:: wikimiki.org ::
| Irano |
IranoGeografio > Azio > Irano
----
Azio
thumb
Irano - Iran - ايران
Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi-tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.
Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.
- Landkodo: IR.
- E-nomo: [m] Persio, Persujo; [o] Islama Respubliko Irano.
- Nacia nomo: Ĝomhuri-je Eslami-je Iran.
- Etimologio: landnomo devenas el malnova Ariana - "Lando de Arjoj". Ĉi-tiu termino estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provinco Parsi au Farsi. En 1935 ŝtata registaro turnis al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin kiel Irano. Ĝis 1979 ĝi prezentis monarĥion (oficiala nomo - Keŝvare Ŝahanŝahije Iran), poste - islaman respublikon (Ĝomhurije Eslamije Iran).
- Areo: 1.648.000 kv.km.
- Politika sistemo: autoritata islama respubliko.
- Spirita gvidanto: Ajatolo Sejed Ali ĤAMENEJ (1989).
- Ŝtatestro: prezidento Mahmud AHMADINEĴAD (2005).
- Leĝdona organo: unuĉambra parlamento (Maĝlis; 270 membroj).
- Ĉefurbo: Tehrano (12 mln).
- Adm. divido: 28 provincoj.
- Urboj: Esfahano (1 mln), Maŝado (1,5 mln), Tabrizo (1,8 mln), Ŝirazo (0,8 mln), Kaŝano (0.3 mln).
- Loĝantaro: 70.000 mil (2005), inter ili persoj 48%, azerbajĝananoj 24%, kurdoj 10%, gilananoj 8%, araboj 3%, luroj 2%, beluĉoj 2%, turkmenoj 2%, aliaj 1%.
- Ŝtatlingvo: persa (farsi).
- Parollingvoj: azerbajĝana, kurda, beluĉa, araba.
- Kredantoj: islamanoj, bahaanoj, kristanoj, zoroastranoj kaj judoj.
- Nacia festo: 11-a de februaro (tago de revolucio).
- Monunuo: irana rialo.
- Eksporto: nafto, tapiŝoj, frukto, kotono, tekstilaĵo.
- GNP: 109 mlrd $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: de la fino de 19-a jarcento ĝi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de Mohammad Reza PAHLAVI, kiu en 1925 estas deklarita Ŝaho de Irano. En 1935, Irano ŝanĝis sian nomo de Persio al "Irano". Post la Dua Mondmilito, ĉefministro Mohammed MOSSADDEG naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratan politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis favore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de CENTO milita bloko. En la fino de 70-aj jaroj ekkomencis batalo kontraŭ ŝaha reĝimo. En 1979 la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, Ajatolo Ruhollah ĤOMEJNI, deklaris islaman respublikon. La nuna estraro de la ŝtato realigas liberalan reformistan politikon.
provincoj
- Heredaĵo: Esfahano (moskeoj kaj ĝardenoj de Persa ora epoko), Persepolis (Dariusa palaco), Ĉonga Zanbil; persa eposo - Ŝah-Name (X jc.).
vidu ankaŭ
- Historio de Irano
- Iranaj Artistoj
- Perslingva literaturo
- Listo de urboj de Irano
- Landnomoj
eksteraj ligoj
- [http://www.geocities.com/esagil1/arkiran.htm malnovega historio de Irano] (france)
- (1)[http://www.geocities.com/esagil1/iraniens.htm alveno de la unuaj iranaj popoloj en Irano] (france)
- [http://www.bahai.org/article-1-8-3-6.html la situacio de bahaanoj en Irano] (angle)
Kategorio:Irano
ja:イラン
ko:이란
ms:Iran
simple:Iran
th:ประเทศอิหร่าน
zh-min-nan:Iran
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
AzioGeografio > Kontinentoj > Azio
----
Kontinentoj
Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio.
Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.
:Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio
La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso.
Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio
kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino
Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon]
-------
EdE-A > Azio
Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo.
Kategorio:Kontinentoj !
ja:アジア
ko:아시아
ms:Asia
simple:Asia
th:ทวีปเอเชีย
zh-min-nan:A-chiu
PersioPersio estas malnova nomo de Irano, devenanta el la malnova nomo por la hindeŭropana popolo persoj, vidu ankaŭ Persa imperio.
Kategorio:Irano
ja:ペルシア
ko:페르시아 제국
GrekioGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Grekio
----
Dosiero:gr.gif
greke Ellada Ελλάδα
Lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj.
- Landkodo: GR.
- E-nomo: [a] Grekujo, Greklando; [o] Greka Respubliko.
- Nacia nomo: Ελληνική Δημοκρατία (Elliniki Dhimokratia)
- Naturo: la plej granda insulo estas Kreto, la plej alta pinto monto Olimpo (2.917 m).
- Areo: 131.900 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Karolos PAPOULJAS.
