Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Irlando

Irlando

Geografio > Eŭropo > Irlando ---- Tiu ĉi artikolo estas sole pri la plena insulo, nomata Irlando. Estas ankaŭ artikoloj pri la landoj nomataj Respubliko de Irlando kaj Nord-Irlando. ---- Irlando (irlandlingve Éire [EJ-re]; angllingve Ireland [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konoĥto. La insulo enhavas la Respublikon de Irlando (kiu okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (kiu okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando). La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkau la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Carrantuohill (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron. La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo. La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj. ja:アイルランド島 simple:Ireland ------ =Historio de Esperanto-movado= EdE-I Irlando. En la fruaj jaroj de E Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: O'Connor kaj Geoghegan. Inter la unuaj E-istoj de la lando estis M. Fournier, A. Mc Cormick kaj J. Douglas. La unua E Societo estis fondita en 1903 en Dublin. En 1907 estis organizita Irlanda E-ista Asocio, reorganizita en 1925 per Mc Cormick kaj Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda E-isto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj E-istoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj E-istoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn. Noto. La artikolon tralegis H. MaEaulay. F. R. A. Mc CORMtCK. ----

Vidu ankaŭ


- IRA
- Listo de urboj de Irlando Kategorio:Insuloj

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Respubliko de Irlando

Geografio > Eŭropo > Irlando > Respubliko de Irlando ---- Kategorio:Irlando ja:アイルランド

Irlanda lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Kelta > Gaela > Irlanda ---- La irlanda lingvo (Gaeilge, ISO-kodo ISO 639-2: gle, ISO 639-1:ga) estas gaela kelta lingvo, kiu estas parolata en Irlando. En Irlando homoj kiuj politike malŝatas la lingvon nomas ĝin 'la gaela', sed lingvike kaj laŭ la irlanda konstitucio de 1937 oni nomas ĝin la irlanda lingvo, aŭ la irlanda en familiara uzado. (La nomo 'gaela lingvo' estas kelkfoje konfuzebla kun la skot-gaela lingvo, parolata en Skotlando.) Ekde la 13a de junio 2005 la irlanda lingvo estas 21a oficiala laborlingvo de la Eŭropa Unio. La Patro Nia en la irlanda: Ár n-athair, atá ar neamh,
Go naofar d'ainm.
Go dtaga do ríocht.
Go ndéantar do thoil ar an talamh,
Mar a dhéantar ar neamh.
Ár n-arán laethúil tabhair dúinn inniu,
Agus maith dúinn ár bhfiacha,
Mar a mhaithimid dár bhféichiúna féin.
Agus ná lig sinn i gcathú,
Ach saor sinn ó olc.
Amen. La irlanda estas parolata tra la insulo, kaj en Respubliko de Irlando (Éire/Poblacht na hÉireann), kaj malpliofte en Nord-Irlando (Tuaisceart na hÉireann). Ĝi estas la nacia kaj unua oficiala lingvo de Irlando. Post la helena kaj latina lingvoj, la irlanda estas eble la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo, kiu daŭre skribatas ekde la sesa jarcento. La unua teksto kiun ni ankoraŭ posedas estas "Amra Choluim Cille", pri la vivo de la sanktulo Colm Cille, el la jaro 597. En 1366 la anglaj okupantoj de Irlando faris la unuajn leĝojn kontraŭ la uzo de la irlanda lingvo far la anglaj koloniistoj, kiuj siatempe pli kaj pli asimiliĝadis kun la irlandanoj, la "Statutoj de Cill Chainnigh" (angle 'Kilkenny). Sed kiam en 1541 la angla reĝo Henriko la 8-a volis proklami sin "reĝo de Irlando", oni devis laŭtleĝi la proklamon irlande en la parlamento de la koloniistoj en Dublino. Fine de la 19-a jarcento la irlanda preskaŭ malaperis: post la malsatego de 1845-1849, en kiu pli ol unu miliono mortis pro malsato; en la naciaj bazlernejoj ekde 1831 kiuj malpermesis la irlandan kaj trudadis la anglan; kaj, pro la kreskanta uzado de la angla fare de irlandaj naciaj politikistoj, nur 3% da la loĝantaro 3 aŭ 4 jaraĝa parolis irlandlingve ĉiutage en 1891. La lingvo oficialiĝis en 1922 kiam Irlando sendependiĝis, kaj ĝi fariĝis deviga lingvo por ĉiuj lernantoj en la bazaj kaj mezaj lernejoj. Dum la lasta jardeko ĝia uzado plipopulariĝis kaj la lingvo modiĝas. Ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva, "TG4", kaj ekde aprilo 2003 ĉiutaga ĵurnalo eldoniĝas en Nord-Irlando por la tuta insulo, "Lá" (Tago). Estas ankaŭ radio-stacioj: Raidió na Gaeltachta, kiu estas nacie dissendata por la irlandlingvejoj en Irlando, Raidió na Life por la irlandparolantoj de la ĉefurbo, Dublino (irlande: Baile Átha Cliath) kaj oni povas aĉeti ĉiudimanĉan gazeton nomatan Foinse (Fonto). En julio 2003 la irlanda parlamento akceptis novan leĝon por antauenigi la irlandan lingvon, la "Leĝon pri Oficialaj Lingvoj 2003". Por detaloj en la irlanda kaj angla lingvoj, rigardu [http://www.pobail.ie]. Antaŭnelonge, la irlanda lingvo formale rekoniĝis en Nord-Irlando, sub la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998 kune kun malgranda minoritat-lingvo nomata la ulster-skota. (Malgraŭ tio, estas malkonsentoj, ĉu la ulster-skota estas aparta lingvo aŭ nura dialekto de la skota 'malalteja'.)

