Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Historio De Scienco Kaj Teknologio

Historio de scienco kaj teknologio

:Inventistoj :Alexander Graham BELL - Carl BENZ - Louis BRAILLE - Arthur C. CLARKE - Rudolf DIESEL - Otto VON GUERICKE - Gutenbergo - Vato - Edisono - Robert GODDARD - Yoshiro NAKAMATS - Nikola TESLA - Alfred NOBEL- Philipp REIS :Inventoj :Aeroplano - Atombombo - Aŭto - Aviadilo - Dinamito - Mola Disko - Kompakta Disko - Elektro - Eksplodmotoro - Fridujo - Horloĝo - Kasedo - Kompaso - Komputilo - Papero - Presilo - Pulvo - Radio - Raketo - Satelitoj - Telefono - Telegrafo - Teleskopo - Televido - Trajno - Vapormotoro ja:科学史 th:ประวัติศาสตร์ของวิทยาศาสตร์และเทคโนโลยี

Inventistoj

Inventisto estas iu kiu kreas novajn inventaĵojn, ordinare meĥanika, elektra, aŭ programata aparato aŭ metodo. Kvankam iuj inventistoj eble estas ankaŭ sciencistoj, multaj agas kiel inĝenieroj kiu malkovris kaj kreis utilan rimedon el konata scienco. Patento permesas al la inventisto liman monopolon al la rajtoj de inventaĵo kiu estas sufiĉe nova.

vidu ankaŭ


- Historio de scienco kaj teknologio Kategorio:Profesioj

Alexander Graham BELL

Historio de Scienco kaj Teknologio > Alexander Graham BELL ---- Alexander Graham BELL (naskiĝis la 3-an de marto, 1847, mortis la 2-an de aŭgusto, 1922) estis la inventinto de la unua bone funkcianta telefono. Li naskiĝis en Edinburgh, Skotlando. En la jaro 1870 li elmigris al Kanado kaj jaron poste al Usono. Ekde 1882 li estis usona civitano. La unua tre primitiva telefono estis inventinta de la germana fizikisto Philipp REIS en la jaro 1861. Bell, kiu cetere estis fiziologo pri la homa voĉo kaj instruisto pri la gesta lingvo (lia patrino estis surda), plibonigis ĝin tiamaniere, ke la parolado povis esti transdonata en bone komprenebla kvalito. Sian telefonon li prezentis en la jaro 1876: Je la 10-a de marto li unuafoje telefonis kun sia kolego, Thomas A. WATSON, sidanta en la apuda ĉambro. Bell krome inventis ilon por mezuri la aŭdkapablon, ilon por lokigi metalajn objektojn en la homa korpo, cilindron por registri sonojn kaj diversaĵojn por la aviadtekniko. Li mortis en Baddeck, Nova-Skotio, Kanado. ja:アレクサンダー・グラハム・ベル simple:Alexander Graham Bell th:อเล็กซานเดอร์ เกรแฮม เบลล์

Louis BRAILLE

Historio de Scienco kaj Teknologio > Louis BRAILLE ---- Louis Braille [lŭi braj] (naskiĝis la 4-an de januaro, 1809, mortis la 6-an de januaro, 1852) estis la inventinto de la brajla skribo. Louis Braille naskiĝis en Coupvray apud Parizo. Kiel eta infano li pro akcidento blindiĝis. La ege inteligenta kaj scivolema knabo pro tio ne perdis sian kuraĝon; la sola afero, kiu tamen daŭre afliktis lin, estis la fakto, ke li povis ĝui literaturon nur aŭskultante voĉlegadon. Kiel lernanto en Pariza blindullernejo Braille eksciis pri tiel nomata nokta skribo inventita de la artileria kapitano Charles BARBIER por la transdono de militaraj mesaĝoj dum mallumo. La principo de tia palpebla skribo estis tute bona, sed por la praktika uzo ĝi estis tro komplika. La juna Braille do ŝanĝis la silaban sistemon al litera kaj reduktis la nombron de punktoj po signo de dek du al ses. En 1825 lia skribo estis preta kaj en 1839 Braille kreis muziknotojn laŭ la sama sistemo. Kvankam la skribo montriĝis simpla kaj facile lernebla, ĝi longtempe estis forte kritikata. La finan venkon de sia invento Braille, kiu en 1852 mortis de tuberkulozo, ne plu povis sperti. La skribo de Braille, laŭ la inventinto nomata Brajlo, cetere ankaŭ ekzistas en Esperanta versio. La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) zorgas pri la kreo kaj disvastigo de brajlaj publikaĵoj en Esperanto. ja:ルイ・ブライユ ms:Louis Braille simple:Louis Braille th:หลุยส์ เบรลล์

Rudolf DIESEL

Historio de Scienco kaj Teknologio > Rudolf DIESEL ---- Rudolf Christian Karl DIESEL [DI-zel] (naskiĝis la 18-an de marto 1858, mortis la 29-an de septembro 1913) estis germana inĝeniero. Lia plej granda merito estas la de li inventita kaj laŭ li nomita dizelmotoro (ankaŭ la peza benzino uzata por tiaj motoroj nun nomatas Dizelo), kiu ankoraŭ nuntempe estas uzata ekzemple por ŝipoj, aŭtoj, lokomotivoj kaj agrikulturaj maŝinoj. En la jaro 1897 li prezentis la unuan funkciantan modelon. La venkon de sia invento Rudolf Diesel tamen nur parte travivis. Oftaj kvereloj pri patentoj, akraj atakoj far aliaj inĝenieroj kaj financaj malfacilaĵoj pro misinvestoj fine ruinigis lian sanon. En 1913 li mortis dum ŝipvojaĝo de Belgio al Britio. Oni supozas, ke li mem finis sian vivon. ja:ルドルフ・ディーゼル Diesel, Rudolf Diesel, Rudolf Kategorio:Inĝenieroj

Otto VON GUERICKE

Sciencisto > Otto VON GUERICKE > Historio de Scienco kaj Teknologio ---- La germana fizikisto kaj inĝeniero Otto VON GUERICKE (origine: Otto VON GERICKE) naskiĝis je la 20-a de novembro 1602 en Magdeburg kaj mortis je la 11-a de majo 1686 en Hamburgo. Li unue studis juron en Leipzig, Helmstedt kaj Jena, poste li transloĝiĝis al Leiden por studi tie krom juro ankaŭ matematikon, natursciencon kaj la konstruadon de fortikaĵoj. En la jaro 1626 li revenis al Magdeburg, kie li ekde 1646 estis unu el la kvar urbestroj. En 1681, kiam en sia hejmurbo divastiĝis la pesto, li transloĝiĝis al Hamburgo. Grandaj meritoj de Otto von Guericke estas la invento de la aerpumpilo. Li donis la pruvon ke vakuo ekzistas kaj povas esti produktata. El multaj eksperimentoj, per kiuj li publike montris la ecojn de la vakuo, plej famaj estas tiuj de la du duongloboj: li kunigis ilin, elpumpis la aeron kaj po ok (poste 12 kaj 20) ĉevaloj ligitaj al ĉiu flanko ne povis disigi ilin. La Universitato de Magdeburg estas nomata laŭ Otto von Guericke. ja:オットー・フォン・ゲーリケ

James WATT

James WATT (naskiĝis la 19-an de januaro, 1736, mortis la 19-an de aŭgusto, 1819) estis skota maŝinkonstruisto kaj inventisto. Li konstruis la unuan vaste uzeblan vapormaŝinon. James Watt naskiĝis en Greenock apud Glasgow. Dum sia junaĝo li ofte estis malsana, kaj ĉar li dum longa tempo ne povis viziti lernejon, liaj gepatroj donis al li instruojn. La patrinoj instruis al li legi kaj skribi kaj la patro, kiu laboris kiel komercisto kaj konstruisto de ŝipoj kaj maristaj instrumentoj, donis al li sciojn pri matematiko, teknika desegnado kaj konstruado. En la jaro 1754 li en Londono lernis la produktadon de instrumentoj por matematikistoj, du jarojn poste li revenis al Glasgow. Tie li ekde 1762 faris eksperimentojn pri la forto de vaporo. En la jaro 1763 la loka universitato donis al James Watt la taskon, ripari vapormaŝinon evoluigitan de Thomas NEWCOMEN. Dum la riparado Watt rimarkis, ke la maŝino forkonsumis grandan kvanton da brulaĵo kaj apenaŭ donis efikon. Post literaturaj studoj kaj interparoloj kun sciencistoj, kaj per aro da eksperimentoj li en 1765 sukcesis plibonigi la efikon de la vapormaŝino de 0,5 % al 2 %. En 1769 li unuafoje anoncis patenton. Ĝis 1773 la entreprenisto John ROEBUCK financis la inventojn de Watt. Post lia bankroto Matthew BOULTON transprenis la financadon. Kune ili en 1775 fondis la firmaon Boulton & Watt apud Birmingham, Anglio. Dum la sekvaj jaroj li konstante plibonigis siajn maŝinojn. En 1800 li retiriĝis kaj transdonis siajn postenojn al siaj du filoj. Kune kun sia dua edzino li ekloĝis en la bieno Heathfield apud Birmingham, kie li en 1819 mortis. La mezurunuo vato estas nomata laŭ li. ja:ジェームズ・ワット simple:James Watt

