:: wikimiki.org ::
| Homero |
HomeroLiteraturo > Homero
Homero (greke Όμηρος [Homeros]), antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento. Li verkis du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja Milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon - la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo hejmen post la troja milito.
Multaj aliaj rakontoj de la greka kaj latina antikveco rilatas al ĉi tiuj verkoj. Interalie, ili inspiris Vergilion al la Eneado.
Kategorio:Poetoj
ja:ホメロス
ko:호메로스
ms:Homer
simple:Homer
th:โฮเมอร์
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
GrekioGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Grekio
----
Dosiero:gr.gif
greke Ellada Ελλάδα
Lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj.
- Landkodo: GR.
- E-nomo: [a] Grekujo, Greklando; [o] Greka Respubliko.
- Nacia nomo: Ελληνική Δημοκρατία (Elliniki Dhimokratia)
- Naturo: la plej granda insulo estas Kreto, la plej alta pinto monto Olimpo (2.917 m).
- Areo: 131.900 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Karolos PAPOULJAS.
- Ĉefurbo: Ateno (3.027 mil).
- Urboj: Saloniko (706 mil), Patraso (155 mil), Iraklion (111 mil).
- Adm. divido: 10 regionoj kaj 52 nomoj (provincoj).
- Loĝantaro: 10.467 mil (1995), inter ili Grekoj - 95,6%.
- Etnaj minoritatoj: Valaĥoj (ĉ. 300 000); Turkoj (ĉ. 150 000); Pomakoj (ĉ. 30 000); Albanoj; bulgardevenaj slavoj.
- Ŝtatlingvo: greka.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
- Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj.
- GNP: totala - 122 mlrd $; pokapa - 8.210$.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 leptoj: greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta])
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1829 Grekio akiris sendependecon de Osmana Imperio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.
- Heredaĵo: Apolona templo, Delfo, Atena Akropolo, Atona monto, insulo kaj urbo Rodoso, Olimpio, Kreto; helena civilizo, grekaj epopeoj - Iliada kaj Odisea (VIII jc a.K.)
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Grekio
- Landnomoj
- Greka-turka milito (1919-1922)
!
fiu-vro:Kriika
ja:ギリシャ
ko:그리스
ms:Yunani
roa-rup:Gârţii
simple:Greece
th:ประเทศกรีซ
zh-min-nan:Hi-lia̍p
Poetohomo>civilizo>kulturo>arto>literaturo>beletro>poezio>poeto<verkisto<homo
homo>socio>lingvo>propozicio>vorto>silabo>rimo>harmonio<sono<ritmo<muziko<sento<homo
Poeto estas aŭtoro de poezio. Li produktas koncizalingvajn artverkojn. Plej ofte li verkas versajn verkojn. Foje la vorto uziĝas en la signifo de homo kun grandaj povoj de imago kaj lingva esprimado. La vortplekto Mizera poeto parolas iomete ŝerce pri homo kun altaj aspiroj sed sen sufiĉaj materiaj rimedoj.
La alegoria atributo de la poeto estas pegazo - ĉevalo kun flugiloj. En la historio la unuaj poetoj esprimis sin kantante, kiel ankoraŭ hodiaŭe okazas en Brazilo.
Kategorio:Profesioj
IonioHistorio > Grekio > Ionio
----
Ionio estis la greka lando de la orienta Egea Maro, kiu enhavis la okcidentan marbordon de Anatolio kaj la najbarajn insulojn. De -850 ĝis -500, ĝi estis la plej avangarda kaj progresema regiono de helena civilizo. Ionio donis al la mondo Homeron kaj niajn fundamentajn ideojn pri filozofio kaj scienco.
La lingvo de Ionio estis la iona dialekto de la greka lingvo.
Laŭ legendo, Ionio estis fondita de la atena reĝo, Iono. La baza kulturo de Ateno ja estis iona.
Ionio estis greka ĝis la kadukiĝo de la bizanca imperio. Nun la areo estas kulture turka.
