Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hunoj

Hunoj

La hunoj estas popolo origine el Mez-Azio. La unuaj ĉinaj fontoj skribas pri ili jam en la 12-a jarcento a.K. kiel hsiung-nu (hiung-nu), kiam la hunoj daŭre penetris Nord-Ĉinion kaj prirabis la areon. Ilia ĉefa okupiĝo estis la nomada bestobredado kaj la ĉasado. En al 3-a jarcento a.K. formiĝis la asocio de 24 hunaj triboj, kiu kondukis prirabajn militirojn en Orient-Azion. La ĉinoj ekkonstruis la Grandan Ĉinan Muron ĉefe pro tiuj militiroj dum la Dinastio de Ĉin. La sukcesaj militiroj de Ĉinio kaj la ribeloj de la konkeritaj popoloj kondukis al la disfalo de la huna asocio en la 1-a jarcento a. K.. Formiĝis du asocioj, el kiu la asocio de la sudaj triboj venis al dependa situo al Ĉinio.

la okcidentaj hunoj

La nordaj hunaj triboj venis al areo de la nuna Kazaĥstano kaj tie formis fortan asocion. De tie ili plumarxsis okcidenten kaj en la 1-a jc. p.K alvenis al la areo inetr la Kaspia maro kaj la Arala maro, poste plumarŝis al stepoj apud la riveroj Volgo kaj Don. Ili konkeris unue la alanojn poste la orientajn gotojn (375) kaj baldaŭ alvenis al la limoj de la Romia Imperio. Ili konkeris en la 4-a jarcento Panonion (de kie la romiaj legioj jam pli frue retiriĝis). En 433 ili reĝo iĝis Atilo, sub kies estro la Huna Imperio vivis sian oran epokon. Li gvidis la imperion per fortaj manoj. Dum lia regado, la hunoj ekis du gravajn militirojn. Unue ili atingis eĉ Galegion, dumvoje detruis la urbojn ĉedanubajn kaj transpaŝis Rejnon. La romia armeo sub gvido de Ecio venkis en la batalon de Katalunio kaj ili repelis la hunojn. La hunoj militiris al Italio, kie ili detrus la urbojn Akileion, Mediolanon (hodiaŭ Milanon) kaj ekmarŝis al Romo. Romo surprenis grandegan jaran impostpagon tiel evitinte la atakon, detruon. Post la morto de Atilo, la huna asocio disfalis kaj pro la ribelo de la jugitaj popoloj, ili reiris al la stepoj de Sud-Rusio kaj asimiliĝis.

Heftalitaj hunoj

(kiuj ruinigis Hindion)

blankaj hunoj

Mihirakula ja:フン族

Mez-Azio

Geografio > Azio > Mez-Azio ---- Mez-Azio estass interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio. Al Mez-Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de Kazaĥstano, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro ka. Tra la Mez-Azio fluas riveroj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago!) kaj lago Balĥaŝo. Kategorio:Azio ko:중앙아시아 ja:中央アジア nb:Sentral-Asia

Granda Ĉina Muro

La Granda Ĉina Muro (tradicie: 長城 aŭ simpligite: 长城, Pinyin: Chángchéng), ankaŭ konata en Ĉinio kiel la Murego de dekmil Lioj (万里长城, Pinyin: Wànlĭ Chángchéng), estas antikva ĉina fortikaĵo, konstruita ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 16-a, dum la dinastio Ming. La muregon konstruis la ĉinoj, por ŝirmi Ĉinion kontrau la Mongoloj kaj la Turkoj. Ĝin antaŭis kelkaj muroj konstruitaj ekde la 3-a jarcento a.K., kontraŭ triboj el nuntempaj Mongolio kaj Manĉurio. La murego longas mirigajn 6.700 km, de Shanhaiguan (山海关) oriente, ĉe , al Jiayuguan (嘉峪关) okcidente, ĉe .