Robert GODDARD

Robert Hutchins GODDARD, nask. je la 5-a de oktobro 1882, mort. je la 10-a de aŭgusto 1945 estas pioniro konstruante raketojn interalie cele al kosmoesplorado. Tion li diris ĉe la fino de sia teĥnika libro publikigita en 1920 A method reaching extreme altitudes (metodo por atingi ekstremajn altecojn). Kvankam li tion esprimis kun sobro kaj atentigo al supertrapasendaj malfacilaĵoj, tiuj kelkaj linioj en la libro altiris je li tempeston da priridoj, kaj lia domo estis sturmita de ironiaj gazetistoj (tamen kiel sciate la historio montris, ke li pravis!). Li enamiĝis je la virino, kiu tajpis lian manuskripton kaj du jarojn pliposte ili geedziĝis. Lia pasio ekis frue: kiam li estis 15 jara foje grimpinta en ĉerizarbon, li ekrevis pri planedo Marso, kaj li promesis al si ke iam li iros sur Marson, kaj li dum la tuta vivo ĉiun 19-an de oktobro ree grimpis en la ĉerizarbon por refari sian solenan promeson! (en la jaro 1938-a, ventego faligis la arbon). La 16-an de marto 1926 li startigis la unuan raketon pelitan de likvaj bruligaĵoj (likva oksigeno kaj benzino). http://nl.wikipedia.org/upload/thumb/c/c8/250px-Goddardrocket.jpg ja:ロバート・ゴダード

Nikola TESLA

Nikola TESLA (naskita je la 10-a de julio 1856 en Smiljan en Kroatio, mortinta je la 7-a de januaro 1943 en Novjorko) estis elektro-inĝeniero kaj inventisto. Tesla en 1884 elmigris al Usono. Pri lia mortotago estas necerteco de ±1 tago, ĉar oni trovis lin mortintan sola en hotelo. Lia plej grava kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento. Laŭ li estis nomita la unuo de magneta flukso. De 1892 al 1894 li estis vic-prezidanto de la Usona Instituto de Elektraj Inĝenieroj. Tesla pretendis, ke li inventis radian komunikadon, kaj kontestis la antaŭecon de Guglielmo MARCONI. Tesla estis sekretema homo, kio kaŭzis fantaziajn onidirojn pri lia laboro. Antaŭ sia morto li laboris pri tele-efika batalilo, nomata "mortigaj radioj", kiun li proponis al la usona defenda ministerio, sed detaloj ne estas konataj. TESLA, Nikola

Eksteraj ligoj


- [http://www.hiwit.info/dossiers/dossiers/8229.html Tesla kaj la "libera energio" (france)] ja:ニコラ・テスラ

Philipp REIS

Historio de Scienco kaj Teknologio > Philipp REIS ---- (Johann) Philipp REIS [JOhan FIlip rajs] (naskiĝis la 7-an de januaro, 1834 en Gelnhausen apud Frankfurto ĉe Majno, mortis la 14-an de januaro, 1874 en Friedrichsdorf) estis germana instruisto kaj inventisto. Li instruis matematikon kaj fizikon, sed lia plej granda pasio estis la elektrotekniko. La plej granda merito de Reis estas la prezento de la unua tre primitiva telefono en la jaro 1861. Tiu ĉi aparato ankoraŭ ne permesis kvalite kontentigan sonkvaliton, sed el la transsendita frazo Das Pferd frisst keinen Gurkensalat (= La ĉevalo ne manĝas kukumsalaton) Reis kiel aŭskultanto komprenis la unuajn tri vortojn. Ekde tiam Reis plurfoje prezentis sian telefonon, sed la plej influhavaj sciencistoj tiutempe ne komprenis la praktikan sencon de tia aparato kaj do ne subtenis tiun ĉi ideon. Reis dum sia tuta vivo ankaŭ provis plibonigi sian inventon, sed grava pulmomalsano (eble akirita pro venenaj vaporoj kiujn li enspiris dum sia laboro) finis lian vivon en la aĝo de nur 40 jaroj. Nuntempe Alexander Graham BELL, kiu prezentis la unuan bone uzeblan telefonaparaton, estas rigardata la inventisto de la telefono.

Aeroplano

Flugmaŝino aŭ aviadilo (ankaŭ: avio) estas home konstruita flugaparato. Pli striktasence ĝi estas flugaparato pli peza ol aero, do ne inkluzivas aerostatojn (balonojn, zepelinojn). Gravaj specoj de aviadiloj estas:
- aeroplano, rigid-ala avi(adil)o, ordinare kun simetriaj horizontalaj aloj kun motoro; aeroplano kun unu paro da aloj nomiĝas monoplano, kun du paroj biplano, laŭ helenaj-latinaj nombroj. Eble sistemo surbaze de la esperantaj nombroj estus preferinda, ĉar ekzistis eĉ aviadiloj kun tri paroj da flugiloj. Distingindas:
  - motore pelataj aviadiloj
    - kun vertikalaj helicoj, kiuj tiras aŭ (malofte) puŝas la aviadilon
    - kun reakciaj motoroj (jetoj)
    - kun fuzilaj motoroj (fuzilaviadilo)
  - senmotoraj glisiloj.
- aŭtogiro kun libere turniĝantaj aloj
- helikoptero kun motore pelata horizontala helico, kiu portas la pezon kaj provizas la forton por lokoŝanĝo. La unuaj homaj flug-eksperimentoj estis per glisiloj. La unua dokumentita motor-aviadila flugo okazis en 1906 en Parizo, fare de Alberto SANTOS-DUMONT. La fratoj Orville WRIGHT kaj Wilbur WRIGHT pretendis tion fari en 1903, sed nur en 1908 ili akceptis montri sian aviadilon, kiu, tiam, tute ne povis flugi sen helpo de katapulto. Estas necerte, ĉu Gustav WEISSKOPF/WHITEHEAD jam en 1901 sukcesis motoran flugon. Je la 27-a de aŭgusto 1939 la unua jeto (=turbinmotora aeroplano) flugis de la aviadil-fabriko Heinkel ĉe Warnemünde. Pasaĝeraj aeroplanoj estas grava elemento en internacia vojaĝado. Modernaj jetaj pasaĝer-aeroplanoj ordinare uzas rapidon de iom malpli ol 1000 km/h. La sola civila supersona aeroplano, brita-franca Concorde, eksfunkciis en 2003; ĝi havis maksimuman rapidon de 2,2 maĥoj (2.700 km/h). Planita supersona pasaĝera aeroplano (supersonoplano) de la usona firmao Boeing, Boeing 2707, estis atingonta rapidon de 3 maĥoj (3.700 km/h), sed ĝi neniam estis realigita. ---- dosiero:Fortojdeflugmasxino.jpg

Kial aeroplano povas flugi?

dosiero:Direktilojdeaviadilo.jpg Ĉirkaŭ kvardek jarojn antaŭ la Usona Revolucio, la svisa scienculo Danniel BERNOULLI trovis, ke en iu ajn movanta fluidaĵo la premo estas la plej malalta tie, kie la rapideco estas la plej granda. La aero ĉirkaŭ ni efikas kiel fluidaĵo, kaj se ni povas plialtigi la rapidecon de aero sur tia surfaco kia alo, la premo reduktiĝus kaj la alo leviĝus. Praktike, la alo de aeroplano iom similas al pafarko, la supra surfaco estas kurba sed la malsupra parto rekta. Ĉar la aero devas veturi pli longan distancon super la supra parto de la alo, ĝi devas veturi per pli alta rapideco. Sekve de tio, la premo estas pli malalta sur la alo ol sub ĝi, kaj la alo leviĝas en la aeron. Kiam aeroplano flugas horizontale, ĝia helico (aŭ turbinmotoro) devas plenumi du aferojn. Unue, ĝi devas teni la aeroplanon nefalanta kaj due, ĝi devas venki la froton de la aero, por ke ĝi povu tiri la aeroplanon antaŭen. La rotacianta helico (aŭ ĝenerale la propulzanta motoro) pliigas la rapidecon de la aero super la aloj. Laŭ la principo de Bernoulli, tio produktas levoforton de suprenira premo kontraŭ la alo. Levoforto venkas la gravitan forton, la malsuprenira premo estigita de la pezo de la alo. La helico tranĉas tra la aero sammaniere kiel ŝraubo sin ŝovas en lignon, kaj tiras la aeroplanon antaŭen. Tiu antaŭenira movo de la helico estas nomata puŝforto (propulza forto), kiu nuligas la rezistoforton de la atmosfero, la forton kiu rezistas kontraŭ la antaŭenira movo.

