Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hugo RÖLLINGER

Hugo RÖLLINGER

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Germana esperantisto > Hugo RÖLLINGER ---- Hugo RÖLLINGER (naskiĝis en 1905, mortis je 21-an de majo 2001) estis Honora Membro de UEA (1995) kaj de Germana Esperanto-Asocio (1993). Esperantisto de 1921, Röllinger aliĝis en 1923 al Germana E-Asocio, SAT kaj UEA. De 1930 li estis delegito de UEA. Post la potencpreno de Hitler oni maldungis lin pro kontraŭnaziismo. Rekrutita en la armeon en 1943, li kaŝe kunportis paĝojn el la UEA-Jarlibro kaj kontaktis esperantistojn en Francio kaj Nederlando. Nur post la milito li povis komenci profesian karieron. Multaj konatiĝis kun Röllinger en Kastelo Grezijono en Francio, kie dum 15 someroj li estis ŝatata preleganto. Tutmondan famon li akiris kiel senlaca registranto de ZEO-j, t.e. stratoj, placoj, parkoj, monumentoj k. a. Zamenhof/Esperanto-objektoj. Pri tio li eklaboris en 1965 kaj daŭrigis kiel komisiito de UEA ĝis la morto. Lia verko Monumente pri Esperanto (1997) registris 1044 ZEO-jn en 54 landoj, kaj tiu nombro kreskis ĝis aprilo 2001 jam al 1260 en 58 landoj de 5 kontinentoj. ROLLINGER, HUGO

Esperanto-kulturo

Esperanto > Esperanto-kulturo ---- Esperanto-kulturo entenas ĉiujn terenojn sociajn, ekonomiajn, intelektajn kaj kulturajn, kie Esperanto estas uzata.

Historio


- Historio de la Esperanto-movado
- Gravaj esperantistoj
- Historio de la Esperanto-movado laŭ landoj kaj regionoj
- Iamaj Esperanto-Asocioj
- Historiaj Esperanto-gazetoj

Artoj


- Esperantlingva literaturo
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-filmoj
- Esperanto-humuro
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-muziko
- Esperanto-originaloj
- Esperanto-teatro
- Esperanto-tradukoj
- Esperanto-verkistoj

Movado


- Denaskaj Esperanto-parolantoj
- Esperantio
- Esperanto-asocioj
- Esperanto-bibliotekoj
- Esperanto-domoj
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-flago
- Esperanto-gazetoj
- Esperanto-kluboj
- Esperanto-mono
- Esperanto-movado
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-projektoj
- Esperanto-radioj
- Esperanto-renkontiĝoj
- Esperanto-simboloj
- Zamenhof/Esperanto-Objektoj

Esperantologio


- Esperant'
- Esperanto-vortaroj
- Esperanto-tradukoj Kulturo

Esperanto-movado

Esperanta Kulturo > Esperanto-movado ---- La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas mondan pacon, aliaj simple volas komunikiĝi kun homoj tra la tuta mondo, aliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj aliaj faras ĝin por lingva egaleco. (Tamen estas dubinde, ke nur la disvastigo de Esperanto sufiĉas por krei mondan pacon, ĉar la militojn kaŭzas ne nur komunikaj malfaciloj, kaj ne malofte oni batalas kontraŭ samlingvanoj.) En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO, SAT, kaj aliaj iniciatoj kiaj la Esperanta Civito Civito de Esperantio inspirita de la Raŭmismo.
Tre utilaj kaj gravaj Esperanto-servoj estas Esperanto korespondservo kaj Pasporta Servo monda peresperanta gastiga servo.
Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj Interlingvistikaj instancoj kiaj Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). En la Esperanto-movado ankaŭ ekzistas entreprenoj diverscelaj :
- Eldonistoj
- Turismagentejoj : Esperantotur
- LF-koop

Vidu ankaŭ:


- Gravaj geesperantistoj
- Laborista Esperanto-movado
- Finvenkismo kaj Fina venko
- Raŭmismo
- Interna ideo
- Historio de la Esperanto-movado
- Hilelismo
- Homaranismo
- Neŭtralismo
- Desuprismo - Desubismo
- Tradicia Esperanto-Ideologio
- Slango

