:: wikimiki.org ::
| Hominedo |
HominedoBiologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato > Homedoj
----
Homedoj (Hominidae) estas senvostaj simioj aŭ, pli precize, familio de la ordo Primatoj, kiel ekzemple:
- la orangutango (Pongo pygmaeus);
- la ĉimpanzo (Pan troglodytes);
- la pigmea ĉimpanzo/bonobo (Pan paniscus);
- la gorilo (Gorilla gorilla);
- la homo (Homo sapiens). (kaj ties praformoj, tiuteme vidu liston en Primatoj aŭ apartan artikolon Prahomo) kune ili konsistigas la subfamilion Homenoj.
- nuntempe oni konsideras ke ne nur la homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj)
- la ne-homaj membroj de ĉi-familio sin distribuas tra Ekvatora Afriko, Sumatro, kaj Borneo. La fosilioj venas de la Mioceno-tempo kaj aperas en Afriko kaj Azio.
- Kelkaj ecoj pri homedoj:
- Pezo: pli malpli 48-270 kg;
- Viroj ĝenerale pli grandas ol inoj;
- Fortikaj korpoj kaj disvolvitaj brakoj;
- Polekso (man-dikfingro) kaj halukso (pied-dikfingro) kontraŭstareblaj, escepte en homoj, kies haluksoj ne estas kontraŭstareblaj;
- Ĉiuj fingroj havas platajn ungojn;
- Neniu havas voston;
- Vertikala aŭ duon-vertikala teniĝo;
- Granda cerbujo/kranio - la dentformulo estas la sama por ĉiuj - 2/2, 1/1, 2/2, 3/3=32, kun larĝaj incizivoj (tranĉodentoj), kaj la kaninoj (kojnodentoj) neniam evoluiĝas ĝis dentegoj (kiel povas okazi en aliaj grupoj);
- Ĉiu estas omnivora (ĉiumanĝulo), speciale fruktmanĝuloj. Ĉiu escepte homoj bone grimpas, sed nur la orangutango estas arbo-loĝema;
- Ĉiu povas teni vizaĝ-esprimojn, konstrui nestojn, ĝenerale nur naskas unu idon, kaj ĝenerale tenas longajn prizorg-tempojn rilate al la idoj.
Homa kromosomo 2 kaj ties similecaj kromosomoj en aliaj homedoj (H= homo; C= ĉimpanzo; G= gorilo; O= orangutango) - rimarkinda estas la fakto, ke la homa kromosomo similas tiel kiel paro da kromosomoj de aliaj homedoj
Homa kromosomo 5 kaj ties simileca kromosomo en ĉimpanzo - la bildo prezentas kromosoman inversigon inter homo kaj ĉimpanzo en la regiono p14.I-q14.I
=Homedoj (Hominidae)=
La simbolo † indikas elmortintan grupon. Tiu ĉi listo ne estas kompleta.
=† Driopiteka subfamilio (Dryopithecinae)=
- † Prokonsula genro (Proconsul)
- † Rangvapiteka genro (Rangwapithecus)
- † Driopiteka genro (Dryopithecus)
=Orangutanga subfamilio (Ponginae)=
- † Ramapiteka genro
- † Gigantopiteka genro (Gigantopithecus)
- Orangutanga genro (Pongo)
- Pongo pygmaeus
=Homa subfamilio (Homininae)=
- Ĉimpanza genro (Pan)
- Ĉimpanzo Pan troglodytes
- Pigmea ĉimpanzo Pan paniscus
- Gorila genro
- Gorilo Gorilla gorilla
- † Aŭstralopiteka genro
- Australopithecus afarensis
- Australopithecus africanus
- † Parantropa genro
- † Paranthropus robustus
- † Paranthropus boisei
- Homa genro
- Homo habilis
- Homo erectus
- Homo sapiens
Kategorio:Primatoj
Kategorio:Mamul-nomenklaturo de Středa
ja:ヒト科
BiologioBiologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj.
Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.
La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.
Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj.
Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologiaj principoj
Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.
Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo
skarabo
Ĉef-artikolo: Vivo
Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.
