- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo - La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo. Listo de urboj de Italio - Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo - Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948 - Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo; Duoninsuloj > Itala Duoninsulo
----
Duoninsulo en suda Eŭropo, kiu troviĝas inter la Tirena kaj Adriatika Maroj. La norda limo de la duoninsulo estas linio iranta de la urbo La Spezia al la urbo Rimini, t.n. Got-linio (linea gotica).
La Itala Duoninsulo komprenas mezan kaj centran Italujon (escepte de la insuloj), San-Marinon kaj Vatikanon.
Oni ĝin nomas ankaŭ Apenina Duoninsulo.
Lando
Geografio > Lando
----
Lando estas parto de la surfaco, rigardata kiel geografia apartaĵo kun certaj naturaj kondiĉoj. Laŭ politika-geografia vidpunkto, tio estas teritorio havanta difinitajn limojn kaj ŝtatan suverenecon. En tiu senco la termino "Lando" estas sinonimo por Regno, Ŝtato, Nacio.
Ekzistas ankaŭ landoj kun limigita suvereneco kaj kolonioj aŭ dependaj teritorioj, kiuj estas okupitaj, administrataj kaj ekspluatataj de aliaj ŝtatoj.
Rimarku: Se vi deziras aldoni nacion, bonvolu vidi la paĝon Por Aldoni Nacion.
----
Geografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
Geografio > Urbo
----
Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per
ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de
siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia
kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun
la kamparo (PIV).
Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas
unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster
agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 grandurboj kun pli ol 100 mil da
loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj.
Epitetnomoj de kelkaj urboj:
:La urbo de la rideto - Arhuzo
:La Feniks-Urbo - Atlanto
:La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
:La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
:Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
:La Venta Urbo - Ĉikago
:Motora Urbo - Detrojto
:Duono de la Mondo - Esfahano
:La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
:La Bank-urbo - Frankfurto
:La Pordego al la Mondo - Hamburgo
:La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
:La Sankta Urbo - Jerusalemo
:La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
:La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
:La Tria Romo - Moskvo
:La Granda Pomo - Novjorko
:La Tigra Urbo - Oslo
:La Lum-urbo - Parizo
:La Venecio de la Nordo - Peterburgo
:La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
:Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
:La Eterna Urbo - Romo
:La Smeralda Urbo - Seatlo
:La Filio de la Ĉielo - Kalio
:La Taseto el arĝento - Kadizo
:...
Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj
----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio.
De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.
De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.
Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.
En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.
Geografio > maro > Mediteranea Maro < turismaj regionoj < turismo
----
Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko.
Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina signifo de "mediteranea") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro".
Ĝi sterniĝas sur 2 966 000 km2, kaj ĝia plej granda profundo estas 5120 metroj (apud la peloponeza duoninsulo).
Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro. En la okcidento, la ĝibraltara markolo konektas ĝin kun Atlantiko.
Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegoj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioma propraj kaj apartaj Faŭno, flaŭro, kaj tipikaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla.
Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islamo, renesanco) kiuj influis tutan mondon.
Tiel oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj.
Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Geografio > Kontinento
----
Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas unu de alia kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.
Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo.
En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto.
Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio.
Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):
En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento.
----
Dosiero:CiceroBust.jpgMarcus Tullius Cicerono je la aĝo de ĉirkaŭ 60, de antikva marmora busto
Cicerono naskiĝis en Arpinum, Italio kaj mortis en Romo.
Li estis gvidanto en la lasta duon-jarcento de la Romia Respubliko. Dum lia oratorado kaj prozo estis alte taksataj, lia poezio ne ĝuis similan pozitivan reputacion.
Cicerono estis konsulo en -63 — la unua viro elektita konsulo kiu havis neniujn konsulajn prapatrojn de pli ol 30 jaroj. Li estas aparte notinda pro siaj oratoraĵoj kontraŭ Katilinio, sume estis kvar &mdash el kiuj du al la senato, kaj du al la popolo. Oni poste ekzilis lin, kaj dum ĉi tiu tempo, li verkis siajn oratoraĵojn, antaŭ ol reveni al Romo. Finfine, oni ekzekutis lin, kaj liajn manojn kaj kapon oni pendigis en la rostroj en la roma forumo.