Kio igas aeroplanon leviĝi supren kaj malsupren

Kiel aliaj movantaj objektoj, kiuj sekvas la bazajn leĝojn de fiziko, aeroplano emas moviĝi laŭ la rekta linio, se nenia ekstera forto estas uzata por ŝanĝi ĝian direkton. La rapideco, per kiu la motoro turnas la helicon, estas regata de la akcelilo. Se oni apertas la akcelilon, tio pliigas la aeran rapidecon kaj levas la aeroplanon pli alten. Same grava estas la levilo, kiu regas la supreniran kaj malsupreniran movojn de aeroplano (empenerono). Ĝi estas horizontala, ĉarnirata surface alligata al la empeno (empen-alo). Kiam la piloto tiras malantaŭen la regstangon, aŭ direktostangon, la levilo (empenerono) estas levata supren. La aero, kiu frapas la levatan empeneronon, puŝas la empenon malsupren kaj la alon supren. La puŝforto de la helico tiras la aeroplanon supren. Male, kiam la piloto puŝas la regstangon antaŭen, la empenerono estas klinata malsupren. Tio levas la empeneronon supren kaj la alon malsupren.

Kiel aeroplano turniĝas?

Du partoj de aeroplano regas ĝiajn turniĝojn al la dekstra kaj maldekstra direktoj. La rudro (direkterono), vertikala surfaco, kiu estas ĉarnirata al la empeno (=la tuto, vertikalaj kaj horizontalaj "vostaj" surfacoj), svingas la direkteron dekstren aŭ maldekstren, sammaniere kiel parto de la empeno, empenerono, svingiĝas supren aŭ malsupren. Surtere, ĝi estas uzata por stiri la aeroplanon, kiel la ŝipa rudro funkcias. En la aero, tamen, la ĉefa funkcio de la rudro ne estas turnigi la aeroplanon, sed helpi ĝin en formado kaj normaligo de turniĝado (kun kun aleronoj). La aleronoj, malgrandaj partoj de la malantaŭa eĝo de la alo, proksimaj al la alo-pintoj, estas ĉarnirataj kaj estas ligataj en tia maniero ke, kiam unu el ili leviĝas, la alia malleviĝas. Tiu movo levas unu aleronon kaj mallevas la alian. Kiam la alerono sur la dekstra flugilo malleviĝas, sur la dekstra alo leviĝas kaj la aeroplano kliniĝos maldekstren, La levoforto sur la dekstra alo ne plu estas plene suprenira parto de la forto tiras la aeroplanon maldekstren. Tio, kune kun la rudro, stigas maldekstran turniĝadon; t.e. la aeroplano estas levata ± ĉirkaŭ la turniĝo.
- A-10
- Cessna 172
- X-43A Kategorio:Transportaj rimedoj ja:飛行機 simple:Aircraft

Atombombo

Difino

Atombombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisiofuzio de atomaj kernoj, t.e. de nuklea energioatom-energio. La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj, kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo. Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj). Estas atentigenda ke la granda detrukapablo de la nukleaj armiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikoj.

Tipoj de atombombo

A-bombo

A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945.

H-bombo

H-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea kunfandiĝo de hidrogenaj atomkernoj.

Neŭtrona bombo

N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj, malpliigante la detruadon de la celo mem.

Historio

La unua atombomo estis konstruita de Usono dum la Dua Mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis ĝin estis John von NEUMANN, Edward TELLER, Robert OPPENHEIMER, Richard Phillips FEYNMAN kaj Hans Albrecht BETHE. La unuan bombon oni test-eksplodigis la 16-an de julio 1945 en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. La atoma programo estis komencinta la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Pluraj miloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono. Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la detruos Hiroŝimon. Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. TRUMAN nur je la oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. ROOSEVELT, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. Je la 24-a de julio Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Iosif STALIN pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.

Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako

Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu ĉi estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua Mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.

Elekto de la cel-urboj

La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la , elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro. Laŭ Robert JUNGK: :"En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanujo, Profesoro Edwin O. REISCHAUER, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCORMACK, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. STIMSON indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo." Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard RHODES, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Leslie GROVES.

Sekvoj de la eksplodoj

La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomon hibakuŝoj.

Postaj disvolviĝoj

La Soveta Unio kreis sian propran A-bombon en 1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro. En la jardeko de la 50-aj jaroj ambaŭ superpotencoj disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis la nuklean vetkuron, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn. Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estas Britio, Francio kaj Ĉinio, kiuj estas la t.n. anoj de la nuklea klubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias ke Hindio kaj Pakistano, kaj eble Sudafriko kaj Israelo havas propran stokon. Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movadon kontraŭ la nukleaj armiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la nukleaj fizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem.

Deveno de la ideo

La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en 1909, Frederick SODDY en sia libro The interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en 1914, H.G. WELLS, romanoforme en The world set free. En 1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikisto F.W. LANCHESTER en "Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".

Atombomboj kiel globa minaco

Armila vetkuro kaj reciproka dekonvinko

Nuklea vintro

Atombombo en la literaturo

Nefikcie


- "Notoj pri la Delto" de s-ino OKADA Haru, eljapanigita de GAKU Konisi, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 1992. Impresa verko en bonega traduko.
- "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de TANAKA Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
- "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
- "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.

Fikcie


- Jean NOCHER
- Dino BUZZATI

Eksteraj ligoj


- [http://www.coara.or.jp/~ryoji/abomb/e-index.html Hiroŝimo: persona atestaĵo de transvivanto (angle)] Kategorio:Armiloj ja:核兵器 ko:핵무기 ms:Senjata nuklear simple:Nuclear weapon th:อาวุธนิวเคลียร์

Aviadilo

Flugmaŝino aŭ aviadilo (ankaŭ: avio) estas home konstruita flugaparato. Pli striktasence ĝi estas flugaparato pli peza ol aero, do ne inkluzivas aerostatojn (balonojn, zepelinojn). Gravaj specoj de aviadiloj estas:
- aeroplano, rigid-ala avi(adil)o, ordinare kun simetriaj horizontalaj aloj kun motoro; aeroplano kun unu paro da aloj nomiĝas monoplano, kun du paroj biplano, laŭ helenaj-latinaj nombroj. Eble sistemo surbaze de la esperantaj nombroj estus preferinda, ĉar ekzistis eĉ aviadiloj kun tri paroj da flugiloj. Distingindas:
  - motore pelataj aviadiloj
    - kun vertikalaj helicoj, kiuj tiras aŭ (malofte) puŝas la aviadilon
    - kun reakciaj motoroj (jetoj)
    - kun fuzilaj motoroj (fuzilaviadilo)
  - senmotoraj glisiloj.
- aŭtogiro kun libere turniĝantaj aloj
- helikoptero kun motore pelata horizontala helico, kiu portas la pezon kaj provizas la forton por lokoŝanĝo. La unuaj homaj flug-eksperimentoj estis per glisiloj. La unua dokumentita motor-aviadila flugo okazis en 1906 en Parizo, fare de Alberto SANTOS-DUMONT. La fratoj Orville WRIGHT kaj Wilbur WRIGHT pretendis tion fari en 1903, sed nur en 1908 ili akceptis montri sian aviadilon, kiu, tiam, tute ne povis flugi sen helpo de katapulto. Estas necerte, ĉu Gustav WEISSKOPF/WHITEHEAD jam en 1901 sukcesis motoran flugon. Je la 27-a de aŭgusto 1939 la unua jeto (=turbinmotora aeroplano) flugis de la aviadil-fabriko Heinkel ĉe Warnemünde. Pasaĝeraj aeroplanoj estas grava elemento en internacia vojaĝado. Modernaj jetaj pasaĝer-aeroplanoj ordinare uzas rapidon de iom malpli ol 1000 km/h. La sola civila supersona aeroplano, brita-franca Concorde, eksfunkciis en 2003; ĝi havis maksimuman rapidon de 2,2 maĥoj (2.700 km/h). Planita supersona pasaĝera aeroplano (supersonoplano) de la usona firmao Boeing, Boeing 2707, estis atingonta rapidon de 3 maĥoj (3.700 km/h), sed ĝi neniam estis realigita. ---- dosiero:Fortojdeflugmasxino.jpg