Historio


- La Murego konstruiĝis en kvar ĉefaj etapoj: # 208 a.K. (Dinastio Qin). # 1-a jarcento a.K. (Dinastio Han). # 1138 — 1198 (periodo de la kvin dinastioj kaj dek reĝlandoj). # 1368 — 1620 (de imperiestro Hongwu ĝis imperiestro Wanli de dinastio Ming).
- En 1987 la Granda Ĉina Muro estas klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Diskutado pri ĝia videbleco de kosmo

kosmo Iuj pensas, ke ĝi estas la nura homa faraĵo videbla de super la atmosfero, sed, diskuteble, tio ne estas vera, ĉar ĝi estas tro mallarĝa.

Eksteraj ligoj


- [http://es.chinabroadcast.cn/chinaabc/chapter22/chapter220107.htm pluaj faktoj en Esperanto] [http://www.espero.com.cn/pekino/03-vid-3a.htm Bildoj de la Granda Muro] (esperante) [http://www.travelchinaguide.com/picture/china_great_wall/index.htm Mapo de la Granda Muro] (angle) Kategorio:Fortikaĵoj ĈINA MURO ja:万里の長城 ko:만리장성 th:กำแพงเมืองจีน

In

La literkombino havas plurajn signifojn:
- In estas simbolo por indio je kemio.
- -in- estas sufikso en Esperanto, pri ĝia aparta uzo vidu artikolon ino.
- IN estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Barato.
- .in estas nacia domajno de la alta nivelo de Barato.
- IN estas Indianao - usona ŝtato.

Kazaĥstano

Geografio > Azio > Kazaĥio ---- Azio Kazakstan - Қазақстан Республикасы - Республика Казахстан Lando en Centra Azio, inter la maroj Kaspia, Arala kaj Hingianga.
- Landkodo: KZ.
- E-nomo: [a] Kazaĥujo, Kazaĥstano; [o] Kazaĥa Respubliko.
- Nacia nomo: Kazak Respublikasi.
- Areo: 2.717.000 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratio.
- Ŝtatestro: prezidento Nursultan NAZARBAJEV (1993).
- Ĉefurbo: Astano, de la 1-a de decembro de 1997.
- Adm. divido: 14 provincoj kaj 3 urboj.
- Urboj: Almato (1.132 mil), Karagando (614 mil), Ŝimkento (395 mil).
- Loĝantaro: 16.606.000 (1995), inter ili 36% rusoj, 32% kazaĥoj.
- Ŝtatlingvo: kazaĥa kaj rusa.
- Kredantoj: muzulmanoj kaj kristanoj.
- Eksporto: nafto, metalo, kemiaĵoj, greno.
- Pokapa GNP: 1.330 $.

Provincoj kaj urboj memstaraj

Almaty, Almaty (urbo) (antaŭe Alma Ata), Aqmola (Astano), Aqtobe, Astano (urbo), Atyrau, Batys Qazaqstan (Oral), Bayqongyr (urbo), Mangghystau (Aqtau; iama Ŝevĉenko), Ongtustik Qazaqstan (Shymkent), Pavlodar, Qaraghandy, (Karagando, urbo), Qostanay, Qyzylorda, Shyghys Qazaqstan (Oskemen; iama Ust'-Kamenogorsk), Soltustik Qazaqstan (Petropavl), Zhambyl (Taraz; iama Dzhambul) Bajkonur ! Dosiero:Kazakhstan_sm02.jpg ja:カザフスタン ko:카자흐스탄 ms:Kazakhstan th:ประเทศคาซัคสถาน zh-min-nan:Kazakhstan

