:: wikimiki.org ::
| Internaciaj Floraj Ludoj |
Internaciaj Floraj LudojInternaciaj Floraj Ludoj estis iniciato de Frederic PUJULÀ I VALLÈS, lanĉita en 1908 kadre de la redakcio de La Revuo, lige kun la baldaŭa UK en Barcelono, kie la ĉeflaŭreato estis la germana poetino Marie HANKEL.
Post la mondmilita paŭzo, la konkurso daŭris kiel internacia iniciato administrata de la kataluna esperantistaro: fakte la nomo kaj la formulo de la literaturpremio estis inspiritaj de la katalunaj Floraj Ludoj. Duan, multe pli longan paŭzon kaŭzis la civila milito en 1936.
Post la falo de la Franco-reĝimo Kataluna Esperanto-Asocio relanĉis la konkurson, kunlabore interalie kun LF-koop. En tiu ĉi nova epoko ĝi ne estis limigita al poezio, kaj la trifojaj gajnintoj de la ĉefa premio (Natura Floro) ricevis la titolon de Florluda Majstro: tia estas Tim CARR, Bernard GOLDEN, Giorgio SILFER, Krys UNGAR.
Laŭlonge de la jaroj, la aljuĝo de premioj iĝis pli kaj pli dependa de la kapricoj de LF-koop. Rezulte, la konkurso perdis prestiĝon kaj fidindecon, kaj fakte ne plu okazas de post 1993.
----------
EdE-I
Internaciaj Floraj Ludoj. Laŭ la modelo de la tradiciaj literaturaj konkursoj en Katalunujo, la tieaj E-istoj de 1905 aranĝas Florajn Ludojn por E-istaj verkistoj. La Ludojn subtenas ankaŭ la urbaj magistratoj kaj oni fiksas diversajn temojn kun premioj. La premiojn disdonas juna virino, nomata "reĝino", ĉirkaŭata de aliaj belaj virinoj, en kadro de festaj eksteraĵoj. Multaj eminentaj verkistoj de E gajnis premiojn ĉe la Floraj Ludoj. Kelkfoje havis rimarkindan sukceson ankaŭ blindaj E-poetoj.
Kategorio:Esperanto-kulturo
Frederic PUJULÀ I VALLÈSKategorio:Katalunaj esperantistoj
Kategorio:Katalunaj esperantistoj
Esperanto > Grava esperantisto > Kataluna esperantisto > Frederic PUJULÀ I VALLÈS
-----
Frederic PUJULÀ I VALLÈS (Palamós je la 12-a de novembro 1877, Bargemon, Var, Francio, je la 14-a de februaro 1963) estis katalunisto kaj esperantisto.
Biografio
Naskita en rusiljona kaj bretona familio Frederic pasigis kelkaj jarojn de sia infanaĝo en Kubo. Li poste studis juron en Barcelono, kie li amikiĝis kun Pablo PICASSO (kiu faris faman protreton de Pujulà fumanta pipon) kaj aliaj artistoj kaj verkistoj de tiu tempo.
En 1905, kelkaj oficiroj de la hispana armeo ruinigis la redakciejojn de la ĵurnalo La Veu de Catalunya kaj de la satirika semajna gazeto Cu-cut! pro ties "antihispanismo". Pujulà klarigis kaj kritikis tion en la esperanta revuo "Tra la Mondo" aperanta en Parizo. Hispana esperantista militisto denuncis lin kaj li ekziliĝis al Parizo, kie li daŭrigis siajn naciistan kaj esperantistan taskojn, kaj, kie li povis adopti la francan civitanecon por eviti la persekutojn de la hispanaj aŭtoritatoj.
Tra la Mondo]
Jam reveninte en 1909, li profitis el sia funkcio de direktoro de la 5-a UK en Barcelono, por konigi al la tuta mondo la ekziston de la kataluna lingvo kaj de ĝia kulturo. Lia partopreno kiel soldato en la Unua Mondmilito estis voluntula, same kiel aliaj katalunaj batalantoj, kvankam li estis rekrutita pro sia franca civitaneco, tamen li partoprenis kun Adrià Gual, en 1914, en la preparaj laboroj de la 10-a UK 1914 okazunta en Parizo. Pujulà esperis ke lia batalo alportos ion al la liberiĝo de la eŭropeaj nacioj. Li pasigis kvar jarojn en diversaj militfrontoj ĝis li estos malmobilizita de la franca armeo en 1919. Inter alie, li estis ano de kompanio de telefonistoj el kiu nur li kaj unu kompano transvivos, kaj li partoprenis en unua vico en korp-al-korpaj bataloj per bajonetoj, kiuj daŭris plurajn tagojn seninterrompe. La 9-an de marto li estis akceptita kun granda festo en Hotelo Suís de Barcelono. Sed lia traŭmatiga sperto ĉe la fronto, kaj aliaj personaj konfliktoj, igis lin eliĝi el publika aktivado.
