Vorto kun simila signifo estas disvolviĝo.
Biologio
La teorio de la evoluo de la specioj klarigas kiel el unu specio evoluas pluraj (>filogenetika arbo, genetiko). Por tiu evoluo de la specioj ankaŭ la vorto evolucio estas uzata.(ZAMENHOF: Sekve de nia toleremo ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn, ekz. "evolucio" kaj "evoluo".)
Kategorio:Biologio
HomoBiologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio
----
right
Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).
La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.
La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:
Homo, kiel viva estaĵo
Homa Korpo - Sano - Nutrado - Loĝado - Vesto - Homaj malsanoj - Homa anatomio
Homo, kiel racia estaĵo
Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado
Homo, kiel socia estaĵo
Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo
La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ホモ・サピエンス
ko:인간
simple:Human
PopoloĜenerale popolo signifas specifan grupon de homoj aŭ personoj.
Popolo povas esti grupo de homoj, kiuj posedas komunajn ecojn kiel naciecon, haŭtkoloron aŭ komunan kulturon. Je la kazo de nacieco la grupo povas esti nacio.
La Malnova Testamento referencas al la popolo de Moseo, kiu estas konsiderata nacio, religio kaj kulturo. Individoj estis supozataj dividi valorojn, kredojn kaj grupan identecon. Praktike, tamen, estis malfacile difini precize tian grupon pro ĝia statika naturo.
- Popolo
simple:People
SocioSocio - en larĝa senco ĝi estas aro de historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn.
La grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (Landoj, Urboj), etno-kultura (Etno, Religio, Lingvo, Raso) aŭ socio-ekonomika (Socia Grupo, Ekonomiko) vidpunktoj.
En alia, pli mallarĝa senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).
Pri la studo de la fenomenoj kaj leĝoj de socia vivo okupiĝas sociaj kaj kulturaj sciencoj - Sociologio, Psikologio, Socio-Ekonomia Geografio, Antropologio, Etnografio kaj multaj aliaj.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Homo kaj Socio
[H]: Universo ~ Homo ~ Kulturo ~ Scienco ~ Politiko ~ Ekonomiko
CivilizoLa kvara ĉefaj nunaj civilizoj en la mondo:
- okcidenta civilizo
- islama civilizo
- hinda civilizo
- ĉina civilizo
La islama estas la plej nova, la okcidenta estas nun la plej avangarda, influa kaj granda, estante la precipa civilizo de Eŭropo mem, Ameriko, Oceanio kaj de urbana subsahara Afriko.
La ĉefaj antikvaj civilizoj:
- helena civilizo
- egipta civilizo
- babilona civilizo
- mezamerika civillizo
- inkaa civilizo
Ĉiu civilizo havas propran subkontinentan bazon, skribsistemon, religiojn, antikvan lingvon, klasikajn librojn, imperiojn kaj historion. Kvankam ĉiu civilizo enhavas multajn gentojn kaj landojn, tiuj partoprenas en komuna, ĝenerala kulturo.
Iuj landoj estas produkto de du civilizoj: Turkio, Japanio, Pakistano, Indonezio, ktp.
Civilizoj disvastiĝas per milito, imperio, religio kaj komerco kaj daŭras tra la epokojn.
Religio ofte difinas civilizon -- ekzemple hinduismo kaj hinda civilizo aŭ islamo kaj islama civilizo. Sed iafoje civilizo konvertiĝas al nova religio: ekzemple, la eŭropa al kristanismo kaj la ĉina al budhismo.
Vidu ankaŭ: Toynbee
ja:文明
ko:문명
ms:Tamadun
ŜtatoJuro > Internacia juro > Publika internacia juro > Internacia socio
----
Ŝtato estas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari 4 konsideraĵojn:
1° Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio.
Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.
Ĉiuokaze, la ŝtato havas:
- propran juran ordon,
- organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
- konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon.
Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato (la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo).
2° Ili estas nemultaj.
La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 191 ŝtatoj-membroj. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.
3° Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn...
Ekzemple:
Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto:
USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $
VANUATUO.... 12.000 km² .... 200.000 .... 1.200 $
MONAKO...... 195 ha .... 30.000 (inkl. 5.000 monakanoj)
4° Ilin karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:
- la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
- ilian sendependecon eksterlande.
Vidu ankaŭ
- membra ŝtato
- ŝtata terorismo
- ŝtato (t.e. subŝtato)
ja:国家
simple:State
th:รัฐ
HistoriologioHistoriologio estas branĉo de la scienco, kiu studas pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj, regantoj kaj regatoj - unuvorte: historion. Sinonimoj estas scienco pri historio, historiscienco.
Kategorio:Historio
DifinoDifino provas klarigi, kio io estas. Ordinare ĝi prezentas novan nocion aŭ novan vorton. Tial ĝi uzas alian vortumon ol la difinaĵo mem, sufiĉe simile al ĉirkaŭfrazo. La tuton de difinaĵo plus difino oni povas nomi gloso.
Fakoj kaj vidpunktoj
Difino estas temo de filozofio unuflanke, de vortoscienco – alinome leksikologio – aliflanke. Ofte okazas mikso de tiuj vidpunktoj. Terminoscienco certagrade devas ilin miksi pro sia meza situo.
Filozofia vidpunkto
Bazo de filozofia pritrakto de difino estas trovebla ĉe aristotelo. Kontribuis modernaj aŭtoroj, precipe logiskistoj, kiel Bertrand RUSSELL kaj Rudolf CARNAP.
Filozofio ne interesiĝas pri la komunika uzo de difino, ekzemple por instrui la sencon de vorto al lingvolernanto aŭ infano, sed al epistemologia uzo de ĝi, tio estas al difino kiel rimedo por kompreni la mondon aŭ por difini nocion pli precize, ol oni faras ordinare.
Sekve filozofio studas sciencajn difinojn, per kiuj oni fiksas sencojn: la tasko ne estas ĝuste vortumi jaman sencon de komuna vorto, sed doni al ĝi klaran, nedisputeblan sencon, ligi ĝin al utila, eventuale nova nocio. Tipajn ekzemplojn de tiaj difinoj prezentas matematiko: en ĝi oni ne konstatas, ke iu vorto kutime ricevas tian aŭ tian sencon. Male oni kreas la sencon, kiun la vorto de tiam surprenos. Tia difino povas esti malĝusta pro mallogiko: se ĝi kontraŭdiras aliajn nociojn, aŭ igas la vortprovizon malkohera aŭ redunda. Sed ĝi ne dependas de uzo: kiu uzas la vorton nekonforme al la difino, tiu eraras.