Germana Esperantisto

EdE-G Germana Esperantisto. Kvankam La E--isto (Nürnberg) en siaj unuaj tri n-roj (sept.-dec. 1889) kaj Der Deut-sche E-ist (aldono al Revuo Int. en Bystřice-Hostýn, nov. 1902-jan. 1903) enhavis germanlingvajn partojn, tamen la unua prop. gazeto por Germanujo estis GE, la sola E-a gazeto el tiuj fruaj tempoj, kiu ĝis hodiaŭ tute regule aperas. GE devenis el la pure propagandaj "E-istische Mitlei-lungen, E-al Sciigoj, Organ der E-isten Gruppe Berlin", red. Jean Borel, eld. kaj presejo Möller & Borel, Berlin" entute 10 n-roj. de febr.-dec. 1904 kun 56 p. 24x16. En jan. 1905 la ti-tolo ŝanĝiĝis en "GE, E-aj sciigoj por germanlingvanoj", kaj de nun ĝi an-kaŭ enhavis kelkajn lit. paĝojn. De jan. 1907 GE fariĝis oficiala organo de GES (de junio 1909 GEA). Ĝis julio 1914 kaj de jan. 1921-dec. 1926 ĝi havis specialan, parte bele kolori-gitan kovrilon. Red. 1905-junio 1907 Jean Borel, julio 1907-sept. 1908 d-ro Liesche okt. 1908-apr.1910 Jean Borel, majo 1910-okt. 1914 Ellersiek ĉiuj en Ber-lin, okt. 1914-marto 1922 F. kaj H Ader en Dresden, apr. 1922-sept.1923 Ellersiek, okt.1923-dec. 1926 A. Beh-rendt, jan.1927-dec. 1929 A. Schwarz, de jan 1930-hodiaŭ G. Habellok. Ĉar la legantaro kreskis kaj la loko disponebla en GE ne permesis enmeti multan literaturon, oni aldonis de jan. 1907 specialan lit. aldonon Liberaj Horoj kun tekstoj, kiuj konvenis por E-aj kursoj. De jan 1910 L. H. devis ĉesi kiel speciala aldono kaj far-iĝis parto en E. Sed jam en jan. 1911 L. H. estis memstarigita sub la titolo La Instruanto, kiu enhavis precipe interesan materialon por kur-soj. Dum 1911 la abonantaro de GE multe kreskis, samtempe oni havis la deziron tute forpreni la literaturon en ĝi. Do oni kreis ekde jan. 1912 du eldonojn de GE- eld. A kiel propa-gandan kaj eld. B (kiu samtempe en-prenis "La Instruanto"-n) kiel literatu-ran. Pro la malfacilaĵoj dum la mond-milito oni ĉesigis ĉiun praktikan kaj bonan aranĝon kaj de jan. 1920 aperis denove nur unu sola eldono. De okt.---nov. 1923-dec. 1926 kaj de jan. 1932 estis akceptata kiel parto de GE E-Praktiko) v. Nombro de paĝoj de 1905 ĝis fino de 1932: 6796. P. TARNOW.

21-a de majo

Historio > Tagoj > la 21-a de majo ---- La 21-a de majo estas la 141-a tago de la jaro (la 142-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 224 tagoj restas. Je la 21-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1881 : La Ruĝa Kruco fondita

Naskiĝoj


- 1471: Durero
- 1688: Alexander POPE, poeto
- 1844: Henri ROUSSEAU, pentristo
- 1902: Marcel Lajos BREUER, arkitekto
- 1904: Fats WALLER, pianisto
- 1916: Harold ROBBINS, verkisto
- 1917: Raymond BURR, aktoro
- 1921: Andrei SAKHAROV, fizikisto kaj nobelpremiito
- 1945: Ernst MESSERSCHMID, fizikisto kaj kosmonaŭto
- 1949: Arno HINTJENS, kantisto

Mortoj


- 1542 : Hernando de SOTO, esploristo
- 1647 : Pieter Corneliszoon HOOFT
- 1786 : Carl Wilhelm SCHEELE
- 1931 : Théophile CART
- 1949 : Klaus MANN, Francio
- 2000 : Kavaliro John GIELGUD, brita aktoro.
- 2001 : Hugo RÖLLINGER

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:5月21日 ko:5월 21일 simple:May 21 th:21 พฤษภาคม

UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI. La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947. UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj. UEA celas, laŭ la Statuto el 1980: :a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto; :b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; :c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politikolingvo; :ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako. UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro. UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto. UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj. Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo. Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA

Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA

EdE-U UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita. Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA. Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA. Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto. La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223. Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj. La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj. UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj. Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn. La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958. Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918. Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler. La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro. La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619 La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien. Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16. Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.

Eksteraj ligoj

[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA] [http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO] ---- Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia. Kategorio:Esperanto-asocio

Germana Esperanto-Asocio

Esperanto - UEA - [http://www.esperanto.de/gea/ Germana Esperanto-Asocio]

Germana Esperanto-Asocio r.a.

::::- Deutscher Esperanto-Bund e.V. (D.E.B) - :::
- volas esti la asociiĝo de E-uzantoj en Germanio. Ĝi fondiĝis en la jaro 1906. :::
- agadas konforme al jenaj [http://www.esperanto.de/gea/gvidprincipo.html gvidprincipoj] :::
- kunlaboras kun [http://www.esperanto.de/dej/ Germana Esperanto-Junularo] ::::kadre de [http://www.esperanto.de/gea/ GEA] funkcias

Germana Esperanto-Instituto

::::kadre de [http://www.esperanto.de/GEI/ GEI] funkcias

Germana Esperanto-Biblioteko

::::informas pri si en [http://esperanto-bibliothek.gmxhome.de/ pdf-a dokumento] ::::( Vi trovos ĝin en la horizontala verda strio. )

Adresoj

:::::dosiero:computer.gif [http://www.esperanto.de/ www.esperanto.de] :::::dosiero:telefon.gif 0180-Esperanto = 0180 - 3773726 :::::dosiero:computer.gif [mailto:GEA@esperanto.de GEA@esperanto.de] :::::dosiero:brief-1.gif Immentalstraße 3 ::::::D-79104 Freiburg

Historio

:::
- :Jen. Kategorio:Esperanto-asocio

1921

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1921 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1921 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago.
- 1-a SAT-kongreso.
- 6-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- La Akademio de Esperanto aprobas laŭvole anstataŭigi ĥ per k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r.
- Fondo de SAT.
- Fondo de grupo de Esperanto de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo,Keio Universitato, Japanio kaj Sveda Laborista Esperanto-Asocio.
- La Vendreda Klubo publikita de Johannes DIETTERLE
- Hugo RÖLLINGER, Juntaro IŬAŜITA, Sam Owen JANSSON kaj Ludwig PUFF eklernis Esperanton.
- Aleksandr POSTNIKOV.
- Rusio invadis Kartvelion, kiu fariĝis tiam Gruzia Soveta Respubliko.
- Mongolio: Popola revolucio. Forpasas la lasta mongola reĝo.
- Antisionismaj atakoj en Jafo, Palestinio
- Irlando sendependiĝas de Britio.
- Luksemburgio eniras ekonomian-doganan union kun Belgio.
- Irano : Eko de la diktatoreco de Mohamed Reza PAHLAVI.
- Niĝero ekestas kiel Franca kolonio.
- Kreita Optoezo.