Kaspia maro

Kaspio aŭ la Kaspia maro (latine Mare Caspium [mare KASPium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKANium],) estas salita lago, ĉ. 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda lago en la mondo. Estas ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥstano - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento. Nomo de Kaspia Maro en lingvoj de ĉirkaŭantaj landoj: La surfaco de la Kaspia maro estas 28 m malsupre de marnivelo. Ĝi atingas maksimuman profundon, ĉ. 980 m, en la sudo; Norda parto estas malprofunda (ĉ. 5 m). Kaspion enfluas la riveroj:
- Volgo (kiu provizas pli ol 75% de ĝia akvo),
- Uralo,
- Emba,
- Kura,
- Terek. Kaspia maro ne havas elirejon, ĝi estas fermita natura akvorezervejo. La kvanto de elvaporiĝo estas precipe alta en la orienta enirejo, nomita Karabogazkol, kiu estas ekspluatata por produkti uzatan en kemia industrio salon per natura elvaporiĝo. Per variado de elvaporiĝo klarigeblas la granda ŝanĝo en la grandeco de la maro dum la daŭro de la historio. La kreskanta elspezo de la Volga akvo por industria kaj ĉiutaga uzo estas supozeble la ĉefa kialo de la malaltiĝo de la marnivelo, tre serioza problemo de nuntempo. La ĉefaj havenoj sur la Kaspio estas Baku, granda petrola centro, kaj Astraĥan, ĉe la buŝo de la Volgo. Kaspia marfundo subkaŝas grandajn rezervojn de nafto kaj natura gaso, kio kaŭzas akrajn disputojn inter la kvin najbaraj landoj, kiuj penas dividi inter si kaj marfundon (pro energiaj riĉaĵoj), kaj marsurfacon (por navigaj celoj kaj fiŝkaptado). Kategorio:Lagoj Kategorio:Azio ja:カスピ海 ko:카스피 해

Volgo

Geografio > Rusio > Volgo ---- Rusio Rusio Rusio Volgo (antikva nomo: Ra, en la mezepoko Itil) estas rivero en Rusio, la plej granda en Eŭropo. Longeco - 3530 km. Ĝi elfontas en la Valdaja Altaĵo kaj enfluas en Kaspian maron. Volgo havas ĉirkaŭ 200 alfluantajn riverojn. La plej grandaj estas Kama kaj Oka. La regionon laŭ kiu fluas Volgo oni nomas Volgia regiono aŭ Volgio. Kategorio:Riveroj en Eŭropo ja:ヴォルガ川

Alanoj

Alanoj (greke Αλανοι, Αλαννοι; ĉine O-lan-na; de la 9a jarcento multaj fontoj nomas ilin As, ruse Jasy, kartvele Osi) estis irana nomada subetno de sarmatoj. Alanoj estis ĉiam pretaj por milito nomadaj brutobredistoj; homoj de diversaj devenoj, ili havis komunan lingvon el irana grupo kaj komunan kulturon.

Fruaj alanoj

La unuaj mencioj de la grupoj, kiujn modernaj esplorantoj ligas kun alanoj, okazis en la 1a jarcento antaŭ Kristo. La skribitaj fontoj (ĉinaj, romiaj kaj grekaj) rakontas, ke de la 1a ĝis la 4a jarcentoj alanoj havis gvidan rolon en la triba unio de iranlingvaj nomadoj kaj ili sukcesis fari potencan union de sarmataj triboj. En la 2a kaj 3a jarcentoj alanoj kaŭzis problemojn por la Romia Imperio ĉe Danubo kaj en Kaŭkazio. Arkeologiaj trovoj pruvas la diritaĵon de la skribitaj fontoj.

La "okcidentaj" alanoj kaj vandaloj

Ĉirkaŭ la jaro 370 alanoj estis disbatitaj fare de hunoj je du grupoj. Unu el la grupoj iris al okcidento. Tie ili setlis en kelkaj lokoj, sed la plej granda grupo aliĝis al vandaloj kaj tiel venis al Iberio kaj pli malproksimen — al la Norda Afriko. En Iberio alanoj estis famaj per la ĉashundoj, kiujn ili alvenigis en Eŭropon. Speco de grandaj hundoj, nomata alanos (alanoj), plu ekzistas en la lando de eŭskoj (nord-okcidenta Hispanio).

"Orientaj" alanoj kaj hunoj

Parto de alanoj, kiu restis sub regado de hunoj, post komplikaj travivaĵoj iĝis la nuna etno de osetoj en Kaŭkazio.