Alia filozofia postulo estas, ke difino priskribu la esencon de la difinaĵo, ne duarangan econ. Do ekzemple homo difiniĝas kiel racia estulo. Tio supozas, ke oni akordiĝas pri esenco kaj malesenco. Sed precipe tio ignoras la eblojn de la difinuzanto. Difini zebron per ĝiaj klaso kaj vivosciencaj ecoj certe taŭgas por sciencisto, sed por ordinarulo io simila al ĉevalsimila besto kun blanka-nigraj strioj pli taŭgas, ĉar la sciencajn ecojn li ne komprenas aŭ ne povas provi. La diskuto pri esenceco iĝas malpli akra, se oni memoras, por kiu leganto kun kiaj antaŭkonoj kaj en kiaj vivkondiĉoj oni verkas difinon.
Vortoscienca vidpunkto
Vortoscienco aŭ leksikologio ne pretendas, ke vortoj, nocioj, lingvo prezentu koheran tuton sen kontraŭdiroj. Por ĝi difinoj spegulas la sencojn, kiujn parolantoj donas al vortoj. Tiuj sencoj povas esti malprecizaj, malkoheraj kun aliaj vortoj, kaj eĉ malkoheraj de unu parolanto al alia. Tiaj situacioj ne estas facile prezenteblaj, kaj ofte vortaristoj provas normi aŭ glatigi, kaj tiel proksimiĝas al la filozofia vidpunkto.
Terminoscienca vidpunkto
Terministoj frontas mezan situacion: ili verkas pri fakvortoj, kiuj estas konscie elektataj kaj uzataj far fakuloj. Fakuloj ofte modifas la sencojn de fakvortoj laŭ la evoluo de siaj teorioj, laŭ siaj diversaj skoloj, kaj tiel plu. La laboro do estas en la kampo de lingvoplanado, kaj devas ofte kompromisi inter priskriba kaj preskriba sintenoj.
Difinarto
Tipoj de difinoj
- montra difino estas ne plene lingva difino, sed situacia respondo al difindemando. Se iu ne konas la vorton kato kaj demandas kio estas kato?, oni povas respondi signante al reala kato kaj dirante tio estas kato.
- karakteriza difino klarigas, per kiuj ecoj oni rekonas la difinaĵon. Tre oftan strukturon de tiutipa difino jam priskribis aristotelo: ĝi mencias supernocion, kaj aldonas ecojn proprajn al la subnocio kaj malproprajn aŭ forestantajn el aliaj subnocioj. Ekzemple difino de seĝo povas esti meblo (supernocio) por sursido (kontraste al subnocioj tablo, ŝranko...) De unu homo (kontraste al subnocioj benko, sofo...). Karakterizaj difinoj estas klasika difinspeco, kaj ili ofte estas la plej efike komprenigaj.
- lista difino ne prezentas ecojn de la nocio, sed nomas la subnociojn. Ekzemple nordiano: svedo, norvego aŭ finlandano estas lista difino. En multaj okazoj listado ne eblas ĉar ĝi tro longus, des pli listado de ĉiuj individuoj. Sed lista difino, kiu lasas al la uzanto la ĝeneraligon, do ia ekzempliga difino, ofte bonas: ruĝo: koloro de sango, tomato..." estas pli facile uzebla, ol karakteriza difino per ondolongo de ruĝaj lumradioj.
- uzekzempla difino ne vere estas difinspeco, sed rezultas el redakta malfacilo. Ĝi aperas kiam oni difinas ekzemple baŭmi per oni diras, ke ĉevalo baŭmas, kiam ĝi levas samtempe la antaŭajn krurojn, pli-malpli miksante la difinan stilon kun tipa ekzemplo. Alia, ankaŭ iom maleleganta vortumo, estas levi la antaŭajn piedojn, parolante pri ĉevalo (al kio ŝerculoj respondas mi ja ne levas la piedojn parolante pri ĉevaloj). La malfacilo estas, ke oni ne ne konservas la substitueblon de la difino (pri substitueblo vidu sube), se oni menciu la ĉevalon.
Difektoj de difinoj
Difino povas maltrafi sian celon, se ĝi malĝustas. Ĝi povas esti fantazia, esti tro larxga (ampleksante sencojn, kiujn la vorto ne havas), tro mallarĝa (ne ampleksante sencojn, kiujn la vorto havas), kaj tiel plu. Difino ankaŭ estas lingva verko, kaj de ĝi oni ordinare atendas stilajn kvalitojn, kiaj klaro, koncizo, al kiuj ĝi povas malkonformi. Fine estas ankaŭ kelkaj formalaj difektoj, pli aŭ malpli akceptindaj:
- Cirkla difino estas difino de vorto per ĝi mem, rekte babilo: babilo, aŭ tra gramatika revortumo babilo: ago babili (kiu nur sciigas, ke ĝi estas ago). Tiu, kiu ne jam konas la radikon, ne pli bone komprenos. Pli malrekte, tuto de difinoj povas prezenti cirklon: veturi: uzi transportmaŝinon, transportmaŝino: rimedo por veturi. En tiu okazo la leganto povas lerni nekonatan vorton, nur se li konas jam la alian. Oni povas dubi, ĉu cirkleco estas entute evitebla: al homo nekonanta lingvon difinvortaro estas nur tre granda cirklo de difinoj.
- Nesubstituebla difino estas difino, kiu ne povas anstataŭi la difinaĵon en frazoj. Ekzemple en skribilo: ilo por skribi la difino estas substituebla, ĉar oni povas ŝanĝi ŝi prenis skribilon kaj ekdesegnis sur la paperbloko al ŝi prenis ilon por skribi kaj ekdesegnis sur la paperbloko, konservante la sencon. Sed kun la difino ĉia ilo por skribi, substitui ne eblas: ŝi prenis ĉian ilon por skribi... ne plu konformas al la unua senco. Praktike vortaristoj pli aŭ malpli strikte atentas substitueblon.
- Malpreciza difino estas difino, kiu lasas dubojn pri la eblaj uzoj de vorto. Se tio venas de malklara vortumo, la uzanto prave plendas. Sed en multaj okazoj, difino devas esti malpreciza, ĉar malprecizas la difinaĵo mem. Ekzemple danco: ritma korpa sinmovo ordinare laŭmuzika lasas dubon, ĉu senmuzika ritma agado estas nominda danco. Se la vortaristo ne cedas al la postulo de ĉiam klara lingvo, kaj se li provas en unu difino redoni la hezitojn kaj malakordojn de parolantoj, la malprecizeco ne estas riproĉinda; ĝi spegulas tion, ke en iu ajn lingvo malprecizaj vortoj bezonatas.
kategorio:terminologio
kategorio:lingvistiko
kategorio:logiko
ja:定義
simple:Definition
TempoEl nia ordinara vivosperto ni rimarkas ke la tempo fluas foje rapide kaj foje malrapide, depende de niaj intencoj por la konkreta agado. Fizikistoj kaj inĝenieroj uzas la tempon kiel normon por mezuri kiom da tempo daŭras iu evento aŭ kiom da tempo bezonas por iu ago. Por bioscientistoj la ideo de la tempo estas ligita al naturaj cikloj de la vivo, ekzemple al la ĉiutagaj cikloj de dormo kaj vekiĝo.
