Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hungarlingva Literaturo

Hungarlingva Literaturo

Literaturo > Hungarlingva Literaturo ---- Famaj verkistoj:
- ADY Endre
- ARANY János
- BALASSI Bálint
- BABITS Mihály
- BERZSENYI Dániel
- CSOKONAI VITÉZ Mihály
- DÉRY Tibor
- ESTERHÁZY Péter
- FALUDY György
- FÜST Milán
- GÁRDONYI Géza
- ILLYÉS Gyula
- JÓKAI Mór
- JÓZSEF Attila
- KARINTHY Frigyes
- KÁROLY György
- KASSÁK Lajos
- KATONA József
- KERTÉSZ Imre
- KÖLCSEY Ferenc
- KRÚDY Gyula
- KOSZTOLÁNYI Dezső
- MADÁCH Imre
- MÁRAI Sándor
- MIKSZÁTH Kálmán
- MOLNÁR Ferenc
- MÓRICZ Zsigmond
- NÁDAS Péter
- NEMERE István
- NEMES-NAGY Ágnes
- OTTLIK Géza
- ÖRKÉNY István
- Janus PANNONIUS
- PARTI NAGY Lajos
- PETŐFI Sándor
- PILINSZKY János
- RADNÓTI Miklós
- REJTŐ Jenő
- SZABÓ Lőrinc
- SZABÓ Magda
- TANDORI Dezső
- TÓTH Árpád
- VÖRÖSMARTY Mihály
- WEÖRES Sándor
- ZRÍNYI Miklós Ceteraj, malpli konataj verkistoj:
- GULYÁS Pál
- NAGY László
- RUDNAI Gábor
-


Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

ARANY János

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > ARANY János ---- ARANY János [Aranj JAnos] (naskiĝis la 2-an de marto, 1817, mortis la 22-an de oktobro, 1882) estis hungara poeto. Li estis sendube la plej signifa poezia kreanto en la periodo inter PETÖFI Sándor - lia intima amiko - kaj ADY Endre.

Vivovojo

Li naskiĝis la 2an de marto en 1817 en la urbeto Nagyszalonta, kiu hodiaŭ jam situas en Rumanio. La patro nomiĝis ARANY György, la patrino MEGYERI Sára. Liaj gefratoj jam forpasis antaŭ ol li naskiĝis, escepte de lia fratino, kiu tiutempe jam estis edzino, do Arany plenkreskis kvazaŭ unusola filo. Liaj maljunaj gepatroj aranĝis multon por doni ĉion eblan al sia filo. Arany jam frue ellernis la legadon, kaj legis multe, precipe verkojn de la 17a kaj 18a jarcentoj. Li entuziasmiĝis pri la malnoveska uzo de la hungara, tial li dum longa tempo estis malamiko de la hungara lingvonovigo. Same li aŭdis sian patron rakonti torentojn da legendoj pri hajdukoj. Lia interesiĝo pri literaturo rapide kreskis. Post nelonga tempo la maljuniĝantaj gepatroj devis apogi sin sur la subteno de la 14-jara filo, kiu ricevis postenon de "praeceptor", do helpinstruanto. Per sia salajro li eĉ povis enskribiĝi al la fama reformacia kolegio en Debrecen. Tie li ekamikiĝis kun la samtempa hungara literaturo, kaj eklernis la francan kaj la germanan lingvojn. En la dua jaro li aliĝis al la loka ensemblo, kaj post ĝia rapida disfalo li iĝis vaganta aktoro. Li atingis eĉ Mármarossziget kun la vaganta ensemblo, sed kiam li iun nokton sonĝis, ke lia patrino estas mortanta, li tuj ekcelis sian naskourbon piedirante. Hejme li konfrontiĝis kun la faktoj: dum lia foresto lia patro blindiĝis, kaj lia patrino forpasis nelonge post lia alveno. Dum la aktoraj jaroj li ekŝatis SHAKESPEARE, kaj la tiutempe multe pridiskutatan verkon Bánk Bán. En tiu tempo li ekinteresiĝis pri la rialto inter arto kaj moralo konvinkiĝante pri tio, ke la plej severa formo de la puno estas konsciencriproĉoj. Reventinte hejmen li fariĝis la intelekta gvidanto de la eta kamparana komunumo: li aranĝis aferojn, estis helpinstruanto en proksima vilaĝo, subnotario. Li edziniĝis al ERCSEY Julianna, la neleĝa filino de loka advokato. La "silentema homo" - tiu kromnomo gluiĝis al li en Nagyszalonta - plenumis siajn notariajn devojn je elstara nivelo. Li ne malfirmiĝis eĉ en tiaj gravaj situacioj, kiel ekzemple la incendio la 17an de aprilo 1847, dum kies 12 hora furiozado 2175 domoj fariĝis egalaj al la nenio. Li ekkonis la urbojn Pest kaj Bécs dum misioj en la somero de 1843. Li vivis ege simplan vivon. Baldaŭ li devis prizorgi ankaŭ sian plivastiĝintan familion - Juliska naskiĝis en 1841, kaj László en 1843. Tiutempe li ne multe informiĝis kaj erudiciiĝis, sed lia iama kunstudento el Debrecen, Szilágyi István (pli poste historiisto), kiu iĝis rektoro en Szalonta, instigis lin traduki verkojn de Shakespeare kaj Sofoklo. Arany estis vera memlernanto, lia menso ensorbis ĉion, kion ĝi iam spertis. Li mortis en Budapeŝto

