Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ivo LAPENNA

Ivo LAPENNA

Ivo Lapenna (naskiĝis la 15-an de novembro 1909 en Split, mortis la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago) estis verkisto de Esperanto-literaturo, fondinto de la faka asocio pri juro kaj prezidanto de UEA. Li neniam portis grandan verdan stelon, nur la plej malgrandajn ekzemplerojn kiujn vendis la libroservo de UEA en tiu tempo. Lapenna naskiĝis en la urbo Split en Kroatio, tiama Aŭstrio-Hungario. En 1933 en Zagrebo li doktoriĝis pri juro. Li fariĝis universitata profesoro en Zagrebo kaj poste en Londono. Esperantistiĝis en 1928. Ekde 1938 Lapenna estis estrarano en la Internacia Esperanto-Ligo, kaj poste en UEA. De 1955 ĝis 1964 li estis ĝenerala sekretario. En 1964 li fariĝis prezidanto de la asocio. El la laboroj de Lapenna por UEA restos en memoro precipe la Unesko-rezolucio el 1954, la nova Statuto de 1955 kaj la rezultoj de CED, esploro-centro fondita de li en (1952). Post riproĉoj, precipe pri lia konduto kontraŭ kunlaborantoj, 1974 Ivo Lapenna deklaris dum la Universala Kongreso en Hamburgo, ke lin minacas "komunista puĉo" kaj ke li ne rekandidatiĝos kiel prezidanto. La Komitato elektis kiel novan prezidanton Humphrey TONKIN. Lapenna rezignis pri ĉiuj funkcioj kaj honoraj titoloj en UEA kaj TEJO. Sian interpreton de la okazaĵoj li prezentis en la libro Hamburgo en Retrospektivo. En 1976 stariĝis NEM (Neŭtrala Esperanto-Movado), tio estis neinstituciigita formo de kunlaboro de li kaj liaj anoj, kun Internacia Centro kaj Internaciaj Konferencoj, kiuj okazis ĉiujare. Dum la lasta, kiu estis organizita en Graz kaj dum kiu oni celebris la centjarecon de Esperanto, li sciigis la malfondon de NEM. Eble, divenante sian venontan morton kaj la finon de la sovetia bloko, li preferis, ke liaj spiritaj posteuloj sentu sin liberaj agi en tute ŝanĝita mondo. Nun OSIEK daŭrigas lian idealon. Krome ekzistas Fondaĵo Ivo Lapenna. La registritaj paroladoj de tiu elstara oratoro restas monumentoj de nia lingvo, kapablaj montri ĝian harmonion al la eksteruloj. Kun nekontestebla ĉarmo, li havis multe da admirantoj (kaj da admirantinoj), kiuj sekvis lin en NEM (kvankam ili plejparte plu anis al UEA). Oni rakontas, ke tiu viro, tre postulema por si mem, eble kelkfoje tro postulis el siaj kunlaborantoj, kiuj ne havis sian laborkapablon. La «Hamburgan Puĉon» kelkaj klarigas per tio, ke en lia junaĝo tre frapis lin la honta sinteno de la germanaj Esperantistoj, kiuj esperis savi la lingvon per elpelo el la movado de ĝiaj judaj membroj. Fakte ili savis nenion kaj perdis sian honoron. Pli kaj pli li konvinkiĝis, ke kun la diktatoraj reĝimoj efikas nur la firmeco; samtempe dum la breĵneva tempo, la «plumbaj jaroj» de la komunismo, la maljuniĝantaj regantoj montriĝis pli kaj pli maltoleremaj: la malakordiĝo estis neevitebla. Li mortis en 1987, du jarojn antaŭ la brua falego de la komunismaj reĝimoj. Oni ne scias, kia estus lia reago. Fakte la repaciĝo estis rapida inter liaj partianoj kaj UEA, helpate de lia malfondo de NEM du jarojn antaŭe. Cetere ĉiuj divenis, ke komenciĝas tute novaj tempoj, en kiuj la malnovaj kvereloj estos sentataj kiel antikvaj. En orienta Eŭropo la Esperantistoj fariĝis pli liberaj sed estis senigitaj je la mona subteno de la registaroj, en etoso malfavora al ĉia idealismo; aliflanke la informadiko kaj Interreto malfermis la vojon al perspektivoj tute ne imageblaj antaŭe. La ĉefa esperanta verko de Lapenna estis Retoriko, kiu aperis unuafoje en 1950. Li kontribuis ankaŭ grandan parton al la enciklopedia libro Esperanto en perspektivo (1974), verkita komune kun Ulrich LINS (historio) kaj Tazio CARLEVARO (literaturo). Aliaj verkoj estas Faktoj pri la Internacia Lingvo (1952) kaj Hamburgo en retrospektivo (1975). Cetere li aŭtoris la gvidliniojn por informado Principaro de Frostavallen (1956). Lia ĉefa profesia verko estas eble la Historio de Diplomatio, kroatlingva, el 1949. Lapenna estis en 1983 inter la fondintoj de AIS San-Marino. ----- Jugoslavo (kroato), dum multaj postmilitaj jaroj loĝinta en Britio. Doktoro pri juro, universitata profesoro. Unu el la plej meritplenaj agantoj de la Esperanto-movado, al kiu li dediĉis sesdek jarojn de sia vivo. Konstruinto de la moderna UEA, ĝia multjara ĝenerala sekretario kaj prezidanto. Fondinto kaj direktoro de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo). Estis membro de la Akademio de Esperanto. Renoma sciencisto, teoriulo de la internacilingva problemo, fama oratoro, aŭtoro de multaj gravaj verkoj, inter kiuj elstaras "Esperanto en perspektivo", "Retoriko", "Elektitaj paroladoj kaj prelegoj". La rezolucio de Unesko pri Esperanto, akceptita en Montevideo, estis frukto de lia persista kaj sagaca agado.