Evoluo: la centra principo de biologio
Ĉefartikolo: Evoluismo
Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.
Diverseco: La diverseco de la vivuloj
paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]]
Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj.
"Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj:
:Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj
Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon:
:Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj
Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj.
:virusoj -- Prionoj
Daŭreco: La komuna origino de la vivo
Ĉefartikolo: Komuna origino
Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko.
La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.
La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.
Konstanteco: adapto al la ŝanĝo
Interrilatoj: grupoj kaj medioj
organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]]
Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, paraziteco aŭ simbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.
Panoramo de biologio
Strukturo de la vivo
DNA sequence
Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio
Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo.
Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.
La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.
Fiziologio de la vivuloj
Diverseco kaj evoluo de la vivuloj
Biologia klasado
Rilatoj inter vivuloj
Historio de la vorto "biologio"
Historio
- Famaj Biologoj
Listo de biologiaj fakoj
- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio
Faklibroj en Esperanto
- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985
Ekstera Ligo en Esperanto:
- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html
als:Biologie
ja:生物学
ko:생물학
ms:Biologi
simple:Biology
th:ชีววิทยา
MamuloBiologio > Zoologio > Animalo > Mamulo
----
Mamuloj (Mammalia) estas klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido.
Ilia korpotemperaturo estas konstante regulata (kiel ĉe la birdoj). Plej multaj el ili havas placenton, krom ekzemple monotremoj (tiel nomitaj "kloakuloj", kvankam "kloako" estas ĝenerala vorto kiu aplikiĝas ankaŭ por birdoj, ekzemple) kaj marsupiuloj. Tial, en la 19a kaj frua 20a jarcentoj, mamuloj estis dividitaj je senplacentuloj (Aplacentalia) kaj placentuloj (Placentalia). Nuntempe temas pli-malpli pri triopa divido de vivantaj mamuloj en la grupojn 1) monotremoj aŭ kloakuloj (latine Monotremata, ankaŭ Prototheria); 2) marsupiuloj (Marsupialia, ankaŭ Metatheria); kaj 3) placentuloj (Placentalia, ankaŭ Eutheria).
Placentuloj havas internan fekundiĝon. Monotremoj demetas ovon (ornitorinko).
Mamuloj kutime vivas sur la tero, nur vespertoj flugas kaj cetacoj vivas en la akvo. Por la akvo estas adaptitaj ankaŭ aliaj bestoj (ekz. fokuloj), kvankam ili noktumas kaj nestas surtere. Ĉiuj spiras per pulmoj.
Iliaj kruroj, kranio, dentaro, korpokonstruo varias laŭ vivmaniero.
Pliaj ecoj:
- forta diafragmo
- 3 aŭdaj ostetoj (stapedo, maleo, inkudo; amfibioj, rampuloj, birdoj havas nur 1 aŭdan osteton).
- mandiblo konsistas el unu osto.
- laktaj mamglandoj
- maldekstra aorta arko
- sennukleaj ruĝaj globuloj (eritrocitoj)
/ _____ Monotremoj (ornitorinkoj, ekidnoj)
____/ /
\ /\
\/ ____ Marsupiuloj (didelfoj, kanguruoj, koaloj, ktp.)
\ /
\/ /
\__/
\___ Placentuloj (placentohavaj mamuloj)
Listo de la ordoj de vivantaj mamuloj:
- Cetacoj
- Fokuloj
- Insektomanĝuloj
- Karnomanĝuloj
- Ksenartroj
- Leporuloj
- Manisuloj
- Marsupiuloj
- Monotremoj
- Neparhufuloj
- Parhufuloj
- Primatoj
- Ronĝuloj
- Rostruloj
- Tubetodentuloj
- Ĥiropteroj
Mamul-nomenklaturo
Kategorio:Mamuloj
ja:哺乳類
ko:포유류
ms:Mamalia
simple:Mammal
th:สัตว์เลี้ยงลูกด้วยนม
zh-min-nan:Chhī-leng tōng-bu̍t
PrimatoNe konfuzu kun la religia titolo primaso
Biologio - Zoologio - Mamulo - Mamul-nomenklaturo - Vivonaskuloj - Placentuloj
----
Arbeto
___ Platirinoj - okcidentaj simioj
/
/\
simiuloj ___/ \__ Katarinoj - cerkopitekedoj (orientaj simioj), homedoj, gibonedoj
/\
/ \
/ Tarsioj - fantom-makioj, fantom-simietoj
/
__/
\
\prasimioj
\________ Strepsirinoj - Lemuroj, galagoj, lorisoj, ktp.