Gaeltacht

Estas lokoj en Irlando, kie la irlanda estas la ĉefa lingvo. Oni kune nomas ĉi tiujn irlandlingvejojn la Gaeltacht. La plej famaj irlandlingvejoj estas en Conamara (en la graflando de Galway/Gaillimh, en Donegal/Dún na nGall kaj en la duoninsulo de Daingean/ en la graflando de Kerry/Ciarraí. Aliaj estas en "Waterford"/Port Láirge ("An Rinn") kaj Meath/.

Strukturo Lingvistika

Al kelkaj nekonantoj, la skribaĵo ŝajnas esti sensensa mikso de vokaloj kaj konsonantoj! Kiam oni komprenas ĝin, tamen, la ortografio ŝajnas esti facila. La dekstrakorna supersigno, nomata la
fada (´), plilongigas la sonojn de la vokaloj kaj kelkfoje ŝanĝas iliajn elparol-manierojn. La ŝanĝoj varias inter dialektoj - ne estas universala, baza formo de la lingvo, sed ekzistas nune tri apartaj dialektoj de la irlanda, kiuj estas la munstera, la konoĥta kaj la ulstera. En la 1940-aj jaroj, la Registaro de Irlando eldonis la "Caighdeán Oifigiúil" ([KAJ-dan I-fi-gjujl], normigon oficialan), kiu plifaciligis kaj normigis la ortografion. Multaj vortoj perdis literojn silentajn, kaj la vokalkombinoj plisimiliĝis al la parolata lingvaĵo. Ekzemple:
-
Gaedhilge / Gaolainn / Gaedhlaing => Gaeilge, "la irlanda lingvo"
-
Lughbhaidh => , "Louth (loknomo)"
-
biadh => bia, "manĝaĵo"

Instituto

La instituto pri la irlanda lingvo nomiĝas Conradh na Gaeilge. Ĝia estro en junio 2005 estas Dáithi Mac Cárthaigh.

Skribmaniero

La presita formo de la lingvo sekvis la modelon de unciala alfabeto, kreitaj de frumezepokaj irlandaj monaĥoj, kiuj konservis la kristanan kulturon post la falo de Okcidenta Romia Imperio. En la 20-a jarcento, tamen, la uzado de tiu ĉi tradicia alfabeto malpliiĝis ĝenerale, kaj oni ŝanĝis al la ordinara latina alfabeto.

Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj

Kelkaj irlandlingvaj vortoj kaj frazoj, multuzataj en moderna Irlando inter angleparolantoj, estas:
-
Uachtarán na hÉireann [UĤ-tar-AN na HEJ-ran] (Prezidanto de Irlando)
-
Áras an Uachtaráin [AR-as an UĤ-tar-AN] (Loĝejo prezidanta)
-
Taoiseach [TI-ŝaĥ] (Ĉefministro, ekde 1937)
-
Tánaiste [TA-niŝ-te] (Vicĉefministro, ekde 1937)
-
Dáil Éireann [dal EJ-ran] (Parlamentejo)
-
Seanad Éireann [ŜE-nad EJ-ran] (Senato irlanda)
-
Teachta Dála [TJAĤ-ta DA-la] (Parlamentano; uzata kiel "TD".)
-
Príomh-Aire [PRI-vara] (Ĉefministro 1919-1921)
-
Éire [EJ-re] (Irlandlingva nomo por la ŝtato irlanda, ekde 1937. Fonto de "Ejrio")
-
Saorstát Éireann [SER-stat EJ-ran] (Nomo de la Libera Irlanda Ŝtato, en la irlanda )
-
Ard-Rí [ARD-ri] ("Alta Reĝo" (de Irlando), nomo de la feŭda irlanda ĉefreĝo en la mezepokaj tempoj)
-
Radio Teilifís Éireann [RA-dio TE-le-fiŝ EJ-rin] (Irlanda nacia televid-servo, RTÉ)
-
Fianna Fáil [FI-na fal] (La plej granda irlanda politika partio, tradukante: "Soldatoj de Irlando".) [FI-na fal]
-
Fine Gael [FI-ne gŭel] (La sekvante plej granda politikogrupo, tradukante: "Familio de la gaeloj".)
-
bodhrán [BAŬ-ran] (granda drumo, ludata en kelteca muziko)
-
Sinn Féin [ŝin fejn] (politika partio tutirlanda, tradukante: "Ni Mem")
-
poitín [PO-ĉin] (Speco de kontraŭleĝa, forta alkoholo)
-
céilí [KJEJ-li] (socia kunveno, kun interparolado, muziko, dancado kaj rakontado)
-
leipreachán [LE-preĥ-AN] (eta, petolema, supernatura kreito)

Eksteraj ligoj


- [http://www.evertype.com/alphabets/irish-gaelic.pdf Enkonduko pri la irlanda unciala alfabeto] (
angle)
- [http://www.braesicke.de/gram.htm Gramadach na Gaeilge / la Gramatiko de Irlanda lingvo (germanlingva)] Kategorio:Lingvo Kategorio:Kelta lingvaro ja:アイルランド語


Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Insulo

---- Geografio > Insulo ---- Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Ili diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. ekzistas sola insuloj aŭ grupo de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj), vulkanaj, koralaj k.a. Plej grandaj arkipelagoj (surfaco mil kv.km)
NomoAreoSituo
Grand-Sunda Insularo 1500,0 Hinda Oceano, Java, Sulavesa, Banda Maroj Brita
Kanada Arkta Arkipelago 1335,5 Arkta Oceano
Japana Insularo 370,0 Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj
Brita Insularo 325,0 Atlantiko k Norda Maro
Filipina Insularo 300,0 Pacifiko, Filipina maro
Nov-Zelanda Insularo 268,7 Pacifiko, Tasmana maro
Grand-Antila Insularo 209,0 Kariba maro
Malgrand-Sunda Insularo 128,0 Hinda Oceano, Timora k Banda maroj
Plej grandaj insuloj (surfaco, mil kv.km)
NomoSurfacoNomoSurfaco
Grenlando2,176 Britio216
Nov-Gvineo785 Elesmer213
Kalimantano734 Viktoria212
Madagaskaro590 Sulaŭeso (Celebeso) 170
Bafina476 Suda (Nov-Zelando) 150
Sumatro434 Javo127
Honŝuo227 Norda (Nov-Zelando) 115
Ceteraj gravaj arkipelagoj kaj insuloj: IrlandoIslandoSvalbardoKorsikoSicilioKretoHokajdoLusonoMindanaoTimoroSri-LankoTajvanoKiproKanaria InsularoHavaja InsularoKuboHaitioJamajkoPorto-Riko - Balearoj - Diaoyu-Insularo - Bioko Vd. ankaŭ Nomoj de Insuloj
-
ja:島 ko:섬 ms:Pulau simple:Island th:เกาะ

Insularo de la Norda Atlantiko

La "Insularo de la Norda Atlantiko" (aŭ Ionao mallongige; Insularo de la Norda Atlantiko) estas grupo de insuloj for de la nordokcidenta flanko de Eŭropo. Ĝi enhavas Brition (t.e. Anglion, Kimrion kaj Skotlandon), Irlandon, la Manikajn Insulojn, la Orkadojn, Zetlandon, Manksinsulon, kaj multajn aliajn insuletojn kiel Ŭajtinsulon kaj la Hebridojn.

Irlanda maro

La Irlanda maro estas la maro inter Irlando kaj Britio, en kiu sin trovas Manksinsulo.