:Urboj kaj Insuloj:
:Efeso - Foceo - Ĥio - Klazomeno - Kolofono - Lebedo - Mileto - Prieno - Samoso - Teoso
:Famuloj:
:Anaksagoro - Anaksimandro - Anaksimeno - Demokrito - Heraklito - Homero - Ksenofano - Pitagoro - Taleso
Ĉu Herodoto estis iono? Li ja verkis en la iona, sed estis el Halikarnaso, urbo de Dorio.
Vidu ankaŭ: Dorio, Eolio, Asia
8-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 7-a jarcento - 8-a jarcento - 9-a jarcento
Jaroj:
ja:8世紀
ko:8세기
th:คริสต์ศตวรรษที่ 8
EpopeoEpopeo estas longa poemo. Ĝi rakontas per objektiva prezentado (kontraste al la liriko) la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas iel etnon, popolon, civiliz-epokon, el patria, religia aŭ mora perspektivo.
Etimologie la vorto epopeo devenas el la greka lingvo
Komparu kun:
Poemo ~ eposo ~ sagao ~ legendo
AĥiloAĥilo estas greka virnomo, interalie la nomo de la filo de Peleo (la ĉefa heroo de Iliado) kaj patro de Pirro.
Komparu kun: Aĥila tendeno
Kategorio:Helena mitologio
ja:アキレウス
ko:아킬레우스
Grekoj
Grekoj estas etno, la ĉefaj loĝantoj de Grekio. Grekoj ankaŭ loĝas amase en Usono, Cipro, kelkaj regionoj de Rusio, Ukrainio kaj aliaj landoj.
Pro frua apero de skribo kaj pro scipovo de navigado, grekoj estis konataj de antikveco kaj ili multe influis diversajn kulturojn de Eŭrazio.
Kategorio:Etnoj
TrojoArkeologio > Azio > Turkio > Trojo < Helena Mitologio
----
Helena Mitologio
Trojo (Greke: Τροία /troia/, ankaŭ Ἴλιον /ilion/; Latine: Troia, Ilium; Turke: Truva) historie estis granda kaj grava urbo en nordokcidenta Anatolio (kiu estas la duoninsulo, kie hodiaŭ troviĝas Turkio). Laŭ mito la helenoj sieĝis la urbon dum 10 jaroj kaj konkeris ĝin helpe de la Troja Ĉevalo.
Trojo ankaŭ estas la nomo de arkeologia situo proksime al la vilaĝo Hissarlik en hodiaŭa Turkio. Ĉe tiu situo ekzistis almenaŭ naŭ urboj -- post la detruo aŭ malapero de unu urbo, nova urbo konstruiĝis tie sur la ruinoj de la pli malnovaj. La ruinoj havas naŭ nivelojn do, kaj la plej probabla kandidato por la mita urbo de Trojo estas nivelo 7(A). Ĝis la malkovro de tiuj ruinoj fare de Heinrich SCHLIEMANN en 1870 historiistoj forte dubis la iaman ekziston de la urbo.
Arkeologia Trojo
La nivelojn de la ruinoj ĉe la situo oni numerigas Trojo 1 - Trojo 9, kun diversaj subdivizioj:
- Trojoj 1, 2, 3, kaj 4: Urboj de la frua bronzepoko, kiuj ekzistis iam en la 3-a jarmilo a.K.
- Trojo 5: Urbo de la meza bronzepoko, kiu ekzistis de la 20-a ĝis la 18-a jarcento a.K.
- Trojo 6: Urbo de la meza bronzepoko, kiu ekzistis de la 17-a ĝis la 15-a jarcento a.K., kiam ĝi estis detruita (verŝajne de tertremo)
- Trojo 6(H): Urbo de 14-a jarcento a.K., en la malfrua bronzepoko
- Trojo 7(A): Urbo, kiu ekzistis de ĉ. 1300 a.K. ĝis ĉ. 1190 a.K. -- la plej bona kandidato por Homera Trojo.
- Trojo 7(B1): Urbo verŝajne detruita de fajro en la 12-a jarcento a.K.