- Cerkopitekedoj: mangabejoj, hund-simioj, pavianoj, makakoj, mandrilo, barbo-simio
- Gibonedoj: gibonoj
- Homedoj: orangutango, ĉimpanzo, gorilo kaj homo - nuntempe oni konsideras ke ne nur homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj)
Ordo primatoj (Primates)
La simbolo † indikas grupon nun elmortintan.
subordo prasimioj (Prosimiae)
superfamilio † plesiadapoideoj (Plesiadapoidea)
:familio † plesiadapedoj (Plesiadapidae)
:familio † karpolestedoj (Carpolestidae)
:familio † paromomiedoj (Paromomyidae)
superfamilio lemuroideoj (Lemuroidea)
:familio † adapedoj (Adapidae)
:familio lemuredoj (Lemuridae)
:familio indriedoj (Indriidae)
:familio daŭbentoniedoj (Daubentoniidae)
:familio † arĥeolemuredoj (Archaeolemuridae)
superfamilio lorisoideoj (Lorisoidea)
:familio lorisedoj (Lorisidae)
superfamilio tarsioideoj (Tarsioidea)
:familio † anaptomorfedoj (Anaptomorphidae)
:familio † omomiedoj (Omomyidae)
:familio tarsiedoj (Tarsiidae)
subordo simiuloj (antropoidoj) (Simiae = Anthropoidea)
superfamilio ceboideoj (okcidentaj simiuloj) (Ceboidea)
:familio kalitriksedoj (Callithricidae)
:familio cebedoj (Cebidae)
superfamilio cerkopitekoideoj (orientaj simiuloj) (Cercopithecoidea)
:familio cerkopitekedoj (Cercopithecidae)
superfamilio † parapitekoideoj (Parapithecoidea)
:familio † parapitekedoj (Parapithecidae)
superfamilio homoideoj (Hominoidea)
:familio † pliopitekedoj (Pliopithecidae)
:familio gibonedoj (Hylobatidae)
:familio homedoj (Hominidae)
Vidu ankaŭ
Simio, Restaĵa homeculo, nigra platnaza simio, griza platnaza simio
Kategorio:Mamul-nomenklaturo de Středa
ja:サル目
ko:영장류
Biologia klasadoLa biologia klasado (aŭ biologia klasifikado) signifas la ordigon de plantoj, animaloj kaj aliaj vivuloj en grupojn laŭ ilia reciproka parenceco.
La sciencon de la biologia klasado oni nomas taksonomion.
La hierarkio
:Regno estas iu el la plej ĝeneralaj grupoj en la biologia klasifiko, ekz. animaloj (vidu Regno animala), fungoj, plantoj.
:Filumo estas nomo por unu el la klasoj de zoologio (divizio, por botaniko), la plej fundamenta en la speco.
:Klaso estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis).
:Ordo estas ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo). La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo.
:Familio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia). La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufikso -ac (botaniko), -ed (zoologio).
:Genro estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio.
:Specio estas ...
| Plantoj | Algoj | Fungoj | Animaloj |
| Divizio/Filumo | -phyta | -phyta | -mycota | |
| Subdivizio/Subfilumo | -phytina | -phytina | -mycotina | |
| Klaso | -opsida | -phyceae | -mycetes | |
| Subklaso | -idae | -phycidae | -mycetidae | |
| Ordo | -ales | -ales | -ales | -formes (birdoj, fiŝoj) |
| Subordo | -ineae | -ineae | -ineae | (pluralo de la genro, ekz-e Lari) |
| Superfamilio | -acea | | | -oidea |
| Familio | -aceae | -aceae | -aceae | -idae |
| Subfamilio | -oideae | -oideae | -oideae | -inae |
| Tribo | -eae | -eae | -eae | -ini |
| Subtribo | -inae | -inae | -inae | -ina |
Kategorio:Taksonomio
ja:生物の分類
OrangutangoOrangutango aŭ orangutano (specio Pongo pygmaeus) estas primato, membro de la familio homedoj.