Ĉefaj verkoj
Oratoraĵoj
- Pro Quinctio
- Pro Roscio Amerino
- Pro Roscio Comodeo
- de Lege Agraria Contra Rullum
- In Verrem
- de Imperio Cn. Pompei
- Pro Cæcina
- Pro Cluentio
- Pro Rabirio Perduellionis Reo
- In Catilinam I-IV
- Pro Murena
- Pro Sulla
- Pro Flacco
- Pro Archia
- Post Reditum in Senatu
- Post Reditum in Quirites
- de Domo Sua
- de Haruspicum Responsis
- Pro Cn. Plancio
- Pro Sestio
- In Vatinium
- Pro Cælio
- de Provinciis Consularibus
- Pro Balbo
- Pro Milone
- In Pisonem
- Pro Scauro
- Pro Fonteio
- Pro Rabirio Postumo
- Pro Marcello
- Pro Ligario
- Pro Deiotaro
- Philippics
Filozofiaj verkoj
- de Inventione
- de Optimo Genere Oratorum
- Topica
- de Oratore
- de Fato
- Paradoxa Stoicorum
- De Partitione Oratoria
- Brutus
- Orator
- De Re Publica
- de Consulatu Suo
- de Legibus
- de Finibus
- Tusculanæ Disputationes
- de Natura Deorum
- Academica
- Cato Maior de Senectute
- Laelius de Amicitia
- de Divinatione
- de Officiis
- Commentariolum Petitionis
Leteroj
- ad Atticum
- ad Familiares
- ad Quintum
- ad Brutum
:oratoraĵoj - 58 ankoraŭ ekzistas, 88 estas registritaj
:retoriko - teoriaj kaj historiaj verkoj ankoraŭ ekzistas
:leteroj - centoj da ekzistantaj leteroj publikiĝis post lia morto
:filozofio - politikafilozofio, etiko, kaj teologio
Vidu ankaŭ: Katiliniaj Oratoraĵoj
Eksteraj ligiloj
Verkoj de Cicerono ĉe [http://www.thelatinlibrary.com the Latin Library]: http://www.thelatinlibrary.com/cic.html
ja:マルクス・トゥッリウス・キケロko:키케로
Laŭ Danto, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ
mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Julio Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo sub la bona Oktavio Aŭgusto, en la tempo de dioj falsaj kaj mensogantaj. Li estis poeto kaj kantis de la justa filo de Ankiso kiu venis de Trojo kiam Ilio estis forbrulita. Dante diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis, "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi estas sole tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorita". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La Komedio Dia de Dante.
Giotto di Bondone [ĝiOTo di bonDONe] (1267 – 8-a de januaro, 1337) estis itala pentristo de Florenco de la 14-a jarcento. Li estis la unua genia pentristo de la Renesanco. Li pentris sen la scio pri perspektivo kaj anatomio de la Alta Renesanco, sed pentris homojn kaj bestojn naturalisme kaj trafe kaptis emocion, liberiginte la Okcidenton de la bizancan stilon de pentrado. "Li tradukis la arton de pentrado el la greka en la latinan". Kie la bizanca stilo emfazis la dian kaj idealan, Giotto emfazis la homan kaj naturan, kvankam lia temo ĉiam estis religia.
Li plejparte pentris freskojn por preĝejoj. Li pentris bildarojn, kiuj rakontas pri la vivoj de Jesuo Kristo kaj de sanktuloj kristanaj -- Sankta Francisko de Assisi, Sankta Maria kaj aliaj. Ekzemple,
La Subiro de la Kruco, La Funebro de Kristo kaj La Ĉieliro estas de la bildaro pri Jesuo Kristo.
Giotto estis studento de Cimabuo. Multaj imitis Giotto, sed neniu itala pentristo povis preterpasi lin ĝis la 15-a jarcento, kiam Masaccio teknike disvolvigis la stilon de Giotto.
Giotto ankaŭ estis arktektisto kaj arkitektis la faman kampanilon de Florenco en 1334.
Danto estis lia amiko.
GIOTTOGIOTTOKategorio:Italioja:ジョット・ディ・ボンドーネ
Sankta Francisko
Ne konfuzu lin kun sanktuloj Francisko el Sales kaj Francisko KSAVERO.
----
Sankta Francisko de Assisi (1181-1226) estas unu el la plej famaj
kristanaj sanktuloj kaj la fondinto de la religio ordo, la
franciskanoj, unu el la ĉefaj ordoj de katolikismo.
La urbo en Usono nomita por li estas Sanfrancisko en Kalifornio.