Ligoj

[http://home.btconnect.com/CAIS/Religions/iranian/Zarathushtrian/Oric.Basirov/origin_of_the_iranians.htm Brief histories of the pre-Imperial Iranian peoples, Dr Oric Basirov] Category:Antikvaj etnoj

Romia imperio

Historio > Romio > Romia Imperio ----
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento, ĉefe kristanismo 500px
- provincoj:(kun jaro de kreado kiel provinco) Akaio(Achaea) (-27) - Egipto (Aegyptus) (-30) - Afriko (Africa) (-146) - Alpes Cottiae - Alpes Maritimae - Alpes Penninae - Aquitania - Arabia Petraea (105) - Armenia Inferior - Armenia - Asia (-129) - Assyria - Baetica - Baleares - Belgica (-16) - Bithynia (-74) - Britannia (43) - Cappadocia (17) - Cilicia (-64) - Commagene - Corsica kaj Sardinia(-231) - Cyprus - Cyrenaica (-74) - Dacia (107) - Dalmatia (-167) - Epirus (pr. 60 p.K.) - Galatia (-25) - Germania Inferior (17) - Germania Superior (17) - Illyria - Italia - Lugdunensis - Lusitania (-27) - Lycaonia - Lycia - Macedonia (-146) - Mauretania (40) - Mesopotamia (115) - Moesia (-29) - Narbonensis (-120) - Noricum (-15) - Osroene - Palaestina - Pamphylia (43) - Pannonia (10) - Pisidia - Pontus - Rhaetia (-15) - Sicilia(-241) - Sophene - Syria (-64) - Tarraconesis (-197) - Thracia (46)
- imperiestroj: Vidu listo de romiaj imperiestroj
- Spartacus La romia imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum la kvin jarcentoj. En 476 Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanaj barbaroj. La orienta, greka duono de imperio, kiu regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la gvido de Konstantinopolo kiel la Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigis la imperion sub la nomo la Sankta Romia Imperio. La romia imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco -- la tiel-nomata Pax Romana aŭ romia paco. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (nuna Rumanio), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion. La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie. ja:ローマ帝国 ko:로마 제국 simple:Roman Empire

433

Historio > Jarcentoj > 5-a jarcento > 433 ---- En la jaro 433 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

----
428 | 429 | 430 | 431 | 432 | 433 | 434 | 435 | 436 | 437 | 438
4-a jarcento - 5-a jarcento - 6-a jarcento
ko:433년

Atilo

Atilo estas hun-, gotdevena vira persona nomo kun signifo: kara patro, paĉjo. La atiloj festas sian nomtagon je la 7-a de januaro kaj 5-a de oktobro. La nomo plej ofte uzata, populara en Hungario.

alilingvaj variantoj


- hu: Attila
- de: Attila

Famaj, gravaj Atiloj


- Atilo huna reganto
- DARGAY Attila reĝisoro de animaciaj filmoj
- JÓZSEF Attila poeto
- KASZÁS Attila aktoro
- MIZSÉR Attila olimpika ĉampiono pri kvinprovo
- PATAKY Attila kantisto (Edda)

Rejno

Geografio > Rivero > Rejno < Eŭropo ---- Rejno, germanlingve Rhein [rajn], franclingve Rhin [riñ], nederlandlingve Rijn [rejn] estas riverego, kiu fluas de Svislando tra Germanio tuŝante Francion ĝis Nederlando, kie ĝi enfluas en la Nordan Maron. Rejno estas 1320 (sen ĝia delto 1298) km longa. Ĝi formas ankaŭ parton de la landlimo inter Germanio kaj Francio. Francio Kategorio:riveroj Kategorio:geografio als:Rhein ja:ライン川 ko:라인 강 simple:Rhine River

Katalunio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio - Francio > Katalunio ---- Dosiero:es-catalunya.gif
katalune Catalunya [katalunja], hispane Cataluña [katalunja], france Catalogne [katalónj] Lando en la nord-orienta parto de Iberio, dividita de Pireneoj inter Hispanio (Sud-Katalunio aŭ simple Katalunio), Francio (Nord-Katalunio) kaj Andoro). Sud-Katalunio (31.930 km2) havas proksimume 6.100.000 loĝantojn. Ĝi estas aŭtonoma komunumo de Hispanio kaj konsistas el la provincoj de Barcelona, Girona, Lleida, kaj Tarragona (kvankam katalunoj plej ofte ne tro ŝatas tiun artefaritan dividon kaj uzas alian kun 41 etaj regionoj). La ĉefurbo estas Barcelono, grava havenurbo en Mediteraneo. La loka lingvo estas la kataluna, sed ĉiuj parolas ankaŭ la hispanan aŭ la francan. En valo Arano, kunoficialas la arana, gaskona (okcitana) dialekto. Kvankam industrio (ĉefe teksa, ĥemia kaj aŭtomobila) plu gardas elstaran gravecon, la servoj delonge transprenis la ĉefan ekonomian rolon. Turismo rimarkinde gravas, ĉefe pro la allogo de Barcelono kaj de la marbordoj (Costa Brava, Costa Daurada.)