Dosiero:Urangutangoj1.jpg
patrino orangutango kun sia ido
Vidu ankaŭ: Chantek, Biruté GALDIKAS,
Kategorio:Primatoj
ja:オランウータン
ms:Orang utan
Gorilo
Biologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato >
Hominedo > Gorilo
----
Gorilo (specio Gorilla gorilla) estas primato, membro de la familio hominedoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ゴリラ
ko:고릴라
th:กอริลลา
HomoBiologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio
----
right
Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).
La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.
La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:
Homo, kiel viva estaĵo
Homa Korpo - Sano - Nutrado - Loĝado - Vesto - Homaj malsanoj - Homa anatomio
Homo, kiel racia estaĵo
Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado
Homo, kiel socia estaĵo
Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo
La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ホモ・サピエンス
ko:인간
simple:Human
PrimatojNe konfuzu kun la religia titolo primaso
Biologio - Zoologio - Mamulo - Mamul-nomenklaturo - Vivonaskuloj - Placentuloj
----
Arbeto
___ Platirinoj - okcidentaj simioj
/
/\
simiuloj ___/ \__ Katarinoj - cerkopitekedoj (orientaj simioj), homedoj, gibonedoj
/\
/ \
/ Tarsioj - fantom-makioj, fantom-simietoj
/
__/
\
\prasimioj
\________ Strepsirinoj - Lemuroj, galagoj, lorisoj, ktp.
- Cerkopitekedoj: mangabejoj, hund-simioj, pavianoj, makakoj, mandrilo, barbo-simio
- Gibonedoj: gibonoj
- Homedoj: orangutango, ĉimpanzo, gorilo kaj homo - nuntempe oni konsideras ke ne nur homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj)
Ordo primatoj (Primates)
La simbolo † indikas grupon nun elmortintan.
subordo prasimioj (Prosimiae)
superfamilio † plesiadapoideoj (Plesiadapoidea)
:familio † plesiadapedoj (Plesiadapidae)
:familio † karpolestedoj (Carpolestidae)
:familio † paromomiedoj (Paromomyidae)
superfamilio lemuroideoj (Lemuroidea)
:familio † adapedoj (Adapidae)
:familio lemuredoj (Lemuridae)
:familio indriedoj (Indriidae)
:familio daŭbentoniedoj (Daubentoniidae)
:familio † arĥeolemuredoj (Archaeolemuridae)
superfamilio lorisoideoj (Lorisoidea)
:familio lorisedoj (Lorisidae)
superfamilio tarsioideoj (Tarsioidea)
:familio † anaptomorfedoj (Anaptomorphidae)
:familio † omomiedoj (Omomyidae)
:familio tarsiedoj (Tarsiidae)
subordo simiuloj (antropoidoj) (Simiae = Anthropoidea)
superfamilio ceboideoj (okcidentaj simiuloj) (Ceboidea)
:familio kalitriksedoj (Callithricidae)
:familio cebedoj (Cebidae)
superfamilio cerkopitekoideoj (orientaj simiuloj) (Cercopithecoidea)
:familio cerkopitekedoj (Cercopithecidae)
superfamilio † parapitekoideoj (Parapithecoidea)
:familio † parapitekedoj (Parapithecidae)
superfamilio homoideoj (Hominoidea)
:familio † pliopitekedoj (Pliopithecidae)
:familio gibonedoj (Hylobatidae)
:familio homedoj (Hominidae)
Vidu ankaŭ
Simio, Restaĵa homeculo, nigra platnaza simio, griza platnaza simio
Kategorio:Mamul-nomenklaturo de Středa
ja:サル目
ko:영장류
Ĉimpanzo ja:%E3%83%81%E3%83%B3%E3%83%91%E3%83%B3%E3%82%B8%E3%83%BC%E5%B1%9E
Biologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato >
Homedo > Ĉimpanzo
----
Homedo
Ĉimpanzo (specio Pan troglodytes)- primato kiu estas membro de la familio Hominidae. La ĉimpanzon oni konsideras la plej proksima kuzo al homo inter la bestoj (vidu la artikolon pri homedoj).
