Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Internacia Kosmostacio

Internacia Kosmostacio

La Internacia Kosmostacio ('ISS') estas projekto kunlabora de 6 landoj: Usono, Rusujo, Japanujo, Kanado, Brazilo kaj 11 landoj de Eŭropa Unio. La kosmostacio orbitas teron en alto de 360 km, kutime nomata Terproksima orbito, sed la alto varias pro atmosfera froto kaj relanĉetoj. La stacio malaltiĝas meze 100 metrojn ĉiutage. Ĝi orbitas teron en 92 minutoj; ĝis junio de 2005, ĝi orbitis 37.500 fojojn. 2005 En kelkaj kampoj la internacia kosmostacio estas kunfandiĝo de antaŭe planitaj kosmostacioj, speciale Mir 2 de Rusujo, Space Station Freedom de Usono kaj la planita kosmostacio Columbus de Eŭropo; ĝi reprezentas konstantan homan ĉeeston en kosmo: ekde 2-a de novembro 2000 ĉeestas skipo da minimume 2. Kiam alvenas nova skipo, ĉeestas ambaŭ skipoj kaj pluraj vizitantoj. Ĝin servas la kosmoŝipoj Kosmopramo, Sojuz kaj Progress. Ĝi ankoraŭ konstruiĝas, sed jam okazas multe da eksperimentado. Ĉi tiam la stacio havas spacon por skipo de 3. Ĝis nun, ĉiuj konstantaj skipanoj venas de usona kaj rusa programoj. Vizitis jam la kosmostacion multaj aliaj kosmonaŭtoj, eĉ de aliaj landoj kaj 2 kosmaj turistoj. La nomo "Internacia Kosmostacio" (angle International Space Station, ruse Международная космическая станция; alilingvajn nomojn montras la intervikiaj ligoj) rezultis el kompromiso por fini malkonsenton pri taŭga nomo por la stacio. La unuan nomon ‘Kosmostacio Alfa’ malaprobis Rusujo, ĉar ĝi indikus, ke la stacio estas io fundamente nova, malgraŭ la ok sukcesaj sovetaj orbitantaj stacioj lanĉitaj antaŭ Internacia Kosmostacio. La rusan proponon ‘Atlant’ malaprobis Usono, ĉar Atlantiso estis legenda kontinento, kiu fiaske falis en maron. Usono plue malaprobis pro la simileco de la nomo al la nomo de ties orbitilo ‘Atlantis’. Inter novembro 2000 kaj aprilo 2003 la stacion ĉiam okupis tri kosmonaŭtoj, kiuj alternis post po kvin ĝis sep monatoj. Post la fiasko de kosmopramo Columbia je la 1-a de februaro 2003 oni provizore haltigis la plukonstruadon de la stacio kaj reduktis la anaron al du. Malgraŭ la reiro de kosmopramo (Discovery) al kosmo en julio de 2005, la provizora halto daŭras. INTERNACIA KOSMOSTACIO ja:国際宇宙ステーション

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Japanujo

Geografio > Azio > Orienta Azio >Japanio ---- Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])". Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko) Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11% Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso), % urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05 virinoj) (2000, takso) Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio: 84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo: la japana(efektive oficiala), la korea(korea-japano uzas), la aina(aino uzas/is), la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99% Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93 kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj, NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 711 Gd (1998)
po kapo: 5,62 kd (1998)
kreskanta procento: 0,3% (1999, takso)
inflacio: -0,8% (1999, takso)
senokupa: 4,7% (1999, takso) ---- Regionoj:Japanaj regionoj

Prefektujoj

vidu detale:Japanaj prefektujoj

Gravaj urboj

vd. Listo de urboj de Japanio (ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima) ,atombombita 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyoto) ,konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara ,konata turisma urbo
- Nagano ,1998 18-aj vintraj olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki) ,atombombita 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Osaka)
- Sapporo ,1972 11-aj vintraj olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tokyo), ĉefurbo,plej granda en japanio, 1964 18-aj someraj olimpikoj

Historio


- Vidu Historio de Japanio

Esperanto en Japanio

2004


- Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an de junio. En 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.
- Katsumori Hirosi (1925-2004), membro de UEA en Chubu (Japanio), mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas "la moralaj". Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso. ! als:Japan ja:日本 ko:일본 ms:Jepun simple:Japan th:ประเทศญี่ปุ่น zh-min-nan:Ji̍t-pún


Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

2005

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2005 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj - 2030-oj Jaroj: 2000 - 2001 - 2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2005 post Kristo okazis (aŭ okazos), interalie:

Eventoj

tutmonde:
- Proponitaj planlingvoj Simpekso, Siberia lingvo, Baspleo kaj Interĝermana.
- 9-a de januaro: Palestinanoj elektas novan prezidenton. Maĥmud ABBAS ricevis klaran plimulton de pli ol 62 % de la voĉoj.
- 26-a ĝis 30-a de januaro: En Davos okazas la Monda Ekonomia Forumo. Plan
- 27-a de januaro: 60-jarojn post la liberigo de la ekstermejo ĉe Oświęcim (Auschwitz) la mondo rememoras pri milmiloj da murditaj judoj.
- en februaro estis prezentita unua multkerna procesoro Cell.
- La hispana piloto Fernando ALONSO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
  - pliaj eventoj en 2005 tageventoj ---- en la esperantlingva mondo:
- Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Paska semajnfino : Internacia renkontiĝo memorfestonta la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en la sama urbo. ~ Retejo: http://boulogne2005.online.fr
- Litovio, Vilno : 90-a Universala Kongreso de Esperanto
- Kroatio, Zagrebo: 78-a kongreso de SAT

Naskiĝoj

Mortoj


- 15-a de januaro: Victoria de los Ángeles, hispana sopranulo
- 29-a de januaro: Efraim KIŜON
- 2-a de februaro: Max SCHMELING
- 3-a de februaro: Zurab Zjvania, ĉefministro de Kartvelio
- 10-a de februaro: Arthur MILLER
- 6-a de marto: Hans Albrecht BETHE
- 8-a de marto: Brigitte MIRA
- 25-a de marto: KŐSZEGI Gizella
- 31-a de marto: Terri SCHIAVO
- 1-a de aprilo: Harald JUHNKE
- 2-a de aprilo: Johano Paŭlo la 2-a
- 5-a de aprilo: Saul BELLOW
- 23-a de aprilo: John MILLS
- 26-a de aprilo: Maria SCHELL
- 26-a de aprilo: Augusto ROA BASTOS
- 13-a de majo : Eddie BARCLAY
- 5-a de junio : Lothar WARNEKE
- 6-a de junio : Anne BANCROFT
- 24-a de junio: Max ROQUETA
- 30-a de junio : Fernando DE DIEGO, tradukinto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie Don Kiĥoto de la Manĉo.
- 31-a de julio: Wim DUISENBERG
- 7-a de aŭgusto: Ibrahim FERRER
- 20-a de septembro: Simon WIESENTHAL, mondfama ĉasisto de naziaj militkrimuloj.
- 29-a de septembro: Vladimir LANCBERG
- 8-a de novembro: Carola HÖHN ----
2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2005 ja:2005年 ko:2005년 ms:2005 simple:2005 th:พ.ศ. 2548 zh-min-nan:2005 nî

2-a de novembro

---- Historio > Tagoj > la 2-a de novembro ---- La 2-a de novembro estas la 306-a tago de la jaro (la 307-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 59 tagoj restas. Je la 2-a de novembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1889 : Norda Dakoto fariĝis la 39-a ŝtato de Usono kaj Suda Dakoto la 40-a

Naskiĝoj


- 1795 : James K. POLK
- 1868 : William Percy MERRICK
- 1890 : Moa MARTINSON
- 1913 : Burt LANCASTER, Usono
- 1919 : Fernando de DIEGO, Hispanio

Mortoj


- 2004 : Theo VAN GOGH

Specialaj tagoj kaj festoj


- Festotago de Mortuloj laŭ Katolika kalendaro ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:11月2日 ko:11월 2일 simple:November 2 th:2 พฤศจิกายน