- Ĉefurbo: Ateno (3.027 mil).
- Urboj: Saloniko (706 mil), Patraso (155 mil), Iraklion (111 mil).
- Adm. divido: 10 regionoj kaj 52 nomoj (provincoj).
- Loĝantaro: 10.467 mil (1995), inter ili Grekoj - 95,6%.
- Etnaj minoritatoj: Valaĥoj (ĉ. 300 000); Turkoj (ĉ. 150 000); Pomakoj (ĉ. 30 000); Albanoj; bulgardevenaj slavoj.
- Ŝtatlingvo: greka.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
- Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj.
- GNP: totala - 122 mlrd $; pokapa - 8.210$.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 leptoj: greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta])
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1829 Grekio akiris sendependecon de Osmana Imperio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.
- Heredaĵo: Apolona templo, Delfo, Atena Akropolo, Atona monto, insulo kaj urbo Rodoso, Olimpio, Kreto; helena civilizo, grekaj epopeoj - Iliada kaj Odisea (VIII jc a.K.)
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Grekio
- Landnomoj
- Greka-turka milito (1919-1922)
!
fiu-vro:Kriika
ja:ギリシャ
ko:그리스
ms:Yunani
roa-rup:Gârţii
simple:Greece
th:ประเทศกรีซ
zh-min-nan:Hi-lia̍p
Islamo:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
- fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
- preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
- doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
- fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
- pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
Islamidaj religioj
- Ahmadismo
- Baba Kredo
- Bahaa Kredo
- Druzoj
- Nigraj islamanoj
- Sikismo
Kategorio:Islamo
ja:イスラム教
ko:이슬람교
ms:Islam
simple:Islam
th:ศาสนาอิสลาม
ZoroastrismoZaratuŝtrismo estas monoteisma religio estiĝante en ĉ. 1200 a.K., reformita en 560 a. K.. ĝi fondiĝis sur teritorio de la nuntempa Irano. Tie ankaŭ nun ekzistas sekvantoj de la religio.
La fondinto de Zaratuŝtrismo estis Zaratuŝtro (greke Zoroaster). Centre de la kredo staras la Krea Dio Ahura Mazda. Li estas akompanata de senmortaj sanktuloj (Ameŝa Spenta) kiel de koleraj demonoj (Ahriman).
Eksteraj ligoj
- [http://www.maison-islam.com/article.php?sid=76 Zaratuŝtrismo de islama vidpunkto] (franclingva)
Kategorio:Zaratuŝtrismo
Kategorio:Religio
ja:ゾロアスター教
ko:조로아스터교
simple:Zoroastrianism
ReligioReligio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Etimologio
En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".
La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149).
Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.
Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.
Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.
Religioj
:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj
Ĉefaj mondaj religioj
Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj):
# katolikismo: 1,071 miliardoj
# protestantismo: 775 milionoj
# orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj)
# islamo: 1,1 miliardoj
# hinduismo: 1,05 miliardoj
# konfucianismo: 400 milionoj
# budhismo: 350 milionoj
# taoismo: 50 milionoj
# ŝintoismo: 30 milionoj
# judismo: 12 milionoj
# sikhismo: 9 milionoj
# jainismo: 6 milionoj
Sanktaj libroj
:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon
:Aliaj spiritualaj libroj:
:Kurso pri mirakloj
:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto
:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj
:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo
Sanktaj agoj
:Komunio - Meditado
Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo
:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo
----
La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
# 1165 Islamo (19,6%)
# 1050 Sunaismo (islama)
# 1027 Katolikismo (kristana)
# 762 Hinduismo (12,8%)
# 760 nereligia (12,8%)
# 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
# 354 Budhismo (6,0%)
# 322 aliaj kristanoj
# 316 Protestantismo (kristana)
# 249 etnaj religioj (4,2%)
# 214 Ortodoksismo (kristana)
# 115 Ŝijaismo (islama)
# 100 nova religio (1,7%)
# 64 Anglikanismo (kristana)
# 22 Sikhismo
# 20 Taoismo
# 14 Judismo
# 12 Spiritismo
# 12 Mormonismo (kristana)
# 7 Bahaa Kredo
# 6 Konfuceismo
# 4 Ĝajnismo
# 3 Ŝintoismo
# 0,3 Zoroastrianismo
Kategorio:Religio
ja:宗教
ko:종교
ms:Agama
simple:Religion
th:ศาสนา
Islamo:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
- fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
- preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
- doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
- fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
- pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
Islamidaj religioj
- Ahmadismo
- Baba Kredo
- Bahaa Kredo
- Druzoj
- Nigraj islamanoj
- Sikismo
Kategorio:Islamo
ja:イスラム教
ko:이슬람교
ms:Islam
simple:Islam
th:ศาสนาอิสลาม
1935Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1935
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1935 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 27-a Universala Kongreso de Esperanto en Romo.
