Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Honoraj Membroj De UEA

Honoraj membroj de UEA

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-asocio > Universala Esperanto-Asocio > Honoraj membroj de UEA ---- Kiel Honoraj membroj de UEA estas elektitaj esperantistoj, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda esperanto-movado. Listo de honoraj membroj kaj elektojaroj
- D-ro André ALBAULT, Francio
- Mag. William AULD, Britio 1987
- S-ro Aref AZARI, Irano
- S-ro Pierre BABIN, Francio
- S-ro Hans BAKKER, Nederlando
- D-ro Arthur BAUR, Svislando
- S-ino Belka BELEVA, Bulgario
- Prof. Ignat Florian BOCIORT, Rumanio
- S-ino Lucija BORČIĆ, Kroatio
- D-ro Werner BORMANN, Germanio
- D-ro Ivo BOROVEČKI, Kroatio
- D-ino Marjorie BOULTON, Britio
- D-ro Donald BROADRIBB, Aŭstralio
- S-ro Edwin BURG, Nederlando, 2003
- S-ro Petras ĈELIAUSKAS, Litovio
- S-ro Sylla CHAVES, Brazilo
- S-ro Dao Anh Kha - Vjetnamio
- S-ro DEGUĈI Kjotaro, Japanio
- S-ro Fernando de DIEGO, Venezuelo
- S-ino Elfriede ERNST, Belgio
- Imre FERENCZY, Hungario, 2003
- S-ro Christopher FETTES, Irlando
- S-ino Elvira FONTES, Brazilo
- D-rino Lina GABRIELLI, Italio
- S-ro Claude GACOND, Svislando
- Salah GHANEM, Libano, 2003
- S-ino Jadwiga GIBCZYŃSKA, Pollando
- S-ro Joachim GIESSNER, Germanio
- S-ro Adam GORALSKI, Venezuelo
- D-ino Kathleen HALL, Britio
- S-ro HAN Moo-hyup, Koreio
- S-ro William R. HARMON, Usono
- S-ro Richard HIRSCH, Germanio
- S-ino Mila van der HORST-KOLIŃSKA, Nederlando
- D-ro Ferenc JÁKI, Hungario
- Josef KAVKA, Ĉeĥio, 2003
- S-ro Edwin de KOCK, Usono
- D-ro Boris KOLKER, Usono, 2005
- S-ro KURISU Kei, Japanio
- S-ro Grégoire MAERTENS, Belgio
- Mag. G. F. MAKKINK, Nederlando 1988
- S-ino Elna MATLAND, Norvegio
- Antanas MEKYS, Litovio, 2003
- Lic. A. J. MIDDELKOOP, Nederlando 1988
- Prof. Evaldo PAULI, Brazilo
- S-ro Claude PIRON, Svislando
- s-ro Baldur RAGNARSSON, Islando
- Prof. YAMAZOE Saburô, Japanio
- D-ro M. SAHEB-ZAMANI, Irano
- S-ro YAMASAKI Seikô, Japanio
- S-ino Eli URBANOVA, Ĉeĥio
- D-ro Ebbe VILBORG, Svedio
- S-ro E.L.M. WENSING, Nederlando
- S-ino Sija van WIJNGAARDEN, Nederlando
- D-ro Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF, Francio 1987

2004


- Vladimir Vladimiroviĉ SAMODAJ (Rusio)
- Gian Carlo FIGHIERA (Italio)
- LI Shijun (Laŭlum) (Ĉinio)
- TAKEUTI Yosikazu
- Lee Chong-Yeong
- Magda ŠATUROVÁ-SEPPOVÁ
- Jiří VYCHODIL