2000

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 2000 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2000 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
- Planlingvoj Eŭropeano, Ludlanĝo kaj Esperando publikita.
- Problemo de jaro 2000 pasis sen komputikaj katastrofoj, sed multaj gravetaj eraroj okazis.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu. :Ameriko:
- Meksiko : Vicente FOX elektatas prezidento.
- Usono : George W. BUSH elektatas prezidento. :Azio:
- Kartvelio : Eduard ŜEVARDNADZE reelektatas prezidento.
- Palestino : Ekflamas submilito araba kontraŭ Israelo - la intifada - kaj ondo de teroro superverŝas la regionon.
- Sirio: Bashar AL-ASAD elektatas prezidento. :Eŭropo:
- Danio: La enloĝantoj balote rifuzas anstataŭigon de la nacia valuto per eŭroj.
- Finnlando : Tarja HALONEN elektatas prezidento.
- Francio : oktobro : Referenduma modifo de la konstitucio. La mandat-daŭro de prezidento malplialtiĝas de 7-jara al 5-jara.
- Jugoslavio : Vojuslav KOSTUNIĈA elektatas prezidento.
- Luksemburgo: granddukiĝas Henri Albert Gabriel Felix Marie GUILLAUME.
- Rusio : Vladimir PUTIN elektatas prezidento (26-a de marto). Li resendas la armeon Ĉeĉenien. Sink-paneo de submarŝipo Kursk. :Oceanio:
- Al UNO aniĝas Tuvalo.

Kulturaj eventoj


- Israelo : La 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.

Naskiĝoj

Mortoj


- Audino CASTELO BRANCO
- Wim QUISPEL
- Waldir LISBOA ROCHA
- Georges JUNIER
- Aŭstrio: Adele JONAS
- 28-a de januaro : Stanislava Chrdlová
- 4-a de marto: Raymond DOURY
- 11-a de majo : José DUTRA MENDES
- 9-a de junio : Aŭstrio : Ernst JANDL
- 30-a de junio : Usono : Walter MATTHAU
- 1-a de julio : Brazilo: Ivon BARBOSA
- 25-a de julio: Leopoldo KNOEDT
- 5-a de aŭgusto : Britio : Alec GUINNESS
- 5-a de aŭgusto: Rüdiger EICHHOLZ
- 10-a de aŭgusto: Ellen LYMBURN
- 12-a de oktobro : Esperantio : Solen', Esperanto-aktorino
- 22-a de novembro : Emil ZATOPEK
- 10-a de decembro : Alcibiades GONZÁLEZ MEANA ----
1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:2000 ja:2000年 ko:2000년 ms:2000 simple:2000 th:พ.ศ. 2543 zh-min-nan:2000 nî

Sojuz

Sojuz estas serio de sovetaj/rusiaj homaj kosmoŝipoj, lanĉita en 1967. Kosmoŝipo de tipo Sojuz kapablas transporti tri homojn. La kosmoŝipoj de serio Sojuz (ruse: Союз "unio") trairis evoluon de pluraj generacioj:
- Sojuz: 39 lanĉoj; unua en 1967, lasta en 1980
- Sojuz T: 15 lanĉoj; 19801986
- Sojuz TM: 33 lanĉoj; 19872002
- Sojuz TMA: funkcikapabla ek de 2002; kompare al modelo TM ĝi necesigas tre malmulte da aktivado de la stiristo La raketoj, kiuj portas la kosmoŝipojn, origine ne ricevis propran nomon; tial oni nun uzas la nomon "Sojuz" ankaŭ por ili. SOJUZ Kategorio:Rusio

Nun en 2005

Kelkaj artikoloj havas informon, kiu validas nun dum konkreta periodo. Se vi suspektas, ke la artikolo eksĝustiĝos, kaj celas certigi, ke ĝi estos aktualigita, enmetu ligon nun en nnnn, kie nnnn estas jaro kiam valida. Tiel, facile oni trovos tiajn artikolojn per la redaktila ligo [http://eo.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Speciala:Whatlinkshere&target=Vikipedio:Nun_en Ligiloj ĉi tien]. Ĝenerale sufiĉas indiki la jaron ne precizante pli.