- Oficialigo de sufikso -end.
- Eugen WÜSTER lasis Esperanton pro Okcidentalo.
- Universal Esperanto estas proponita de René de SAUSSURE.
- Kreitaj planlingvoj American Cosmo, Rapidvortoj kaj Sona.
- Irano petas al la mondo nomi ĝin tiel ĉi, ne "Persio".
- Kroniko.
- Carl VON OSSIETZKY gajnis la Premion Nobel de Paco.
Naskiĝoj
- 4-a de februaro : Martti TALVELA
- 16-a de aprilo : Sarah KIRSCH
- 13-a de junio : Christo kaj Jeanne-Claude
- 17-a de julio : Donald SUTHERLAND
- 25-a de septembro : Maj SJÖWALL
- 8-a de novembro : Francio : Alain DELON
- 1-a de decembro : Usono : Woody ALLEN
Mortoj
- 29-a de majo : Josef SUK
- 21-a de decembro : Germanio : Kurt TUCHOLSKY
----
1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1935年
ko:1935년
simple:1935
AjatoloAjatolo
(arabe: آية الله,
perse: آیتالله)
estas honortitolo donata al gravaj religiaj ĉefoj de ŝijaismo.
Ĝi signifas
"distingito de Alaho".
Ajatolo devas esti profunda spertulo pri la teorio de Islamo,
inkluzive de etikaj, filozofiaj,
mistikismaj kaj juraj aspektoj.
Ajatoloj,
same kiel ĉiuj islamaj gvidantoj,
frontas la problemon,
ke laŭ Islamo ne estas perantoj inter islamanoj kaj Alaho.
Ili do devas limiĝi al konsilado de la kredantoj.
Simile granda problemo estas,
ke multaj kredantoj konservas aŭ eĉ montras bildojn
de siaj favorataj ajatoloj,
kvankam Islamo strikte malpermesas krei bildojn de homoj.
th:อายะตุลลอหฺ
Mahmud AHMADINEĴADMahmud AHMADINEĴAD (محمود احمدینژاد; naskiĝis la 28-an de oktobro 1956), ankaŭ literumita Ahmadi-Neĵad, estas la sesa Prezidento de Irano ekde sia elektiĝo la 3-an de aŭgusto.
De 2003 li estis urbestro de Teherano. En 2005 li kandidatis por la irana prezidenteco kaj ricevis 19,3 % (laŭ aliaj 19,1 %) de la voĉoj, preskaŭ tiom kiom Akbar Hashemi RAFSANĜANI, fine gajnante la prezidentecon post la sekva decida balotado la 24-an de junio 2005.
Li apartenas al la religie konservativa flanko de la irana politiko.
Ahmadineĝad, Mahmud
Ahmadineĝad, Mahmud
ja:マフムード・アフマディーネジャード
TehranoGeografio > Azio > Irano > Tehrano < Urboj
----
Urboj
- loko: 34,41° Norde, 51,25° Oriente
- horzono: GMT+3,5h
- loĝantaro: ĉirkaŭ 10 ĝis 12 milionoj
Tehrano (en arabaj literoj, per kiuj la persa skribiĝas: تهران , t.e.: tehrAn), estas ĉefurbo de Irano. Ĝi situas 1220 m super marnivelo ĉe piedo de Alborz-montaro, kies plej alta monto-pinto nomiĝas Damavando kaj altas 5641 metrojn. Tehrano havas multajn industriojn, ekzemple elektrajn ekipaĵojn, teksaĵojn, sukeron, cementon kaj aŭtomobilojn. Modernan metroon havas Tehrano ekde 2001 kaj modernan flughavenon. Ĝi havas ses universitatojn kun aktiva studenta movado, akademiojn kaj muzeojn. Tehrano estas grava centro de komerco pri tapiŝoj.
Historio:
En la 16-a jarcento Tehrano estas urbeto, sed Tahmasb-Ŝaho konstruis urbomuron en la jaro 1653 kaj fondis bazaron. Ekde 1786 Tehrano estas ĉefurbo de Irano.
Esperanto-Revuo presata en Tehrano
Irana Esperantisto estas kultura sezon-revuo sendependa en Esperanto kaj la persa, kiu presiĝas en Tehrano kaj aboneblas mond-skale. Eble ĝi estas la nura Esperanto-periodaĵo en la mondo, kiun oni povas aĉeti ankaŭ de gazetar-vendejoj (kioskoj) land-skale.
Vidindaĵoj:
- Golestan-Palaco (Kaĥe Golestan)
- Azadi-Monumento, simbolo de Tehrano
- Kronjuveloj
- Irana arkeologia Muzeo (Muzeje Irane Bastan):
- Etnologia Muzeo (Muzeje Mardom-ŝenasi):
- Granda Bazaro de Tehrano (Bazare Bozorge Tehran)
- Moskeo Imamo Ĥomejni (Masĝede Emam Ĥomejni)
- Niavaran-Palaco (Kaĥe Niavaran), krom pahlaviidajn konstruaĵojn, disponas ankaŭ gaĝaridajn.