Historio


- Esperanto Historio en Katalunio Iberoj loĝis la landon unue. Ili havis urbetojn en multaj lokoj hodiaŭ ankoraŭ ekzistantaj kiel Barcelono. Punktoj en la marbordo estis koloniitaj de helenoj, kiuj fondis Hemeroskopeion, Emporion. Romianoj detruis la iberan kulturon. Romianoj el Tarraco regis la valon de rivero Ebro, forminte provincon Tarraconensis. La invado de Iberio fare de araboj en 711 konkeris nunan Katalunion. Komence de la 9-a jarcento, Karolo la Granda invadis la nordon de la Iberia duoninsulo por sekurigi la sudajn limojn de sia imperio kaj fondis la t.n. Hispanan Markion (Marca Hispanica, latine). En 993 la grafo de Barcelono rifuzis ĵuri fidelecon al la franka reĝo, per kio plifirmiĝis la fakta delonga memstareco de la regiono. La grafaj posedaĵoj ampleksiĝis dum pluraj jarcentoj: Katalunio, Aragono, Balearoj, Valencilando, Sicilio, Sardio, Napola Reĝlando k.a. fariĝis jure memstaraj reĝlandoj kundividantaj la saman regnestron. Tiuepoke disvolviĝas la kataluna, kiu iom post iom fariĝas lingvo de beletro kaj anstataŭadas latinon en la reĝa kancelario. En 1479, per la Katolikaj Gereĝoj, Katalunio kaj Kastilio ekhavas la samajn regantojn, sed ĉiu lando plu gardas siajn apartajn leĝaron kaj parlamenton. En 1659 Francio konkeras la nordan parton de la lando kaj komenciĝas ĝia francigo (fakte preskaŭ plene sukcesa nur en la 20-a jarcento). Sude, en 10-jara Hispana Postven-Milito katalunaj aŭtoritatuloj subtenis malvenkontan ĉefdukon de Aŭstrio. En 1714, ĉia memstareco estas nuligita, kaj kastilia leĝaro ekvalidas en Aragona Reĝlandaro kaj komenciĝas longa persekutado kontraŭ la kataluna lingvo. Analoge al aliaj eŭropaj popoloj, dum la 19-a jarcento la intelektularo interesiĝas pri sia nacia lingvo, kaj la katalunan oni literature revartas post periodo de dekadenco. Samtempe disvolviĝas industrio, kio unikas en Hispanio (se oni esceptas Eŭskion), kaj ekestas akraj disputoj inter la kataluna burĝaro, deziranta protekton de "siaj" merkatoj kontraŭ eksterlanda konkurenco, kaj la hispanaj grandbienuloj, preferantaj la plej malmultekostajn varojn. Tio igas, ke parto de la kataluna burĝaro ekorganizas fine de la 19-a jarcento siajn proprajn politikajn partiojn favorante la t.n. katalunan specifecon. Tiuj partioj baldaŭ fariĝas plimultaj kaj ekpostulas aŭtonomecon. Per tio la "kataluna problemo" fariĝas unu el la centraj diskut-temoj en la hispania politiko en la lastaj 150 jaroj: Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj du puĉaj diktaturoj totalisme orientitaj (1923-1930 kaj 1939-1975) grandparte fontas el la celo batali por la unueco de Hispanio.
- En Katalunio naskiĝis Abel MONTAGUT kaj Jaume GRAU CASAS.