Kosmonaŭto

Kosmonaŭto (devenas de la greka kosmos, "kosmo" aŭ "universo", kaj nautes, "navigisto") estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera spaco, aŭ kosmo. La unua kosmonaŭto estis Jurij GAGARIN (1961). Kiam komenciĝis la vetkurado en spaco dum la malvarma milito, Sovetunio uzis la vorton "kosmonaŭto" kaj Usono "astronaŭto". Pro tio, multaj naciaj lingvoj uzas la vortojn kosmonaŭto, astronaŭto kaj tajkonaŭto (ĉi tie esperantigataj) por respektive distingi inter rusaj, usonanaj kaj ĉinaj kosmonaŭtoj. Eble, kiam aliaj nacioj havos siajn proprajn kosmonaŭtojn, oni inventos aliajn novajn vortojn. Do, por simpleco, esperante la vorto kosmonaŭto estas preferinda, tamen oni ofte trovas la aliajn vortojn, eble laŭ la lingva fono de la parolanto/skribanto.

Ekstera ligilo


- [http://gxangalo.com/modules/mylinks/visit.php?cid=15&lid=391 Nova E-a retejo pri kosmoesploro] (de Ĝangalo retĵurnalo). KOSMONAUTO Kategorio:Profesioj ja:宇宙飛行士 simple:Astronaut th:นักบินอวกาศ

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí



2000

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 2000 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2000 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
- Planlingvoj Eŭropeano, Ludlanĝo kaj Esperando publikita.
- Problemo de jaro 2000 pasis sen komputikaj katastrofoj, sed multaj gravetaj eraroj okazis.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu. :Ameriko:
- Meksiko : Vicente FOX elektatas prezidento.
- Usono : George W. BUSH elektatas prezidento. :Azio:
- Kartvelio : Eduard ŜEVARDNADZE reelektatas prezidento.
- Palestino : Ekflamas submilito araba kontraŭ Israelo - la intifada - kaj ondo de teroro superverŝas la regionon.
- Sirio: Bashar AL-ASAD elektatas prezidento. :Eŭropo:
- Danio: La enloĝantoj balote rifuzas anstataŭigon de la nacia valuto per eŭroj.
- Finnlando : Tarja HALONEN elektatas prezidento.
- Francio : oktobro : Referenduma modifo de la konstitucio. La mandat-daŭro de prezidento malplialtiĝas de 7-jara al 5-jara.
- Jugoslavio : Vojuslav KOSTUNIĈA elektatas prezidento.
- Luksemburgo: granddukiĝas Henri Albert Gabriel Felix Marie GUILLAUME.
- Rusio : Vladimir PUTIN elektatas prezidento (26-a de marto). Li resendas la armeon Ĉeĉenien. Sink-paneo de submarŝipo Kursk. :Oceanio:
- Al UNO aniĝas Tuvalo.

Kulturaj eventoj


- Israelo : La 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.

Naskiĝoj

Mortoj


- Audino CASTELO BRANCO
- Wim QUISPEL
- Waldir LISBOA ROCHA
- Georges JUNIER
- Aŭstrio: Adele JONAS
- 28-a de januaro : Stanislava Chrdlová
- 4-a de marto: Raymond DOURY
- 11-a de majo : José DUTRA MENDES
- 9-a de junio : Aŭstrio : Ernst JANDL
- 30-a de junio : Usono : Walter MATTHAU
- 1-a de julio : Brazilo: Ivon BARBOSA
- 25-a de julio: Leopoldo KNOEDT
- 5-a de aŭgusto : Britio : Alec GUINNESS
- 5-a de aŭgusto: Rüdiger EICHHOLZ
- 10-a de aŭgusto: Ellen LYMBURN
- 12-a de oktobro : Esperantio : Solen', Esperanto-aktorino
- 22-a de novembro : Emil ZATOPEK
- 10-a de decembro : Alcibiades GONZÁLEZ MEANA ----
1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:2000 ja:2000年 ko:2000년 ms:2000 simple:2000 th:พ.ศ. 2543 zh-min-nan:2000 nî

Kosmonaŭto

Kosmonaŭto (devenas de la greka kosmos, "kosmo" aŭ "universo", kaj nautes, "navigisto") estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera spaco, aŭ kosmo. La unua kosmonaŭto estis Jurij GAGARIN (1961). Kiam komenciĝis la vetkurado en spaco dum la malvarma milito, Sovetunio uzis la vorton "kosmonaŭto" kaj Usono "astronaŭto". Pro tio, multaj naciaj lingvoj uzas la vortojn kosmonaŭto, astronaŭto kaj tajkonaŭto (ĉi tie esperantigataj) por respektive distingi inter rusaj, usonanaj kaj ĉinaj kosmonaŭtoj. Eble, kiam aliaj nacioj havos siajn proprajn kosmonaŭtojn, oni inventos aliajn novajn vortojn. Do, por simpleco, esperante la vorto kosmonaŭto estas preferinda, tamen oni ofte trovas la aliajn vortojn, eble laŭ la lingva fono de la parolanto/skribanto.