Naskiĝoj


- 5-a de januaro : Friedrich DÜRRENMATT
- 9-a de januaro : Usono, Patricia HIGHSMITH
- 25-a de marto : Germanio, Simone SIGNORET
- 16-a de aprilo : Britio, Peter USTINOV
- 2-a de majo : Hindio, Satjaĵit RAY
- 6-a de majo : Aŭstrio, Erich FRIED
- 19-a de majo : Eddie BARCLAY
- 20-a de majo : Wolfgang BORCHERT
- 26-a de junio : Mirko HANÁK
- 12-a de septembro : Pollando, Stanislaw LEM
- 19-a de septembro : Paulo FREIRE
- 30-a de septembro : Deborah KERR
- 13-a de oktobro : Yves MONTAND
- 1-a de novembro : Ilse AICHINGER
- 3-a de novembro : Usono, Charles BRONSON
- 10-a de decembro : Germanio, Christine BRÜCKNER
- Norvegio, Johan Hammond ROSBACH, Esperanto-verkisto
- Brazilo: Leopoldo KNOEDT
- Linhart RÝZNAR

Mortoj


- Antoni GRABOWSKI
- 2-a de aŭgusto : Italio,Enrico CARUSO
- 26-a de aŭgusto : Ludwig THOMA ----
1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1921年 ko:1921년 simple:1921 th:พ.ศ. 2464

1923

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1923 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1923 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 15-a Universala Kongreso en Nurenbergo.
- 7-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Eklernis Esperanton: Onisabro DEGUĈI, OGATA Tomosaburo, Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN, Lászlo HALKA kaj Joaquín MOREIRA GINER.
- Ekaperis "Sennaciulo" kaj "Internacia Medicina Revuo".
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Rusio.
- Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.
- Granda tertremo de Tokio. Favoranto de Esperanto, NAGATA Hidezirô, tiama urbestro de Tôkyô, verkis konsolfrazon por la viktimoj de tertremego kaj enterigis ĝin kun ĝiaj esperanta kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jaroj.
- 29-a de oktobro : Turkio sendependiĝas.
- Publikita Toito
- Fondita Radboud Universitato Nijmegen

Naskiĝoj


- 31-a de januaro : Usono: Norman MAILER
- 8-a de marto : Germanio : Walter JENS
- 10-a de marto : Zdenka BERGROVA
- 2-a de julio : Wisława SZYMBORSKA
- 15-a de oktobro : Italo CALVINO
- 20-a de oktobro : Otfried PREUSSLER
- 12-a de novembro : Germanio: Loriot
- 20-a de novembro : Sudafriko: Nadine GORDIMER
- 2-a de decembro : Usono: Maria CALLAS
- Usono : Pensilvanio: Lancaster: Ernest Waldo BECHTEL
- Miloš RUDOLF
- Jana CÍCHOVÁ
- Josef VANĚČEK

Mortoj


- Cristiano KRAEMER
- 9-a de januaro : Francio: Katherine MANSFIELD, verkistino
- 10-a de februaro : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 26-a de marto : Sarah BERNHARDT
- 4-a de junio : Eduard MYBS
- 10-a de junio : Pierre LOTI, franca verkisto
- 18-a de junio: John LI. D. POLLEN
- 30-a de novembro : John MACLEAN
- 28-a de decembro : Francio: Gustave EIFFEL ----
1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1923年 ko:1923년 simple:1923 th:พ.ศ. 2466

SAT

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-asocio > Sennacieca Asocio Tutmonda ---- Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio. SAT multe eldonas, kaj inter ĝiaj eldonoj estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĝi havas tramondan reton de SAT-perantoj. Kaj SAT estas ligita al la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) per la konvencio de Gotenburgo. SAT fondiĝis en 1921 kiel la organizaĵo de la Laborista Esperanto-movado. Grava figuro inter la fondintoj de SAT estas Eŭgeno LANTI.

Celoj

a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;
b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;
c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj.
ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT;
d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.
Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restas ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono: SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.
Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.
SAT ne estas poresperanta organizo, t.e. ĝi ne estas organizo, kiu propagandas Esperanton. Ĝi estas peresperanta organizo, t. e. SAT utiligas Esperanton por siaj celoj.

Strukturo

SAT havas sennaciecan strukturon. La membroj aliĝas individue, kaj ne pere de landa asocio. La decid-strukturo de SAT estas teorie per referendumoj religita al la bazo (ĉiuj kongres-decidoj validas nur post referendumo). Tiu statuta dispono celas bazan demokratian regadon; tamen la sperto montras, ke la plej multaj kongresdecidoj neniam estas submetitaj al referendumo. La SAT-estraro, kiu gvidas la asocion, nomiĝas Plenum-Komitato. Redaktanto de Sennaciulo kaj jam dum jaroj Ĝenerala Sekretario estas Kreŝimir BARKOVIĈ. Prezidanto de Plenum-Komitato estas ekde marto 2003 Jakvo ŜRAM.

