Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hollókő

Hollókő

Hollókő (ˈholːoːkø) estas vilaĝo en Hungario, parto de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO ekde 1987 kiel vilaĝa skanzeno. La nomo Hollókő signifas esperente korvoŝtono (kie korvo egalas al Corvus corax), ĉar laŭ la legendo, la korvoj forportis nokte ĉion, kion la homoj dumtage konstruis. Hollókő konsistas el du partoj, el nova kaj malnova. Partoj de la malnova vilaĝo servas hodiaŭ la turismon (poŝta muzeo, popoldomo, turistaj loĝejoj). Ĉiujare dum Pasko, la turistoj povas ĝui la malnovajn hungarajn tradiciojn, kiam la junuloj de la vilaĝo surŝutas junulinojn per sitelo da akvo. La malnova parto de la vilaĝo suferis incendion en 1905 kaj tute neniiĝis, sed estis denove konstruita. Partoj de la fortikaĵo, kiu havis gravan rolon en la 16-a jarcento kontraŭ la turkaj atakoj, estas restaŭrigitaj.

rete


- http://whc.unesco.org/sites/401.htm kategorio:komunumoj de Hungario

Vilaĝo

La nocio vilaĝo signifas komunumon, kiu originale karakterizeblas kiel agrikultura setlejo per specifaj ekonomia kaj socia strukturo.

Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj

unustrata vilaĝo

La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.

radisimetriaj vilaĝoj

La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme, ovale.

aliaj vilaĝoj

La du supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.

socialaj strukturoj

Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. (Nuntempe politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn). ja:村 nb:Tettsted Kategorio:Geografia objekto

Monda Kulturheredaĵo de UNESKO

Monda Kulturheredaĵo de UNESKO estas aparta loko (kiel arbaro, montaro, lago, dezerto, konstruaĵo, aro da diversaĵoj aŭ urbo), kiun Unesko elektis por la internacia programo de Monda Kultur-/Naturheredaĵo pro ties natura, historia aŭ kultura valoro.

Kelkaj el la 788 heredaĵoj

(julio 2004)

Afriko

Aŭstralio kaj Oceanio

Azio

Irano


  - Bam-Citadelo

Kartvelio


  - Mcĥeta

Uzbekio


  - Ĥiva la tuta malnova urbo

Eŭropo

Belgio


- flandraj beginejoj
Bruĝo, Dendermonde, Diest, Gento (Malgranda Beginejo), Hoogstraten, Kortrejko, Loveno, Lier, Meĥleno, Sint-Amandsberg, Sint-Truiden, Tungro, Turnhout
- Granda Placo de Bruselo
- Belfridoj kaj preĝejoj en Flandrio kaj Valonio
Aalst, Katedralo de Antverpeno, Urbodomo de Antverpeno, Belfrido de Bruĝo, Belfrido de Dendermonde, Diksmuide, Eeklo, Belfrido de Gento, Herentals, Ipro, Kortrejko, Loveno (Preĝejo de Sankta Petro), Lier
- La historia urbocentro de Bruĝo
- Muzeo Plantin-Moretus en Antverpeno (ekde 2005)

Britio


  - Anglio
    - Stonehenge

Ĉeĥio


- Brno : Vilao Tugendhat
- Český Krumlov : Historia urbocentro
- Holašovice : Histori-vilaĝa rezervejo
- Kroměříž : Ĝardenoj kaj kastelo
- Kutná Hora : Historia urbocentro
- Lednice-Valtice : Kultura pejzaĝo
- Litomyšl : Kastelo
- Olomouc : Kolumno de la Sankta Triunuo
- Prago : Historia urbocentro
- Telč : Historia urbocentro
- Třebíč : La juda kvartalo kaj la Baziliko de sankta Prokopio
- Zelená Hora : Pilgrima preĝejo de sankta Johano de Nepomuk