Sankta Francisko naskiĝis en Assisi, Italio en 1181 aŭ
1182 kiel Francesco BERNARDONE, nomita pro Francio el kie
venis lia patrino (el Provenco) kaj kie lia patro ofte vendis tolon. Lia
patro, komercisto, estis riĉa sed ne nobela. Por gajni gloron kaj titolon
por la familio, kaj por si mem, Francisko batalis (inter aliaj) en la
senĉesa milito kontraŭ Peruĝio, apuda malamika urbo. Anstataŭ gloro
kaj titolo, Francisko gajnis kaptitecon (1202) kaj, poste, longan
malsanon.
Dum ĉi tiu tempo, Dio parolis al li per sonĝoj. En unu sonĝo
Francisko estis en granda halo kie estis pendigitaj ŝildoj, ĉiu markita
kun la Sankta Kruco. Francisko aŭdis voĉon, kiu diris, "Ĉi tiuj estas por viaj soldatoj." Li pensis ke la sonĝo signifas ke li estos princo, sed fakte la soldatoj estos la franciskanoj.
Lia deziro por milita gloro ne estis tuje kaj tute estingita, sed
post la ada ripeto de milito, kaptitecon, malsano kaj sonĝo, li iom post
iom komprenis la kavecon de sia vivo kaj de monda gloro.
Anstataŭ milito, Francisko turnis sin al preĝado kaj helpo por la
malriĉuloj. Humileco anstataŭ honoro. Tio starigis lin
kontraŭ sia patro, Petro, kiu volis ke Francisko fariĝas
komercisto kaj uzas riĉecon por profito, ne por la malriĉuloj. Fine, en
la printempo de 1206, kiam eĉ malliberejo ne haltis Franciskon,
Petro iris kun li al la episkopo por haltigi tian frenezan konduton. Sed la
kunveno ne okazis kiel Petro intendis: anstataŭ Francisko pentema, li
spektis Franciskon kiu rezignis la riĉecon de sia patro, eĉ redoninte la vestojn, kiujn li ĉi tiam portis.
Post tio, Francisko vivis kiel ermito kaj predikis pri la vivo
simpla kaj malriĉa de la evangelioj. Li allogis sekvantojn, eĉ inter la riĉuloj. Kiam li havis 11 sekvantojn, li verkis mallongan Regulon por la nova ordo kaj gajnis la aprobon de la papo. Tiel ekis la ordo de la
franciskanoj.
Francisko kaj siaj sekvantoj nek celis la pompon de
episkopo kaj princo, nek eĉ la formondan izolecon de la
monaĥo, kaŝita de la pordego de sia monakxejo, sed la enmondan
sanktecon kaj malriĉan simplecon de Jesuo Kristo mem.
En la tago de Francisko, la Eklezio estis tre potenca sed tre
diboĉa. Tia diboĉeco nature instigis herezojn (ekzemple, albiganismo) kaj reformojn. Francisko estis fondinto kaj estro de unu el la reformoj, kiu formiĝis kiel la religio ordo la franciskanoj. La fratoj de la ordo votis ĉi tiujn tri:
- malriĉeco
- obeeco
- ĉasteco
La tri nodoj en la zono de Francisko -- kaj en la zono de ĉiu frato
-- reprezentas la tri votojn. Ĉiu voto staris kontraŭ la diboĉa praktiko de
la tiama Eklezio.
Dum la jarcentoj sekvintaj, la fratoj de la franciskanoj kaj de
la dominikanoj (ordo simila al la de Francisko, fondita de Sankta Dominiko) kreskis potenca, do bridinte la potencon de la papo
(kiu estis tro potenca por la bono de la Eklezio, havinte eĉ armeon).
Francisko ankaŭ fondis du aliajn ordojn: unu por virinoj (kun Sankta Klara de Assisi), la Malriĉaj Klaranoj en 1212, kaj la alian
por laikoj, la Tria Ordo en 1221.
En 1219 dum la Kvina Krucmilito, Francisko iris al Egipto
por kristanigi la Sultanon, sed sen sukceso.
Post la milito, li emeritiĝis de sia posteno kiel estro de la ordo, kaj komtemplis kaj verkis poezion. Tiam li ricevis la stigmaton (vundoj en mano kaj piedo simile al Kristo), la unua konata kazo de stigmato.
Li mortis je la 3-a de oktobro1226, kaj estis oficiale kanonigita kiel sanktulo de la Eklezio post nur du jaroj (kutime la procezo daŭras jarcentojn).
La festotago de Sankta Francisko estas la 4-a de oktobro.
Muzikteatraĵo pri la vivado de Francisko "Francesco" estis ludita en Esperanto.