Agado

SAT eldonas la ĉiumonatan gazeton Sennaciulo, la jaran kulturan Sennaciecan Revuon, kaj diversaj libroj kun kleriga enhavo, el kiuj la plej gravaj estas PIV. Ĝi ankaŭ publikigas plian klerigan materialon sur la [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/ reto]

Vidu ankaŭ


- Eldonoj de SAT
- Historio de SAT
- Kongreso de SAT
- Laboristaj Esperanto-Asocioj

Eksteraj ligoj

[http://satesperanto.free.fr/ La TTT-ejo de SAT] [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/ La retaj kulturpaĝoj de SAT] [http://users.pandora.be/jakvo/Esperanto/satinfo.html Kio vere estas tio SAT] [http://www.uea.org/agadoj/fakoj/laboristoj.html Paĝo pri SAT ĉe UEA] Kategorio:Esperanto-asocio Kategorio:Sennacieca Asocio Tutmonda Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S Kategorio:Laborista Esperanto-movado

1930

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1930 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1930 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Apero de Plena Vortaro de Esperanto.
- Eklernis Esperanton: József PAPP, Milivoje PAVLOVIĆ, Angel Figuerola AUQUE kaj Hasan KOCAMAN
- Esperanto por ĉiuj verkita de Josef EISELT.
- Esperanto por Infanoj, Elektitaj Prozaĵoj de Heine en Esperanto, Anni kaj Montmartre, originala romaneto de R. Schwartz kaj Sennaciismo kaj internaciismo de Boris Lvoviĉ EJDELMAN publikitaj.
- Odo BUJWID faris propaganda vojaĝo tra norda Eŭropo.
- Fondita Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago kaj Organiza Oficejo de Klasbatala SAT Opozicio en Berlino.
- Kreitaj Baza Angla, Monda latino, Latinesko kaj Aliq.
- 18-a de februaro : Usono : Clyde TOMBAUGH malkovras la Plutonon

Naskiĝoj


- Germanio : Reinhard SELTEN
- 20-a de januaro : Buzz ALDRIN
- 8-a de februaro : Germanio : Eva STRITTMATTER
- 31-a de majo : Usono : Clint EASTWOOD
- 9-a de junio: Franca kanzonistino Barbara
- 5-a de aŭgusto : Neil ARMSTRONG
- 25-a de aŭgusto : Skotlando : Sean CONNERY
- 7-a de septembro : Baldueno la 1-a, kvina Reĝo de la Belgoj
- 8-a de septembro : Mario ADORF
- 8-a de decembro : Maximilian SCHELL
- 17-a de decembro : Armin MUELLER-STAHL

Mortoj


- Groenlando : Alfred WEGENER
- 27-a de februaro : John BUCHANAN
- 1-a de marto : Francesco BARBERI
- 2-a de marto : D. H. LAWRENCE
- 8-a de marto : William H. TAFT
- 14-a de aprilo : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 30-a de aprilo : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 7-a de julio : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 17-a de julio: Arnold MIMBECK
- 13-a de aŭgusto: Janos KISS
- 14-a de oktobro : NAKANO Ĉuiĉiro
- novembro: Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 11-a de novembro: Daniel Henry LAMBERT ----
1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1930年 ko:1930년 simple:1930 th:พ.ศ. 2473

HITLER

Adolf HITLER (20-a de aprilo, 188930-a de aprilo, 1945) estis „gvidanto kaj kanceliero de la tria regno“ en la jaroj 19331945 kaj arkitekto de nazia reĝimo fondita je filozofio de rasa supereco kaj genocido. Kiel tia li portis ĉefan kulpon pro eksplodigo de la dua mondmilito kaj pro morto de milionoj da homoj en batalkampoj kaj en pereigtendaroj.