Eksteraj ligoj

[http://www10.gencat.net/gencat/AppJava/cat/generalitat/generalitat/organitzacio/comarques/comarcal.jsp Regiona divido de Katalunio] ([http://www10.gencat.net/gencat/binaris/01_divisio_tcm32-3266.gif Nur la mapo])
- [http://www.spanien-katalonien.info/ Pictures of Catalunya, Tarragona, Priorat, Correfoc] Kategorio:Hispanio Kategorio:Aŭtonoma Komunumo de Hispanio ja:カタルーニャ州 zh-min-nan:Catalunya

Milano

Geografio > Italio > Milano < Piemonto
Listo de urboj de Italio ---- Listo de urboj de Italio En la Katedralo de Milano, itale "Duomo", ununura gotikstila katedralo en Italio, kaj la plej vasta en Eŭropo kun longo de 157 metroj. ja:ミラノ ko:밀라노 simple:Milan

Atilo

Atilo estas hun-, gotdevena vira persona nomo kun signifo: kara patro, paĉjo. La atiloj festas sian nomtagon je la 7-a de januaro kaj 5-a de oktobro. La nomo plej ofte uzata, populara en Hungario.

alilingvaj variantoj


- hu: Attila
- de: Attila

Famaj, gravaj Atiloj


- Atilo huna reganto
- DARGAY Attila reĝisoro de animaciaj filmoj
- JÓZSEF Attila poeto
- KASZÁS Attila aktoro
- MIZSÉR Attila olimpika ĉampiono pri kvinprovo
- PATAKY Attila kantisto (Edda)

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


Mihirakula

Mihirakula (laŭ servulo de Mithra; ĉae la bizancanoj Gollas). Li estis reĝo de blankaj hunoj kaj kiu ekregis post morto de ties patro Toramana, post 515 (aŭ 520-545). Lia 30-jara regado estis potenca pinto de la blankaj hunoj. Lia regado etendiĝis de Turkestano ĝis nordaj partoj de Orienta Hindio. Fine de lia regado, la hinduoj forpremis Mihirakula-on el Hindio, kaj baldaŭ venkis la blankajn hunojn la altajaj turkoj.

Maximilián

A Maximilián latin (Maximilianus) eredetű férfinév, feletehetően Maximus és az Aemilianus nevek összevonásával keletkezett. __NOTOC__

Névnapok


- március 12.
- augusztus 21.
- október 12.

Becenevek

Híres Maximiliánok

ja:マクシミリアン

metal Stockholm hotel tapety motorola heavy metal zujer










































:: RELATED NEWS ::
Šermuonėlis
Šermuonėlis (lot. Mustela erminea, angl. Stoat, vok. Hermelin) - kiauninių šeimos plėšrus žinduolis. Rūšis įrašyta į Lietuvos raudonąją knygą. Išauga iki 30 cm. Minta triušiais, graužikais (pelėmis, žiurkėmis), kitais smulkiais žinduoliais, taip pat ėda paukščius, jų kiaušinius ir jauniklius; kartais ėda ir žuvis, roplius, amfibijas ir Bioritmas (arba biologinis ritmas) - tai pseudomokslinis cikliškų fiziologijos, emocijų ir intelekto pokyčių modelis. Pasak šio modelio nesudėtingomis priemonėmis galima nustatyti "geras" ir "blogas" dienas žmonėms bei gyvūnams. Bioritmai ir biologiniai ritmai yra skirtingi dalykai.

Teorija

Bioritmų teorija teigia, kad gyvenimą lemia ritmiški ciklai, pagal kuriuos galima nuspėti fizinių, protinių ir emocinių savybių pokyčius. Ritmas periodiš
Sistema
Sistema ( graik. σύστημα — sudarytas iš dalių) — aibė tarpusavyje susijusių elementų, organizuotų tam tikru būdų į vieningą visumą. Posistemis (angl. subsystem) — sistema, kuri yra kitos sistemos sudedamoji dalis. Nagrinėjamos sistemos atžvilgiu - jos sudėtinų dalių vis
Mikorizė
Mikorizė (gr. k. mykes - grybas, rhiza - šaknis) - šaknų simbiozė su grybais. Ji būdinga ir žoliniams augalams, ir medžiams. Mikorizė yra endotrofinė ir ektotrofinė:
- Endotrofinė mikorizė (gr. k. endon - viduje, tro
1822
1822 yra nekeliamieji metai, prasidedantys antradienį.

Įvykiai Lietuvoje