En Esperanto aperis

Familia rondo ; Dante ; La kimraj bardoj ; Pont-inaŭguro ; Civilizo. Trad. UJLAKI-NAGY Tibor, TÁRKONY Lajos kaj KALOCSAY Kálmán. - En: Hungara antologio ; p. 87 - 93 La kimraj bardoj. En: Tutmonda sonoro. vol. 2, p. 438 - 441, Toldi / trad.:FEHÉR Miklós; ilustr.: SOÓS Károly. - Szombathely: Departementa Komitato de HEA en Vas, 1986. - 56 p.

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.nu/prismo/sz15.html Civilizo] Kategorio:Hungaraj poetoj

BABITS Mihály

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > BABITS Mihály ---- BABITS Mihály (naskiĝis la 26-an de novembro, 1883, mortis la 4-an de aŭgusto, 1941) estis krom ADY Endre la plej granda poeto de la t.n. unua Nyugat-generacio.

En Esperanto aperis

La Cikoni-kalifo : romano / El la hungara trad. BODÓ Karlo. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1929. - 188 p. : ilustr. - (Biblioteko Tutmonda ; 23-25) Fortissimo ; Cigano en mortkondamna ĉelo. - En: Tutmonda sonoro. Vol. 2. p. 548 - 550 Vespera demando ; La Danaidoj ; Cigankanto ; Fortissimo ; Cigano en la mortkondamna ĉelo ; La anĝelo / Trad. KALOCSAY Kálmán, RADOS Péter András. - En: Hungara antologio ; p.178 - 188

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.nu/prismo/sz52.html Oggi] Kategorio:Hungaraj poetoj

BERZSENYI Dániel

Literaturo > Hungarlingva literaturo > BERZSENYI Dániel ---- BERZSENYI Dániel (naskiĝis la 7-an de majo, 1776, mortis la 24-an de februaro, 1836) estis hungara poeto. Liaj poemoj, verkitaj en antikvaj versformoj, radias senbridan forton, sed lia poezia lingvaĵo tamen restas disciplinema, kvazaŭ majesta.