En 1921 li fuĝis al Parizo, ĉar li estas avertita ke li povus esti enkarcerigita laŭ ordono de la nova registaro de Miguel PRIMO DE RIVERA, kaj li fortondis sian karakterizan barbon por tiel trapasi nerimarkite la landlimon. Tie li iĝis korespondanto de la ĵurnalo El Diluvio (ligita al Partit Republicà Democràtic Federal) kaj li sukcesis fariĝi Ĝenerala Sekretario de la Asocio de Fremdaj Periodistoj en Francio. En 1933 li revenis al Barcelono kie li plu kunlaboris kun tiu gazeto ĝis 1939, kaj li fine fariĝis ĉefredaktoro kaj rolis kiel direktoro. Dume li havis diversajn aktivecojn kiel framasono.
Dum la okupiteco de Barcelono fare de la faŝismaj ribelantoj, en la fino de la Hispana Enlanda Milito, li estis enprizonigita kaj mortkondamnita de militista tribunalo per rapidjuĝo pro sia katalunista kaj respublikista pozicioj. Post unu semajno pasigita atendante sian ekzekuton, lia kondamno estis ŝanĝita al prizonado da dudek jaroj kaj unu tago. Fine post prizonado de du jaroj kaj du monatoj en la karcero Modelo de Barcelono, li estas liberigita pro sia aĝo. Poste li estas persekutita en alia proceso pro "politikaj respondecoj", la Servo de Dokumentkolektado de Salamanko (Servicios de Recuperación de Documentos de Salamanca) petis informojn pri li. La Speciala Tribunalo por la Puno kontraŭ Framasonismo kaj Komunismo kondamnis lin en 1947 pro "framasonismo, kun separatistaj ideoj" por dekdu pliajn jarojn da prizono, kiujn li ne devis plenumi. Li ricevis malpermeson labori kiel advokato kaj kiel ĵurnalisto. Apartigita de la publika vivo, li mortis 14-an de februaro 1963 en Bargemon (Var, Francio).
La esperantisto
Var]
Pujulà i Vallès estas konsiderata kiel la enkondukinto kaj la plej granda disvastiginto de esperanto en Katalunio. De 1905 li fariĝis nelacigebla propagandisto per la revuo Joventut (kun pli ol 70 artikoloj), per kunlaborado al La Veu de Catalunya (sub pseŭdonimo Tamen) kaj per publikado de granda nombro da didaktikaj verkoj, kun Gramàtica rahonada de la llengua Esperanto (1906) kaj aliaj gramatikoj, kursoj kaj vortaroj (kiel la unua vortaro kataluna-esperanta en 1909). De kiam li ekkontaktiĝis kun la internacia lingvo, li alproprigis al si la paralelajn valorojn internaciismo kaj homa gefrateco. En 1905 li fondis la societon "Espero Kataluna" kaj li ekinstruis esperanton ĉe Associació Nacionalista Progrés. Li vizitis L. L. ZAMENHOF en Pollando kaj rapide fariĝis granda konanto de la lingvo kaj granda preleganto en Esperanto.
Li ankaŭ verkis rakontojn en esperanto kiel Naivulo, Karabandolo la plugisto, Fiŝkaptisto kaj rigardanto aŭ La grafo erarinta, eldonitaj en 1908, kaj estis kunlaboranto de "La Revuo", revuo esperantista en Parizo. Samtempe li kunlaboris per siaj artikoloj al multaj aliaj gazetoj. Li verkis la monologon La Rompantoj (1907), la teatraĵojn Aŭtunaj ventoj (1909) kaj Novelo (1908) kaj multaj aliaj. Li ankaŭ esperantigis kaj monde diskonigis diversajn originalajn katalunajn verkojn. Pro lia interveno en 1905 la Unió Catalanista akceptis la uzon de esperanto por rilati al aliaj naciistaj movadoj. En 1906 li reprezentis Katalunion (nome de diversaj katalunistaj organizaĵoj kiel la grupo Quatre Barres kaj la Cercle Catalanista de Santiago de Cuba) ĉe la 2-a UK 1906 okazinta en Ĝenevo (kie li deklamis kun granda sukceso siajn monologojn Senhejmulo kaj La Pipamanto). En ĉi kongreso estis incidento kun hispana militisto, ĉar li prezentiĝis nome de la kataluna nacio.