Kial aeroplano povas flugi?

dosiero:Direktilojdeaviadilo.jpg Ĉirkaŭ kvardek jarojn antaŭ la Usona Revolucio, la svisa scienculo Danniel BERNOULLI trovis, ke en iu ajn movanta fluidaĵo la premo estas la plej malalta tie, kie la rapideco estas la plej granda. La aero ĉirkaŭ ni efikas kiel fluidaĵo, kaj se ni povas plialtigi la rapidecon de aero sur tia surfaco kia alo, la premo reduktiĝus kaj la alo leviĝus. Praktike, la alo de aeroplano iom similas al pafarko, la supra surfaco estas kurba sed la malsupra parto rekta. Ĉar la aero devas veturi pli longan distancon super la supra parto de la alo, ĝi devas veturi per pli alta rapideco. Sekve de tio, la premo estas pli malalta sur la alo ol sub ĝi, kaj la alo leviĝas en la aeron. Kiam aeroplano flugas horizontale, ĝia helico (aŭ turbinmotoro) devas plenumi du aferojn. Unue, ĝi devas teni la aeroplanon nefalanta kaj due, ĝi devas venki la froton de la aero, por ke ĝi povu tiri la aeroplanon antaŭen. La rotacianta helico (aŭ ĝenerale la propulzanta motoro) pliigas la rapidecon de la aero super la aloj. Laŭ la principo de Bernoulli, tio produktas levoforton de suprenira premo kontraŭ la alo. Levoforto venkas la gravitan forton, la malsuprenira premo estigita de la pezo de la alo. La helico tranĉas tra la aero sammaniere kiel ŝraubo sin ŝovas en lignon, kaj tiras la aeroplanon antaŭen. Tiu antaŭenira movo de la helico estas nomata puŝforto (propulza forto), kiu nuligas la rezistoforton de la atmosfero, la forton kiu rezistas kontraŭ la antaŭenira movo.

Kio igas aeroplanon leviĝi supren kaj malsupren

Kiel aliaj movantaj objektoj, kiuj sekvas la bazajn leĝojn de fiziko, aeroplano emas moviĝi laŭ la rekta linio, se nenia ekstera forto estas uzata por ŝanĝi ĝian direkton. La rapideco, per kiu la motoro turnas la helicon, estas regata de la akcelilo. Se oni apertas la akcelilon, tio pliigas la aeran rapidecon kaj levas la aeroplanon pli alten. Same grava estas la levilo, kiu regas la supreniran kaj malsupreniran movojn de aeroplano (empenerono). Ĝi estas horizontala, ĉarnirata surface alligata al la empeno (empen-alo). Kiam la piloto tiras malantaŭen la regstangon, aŭ direktostangon, la levilo (empenerono) estas levata supren. La aero, kiu frapas la levatan empeneronon, puŝas la empenon malsupren kaj la alon supren. La puŝforto de la helico tiras la aeroplanon supren. Male, kiam la piloto puŝas la regstangon antaŭen, la empenerono estas klinata malsupren. Tio levas la empeneronon supren kaj la alon malsupren.

Kiel aeroplano turniĝas?

Du partoj de aeroplano regas ĝiajn turniĝojn al la dekstra kaj maldekstra direktoj. La rudro (direkterono), vertikala surfaco, kiu estas ĉarnirata al la empeno (=la tuto, vertikalaj kaj horizontalaj "vostaj" surfacoj), svingas la direkteron dekstren aŭ maldekstren, sammaniere kiel parto de la empeno, empenerono, svingiĝas supren aŭ malsupren. Surtere, ĝi estas uzata por stiri la aeroplanon, kiel la ŝipa rudro funkcias. En la aero, tamen, la ĉefa funkcio de la rudro ne estas turnigi la aeroplanon, sed helpi ĝin en formado kaj normaligo de turniĝado (kun kun aleronoj). La aleronoj, malgrandaj partoj de la malantaŭa eĝo de la alo, proksimaj al la alo-pintoj, estas ĉarnirataj kaj estas ligataj en tia maniero ke, kiam unu el ili leviĝas, la alia malleviĝas. Tiu movo levas unu aleronon kaj mallevas la alian. Kiam la alerono sur la dekstra flugilo malleviĝas, sur la dekstra alo leviĝas kaj la aeroplano kliniĝos maldekstren, La levoforto sur la dekstra alo ne plu estas plene suprenira parto de la forto tiras la aeroplanon maldekstren. Tio, kune kun la rudro, stigas maldekstran turniĝadon; t.e. la aeroplano estas levata ± ĉirkaŭ la turniĝo.
- A-10
- Cessna 172
- X-43A Kategorio:Transportaj rimedoj ja:飛行機 simple:Aircraft

Kompakta disko

Kompakta disko (mallonge KD) estas datuma konservilo, farita el polikarbonato, entenanta maksimume 700 MB-ojn. Ĝi estas inventaĵo de la firmaoj Sony kaj Philips kaj venis en la merkaton en 1982. Ĝi tiam estis tute novspeca: la unua konservilo, kiu estas legata sen mekanika tuŝado, nur per lumradio (lasero). Kompaktaj diskoj estas nomataj ankaŭ k-diskoj aŭ kodiskoj; foje estas uzata la angla mallongigo "CD". Kodiskoj estas uzataj precipe por du celoj:
- Muzika kodisko enhavas 80 minutojn da stereofonia son-registraĵo (la unuaj KD-j kapablis nur enteni 74 minutojn).
- Datena kodisko povas enhavi 700 megabajtojn da ciferecaj datenoj. La longo de 74 minutoj por sondisko laŭdire estis elektita de firmao Sony, por ke la naŭa simfonio de Betoveno povu esti sur ununua disko. Laŭdire tion influis Norio OHGA, vicprezidanto de Sony, kiu tre ŝatis la muzikon de Betoveno; laŭ aliaj estis propono de Herbert VON KARAJAN, kiun konsultis Sony pri la kvalito de ciferecaj registraĵoj. La diametro de kodisko estas 12 cm, la meza truo havas diametron de 15 mm. Tio estas unu el malmultaj mezuroj de komputila objekto, kiu ne estas fiksita en coloj. Dosiero:kodisko.jpg La datenoj sur datena kodisko ofte estas aranĝataj en dosier-sistemo laŭ normo ISO 9660. Ĉe video-registraĵo la kapacito de kodisko sufiĉus nur por tri minutoj. Tial por video-filmoj (kaj datenoj ĝenerale) oni uzas la posteulan disko-specon DVD.