Respubliko de Irlando

Geografio > Eŭropo > Irlando > Respubliko de Irlando ---- Kategorio:Irlando ja:アイルランド

Unuigita Reĝlando

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Limeriko

Literaturo > Limeriko ---- Limeriko estas mallonga ŝercpoemo konsistanta el kvin versoj, kun rimoj laŭ la skemo aabba. La unuaj limerikoj aperis ĉirkaŭ la jaro 1820 en Anglio; la nomon donis la irlanda urbeto Limerick. Aŭtoroj de limerikoj estas inter alie: Edward LEAR, Ogden NASH kaj Isaac ASIMOV. Limeriko de Raymond SCHWARTZ el Kun siaspeca spico: ::Jen estis fraŭlin' en Parizo;
::ŝi dormis sen noktoĉemizo,
::feliĉe ŝi havis
::- Kaj tio min ravis -
::piĝamon en mia valizo. Ekstera ligilo: [http://www.esperanto.net/martin.weichert/limerik.html Limerikoj en Esperanto]

Karbo

Terkarbo (aŭ minkarbo, ŝtonkarbo aŭ pli simple karbo) estas minerala karbo, eltirata el la tera profundo por servi kiel bruligaĵo. Oni bruligas ĝin kiel energiofonton, tiel liberiĝas karbonan dioksidon, kiu varmigas la teron, kontribuante al la forceja efiko.

Vidu ankaŭ


- lignokarbo
- bruna karbo
- torfo
- ŝutmonto Kategorio:Bruligaĵoj Kategorio:Mineraloj ja:石炭

Torfo

Torfo estas spongeca substanco, samnatura kiel karbo, estiĝanta en marĉoj pro malkomponiĝo de vegetaĵoj, loke uzata kiel bruligaĵo. La marĉojn kun torfamasoj oni nomas torfejo. Kategorio:Bruligaĵoj

Enciklopedio de Esperanto - I

Enciklopedio de Esperanto
IAEF
IAES
IALA
IAREV
ICK
Lizzie IDDON
Idiom-Neutral
Ido
Ido kaj Esperanto
Idoj de Orfeo
IEMW
IES
Ifigenio en Taŭrido
Iida Yŭtaro
IKA
Voldiŝ IKS
IKUE
ILEPTO
Iliado
Ilo
ILO
Ilustrita Biblioteko
Imperiestro kaj Galileano
Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV
Talivaldo INDRA
Infero
Infinitivo kun prepozicio
Informoj de E-Asocio de Estonio
Informservoj
Ors. Vicente INGLADA
Inicado Matematika
Masuzo INOUE
Insigno
Institutoj
Instruistoj
Instrumetodoj
Insulo "Esperanto"
Insulo de Feliĉuloj
Inter Blinduloj
Interelementa rilato
Interlingua
Internacia Centra Komitato
Internacia Cseh-Instituto de Esperanto
Internacia Esperanto-Muzeo en Wien
Internacia Esperanto-Servo
Internaciaj Floraj Ludoj
Internacia Katolika Unuigo Esperantista
Internacia Komerca Revuo
Internacia Labor-Oficejo
Internacia Medicina Revuo
Internacia Pedagogia Revuo
Internacia Scienca Revuo
Internacia Stenografiisto
Internacia Unio Esperantista
Internacia Kantaro
Internacia Legolibro
Internacia Lingvo
Internacia Mondliteraturo
Internaciismo kaj purismo
Interna ideo
International Language
Interniaro
Intersteno
Io-ujo-batalo
IPR
IRA
Irak
Irlando
ISAE
J. R. G. ISBRÜCKER
Julia C. ISBRÜCKER
ISE, Internacio de Socialistaj E-istoj
Yoshi H. ISHIGURO
Islando
ISOSEK
ISR
Rafel ISRAELS
Ludwig ISTEL
Italaj rakontoj
Italujo
Eizo Angetu ITO
Saburo ITO
Tokunosuke ITOO
IUE
Juntaro IŬAŜITA
Vselovod IVANOV
D. IVANSKI
E. IZGUR
Lászlo IZSÓ
Enciklopedio de Esperanto I Enciklopedio de Esperanto I I I

IRA (Irlando)

Internacia Radio-Asocio (vidu Radio) ---- IRA (angle [aj ar ej] "Irish Republican Army" -- "Irlanda Respublik(an)a Armeo") estas la nomo de: 1) La irlanda neregula armeo luktinta kontraŭ la brita armeo por la sendependiĝo de Respubliko de Irlando. Ĝi estis kreita de la irlanda parlamento Dáil Éireann en 1919 kaj ofte estas nomata "malnova IRA". Pli postaj grupoj samnomaj kutime pretendas esti (la) legitima posteula organizo de ĝi. 2) Kaŝa armita grupo, daŭrigo de la antaŭa, celanta la politikan unuiĝon de la tuta insulo Irlando (do ankaŭ de la brita Nord-Irlando) ene de la Irlanda Respubliko. Tiucele ĝi uzis terorismajn taktikojn. Je la 28-a de julio 2005 ĝi deklaris, ke ĝi rezignas je perforto kiel rimedo. ja:IRA