En Esperanto aperis

Mia dividparto ; Proksimiĝanta vintro. - Trad. KALOCSAY Kálmán. - En: Hungara antologio ; p.53 - 54

Eksteraj ligoj

[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr51/metriko/vintro.html Proksimiĝanta vintro] Kategorio:Hungaraj poetoj

CSOKONAI VITÉZ Mihály

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > CSOKONAI VITÉZ Mihály ---- CSOKONAI VITÉZ Mihály (naskiĝis la 17-an de novembro, 1773, mortis la 28-an de januaro, 1805) estis la plej granda lirikisto post BALASSI Bálint. CSOKONAI lernis en la Kolegio de Debrecen, poste en Komárom li oficie kiel instruisto - post kiam li estis eksigita el la rigora lernejo pro liaj libera spirito kaj nediscipliniteco -, mallongan tempon li restadis en Sárospatak (SAroŝpatak) kiel juristo poste li serĉis patronojn ĉe la parlamento en Bratislavo por eldono de siaj verkoj. Li provadis eldoni ankaŭ poezio-gazeton titolitan Diétai Magyar Múzsa (Hungara Muzo Parlamenta), sed ĝia aperado ĉesis post la 11-a numero, pro senintereso de nobeloj. Post la restado en Komárom, jam menciita, li gastadis kelkajn jarojn en la regiono Somogy (ŝoiodj), serĉante patronojn. En sian naskiĝ-urbon li revenis en printempo 1800. Kvar jarojn post tio, en Várad (nun Oradea en Rumanio), ĉe la entombiga solenaĵo funebra de grafino RHÉDEY (re'dei) - kie 1i deklamis fervore nekrologan poemon sian - li malvarmumis, lia heredita ftizo pligraviĝis,kaj la 28-an de februaro 1805 li forpasis en Debrecen. Kvankam CSOKONAI, la poeto naskiĝinta en 1773 en Debrecen (DEBrecen),la plej granda poeto hungara de la klerismo, donacis ankoraŭ multajn poemojn belegajn por ŝatantoj de liriko. Al tiaj apartenas la Lilla-kantoj eble plej famaj ec nun, kiujn inspiris nerealiĝinta amo al bela filino de riĉa grenkomercisto en Komárom (nun Komarno en Slovakio) al Julianna VAJDA - kiu donis sian manon al riĉa komercisto, anstataŭ al la sopiranta, sed malriĉa poeto -, kiu povis danki pro sia senmorteco tiujn poemojn.

En Esperanto aperis

Al la espero. - En: Tutmonda sonoro. Vol. 2. p. 427 La vespero ; La feliĉo ; Al rozburĝono ; Al la sonĝo ; Al la espero. Trad. FEJES Márton, KALOCSAY Kálmán. - En: Hungara antologio ; p.48 - 52 Kategorio:Hungaraj poetoj

JÓKAI Mór

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > JÓKAI Mór < Hungara Lingvo ---- JÓKAI Mór (naskiĝis la 18-an de februaro, 1825, mortis la 5-an de majo, 1904) estis hungara verkisto. Jókai naskiĝis en Komárom. Kiel junulo li kune kun PETÖFI Sándor partoprenis la librigan batalon (1848/1849). La verkaro de Jókai apartenas al la romantismo, sed ankaŭ montras realismajn trajtojn. Natureca lingvaĵo, fantazio, humuro kaj granda patrioteco karakterizas lian verkaron. Li mortis en Budapeŝto.

Listo de verkoj


- Török világ Magyarországon ("Turka mondo en Hungario", romano, 1853)
- Egy magyar nábob ("Hungara nababo", romano, 1854)
- Kárpáthy Zoltán ("Zoltán Kárpáthy", romano, 1854)
- A kőszívű ember fiai ("La filoj de l' ŝtonkora homo", romano, 1869)
- Fekete gyémántok ("Nigraj diamantoj", romano, 1870)
- Ès mégis mozog a föld ("Kaj tero ja moviĝas", romano, 1872)
- Az aranyember ("La ora homo", romano, 1872)
- Rab Ráby ("Ráby Malliberulo", romano, 1879)
- Sárga rózsa ("Flava rozo", romano, 1895)
- Gazdag szegények ("Riĉaj malriĉuloj", romano, 1889)