- Trojo 7(B2): Urbo verŝajne detruita de fajro en la 11-a jarcento a.K.
- Trojo 7(B3): Urbo, kiu ekzistis ĝis ĉirkaŭ 950 a.K.
- Trojo 8: Urbo de ĉ. 700 a.K.
- Trojo 9: Romia urbo, kiu estis nomata "Ilium" kaj ekzistis de la 1-a jarcento a.K. ĝis ĉ. la 5-a jarcento p.K.
5-a jarcento
Trojoj 1-4
La unua konata urbo ĉi tie konstruita aperis en la 3-a jarmilo a.K.. Dum la bronzepoko, ĝi ŝajne estis tre prospera komerca urbo pro sia nedisputebla regado super la Dardaneloj, tra kiuj ĉiu komerca ŝipo el la Egea maro devis veli por atingi la Nigran maron. Ne tre multe estas hodiaŭ konata pri la loĝintoj de tiuj kvar fruhistoriaj urboj.
Trojo 7(A)
Ke ĉi tiu nivelo estas la efektiva urbo Trojo de la poemoj de Homero, multaj kredas. Ĝi aspektas, ke ĝin detruis milito, kaj la zorga studado de potpecoj metas la daton de la ekzisto de la urbo al ĉirkau la malfrua 13-a jarcento a.K.
Trojo 9
En la 1-a jarcento a.K. la lasta tiea urbo konstruiĝis. Ĉi tiun urbon (nomatan Ilium) Romianoj fondis dum la regno de Aŭgusto Cezaro, kaj ĝi restas grava komerca urbo ĝis la fondiĝo de Konstantinopolo en la 4-a jarcento p.K., post kiu Ilium malkreskis kaj iom post iom malaperis.
Kategorio:Helena mitologio
Kategorio:Arkeologio
ja:イリオス
ko:트로이아
Odiseado"Odiseado" estas la titolo de eposo fare de Homero. Ĝia ĉefrolulo Odiseo nomiĝas latine Ulisses, esperantigita kiel Uliso.
Ekzistas proza esperantigo de la poemo, sub la titolo "Odusseias".
OdiseoOdiseo (greke Odysseŭs) estas la nomo de la cefrolulo de la eposo "Odiseado", fare de Homero. Latine li ricevas la nomon Ulisses, esperantigita kiel Uliso.
Laŭ la Odiseado, Odiseo dum la renkonto kun Polifemo prezentis sin kiel Udejs, "Neniu" (la sonsimileco inter la vortoj kutime malaperas en tradukoj); la latina vorto por "neniu" estas Nemo, kiel Jules VERNE nomis la kapitanon en Dudek mil leŭgoj sub la maro.
Odusseias. Eposo de Homeros, el la antikva greka trad. W. J. A. Manders. 1933, 294 p. „Unu el la ĉefverkoj literaturaj de la homaro. La traduko estas bonega. La tradukanto anstataŭ konservi la versan formon, tradukas en prozo kaj tiel povas adapti ĉion al la nova lingvo.“ (F. G., Espero Katolika, 1933, p: 140.)
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto O
EdE-O
Kategorio:Helena mitologio
ja:オデュッセウス
ko:오디세우스
VergilioLiteraturo > Latina literaturo < Latina lingvo
----
Dosiero:vergilio.gif
Vergilio (naskiĝis 70 a.K., mortis 19 a.K.) (latine Publius Vergilius Maro) estis unu el la plej elstaraj latinaj poetoj. Lia majstra verko, kaj unu el la majstra verko de literaturo latina, estis la epopeo
Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojo dum
ĝia disfalo kaj, post multe de aventuroj, fondis landon de la
Romianoj. Vergilio profunde influis la italan poeton Dante ALIGHIERI.
Vergilio kaj Dante Alighieri
Laŭ Danto, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ
mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Julio Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo sub la bona Oktavio Aŭgusto, en la tempo de dioj falsaj kaj mensogantaj. Li estis poeto kaj kantis de la justa filo de Ankiso kiu venis de Trojo kiam Ilio estis forbrulita. Dante diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis, "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi estas sole tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorita". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La Komedio Dia de Dante.