- Sad-abad-Palaco (Kaĥe Sad-abad)
Ligilo:
- [http://www.sabzandishan.com Hejm-paĝo de Sabzandiŝan, t.e. Verdideanoj, aŭ Verdpensuloj aktiva asocio pri/por Esperanto en Tehrano kaj Irano]
- [http://www.esperanto.persianblog.com Movada inform-centro en la persa pri Esperanto en Tehrano kaj Irano]
- [http://www.chinareport.com.cn/04e/irano.htm Kursoj de Esperanto en Tehrano]
- [http://www.metropla.net/as/tehr/tehran.htm Metroo de Tehrano (angle, germane kaj hispane)]
Kategorio:Ĉefurboj
ja:テヘラン
ko:테헤란
Maŝado
Maŝhado kun 1,5 milionoj da loĝantoj, estas la plej granda urbo nordoriente en Irano. Ĝi estas la ĉefubro de la provinco Centra Ĥorasano aŭ Rezaa Ĥorasano. Antaŭ lastatempa disdivido de Ĥorasano al kelkaj provincoj, Maŝhado estis la ĉefurbo de la plej granda provinco de Persujo/Irano, t.e. Ĥorasano.
Ĝia nomo, arabdevena, signifas "la loko de martiriĝo" aŭ "martiriĝejo". En ĝi troviĝas la tombo de la 8-a ŝijaa imamo Emam Reza.
thumb
Al la Esperantistoj Maŝhado gravas, ĉar tie E-o bone disvolviĝis kaj i.a. E-o-kursoj okaz-is (-as ??) por afganaj rifuĝintoj enkadre de la projekto "Zaban-e-Salam"/Lingvo de Paco.
- [http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/lingvopaco.htm TTT-paĝo pri Zaban-e-Salam]
- [http://www.tejo.org/uea/Lastatempa_Raporto_De_Tereza_Kapista travivaĵo de Serba Esperantistino en Maŝado]
Kategorio:Islamo
Kategorio:Irano
KaŝanoGeografio > Irano > Kaŝano < Urboj
----
- loko: 33.59 Norde, 51.35 Oriente
- horzono: GMT+3,5h
- loĝantaro: 400 mil
- alteco: 1 600 m
Kaŝano, perse: كاشان, estas urbo en provinco Esfahano en centra Irano. La urbo estas fondita de edzino de kalifo Harun al-Raŝid (هارون الرشيد) kaj estas ĉiam konata de liaj tapiŝoj. Oni supozas, ke Kaŝano estas la plej maljuna urbo de Irano. En la urbo estas kelkaj famaj konstruaĵoj: Alberta muzeo (1542), du Seljukaj minaretoj kaj Moskeo (1463).
Ligiloj
- [http://www.kashancity.com/ Retpaxgo de Kaŝano en perse, arabe kaj angle]
- [http://www.bamjam.net/Iran/Kashan.html Bildoj de Kaŝano]
Kurdoj
Kurdoj estas granda etna grupo, loĝas en sia lando Kurdio kiun estas dividita inter kvin ŝtatoj: Irako, Irano, Turkio, Sirio kaj iom Armenio.
Loĝantaro
La popolnombro de la kurdoj estas proksimume 35-40 milionoj da homoj kiuj estas tiel la plej granda etna grupo de la mondo kiuj ne havas sian ŝtaton. v.d ankaŭ: Plej Multnombraj Etnoj.
Antikva Historieto
Kurdoj estas pranepoj de antikvaj medoj.
Moderna Historio
Kvankam Kurdio havas riĉan teron, ĝiaj loĝantoj ĝenerale estas malriĉaj: la vivnivelo en okcidenta Turkio estas pli alta, ol en la orienta; simile ankaŭ en Irano, Sirio kaj Irako.
Kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon en sia lando nur en Irako. Multaj kurdoj volas starigi propran ŝtaton, kiu estus nomata Kurdio (la nomo de ilia lando).
En Irako, Turkio kaj Irano la nacia movado de kurdoj kaŭzis grandajn problemojn por tiuj ŝtatoj, kiel armitajn operaciojn en la nordo de Irako inter PUK kaj PDK kaj baatha reĝimo ankaŭ en la oriento de Turkio inter PKK kaj turka armeo (ankaŭ en la okcidento de Irano dum la 1980-a jardeko inter Komala kaj DPKI kaj irana armeo).
Lingvo
Kurdoj parolas la kurdan lingvon, kiu apartenas al irana grupo de la hindeŭropa lingvaro.