En Esperanto aperis

La blanka paperfolio / Trad. Johano de LUCZENBACHER. - En: Ses noveloj ; p.[2] - 6 Du noveloj el Mauro Jókai / Trad. Johano de Luczenbacher. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1911. - 93 p. La filoj de l' ŝtonkora homo / La bildrakonton verkis Tibor Cs. Horváth. Desegn. Pál Korcsmáros. Esperanta teksto de BENCZIK Vilmos. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1978. - 59 p. La filoj de l' ŝtonkora homo / Trad. FENYVESI Ervin. - En: Hungara antologio ; p.94 - 99 La Leaotungaj hometoj / Elhungarigis: HASZPRA Ottó. - [S.l.], 1996. - 10 p. La preĝlibro de la avino / Trad. Ferdinando BECK. - En: Ses noveloj ; p. 6-9 La du salikoj de Nagyenyed (etromano)/Trad. Jozefo HORVÁTH, hungara esperantisto el urbo Győr. Kategorio:Hungaraj verkistoj

KARINTHY Frigyes

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > KARINTHY Frigyes < Hungara Lingvo ---- La eminenta hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto KARINTHY Frigyes (karinti) naskiĝis je la 25-a de junio 1887 en Budapeŝto kaj mortis je la 29-a de aŭgusto 1938 en la hungara urbeto Siófok. Li verkis poemojn, eseojn, teatraĵojn, novelojn kaj romanojn – plejparte kun humura/satira enhavo. Verkis spritajn, valorajn artikolojn pri Esperanto, eĉ estis prezidanto de la Hungara Esperanto Societo de 1932, kaj partoprenis ĉe kelkaj Esperanto-kongresoj, kvankam li ne parolis Esperante. Famaj verkoj:
- Esik a hó ("Neĝas", 1912, noveloj)
- Így írtok ti ("Jen kiel vi aliaj verkas", 1911: li parodie imitas stilon de gravaj verkistoj de la hungara literatura kaj de la mondliteraturo)
- Utazás Faremidóba ("Vojaĝo en Faremidon", 1915: romano en stilo de Swift: guliverumo)
- Tanár úr, kérem ("Sinjoro instruisto, bonvolu", 1916: humurplenaj rakontoj pri lerneja vivo, pri adoleskantoj)
- A bűvös szék ("[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5702/magia.html Magia seĝo]", 1918, teatraĵo)
- Capillária ("Kapilario", 1921, romano)
- Nem mondhatom el senkinek ("Mi povas diri ĝin al neniu", 1930, poemoj)
- Mennyei riport ("Ĉiela intervjuo", 1937, satiro)
- Utazás a koponyám körül ("Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio", 1937, dokumentromano)
- Üzenet a palackban ("Mesaĝo en la botelo", 1938, poemoj) Tio aperis en Esperanto: Morgaŭ Matene : dramo / El la hungara trad.: K. Kalocsay. - Budapest: Hungara Esperanto Instituto, 1923. - 142 p. Norda Vento : (novelkolekto) / El la hungara trad.: Karlo Bodî - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. - 95 p. Vojaĝo en Faremidon ; Du ŝipoj : noveloj / El la hungara trad.: Ludoviko Totsche. - Budapest: Literatura Mondo, 1934. - 83 p. [http://miresperanto.narod.ru/biblioteko/faremido.htm Vojaĝo al Faremidon ; Kapilario] / [Trad.: TÁRKONY Lajos. Respondeca eld.: VASKÓ Tibor. Respondeca red.: BENCZIK Vilmos]. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. - 181 p.
ISBN 963-571-045-3 La poeto ; Renkontiĝo kun junulo ; La cirko / [Trad. KALOCSAY Kálmán, BENCZIK Vilmos, SÁRKÖZI János]. - En: Hungara antologio ; p.212 – 218
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.ik.html#frigyes_karinthy Rete legeblaj verkoj] Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Kategorio:Hungaraj verkistoj