Hitler junaĝe

La homo, kiu gvidis vicon da malhelaj tagoj al Germanio kaj ankaŭ al granda parto de Eŭropo kaj antaŭ kiu en teruro tremis la tuta mondo, estiĝis el malgajaj rilatoj. Li naskiĝis la 20-an de aprilo de 1889 en supraaŭstria Branau am Inn, malgraŭ ke li konsideris sian ĝustan hejmo-urbon ĉiam Linzon, kie li pli malfrue elkreskis. Lia patro estis malpli supera oficisto Alois HITLER, eksteredzeca filo de malriĉa servistino. (Ĝis la jaro 1876, kiam li transprenis la familian nomon post la duonpatro, li uzis junulinan familian nomon de la patrino – Schicklgruber.) Alois HITLER estis tirana patro kaj li ne havis grandan komprenon por „revema“ karaktero de la filo. Lia filo estis pleje malbona studento. En la jaro 1905 li forlasis gimnazion sen abiturientdiplomo. Li volis fariĝi pentristo, sed pentraĵoj kaj akvareloj, kiujn li prezentis dum akcept-ekzamenoj en Viena Akademio de Belartoj, atestis pri manko de talento kaj gvidis dufoje al lia rifuzo. Post la morto de la amata patrino (patro Alois mortis jam pli baldaŭ) Adolf Hitler transloĝiĝis en Vienon por daŭre, esperante ke li vivtenos sin ĉi tie kiel artisto. En la jaroj 19071913 li mizere vagabondis kiel pentristo de afiŝoj, bildkartoj kaj similaj „artaĵoj“. Li trafalis sin en absolutan apation kaj certan direkton al liaj ideoj donis nur fortiĝanta rasa malamo kaj malamikeco celita precipe kontraŭ judoj, en kiu li komencis vidi danĝeron por ĝermana (aŭ „arija“) raso. En la jaro 1913 Hitler transloĝiĝis ĝis Munkeno, eble por ke li en Aŭstrio-Hungario evitu rekrutigon. En la jaro 1914 li tamen devis reveni kaj subiĝi al esploro ĉe armea kuracisto, kiu konstatis lin kiel maltaŭga de la deĵoro. Spite al tio post eksplodo de la unua mondmilito Hitler propravole aniĝis al la 16-a rezervista regimento de bavaria infanterio. La militservo farigis el la nesignifa junulo fanatikan militariston kaj nacionaliston. Hitler militservis kiel mesaĝisto, li avancis je kaporalo kaj li estis kvarfoje ordenita, lastfoje la 4-an de aŭgusto de 1918 per Fera kruco de la 1-a klaso. Jam en oktobro de 1916 li suferis gravan vundon kaj fine de la milito trafis lin toksiga gaso. La armeo evidente fariĝis lia hejmo: li restis en ĝi eĉ post kapitulaco de Germanio deĵorante ĝis aprilo de 1920. Jam kiel armea politika agento en aŭgusto de 1919 en Munkeno li aniĝis en Germanan Laboristan Partion kaj post foriro el agaddeĵoro li komencis labori en sekcio de la partia propagando.

Hitler en politiko

La postmilita periodo estis en Germanio tempo de ĥaosoj kaj krizo. Versajla Kontrakto estis al germanoj nekompatema kaj la lando pleje ankoraŭ ne rekonsciiĝis pro malsukcesa provo de movado de spartakanoj pri bolŝevika renverso. Hitler vetis ĝuste je tiuj ĉi ĥaosoj, kiam li en aŭgusto de 1920 alikreis sian politikan formacion en Nacie socialisman laboristan partion de Germanio (NSDAP), mallongigite nazian partion. Kun helpo de staba oficiro Ernst RÖHM li mem estis en julio de 1921 elektita en ties frunton. El Hitler fariĝis strata oratoro demagogie atakanta al „malamikoj de Germanio“, precipe al komunistoj kaj judoj, sed ankaŭ al venkintaj ŝtatoj, kiuj entrudigis al la germana nacio malglorigan pacon.

Malliberigita

En la tagoj la 8-a ĝis la 9-a de novembro de 1923 grupo de Hitler faris faman munkenan „bieran puĉon“, kuraĝa provo konkeri anojn de la landa registaro kaj transpreni potencon en la tuta Bavario. La puĉo estis facile subpremita kaj Hitler aperis antaŭ tribunalo. La tribunalo mezuris al li kvin jarojn de malliberigo pro grandperfido. En landsberga fortikaĵo proksime de Munkeno Hitler verkis sian politikan konfesion nomita Mein Kampf (Mia batalo), en kiu li precize formulis ideologion de naziismo, proklamis eternan batalon al judismo, komunismo, al „faliga“ demokratio kaj ankaŭ ekspluatisma kapitalismo en la tuta mondo orakolante estiĝon de renaskiĝa kaj rase purigita Germanio, dotita de nevenkebla nacia volo. Li verkis pri Germanio, kiu denove ekstaros, por ke ĝi ekregu al la tuta mondo; pri Germanio, kiu postulos – kaj ankaŭ ĝi akiros – Lebensraum, vivspacon ne nur en meza Eŭropo, sed ankaŭ en vastaj stepoj de Rusio.