La tempon malsame pririgardis malsamaj kulturoj en diversaj tempoj. En iuj religioj tempo, precipe homa tempo sur la tero, estas rigardata kiel ŝanĝo de cikloj, en kiu homoj mortas kaj renaskiĝas denove kaj denove. Iuj antikvaj Grekaj filozofoj kredis, ke tempo estas iluzio, kaj realo estas senŝanĝa kaj senmova. Iuj grandaj religioj instruis, ke la tempo estis kreita kaj estas destinita por fini iun tagon en terura kulmino. Isaac NEWTON kredis ke tempo kaj spaco estis absoluta, ideala kaj senŝanĝa. Lia vidpunkto pri la tempo estis malvenkita per la teorio de relativeco de Albert EINSTEIN.
Por sciencistoj, la mezuro de tempo inkluzivas du paŝojn: difini la precizan momenton kiam io okazas, kaj establi standartan intervalon de tempo, ĝis kiam io daŭras. Ekzistas diversaj rimedoj kaj diversaj aparatoj por mezuri la tempintervalojn kaj por indiki la ĝustan tempon.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo
[M]: Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kalendaro ~ Kronologio
Historio - Dato - Nacia tago
GMT - TAI - UTC
-
ja:時間
ko:시간
simple:Time
SkriboSkribo povas signifi:
# skribadon
# skribaĵon
# skribarton
# skribostilon
# skribsistemon
Prahistorio Difino
Oni nomas Prahistorio la periodon daŭrantan de la apero de prahomo ĝis la komenco de "historio". Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas pri la koncerna civilizacio.
La daŭro de registrita historio estas plimalpli 5,000-5,500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "Protohistorio" rilate al tiuj periodoj.
Temas pri periodoj dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj. La termino Prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ - 3500, dum en NovGineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.
Eko de Prahistorio
vidu Prahomo
Kronologio
Vidu la sintezan tabelon de la ĉefaj kulturoj prahistoriaj de la malnova mondo. tradukota
La kronologio de la prahistorio estigiĝanta en la 19-a jarcento, estas la konsekvenco de la laboroj far la imponaj taksonomiistoj de la antaŭa jarcento, Lineo, Bufono (Buffon), kiuj konsiderinde prokrastis la originon de la vivo sur la Tero. Oni konsideras, ke tiu kronologio, rezulto de la malkovroj far Boucher de Perthes, estigiĝis en 1912 de la pastro Breuil, sekve de la multnombraj prifosoj okazintaj en la dua duono de la XIXa jarcento.
Komence, prahistorio dividiĝis en tri aĝoj, kiuj respondas al la sinsekva uzado de tri diversaj teknologioj: ŝtona, bronza kaj fera uzadoj.
- Ŝtonaĝo ;
- Bronzaĝo ;
- Fereaĝo.
Siavice tiuj aĝoj estis dividitaj en pluraj periodoj, kies daŭroj malsamas por respondi al la prahistoriistajn bezonoj. La dividado klarigas sin pro diverseco de la "materialaj kulturoj" ekzistantaj dum ĉiu aĝo; iuj arkeologiaj situoj altvaloraj (aŭ simple ĉar ili estis la unuaj el nova tipo, kiuj estis malkovritaj) utilis samkiel referenco por iu periodo kiel ekzemple Hallstatt aŭ La Hène dum fer-aĝo.
- Ŝton-aĝo : redaktota
- Paleolitiko ;
- Arkaika paleolitiko (Afriko) ;
- Frua paleolitiko ;
- Meza paleolitiko ;
- Malfrua paleolitiko ;
- Fina paleolitiko (Afriko) ;
- Mezolitiko :
- Epipaleolitiko ;
- Post-glacia aĝo ;
- Paleo-india erao (Nord-ameriko) ;
- Formodona erao (Nord-ameriko) ;
- Jomon erao (Japanio) ;
- Neolitiko.
la jenaj periodoj apartenas ankaŭ al Protohistorio)
- Bronz-aĝo: redaktota
- Frua Bronz-aĝo
- Meza Bronz-aĝo
- Malfrua Bronz-aĝo
- Fer-aĝo.: redaktota
- Halŝtata aŭ malnova Fer-aĝo.
- Latena aŭ nova Fer-aĝo
Tiuj kategorioj bazitaj sur la studo de la daŭraj postrestaĵoj (precipe ŝton-ilaro, kaj poste ceramika kaj metalurgia produktado), multe ekprecizis kun la modernaj serĉad-iloj.
Aliaj kategorioj, kun pli mallonga daŭro, ekzistas, sed ili ne estas agnoskataj por ĉiuj partoj del' mondo aŭ de la sciencularo. Temas i.a. pri Kupro-erao aŭ Ĉalkolitiko.
Lastatempe, la prahistoriaj periodoj komencis viŝiĝi che la kultur-nocio. Tiu plej fajna subdividado estas tutnova. Ĝi konsideras la geografiajn limojn de la kuturaj areoj, kaj respondas al pli bona kono de prahistorio. Laŭ la francaj prahistoriistoj, kaj nur por Francio, 13 kulturojn oni konas dum ŝtona aĝo.
- Unuaj civilizacioj
- Ĉeleo
- Aĉeŭleo
- Musterio
- Ĉatelperonio
- Aŭrignacio
- Gravetio
- Solutreo
- Magdalenio
- Post-glaci-tempaj civilizacioj
- Frua Neolitiko
- Danubio
- Mezolitiko
- Neolitiko
Periodoj de Prahistorio
-
Gravaj etapoj de Prahistorio
- Paleolitiko
- Antaŭ 5 milionoj da jaroj : apero de d'Aŭstralopiteko.
- Antaŭ 3 milionoj da jaroj : apero de d'Homo habilis ofte rigardata kiel la unua vera Homo 1.
- Antaŭ 400,000 jaroj : fajr-regado;
- Antaŭ 80,000 jaroj : unuaj entombigoj ;
- Antaŭ 30,000 jaroj : : Homo sapiens estas la sola homa specio, kiu pluvivas post la malapero de Neandertala Homo ;
- Antaŭ 20,000 jaroj : pentraĵoj en la groto de Lascaux.
- Neolitiko
- Ĉirkaŭ -12,000 / -10,000 : dolmanoj kaj menhiroj ;
- Ĉirkaŭ -10,000 : unuaj vilaĝoj (Çatal Hüyük en Turkio);
- Ĉirkaŭ -3,000 : apero de skribo kaj fino de prahistorio (sed atentu: nur tie, kie oni konis kaj aplikis skribon!).
1 Ĵusaj malkovroj de fosilioj en Ĉadio kontraŭas tiun datadon. Ili pruvus, ke la unua Homo aperis antaŭ 7 milionoj da jaroj.