Preĝo de Sankta Francisko el Asiso
Sankta Francisko, laŭdire, kreis faman preĝon:
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Sinjoro,
faru el mi instrumenton por via paco;
kie estas malamo, permesu ke tie mi semu amon;
pardonon, kie estas ofendo;
fidon, kie estas dubo;
veron, kie estas mensogo;
esperon, kie estas malespero;
lumon, kie estas mallumo;
unuiĝon, kie estas malpaco;
ĝojon, kie estas malĝojo.
Dia Majstro!
permesu, ke mi ne tiom penu esti konsolata, kiom konsoli;
esti komprenata, kiom kompreni;
esti amata, kiom ami.
ĉar donante, ni ricevas;
pardonante, ni estas pardonataj;
kaj mortante, ni naskiĝas por la Eterna Vivo.
Biografio de Sankta Francisko en Esperanto
- De Francisko el Asizo por vi de Humberto LEITE ARAUJO
(nederlande Franciscus van Assisi, germane Franz von Assisi, itale Francesco di Assisi, hispane Francisco de Asís, france François d'Assise, hungare Assisi Szent Ferenc, norvege Frans av Assisi, dane Frans af Assisi, rumane Francisc de Assisi, pole Franciszek z Asyżu, ĉeĥe František z Assisi, angle Francis of Assisi)
Kategorio:Sanktulojja:アッシジのフランチェスコ
Michelangelo BUONARROTI [mi-kel-án-ĝe-lo bŭon-ar-ro-ti] (itale : Michelangelo aŭ Michel-Angelo, 6-a de marto1475 - 18-a de februaro1564), itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenciĝis la baroko. Li devenis el Florenco, multajn verkojn kreis en Romo servante al papoj.
Pri lia vivo estis verkitaj multaj libroj kaj romanoj, populara estas usona filmo Agonio kaj ekstazo kun Charlton HESTON kaj Rex HARRISON.
Mikaelanĝelo opiniis sin skulptisto, sed la papo devigis lin ankaŭ pentri. Li admiris la Dian Komedion de Dante kaj mem verkis poemojn, kiuj estis publikigitaj nur en 1623, komplete 1863. La ĉefaj verkoj:
Skulptaĵoj
:Davido
:Pietato
:Moseo
Pentraĵoj
:Sankta familio
:Freskoj en la Siksta Kapelo (Kreo de Adamo, Sibiloj kaj Profetoj, La Lasta Juĝo)
Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj
----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio.
De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.
De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.
Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.
En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.
Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj
----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio.
De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.
De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.
Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.
En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.
]]
Napolo estas - post Romo kaj Milano - la tria plej granda urbo en Italio kaj la plej granda urbo de Sud-Italio. Ĝi estas administra centro de regiono Kampanio. La urbo havas mem 1 milionojn da loĝantoj sed kun la antaŭkomunumoj (aglomeraĵo) tiu nombro estas ĉ. 3 milionoj. Ĝi situas duonvege inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, Campi Flegrei ĉe Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino) kaj grandan marhavenon.
Napolo estas origina loko de pico.
En Napolo oni nomas la lokan mafion Camorra.
En Napolo oni parolas specifan lokan dialekton.
Ĉe la plej konata futbalklubo SSC Napoli ludis Diego Armando MARADONA.
ja:ナポリko:나폴리simple:Naples
Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Etimologio
En la latina lingvo la vortoreligio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".
La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149).
Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.
Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.
Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.
The Primettes recorded for the Lupine label, not Motown.
The Supremes
On the following singles, Diana Ross provides all the lead vocals, unless otherwise noted.
- 1 Lead vocal is by Florence Ballard instead of Diana Ross
- 2 Originally issued as "A Breath Taking, First Sight Soul Shaking, One Night Love Making, Next Day Heartbreaking Guy" (the longest single title in rock-era pop history), quickly withdrawn and re-pressed with the shortened title.
- 3 Promotional radio-only single produced by Phil Spector, for The Equal Employment Opportunity Commission
Diana Ross & the Supremes
Lead vocalists are identified for each of the following singles. A number of these singles feature Diana Ross alone without any other Supremes; those songs are identified as such.
( - ) Background vocals by the Andantes, instead of the Supremes
( - ) Background vocals by Maxine and Julia Waters, instead of the Supremes
The Supremes (70s)
Lead vocalists are identified for each of the following singles.
Albums
Nine of the Supremes' albums reached the Top 10 in either the US or the UK.