Ankaŭ en 1906 li ekpublikigis siajn unuajn esperantokursojn en kataluna lingvo en la revuo Joventut. En 1908 li instruis esperanton ĉe Sorbonne en Parizo (kie li la antaŭan jaron prelegis pri Katalunio kaj esperantismo).
Li estis unu el la organizantoj kaj la prezidanto de la 5-a UK 1909 en Barcelono kie li okazigis Internaciajn Florludojn laŭ la modelo de tiuj kiuj okazas en kataluna lingvo. Dum ĉi kongreso li reĝisoris en Teatre Romea la verkon Mistero de doloro, de Adrià GUAL, kiun li mem esperantigis kaj eldonis en esperanto en 1909. Li ankaŭ verkis la tekston de la esperantista himno "Akcepto", kun muziko de J. B. LAMBERT.
En 1911 li ekdirektas la revuon "Kataluna Esperantisto", organo de la Kataluna Esperanto-Federacio, dum tri jaroj. Li ankaŭ estis unu el la direktoroj de "Jen", esperantista versio de la populara revuo Papitu.
Poste li kunlaboris en la granda verko "Kataluna Antologio" (1925), antologia kolekto de katalunaj literaturo, popolkanto, ktp. en kiu ankaŭ kunlboris la esperantisto Joan AMADES.
Alia interesa traduko, ĉikaze el la hispana lingvo estas parto de la verko Don Kiĥoto, eldonita kun la nomo "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono: 5 ĉapitroj" kiel kvina numero de la Esperanta Biblioteko Internacia, en 1909.
Katalunlingva verkisto
Esperanta Biblioteko Internacia
Li komencis verki por La Senyera de Palamós, kaj komence de la 20-a jarcento, eklaboris kun Llevant, El Federalista, L'Autonomista, Llibertat, kaj aliaj revuoj federaciismaj kaj katalunismaj.
Li redaktis en Joventut (1900-1906), kaj estis voĉisto de Unió Catalanista, kie li disvolviĝis sian idearon, publikinte ĉirkaŭ 220 artikoloj varitemaj: politikaj, patrolandamaj, filozofaj, pri literatuta kritiko, pri Esperanto, kaj tiel plu.
Elstaris lia klara esprimado de liaj ideoj, per rava parolo.
Li verkis teatraĵojn kiel El geni (1904), El boig (1907, 2-a parto de El geni), Dintre la gàbia (1906, kun Emili TINTORÉ), kaj La veu del poble i El poble de la veu (1910, kun Lluís VIA) - satiro pri la prestiĝaj ĵurnaloj La Veu de Catalunya (katalunisme konservativa) kaj El Poble Català (naciisma, maldekstrisma, kaj respublikema), kun kiuj li ankaŭ laboris.
Tiu ĉi verko, subskribita per pseŭdonimo F.L., kaŭzis grandan tumulton kaj multajn kritikojn.
Li publikigis rakontojn kiel Titelles febles (1902), Creuant la plana morta (1903), El metge nou (1903), kaj la unua scienc-fikcia romano de la kataluna Homes artificials (1912).
Li ankaŭ eldonis la eseon Francesc Pi i Margall (1902), aron de sep artikoloj el Joventut.
Tradukis li ankaŭ al la kataluna teatraĵojn kiel Més enllà de las forsas, de norvego BJÖRNSON (1904), versaĵo Kaatje, de belgo Paul SPAAK (1914) kaj romanoj de Georges SIMENON, inter aliaj.
Post lia malpermeso, li uzis aliajn kaŝnomojn.
Pri liaj travivaĵoj dum Mondmilito, speciale en la Verduna fronto, li verkis En el repòs de la trinxera. Cartes del soldat a l'amic kaj De la trinxera estant (rakontoj pri la unuaj estadoj en la unua linio (1918) kaj la eseo Les representacions teatrals als camps de batalla i França (1920)
En 1949, li gajnis premion Englantina d'Or dum Floraj Ludoj de la Kataluna Lingvo en Montevideo, per la patrolandama poeziaĵo Ai, de tant d'esperar...!