KERTÉSZ Imre

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > KERTÉSZ Imre < Hungara Lingvo ---- KERTÉSZ Imre [KERtejs IMre] (naskiĝis la 9-an de novembro, 1929) estas hungara verkisto. En 2002 li fariĝis la unua verkisto el Hungario kiu gajnis la Premion Nobel de Literaturo, pro verko kiu pentras la fragilan sperton de la individuo kontraŭ la arbitreco de la Historio. Kertesz naskiĝis en Budapeŝto en malriĉa familio; lia patro estis lignaĵvendisto, la patrino modesta dungitino. Juda sed ne praktikanta, en 1944 li estis deportita al Auschwitz kaj al Buchenwald. Ĉi tiu sperto profunde markis lin kaj inspiris lian tutan verkaron. Reveninte en Hungarion, en 1945, li troviĝis sola, ĉiuj membroj de sia familio malaperintaj. En 1948, li eklaboris kiel ĵurnalisto. Tamen lia gazeto fariĝis en 1951 la oficiala organo de la Komunista Partio kaj Kertész estis maldungita. Li portempe laboris en fabriko kaj en ofico de la Ministerio pri Industrio. Maldungita en 1953 li dediĉis sin al verkado kaj tradukado. De la fino de la jaroj 1950-aj kaj dum la 1960-aj li verkadis muzikajn komediojn por perlabori sian vivon. Ankaŭ li tradukis el la germana al la hungara verkojn de Nietzsche, Freud, Hofmannsthal, Schnitzler, Roth, Wittgenstein kaj Canetti, kiuj influis lian literaturan kreadon. En la jaroj 1960-aj li ekverkis sian ĉefan verkon Sorstalanság (Sensorteco), vivrakonto de juna hungara deportito, larĝe inspirita de propraj spertoj. Ĝi temas pri la Holokaŭsto. Tiu romano aperis nur en 1975 kaj estis malatentata. Nur post reeldono en 1985 ĝi renkontis sukceson. Flankenlasita de la komunista registaro, Kertész ekestis konsiderata kiel granda verkisto nur en la fino de la jaroj 1980-aj. Kertész gajnis la Brandenburger Literaturpreis en 1995, la Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung en 1997, la Herder-Preis kaj la WELT-Literaturpreis en 2000, la Ehrenpreis der Robert-Bosch-Stiftung en 2001 kaj la Hans-Sahl-Preis en 2002. La romano Sensorteco aperis ĉe la Budapeŝta eldonejo Aranygolyo, en la Serio Oriento-Okcidento de UEA, esperantigita de ERTL István. La eldonon de ĉi tiu traduko, same kiel la publikigon de preparata traduko en la romaan lingvon, financas hungara esperantistino ĉin-origina, LIN Nagy.

Listo de verkoj


- Sorstalanság ("Sensorteco", 1975)
- A nyomkereső ("La skolto", 1977)
- Detektívtörténet ("Detektivhistorio", 1977)
- A kudarc ("La fiasko", 1988)
- Kaddis a meg nem született gyermekért ("Kadiŝo por la nenaskota infano", 1990)
- Az angol lobogó ("La angla standardo", 1991.)
- Gályanapló ("Taglibro de galero", 1992)
- Jegyzőkönyv ("Protokolo", 1993)
- A holocaust mint kultúra ("La Holokaŭsto kiel kulturo", 1993)
- Valaki más: a változás krónikája ("Iu alia: kroniko de metamorfozo", 1997)
- A gondolatnyi csend, amíg a kivégzőosztag újratölt ( "La pensolonga silento dum la ekzekuta taĉmento reŝargas", 1998)
- A száműzött nyelv ("La ekzilita lingvo", 2001)
- Felszámolás ("Likvidado", 2003)

Eksteraj ligoj


- [http://www.nobel.se/literature/laureates/2002/kertesz-bibl-f.html KERTÉSZ Imre] biobibliografio en la oficiala TTT-ejo de [http://www.nobel.se/index.html Nobel Premio] (angle, france, germane, hungare, svede)
- [http://ttt.esperanto.org/Ondo/Ondo/104-lode.htm#104-22 Ĉapitro el Sensorteco] en La Ondo de Esperanto Kategorio:Hungaraj verkistoj KERTESZ IMRE

MADÁCH Imre

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > MADÁCH Imre ---- MADÁCH Imre (naskiĝis la 21-an de januaro, 1823, mortis la 5-an de oktobro, 1864) estis hungara poeto. Lia plej signifa verko estas La tragedio de la homo (originale: Az ember tragédiája), tradukita al aro de la lingvoj. Al Adamo kaj Eva, forpelitaj el la Paradiso, Lucifero sendas sonĝon kaj prezentas al ili la estontecon de la homa raso ekde la antikva Egiptio ĝis la pereo de la malvarmiĝo de la suno. En la lasta verso de la dramo eldiriĝas el la buŝo de Dio la sola ebla vivprogramo: "Mi diris, luktu, hom', kaj firme fidu!"