Ekstera ligilo


- [http://gxangalo.com/modules/mylinks/visit.php?cid=15&lid=391 Nova E-a retejo pri kosmoesploro] (de Ĝangalo retĵurnalo). KOSMONAUTO Kategorio:Profesioj ja:宇宙飛行士 simple:Astronaut th:นักบินอวกาศ

Kosmopramo

Kosmopramo, aŭ alivorte: Kosma navedo, kosma pramo, kosma omnibuso aŭ kosma flugmaŝino, estas kosma veturilo plurfoje uzebla. Ĝi kapablas transporti sep homojn kaj ŝarĝon de 25 tunoj (lanĉe) kaj 15 tunoj revene. Kosmpramo estas lanĉata de raketo, sed alteriĝas simile al aviadilo. Ĝiaj nomoj distingas ĝin de kosmoŝipoj, kiuj ordinare uzeblas nur unufoje. Tio havas du kialojn:
- kosmoŝipo konsistigas nur etan parton de la raketa instalaĵo lanĉita; preskaŭ ne valoras reuzi ĝin;
- kosmoŝipo ordinare ĉe sia refalo al tero aŭ akvo difektiĝas tiom, ke ne eblas reuzi ĝin. Nun ekzistas nur unu serio de kosmopramoj, konstruita de NASA. ESA havas planojn pri propra kosmopramo Hermes, kiu flugos ankaŭ senhome. Sovetio en la 1980-aj jaroj konstruis kosmopramon kun la nomo Buran', kiu en 1988 faris unu solan senhoman flugon. En 1993 la programo estis ĉesigita. 1993

La konstruitaj kosmopramoj de NASA

NASA entute konstruigis 7 diversajn kosmopramojn. Temas pri:
- Pathfinder
- Challenger (STA 99 / OV 99)
- Enterprise (OV 101)
- Columbia (OV 102)
- Discovery (OV 103)
- Atlantis (OV 104)
- Endeavour (OV 105)
Challenger pereis 73 sekundojn post ekflugo la 28-an de januaro 1986. Columbia – pereis dum alteriĝa manovro eniĝante la atmosferon la 1-an de februaro 2003. Post la dua katastrofo la agentejo NASA provizore ĉesigis flugojn per kosmopramoj. La sekva flugo, nomata STS-114, estis planita por la 15-a de majo 2005, sed okazis nur je la 26-a de julio. Ĉar la akcidenton de Columbia probable kaŭzis difekta kahelo en la kontraŭvarma ŝirmo, NASA ordonis de-eksteran inspekton (en orbito) antaŭ ĉiu reveno. Ĉar tia inspekto estas taŭge farebla nur dum restado ĉe la Internacia Kosmostacio (ISS), ĉiuj estontaj flugoj almenaŭ tuŝos la stacion. Ĉar ankaŭ dum la lanĉo en julio 2005 plasta peco derompiĝis de la lanĉaj raketoj kaj trafis la navedon, NASA anoncis denovan ĉesigon de ĉiuj flugoj ĝis esploro de la kaŭzo. La kosmopramoj faris en la kosmo multe da utila laboro. Estis lanĉitaj multaj satelitoj, centoj da kosmonaŭtoj flugis tien kaj reen, ili vizitadis la kosmajn enorbitajn staciojn MIR kaj ISS, ili flugis entute 1 032 tagojn, t. e. 24 770 flug-horojn.