Post la frankisma subpremo, li daŭrigis verki poezie, romane, teatre, esee kaj cetere. Kvankam li laboris kun ekzilaj revuoj kiel Pont Blau el Meksiko, la ĉefa parto de lia verkaro ankoraŭ ne estas eldonita.
Verkoj
Katalune
- Teatraĵoj
- El geni (1904),
- El boig (1907, dua parto de El geni)
- Dintre la gàbia (1906, kun Emili TINTORÉ)
- La veu del poble i El poble de la veu (1910, kun Lluís VIA)
- Rakontoj
- Titelles febles (1902)
- Creuant la plana morta (1903)
- El metge nou (1903)
- Homes artificials (1912), konsiderita kiel unua sciencfikcia verko en la kataluna, reeldonita en 1986 de Edicions Pleniluni, 84-85752-22-8
- Studoj Francesc Pi i Margall (1902), artikolaro aperintaj en Joventut.
- Tradukoj al la kataluna :
- Més enllà de las forsas, el norvega Björnson (1904)
- Kaatje, versa teatraĵo de la belgo Paul SPAAK (1914)
- Diversaj noveloj de Georges SIMENON
En esperanto
- Naivulo
- Karabandolo la plugisto
- Fiŝkaptisto kaj rigardanto
- La grafo erarinta, (1908)
- Monologoj
- La Rompantoj (1907),
- Senhejmulo
- La Pipamanto
- Teatraĵoj
- Aŭtunaj ventoj (1909)
- Novelo (1908)
- Vortaroj
- Vocabulari Català-Esperanto, ĉ. 5.000 kapvortoj, Barcelona: Biblioteca “Joventut”, 1909 19x13cm iv, 225p.
- Vocabulari Esperanto-Català, Barcelona: Biblioteca “Joventut”, 1908 19x13cm 282p.
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto P
Hispana esperantisto
Frederic PUJOLÀ I VALLÉS (puĵola i valles), kataluno, advokato, verkisto, publicisto. Naskiĝis 12-a de novembro 1877 en Palamós. Esperantisto de 1905. Pro sia katalunnacieca agado li devis rifuĝi Parizon (li priskribis kelkajn komikajn epizodojn de ribelo de Barcelonaj militistoj kontraŭ la kataluna politika movado en „Tra la Mondo“ kaj iu E-ista oficiro hispana denuncis lin.). En Paris li akiris la francan naciecon por eviti la persekutojn dum sia denova restado en Hispanujo por organizi la 5-an UK). Reveturinte Parizon, li estis mobilizita kaj pasigis 4 jarojn en la tranĉeo. Tie li kolektis la materialon por sia romano „En el repos de la trinxera“. De sia Esperantiĝo ĝis 1914 Parize. estis la animo de la kataluna Esperanto-movado. Fondinto de multaj grupoj, aŭtoro de sennombraj artikoloj, paroladoj, kursoj, ktp. dum sia ekzilo en Parizo li preparis kaj presigis du Esperanto-gramatikojn, vortaron, kelkajn originalajn rakontojn. Bonega Esperanto-oratoro, recenzisto, direktoro de „Kataluna Esperantisto“ dum tri jaroj. La KEF kaj KE laboras ankoraŭ nun laŭ liaj metodoj. Kvankam li manifestis en publika parolado la timon esti perdinta en la tranĉeo la kredon en E-ismo, tamen li faris ankoraŭ ion dum sia postmilita restado en Paris. Liaj E-lingvaj verkoj: „La rompantoj“, (kvin monologoj); „Mistero de Doloro“ (dramo, trad. de Gual); „Aŭtunaj ventoj“, drameto); „Naivulo“, „La rafo erarinta“; gramatikoj, vortaroj Esperanto-Katalana kaj Katalana-Esperanto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.geocities.com/origlit/autor/pujula.html Frederic Pujulà i Vallès]
- [http://www.esperanto-ct.org/ke/ke0304.pdf Biografio] en Kataluna esperantisto n° 327 (katalune)
- Homes Artificials : [http://www.geocities.com/Area51/Zone/7461/oldno.htm angle] [http://www.bibliopolis.org/resenas/rese0117.htm hispane]
5-a UK 1909Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 5-a Universala Kongreso de Esperanto
----
5-a UK Barcelono, Katalunio, Iberio, 1909. (la V-a Tutmonda Kongreso de Esperanto)
1287 partoprenantoj el 32 landoj.