Reveno el malliberejo

Hitler pasigis en la malliberejo nur naŭ monatojn. Post la liberigo li komencis tuj fortigi pozicioj de sia partio, precipe en industria nordo. En tiu ĉi periodo li akiris por nazia ideo kelkon da viroj, kiuj en proksima estonteco estis terurigontaj la landon en terurojn de amasa murdado kaj tutmondan militan incendion. Apartenis al ili Hermann GÖRING, fama aviadista aso el la unua mondmilito, plu majstra propagandisto Joseph GOEBBELS, inicianto de teroro kaj polica maŝinaro Heinrich HIMMLER kaj konata antisemitista ĵurnalisto Julius STREICHER. La plej granda prospero de NSDAP sekvis post borsa bankroto en la jaro 1929, kiu kondukis en mondan ekonomian krizon. En alianco kun Nacionalisma Partio de industriisto Alfred HUGENBERG naziistoj plinombrigis siajn mandatojn en la regna parlamentejo el 12 al 107 kaj ili fariĝis la dua plej potenca forto en la lando. Sed Hitler ne limigis siajn aktivecojn nur al la parlamenta grundo. La partio kreis proprajn duonarmeajn organojn, taĉmentojn de „brunaj ĉemizoj“ (Sturmabteilung – SA), kiuj laŭvorte enpiedbatis opozicion en pavimon de germanaj urboj. En la jaro 1932 Hitler kandidatis al funkcio de prezidento, sed li senpere subiĝis al ĝisnuna prezidento, al maljuna militheroo marŝalo Paul von HINDENBURG. Sed jam julia parlamenta elektado alportis al naziistoj 37 procentojn de donitaj voĉoj kaj 230 brakseĝojn en la regna parlamentejo, kio faris el ili la plej fortan partion. Post longa hezito kaj traktado Hindenburg estis fine devigita nomi Hitleron kiel regnan kancelieron (ĉefministro, ministerian prezidanton). La nomigado okazis la 30-an de januaro de 1933. Hitler febre komencis firmigi la propran potencon kaj paŝo post paŝo li konstruis la pozicion de senlima diktatoro. Incendio, kiu la 27-an de februaro de 1933 neniigis konstruaĵon de la regna parlamentejo, fariĝis preteksto al laŭleĝa malpermeso de la Komunisma Partio kaj al malliberigo de ties gvidantoj. La 23-an de marto Hitler lasis voĉdonigi plenrajtigleĝon, kiu ebligis al li regi dum kvar jaroj helpe de dekretoj. Tuj poste li komencis sisteman likvidon de ĉiuj politikaj partioj escepte de NSDAP, li forigis judojn el oficejoj kaj enkondukis registarajn oficistojn sub rektan kontrolon de la partio. En la „Nokto de logaj tranĉiloj“ (la 30-an de junio) li solvis problemon kun kontraŭuloj en la propraj vicoj: li lasis murdi Röhmon kaj centojn da pluaj naziistoj, precipe gvidantoj de SA, pro kies radikalismo li sentis sin endanĝerigita. Unu monato post tio mortis prezidento Hindenburg. Hitler alproprumis lian funkcion kaj plu li titolis sin „gvidanto (Führer) kaj regna kanceliero“. Anstataŭ la dekumitaj SA nun elita partia milico fariĝis nigra gardo de SS (Schutzstaffel) de Himmler. Kunagade kun politika polico – gestapo – SS komencis fondi ĉenon de koncentrejoj por politikaj kontraŭuloj, judoj kaj aliaj „nedezirataj elementoj“. En la jaro 1935 Hitler enpraktikigis la t.n. Nurenberkajn rasajn leĝojn, kiuj senigis personojn de la juda deveno de la ŝtataneco. Ĉiuj represivaj disponoj estis samtempe akompanata de zorgeme planita kampanjo de ministerio de propagando de Goebbels, leviganta programon de ekonomia renovigo. Hitler dume prepariĝis por milito: en rekta kontraŭo kontraŭ Versajla Kontrakto li konstruis militan aerofloton (Luftwaffe de Göring), en la jaro 1936 li armee konkeris demilitariigan Pomerion kaj li komencis ĝeneralan rearmigadon. En oktobro de 1936 li fermis pakton kun Italio de Musssolini (la t.n. „Akso Berlino – Romo“). Post tio, kiam li en marto de 1938 aneksis Aŭstrion, li komencis evoluigi kampanjon kontraŭ Ĉeĥoslovakio, en kiu li postulis limregionajn Sudetojn, en kiu loĝis nombra germana minoritato. Vid-al-vide al la minaco de konflikto du la plej fortaj armeaj grandpotencoj de la okcidenta Eŭropo kapablis nur al politiko de malkuraĝaj cedoj kaj repacigo de la agresoro. Britio, kiu jam en la jaro 1935 alpaŝis al surmara interkonsento kun Germanio, eĉ ties interkonsenta aliancano Francio donis al Hitler per munkena interkonsento el la 29-a ĝis 30-a de septembro de 1938 liberan manon dum parceligo de Ĉeĥoslovakio. Ili konjektis, ke la agresoro postulos nenion plu. Sed Hitler ĝis duonjaro konkeris ankaŭ la reston de Ĉeĥaj landoj kaj en marto de 1939 li eldevigis por si de Latvio rezignon pri Klaipeda (Memelo). Pakto pri neatakado kun Sovetunio de Stalin, fermita la 23-an de aŭgusto, poste liberigis liajn manojn al armea atako kontraŭ Pollando.