Forpasintaj honoraj membroj


- Muztar ABBASI - Pakistano
- Georgo ABRAHAM - Argentino
- Nikola ALEKSIEV - Bulgario
- Francisco ALMADA - Brazilo
- Bernardino d' ALMEIDA MARTINS - Portugalio
- A. D. ATANASOV - Bulgario
- Giordano AZZI - Italio
- István BÁCSKAI - Hungario
- Juan BACHRICH - Venezuelo
- Julio BAGHY - Hungario
- Georges BAIRE - Francio
- Pál BALKÁNYI - Hungario
- Marie BARTOVSKÁ - Ĉeĥio
- Louis BASTIEN - Francio
- Paul BERENGUIER - Francio
- Paul BLAISE - Belgio
- Artur BORMANN - Germanio
- Louis BOUVIER - Francio
- Charles BRUNET - Francio
- Odo BUJWID - Pollando
- O. BÜNEMANN - Germanio
- Adolf BURKHARDT - Germanio, 2003
- A. CAETANO COUTINHO - Brazilo
- Antonio CARBONELL y BOSQUE - Hispanio
- D. CHAGNOŬ - Francio
- Emmanuel CHICOT - Francio
- Charles CRESP - Francio
- Andreo CSEH - Nederlando
- Walter Bell CURRIE - Britio
- Barbara CVETKOVA - Rusio
- A. CZUBRYNSKI - Pollando
- Theodor ČEJKA - Ĉeĥio
- Aldo de' GIORGI - Italio
- Einar DAHL - Svedio
- Ernest DELIGNY - Francio
- K. DRAĴEV - Bulgario
- Willem DREES - Nederlando
- Karoly FAJSZI - Hungario
- Alice FARGES - Francio
- M. FERNÁNDEZ MENÉNDEZ - Urugvajo
- Ada FIGHIERA SIKORSKA - Italio
- Madeleine FOING-HAUDEBINE - Francio
- Manuel de FREITAS - Portugalio
- H. FRENZEL - Aŭstrio
- Eugene GABERT - Francio
- J. GARZON-RUIZ - Hispanio
- E. GASSE - Francio
- M. GÉNERMONT - Francio
- Joachin GIESSNER - Germanio
- Justin GODART - Francio
- Raymond GONIN - Francio
- Ĥristo GOROV - Bulgario
- Douglas B. GREGOR - Britio
- T. J. GUÉRRITE - Britio
- Stojan ĜUĜEV - Bulgario
- HAJPIN Li - Koreio
- Giselle HARABAGIU - Usono
- G. HARABAGIU-NUHAMOVICI - Rumanio
- Luis HERNÁNDEZ YZAL - Hispanio
- F. W. HIPSLEY - Britio
- William H. HIRST - Britio
- Emilie HODLER-RUCH - Francio
- H. HODLER - Francio - s-ino
- Oene HOEKSTRA - Nederlando
- Rudolf HROMADA - Ĉeĥio
- Alberic HUMEZ - Francio
- J. ISBRUCKER - Nederlando
- J. R. G. ISBRUCKER - Nederlando
- Ludwig ISTEL - Germanio
- ITO Kanzi, Japanio
- Charles JAYET - Svislando
- Raúl JUÁREZ - Kubo
- Teo JUNG - Nederlando
- Kolomano KALOCSAY - Hungario
- David KENNEDY - Britio
- Irja. KLEMOLA - Finnlando