Gravaj prahistoriistoj redaktota
Problema difino
Kutima difino de Prahistorio estigas plurajn problemojn tiom pri la kriter-elekto kiom por determini la datadon de la tempaj limoj prahistoriaj.
Kriterioj de la Prahistorio-komenco redaktota
Prahistorio komenciĝis kiam "aperis" Homo. Nu, Homo estas nur la rezulto de lanta evoluo de specifa specio, kiu diferenciĝis de aliaj "superaj simioj". Ĝia apero-dato estas ne nur nekonata, sed eĉ tutcerte ne sciebla. Tiu ĉi problemo estas konata sub la nomo mankanta ĉenero.
Datado de la Prahistorio-komenco redaktota
Kriterioj de la Prahistorio-fino redaktota
Datado de la Prahistorio-fino redaktota
ko:선사시대
ja:先史時代
th:ยุคก่อนประวัติศาสตร์
Diodoro SicilaHistorio > Historiistoj Diodoro Sicila < Greklingva literaturo
----
helena historiisto (ĉ. 80 a.K. - ĉ. 20 a.K.). Li skribis universalan historion ekde prahistorio ĝis la gaŭlaj militoj (60-30 a.K.).
Norbert ELIASNorbert ELIAS naskiĝis la 22-a de junio 1897 en Breslaŭ, mortis la 1-an de aŭgusto 1990 en Amsterdam estis germana sociologiisto, historiisto, filozofiisto kaj poeto.
Norbert Elias estis la ununura filo de judana burĝa familio. Same multaj germanaj judanoj, li havas fortan rilaton al la germanan kulturon, sed ne al Germanio. En la jaro 1984 li diris, ke li sentis estanta Eŭropano. Li plenumis studojn pri kuracarto, filozofio, psikologio en pluraj germanaj universitatoj, kie li sekvis kursoj de Richard HÖNIGSWALD, Heinrich RICKERT, Edmund HUSSERL, Karl JASPERS. La veno de nazia reĝimo trudis lin forlasi Germanion jare 1933. Ekde lia juneco li amas Francion sed ne Brition. Pro tio li loĝadis en Francio (1933-1935), sed li ne povis labori science en Francio kaj pro tio li fine migris al Britio. En la jaro 1938, post la "Kristallnacht" (kristala nokto) liaj gepatroj vizitis lin en Britio kaj li tentis persvadi ilin ne reiri al Germanio - vane. Tio traŭmigis lin grave, ĉar lia patrino estis murdita en Auschwitz. Li profesoris en universitatoj de Hago kaj Leicester. Tuta lia vido li estis preskaŭ nekonata kaj li ne povis ricevi profesoran katedron en Eŭropo aŭ Ameriko, nur tre malfrue li ricevis profesoran katedron en Akkra Ganao (1962-1964), kiel li ŝatis multe. Li diris, ke li multe lernis de liaj afrikanaj studantoj por kompreni aliajn kulturojn kaj kulturon ĝenerale. Ekde ĉirkaŭ 1970 li loĝadis ofte en Nederlando kaj Germanio, havinta loĝeĵon en Amsterdam kaj multe vojaĝis. Kvankvam traŭmigita far la germanoj, en la jaroj '70 kaj '80 li docentis en la universtitatojn de Aĥeno, Bielefeld, Bochum, Frankfurto ĉe Majno, Konstanz Münster, Amsterdam kaj Hago. Komence reeltrovo de liaj verkoj okazis esence en Germanio kaj Nederlando.
Li detale studis historion kaj sociologion de la moroj kaj de la ĉiutagaj konkretaj kondutoj, en tiu fako lia nomo iĝis aŭtoritato. Lia plej konata libro tiuteme estas Über den Prozess der Zivilisation (Pri procezo de civiliziĝo) - unua eldono en Svislando: 1939, unua eldono en Germanio: 1969 -.
Li ĉefe montris, ke, eĉ se dummomentaj kaj punktaj rigardoj foje iluzie kredigas la malon, la socioj konstante kaj senretroire pli kaj pli strete konformigas siajn anojn, kaj ene de pli kaj pli multenombraj terenoj, kaj ke ne nur konstante pli kreskas la kvanto de la normoj postulitaj, sed ankaŭ la memcenzuro en la individuoj.
Verkoj (selekto)
- Die Höfische Gesellschaft (skribita 1933, aperita 1969)
- Über den Prozeß der Zivilisation (1939)
- The Established and the Outsiders (1965)
- Was ist Soziologie? (1970)
- Über die Einsamkeit der Sterbenden (1982)
- Engagement und Distanzierung (1983)
- Über die Zeit (1984)
- Die Gesellschaft der Individuen (1987)
- Los der Menschen (1987, poemoj)
- Studien über die Deutschen (1989)
- Symboltheorie (2001)
- Mozart: Portrait eines Genies
Ligilo:
- [http://www.kuwi.uni-linz.ac.at/hyperelias/z-elias/ Retpaĝo pri Norbert Elias kaj liaj verkoj en angle, france, germane, hispane, itale kaj nederlande]
Hamilton
Hamilton estas loko en Nov-Zelando kie mortis Lewis Edmund DUST.
Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la lando, kaj situas en la regiono Waikato sur la Nordinsulo, proksimume 150km sude de Auckland. La urbo havas loĝantaron de proksimume 150.400 (2005). La rivero Waikato dividas la urbon en du partoj.
Kategorio:Nov-Zelando
HerodotoHerodoto (`Ηροδοτος), ĉ-484-ĉ-425,
helena historiisto, lia Historio estas la plej frua historiverko ankoraŭ restante (estas pli malnova historiisto kaj geografiisto, sed kies verko perdiĝis preskaŭ tute, nome : Hekateo el Mileso)
plena el la antikva mediteranea mondo. Pro tio Cicero nomis lin "la patro de historio";
tamen, multe da lia verko baziĝas sur mito kaj onidiro, do ĝi estas ne tute fidinda fonto de scio.
Eksteraj Liligoj
- La Historio estas legebla [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0125 helene] kaj [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0126 en angla traduko] ĉe la Perseus Digital Library.
ja:ヘロドトス
ko:헤로도토스
ms:Herodotus
Ibn-KhaldunPlena nomo: 'Abd arRaĥman Ibn Ĥaldun.
Araba historiisto (Tunizo 1332-Kairo 1406). Li studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.
KHALDUN
KHALDUN
ja:イブン=ハルドゥーン
ms:Abdul Al-Rahman Ibn Muhammad Ibn Khaldun
Lev GUMILEVLev Nikolajeviĉ GUMILEV (1912 – 1992) estas fama rusa historiisto, etnologo, filo de la rusaj poetoj: Anna AĤMATOVA kaj Nikolaj GUMILEV, eŭraziisto.