Eksteraj ligoj


- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=210 Lapenna pri la homaj rajtoj]
- John C. WELLS: [http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/lapenna.htm Personaj memoroj pri Ivo Lapenna] el Monato (gazeto) (2004/4, p.22) LAPENNA, Ivo LAPENNA, Ivo LAPENNA, Ivo LAPENNA, Ivo LAPENNA, Ivo LAPENNA, Ivo LAPENNA, Ivo

1909

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1909 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1909 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.
- 2-a Brazila Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo.
- Masgrau Jacint BREMON fariĝis prezidanto de Espero Kataluna.
- Eklernis Esperanton: Jenö FUCHS, Josef SCHMALZL, Josef PONTZ, Carlos DOMINGUES, Saul J. JAFFE, Josep GRAU-CASAS, Christian Petersen HEILSKOV, Marie LARROCHE, kaj Mikaelo GABRIELO.
- LU Ŝi-Ŝin komencis propagandi Esperanton.
- publikita "Dumil novaj vortoj" de Paul BOULET.
- Eko de publikiĝo de Esperanta Biblioteko Internacia.
- Unua Esperanto-klubo en Kolombio.
- Fonditaj Ruslanda Ligon Esperanta kaj Esperanto-Klubo en Aarhus.
- Jazyk všeslovanský a esperanto publikita de Josef KRUMPHOLC.
- Kreitaj planlingvoj Adamitik, Perfektlingvo kaj Salvador.

Naskiĝoj


- 15-a de januaro: ŜIMOMURA Joŝiŝi
- 10-a de februaro: KURIJAMA Ioe
- 27-a de marto : Golo MANN
- 24-a de aprilo : Bernhard GRZIMEK
- 4-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Elia KAZAN
- 28-a de oktobro : Francis BACON, pentristo
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF
- Ivo LAPENNA
- Nikola ALEKSIEV
- E. Stavro PATSURIS
- Engelbrecht HANSEN

Mortoj


- 8-a de aprilo : Danio : Kopenhago : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 22-a de julio : Detlev VON LILIENCRON
- 27-a de oktobro : George COX
- 17-a de decembro : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- Usono : Pensilvanio: Henry Lee FISHER ----
1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1909年 ko:1909년 simple:1909 th:พ.ศ. 2452

Split

Geografio > Eŭropo > Kroatio > Dalmatio > Split < Urbo ---- Split kroatlingve aŭ Spalato itallingve, estas la centro de regiono Dalmatio. Same ĝi estas ĉefurbo de Split-dalmatia distrikto Splitsko-dalmatinska županija. Ĝi havas 175.140 enloĝantojn laŭ nombrado en 2001. Granda ŝiphaveno al maro Adriatiko, kunliganta Italion, Albanion, Grekion kaj aliajn landojn kun Kroatio. Ĝi estas industria, trafika, kultura kaj universitata centro. La centro de la urbo estas la restaĵoj de palaco de romia imperiestro Diokleciano, konstruita en la 4-a jarcento. La restaĵoj de la palaco estas heredaĵo de UNESKO. Dum barbaraj migradoj, la palaco estis uzita kiel ŝirmita loĝejo. Dum jarcentoj, homoj loĝis tie, adaptante ĉambrojn kvazaŭ domoj kaj koridorojn kvazaŭ stratoj. La urba futbalteamo estas Hajduk Split. En Split estis naskita Ivo LAPENNA. Kategorio:Urboj de Kroatio ja:スプリト

15-a de decembro

Historio > Tagoj > la 15-a de decembro ---- La 15-a de decembro estas la 349-a tago de la jaro (la 350-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 16 tagoj restas. Je la 15-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1975: fondita Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz
- 1981: aprobita la leĝo per kiu Kantabrio iĝis aŭtonoma komunumo.