En Esperanto aperis

La tragedio de l' homo : drama poemo / Kun dudek desegn. de Miĥaelo ZICHY. El la hungara originalo: K. Kalocsay. - Budapest: Hungara Esperanto-Instituto, 1924. - 237, XXIV p. La tragedio de l' homo : drama poemo / El la hungara trad.: KALOCSAY Kálmán. - Budapest: Corvina, 1965. - 259 p.

Eksteraj ligiloj


- [http://mek.oszk.hu/00900/00928 La tragedio de l'homo] Kategorio:Hungaraj poetoj

MÁRAI Sándor

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > MÁRAI Sándor ---- MÁRAI Sándor (naskiĝis la 11-an de aprilo, 1900 en Kassa, hodiaŭ: Kosice/SK/, mortis la 21-an de februaro, 1989 en San Diego, Usono) estis hungara verkisto.

Listo de verkoj


- Egy polgár vallomásai (membiografia romano, 1935)
- Eszter hagyatéka (romano, 1939)
- A gyertyák csonkig égnek (romano, 1942) Kategorio:Hungaraj verkistoj

MOLNÁR Ferenc

Ferenc MOLNÁR (naskiĝis la 12-an de januaro 1878 en Budapeŝto, mortis la 1-an de aprilo 1952 in Nov-Jorko) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas rigardata kiel la plej grava hungara dramisto de la 20-a jarcento. Plej konata estas lia teatraĵo Liliom (1909).

En Esperanto aperis

La knaboj de la Paŭlo-Strato (A Pál utcai fiúk), fama romano pri bataloj inter knabo-bandoj, el la hungara tradukis Ladislao SPIERER, Rickmansworth: Esperanto Publishing, 1938, 187 paĝoj (= La Epoko Libro-Klubo 2). Kategorio:Hungaraj verkistoj

ÖRKÉNY István

ÖRKÉNY István (Oerkenj Iŝtva'n) unu el la plej popularaj hungaraj novelistoj (5-a de aprilo 1912; 24-a de junio 1979). Li studis en la Budapeŝta Teĥnika Universitato kiel kemi-inĝeniero. Li apartenis al la skribista rondo Bela Vorto (hungare Szép Szó pron Se'p So'). Liaj skriboj aperis antaŭ la dua mondmilito en diversaj gazetoj (Hungara Stelo (Magyar Csillag), Oponanto (Ellenzék), Stelo (Csillag), Hungaroj (Magyarok) ktp.) Dum la dua mondmilito, li trafis en kaptitecon kaj nur en 1947 hejmenvenis. Inter 1947-1953 laboris kiel dramaturgo en diversaj teatroj. Li skribis la travivaĵojn de la kaptiteco, verkis multajn novelojn, rakontojn, dramojn, riportojn, groteskajn, elstarajn skribaĵojn. Li renovigis la draman ĝenron kaj la scenejan prezenton. famaj dramoj:
- Tóték (Totoj/(La familio Tot))
- Macskajáték (Katludo)
- Pisti a vérzivatarban (Stefano en la sanga fulmotondro (aŭ sangopluvego))
- Rózsakiállítás (Rozoekspozicio): li prilaboris la vidalvidon al morto) Lia stilo estas preciza, sen superfluaj balastoj; li kreis per malmultaj vortoj draman streĉiton. Li ne malŝatis la ironion, mokon. Li kreis novan popularan, ofte citatan ĝenron per la t.n. unuminutaj noveloj. Oni tradukis liajn verkojn al multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, filmigis kelkajn. Lian elstaran literaturan verkadon ono juĝis per Kossuth-premio kaj dufoje per József Attila-premio. ORKENY

RADNÓTI Miklós

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > RADNÓTI Miklós ---- RADNÓTI Miklós (naskiĝis la 5-an de majo, 1909, mortis en novembro 1944 ĉe Abda) estis hungara poeto. Li debutis kiel avantgarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj superrealismo. Ekde 1940 li plej ofte militservis en senarmila t.n. laborservo, kien oni rekrutis judojn kaj komunistojn. Dum tiu periodo li fariĝis vere granda poeto.