Listo de urboj de Irlando


- Cork
- Dublino
- Athenry
- Athlone
- Athy
- Bray
- Castlebar
- Castledermot
- Clarkestown
- Clifden
- Clonmacnoise
- Clonmel
- Cobh
- Coleraine
- Cork
- Craggaunowen
- Curragh (Irland)
- Drogheda
- Dublin
- Dún Laoghaire
- Enniskillen
- Fermoy
- Galway (urbo)
- Kilfenora
- Kilkenny (urbo)
- Letterkenny
- Limerick (urbo)
- Nenagh
- Sligo
- Tralee
- Tuam
- Tullamore
- Waterford
- Youghal

Template:Utente en-3

Categoria:Template Babel

Karty grafiki Muzyczne gry online sem webmaster Nieruchomoci d










































:: RELATED NEWS ::
Lapin kunta
Lappi on Suomen kunta, joka sijaitsee Satakunnan maakunnassa, Länsi-Suomen läänissä. Kunnassa asuu 3 269 ihmistä ja sen pinta-ala on 213,27 neliökilometriä, josta 7,24 neliökilometriä on vesistöjä. lakkautettu Suomen kunta, joka sijaitsi Pirkanmaan maakunnassa, Länsi-Suomen läänissä. Vuonna 2004 kunnassa asui 2 279 ihmistä ja sen
Kaarle Suuri
Kaarle Suuri (lat. Carolus Magnus, 2. huhtikuuta 74228. tammikuuta 814) oli frankkien kuningas 771–814 ja keisari. Kaarle oli ensimmäisen karolingikunink
Luettelo frankkien kuninkaista
Luettelo frankkien kuninkaista:

Merovingit


- Merovech, 447458
- Childeric I, 458481
- Klodovig I, 481511 Klodovigin kuoleman jälkeen valtakunta jaettiin neljään osaan.
Frankkien kuningas
Luettelo frankkien kuninkaista:

Merovingit


- Merovech, 447458
- Childeric I, 458481
- Klodovig I, 481511 Klodovigin kuoleman jälkeen valtakunta jaettiin neljään osaan.
Fäärsaaret
Färsaaret ovat Tanskalle kuuluva autonominen alue Atlantin valtamerellä. Saarten nimi on Färsaarten kielellä fäärillä Føroyar (tanskaksi Færøerne), joka tarkoittaa lammassaaria. Färsaarten pääkaupunki on
Färsaaret
Färsaaret ovat Tanskalle kuuluva autonominen alue Atlantin valtamerellä. Saarten nimi on Färsaarten kielellä fäärillä Føroyar (tanskaksi Færøerne), joka tarkoittaa lammassaaria. Färsaarten pääkaupunki on
Piriste
Piriste, eli stimulantti on elintoimintoja kiihdyttävä aine joka usein vie näläntunteen ja unentarpeen. Kofeiini, nikotiini, amfetamiini ja kokaiini ovat tunnetuimpia päihteinä tai nautintoaineina käytettäviä stimulantteja. Säännöllisesti piristeitä käytössä
Selektiivinen serotoniinin takaisinoton estäjä
Selektiiviset serotoniinin takaisinoton estäjät (SSRI) ovat masennuslääkkeitä. Ne vaikuttavat aivoihin lisäämällä serotoniinin määrää. Yksi asia, joka erottaa SSRIt muista masennuslääkkeistä, on se että SSRIt olivat suunnitellusti kehitettyjä lääkkeitä. SSRI-lääkkeitä ei keksitty vahingossa, vaan ne kehitettiin tarkasti vaikuttamaan masennuksen biologisiin aiheuttajiin. SSRI-lääkkeiden ei ole havaittu olevan riippuvuutta aiheuttavia, mutta niiden käytön äk
Aves

- Sorsalinnut Anseriformes
- Kanalinnut Galliformes
- Kuikkalinnut Gaviiformes
- Uikkulinnut Podicipediformes
- Ulappalinnut Procellariiformes
- Pelikaanilinnut Pelecaniformes
-
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org