Francio


  - Amiens : Katedralo
  - Arc-et-Senans : Reĝa salejo
  - Arles : Romiaj kaj romanaj monumentoj de Arles
  - Avignon : Historia centro
  - Bourges : Katedralo
  - Carcassonne : Historia fortikita urbo
  - Chartres : Katedralo
  - Fontenay : Cistercia abatejo
  - Fontainebleau : Palaco kaj parko
  - Gard : Ponto de Gard
  - Korsiko : Girolata kaj Porto kaboj kaj Naturrezervejo de Scandola, Piana kalankoj
  - Liono : Historia komplekso
  - Luarvalo inter Sully-sur-Loire kaj Chalonnes
  - Nancy : Stanislas, Carrière kaj Alliance placoj
  - Orange : Antikva teatro kaj ties ĉirkaŭaĵoj kaj Triumfarko de Orange
  - Parizo : Sejnbordoj
  - Pilgrimvojoj al Santiago-de-Compostella en Francio
  - Provins, Mezepoka foirurbo
  - Reims : Katedralo, Malnova abatejo Saint-Remi kaj Tau-palaco
  - Saint-Émilion : Jurdistrikto
  - Saint-Michel-Monto kaj ties golfo
  - Saint-Savin-sur-Gartempe : Preĝejo
  - Strasburgo : Kvartalo Eta Francio Grande Île
  - Suda Kanalo
  - Versajlo : Palaco kaj parko
  - Vézelay : Baziliko kaj monteto de Vézelay
  - Vézère : Ornamitaj grotoj de Vezervalo

Germanio


  - Aachen: katedralo (1978)
  - Speyer: katedralo (1981)
  - Dessau: Bauhaus (1996)
  - Dessau: Dessau-Wörlitzer Gartenreich (2000)
  - Dresdeno: Valo de Elbo (2004)

Hispanio


    - Jakoba Vojo al Santiago de Compostela
    - Surroka arto ĉe mediteranea marbordo de Iberio
  - Andaluzio
    - Nacia parko Doñana
    - Alhambro, Ĝeneralifo kaj kvartalo Albaicín, Granado
    - Historia kerno de Kordovo
    - Katedralo kun sia Giraldo, Alcázar kaj Archivo de Indias de Seviljo
  - Aragono
    - Mudeĥara arĥitekturo
  - Asturio
    - Monumentoj de Oviedo kaj reĝlando Asturio
  - Balearoj
    - Ibiza, naturdiverseco kaj kulturo
  - Ekstremaduro
    - Malnova kvartalo de Cáceres
    - Reĝa Monaĥejo Santa María de Guadalupe
    - Arĥeologiaĵoj ĉe Mérida
  - Galegio
    - Romia urbomuro de Lugo
    - Malnova kvartalo de Santiago de Compostela
  - Kanarioj
    - Nacia parko Garajonay
    - San Cristóbal de La Laguna
  - Kantabrio
    - Kavaĵo Altamira
  - Kastilio kaj Leono
    - Arĥeologiejo Atapuerca
    - Malnova kvartalo de Ávila kaj ekstermuregaj kirkoj
    - Katedralo de Burgos
    - Las Médulas
    - Malnova kvartalo de Salamanca
  - Kastilio-Manĉo
    - Historia (fortresa?) urbo Cuenca
    - Malnova kvartalo de Toledo
    - Malnova kvartalo de Segovia kaj ties romia akvovojo
  - Katalunio
    - Parko kaj Palaco Güell kaj Domo Milá en Barcelono
    - Palau de la música catalana kaj hospital de San Pau en Barcelono
    - Romanikaj kirkoj en valo de rivero Boí
    - Monaĥejo Poblet
    - Arĥeologiejaro ĉe Tarragona
  - Madrida Regiono
    - Universitato kaj historia ejo ĉe Alcalá de Henares
    - Kultura pejzaĝo ĉe Aranjuez
    - Monaĥejo El Escorial
  - Rioĥo
    - Monaĥejoj San Millán de Yuso kaj San Millán de Suso
  - Valencia Regiono
    - Palmarbaro ĉe Elche
    - La Lonja de la Seda de Valencio

Hungario


- 1987 - K - bordo de la Danubo kaj fortikaĵo de Buda en Budapeŝto
  - en 2002 aldonita Andrássy-avenuo ĝis Hősök tere en Budapeŝto
- 1987 - K - historia vilaĝo Hollókő
- 1995 - N - grotoj de Aggtelek
- 1996 - K - benediktana abatejo en Pannonhalma
- 1999 - K - nacia parko Hortobágy
- 2000 - K - frukristana tombejo en Pécs
- 2001 - K - areo de lago Fertő
- 2002 - K - vinregiono Tokaj

Italio


- Arĥeologia trovejo en Pompejo, Herkulaneum kaj Torre Annunziata

Kroatio


  - Dubrovnik - Malnova urbo
  - Palaco de Diokleciano en Split
  - La lagoj de Plitvice
  - Eufraziana - la romkatolika katedralo en Poreĉ
  - Trogir - Malnova urbo
  - La romkatolika katedralo en Ŝibenik