- Leopoldo KNOEDT - Brazilo
- Bernhard KÖTZ - Germanio
- Vojtěch KRAUS - Ĉeĥio
- Antonín KUDELA - Ĉeĥio
- Gustav KÜHLMANN - Danio 1988
- H. KÜRSTEINER - Svislando
- Stefano LA COLLA - Italio
- Pedro Pablo LAMAS DÍAZ, Kubo
- Armand LANDENNE - Belgio
- Emilija LAPENNA - Jugoslavio
- Oskari LEHTIVAARA - Finnlando
- Paul LINARES
- Miĥail MANDRIK - Bjelorusio
- Jaroslav MAŘÍK - Ĉeĥio
- MIJAKE Ŝihej - Japanio
- Zef Luigj MJEDA - Albanio
- NGUYEN Hai Trung - Vjetnamio
- NGUYEN Minh Kinh - Vjetnamio
- NITOBE Inazo - Japanaio
- M. NOLL - Danio
- Paul NYLÉN - Svedio
- Jaan OJALO - Estonio
- Olle OLSSON - Svedio
- OSSAKA Kenji - Japanio
- Liisi OTERMA - Finnlando
- Donald E. PARRISH - Usono
- Augustin PITLÍK - Ĉeĥio
- A. PLOUSSU - Francio
- Bozidar POPOVIĈ - Bulgario 1987
- Edmond PRIVAT - Svislando
- Juan RÉGULO PÉREZ - Hispanio
- Ragnvald RIAN - Norvegio
- Claudius Vincent RICHARD - Maroko
- F. ROCKMANN
- Johan Hammond ROSBACH, Norvegio
- Reto ROSSETTI - Britio
- J. SALDANHA CARREIRA - Portugalio
- Betty SALT - Kanado
- Cathy SCHULZE - Usono
- Hippolyte SÉBERT - Francio
- Eva SEEMANNOVÁ - Ĉeĥio
- Vilho SETÄLÄ - Finnlando
- SHIN Bongcho - Koreio
- Otto SKLENČKA - Ĉeĥio
- Karl Ludvig SÖDERBERG - Svedio
- François SOUBRANNE - Francio
- P. J. SOETERS - Nederlando
- A. STAMATIADIS - Grekio
- Hugo STEINER - Aŭstrio
- Carl STØP-BOWITZ - Norvegio
- Umberto STOPPOLONI - Italio
- Georges STROELE - Svislando
- Jan STRÖNNE - Svedio
- Edward SYMOENS - Belgio
- Julie ŠUPICHOVÁ - Ĉeĥio
- St. SZABUNIEVICZ
- TAKEUTI Yosikazu - Japanio
- H. THILANDER - Svedio
- A. W. THOMSON - Britio
- Józef TOCZYSKI - Pollando 1987
- H. TRESSEL - Germanio
- Anna TUSCHINSKI - Pollando
- Eduard Vladimír TVAROŽEK - Slovakio
- Alec VENTURE - Britio
- P. J. VERMAAS - Nederlando
- Marianne H. VERMAAS - Nederlando
- Bruno VOGELMANN - Germanio
- Josef VONDROUŠEK - Ĉeĥio
- Gaston WARINGHIEN - Francio
- Norman WILLIAMS - Britio
- E. J. WOESSINK - Nederlando
- WONG Kenn - Ĉinio
- Eugen WÜSTER - Germanio
- YE Laishi - Ĉinio (Ĵelezo)
- ISOBE Yukiko - Japanio
- ZHANG Qicheng - Ĉinio ---- Vidu ankaŭ Prezidantoj de UEA Honora Patrona Komitato de UEA