Prezidanto : Frederic PUJULÀ Y VALLÉS
Teatraĵo prezentita
- Mistero de doloro de Adria GUAL, reĝisoris la tradukinto Frederic PUJULÀ Y VALLÉS, tiam direktoro de la Teatro Romea, prezentis profesiaj geaktoroj.
Marie HANKELEsperanta Kulturo > Esperantlingva Literaturo > Marie HANKEL < Literaturo
Germana esperantisto
----
Germana esperantisto
Marie Hankel (naskiĝis je la 2-a de februaro 1844 en Schwerin, mortis je la 15-a de decembro 1929 en Dresdeno famiĝis kiel la unua Esperanto-poetino de la mondo. Ŝi eklernis la lingvon en 1905 kaj tuj dediĉis sin kun multe da energio al la Esperanto-movado, kunfondis ekzemple la unuan Dresdenan Esperanto-grupon kaj kunorganizis en 1908 la 4-an Universalan Kongreson de Esperanto en Dresdeno.
Ŝia literatura verkaro konsistas ĉefe el poeziaĵoj, publikigitaj en diversaj revuoj. En 1909 Marie Hankel en la beletra festo "Internaciaj Floraj Ludoj" en Barcelona gajnis la unuan premion pro sia poemo "La simbolo de l'amo".
Famaj verkoj:
La renkonto : komedieto originale verkita / de Marie Hankel. -
En: Tri unuaktaj komedioj : ludataj dum la 4a Internacia Esperantista
Kongreso en Dresden, augusto 1908 ; p.[87] - 96
Tie ĉi oni parolas Esperante : unuakta komedio / de T. Williams. Trad. kaj aran^gita de M. Hankel.
En: Tri unuaktaj komedioj : ludataj dum la 4a Internacia Esperantista
Kongreso en Dresden, augusto 1908 ; p.[55] - 86
La simbolo de l' amo / Marie Hankel. -
En: Unuaj Internaciaj Floraj Ludoj : Barcelono, Septembro 1909 ; p.[3]
Sableroj / de Marie Hankel. - Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1911. -
91 p. : muziknotoj. - (Internacia Librotrezoro ; 2-4)
Detala biografio kaj verko-listo (en la germana)
http://www.familienforschung-pabst.de/EspBiographien/EspBiogr/Hankel.pdf
---------
EdE-H
Marie HANKEL, germanino. Nask. 2 febr. 1844 en Schwerin, mortis 15 dec. 1929 en Dresden. En 1868 ŝi edziniĝis je universitata prof. H. Hankel en Tübingen kaj vivis en plej feliĉa edzeco kvin jarojn, post kio la edzo mortis. En 1903 [ĝuste 1905] lernis E-n kaj transloĝiĝante en Dresdenon, tute sin dediĉis al la movado. De 1909 ĝis la morto ĉiulunde ŝi gvidis la orientan grupon de la loka E[speranta] S[ocieto]. Kunorganizanto de la UK en Dresden. "Reĝino" de la Int. Floraj Ludoj, en 1904, fond. kaj prez. de la E-ista Literatura Asocio. LK. Al ŝia plumo apartenas multaj versaĵoj en la E gazetaro. En apartaj eldonoj aperis ŝiaj verkoj: La simbolo de l' amo; kaj Sableroj (poezio kaj prozo). 1911. H. estas la unua E.poetino, portinta siajn modestajn sablerojn en la trezorujon de la originala poezio. Ŝiaj poemoj respegulas amon kaj entuziasmon al la verda stelo, same atestas pri idealismo kaj meditemo.
Hilda DRESEN.
LF-koopEsperanta Kulturo > Esperanto-movado > Esperanto-entrepreno > LF-koop
----
LF-koop : oficiala mallongigo de Kooperativo de Literatura Foiro, fondita en La Chaux-de-Fonds (Svislando) la 30an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.
LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de Literatura Foiro. La revuo, fondita en Milano (Italio) de la literatura rondo La Patrolo en junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj branĉoj: libroeldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multiĝo de la aktivuloj en internacia kampo kaŭzis la bezonon fondi entreprenon sen profita celo, laŭ la svisa juro, sub la prezido de Tazio CARLEVARO, la lasta Patrolestro.
LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn: gazetfako (kiu produktis ĝis ses gazetojn samtempe), librofako, kongresfako, bendofako, literatura premio "La Verko de la Jaro". Aldoniĝis poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de staĝejoj (el kiuj la unua estis La Kvinpetalo en Francio).
Post Tazio CARLEVARO (1980-85) prezidis Giorgio SILFER (1985-1997) kaj Marc HILTBRAND (1997-2005).
LF-koop estas verŝajne la unusola entrepreno en Esperantio nomebla "multimedial". Ĝiaj ĉefaj produktoj estas nuntempe Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto.
Giorgio SILFEREsperanto > Esperanto-movado > Giorgio SILFER
----
Giorgio SILFER (naskiĝis 1949) estas pseŭdonimo de Valerio ARI, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, kaj unu el la ĉefaj subtenantoj de la Civito de Esperantio.
Silfer naskiĝis en Milano, Italio. Li kunfondis en 1970 la revuon Literatura Foiro. En 1980 li kunfondis la kooperativon de Literatura Foiro, kiu posedas kaj eldonas la menciitan revuon, kaj ekde 1997 ankaŭ la gazeton Heroldo de Esperanto. Ĉe la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 1980 Silfer, kune kun Jouko LINDSTEDT kaj Amri WANDEL lanĉis la Manifeston de Raŭmo.
En 1985 li kunfondis la staĝejon La Kvinpetalo, en Francio. En 1991 li kunfondis la Esperanto-Centron de PEN-Klubo Internacia, en kies mondkongreso 1993 li sukcesis, kun sia edzino Perla MARTINELLI, atingi la agnoskon pri Esperanto kiel literatura lingvo. Kun aliaj en 1995 li transprenis la gvidadon de Kultura Centro Esperantista en Svislando, kaj savis ĝin (la malfondo estis jam anoncita en 1994). En 1996 li estis inter la ĉefaj subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.
Dum la periodo 1998 ĝis 2001 li estis unu el la ĉefaj iniciatintoj de la Esperanta Civito, Civito de Esperantio.
Verkoj
Giorgio Silfer verkis tri poemarojn, plurajn teatraĵojn, romanon, diversajn literatursciencajn kaj interlingvistikajn librojn. Li gajnis interalie Premion "La Verko de la Jaro" en 1977 kaj estis proklamita en 1984 Florluda Majstro, pro la multaj sukcesoj ĉe Internaciaj Floraj Ludoj. Li ankaŭ verkis aŭ tradukis kelkdekon da kanzonoj, precipe por Gianfranco MOLLE, Nikolin' kaj Anjo AMIKA.
Kritikoj
La politika agado de Giorgio Silfer estas malmulte aprezata. Dum la 1990aj jaroj, la verkisto Jorge CAMACHO karikaturis lin en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (1993) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de la foiro. Jouko LINDSTEDT, la alia verkinto de la Manifesto de Raŭmo, opinias ke Silfer predikas sub la nomo "Raŭmismo" ideologion kun malmulta rilato al tiu Manifesto.
Krys UNGARKrys UNGAR (naskiĝis 1954) estas poetino esperantlingva.
Ŝi gajnis diversajn premiojn por poezio kaj eseoj ĉe la Belartaj Konkursoj kaj Floraj Ludoj, estis proklamita Florluda Majstro (1990). Dum pluraj jaroj, ŝi ne aktivas en la E-movado, pro diversaj vivo- kaj laborpremoj. Aktuale ŝi laboras kiel sendependa tradukisto, principe en la medicina fako. Ŝi loĝas en Nottingham, Britio.
Listo de verkoj
- Meznokto Metropola (poemaro, FEL, 1991)
Specimeno
Kaj tamen....
Foje mi revis pri reven’
al verva vers’ kaj verda mor’.
Pikis min anticip’, sed jen
langvoris plumo, ĉar la kor’
profundas tro por simpla kant’.
Dum vortoj vakis en mallum’.
mi, provizora kabeant’,
tiamen strebis el la nun’.
For memkompato, for riproĉoj!
Amo min vokas kaj destino.
Eksonas novaj verdaj voĉoj –
ne gravas ĉi ekspoetino.
Tamen, solene mi promesos:
mi Esperanton ne forgesos.