Linnaeus nomis ilin Homo troglodytes - "homo de la kaverno". La unua parto de la nomo estis korektita, sed ne la dua, kvankam ĉimpanzoj ne loĝas en kavernoj.
En la 1960-aj kaj poste, Jane GOODALL loĝis en la ĝangalo por studi la ĉimpanzojn. Ŝi trovis, inter alie, ke ili estas pli agresemaj ol ni supozis kaj povas inventi simplajn ilojn.
Kvankam al la ĉimpanzo oni ne povas lerni je paroli, pro komformigo de la laringo, kiun posedas nur la homoj, oni ekde 1966 (projekto Washoe, fare de Allen kaj Beatrix GARDNER) sukcsesis lerni al ili certagrade signolingon de la surduloj (Ameslan). En tiuj eksperimentoj, pluigitaj de Roger FOUTS, montriĝis, ke ili kapablas kombini spontane signojn, simile al tio, kion faras homoj (ekzemple "frukto-trinkaĵo" por akvomelono aŭ "frukto-dolorigi-plori" por akra rafano), kaj derivi figurajn sencojn el konkretaj (ekzemple ili spontane kreis insultojn per konkreta vorto: "malpura") Aliaj eksperimentoj evidentigis la samajn ligvokapablojn per uzo de komputiloj (ĈimpazinoLana) aŭ de simbolaj pecoj el plasto (vidu Yerkish).
Unu jaro post la komenco de tiuj eksperimentoj nederlanda esploristo montris, ke ankaŭ en la naturo ili komunikas per signoj, kaj ke tiuj malsamas laŭ la komunumoj, kiel iaj "dialektoj". Por pli da detaloj vidu artikolon: Ligvokapabloj de simioj.
Vidu ankaŭ: bonobo
Kategorio:Primatoj
Ĉimpanzo ja:%E3%83%81%E3%83%B3%E3%83%91%E3%83%B3%E3%82%B8%E3%83%BC%E5%B1%9E
Biologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato >
Homedo > Ĉimpanzo
----
Homedo
Ĉimpanzo (specio Pan troglodytes)- primato kiu estas membro de la familio Hominidae. La ĉimpanzon oni konsideras la plej proksima kuzo al homo inter la bestoj (vidu la artikolon pri homedoj).
Linnaeus nomis ilin Homo troglodytes - "homo de la kaverno". La unua parto de la nomo estis korektita, sed ne la dua, kvankam ĉimpanzoj ne loĝas en kavernoj.
En la 1960-aj kaj poste, Jane GOODALL loĝis en la ĝangalo por studi la ĉimpanzojn. Ŝi trovis, inter alie, ke ili estas pli agresemaj ol ni supozis kaj povas inventi simplajn ilojn.
Kvankam al la ĉimpanzo oni ne povas lerni je paroli, pro komformigo de la laringo, kiun posedas nur la homoj, oni ekde 1966 (projekto Washoe, fare de Allen kaj Beatrix GARDNER) sukcsesis lerni al ili certagrade signolingon de la surduloj (Ameslan). En tiuj eksperimentoj, pluigitaj de Roger FOUTS, montriĝis, ke ili kapablas kombini spontane signojn, simile al tio, kion faras homoj (ekzemple "frukto-trinkaĵo" por akvomelono aŭ "frukto-dolorigi-plori" por akra rafano), kaj derivi figurajn sencojn el konkretaj (ekzemple ili spontane kreis insultojn per konkreta vorto: "malpura") Aliaj eksperimentoj evidentigis la samajn ligvokapablojn per uzo de komputiloj (ĈimpazinoLana) aŭ de simbolaj pecoj el plasto (vidu Yerkish).