En Esperanto aperis

Odo hezita ; Kiel mi scius ; Kvara eklogo; Fragmento ; Sepa eklogo ; Letero al la edzino ; A la recherche... ; Razglednica / [Trad. FEJES Márton, KALOCSAY Kálmán, SZABÓ Imre, SZILÁGYI Ferenc, BENCZIK Vilmos. - En: Hungara antologio ; p.259 - 266 Laŭ informoj de Ada CSISZÁR, plurfoje aperis en Esperanto lia Sepa eklogo, tradukita de Kalocsay. En: Hungara Vivo 1965:1, p. 6; Paco 1969:182 (Hungara eldono), p. 14; Tutmonda sonoro, Vol. 2. p. 556-557; Hungara Antologio/2 (1983), p. 263-264.

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.nu/prismo/sz56.html Letero al mia edzino] Kategorio:Hungaraj poetoj

REJTŐ Jenő

Literaturo > Hungarlingva Literaturo > REJTŐ Jenő ---- REJTŐ Jenő estis Hungara verkisto. Naskiĝis la 29-an de marto, 1905, en Budapeŝto, mortis 1-an de januaro, 1943, en Jevdokovo, punlaborejo. Populara verkisto kun aventura vivo: vagadis en Eŭropo kaj Nord-Afriko multajn jarojn. Skribis multajn humurajn romanojn, ankaŭ sub la pseŭdonimo P. Howard. La plej popularaj verkoj de li estas:
- Fred la Malpura, la kapitano
- La nevidebla legio
- La antaŭenŝovita garnizono
- La skeleta brigado Ĉi tiuj estas legeblaj ankaŭ Esperante, kun pli ol 20 aliaj romanoj:
- [http://verkoj.fw.hu/ Retpaĝo de BALÁZS László, tradukinto de Rejtő] Kategorio:Hungaraj verkistoj

Template:User harp-3



oszust Sepsa Pozycjonowanie Pozycjonowanie gry sportowe










































:: RELATED NEWS ::
John Tambouras
John Tambouras (born January 30, 1979) is an Australian footballer who currently plays as a central defender for the New Zealand Knights in the newly formed Hyundai A-League.

External links


- [h
Großer Priel
Großer Priel is the highest mountain in the Austrian mountain range of Totes Gebirge. The most common routes of ascent are from the Prielschutzhaus (an alpine hut managed by the Österreichischer Alpenverein) on the south side of the mountain, and from the Welser Hütte on the north side. There are also a number of paths leading f

Cole Tinkler
Cole Tinkler (born May 5, 1986) is a New Zealand footballer who currently plays as a right full back for the New Zealand Knights in the newly formed Hyundai A-League.

External links


- [http://www.n
Battle of Halys
The Battle of Halys took place between the Medes and the Lydians in 585 BC. The Lydians were commanded by their king Alyattes II and the Medes by their king Cyaxares. The war between them was started because of their clashing intersts in Anatolia. But Herodotus claimed some
Grosser Priel
Großer Priel is the highest mountain in the Austrian mountain range of Totes Gebirge. The most common routes of ascent are from the Prielschutzhaus (an alpine hut managed by the Österreichischer Alpenverein) on the south side of the mountain, and from the Welser Hütte on the north side. There are also a number of paths leading f
Frank van Eijs
Frank van Eijs (born November 2, 1971) is a Dutch footballer who currently plays as a central defender for the New Zealand Knights in the newly formed Hyundai A-League.

External links


- [http://www.nzknights.
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org