Historio

Pluraj konjektas, ke kompakta disko estiĝis en la 80-aj jaroj. Sed estas vere, ke komencoj de ĝia estiĝo falas proksimume ĝis duono de la 60-aj jaroj. Tiam James T. RUSSELL venis al konjekto, kreigi registrosistemon, kiu ebligus nelimigitan reludigadon sen evidenta perdo de kvalito de surdiskigaĵo. Estas konate, ke ekz. gramofondisko reludiĝos de tempo, la kvalito de registro sinkas. Ankaŭ magnetofona bendo havas similajn malbonajn ecojn. Tial Russell venis kun ideo de registro kaj reprodukto de sono sentuŝe, per transdono de informoj sole per lumo. Sed lia maniero havis nenion komunan kun optika registro tiel, kiel ni konas ĝin ekz. ĉe sonfilmo. Li eluzis jam tiam konatan principon de digitala registro. Tiun liaokaze kreis "punktoj" de lumo kaj mallumo, ĉiu je diametro 1 mikrometro. Kiel lumfonto li uzis laseron, "lumon" kaj "mallumon" li poste transigis je elektra signalo, kiu estis aŭdebla aŭ videbla. Li kreis tiel perfektan registron, kiu neniam reludiĝos. Por tiu ĉi sia sistemo Russell ricevis 22 patentojn. Malgraŭ tio ke li multfoje sukcese prezentis sian inventaĵon, investistoj kaj sciencistoj estis tre skeptikaj. Investoj ŝajnis al ili tro longaj kaj profitoj tro malproksimaj. Kaj tiel tio estis ĝis la jaro 1980. Produktrajtojn aĉetis kompanioj Phillips kaj Sony. Tiuj ĉi kompanioj faris kelkaj modifikojn de la sistemo, por ke ili subtenu amasvendadon kaj eblecon de "hejma" uzado. En la jaro 1981 35 elektronikaj firmaoj konsentis kun standardo de Phillips-Sony kaj komenciĝis konkurso en produktado de reludigiloj por kompaktaj diskoj. En evoluo de tiuj ĉi reludigiloj "meritas" ankaŭ "alveno" de proporcie malmultekostaj laseraj LED-diodoj. En la jaro 1986 oni jam vendis pli ol 1 miliono de tiuj reludigiloj. Ili tiel fariĝis la plej vendata aparato de konsuma elektroniko. La kompaktaj diskoj inundigis la mondon: Preskaŭ perfekta kvalito, preskaŭ neneiigeblaj, kiujn ne ĝenas fingropremoj, etaj gratsignoj kaj eĉ kelkhora pluvo. Sed la evoluo ne haltis. La plubliko ne sufiĉis havi "nur" la perfektajn kompaktdiskojn de firmaa produkto. Tiu volis en la 90-aj jaroj kompaktajn diskojn ankaŭ por registro de komputeraj datoj kaj por uzado de propraj registroj. Kaj tial aperis reskribeblaj kompaktaj diskoj. Eblis tiel havigi rezervon de propraj datoj, sed bedaŭrinde ankaŭ datoj de ceteraj, inkluzive de kopiaĵoj de muzikaj KD en origina kvalito. Kvazaŭ tio ne sufuĉus, teknika progreso ebligis produktadon de kompaktoj, kiuj "lasas sin" forviŝi kaj ludigi denove" per lasero de unu koloro fariĝos registro, per lasero de alia koloro fariĝos forviŝo. Kiel simpla...

Cifereca registro de sono

Edison mirus, ĉio ĉi estas surdiskigebla sur la arĝentan diskon je diametro 12 cm. Dume li komencis regiastron kun kelke da minutoj, hodiaŭa KD povas ludi ĉirkaŭ 80 minutoj kaj se oni uzos kompresformaton ĝenerale konata sub mallongigo MP3, povas KD ludi preskaŭ 12 horoj. Kaj pri tio, ke eblas surdiskigi ne nur "firmajn", sed ankaŭ "moviĝemajn" bildojn, pri tio ne certe eĉ ne sonĝis... Kategorio:Inventaĵoj kaj malkovroj als:Compact Disc ja:コンパクトディスク

Eksplodmotoro

Inĝenierarto > Maŝinoj > Eksplodmotoro ---- Eksplodmotoro - Motoro kiu funkcias per interna brulado. La plej ofta eksplodmotoro estas tiu kiu brulas benzinon Aliaj eksplodmotoroj uzas dizelbrulaĵon, hidrogenon, metanon, propanon, &c-e. Motoroj tipe uzas nur unu specon de brulaĵo, kaj necesas adaptiĝo por alĝustigi la miksaĵon aeran-brulaĵan por uzi aliajn brulaĵojn. En benzina motoro, miksaĵo benzin-aera disĵetiĝas en cilindron. Piŝto premas la miksaĵon kaj elektra fajrero bruligas ĝin. La eksplodo kreas varmegon, kaj la varmegaj gasoj repuŝas la piŝton. La eksplodgasoj forventumiĝas, kaj la ciklo rekomenciĝas. La movado de la piŝto kreas rondmovadon. Valvoj regas la ĵetadon de la benzinaera miksaĵo kaj ellasas gasojn kiam taŭgas. Kategorio:Maŝinoj ja:内燃機関

Fridujo

Fridujo estas aparato kiu havas reguligitan internan temperaturon kun la celo konservi nutraĵojn aŭ aliajn substancojn. Por la konservado de nutraĵoj, la interna temperaturo estas pli malalta ol la ĉirkaŭa ĉambra temperaturo kaj varias iomete ĉirkaŭ 6 gradoj Celciusaj. La malvarmigado estas efektivigita plej ofte per la vaporigado de fluidaĵo, pro kiu energio en la formo de varmo estas forprenata de la interno de la fridujo. La vaporo poste estas kunpremata per kompresoro kaj ĝi fordonas sian varmon ene de radiatoro kiu estas fiksita ekstere surdorse de la fridujo.

vidu ankaŭ

frostujo, glacio, konservado de manĝoj ja:ÀäÊiŽì

Kasedo

Kasedo (aŭ kaseto) estas ujo destinita por protekti kaj pli facile manipuli enkonstruitan datumportilon aŭ aranĝaĵon. Tielk ĝi povas estis kasedo de magneta rubando, de magneta disko aŭ lumdisko aŭ de inkrubando. tipoj
- Kasedo kun turnebla ŝovkovrilo: Kasedo kies ŝovkovrilo per ĉarniroj aligita ne estas tute eltirata dum la fotografado, sed malantaŭ la kasedo turnata.
- almetkasedo:Kasedo, kiun oni ne ŝovas en la foldojn de la kamerao, sed nur alpremas al ĝi.
- duobla kasedo:Kasedo ŝargebla per du plakoj aŭ platfilmoj.
- filmpakkasedo:Kasedo ŝargebla per filmpakoj.
- kartoĉfilma kasedo: Kasedo por kartoĉfilmoj, ŝargebla ordinare eĉ ĉe taglumo.
- ŝanĝkasedo:Kasedo ŝargebla per difinita aro da plakoj. kaseto, vidbendo, sonbendo ja:カセット

Komputilo

Komputiko > Komputilo Komputilo – (angla “computer”, de latina “computo” – mi kalkulas) estas aparato, kiu aŭtomate per programoj prilaboras datenojn laŭ instrukcioj. Plej vaste konataj estas persona komputilo ( PK ), tamen pej multekostaj kaj gravaj por progreso estas komputilegoj. Ekzistas ankaŭ multaj specoj de specialaj komputiloj, ekz ludkonzolo, bankaŭtomato. La historio de la komputilo startis per kalkulmaŝinoj. 1822 Charles BABBAGE ellaboris Difference Engine kaj Analytical Engine en la jaro 1833, sed pro financaj kaŭzoj ne povis konstrui ilin.
La komputilo en la nuna formo komencis sian evoluon ekde 1941. Nun oni distingas komputilojn en plej vasta senco je analoga komputilo kaj cifereca komputilo. Tradicie oni opinias, ke la plej grava parto de komputilo estas la aparataro ( procesoro, printilo , komputilkorpo ), tamen tiu vidpunkto estas tro unuflanka kaj ĝenerale erara. Komputilo sen programo (aŭ programaro) estas senviva amaso de blatoj, icoj kaj aliaj elektraĵoj.
Eĉ pli, hodiaŭ eblas diri, ke ĝuste la evoluo de la programaro estas lokomotivo movanta komputikon laŭ vojo de progreso. La plej brila ekzemplo estas la komputila ludo. Ĝuste por la plej modernaj komputilaj ludoj estas projektataj kaj fabrikataj la plej modernaj hejmaj komputiloj (hejma komputilo) kaj ludkomputiloj. Plia gravega parto de komputilo estas flankaparataro. Eĉ eblas diri, ke nur danke al flankaparataro estas realigata plenvalora kunlaboro de homo kaj komputilo. Hodiaŭ ne eblas imagi komputilon sen ekrano, klavaro , musostirstango. Ĝuste danke al vasta flankaparataro kaj pripensita programaro sukcesis senrea invado de komputiloj en ordinaran vivon. Ne eblas supertaksi la rolon de komputiloj en diversaj formoj (ekz MP3 -muzikiloj aŭ modernaj poŝtelefonoj) . En la scienco aktive kreskas komputiko, kiu penetris en ordinarajn sciencojn ne nur aparate, sed ankaŭ per ideoj kaj filozofio. Artoj, danke al komputilaj teknologioj (ekz elektronika muziko, komputila grafiko) kreskas kvazaŭ eksplode. La nuna ekonomiko plene dependas de komputilaj teknologioj (ekz e-komerco, komputila analizo de vendado k.s.). Eĉ inter la plej potencaj firmaoj gravan parton okupas firmaoj ligitaj kun komputiloj (ekz Mikrosofto, Sun k.a.). Tamen la nuntempa komputilo ankoraŭ ne estas la fino de la komputila evoluo kaj hodiaŭ oni parolas pri biokomputilo, kvanta komputilo kaj aliaj fantaziecaj aŭ baldaŭ realaj fenomenoj. ----- Ankaŭ vidu:
- [http://www.cilea.it/~bottoni/doc/eo-note/komputila-vortaro.htm Komputila Vortaro]
- [http://home.btclick.com/ukc802510745/eo/vortlist/kompvort.htm Komputada Vortlisto]
- [http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/DEFAULT.html Komputada Leksikono]
- [http://www.esperanto.mv.ru/ESP/kframe.html Komputada Leksikono] Kategorio:Aparataro ja:コンピュータ ko:컴퓨터 ms:Komputer simple:Computer