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Esperanto-asocio

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-asocio < Asocioj ---- Esperanto-asocio estas asocio, kutime ĉe landa, regiona aŭ tutmonda nivelo, kiu celas disvastigi aŭ utiligi Esperanton; komparu kun Esperanto-klubo.
- Universala Esperanto-Asocio (UEA)
- Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
- Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
- Afrikaj Esperanto-Asocioj
- Amerikaj Esperanto-Asocioj
- Aziaj Esperanto-Asocioj
- Eŭropaj Esperanto-Asocioj
- Oceaniaj Esperanto-Asocioj
- Transkontinentaj Esperanto-Asocioj
- Fakaj Esperanto-Asocioj

Vidu ankaŭ


- Iamaj Esperanto-Asocioj Asocio Asocio Asocio Asocio

Universala Esperanto-Asocio

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI. La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947. UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj. UEA celas, laŭ la Statuto el 1980: :a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto; :b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; :c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politikolingvo; :ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako. UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro. UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto. UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj. Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo. Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA

Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA

EdE-U UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita. Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA. Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA. Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto. La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223. Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj. La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj. UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj. Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn. La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958. Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918. Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler. La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro. La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619 La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien. Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16. Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.

Eksteraj ligoj

[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA] [http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO] ---- Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia. Kategorio:Esperanto-asocio

André ALBAULT

Franca esperantisto André ALBAULT (naskiĝis la 14-an de junio 1923, Reims, Francio) estas franca okul-kuracisto, esperantisto ekde 1939, honora membro de UEA. Li skribis multajn verkojn. Bedaŭrinde lia partopreno je provo reformi la ortografion per forigo de supersignoj estigis al li multe da malamikoj, dum rompiĝis malnovaj amikecoj. Li estis tre kritikata okaze de la «dua korea milito», koncerne la nomon de tiu lando. Laŭ li ĝi estas Koreo, enloĝata de Koreanoj, dum la homoj, kiuj vivis tie, protestis, ke ili estas Koreoj, anoj de Koreio. Por riski nenian malaprobon multaj Esperantistoj ekkutimis paroli pri «Korea Respubliko». Li estas plej konata pro sia rolo en Akademio de Esperanto, unue sekretario (1963), poste direktoro de la sekcio pri komuna vortaro (1965-1976) kaj prezidanto dum kvar trijaraj mandatoj (1983-1995) -, Albault funkciis tamen ankaŭ kiel vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (1974-1976), prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1967-1974); komitatano (1957-1969) kaj kultur-faka estrarano (1962-1967) de UEA. Li redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Albault kunlaboris pri la medicinaj terminoj kaj la reviziado de PIV, publikigis sennombrajn artikolojn, enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963) kaj verkis i.a. Vortaro franca-esperanta (1961, kun R. Leger, kiu lin signis kiel rimarkindan leksikologon), Naŭ prelegoj pri la Fundamento (1990, Vojaĝo tra la landoj kaj Multlingva glosaro pri landnomoj (1991).

William AULD

William AULD (naskiĝis la 6-an de septembro 1924) estas skota poeto en Esperanto. Profesie Auld estis la vicestro de liceo. Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947. Li loĝas en la skota urbeto Dolaro. Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), "Esperanto" de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La brita esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li ĉefredaktis rubrikon ĝis 1998. Vicprezidanto de UEA (1977-1980). Prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983). Honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.

Listo de verkoj

Poemaroj


- Spiro de l' pasio (granda poemo en "Kvaropo" 1952)
- La infana raso (1956)
- Unufingraj melodioj (1960)
- Humoroj (1969)
- Rimleteroj (kun Marjorie BOULTON, 1976)
- El unu verda vivo (1978)
- En barko senpilota (1987)
- Unu el ni (1992) Antologioj:
- Angla antologio 1000-1800 (poezia redaktoro, 1957)
- Esperanta antologio (Poemoj 1887-1957) (1958/1984)
- 25 jaroj (poezia redaktoro, 1977)
- Skota antologio (kunredaktoro, 1978)
- Sub signo de socia muzo (1987)
- Nova Esperanta Krestomatio (1991)
- Plena poemaro: Miĥalski (red. 1994)
- Tempo fuĝas (1996)

Tradukaĵoj

el la angla


- La balenodento , de Jack LONDON (1952)
- Epifanio , de Shakespeare (1977)
- La urbo de terura nokto , de James THOMSON (1977)
- Don Johano, Kanto 1 , de George BYRON (1979)
- La robaioj de Omar Kajam , de Edward FITZGERALD (1980)
- La sonetoj , de Shakespeare (1981)
- Fenikso tro ofta , de Christopher FRY (1984)
- Montara vilaĝo , de Chun-chan Je (1984)
- La graveco de la Fideliĝo , de Oscar WILDE (1987)
- La komedio de eraroj , de Shakespeare (kun Asen M. SIMEONOV, 1987)
- Omaĝoj. Poemtradukoj (1987)
- Gazaloj , de HAFEZ (1988)
- Spartako , de Leslie MITCHELL (1993)
- La stratoj de Aŝkelono , de Harry HARRISON (1994)
- Teri-strato , de Douglas DUNN (1995)
- La kunularo de l' ringo , de J.R.R.TOLKIEN (1995)
- La du turegoj , de J.R.R. TOLKIEN (1995)
- La hobito , de J.R.R. TOLKIEN (poemoj kaj kantoj; kun Christopher GLEDHILL, 2000)

el la skota

:Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert BURNS (kun Reto ROSETTI, 1977)

el la sveda

:Aniaro, de Harry MARTINSON (kun Bertil NILSSON, 1979)