Kiel vera enciklopediisto li laboris ĉe la limoj de diversaj sciencoj: historio, geografio, etnologio, filozofio, psikologio. Liaj adeptoj vidis lian intuon kaj strebon al intergrigo de sciencoj, lian novisman aliron al esploroj.
Li proponis ideon pri bioenergia domineco de etnogenezo kaj pri "nova parametro de etna teorio", kiun li nomis pasieco (ruse: пассионарность). La termino subkomrenas ideon de ĉefpuŝeco en la historia procezo de grupo da homoj kun forta strebo al agado. Lia ĉefverko, kiu longan tempon kuŝis sen esti eldonita, estas Etnogenezo kaj biosfero de la Tero
Mem GUMILEV kredis ke li venis al la penso pri la senkonscia biologia kapablo de la homo al supertensio dank’al la verkoj de alia rusiano: Vladimir VERNADSKIJ, malkovrinto de biologia energio de viva estaĵo. Pere de la terorio de etnogenezo Lev GUMILEV klarigas kialojn de konkeroj de la armeo de Aleksandro la Granda, invadon de mongolaj hordoj de Ĝingis-Ĥano, kialojn de historiaj unuiĝoj kaj disiĝoj, interpuŝiĝoj (ekz. ŝijaismanoj kaj sunaismanoj), kies radikoj kuŝas en la fora estinto.
Lev GUMILEV estis arestata dufoje kaj pasigis kelkajn jarojn en stalinaj gulagoj (1933 – 1943). Li estas doktoro de historiaj sciencoj (1961), doktoro de geografiaj sciencoj (1979). Krom tio li tradukis el la persa, afgana kaj taĝika poezio, kaj ankaŭ el Rabindranath TAGORE
Plej gravaj verkoj:
- Hunnu (hunoj) (1960)
- Iakinf (Nikita BIĈURIN). Kolekto de informoj pri historia geografio de Orienta kaj Meza Azio (1960)
- Antikvaj tjurkoj (vidu tjurkoj (1967)
- En serĉo de elpensita carlando (1970)
- Hunoj en Ĉinio (1974)
- Etnogenezo kaj biosfero de la Tero (1979, 1989)
- Antikva Rusio kaj la Granda Stepo (1989)
- Geografio de etno en historia periodo (1990)
- Miljaro ĉirkaŭ Kaspia maro (1991)
- De Rusjo al Rusio (1992)
- Etnosfero: Historio de la homoj kaj historio de la naturo (1993)
- Ritmoj de Eŭrazio. Epokoj kaj civilizoj (1993)
- El historio de Eŭrazio (1993)
Markso
Karlo MARKSO, germane: Karl Heinrich Marx (kárl hájnrihj marks) (naskiĝis la 5-an de majo, 1818, mortis la 14-an de marto, 1883) estis filozofo el Germanio.
Li fondis la skolon de marksismo per sia
hegela analizo kaj kritiko de
kapitalismo. Markso diris ke kapitalismo fariĝos, post lukto inter
la burĝaro kaj proletaro, komunismo. Marksismo aplikita paceme al
demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo
kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio,
precipe en
Rusio,
Ĉinio,
Vjet-Namo,
Kubo,
Etiopio,
Svedio,
Kamboĝo,
Britio,
kaj
(efemere) Ĉilio.
Klare, Markso grave influis la jarcenton 20.
Markso estis juda laŭ etno, luterano laŭ religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Frederiko ENGELS, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura MARX edzinigixs al lia disĉiplo Paul LAFARGUE.
Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas
materialisma, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte
aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso
ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion
kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiel finiĝas post tempo en nova,
plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso). Ekzemple,
kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.
Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la
proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos kapitalismon por
starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos, privata posedaĵo
fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.privata posedaĵo
En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta:
la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn -- krudajn
materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp -- por fari eligaĵon -- la
produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj
enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de
laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi
siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis
por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la
poŝo de siaj laborantoj.
Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo
similas al tiu de la profetoj de la Biblio,
kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por
la malriĉularo.
Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en
Germanio, sed fakte ĝi ekis en
Rusio (1917) kaj poste en
Ĉinio, Vjet-Namo,
Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte ĉirkaŭ 1980.
Plejparte ne la proletaro sed la kamparano ribelis kontraŭ beba
kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Komunismo fine venis al orienta
Germanio, sed nur sub la rusa glavo. Inter 1989-91, kiam la politika
kaj ekonomia potenco de Rusio disfalis,
komunismo en orienta Eŭropo ankaŭ disfalis.
Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo precipe kiel
socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo
universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa meblaro de
la intelektularo. Sed depost 1989, marksismo perdis multe de kredo
pro la disfalo de Eŭropa komunismo.
La ideo de historio kiel materialisma, progresema kaj la rezulto de
lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidenta ke multaj ne
rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar
Darvino pensis simile laŭ vulgara kredo (sed
ne laŭ fakto).
En Esperanto aperis
- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko., kompil-tradukis V. Elsudo, SAT, 1926.
- [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio], tradukis Detlev BLANKE, Moskvo: Progreso, 1990.
- La interna milito en Francio, tradukis Vilhelmo LUTERMANO, Novjorko: Mondial, 2005, 137 paĝoj.
MARKSO Karlo
MARKSO Karlo
ja:カール・マルクス
ko:카를 마르크스
ms:Karl Marx
simple:Karl Marx
th:คาร์ล มาร์กซ
zh-min-nan:Karl Marx
PlutarkoPlutarko (ĉ. 46 al ĉ. 100) estis greka aŭtoro kaj biografiisto de la 1-a jarcento. Inter aliaj, li verkis je Moralia ("Verkoj pri Moralo") kaj Paralelaj Vivoj. La Vivoj estis unu el la ĉefaj fontoj de
Ŝekspiro.
En Paralelaj Vivoj Plutarko komparas la vivojn de famaj
grekoj al famaj romianoj. Inter aliaj, li skribis pri la vivoj de
Aleksandro la Granda, Cezaro, Cicerono,
Demosteno, Kraso, Pompejo, Antonio, Katono la Plijuna,
Katono la Malplijuna, Teseo, Romulo, Solono,
Perikleo, Kimono, Likurgo, Nikiaso kaj Alkibiadeso.
La vivoj de regnestroj kaj militestroj interesas lin. Precipe la
virtoj kaj malvirtoj de ĉiu vivo, kaj la rolo de volo, dioj,
ŝanco kaj sorto. Per la vivoj, Plutarko montras la gravecon de
kuraĝo, sinregado kaj virto en vivo kaj la relative malgravecon
de riĉo kaj rango. Kiel Cicerono, li sekvis Platonon kaj estis
kontraŭ-makiavelisma -- spite de la sango kaj
perfido, kiujn li ofte priskribis en la Vivoj.