Konataj kurdoj
- Ĝalal TALABANI, prezidento de Irako.
- Abdullah ÖCALAN (prononcu /Abdulá Oĝalán/), multjara gvidanto de PKK, nun en turka prizono.
Kategorio:Etnoj
Kategorio:Azio
GilananojGilananoj estas loĝantoj de Gilana provinco de irano kiuj parolas la gilan lingvon.
ArabojLa araboj estas tiuj popoloj dissemitaj en Sud-Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Sirio, Irako, Egipto, Libio, Saŭdi-Arabio, emiratoj), kiuj la araban lingvon aŭ ties ian dialekton parolas (kaj ĝenerale, originale islamkredantoj).
La araboj vivis originale nur la Araba duoninsulo, sed ekde la 7-a jarcento ili konkeris Okcident-Azion, Nord-Afrikon kaj multaj el ili translokiĝis al la konkeritaj areoj, kie ili disvastigis la araban lingvon, islamon kaj evoluis araban kulturon. Ili okupiĝis ĉefe pri paŝtado (beduenoj) aŭ per agrokulturo (felaĥo), grava parto estis komercisto.
(jaroj ellaborendaj)
La araboj kunportis sian kulturon (i. a. la nuntempaj ciferoj estas arabdevenaj) al la Hispana duoninsulo, poste subigis ilin la Otomana Imperio. Post la unua mondmilito, Britio kaj Francio transprenis de la Otomana Imperio la potencon kaj elformis t.n. mandatojn. iom post iom ĉiu araba lando akiris sian sendependecon.
La arabaj landoj sidas sur grandaj rezervoj de nafto. Ili eluzis tiun fakton en 1973, kiam pro milito inter Israelo kaj Egipto, Sirio ili ne eksportis nafton, tiel 4-obliginte la naftoprezojn. Tio kaŭzas ekonomian problemojn en ĉiu lando, sed tio rapidigis la ŝuldiĝon de la dua, tria mondo al la unua. La unua mondo (evoluintaj kapitalismaj landoj) sukcese tarvivis tiun naftoŝokon kaj ellaboris energiŝparajn ilojn, konstruis atomcentralojn.
La araba mondo neniam estis unueca, ĉar vivas inter la araboj diversaj kutimoj en la landoj . Kvankam NASSER (nuntempe KADHAFI) provis unuigi la arabajn landojn, tio ne sukcesis, pro la diversaj eksteraj apogantoj de la landoj (Usono ĉiam apogis la emiratojn, Saŭd-Arabion, Israelon en la regiono), kio kaŭzas ĉiam malkonsenton inter la arabaj landoj eĉ en la Araba Ligo, olitika organizo de la arabaj landoj.
La riĉa naftorezervo ebligis ĝis hodiaŭ la konservigon de la triba, vira socio.
- arabaj ciferoj
- maŭroj
Persa lingvoLingvo > Hindeŭropa lingvaro > Hindirana lingvaro > Irana lingvaro > Persa lingvo < Irano
----
La Persa Lingvo - فارسی
Historieto
5000 jaroj antaŭ Kristo en regiono inter sud-Rusio kaj oriento de Deniper-rivero, norde de Kaŭkazio kaj okcidente de Ural-montaro vivis etno, kiun la germano Franz BOPP (1791 - 1867) nomis “Hindo-Eŭropa”. Meze de la 2-a jarmilo a.K, grupo de tiu etno – kiuj nomis sin la Arjoj – okupis regionon, kiu nomiĝis Irano. Ĉirkaŭ komence de la unua jarmilo a.K, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano,en la regionoj Herat kaj Marv. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de irananoj ; Shahname verkite de Ferdoŭsi. Je la finaj jaroj de la 8a jarcento a.K, Diako – Diaoko - (Deioces) fondis la Med-registaron en Hamadan (antikvforme Hegmatane). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio Asirio (Aŝur). Komence de la 7-a jarcento a.K Aĥaŝveroŝo (nunperse Hahhamanesh) en la regiono Parsumaŝ proksime de la urbo Shush fondis la persan ŝtaton Aĥemenidojn. Tiu ĉi ŝtato subis la Medan ŝtaton. Je 612 a.K, Huvahhŝtra la medo, uzurpinte Nejnava- la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas Mad-oj) dinastion. Ciro (nunperse Kurosh), la persa, –el nepoj de Aĥaŝveroŝo (Hahhamanesh), je la jaro 550 a.K. venkinte Astiages-on (la plej lasta reĝo de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis Aleksandro la Granda je 331 a.K. Ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K, en la irana historio nomiĝas antikva erao.