Pulvo

Pulvo estas eksplodema pulvoro el miksitaj salpetro, karbo kaj sulfuro. dinamito pulvoro polvo ja:火薬

Radio

Radiofonio estas la elsendo de sono aŭ aliaj signaloj per elektra-magnetaj ondoj; ofte oni diras mallonge nur radio, sed tiu vorto havas ankaŭ aliajn signifojn - vidu ekzemple en Reta Vortaro. La disvolviĝo de la senfadena dissendo rezultas de longdaŭra procezo kie plifirmiĝis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj inĝenieroj.
La historio komenciĝas en la fino de la 17-a jarcento. Je tiu epoko, la scienculoj ne kapablas klarigi la misteron de la kosmo kaj ankoraŭ ne konas la fundamentajn karakterizojn de la lumo. Ili multe interesiĝas pri astronomio kaj optiko. Sed kelkaj scienculoj jam interesiĝas al magnetismo kaj elektrostatiko.
La brita kuracisto kaj fizikisto William GILBERT (1544-1603), ĉef-kuracisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, estas ekzemple la unua kiu havis la ideon ke la ter-globo povus esti giganta magneto kaj ke oni povas klasifiki la korpojn en du familioj: la izolaĵoj kaj la konduktaĵoj. La inventisto de radiofonio, aŭ unue senkabla telegrafo, estas disputata, sed pluraj el la unuaj gravaj paŝoj estis de Aleksandr Popov, Nikolai TESLA kaj de Guglielmo MARCONI. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi Morse kodajn mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata tutmonde por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj. Antaŭ la kreo de televido, komercaj radiofoniaj elsendoj konsistis ne nur el novaĵoj kaj muzikoj, sed ankaŭ dramoj, komedioj, variaj programoj, ktp. En la malfrua 1940-a jardeko kaj la frua 1950-a jardeko, la alveno de televido ŝanĝis multe la radiajn programojn, kiuj nun en kelkaj landoj ĉefe konsistas el informado kaj dissendo de muziko. Per Interreto alvenas nun la ebleco elsendi per la reto. Multaj internaciaj kaj naciaj radioj uzas tiun eblecon por elsendi pli facile al la tuta mondo. Sed ekzistas ankaŭ novaj malfortaj radioj kiuj tiel ekekzistis nur kiel interreta radio kaj estas dank'al Interreto same aŭskulteblaj tutmonde . Estas pluraj radio-elsendoj en Esperanto, Esperanto-parolantaj radio-amatoroj, ktp. Vidu Esperanto-radio.

Historio de Radiofonio(elsendaĵoj personoj, ktp)

Famaj aŭ historiaj elsendaĵoj:

Radioreĝisoroj kaj aliaj kreuloj:


- Stephane PIZELLA
- Jean NOCHER Eksteraj ligiloj:
- [http://www.eventoj.hu/steb/ Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB] ® fako " telekomuniko "
- Historio de Radiofonio: [http://perso.club-internet.fr/dspt/indexE.htm Rakontu al mi la radion]
- Amikaro de Esperanto en Radio [http://osiek.org/aera/ AERA]
- Rubriko [http://dmoz.org/World/Esperanto/Kulturo/Radio/ Radio en DMOZ] Kategorio:Komunikado ja:ラジオ

Raketo

Raketo estas artefarita fajraĵo, kiun oni pafas vertikale en aeron kaj kiu eksplodas elĵetante multajn brilajn fajrerojn. ---- Raketo estas flugaparato aŭ kuglego, moviĝanta per reakcio, aperanta pro ĵetado malantaŭen de parto de propra pezo. ---- Plata pilkoĵetilo el interplektitaj ŝnuroj (rakedo).

Historio

Pri naskiĝloko de la raketoj estis diversaj opinioj dum longa tempo. luj diris, ke raketoj naskiĝis en Hindio, kaj aliaj asertis, ke ili naskiĝis en la Okcidento. Kun ĉiam pli profunda esplorado pri la historiaj materialoj diverslandaj fakuloj venis al la konkludo, ke Ĉinio estas ilia naskiĝloko. Jam en la antikveco Ĉinaj prapatroj estis multe interesataj de la mistera kosmo. Ili teksis sennombrajn belajn mitojn. En la mitoj la herooj, kiel la dio de la ĉielo, rajdas sur nubo kaj nebulo, veturas per fajraj radoj aŭ siaj propraj flugiloj por postkuri venton, flugi al la suno kaj luno kaj veturi en la spaco. Tiuj revoj elvolvis la sagon de la homoj de generacio al generacio. Ili pripensis diversajn rimedojn kaj kreis malsamajn instrumentojn por realigi sian revon. Antaŭ 2 000 jaroj en ĉinaj libroj estis noto pri raketo, t.e. sago por estigi fajron uzatan en milito. Ĝi estis farita tre simple: Oni gluis grason, sulfuron aŭ aliajn facile bruligeblajn substancojn al stangeto de sago kun la celo ataki malamikojn per fajro. Tia fajra sago lanĉita per pafarko estas diferenca de la moderna raketo, kiu lanĉiĝas per reakcia forto. Antikvaj ĉinoj inventis alĥemion por gangi metalojn en eliksiron. Anstataŭ trovi eliksiron por senfine daŭrigi la vivon, ili trovis metodon fari pulvon. Ĉia forto estas multe pli granda ol tiu de graso kaj sulfuro en la atako, tial en la jaro 904 oni komencis uzi ĝin en milito. lom post iom oni rimarkis, ke dum sia brulado la pulvo estigas reakcion, kiu povas puŝi objektojn. Surbaze de tiu teorio oni faris fajraĵojn, kiuj povas flugi, kuni kaj rotacii. Tiaj fajraĵoj, kiuj povas ŝprucigi diverskolorajn fajrerojn, ne nur estas amuzaĵoj de la popolanoj, sed ankaŭ ŝatataj de la kortego. Foje imperiestro de la Suda Song-dinastio Zhao Yun (Ĝaŭ Jun) (1225-1264 sur trono) faris bankedon por sia patrino. Por gin amuzi oni bruligis fajrajon "tera muso". Post ekbrulo gi kuris senorde en la palaco kaj ruligis sub la tronon de la imperiestra patrino. Kaj ŝi paliĝis de teruro kaj foriris kun kolero... Fakte, antaŭ tio, en la lastaj jaroj de la Norda Song-dinastio (960-1127) la "tondra obuso", inventita de la tiamaj teknikistoj, jam estis pafita pere de la reakcio de la raketo. Tiu armilo kun fera ŝelo estis ekstreme forta en la eksplodo. Foje en batalo de la armeo de Song-dinastio kontraŭ nordaj invadantoj, la soldatoj de la armeo pafis "tondrajn obusojn", kiuj falis de la ĉielo en la akvon kaj ŝipojn. Ĉiu eksplodo estigis incendion. Pro tio la malamikoj tute kolapsiĝis kaj forkuris panike. Fiaskinte, la malamikoj reordigis siajn trupojn kaj direktis sian lanĉopinton al la armeo de Song-dinastio, sed ĉi-foje ili atakis surmare. La armeo de Songdinastio, bone preparita, denove lanĉis raketojn, kies fajreroj plagis la arĉon de centoj da kilometroj kaj cindrigis centojn da malamikaj ŝipoj. Laŭ priskribo de la supre diritaj historiaj materialoj ĉinaj kaj alilandaj fakuloj opiniis, ke la armiloj "tondra obuso" kaj raketo kun antipuŝa ekipaĵo, uzitaj en la du bataloj, estas unuafoje enskribitaj en la historion kaj rigardataj kiel la plej fruaj raketoj en la mondo. Estas menciinde, ke tiujn batalojn propraokule vidis arabaj maristoj. Ili estis forte mirigitaj, ĉar en iliaj landoj oni neniam vidis tian armilon kaj oni batalis daŭre per glavoj, lanĉoj kaj pafarkoj. Dank' al invento de pulvo oni forlasis tradiciajn lanĉilojn - pafarkojn. Kvankam la tiamaj raketoj estis tre simplaj, tamen ilia forto estis alte taksata de la militaj strategiistoj. Poste iuj landoj ekhavis raketan trupon kaj raketajn fakulojn kaj sekve de tio multe riCiĝis la formoj kaj specoj de raketoj. Aperis ne nur solŝtupaj, sed ankaŭ kunligitaj kaj plurŝtupaj raketoj, kiuj povis flugi tien kaj reen kaj esti uzataj ripetfoje. En la 14-a jc oni inventis novan raketon uzatan kaj tere kaj akve. Ĝi estas farita el 4 kunligitaj bambuaj tuboj, ĉiu 1.6 m longa. En la tuboj estis kaŝitaj pluraj malgrandaj raketoj. Kiam la 4 bambuaj tuboj estis bruligitaj, ili leviĝis supren de akvo. Kiam la tuboj forbrulis, la kaŝitaj malgrandaj raketoj elsaltis kaj pafiĝis foren je pli ol unu kilometro. Tiamaniere oni multe pliigis la pafdistancon. Tia stafeta raketo tre similas al la nuna du-ŝtupa raketo en la teorio. Ĉinaj raketoj ekpopularigis en la mondo en la 13-a jc. Tiam la mongolaj militistoj akiris ĉinajn pulvon, pulvofarejon kaj metíistojn en suden-ekspedício kaj post nelonge ili enkondukis tiun teknikon en Hindion dum sia okcidenten-militiro. En 1248 anglo akiris ĉinan petardon. En 1377 ĉino Li Yuanying instruis teknikon pri raket-farado en Koreio. En 1399 en germana eldonajo vidiĝis bildo de ĉina raketo "Dia fajro kun fluga korvo". En 1621 aperis en Japanio ĉina plena verko de raketo-farado "Wu Bei Zhi"... Krom tio oni trovis ankaŭ, ke parolante pri pulvo kaj municio, la okcidentanoj ĉiam asociis ilin kun ĉinio, ekz. ili nomis salpetron, materialon por fari pulvon, "ĉina neĝo", petardon "ĉina floro" kaj raketon "ĉina sago". La ĉina tekniko pri raketofarado farigis komuna riĉaĵo de la tuta homaro. Ĝi disvolviĝis plue en la Okcidento. Poste ĝi senĉese disvolviĝis de hinda raketo al Congreve-a raketo de Britio, de raketo papera al fera, de mallongdistanca al longdistanca... Dank' al apliko de alispecaj, pli avangardaj teknikoj, oni faris raketojn pli kaj pli perfektaj. Oni uzas ílin ne nur en milito, sed ankaü en kosmonaŭtiko. Jen raketo suriris sian modernan vojon. Nun raketoj estas diversaj, Ciu kun sia propra funkcio, ekz. raketoj "Oriento", "Energio", "Ariane", "Titan" kaj "Changzheng". ja:ロケット ms:Roket