Kantaroj


- Floroj sen kompar (kun Margaret HILL, 1973)
-
Kantanta mia bird (kun Margaret Hill, 1973)
- Dum la noktoj (kun Margaret kaj David HILL, 1976)

Lernolibroj


- Esperanto: A New Approach (1965)
- Paŝoj al plena posedo (1968)
- A first course in Esperanto (1972)
- Traduku! (1993)

Bibliografio


- Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996), kun E. Grimley Evans)

Esearoj


- Facetoj de Esperanto (1976)
- Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)
- Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
- Vereco, distro, stilo (1981)
- Kulturo kaj internacia lingvo (1986)
- [http://miresperanto.narod.ru/biblioteko/fenomeno.htm La fenomeno Esperanto] (1988)
- La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)

Miksita


- Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)

Festlibro


- Lingva Arto. Jubilea libro omaĝe al Wiliam Auld kaj Marjorie BOULTON. BENCZIK Vilmos, (1999, red.), Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 217 p. ISBN 92-9017-064-6

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Anna.html Anna]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr41/auld/mateno.html Septembra mateno]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/rimleteroj/ Rimleteroj] (inter William Auld kaj Marjorie Boulton)
- [http://www.geocities.com/cigneto/thctxt/p/pratempee1.html Pratempe en Anglujo ĉu] (Jerusalem de William BLAKE) AULD, William AULD, William AULD, William AULD, William

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


1987

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1987 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1987 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Skismo de Loglano, oni kreis la Loĵbano.
- Lingva projekto Unitario proponita de M. PLEYER.
- Sovetunio : Reformema Gorbaĉevo estriĝas.
- Bulgario : unuaj demokratiaj elektoj.
- Burkino : Blaise COMPAORE elektatas prezidento.
- Esperantio : Jubileo de Esperanto
- 23-a de februaro : Supernovao eksplodas en la Granda Maĝelana Nubo.
- Floréal MARTORELL eklernis Esperanton.

Naskiĝoj

Mortoj


- 9-a de januaro : João ANDRADE
- 22-a de februaro : Andy WARHOL
- 3-a de marto : Bernhard GRZIMEK
- 3-a de marto : Hana VÍTOVÁ
- 14-a de majo : Rita HAYWORTH
- 6-a de junio : ISAMU Yamaga
- 12-a de junio : Sergej Nikolajeviĉ BOJEV
- 22-a de junio : Usono : Morto de Fred ASTAIRE
- 17-a de decembro : Usono : Morto de Marguerite YOURCENAR
- Ivo LAPENNA ----
1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1987 ja:1987年 ko:1987년 simple:1987 th:พ.ศ. 2530

Irano

Geografio > Azio > Irano ---- Azio thumb Irano - Iran - ايران Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi-tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo. Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.

vidu ankaŭ


- Historio de Irano
- Iranaj Artistoj
- Perslingva literaturo
- Listo de urboj de Irano
- Landnomoj

eksteraj ligoj


- [http://www.geocities.com/esagil1/arkiran.htm malnovega historio de Irano] (france)
- (1)[http://www.geocities.com/esagil1/iraniens.htm alveno de la unuaj iranaj popoloj en Irano] (france)
- [http://www.bahai.org/article-1-8-3-6.html la situacio de bahaanoj en Irano] (angle) Kategorio:Irano ja:イラン ko:이란 ms:Iran simple:Iran th:ประเทศอิหร่าน zh-min-nan:Iran

Pierre BABIN

Franca esperantisto Pierre BABIN (naskiĝis 1919) estas franca esperantisto ekde 1947, honora membro de UAE. Li estas emerita inspektoro pri la angla lingvo. Li estis direktoro (1966-1992) de kastelo Gresillon (Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj) kaj plu direktoras ties revuon Kulturaj Kajeroj (1959-). Babin estis estrarano de UFE (1975-1979) kaj prezidis Francan E-Instituton (1989-1998). Li ofte gvidis E-kursojn en la urboj Nanto, Tours, Bureso ktp kaj verkis la progresigan E-lernolibron Por la praktikantoj (5 eld. de 1957). Multjara UEA-delegito.