Hitler kaj la dua mondmilito

dua mondmilito Tiel komenciĝis la 1-an de septembro de 1939 la dua mondmilito. Post fulmorapida sukceso en Pollando sekvis en la jaro 1940 militiro okcidenten. La 9-an de aprilo naziaj armeoj elŝipiĝis en Danio kaj Norvegio, unu monato post tio ili ekbatis tra Nederlando kaj Belgio kontraŭ Francio. Por okcidentaj demokratioj, kiuj antaŭ naive cedis, venis la polaj ekkonoj malfrue. Francio ruiniĝis tre rapide – la 14-an de junio germanoj enpaŝis ĝis Parizo. Rezistis jam nur Britio. Sed Hitler anstataŭ masiva invado provis akiri superforton en aero. Luftwaffe kaj RAF inter julio kaj aŭgusto de 1940 gvidis batalon pri Britio, kiu preparis por germanoj unuan militan malsukceson. Planoj por elŝipigo en la brita grundo devis estis prokrastitaj ad acta. Sed similaj venkoj de okcidentaj aliancanoj estis raraj. Hitleraj armeoj priregis teritoriojn ekde norda Afriko ĝis polusa rondo kaj ekde Pireneoj ĝis Vislo. En aprilo de 1941 ili invadis ĝis Balkana Duoninsulo kaj ili konkeris Jugoslavion kaj Grekion. Kaj poste venis la 22-an de junio, kiam Hitler unuflanke rompis la sovetan-germanan pakton kaj li komencis Operacion Barbaroson – militiro orienten. Liaj divizioj atingis eĉ en vastaj orientaj ebenejoj unu venkon post la alia, ĝis kiam – simile kiel foje Napoleonon – ne haltigis ilin rusa vintro kaj furioza rezisto de loĝantaro kaj armeoj de defendantoj: en decembro de 1941 sub Moskvo kaj vintre de 19421943 ĉe Stalingrado. Grandega premo, sub kiu la germanaj armeoj troviĝis, rapide elĉerpis militajn rezervojn.. En la mala duonglobo dume okazis japana atako al Pearl Harbor (la 7-an de decembro de 1941) kaj Usono proklamis militon al Japanio kaj al Germanio, kio estis eventualaĵo, kun kiu Hitler ne kalkulis. En „Grandgermana regno“ mem tiutempe kulminis la t.n. fina solvo de juda demando. La gvidanto estis ju pli freneza pro siaj teruraj planoj kaj fine li eldonis ordonojn la eksplodigo de Holokaŭsto – genocido de 6 milionoj da judoj en koncentrejoj ŝanĝitaj en fabrikojn je morto. En la jaro 1943 definitive komencis forturniĝi de li la milita feliĉo. Tragika retiriĝo el Rusio estis nur demando de tempo, la norda Afrikon naziistoj jam perdis kaj Mussolini detruiĝis sub premo de aliancana invado en Apeninan Duoninsulon. Usonaj kaj britaj bombaviadiloj ruinigis germanajn urbojn. En junio de 1944 la aliancanoj elŝipiĝis en franca teritorio kaj ili fermis en Eŭropo la duan batalfronton. Sub premo de malvenkoj Hitler kiel gvidanto cedis al malesperaj, riskaj kaj iracionalaj decidoj, per kiuj li incitis kontraŭ si siajn komandantojn. La 20-an de julio de 1944 grupo da oficiroj krimis atencon kontraŭ li. Bombo kaŝita en aktujo ja eksplodis, sed Hitler kvazaŭ pro miraklo savis sin. Krom vundoj li suferis precipe fortan animan tremon. Inter duono de decembro de 1944 kaj duono de januaro de 1945 li ĵetis restojn de rezervistaro en lastan ofensivon en Ardenoj. Lia celo estis retenigi antaŭenpaŝon de Aliancanoj kaj konkeri reen Antverpenon. Aliancanoj post malfacilaj bataloj repuŝis la germanan premon kaj Hitler en fuorto sub la regna kancelierejo komencis preparigi por defendo de Berlino, kiu estis gvidota ĝis lasta viro. Kiam la 29-an de aprilo de 1945 tenajlo fermiĝis (el okcidento antaŭenpaŝis usonanoj, britoj kaj francoj, el oriento Ruĝa Armeo), Hitler haste edziĝis al sia longjara amikino Eva BRAUN kaj la sekvantan tagon li mortigis sin komune kun ŝi. Admiralo Dönitz, kiun la gvidinto destinis kiel sian sekvanton, nur jam postulis la aliancanojn je armistico. La „miljara regno“ de Hitler ĉesis ekzisti.

Ĝeneralaj temoj

Lia personeco

Ĉu anekdoto? lia Patro, estis "el nekonata patro"(kaj la nomon li devas al iu Hidler, kiu edzinigis la patrinon, plus eraro de la oficisto), kaj naskiĝis kelkajn monatojn pos kiam ties patrino (avino al Adolf) estis lasinta la servon de juda kuracisto. Oni povas meditadi!

Fontoj de lia penso


- Unu fonto estas la en 19-a jancento kreskinta penso pri supereco de ia ĝermana raso sub nomo de "Arja raso". Pri tio multaj libroj estis verkitaj; inter la plej dokumentitaj troviĝas La arja mito far Léon POLIAKOV.
- La pli ĝenerala rasismo reganta dum la unu jarcento kaj duono jam antaŭ li dum la epoko de eŭropa koloniismo, fortikigita de la sociaj odeoj tiritaj de Darvinismo, la socia darvinismo. Pri tiu temo, kies gravecon rilate naziismo oni de nelonge malkovras estas grava la libroj de Sven LINDQVIST
- Kulto de "energio", la fizika kaj mensa forto militismaj "virtoj", kiu konis kresgigon da furoro, inkluzive en beletro kaj filozofio (Friedrich Wilhelm NIETZSCHE).
- La tradicia kaj populara antisemitismon kvankam, kiel montris Poliakov la "modernaj" formoj de antisetmitismo estas sufiĉe malsamaj ol tiuj ekzsemple de Mez-epoko. Unu el ma ĉefaj pensmajstroj de Hitler estis la britdevena aŭtoro Stewart CHAMBERLAIN. Sed rasismo ne sufiĉas por klarigi la abomenajn ekstremojn al kiu ĝi kondukis Hitleron: dua radiko necesas, kiel ĝenerale eksplodaĵoj konsistas el du produktoj, kies kunigon nur rezultigas la aksplodon, tiu dua radiko, kiu igis la unuan tiom danĝeran estas, kiel elstarigas la juda politika filozofo Zygmunt BAUMAN "la moderna emo al socia inĝenierado, al mondo plene planita kaj mastrumita, kiam tiu emo renkontas neniom da malhelpilo." Efektive la plej naŭzigaj konsekvencoj de lia penso komencis per la Aranĝo T4 celante "racie" forigi, por la ekonomia bono de la lando, la "nedezirindulojn" (frenezuloj, aŭ rigarditaj kial tiaj, handikapuloj, ktp) kaj ke iu fama naziisto diris: "mi ne faras ekstermon, mi faras higienon, mi kuracas la germanan popolon".