La nomo(j)

La kutima usona vorto por ĝia ĉefa kosmo-aviadilo, shuttle (navedo), aludas ĝian kapablon plurfoje iri eksterteren kaj reveni. La originala koncepto por la navedo estas ke ĝi flugus inter tero kaj kosmo ĉiuduasemajne, tamen en praktiko pasas kelkaj monatoj inter flugoj. Aliaj lingvoj parte prenis tiun vorton sentraduke, aliaj tradukis ĝin, aliaj parolas pri "spaca pramo" aŭ eĉ "spaca omnibuso"; la ĉeĥa lingvo uzas la vorton raketoplán, en kiu la vortparto "-plan-" devenas de la franca verbo planer (gliti, ŝvebi). En la portugala lingvo oni nomas ĝin vaivem espacial, laŭlitere kosma iras-revenas. Laŭ la tradicia uzado de Esperanto la vorto kosmo pli indas ol la ambigua vorto spaca (kiu povus signifi kun granda areo, volumeno, aŭ io simila), kaj la reta fakvortaro de la Astronomia Esperanto-klubo (AEKo) rekomendas la termo kosmopramo.

Eksteraj ligiloj

ja:スペースシャトル th:กระสวยอวกาศ Kategorio:Aeronaŭtiko KOSMOPRAMO

1-a de februaro

Historio > Tagoj > la 1-a de februaro ---- La 1-a de februaro estas la 32-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 333 tagoj restas (334 en superjaroj). Je la 1-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1953 : Nederlando Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.

Naskiĝoj


- 1690 : Francesco Maria VERACINI, komponisto (m. 1768)
- 1761 : Christian Hendrik PERSOON, mikozisto (m. 1836)
- 1834 : BITTENCOURT SAMPAIO
- 1841 : Henry DAVENPORT
- 1844 : G. Stanley HALL, psikologo (m. 1844)
- 1856 : Anália FRANCO
- 1859 : Victor Herbert, komponisto (d. 1924)
- 1874 : Hugo VON HOFMANNSTHAL, tekstisto, dramisto, rakontanto, kaj tezisto (m. 1929)
- 1882 : Louis Stephen St. LAURENT, 12-a Ĉefministro de Kanado (m. 1973)
- 1885 : Rudolf Michael FREY
- 1887 : Charles NORDHORFF, verkisto (m. 1947)
- 1894 : John FORD, reĝisoro, produktisto (m. 1973)
- 1894 : James P. JOHNSON, pianisto, komponisto (m. 1955)
- 1901 : Clark GABLE, aktoro, Usono (m. 1960)
- 1902 : Langston HUGHES verkisto (m. 1967)
- 1904 : S. J. PERELMAN, humoristo, verkisto (m. 1979)
- 1905 : Peixotinho
- 1906 : Hildegarde, aktorino, kantistino
- 1907 : Günter EICH, tekstisto (m. 1972)
- 1908 : George PÁL, reĝisoro, produktisto (m. 1980)
- 1918 : Damo Muriel SPARK, virkistino
- 1925 : Alfred GROSSER, politika sciencisto kaj publicisto
- 1931 : Jelcino, prezidanto de Rusio 1991-1999
- 1935 - Dieter KUEHN, verkisto, dramatisto, kaj tezisto
- 1937 - Don EVERLY, muzikisto,
- 1937 - Garrett MORRIS, komediisto
- 1938 - Sherman HEMSLEY, komediisto, aktoro
- 1942 - Terry JONES, aktoro, verkisto (Monty Python's Flying Circus)
- 1947 - Jessica SAVITCH, ĵurnalistino, (m. 1983)
- 1952 - Rick JAMES, muzikisto
- 1954 - Bill MUMY, aktoro, muzikisto
- 1965 - Sherilyn FENN, aktorino
- 1965 - Brandon LEE, aktoro (m. 1993)
- 1965 - Princino Stephanie de Monako
- 1966 - Michelle AKERS, usona futbala sportistino
- 1968 - Lisa Marie PRESLEY, aktorino
- 1969 - Gabriel BATISTUTA, argentina futbala sportisto
- 1971 - Jill KELLY, erotika aktorino
- 1971 - Zlatko ZAHOVIč, slovena futbala sportisto

Mortoj


- 1851 : Mary SHELLEY
- 1908 : Charles Ier
- 1966 : Buster KEATON, Usono
- 1998 : Halldor Kiljan LAXNESS, Islando

Specialaj tagoj kaj festoj

Tagoj de semajno

La 1-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.

Vidu ankaŭ jenon:


- 31-a de januaro | 2-a de februaro
- 1-a de januaro| | 1-a de marto
-