Kvankam Plutarko iafoje vojaĝis al Romo, "la urbo de multaj
libroj", li loĝis en (tiame malriĉa) Grekio, en la malgranda urbo
de siaj prapatroj, Ĥaironea, kie okazis antaŭ jarcentoj la
fama batalo de Aleksandro la Granda kontraŭ la grekoj. El sia
avo, Plutarko sciiĝis pri la mizerigo de Grekio per Antonio.
Plutarko verkis en la greka lingvo kaj fakte ne regis la
latinan.
ja:プルタルコス
Adam SMITHAdam SMITH
(1723-1790) estis skota ekonomikisto kaj filozofo. Li famiĝis pro lia influa libro La Riĉo de Nacioj (1776).
Smith estis la filo de la kontrolisto de la dogano ĉe Kirkaldy, Fife, Skotlando. Lia preciza naskiĝotago estas nekonata. Tamen, li estis baptata ĉe Kirkcaldy je 5-a de junio, 1723. Lia patro jam mortis ses monatoj antaŭe.
Kiam li aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn, Smith iris al la Universitato de
Glasgovo, kie li studis moralan filozofion sub "la neniam forgesinda"
Francis HUTCHESON (tiel nomata de Smith). En 1740 li eniris la Kolegion
Balliol de la Universitato de Oksfordo, sed kiel William Robert SCOTT diris, "la Oksfordo de lia tempo donis malmulte aŭ neniom da
helpo al li por tio, kio iĝis lia dumviva laboro," kaj li rezignis lian
stipendion en 1746. En 1748 li komencis publike prelegi ĉe
Edinburgo sub la patronado de Lord Kames. Kelkaj de tiuj prelegoj pritraktis
retorikon kaj beletron, sed malfrue li entreprenis la temon de "la progreso de
riĉeco," kaj ĝi estis tiam, dum liaj mezaj aŭ malfruaj dudekkelkaj jaroj,
kiam li unue eksplikis la ekonomikan filozofion de "la evidenta kaj simpla
sistemo de natura libereco" kiu li malfrue proklamis al la mondo en lia
Esploro de la Naturo kaj Kaŭzoj de la Riĉo de Nacioj. Ĉirkaŭ 1750
li renkontis David HUME, kiu iĝis unu el la plej intimaj de lia multaj
amikoj.
Je 1751 Smith estis nomata profesoro de logiko ĉe la Universitato de
Glasgovo. Je 1752 li transiĝis al la seĝo de morala filozofio. Lia
prelegoj protraktis la kampojn de etiko, retoriko, juro kaj
politika ekonomiko, aŭ "polico kaj enspezo". Je 1759 li eldonis lia
Teorio de Moralaj Sentoj", kiu enhavis kelkajn de liaj Glasgovaj prelegoj.
Ĉi tiu verko, kiu konstatis la reputacion de Smith je lia propra tempo,
rilatas al la ekspliko de morala aprobo kaj malaprobo. Lia kapablo de flua,
persvada, kvankam iom retorika, argumento estas tre evidenta. Li bazis lian
eksplikon, nek sammaniere kiel la tria Lord Shaftesbury kaj Hutcheson, sur
aparta "morala senso", nek (kiel Hume) certagrade sur utileco, sed sur
simpatio. Ekzistas multe da diskutado pri kiom da kontraŭdiro aŭ kontrasto
ekzistas inter la emfazo de Smith en Moralaj Sentoj pri simpatio kiel
fundamenta homa motivo, kaj aliflanke, la ĉefa rolo de mem-intereso en La
Riĉo de Nacioj. En la unua ŝajnas ke li plie emfazis la ĝeneralan
harmonion de homaj motivoj kaj agadoj sub bonfarema Providenco, dum en la
lasta, malgraŭ ĝenerala temo de la nevidebla mano kiu antaŭenigas la
haromonion de interesoj, Smith trovas multajn pli okazojn por montri kazoj de
konflikto kaj de la malvasta nesindonemo de homaj motivoj.
Tiam Smith komencis doni pli da atento al juro kaj ekonomiko en liaj prelegoj
kaj malpli al liaj teorioj de moraloj. Oni povas obteni impreson pri la
evoluado de liaj ideoj pri politika ekonomiko de la notoj de liaj prelegoj
kiuj studento skribis ĉirkaŭ 1763. Malfrue, E. Cannan redaktis ĉi
tiujn (Prelegoj pri Justico, Polico, Enspezo kaj Armiloj, 1896).
Ankaŭ oni povas obteni impreson de tio, kio Scott, ĝia malkovrinto kaj
eldonisto, priskribis kiel "Frua Malneto de Parto de La Riĉo de Nacioj", kiu
li datis ĉirkaŭ 1763.
Je la fino de 1763 Smith obtenis lukran oficon de guvernisto de la juna duko
de Buccleuch kaj rezignis lian oficon de profesoro. Dum 1764-66 li veturis
kun lia lernanto, plejparte en Franco, kie li ekkonis tiaj intelektajn estrojn
kiaj Turgot, D'Alembert, André Morellet, Helvétius kaj,
precipe, Francois Quesnay, la ĉefo de la Fiziokrata skolo, kies
verkojn li multe estimis. Kiam li rehejmeniris al Kirkcaldy li dediĉis multe
da la sekvaj dek jaroj al lia granda verko, kiu aperis je 1776. Je
1778 li estis nomata al komforta posteno de komisaro de dogano en
Skotlando kaj iris por loĝi kun lia patrino en Edinburgo. Li mortis tie
je 17-a de julio, 1790, post dolora malsano. Li ŝajne dediĉis
konsiderindan parton de lia enspezo al multnombraj sekretaj agoj de
almozdonado.
Mallonge antaŭ lia morto Smith detruis preskaŭ ĉiuj de liaj manuskriptoj.
Dum liaj lastaj jaroj ŝajne li planis du maĵorajn traktaĵojn, unu pri la
teorio kaj historio de juro kaj la alia pri la sciencoj kaj artoj. La
postmorte eldonita Eseoj pri Filozofiaj Temoj (1795) eble enhavas
partojn de tio kio estus la dua traktaĵo.
La Riĉo de Nacioj iĝas tiel influa ĉar ĝi faris tiom por krei la
temon de ekonomiko kaj evoluigi ĝin kiel aŭtonomia sistema fako. En la
okcidenta modno, ĝi estas defendeble la plej influa libro pri la temo ĉiam
eldonita. Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ
merkantilismo, aperis je 1776, ekzistis fortan senton favore al libera
komerco en kaj Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el
la ekonomikaj suferoj kaj malriĉeco kauzite de la milito. Tamen, samtempe de
la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera
komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al
merkantilismo por multaj venontaj jaroj.
Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de
Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj
ideoj de pensuloj kiel David HUME kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi
restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako hodiaŭ.
Vidu: Historio de Ekonomika Pensado kaj Historio de Ekonomiko.