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Hans BAKKER

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Nederlanda esperantisto < Hans BAKKER ---- Hans BAKKER (naskiĝis la 8-an de novembro, 1937) estas nederlanda esperantisto kaj honora membro de UEA (2002). Dum sia vivo li faris multajn laborojn, la lasta estas ĉe la nederlanda partio Verda-maldekstra. Li lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953, iĝis membro de TEJO-Nederlando de 1955, kunorganizis la 20-an kongreson de TEJO en Amsterdamo en 1964, gvidis NEJO-komisionon de TEJO (poste KER) de 1965 ĝis 1976, gvidis la afrikan agadon de UEA de 1980 ĝis 2001. Hans Bakker estas tre granda ekzemplo por la junaj generacioj, ĉar li estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiŝas tion. Kiam li estis juna li iĝis honora membro de TEJO. BAKKER

Arthur BAUR

Svisa esperantisto Arthur BAUR estas svisa honora membro de UEA, ĵurnalisto.

Verkoj


- Allegra genügt nicht!: Rätoromanisch als Herausforderung für die Schweiz (1996)
- De la utopio al la realeco; Von der Utopie zur Wirklichkeit
- Deine zweite Sprache (1960)
- Esperanto-Kurs (1958)
- La fenomeno Svislando (originale verkita en Esperanto, 1979)
- Die Geschichte der Esperanto-Sendungen aus der Schweiz
- La kreo de nova retoromanĉa skriblingvo
- La literaturo de romanĉa Svislando
- La literaturo en alemana Svislando
- Panoramo de Esperanto (1983)
- Das Problem der internationalen Sprache (1953)
- La retoromanĉa: historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando (1995)
- La retoromanĉa: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando (1984)
- Von der Utopie zur Wirklichkeit (1976)

Tradukoj

Peter-Ruetschi, Tina: Por pli vasta utiligebleco de Esperanto (1954)
- Svisa antologio (red.: Arthur Baur)

Belka BELEVA

Bulgaraj geesperantistoj Belka BELEVA (naskiĝis 1927) estas bulgrara honora membrino de UEA. Ŝi esperantistiĝis en 1957. Profesia aktorino, kunfondinto de Bulgara Esperanto-Teatro. Ekde la unua prezentado de BET (1958) ŝi seninterrompe aktivas sur la Esperanta teatra scenejo. Krom en BET, ŝi partoprenis ankaŭ en Internacia Arta Teatro. Ŝi aktoris en dek naciaj kongresoj de Bulgara E-Asocio, dek kvin UK-oj, kvar fervojistaj kaj tri junularaj kongresoj internaciaj, naŭ festivaloj de E-teatro, kaj multaj aliaj aranĝoj lokaj kaj internaciaj. Ŝi prezidis Sofian E-Societon (1979-1981), la Virinan Komisionon de BEA (19751986), kaj membris en la Virina Komisiono de UEA (1978-1982). En 1986 aperis ŝia aŭtobiografio Teatro sen lingva bariero.

Bulgario

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Bulgario ---- Balkana Duoninsulo
Dosiero:bg.gif
Bulgario - Balgarija 7 Lando en Balkana duoninsulo.
  • Landkodo: BG.
  • E-nomo: [a] Bulgarujo; [o] Bulgara Respubliko.
  • Nacia nomo: [o] Republika Balgarija (България).
  • Areo: 110.912 kv.km.
  • Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Petar Stojanov.
  • Adm. divido: 9 provincoj. (Burgas, urbo Sofio, Khaskovo, Lovech, Montana, Plovdiv, Ruse, Sofio, Varna)
  • Ĉefurbo: Sofio (1.109 mil).
  • Urboj: Plovdiv (374 mil), Varna (297 mil).
  • Loĝantaro: 8.409 mil (1995), inter ili bulgaroj 87%, turkoj 8%, rumanoj 2%, ciganoj.
  • Ŝtatlingvo: bulgara.
  • Kredantoj: ortodoksaj kristanoj.
  • Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
  • Pokapa MEP: 1.330 $.
  • Monunuo: levo (= 100 stotinkoj);
  • Organizoj: UNO (1955)
  • Historio de Bulgario: fariĝis sendependa de turkoj en 1908. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.
  • Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, tracaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Landdividoj de Bulgario
- Listo de bulgaraj ŝtatestroj De 1997 Bulgario dividitas laŭ 28 departementoj, kiuj estas (la n-roj repondas al tiuj en la mapo): # Blagoevgrad # Burgas # Dobriĉ # Gabrovo # Kazanlako # Ĥaskovo # Kurdzhali # Kjustendil # Lovech # Montana # Pazardĵik # Pernik # Pleven # Plovdiv # Razgrad # Ruse # Ŝumen # Silistra # Sliven # Smoljan # Sofia (Urbo) # Sofia (Regiono) # Stara Zagora # Turgoviŝte # Varna regiono # Veliko Turnovo # Vidin # Vratsa # Jambol