En Esperanto aperis
- Eneido tradukita de Henri VALLIENNE (1904)
- Antologio latina, tradukita de Gerrit BERVELING, volumo 2 (1998), paĝoj 282-329: La Sira Gastejestrino, fragmentoj el Katalepto, Eklogoj, Georgiko, Eneado
ja:ウェルギリウス
ko:베르길리우스
ms:Virgil
simple:Virgil
Kategorio:PoetojKategorio:Verkistoj
Kategorio:Poezio
ja:Category:詩人
Lufrei
Lufrei é uma freguesia portuguesa do concelho de Amarante, com 6,29 km² de área e 1 799 habitantes (2001). Densidade: 286,0 hab/km².
Património
- Igreja do Salvador (Lufrei)
heavy metal otyo london cheap hotel systemy zarzdzania Nurkowanie
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Wikipedia:Village pump/April 2003 archive 2
Here's one for the group.
I'd like to discuss the effect printing (of Bibles in venacular tongues) had on the impact of nation states. ie: Those areas that got a bible in their own tongue, retained identity even though subsumed to the larger coalescing nations surrounding them, enough so that some of them eventually attained their own nationhood (and others are still fighting for theirs). Looked at publishing, looked at gutenberg, betting bible is gonna be a literal holy war. Nation State? Well, not really. And it's not much more than that gussied up, and a few examples. So where should it go?
|
Climbing harness
A climbing harness is a piece of equipment used in certain types of climbing. It is for securing a human to a piece of rope. In its simplest form it is just a length of rope or a tape sling tied round the waist and attached to the climbing rope, usually by means of a carabiner. More sophisticated harnesses exist in many different patterns, designed to give greater comfort and security, and to provide mo
|
Satires
Satire is a literary technique of writing or art which exposes the follies of its subject (for example, individuals, organizations, or states) to ridicule, often as an intended means of provoking or preventing change. In Celtic societies, it was thought a bard's satire could have physical effects, similar to a curse. The humor of such a satire tends to be subtle, using irony<
|
Quokka
The Quokka (Setonix brachyurus) is a small macropod, about the size of a large domestic cat. Like other marsupials in the macropod family (such as the kangaroos and wallabies) the Quokka is herbivorous and mainly nocturnal.
In the wild, it is now restricted to a very small range in mainland south-western Western Australia, where it ha
|
Wallabies
The Wallabies are the Australian national rugby union team. For sponsorship reasons, Australian media often call the team the Qantas Wallabies. They won the Rugby World Cup in 1991 and 1999, and lost in the
|
Candy Land
A simple race game that requires no ability to read or count, Candy Land has become something of a cultural icon in the U.S., where it is often the first board game played by children.
The game was designed in 1949 by Eleanor Abbot, while she was recovering from polio in San Diego, California. The board consists of a
|
House of Commons
]
]
In some bicameral parliaments of a Westminster System, the House of Commons has historically been the name of the elected lower house. The Commons generally holds much more power than the upper house (the
|
Jericho missile
Jericho is a general designation given to the Israeli medium-range ballistic missiles (MRBM). The name is taken from the first development contract signed between Israel and Dassault in 1963. Like much connected to the nuclear weapons program of Israel exact details are difficult to find in the public domain.
Jericho I was first publicly iden
|
Baghdad journalists possibly hit by U.S. gunfire
On April 8, 2003, three locations in Baghdad housing journalists were fired upon by U.S. armed forces during 2003 invasion of Iraq, killing three journalists and wounding four.
Al Jazeera's office
Two of American air-to-surface missiles hit the Qatar
|
Antonio Fogazzaro
Antonio Fogazzaro (March 25, 1842 - March 7, 1911) was an Italian novelist born in Vicenza from a rich family.
In 1864 he got a law degree in Torino. In Milano he followed the "scapigliatura" movement.
|
|