Vidu ankaŭ: Principo de Adam Smith, kapitalismo.
ja:アダム・スミス
ko:애덤 스미스
ms:Adam Smith
simple:Adam Smith
th:แอดัม สมิท
Tacito - Tacito (verkisto)
- Tacito (imperiestro)
ja:タキトゥス
ko:타키투스
ToynbeeHistorio > Toynbee
----
Arnold Toynbee [arnald tojnbi] (1889 - 1975) estis brita historiisto kiu verkis la libron A Study of History (1934-61) ("Studo de Historio"). Li estis profesoro de la greka lingvo kaj greka historio ĉe la Universitato de Londono (1919-55). Toynbee rigardis historion ne naciisme kiel lukto inter nacioj, nek marksisme kiel lukto de ekonomiaj klasoj, sed morale kiel la leviĝo kaj falo de civilizoj.
En lia historio, Toynbee klarigas la leviĝon kaj falon de 21 civilizoj tra la mondon kaj historion:
- egipta
- sumera
- babilona
- hitita
- minoa
- helena
- ortodoksa
- rusa
- okcidenta
- siria
- irana + araba -> islama
- indusa
- hinda
- ĉina
- orientazia
- japana
- anda
- majaa
- meksika
El tiuj, sep civilizoj ankoraŭ vivas: la ortodoksa, rusa, okcidenta, islama, hinda, orientazia kaj la japana.
Laŭ Toynbee, la sorto de civilizo ne estas ĝenerala afero de teknologio, ekonomio aŭ demografio, kiel ni nun kutime pensas, sed specifa afero politika kaj morala de la elito kaj kiel ĝi frontas al krizoj (ekzemple, invadantoj). Kiam la elito estas kreiva kaj agema kaj tenas la fidon de la popolo, la civilizo prosperas, sed kiam la elito estas subpremanta kaj diboĉa, la civilizo sekve falas (aŭ fariĝas vivanta fosilio). Universala imperio estas signo de la fina etapo de civilizo, signo de la ĉeso de vera kultura kreskado en la civilizo.
La ĝeneralaj etapoj de civilizo (kun la helena civilizo kiel ekzemplo):
- naskiĝo (Grekio en la tempo de Homero)
- kreskado (Grekio inter Homero kaj Perikleo)
- tempo de turmento (la senĉesaj militoj inter Romio, Kartago kaj la grekaj regnoj; la Mediteraneo inter Perikleo kaj Cezaro Aŭgusto)
- universala imperio (Romio)
- universala religio (kristanismo)
- vagado de gentoj (barbaroj:ĝermanoj, slavoj, vikingoj, magyaroj)
- naskiĝo de novaj civilizoj (la bizanca kaj okcidenta civilizoj)
La etapoj iafoje estas interrompitaj (portempe aŭ por ĉiam) de la konkero de aliaj civilizoj. La konkero de Aleksandro la Granda interrompis la sirian civilizon ĝis la tempo de Mohameto. Hispanio interrompis meksikan civilizon kiam ĝi konkeris Meksikon.
Malsimile al historiistoj hodiaŭaj, Toynbee vidis la grandan bildon de historio, sed ankaŭ bone scias la maron de detaloj. La inspiro por lia historio venis al li en Bulgario kiam li vidis ĉapon sur la kapo de kamparano: ĝi estis precize la ĉapo de vulpa pelo, kiun portis la persa armeo, kiun Herodoto priskribis antaŭ 2400 jaroj.
En lia historio, Toynbee ofte klarigas per mito kaj metaforo kaj lia logiko ne estis sendifekta. Tamen, se Huntington pravas kaj historio nun transiras de lukto de idelogioj (la Fridmilito) al lukto de civilizoj, kiel la 11-a de septembro 2001 sugestas, Toynbee denove estas leginda.
Vidu ankaŭ: Markso, Huntington, Oswald SPENGLER, ibn-Khaldun
ja:アーノルド・J・トインビー
Datadmetodoj
Datadmetodo estas metodo por eksii daton (tempon) kiam la aĵo estis kreita. Ĉi tiu metodoj gravas por historio.
Ofte uzataj datadmetodoj estas:
- Dendrokronologio
- Karbon-14 priserĉo
- Glaciokronologio
kategorio:Historio
Akadanoj
Historio > Akadanoj
----
La akadanoj, semida popolo, penetris Mezopotamion de okcidenta kaj nord-okcidenta flankoj, preskaŭ en la sama tempo, kiam en la sudo aperis sumeroj. Prapatrujo de akadanoj evidente estis Araba duoninsulo kaj Nord-Afriko kaj venis tra Palestino kaj Sirio.
La unua ondo de semidaj migrantoj akceptis nomon laŭ la urbo Akado (Agade). Laŭ aspekto akadanoj tre diferencis de sumeranoj, estante pli sveltaj, kun iom plilongigitaj vizaĝoj, kutime kun barboj. Pli norden de akadoj loĝis ĥuritaj triboj, kiuj poste semidiĝis.
Akadanoj parolis akadana lingvon; ili kreis fortan regnon dum Sargono 1-a.
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Akada Lingvo
- Sumeroj
- Sargono
AkadoHistorio > Civilizoj > Akado
----
Antikva regiono en Mezopotamio, en nordokcidenta parto de tiu ĉi regiono, antaŭ starigo de Babilonio en 18-a jc a.K. La alia, suda parto de Mezopotamio nomiĝis Sumero. Inter la du regionoj okazis multaj militoj dum sia ekzisto, sed ambaŭ defendis sin kontraŭ aliaj najbaroj.
Akado vastigis en areo, kie Eŭfrato kaj Tigriso pleje proksimiĝas. Tio korespondas al ĉirkauaĵo de hodiaŭa Bagdado. La nomo devenas de Akado (Agade), semida urbo, fondita de Sargono ĉ. 2330 a.K. Ĉirkaŭ unu jarcento ĝi estis plej riĉa kaj grava urbo de la mondo. Laŭ la urbo oni derivis popolnomon - akadanoj, lingvonomon - akada, kaj nomon de la regno.
Ĉirkaŭ 2,300 a.K. la potencon sur la tuta Mezopotamio kaptis semida reĝo Sargono 1-a. Lia rezidejo estis urbo Akado, kies ĝusta lokigo ankoraŭ ne eblas. Unuiĝo de Mezopotamiaj teroj sub la potenco de Sargono venigis al forta kaj centraliza regno, en kio rimarkeblis elementoj de despotio. Reĝa burokrataro, kies kvanto superis 5 milojn, kontrolis ĉiujn kamparajn komunumojn. Iuj esploristoj supozas, ke ekzistis eĉ regula armeo. En 2279 Sargono mortis, sed la Akada dinastio regis ankoraŭ longe.
Sargono kaj liaj posteuloj zorgis pri la evoluo de interna kaj ekstera komerco, enkondukis unuecan sistemon de mezuroj kaj pezoj, kiu multe helpis al plia integriĝo de ĝiaj landpartoj. Strebante evolui ankaŭ eksteran komercon, Sargono efektivigis konkeran politikon kontraŭ siaj najbaroj, kiuj estis riĉaj de iuj naturaj rimedoj.