(Nottingham, 12 julio, 2004. Mi ĵuras, ke la poemeto aperas kun permeso de la verkinto ;) )
Krys B
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/literaturo/autor/ungar.html foto pri Krys Ungar kaj ligo al verko]
Kategorio:Esperanto-kulturoKulturo
Kategorio:Kulturo
Ĉefartikolo : Esperanto-kulturo
Vivian FuchsSir Vivian Ernest Fuchs ( - 11. Februar 1908 auf der Isle of Wight, England; † 11. November 1999) war ein britischer Geologe und Polarforscher.
Leben und Werk
Frühe Jahre und erste Expeditionen
Er war der Sohn des deutschen Einwanderers und Farmers Ernest Fuchs aus Jena und dessen Frau Violet Watson. Er studierte im Brighton College und im St John's College in Cambridge Geologie und Naturwissenschaften. 1929 unternahm er seine erste Expedition nach Grönland. Zwischen 1930 und 1937 war er vier Mal in Ostafrika unterwegs und schließlich erforschte er von 1947-50 die Falklandinseln.
Im Jahr 1929 bereiste Vivian Fuchs erstmals die Arktis als Geologe im Expeditionsteam von Sir James Wordie, der eine Expedition in den Osten Grönlands führte. Seine nächsten Expeditionen führten ihn nach Afrika, wo er von 1930 bis 1931 die Geologie einiger Seen untersuchte und 1932 eine archäologische Reisegruppe begleitete. 1933 führte er eine eigene Expedition an den Rudolfsee, begleitet von seiner Frau Joyce Connell, die er in dem Jahr geheiratet hatte. Im Jahr 1935 erarbeitete er seinen Doktortitel mit einer Promotion über die Tektonik des Rift Valley in Afrika. 1936 begleitete er Cuthbert Peek Grant von der Royal Geographical Society an den Rukwa-See.
Im 2. Weltkrieg diente Vivian Fuchs in der britischen Armee in Westafrika von 1942 bis 1943 und danach bis 1945 in Europa. 1946 wurde er zum Major der Armee.
Reisen in die Antarktis
Im Jahr 1947 trat Vivian seine erste Reise in die Antarktis als Leiter der „Falklands Islands Dependencies Survey“ an, die später das Team zur Britischen Antarktisexpedition von 1951 stellen sollte. Für seine Expedition standen ihm keine technischen Gerätschaften zur Verfügung und zwischen 1949 und 1950 blieben er und sein Team aufgrund besonders schwieriger Wetterlage für zwei Sommer ohne Außenkontakt in der Antarktis. Nach seiner Rückkehr wurde er mit der Goldmedaille der Royal Geographical Society's ausgezeichnet.
Während der Zeit im Eis fasste er den Plan, eine Durchquerung der Antarktis zu versuchen und damit den Plan von Ernest Shackleton zu erfüllen, den dieser aufgeben mußte. Zugleich wollte er eine solche Reise für seine Forschungsarbeiten nutzen, um mit seismischem Gerät die Eisdicke der Antarktis zu bestimmen.
Vom 24. November 1957 bis zum 2. März 1958 gelang ihm diese Durchquerung in der so genannten „British Commonwealth Transantarctic Expedition“ vom Weddell-Meer zum Rossmeer über den Pol. Unterstützt wurde er dabei von einem zweiten Team unter der Führung von Sir Edmund Hillary, welches in der Scott Base stationiert war. Fuchs und Hillary lieferten sich aus zwei unterschiedlichen Richtungen einen freundschaftlichen Wettlauf zum Südpol, welchen Hillary knapp für sich entschied. Damit führte Hillary die dritte Expedition - nach Amundsen und Scott - erfolgreich zum Pol, Fuchs die vierte. Die eigentliche Hauptaufgabe Hillarys war die Anlage von Versorgungsstationen für das Team von Fuchs auf der zweiten Hälfte des Weges. Bei der Überquerung legte Fuchs in genau 99 Tagen eine Strecke von 3.440 Kilometern zurück. Königin Elizabeth erhob ihn dafür in den Ritterstand.
Von 1958 bis 1973 war Vivian Fuchs Direktor des British Antarctic Survey und gründete die Fuchs-Foundation, deren Ziel es ist, junge und unterprivilegierte Menschen an Ausbildungsprogrammen und Expeditionen teilnehmen zu lassen. Fuchs war außerdem ab 1971 Präsident der British Association for the Advancement of Science und wurde 1974 in die Royal Society gewählt. Von 1982 bis 1984 war er Präsident der Royal Geographical Society. Im Jahr 1990 starb seine Frau und er heiratete im Jahr darauf Eleanor Honnywill. Fuchs starb im Jahr 1999.