La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas Antikva Irana lingvo. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la lingvogrupo Hindeŭropa (Indoeŭropa). Ĝis la jaro 1786, neniu sciis ke la persa lingvo –kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo— estas samdevena kun la lingvoj Latina , Helena , antikva hinda aŭ angla. Je tiu jaro, Sir William JONES, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de Kalkato pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon…
Je la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis je diversaj formoj el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj deveninte de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:
La Sekaa Lingvo
La Sekaoj estis irana etno kiuj loĝis en vasta regiono ekde Nigra-Mar-bordoj ĝis la landlimoj de Ĉinio de la unua jarmilo a.K ĝis la unua jarmilo p.K. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj- en la skribaĵoj Helena , Latina kaj Hinda.
La Meda Lingvo
Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .
La Antikva Persa
La plej grava restintaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de Dario La Granda (reĝis 521 - 486 a.K), kiu estas gravurita sur la monto Bistun en tri lingvoj: Antikv-Perse , Elame , Akade. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas Najlalfabeto aŭ kojnoforma alfabeto. Tiu alfabeto havis 36 literojn , 2 vortdisigilojn kaj 8 ideogramojn. Ĝi estis skribite de maldekstre al dekstre. Pliaj informoj pri tiu lingvo kaj alfabeto estas trovebla en la libro:
Kent , R.G Old Persian ,…, New Haven , Connecticut 1953 p. 9 Seq .
La Avesta Lingvo
Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto?! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La Avesto, la sankta libro de la zoroastranoj. La avesta lingvo estas skribite je alfabeto kies nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre. …
La Meza Erao
Je la jaro 331 a.K Dario la III-a (aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro 867 p.K (= 254 post Heĝiro) kiam Jaqub Lejs Saffar fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la araba lingvo estis la oficiala lingvo de Irano). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, nur estis uzata inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas "Sasanida Pahlavi". Kvar tipoj da skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:
Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj
Tiuj epigrafoj estas skribite en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao, ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj Aŝkanid-Pahlavia tradukoj.
Pahlavia Psalmaro
Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la persa meza aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Nur restis parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la maniĥeaj skribaĵoj de ĉina Turfan. La origino rilatas al la 6-a jarcento kaj la manuskripto al la 8-a p.K. La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo ; La Kristana Mez-Persa.
Zaratuŝtraj Verkaĵoj
La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la zaratuŝtranoj dividiĝas je jenaj:
- Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persan , kiun en la nunpersa lingvo oni nomas Zand.
- Religiaj tekstoj
- Pahlaviaj Konsillibroj
- Ne-religiaj tekstoj
La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo kaj ties alfabeto : Libra Alfabeto.
Alfabetoj de la mezeraa persa
La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la Aramea alfabeto, rekte aŭ malrekte. La Aramea gento, el semida gentaro, fondis la ŝtaton Kaldeon en Babiloni. Tiun ŝtaton malfondis Ciro la Granda (nacilingve Kuroŝ) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (satrapio) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la aramean lingvon en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj ,la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la 3-a jarcento a.K. malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj aŝkanida pahlavio kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas Hozvaresh. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la kristan mezpersan alfabeton kaj zoroastran mezpersan alfabeton. El tiuj ĉi du alfabetoj je la 6-a jarcento p.K naskiĝis la avesta alfabeto. Maniĥeo (nacilingve: Mani) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la Tadmora (palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn:
#- Nyberg , H. S. , Manual Of Pahlavi , I , Wiesbaden 1964
#- Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan , Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934
La persa lingvo en la nova erao
Je la jaro 31 p.H (post Heĝira) Jazdgerd la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio.
Je la 254 p.H.L Jaqub Lejs Saffar fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo Zarangh de la gubernio Sistan. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve : Farsi Dari). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj musulmanoj : la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan.
Je la jaro 261 p.H.L Nasr filo de Ahmad el la samanida familio fondis la samanidan ŝtaton. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis Buĥara la oficiala lingvo estis la daria persa (farsi) lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la gaznavida dinastio. Mahmud la gaznavida aldonis parton de Hindio al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion.
Je 932, Baber, kies praularo post kvin generacioj rilatas al Timur Lenk, (perslingve: Tejmur lang) fondis la Mongol-Hindan imperion. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la brita imperio venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la Urdua lingvo nun uzata en Pakistano.
Je 699 p.H.L Otomano fondis la otomanan imperion en la malgranda Azio. La otomanidoj dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel Sultan Mohammad la Venkinto kaj Sultan Salim la 1-a- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj salĝugida dinastioj eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj.
Dum la rego de Ĝingis Ĥano kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la Safavida dinastio (907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la gaĝarida dinastio (1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca). Ahmad Ŝah Dorrani, generalo de irana Nader Ŝah Afŝar, fondis Afganion je 1160 p.H (= 1747 p.K). Afganio ĝis 1919 p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de Britio kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de Taĝikistano estas la persa.