Eksteraj ligoj


- [http://www.kirildouhalov.net History, art and music in Bulgaria]
- [http://www.EasyBulgarian.com EasyBulgarian.com - Learn the Bulgarian Language]
- [http://bulgaria.europe-countries.com Bulgaria Pictures]
- [http://www.europe-atlas.com/bulgaria-map.htm Bulgaria Map] Kategorio:Bulgario fiu-vro:Bulgaaria ja:ブルガリア ko:불가리아 ms:Bulgaria roa-rup:Vurgarii simple:Bulgaria th:ประเทศบัลแกเรีย zh-min-nan:Bulgariya

Ignat Florian BOCIORT

Rumana esperantisto - Honoraj membroj de UEA Ignat Florian BOCIORT naskiĝis en sud-okcidenta Rumanio en 1924. Studis en la Universitato Bukareŝto. Doktoriĝis en la Universitato Humboldt de Berlino. Diversaj instruaj postenoj en la universitatoj de Bukareŝto, Timişoara kaj Berlino. Aŭtoro de pluraj libroj pri estetiko kaj literatura teorio. Lernis Esperanton en la 1970-aj jaroj kaj iĝis tre aktiva en la rumania E-movado, kiun li revigligis fine de la jaroj 1970-aj. Diversaj postenoj en la rumania E-movado; membro de kelkaj akademioj. Nun vivas en Germanio. Ignat Florian BOCIORT naskiĝis en sud-okcidenta Rumanio en 1924 en mez-kamparana familio. Kiam li alvenis liceon, li evidentigis ege malaltan matematiko-nivelon, sed li eksolvadis sola ĉiujn ekzercojn de sia lernolibro, kaj fine de la jaro li mirigis sian profesoron per siaj progresoj; kelkajn jarojn poste li akcidente anstataŭis la malsanan matematikoinstruiston de sia klaso. Li sukcesis abiturientan ekzamenon la lastan jaron de la dua mondmilito en 1944 kaj studis en la Universitato Bukareŝto, filozofion (1945-1949) kaj filologion (1946-1950). Doktoriĝis en la Universitato Humboldt de Berlino pri filozofio. Diversaj instruaj postenoj en la universitatoj de Bukareŝto (Rumanaj lingvo kaj literaturo), Timişoara (estetiko kaj literaturo) kaj Berlino (rumanaj studoj). Li emeritiĝis jare 1995. Aŭtoro de pluraj libroj pri estetiko kaj literatura teorio.
Lernis Esperanton en la 1970aj jaroj kaj iĝis tre aktiva en la rumania E-movado, kiun li revigligis fine de la jaroj 1970-aj. Diversaj postenoj en la rumania E-movado; membro de kelkaj akademioj. Nun vivas en Germanio. Bociort estas orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino.

Eksteraj ligoj


- [http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/02_BORCIOR.htm lingva artikolo far li] BOCIORT, IGNAT FLORIAN BOCIORT, Ignat Florian

Lucija BORČIĆ

Kroata esperantisto Lucija BORČIĆ (naskiĝis 1921) estas kroata esperantino ekde 1940, honora membro de UEA. Ŝi estas librotenistino, administranto. De 1946