Malto


- La Valeto

Portugalio


  - Historia Centro de Braga
  - Historia Centro de Porto
  - Vin-Regiono de Alto Douro
  - Konvento de Kristo en Tomar
  - Monaĥejo de Batalha
  - Monaĥejo de Alcobaca
  - Monaĥejo de Hieronimitoj kaj Turo de Belem en Lisbono
  - Kultura Pejzaĝo de Sintra
  - Pejzaĝo ĉirkaŭ insulo Pico (Acoroj)
  - Centra parto de Angra do Heroismo (Acoroj)
  - Laŭrisilvo-arbaro en Madejro

Rusio


  - Arĥitektura ensemblo de Troice-Sergijeva Lavra en Sergiev Posad (1993)
  - Preĝejo de ĉieliro, Kolomenskoje (1994)
  - Konstruaĵoj de Citadelo, Antikva Urbo kaj Fortreso en Derbent (2003)
  - Kultura kaj historia ensemblo de Soloveckije Insuloj (1992)
  - Terlango Kurŝ (2000)
  - Ensemblo de monaĥinejo Novodjevicij (2004)
  - Historia kaj arĥitektura komplekso de Kremlo en Kazanj (2000)
  - Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj rilataj grupoj de monumentoj (1994)
  - Historiaj monumentoj de Novgorod kaj ĉirkaŭaĵoj (1992)
  - Pogost en Kiĵi, (1990)
  - Kremlo kaj Ruĝa Placo en Moskvo, (1990)
  - Ensemblo de Monaĥejo Ferapontovskij (2000)
  - Blankaj monumentoj de Vladimir kaj Suzdal (1992)

Meza kaj Suda Amerikoj

Argentino


  - Glaciriveroj
  - Nacia Parko Iguazú
  - Cueva de las Manos, Río Pinturas
  - Duoninsulo Valdés
  - Jezuitaj ejoj en Córdoba
  - Naciaj parkoj Ischigualasto kaj Talampaya

Argentino / Brazilo


  - Jezuitaj misiejoj ĉe gvaranioj
    - Argentino: San Ignacio Mini, Santa Ana, Nuestra Señora de Loreto kaj Santa María Mayor
    - Brazilo: ruinoj de Sao Miguel das Missoes.

Bolivio


  - Potosí
  - Jezuitaj misiejoj de Chiquitos
  - Historia urbo Sucre
  - Fortikejo Samaipata
  - Nacia Parko Noel Kempff Mercado
  - Tiwanaku

Ekvadoro


  - La urbo Kito

Peruo


  - Urbo Kusko
  - Historia sanktejo Maĉu Pikĉu
  - Nacia parko Huascarán
  - Arĥeologia loko de Chavín
  - Arĥeologia zono de Chan Chan
  - Nacia parko de Manu
  - Historia centro de Limo
  - Nacia parko de la rivero Abiseo
  - Historia centro de la urbo Arequipa

Norda Ameriko

Eksteraj ligoj


- [http://whc.unesco.org/heritage.htm#debut Monda Kulturheredaĵo de UNESKO] : listo de la 730 heredaĵoj (angle, france kaj hispane)
- Por partopreni en dokumentado pri Monda Kulturheredaĵo de UNESKO: [http://www.vrheritage.org VRheritage.org]. Kategorio:Unesko Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO ja:世界遺産 minnan:UNESCO Sè-kài Ûi-sán

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Pasko

Pasko estas kristana festo por soleni la resurekton de Jesuo Kristo el la mortintoj. Pasko okazas je la unua dimanĉo post la unua plena luno de printempo en Jerusalemo, kvankam la dato estas malsama por ortodoksismo kaj por okcidentaj eklezioj. La kalkulado de Pasko instigis la inventon de la kristana erao kaj la gregoria kalendaro. La Paska Dimanĉo estas ankaŭ Aberri Eguna, "patria tago" de Eŭskio. ---- Pasko estas ankaŭ iafoje uzata por la nomo de la juda festo Pesaĥo. vidu: pentekosto Kategorio:Kristanismo ja:復活祭 zh-min-nan:Koh-oa̍h-cheh

Tradicio

Folkloro>Tradicio Tradicio estas rakontokutimo kiu eniras la memoron de komunumo kaj estas transdonita de generacio al generacio, origine parkerigita, sen bezono de skribsistemo. Ĉi-tiun procezon subtenas interalie poetikaj iloj; ekzemple rimo kaj aliteracio. Ekzemple, estas nun tradicio en la Okcidenta Civilizo havi Kristnaskan arbon por celebri Kristnaskon. Buŝe transdonitajn tradiciojn, precipe rakontojn kaj legendojn, oni sumigas sub la nocio buŝa historio. Ĝi ofte estas antaŭulo kaj fonto de skribe dokumentita historio. Kvankam tradicioj estas ofte konsiderataj antikvaj, neŝanĝeblaj kaj gravegaj, ili ofte estas multe malpi "naturaj" ol oni ĝenerale supozas. Multaj tradicioj estis plane inventitaj ial, ofte por emfazi aŭ plifortigi la gravecon de iu institucio. Tradicioj ankaŭ estas ofte ŝanĝataj por adaptiĝi al la nunaj bezonoj, kaj la ŝanĝoj rapide akceptiĝas kiel parto de la antikva tradicio. vidu: Folkloro, Kulturo, socioscienco, Festa kaj Feria Tago, Vesto