La strukturo de la persa lingvo
La nuna persa lingvo – kiun la nune angle parolantoj, kiel la irananoj mem, nomas farsi -estas la oficiala lingvo de Irano. Ĝia alfabeto estas pli malpli la sama alfabeto kiun nuntempe la araboj uzas. Nur troviĝas esceptoj :
:پ P
:چ ĉ
:ژ Jj
:گ G
kiuj mankas en la araba lingvo kaj literaro.
La persaj vokaloj estas :
:آ A –kiel A en la esperanta vorto esperAnto
:أ a - kiel a en la angla vorto apple
:إ e – kiel e en la esperanta vorto Esperanto
:وا U - kiel U en la esperanta vorto Universala
:و O - kiel O en la esperanta vorto Oni
:يا I - kiel I en la esperanta vorto Irano
Ankaŭ troveblas duonvokalo :
:ي J per kiu oni faras Aj- aj- ej- uj- oj
kaj duonvokalo
:Ŭ per kiu oni faras la diftongojn OŬ وا .
Persaj literoj laŭ alfabeto estas:
:آ, ا A - ب B - پ P - ت T - ث kiel angla th - ج ĝ - چ ĉ - ح H- خ Hh - د D- ذ Z - ر R - ز Z -ژ Jj- س S- ش ŝ - ص S - ضZ- طT- ظz- عE- غQ (iom kiel francoj kaj germanoj elparolas R) ف F- ق Q- ك K- گ G- ل L- مM- نN- و V- ه h- ي J,I .
Entute 32 literoj.
Iaj opinioj ekzistas inter la iranaj intelektuloj ke la alfabeto fariĝus latindevena, ĉar la persa lingvo ne estas semida lingvo sed Hindeŭropa lingvo. Tio kaŭzis multajn politikaĵojn. La persa lingvo estas belsona. Nun kelkajn vortojn mi ekzemplas: (Mi evitas skribi la originalan skribmanieron, anstataŭe mi skribas la prononcon de la vortoj – aŭ frazoj- en esperantaj literoj)
| PERSA | Esperanto |
| AB | Akvo |
| ABI | Blua |
| APARAT | Aparato |
| APARTEMAN | Apartamento |
| AST | Estas |
| ATEŝ | Fajro |
| ARJA | Ario |
| ASFALT | Asfalto |
| ASIA | Azio |
| AJA | ĉu |
| ABRU | Brovo |
| OTOMOBIL | Aŭtomobilo |
| ARTEŝ | Armeo |
| OSTOHHAN | Osto |
| AMIN | Amen |
| ANDaRUN | Interno |
| BAD | Vento |
| BaD | Malbona |
| BAZAR | Bazaro |
| BOZORG | Granda |
| BUSE | Kiso |
| BIM | Timo |
| PA | Piedo |
| PAK | Pura |
| PIADE | Piede |
| PAPA | Paĉjo |
| PARSA | Pia |
| PEDaR | Patro |
| TAFTE | Tafto |
| TANBUR | Tamburo |
| TO | Ci |
| TOK | Beko |
| TONDaR | Tondro |
| TURI | Tulo |
| ĝAN | Animo |
| ĝAŝN | Festo |
| ĝANGAL | ĝangalo |
| GITI | Mondo |
| ĉaHAR | Kvar |
| ĉARHH | ĉaro |
| HHARAK | Kriko |
| HHERS | Urso |
| DaH | Dek |
| DaRJA | Maro |
| DEĵIM | Diademo |
| DO | Du |
| ZIST | Ekzisto |
| SETARE | Stelo / Astro |
| SaR | Sur |
| SINE | Sino |
| ŝEŝ | Ses |
| KERM | Vermo |
| KaL | Kalva |
| KONUN | Nun |
| GaRM | Varma |
| MORD | Mortis |
| Na | Ne |
| NOH | Naŭ |
| NOŬ | Nova |
La nuna persa vortaro estas plena de arabaj , eŭropaj kaj alilingvaj vortoj , sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribute per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn:
| PERSA | | Esperanto |
| Ma`n nan mihhora`m (a`= kiel a en la angla vorto apple) | | Mi manĝas panon |
| Mada`r da`r hhane a`st | | La patrino estas en la hejmo |
| Bazar koĝast? | | Kie estas la bazaro? |
| Telefon kon taksi bijaja`d ma`ra be hotel beba`ra`d | | Telefonvoku taksion veni min al hotelo irigi. |
| Sigar darid? | | Ĉu vi havas cigaredon? |
| Guŝte gav mihhorid? | | Ĉu vi manĝas la bov-viandon? |
| Na` mersi ma`n kalbas mihhora`m | | Ne dankon mi manĝas kolbason. |
Se iu havus aliajn demandojn pri la persa lingvo mi volonte respondus.