Satelitoj

Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto. Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito. Ĉiuj korpoj tiuj estas parto de nia sunsistemo, inkuzivante la Teron, estas satelitoj de la suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.

Vidu ankaŭ:


- Natura satelito - natura objekto
- Artefarita satelito - konstruita objekto, maŝino, aparato, ktp. Ekz: Sputniko Kategorio:Sunsistemo ja:衛星

Telefono

Telefono estas aparato por interkomuniki aŭde. Laŭ funkcia maniero ekzistas telefonoj:
- drataj
- radiaj, porteblaj, (poŝtelefonoj)
- satelitaj. Komunikadon inter telefonoj estigas centralo, al kiu telefonoj estas ligitaj diversmaniere: aŭ per dratoj, aŭ radie. Historie, unue aperis drataj telefonoj. Ili ĝis nun estas plej stabilaj funkcie, sed devigas homon uzi ilin en unu loko. Post invento de radio aperis ebleco porti ilin en aŭto aŭ eĉ kun homo. Malavantaĝoj estas limito de radiokanaloj kaj kompare kun aliaj telefonoj pli granda pezo de radia telefono. Poŝtelefonoj estas speco de radiotelefono. Nun ili estas plej popularaj komunikiloj. Ili estas malgrandaj, funkcias preskaŭ ĉie, kie loĝas homo. Satelitaj telefonoj uzas satelitojn por komuniki inter si.

Historio de internaciaj vortoj

La internacie en telefonaparato uzata vokvorto "allo!" (aŭ "ha-lo!") devenas el la hungara, ĉar la telefonpioniro PUSKÁS Tivadar kiam li faris sian unuan provon respondis "mi aŭdas vin", hungare: hallom, kaj la nehungaraj ĉeestantoj reprenis la vorton kiel onomatopeo, kiu fariĝis internacia! Krom inter italoj kaj poloj, kiuj diras pronto kaj słucham (kio sinifas "preta" kaj "mi aŭdas").

Eksteraj ligoj:


- [http://www.eventoj.hu/steb/ Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB] ® fako " telekomuniko "
- [http://www.aleph.com.br/kce/ftp/kelter04.zip La ĉela telefonsistemo] Kategorio:Komunikado ja:電話 ms:Telefon simple:Telephone th:โทรศัพท์

Teleskopo

Astronomio > observiloj > Teleskopo ---- Teleskopo amasigas kaj fokusas elektromagnetan radiadon. Ĝi estas eble la plej grava astronomia ilo. Teleskopoj pligrandigas la ŝajnan angulan grandecon de objektoj, krom ilia ŝajna heleco. Estas kredate, ke Galilejo estis la unua, kiu uzis teleskopon por astronomiaj celoj. La vorto "teleskopo" kutime signifas optikan teleskopon, sed estas teleskopoj por la plejparto de la spektro de elektromagneta radiado. Radiaj teleskopoj estas fokusitaj radiaj antenoj, kutime formitaj kiel grandaj pelvoj. La pelvo foje konstruiĝas el konduktiva drata maŝo kies truoj estas pli malgrandaj ol ondolongo. Radiaj teleskopoj ofte operaciiĝas duope, aŭ plurope, sintezi grandan "virtualan" aperturon, kiu estas simila laŭ grandeco al la distanco inter la teleskopoj. La plej granda estas preskaŭ tiel larĝa kiel la Tero. Oni nun aplikas aperaturan sintezon al optikaj teleskopoj. Iksoradiaj kaj gamaradiaj teleskopoj havas malfacilaĵon, ĉar tiaj radioj trairas la plimulton da metaloj kaj vitroj. Ili uzas ringajn "deturnetantajn" spegulojn, faritaj el pezaj metaloj, kiuj reflektas la radiojn nur kelke grade. Ĉi tia spegulo kutime estas sekco de rotacianta parabolo.

specoj de optikaj teleskopoj


- Teleskopo Newton Dosiero:TeleskopoNewtonSkemo.png
- Teleskopo Cassegrain Dosiero:TelescopoCassegrainSkemo.png
- Teleskopo Schmidt Dosiero:TelescopoCassegrainSkemo.png vidu ankaŭ: Lorno - Radioteleskopo ja:望遠鏡 ko:망원경 simple:Telescope

Televido

Televido estas sistemo de telekomuniko por sendado de movbildoj kaj sono trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas"). Oni povas mallongigi ĝin kiel TV. (Joxemari SARASUA ekuzis en traduko el la eŭska publikigita en Fonto la slangan mallongigon teleo). slangan La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Televidon rilatas verboj spekti kaj zapi.

Historio

La disvolviĝo de la televido okazis laŭ du ideoj: la elektron-meĥanika televido kaj la posta pure elektrona televido. El la posta venas ĉiuj modernaj televidoj, tamen ili disvolviĝis el la meĥanika metodo.