Unu jaro post la komenco de tiuj eksperimentoj nederlanda esploristo montris, ke ankaŭ en la naturo ili komunikas per signoj, kaj ke tiuj malsamas laŭ la komunumoj, kiel iaj "dialektoj". Por pli da detaloj vidu artikolon: Ligvokapabloj de simioj.
Vidu ankaŭ: bonobo
Kategorio:Primatoj
Gorilo
Biologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato >
Hominedo > Gorilo
----
Gorilo (specio Gorilla gorilla) estas primato, membro de la familio hominedoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ゴリラ
ko:고릴라
th:กอริลลา
Gorilo
Biologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato >
Hominedo > Gorilo
----
Gorilo (specio Gorilla gorilla) estas primato, membro de la familio hominedoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ゴリラ
ko:고릴라
th:กอริลลา
HomoBiologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio
----
right
Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).
La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.
La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:
Homo, kiel viva estaĵo
Homa Korpo - Sano - Nutrado - Loĝado - Vesto - Homaj malsanoj - Homa anatomio
Homo, kiel racia estaĵo
Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado
Homo, kiel socia estaĵo
Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo
La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ホモ・サピエンス
ko:인간
simple:Human
Homo erectusPrimatoj > Homedoj > Prahomo > Homo erectus
Kategorio:Primatoj
ja:ホモ・エレクトス
Kategorio:Primatoj
Kategorio:Placentuloj
ko:분류:영장류
Kategorie:VzducholoděHlavní článek: vzducholoď
Kategorie:Letadla
ja:Category:飛行船
gry ebay Pozycjonowanie ebay Malaga accommodation
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Poly-A tail
Polyadenylation is the covalent linkage of a polyadenylyl moiety to a messenger RNA molecule. In eukaryotic organisms, polyadenylation is the mechanism by which most messenger RNA (mRNA) molecules are terminated at their 3' ends. The poly(A) tail aids in mRNA stability by protecting it from
|
|
Health Psychology
Health psychology is the “…use of psychological principles to promote health and to prevent illness (Taylor, 1990).” Health psychology considers the biological, cognitive, behavioral, emotional, social, psychosomatic and environmental factors as they relate to health and illness. This approach to health is also known as the biopsychosocial model. Health psychology is both a theoretical and applied science. Researchers try to dete
|
Blue Curaçao
Blue Curaçao is a deep blue liqueur flavoured with the dried peels of Larahas, bitter relatives of oranges, grown on the island of Curaçao. The drink first developed and marketed by the Curaçao Jewish Senior family in the 18th century.
It has an orange flavour, with varying degrees of bitterness, but is used primarily as a colouring agent in lunar crater that is located in the northeastern part of the Moon's near side. It lies south-southeast of the flooded Chevallier crater and northwest of Hooke crater, roughly mid-way between these two formations. To the northeast is the Lacus Temporis plain.
The interior
|
Fasken Martineau DuMoulin
Fasken Martineau Dumoulin LLP is a Canadian law firm specialising in business law and litigation. The firm has roughly 560 practising lawyers. The largest of its offices is in Toronto, with other offices in Vancouver. Montreal, Calgary and Read More... |
Haxxxor 2, Fear of an 8-bit Planet
The Haxxxor movies are two low-budget DVD pornographic movies targeted for hackers by Fantasy Photographs LLC.
In the movies nude women teach and perform computer activities.
The movies are sold at hacker conventions such as DEF CON, and also online.
Haxxxor, No Longer Floppy
Haxxxor, No Longer Floppy, released
|
Fruit Brute
Fruit Brute was one of a line of five monster-themed breakfast cereals produced by General Mills. It is also the name of the cereal's mascot, a humorous cartoon werewolf. The frosted fruit-flavored cereal contained lime flavored
|
Ngo-Dinh-Thuc
Archbishop Pierre Martin Ngô Đình Thuc (吴廷俶) (approximately pronounced "Ngoh Din Took" ) (October 6, 1897–December 13, 1984), Roman Catholic Archbishop of Huế, Vietnam, was born in Huế, on
|
|