Vidu ankaŭ


- Dua mondmilito
- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Naziismo
- NSDAP HITLER Adolf Hitler Adolf HITLER Adolf Hitler Adolf HITLER Adolf HITLER Adolf HITLER Adolf ja:アドルフ・ヒトラー ko:아돌프 히틀러 ms:Adolf Hitler roa-rup:Adolf Hitler simple:Adolf Hitler th:อดอล์ฟ ฮิตเลอร์

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Kastelo Grezijono

Esperanto > Esperanto-kulturo > Kastelo Grezijono ---- La kastelo Grezijono (france: Grésillon) situas 250 km sudokcidente de Parizo en Baugé inter Angers, Le Mans kaj Tours en okcidenta Francio. La senprofitcela asocio "Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj" fondita en 1951, posedas la kastelon kun 18-hektara parko (ĉ. 2 kvadrataj kilometroj). La kastelon vizitas ofte lernantoj de Esperanto el la tuta mondo, ĉefe dum la somero. La somera junulara kongreso Festo okazis tie en somero 2002. KEFO tie okazis de la 29-a de majo ĝis la 1-a de junio, 2003.

Ekstera ligo

[http://gresillon.org Kulturdomo de Esperanto] Kategorio:Esperanto-domo Grezijono

ZEO

Esperanto-kulturo > ZEO ZEO estas Zamenhof/Esperanto-Objekto. Ĉi tiu mallongigo estis unue uzata en la libro de Hugo RÖLLINGER Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj.

Eksteraj Ligiloj

[http://ikki.pl/esperant/zeo/index.htm Retpaĝaro pri multaj ZEO-j] ZEO ZEO ZEO ZEO

1997

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1997 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1997 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 82-a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo.
- Al Ĉinio redonas Honkongon Britio.
- Francio : Prezidento Jacques CHIRAC malfondas la Nacian Asembleon (parlamenta ĉambro). La sekvaj balotoj starigas politikan plimulton malfavora al li; ĝia estro Lionel JOSPIN fariĝas ĉefministro.
- Albanio : Rexhep MEYDANI elektatas prezidento. Opoziciuloj provas ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro.
- Bosnio kaj Hercegovino: Okazas multnaciaj elektoj.
- Irlando : Mary McALEESE prezidentiĝas.
- Slovenio : Milan KUCAN prezidentiĝas.
- Irano : Hojjat-ol-Eslam Ali Mohamed KHATAMI-ARDAKANI elektatas prezidento.
- Gambio: Yahya JAMMEH elektatas prezidento.
- Malio: prezidentiĝas Alpha Oumar KONARE.
- Kongolo Brazavila: Denis SASSOU-NGUESSO elektatas prezidento.
- Lesoto: Surtroniĝas Letsie la 3-a.
- Kazaĥstano: Astano fariĝis la ĉefurbo, la 1-an de decembro.
- Mongolio: Nacagijn BAGABANDI elektatas prezidento.
- Trinidado kaj Tobago: prezidentiĝo de Arthur ROBINSON.
- UNO: Kofi ANNAN anstataŭigas Boutros BOUTROS GHALI kiel ĝenerala sekretario.
- Somere : Marson alvenas mapist-robotoj el Usono.
- 17-a de januaro: Usono: Morto de Clyde TOMBAUGH

Naskiĝoj

Mortoj


- 14-a de marto: Jurek BECKER
- 2-a de majo: Paulo FREIRE
- 2-a de aŭgusto : James KRÜSS
- 18-a de oktobro: Ĉeĥio, Cilka KOTYZOVÁ
- 24-a de novembro: Francio, Barbara
- Ĉeĥio: Bohumil HRABAL.
- Ĉeĥio: Jaroslav MAŘÍK. ----
1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1997 ja:1997年 ko:1997년 simple:1997 th:พ.ศ. 2540

Kategorio:Germanaj esperantistoj

Kategorio:Esperantistoj

Template:PD-USGov-DOE

This image is a work of a United States Department of Energy
- employee, taken or made during the course of an employee's official duties. As a work of the U.S. federal government, the image is in the public domain.

- or predecessor organization


Sepsa Sepsa biako Baby names reykjavik hotels










































:: RELATED NEWS ::
Wikipedia:Articles for deletion/Aiio

Basque National Party
The Basque Nationalist Party is a political party in the Basque region of Spain. In Basque it is called Eusko Alderdi Jeltzalea (EAJ) and in Spanish it is called the Partido Nacionalista Vasco (PNV). In Spain it is commonly referred to as EAJ-PNV. The French branch is the Parti Nationaliste Basque. The party also has offices among th
List of Japanese erotic actresses
This is a list of Japanese pornographic actors (also called porn stars) who appeared in Japanese pornographic videos and movies. This listing is alphabetic by family name followed by their names in Japanese. Some porn stars have many pseudonyms and they are all listed. Some actresses are listed as having a same name in alphabets. This list does not contain any seiyuu who appeared in a . This page is no longer live. Further comments should be made on the article's talk page rather than here so that this page is preserved as an historic record.
The result of the debate was keep. —Xezbeth 11:06, May 2, 2005 (U
Life For Rent (2003 single)
Life for Rent, Dido's second album, was released September 30th, 2003. "White Flag" was the first track from the album to be played on the radio. It has been listed on the Billboard Hot 100 since September 18, 2003, becoming arguably Dido's biggest Americ

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org