Weblinks
- [http://www.spri.cam.ac.uk/people/fuchs/ Biographie am Scott Polar Research Institue (englisch)]
Fuchs, Vivian
Fuchs, Vivian
Fuchs, Vivian
Fuchs, Vivian
Fuchs, Vivian
Fuchs, Vivian
Fuchs, Vivian
kultura Doda i Virgin Nurkowanie narty cheap tickets
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Arild Andersen
Arild Andersen ( - 27. Oktober 1945 in Lillestrøm) ist ein norwegischer Jazz-Bassist und Komponist.
Anderson studierte Bass bei George Russell, mit dem er in den 1960er und 1970er Jahren auch auftrat, und bei
|
Fausse-Braie
Die Fausse-Braie (auch Fausse Braye, dt.: Niederwall oder Vorwall) bezeichnet in der frühneuzeitlichen Festungsbaukunst einen Wall, der zwischen dem Graben und dem Hauptwall einer Festung liegt. Er wurde niedriger angelegt als der Hauptwall, um von ihn aus den Graben und den Gedeckten Weg verteidigen zu können. Die Fausse-Braie wurde vor allem in der nie
|
Rote Lache
Als Rote Lache wird die Region zwischen Baden-Baden und Forbach (Baden) im Schwarzwald bezeichnet. Der Name geht auf ein Naturphänomen zurück. Durch den vorherrschenden Buntsandstein entstehen bei Regen rote Read More... |
Dina Meyer
Dina Meyer ( - 22. Dezember 1968 in Queens, New York) ist eine US-amerikanische Schauspielerin.
Nach dem Abschluss der Universität von Long Island an der sie einen Abschluss in Betriebswirtschaft erwarb, begann sie eine Schauspielkarriere. Sie debütierte 1993 in dem TV-Film
|
Lord's Resistance Army
Die Lord’s Resistance Army (LRA, „Wiederstandsarmee des Herrn“), gegründet 1987, kämpft als paramilitärische Widerstandsbewegung unter der Führung von Joseph Kony im Norden Ugandas gegen die Regierung des seit 1986 regierenden Yoweri Museveni und für die Errichtung eines fundamentalisti
|
Dirk Jung (Sportler)
Dirk Jung ( - 1. Mai 1956 in Essen) ist ein deutscher Arzt und war zu seiner aktiven Wettkampfzeit erfolgreicher Taekwondo-Sportler im Schwergewicht.
Ursprünglich hat er im nordrhein-westfälischen Verein RSC Essen unter der Leitung von Gerd Gatzweiler mit dem TKD-Sport begonnen
|
Liste der Markgrafen der Ostmark
Liste der Markgrafen der Ostmark
Die Markgrafen unterstanden dem Kaiser und waren von ihm beauftragt, die Marken, also Grenzländer, zu regieren und zu verteidigen.
- Christian ?-um 871
- Dietmar ?-um 892
- Christian ?
- Gero 937/941 - 20. Mai 965
- Dietmar I. 965 - 3. August 979
-
|
Mbeki
Mbeki ist ein afrikanischer Nachname.
Bekannte Namensträger
- Mbeki, Govan, ehemaliger Führer der Anti-Apartheidsbewegung
- Mbeki, Thabo Mvuyelwa, derzeitige Staatspräsident von Südafrika und Sohn von Govan Mbeki
- Mbeki, Moeletsi, Leiter des Instituts für internationale Angelegenheiten von
|
Wohnwagensiedlung
Eine Wohnwagensiedlung ist ein Stadtteil bzw. eine sonstige Wohngegend, wo ausschließlich Wohnwagen oder aus mehreren Wohnwagen zusammengesetzte Häuser (Mobile Homes) aufgestellt sind.
Im Englischen wird der Ausdruck Trailer Park (von trailer = Anhänger) oft benutzt, um arme Leute in eine Schublade zu stecken, da Wohnwagen-Häuser eine preiswert
|
Lancia Zeta
Der Peugeot 806 ist ein europäischer Minivan mit Sitzplätzen für bis zu 8 Leuten. Es wurde 1994 auf den Markt gebracht und im Jahre 2002 durch den neuen Peugeot 807 ersetzt. Die Entwicklung dieses Modells wurde durch einen Joint-Venture von PSA und Fiat realisiert. Alle diese sogenannten Eurova
|
|