Tra la jaroj: mallonga resumo


- 1860: Unua transsendo de ne-movaj bildoj per telegrafo. La maŝinon, nomita "pantélégraphe" aŭ "pantelegrafo", inventis franca abato Giovanni CASELLI [kasELi], sed ĝi ne estas vere televido, plue pra-telekopiilo. Ĝi uzis elektrokemian metodon por skanado de la bildo, kaj du grandaj pendoloj por la sinkronigo de la sendilo kaj la ricevilo.
- 1884: Germano Paul Gottlieb NIPKOW [NIPkov] inventis la Nipkovan Diskon. Vidu malsupren.
- 1905: Usonano Lee DE FOREST [de FORist] inventis la vakutuban triodon, kiun li nomis Aŭdion-on, kaj kiu iĝis baza ero de iu tiutempa elektronika cirkvito.
- 1907: Ruso Boris ROSING [ROsing] inventis la katodradian tubon, kiu montras bildojn per la balaado de radio de elektronoj sur fosforeskan surfacon.
- 1923: Ruso Vladimir Kosma ZVORYKIN (ruse: Зворыкин, Владимир Кузьмич) inventis sian "ikonoskopon". Tiu estis praulo de la nuntempa televida kamerao, ĝis la nun preskaŭ universala uzo de CCD teknologio.
- 1926: Skoto John Logie BAIRD [berd] faris la unuan publikan pruvadon de televido, en Londona vendejo, uzante Nipkovan diskon. Sia aparato havis rezolucion de 30 lineoj, kaj mezuris 3,8 x 5,0 cm.
- 1927: Usonano Philo Taylor FARNSWORTH [FARnzŭort] unue montris sian tutelektronikan televidsistemon.
- 1927: La unua longa distanca publika televida elsendo okazis de Vaŝingtono al Nov-Jorko, montrante bildon de Herbert C. HOOVER, tiame Usona Sekretario pri Komerco.
- 1928: John Logie BAIRD faris la unuajn provojn de kolora televido.
- 1929: La unuaj regulaj dissendoj de la BBC (Britio).
- 1930: Usonano Charles JENKINS [ĜENkinz] elsendis la unua televidan reklamon.

Elektron-meĥanika televido

Paul Gottlieb NIPKOW proponis kaj patentis la unuan elektron-meĥanikan televidilon en 1884. Ĝi funkciis per skanado de du-dimensia bildo helpe de turniĝanta disko kun truetoj, kiuj tralasis ĉiumomente lumradion de precize unu cirkleta parto de la bildo. Tiel la du-dimensia bildo estas transformata al unu-dimensia signalo, transsendeble tra (analoga) elektra lineo aŭ per radio. Ekde 1907 ĝis 1910, Boris ROSING kaj sia studento Vladimir ZVORYKIN montris televid-sistemon kiu uzis meĥanika spegul-tamburan skanilon en la dissendilo kaj katodradian tubon en la ricevilo. Mosing malaperis dum la Rusia revolucio de 1917, sed Zworykin poste laboris kun RCA por krei tute elektronika televido, tamen la desegno de tiu televido atencis patentojn de Philo Taylor FARNSWORTH.

Analoga elektronika televido

Elektronika televido funkcias pli-malpli kiel meĥanika televido, sed sen moviĝantaj partoj. La skanado okazas ekzemple per lum-sensiva tavolo skanata de elektron-radio. Grava antaŭlaboro por la evoluo de la elektronika televido estis la katodradia tubo, kiun en la jaro 1897 evoluigis Ferdinand BRAUN kune kun Jonathan ZENNECK. La unuan elektronikan televidan bildon transsendis en 1926 TAKAYANAGI Kenjiro (Japanio) kiu tiucele alikonstruis la katodradian tubon. Tutelektronikan sistemon unue prezentis Philo Taylor FARNSWORTH en la aŭtuno de 1927. Li estis mormona filo de farmisto el Rigby (Idaho) kiu komencis elpensi sian sistemon je aĝo de 14 jaroj. Li diskutis sian ideon kun sia altlerneja kemi-instruisto, kiu ne povis pensi iun kialon, ke ĝi ne estis ĝuste. Li daŭre klopodis pri la ideo ĉe Brigham Young Akademio (nun Brigham Young Universitato). Kiam li estis 21-jaraĝa, li montris funkciantan sistemon en sia laboratorio en Sanfrancisko. Lia sistemo liberigis la televidon el sia dependo je turniĝantaj diskoj kaj aliaj meĥanikaj partoj. Ĉiuj modernaj katodradiaj tuboj rekte devenas el tia ellaboraĵo. Ankaŭ Vladimir ZVORYKIN oni iufoje nomas patro de la elektrona televido, pro lia invento de la ikonoskopo en 1923 kaj de la kineskopo en 1929. Lia desegno estis unu el la unuaj kiuj montris televidan sistemon kun la trajtoj de modernaj katodradiaj tuboj. Lia antaŭa laboro kun Rosing por elektronmeĥanika televido transigas profundan komprenon kiel produkti elektronan sistemon. Tamen, lia patenta pretendo estis malvalidigita pro tri faktoj: 1) La 1923-a patento de Dworkin montris nekompletan desegnon, kaj ne funkciis ĝis 1933; 2) La 1923-a patento estis ne donita ĝis 1938, post ĝi estis serioze refarita; 3) Zvorykin vizitis la laborotorion de Farnsworth dum li ellaboris siaj desegnoj por RCA Ĝis hodiaŭ regas kontroversa debato, ĉu Farnsworth aŭ Zvorykin unue inventis la modernan televidon. La unuan tute elektronikan televidan tubon de Eŭropo publike prezentis Manfred VON ARDENNE en la jaro 1931.

Cifereca televido

Ĉe cifereca televido la skanado de la du-dimensia bildo okazas ne kontinue, sed la lum-sensiva faco konsistas el punktoformaj eroj, kiuj unuope donas signalojn pri la ricevata lumo. La signaloj ne estas kombinataj al analoga signalo, sed transsendataj kiel sendependaj informeroj. Kiel ĝenerale ĉe cifereca informo tia signalo enhavas redundancon, kiu ebligas la korekton de informperdo dum la transsendo.

Signifo kiel amaskomunikilo

Signifo kiel individua komunikilo

Vidu ankaŭ


- Internacia Televido - Interreta televidkanalo en Esperanto
- Dissenda televido
- Kabla televido
- Satelita televido
- TF1 - Franca nacia televida stacio.
- Al-Ĝazira - Sendependa arablingva satelita televida stacio.
- ARTE - Franca-germana kunlabora arta televida stacio.
- BBC - Brita duon-sendependa nacia televida kaj radia reto.
- Euronews

Eksteraj ligiloj

Esperantaj

Anglaj

Francaj

(ankaŭ germane)

Germanaj

ms:Televisyen ja:テレビ simple:Television

Wikipedia:Articles for deletion/Robby Garner



Architekci wntrz Muzyczne gry online heavy metal hotel a Venezia thrifty car rental










































:: RELATED NEWS ::

Mount Bellenden Ker
Mount Bellenden Ker (1593 m) is the second highest mountain in Queensland, Australia. Located 60 km south of Cairns, it is adjacent to Mount Bartle Frere, the state's highest peak. It records an annual average rainfall of 11,250mm's per year which makes it the 3rd wettest spot on the planet after Mawsynram, India and Mount Wai'ale'ale Hawaii. Marvel Comics universe. The Imperial Guard serves the ruler of the Shi'ar Empire (currently Lilandra). The original incarnation of the Imperial Guard were created by writer Chris Claremont and artist Dave Cockrum. The team
Magic (comics)
The Imperial Guard is a team of fictional super-powered alien warriors in the Marvel Comics universe. The Imperial Guard serves the ruler of the Shi'ar Empire (currently Lilandra). The original incarnation of the Imperial Guard were created by writer Chris Claremont and artist Dave Cockrum. The team
Sausage (band)
:For other uses of the term, see Primus. Primus is a rock band formed in California in the mid-1980s. Les Claypool (vocals and bass guitar) has been the only constant member. Their music has proven difficult to define; while usually considered by critics to be funk-metal or fictional character, a supervillain in the Marvel Comics universe. She first appeared in Uncanny X-Men #366 and was created by Alan Davis. She is a mutant teleporter who was revealed to be Marvel Comics universe. The Imperial Guard serves the ruler of the Shi'ar Empire (currently Lilandra). The original incarnation of the Imperial Guard were created by writer Chris Claremont and artist Dave Cockrum. The team
Impulse (Marvel Comics)
The Imperial Guard is a team of fictional super-powered alien warriors in the Marvel Comics universe. The Imperial Guard serves the ruler of the Shi'ar Empire (currently Lilandra). The original incarnation of the Imperial Guard were created by writer Chris Claremont and artist Dave Cockrum. The team
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org