Tiamaniere en la konsisto de Sargona Regno okazis urbo Mari en meza Eŭfrato kaj norda parto de nuntempa Sirio. Akada regno pleje prosperiĝis dum regado de Naram-Suene, nepo de Sargono, kiu militvenkis en Elamo (oriente de mezopotamio), Zagros-montaro (nuntempa Irano), nordaj teroj de Araba duoninsulo.
De tiu tempo la sumera lingvo iom post iom cedis la lokon al akada lingvo. Sargona dinastio regis ĉirkaŭ 120 jaroj kaj en 2200 a.K. ĝi estis detruita pro la invadoj de la orientaj najbaroj - gutiaj triboj.
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akadanoj
- Akada Lingvo
- Asirio
- Babilonio
- Sargono
- Sumero
- Sumero-Babilona Kulturo
ja:アッカド
Gracey (Leontine) Elementary School
Gracey (Leontine) Elementary School is an elementary school located in Merced, California which educates grades kindergarten to fifth. Current enrollment is approximately 700 students 368 of which are socioeconomically disadvangated. 74.1% of the students qualify for the free lunch program; an additional 13.5% qualify for the reduced lunch. 86% of the students who attend are minority and 39% with english as a second language. The school is on the list of California Low Performing Schools with a 677 base API rating. A majority of all the students attend Tenaya Middle School upon graduating from Gracey Elementary School.
The school was established in 1986 with 650 students, and include the library, kitchen,
multipurpose room, 14 permanent classrooms, and 14 portable classrooms. During the first three weeks, classes were held in the Merced County Fairgrounds while the school building was completed [http://www.mercedcountyfair.com/pages/history/history_main.html]. Leontine Gracey, whom the school was named for, was a teacher in the district from 1963-1981 and engaged in numerous community activities, had an active role in the NAACP, and played an important part in the desegregation of the district.
In 1996, 5th grade teacher Marc Medefind's class participated in the National Mock Election. The students engaged in speeches and debates based on school issues, nominated candidates, selected running mates, and conducted campaigns with an election finalizing everything. Targeted advertising, mud slinging and negative advertising were employed, along with other campaign tactics. The League of Women Voters supported the class to seek their own opinions on whom to vote for, and what (mock) political campaigns they support. Local businesses were very supportive providing election materials and even displaying "Get out the Vote" posters in their windows. The success of the event was felt in the community, even urging once apathetic parents to get involved and vote in the national Presidential elections.
On 23 September 2005, the Principal, Milton Kato, was struck and killed by a semi-truck after his Pontiac Grand Am crashed into an embankment. According to [http://www.maderaonline.com/news/news-6a.html Madera Online], the CHP initially reported his death as a suicide, and the county coroner agreed, but the ruling quickly changed after an investigation my the Madera County Sherrif's Department. He was survived by a wife and two sons.
External links
- [http://www.mcsd.k12.ca.us/sections/sites/elementary/Gracey Gracey (Leontine) Elementary School website]
- [http://california.schooltree.org/public/Gracey-Leontine-Elementary-010071.html School profile] provided by schooltre.org
- [http://www.innofo.com/schools/school-Merced-528-24657716105852.htm School statistics] provided by innofo.com
Category:Elementary schools in California
Category:Schools established in the 1980s
Pozycjonowanie narkotyki sylwester w grach Darmowe gry online spielautomaten
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Sudamérica
América del Sur, tamién nomada Sudamérica o Suramérica, ye un continente o subcontinente atravesáu pola llínia del Ecuador, cola mayor parte de la so superficie nel Hemisferiu Sur. Ta asitiada ente l'Océanu Pacíficu y l'Océanu Atlánt
|
Llista de presidentes de Bolivia
Presidentes de Bolivia
Ente 1825-1826 el cargu yera de Libertador concentrando la suma del Poder Executivu Supremu. Dende 1826 se llama Presidente de la República.
Libertador
- Simón Bolívar 1825 - 1826
- Antonio José de Sucre 1826 - 1826 (a nome de Bolivar)
Presidente de la República
-
Eduardo Rodríguez Veltzé (2 de marzu de 1956), abogáu bolivianu. Tres la grave crisis política del so país nel añu 2005, fue nombráu sucesor de Carlos D. Mesa Gisbert como Pre
|
Llagu Titicaca
El llagu Titicaca alcuéntrase nel altiplanu andinu, na llenda ente'l Perú y Bolivia.
Ta a unos 3.800 metros sobre'l nivel del mar. La so profundidá masima ye superior a los 281 metros. Estes midíes aumenten según les lluvies.
El llagu Titicaca ye'l segundu llagu de Sudamérica en tamañu y el mayor del mundu per enriba de los 2.000
|
Bandera d'Asturies
L'Estatutu d'Autonomía d'Asturies, artículu 3.1, establez que la bandera del Principáu d'Asturies ye la tradicional, rectangular cola Cruz de la Victoria n'amariellu sobre fondu azul.
De los brazos de la Cruz cuelguen les lletres griegues alfa mayúscula y omega minúscula.
Na Llei 4/1990, de
|
Aida Lafuente
Aida Lafuente (1918-1934), militante comunista llibertaria asturiana. Caída na ilesia de San Pedro de los Arcos d'Uviéu cuando sólo tenía 16 años. N'esos momentos defendía casi en solitariu con una ametralladora la entrada a la ciudá escontra les tropes
|
Playa de Gulpiyuri
La Playa de Gulpiyuri ye una pequeña pero impresionante playa asitiada al norte del pueblu de Naves, a mitá de camín ente Ribesella y Llanes (Asturies) y que ta declarada monumentu natural.
Ye una playa de mar pero ta tierra adentru. Nuna
|
José Angel Hevia
José Ángel "Hevia" Velasco (Villaviciosa, Asturies, 1967), ye un gaiteru asturianu, famosu por inventar xunto con Alberto Arias la «gaita MIDI» (gaita totalmente electrónica) y sobre too por los son álbumes nos que fusiona la gaita con too tipu de soníos. Algamó l'esitu col so discu Tierra de nadie en 1997
|
Moscú
Moscú (Москва, Moskvá en rusu), ye una ciudá rusa, capital del país. Tien 10,1 millones d'habitantes (2002) y ta a orillas del ríu Moscova, del que toma'l nome.
La ciudá ye famosa nel mundu enteru pol so carácter duru y clima fríu.
Fue fundada en 1147 por ]
Un ríu ye una corriente natural d'agua. Tien un caudal considerable y desemboca nel mar, nun llagu o n'otru ríu. N'esti últimu casu llámase afluente.
Ríos más llargos del mundu
#Amazonas (6,788 km)
#Nilo (6,695 km)
# | |