Snmozaffari@yahoo.com
S.N.Mozaffari / Tehran / P.O Kesto 11365/1935 IRANO
Esperantaj vortoj el persa deveno
Tra historio, pluraj persaj vortoj atingis Esperanton tra la araba kaj la eŭropaj fontolingvoj de Esperanto:
babuŝo, bezoaro, magio, melongeno, paradizo, parsio, paŝao, piĵamo, ŝaho (shah), ŝako (ankaŭ el shah), ŝakmato, tafto, tapiso, tigro, zirkono, zirkonio
ja:ペルシア語
ko:페르시아어
th:ภาษาเปอร์เซีย
Kurda lingvo
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindo-Eŭropa
----
La kurda lingvo estas la lingvo de la kurdoj kiuj loĝas en Kurdio (aŭ Kurdistano). Ĝi apartenas al irana grupo de la hindeŭropa lingvaro kaj estas parolata en Turkio, Sirio, Irako, Irano, Armenio, Turkmenio, Azerbajĝano. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.
Historieto de la kurda lingvo
Lingvo kodoj
ISO-639/1 : KU
ISO-639/2 : KUR
DIN 2335 : KU
Skribo
Depende de la lando, ĝi uzas diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan, la araban.
La Latina alfabeto de la kurda lingvo, kiu estas ĝia precipa alfabeto, estas jena:
31 literoj:
a b c ç d e ê f g h i î j k l m n o p q r s ş t u û v w x y z
8 vokaloj:
kaj 23 konsonantoj:
Vortaro
Jen kelkaj originaj kurdaj vortoj:
:Du = Du
:kvar = çvar
:ses = şeş
:naŭ= no
:dek = de
:cent= set ( aŭ sed)
:mi = min ( aŭ ez)
:ci = tu
:vi = eve
:akva = av
:nun = nuke
:frato = bra
:astero = aster
:stelo = stér
:monato = mang
:futo = pé
:osto = esk
Literaturo
Dialektoj
La kurda lingvo estas dividata al tre ĉefajn partojn:
- Kurmanji (pr. "kurmanĝi")
- Zaza-goran
- Sudaj Dialektoj
Pli ol 90 % el la kurdoj parolas kurmanji, kiu havas du precipajn dialektojn:
- La norda kurmanji (aŭ Kurmanji)
- La suda kurmanji (aŭ Sorani).
Zaza-goran ankaŭ estas dividata al tre partojn:
- Zaza
- Hewrami (Ewrami)
- Gorani
"Zaza" estas parolata en malgranda partojn en norda Kurdio kaj similas al "ewrami" kiun estas parolata en malgrandajn partojn en suda Kurdio.
"Ewrami" estas antikva dialekto de kurda lingvo kaj 30% el la ĝia vortoj similas al Avesta.
"Gorani" estas parolata ĉirkaŭ Kermanshaho kiun estas urbo en Kurdio de Irano.
"Sudaj Dialektoj" (kelhorî aŭ kalhori, lekî aŭ laki, feylî aŭ fejli ktp...) estas parolata en ĉe Kermanŝaho kaj Elamo.
______Kurmanji
|
_Kurmanji___|
| |
| |______Sorani
|
Kurda________|
|
| _______Zaza
| |
| |
|_Zaza-Goran_|_______Hewrami
| |
| |
| |_______Gorani
|
|
|
| ______Kelhorî
| |
| |
|_Sudaj Dialektoj|______ Feylî
|
|
|_______Lekî
als:Kurdisch
ja:クルド語
Beluĉa lingvoLa baluĉa lingvo estas irana lingvo kun ĉirkaŭ 4 milionoj da parolantoj en Pakistano (kie ekzistas aparta provinco Baluĉistano) kaj Irano.
Kategorio:Irana lingvaro
Araba lingvo Titola teksto
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo
----
nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,
Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj:
abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo,
ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko,
matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3
ja:アラビア語
ko:아랍어
ms:Bahasa Arab
simple:Arabic language
th:ภาษาอาหรับ
SEKDenna artikel handlar om Svenska elektriska kommissionen. För artikel om den svenska valutan, se svensk krona.
----
SEK, Svenska elektriska kommissionen, svarar för standardiseringen på elområdet i Sverige och samordnar svensk medverkan i internationell och europeisk standardisering som medlem i IEC och CENELEC.
SEK är en ideell organisation med frivilligt deltagande från svenska myndigheter, företag och organisationer som har ett intresse att medverka i och påverka arbetet med tekniska regler inom elektrotekniken.
Grundades år 1919 som ett svar på det nationella standardiseringsbehovet. År 1937 sammanslogs SEK med den Svenska elektrotekniska kommittén, vart huvudsyfte var att verka som ett organ i IEC.
Externa länkar
- http://www.sekom.se - SEK:s hemsida.
- Katalog över svensk standard finns på http://www.svenskstandard.se.
Kategori:Standarder och konventioner
mieszne zdjcia Sepsa sprzet odywki pozycjonowanie |
|
|
|