Listo de diverslandaj tradicioj


-
- dônage
- Karnavalo
- Kristnasko
- Kulturo de Panamo
- Martenico
- tradicioj ligitaj kun grenrikolto
- tradicioj ligitaj kun vinberrikolto
- kategorio:folkloro

1905

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1905 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1905 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de januaro: Zamenhof scribas faman biografileteron al C. MICHAUX
- Aŭgusto : Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Okazas la unua Universala Kongreso de Esperanto. (vd. 2005).
- Rosa JUNCK deklarita de Zamenhof modelo de Esperanto-prononco.
- Elekto de unua Lingva Komitato;
- Akcepto de Deklaro pri Esperantismo;
- Revuo Esperanto fondita de Paul BERTHELOT;
- Fondita Seattle Philatelic Esperanto Society unua Esperanto-Klubo en Ŝtato Vaŝingtonio.
- Fondita Esperanto-Societoj en Romo, Novjorko, Kanariaj Insuloj kaj Ipswich.
- Fondita Anarkiista Esperanto-klubo (la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo).
- Paul BOULET publikiĝis Méthode pour apprendre seul l' Espéranto.
- Ivan H. KRESTANOV, George COX, TIHANYI József, Giacomo BIANCHINI, Otto JESPERSEN, Frederic PUJOLÀ I VALLÉS, Montagu Christie BUTLER kaj Ludoviko GLODEAU eklernis Esperanton.
- Esperanta Skarabaro unua esperanta revuo en Kostariko.
- Esperantigita unua ĉeha libro: "Majstro Jan Hus" de Josef F. KHUN.
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto fariĝis dua parto de Fundamento kaj iĝis "netuŝebla".
- Brazila Revuo "O Cinzel" publikigis anedoktojn en Esperanto.
- 1-a de septembro : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- Japanio venkas Rusion, konkerante Manĉurion.
- Einstein publikigas sian unuan teorion pri relativeco.

Naskiĝoj


- ISAMU Yamaga
- Vuk ECHTNER
- Faik BAĤTEEV
- Hugo RÖLLINGER
- 24-a de januaro: Poul JÖRGENSEN
- 26-a de januaro: Bernhard MINETTI
- 6-a de februaro : Jan WERICH
- 9-a de februaro: Henrik SEPPIK
- 16-a de majo : Usono: Henry FONDA.
- 21-a de junio : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 18-a de julio: Lászlo HALKA
- 18-a de septembro : Svedio : Greta GARBO
- 28-a de septembro : Max SCHMELING
- 9-a de novembro : Germanio : Erika MANN

Mortoj


- 24-a de marto : Francio, Amiens : franca verkisto Jules VERNE.
- 4-a de julio: Elisée RECLUS ----
1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1905年 ko:1905년 simple:1905 th:พ.ศ. 2448

Kategorio:Komunumoj de Hungario

Kategorio:Hungario ja:Category:ハンガリーの都市

Template:SCOTUS 1990-1991

|- ! bgcolor="6699FF" | Court membership |- |

cheap holidays lanzarote pozycjonowanie alojamientos en edimburgo online casinos metal










































:: RELATED NEWS ::
149
Vuosisadat: ensimmäinen vuosisata eaa ensimmäinen vuosisata - 100-luku - 200-luku 300-luku Vuosikymmenet: 90 100 813 - 842) oli Bysantin keisari vuosina 829 - 842. Hänen isänsä oli amorialaisen (tai fryygialaisen) hallitsijasuvun perustaja Mikael II. Hän oli isänsä tavoin ikonokasti, mutta ei yhtä maltillinen. Hän kielsi taas ikonien käytön ja vainosi ikonien kannattajia. T
Male
Malé on Malediivien pääkaupunki. Kaupunki sijaitsee Malén saarella Malén atollilla. Kaupungin asukasluku on 81 600 (2004). Malén kansainvälinen lentokenttä on viereisellä Hululen saarella. Luokka:Malediivit Luokka:Pääkaupungit ko:말레



All Rights Reserved 2005 wikimiki.org