Naskiĝoj


- 1832 : Gustave EIFFEL, Francio
- 1852 : Antoine Henri BECQUEREL, Francio
- 1859 : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 1899 : Vaso ABAJEV (ru: Василий Иванович Абаев), fama esploristo de la iranaj lingvoj, speciale la oseta.
- 1911 : Stan KENTON, Usono, ĵaza muzikisto kaj komponisto

Mortoj


- 1230 : Přemysl Otakar la 1-a
- 1929 : Marie HANKEL
- 1966 : Walt DISNEY
- 1974 : Hermanus Jacob BLOKKER
- 1986 : Renée VOLPELIERE
- 2002 : Jaroslav DAVID

Specialaj tagoj kaj festoj


- Zamenhofa Tago - festo pri Esperantlingva literaturo ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 14-a de decembro | 16-a de decembro
- 15-a de novembro | 15-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:12月15日 ko:12월 15일 simple:December 15 th:15 ธันวาคม

1987

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1987 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1987 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Skismo de Loglano, oni kreis la Loĵbano.
- Lingva projekto Unitario proponita de M. PLEYER.
- Sovetunio : Reformema Gorbaĉevo estriĝas.
- Bulgario : unuaj demokratiaj elektoj.
- Burkino : Blaise COMPAORE elektatas prezidento.
- Esperantio : Jubileo de Esperanto
- 23-a de februaro : Supernovao eksplodas en la Granda Maĝelana Nubo.
- Floréal MARTORELL eklernis Esperanton.

Naskiĝoj

Mortoj


- 9-a de januaro : João ANDRADE
- 22-a de februaro : Andy WARHOL
- 3-a de marto : Bernhard GRZIMEK
- 3-a de marto : Hana VÍTOVÁ
- 14-a de majo : Rita HAYWORTH
- 6-a de junio : ISAMU Yamaga
- 12-a de junio : Sergej Nikolajeviĉ BOJEV
- 22-a de junio : Usono : Morto de Fred ASTAIRE
- 17-a de decembro : Usono : Morto de Marguerite YOURCENAR
- Ivo LAPENNA ----
1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1987 ja:1987年 ko:1987년 simple:1987 th:พ.ศ. 2530

Kopenhago

Kopenhago estas la ĉefurbo de Danio. Dane nomiĝas la urbo København, kio venas el la malĝusta pononco de la dana Købmandshavn, kiu signifas komercan havenon.
dosiero:Kopenhago.jpg
Kopenhago, marto 2001

Geografio

Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ al markolo konata kiel Øresund kaj al la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona. En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉ. 1,8 milionoj da homoj. La Oresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 millionoj da homoj.

Amuzado

Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.

Historio

Kopenhago estis fondita ĉ. 1000 de Sweyn 1-a Forkbarta kaj lia filo Canut la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis la posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hanza Alianco. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbataklis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la brita batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleon, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis. Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj tuta Danio estis okupita fare de la germanaj trupoj, de la aprilo 1940 ĝis majo 1945.

Trafiko

Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Oresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.

Pli


- Trafiko en Danio

Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago


- Libera Ŝtato de Christiania
- Christiansborg
- Kopenhaga Zoo
- Dana Nacia Galerio
- Gefion-fontano
- Louisiana Museo de la Moderna Arto
- Dana Nacia Muzeo
- Rosenborg-Palaco
- Strøget
- Tivoli-ĝardenoj, Kopenhago

Homoj ligiĝintaj al Kopenhago


- Hans Christian ANDERSEN
- Niels BOHR
- Tycho BRAHE
- Nicolai GRUNDTVIG
- Ludvig HOLBERG
- Søren KIERKEGAARD
- Poul JÖRGENSEN

Eksteraj ligoj en la angla


- [http://www.visitcopenhagen.dk/ Belega Kopenhago] oficiala turisma paĝo
- [http://www.netkontor.dk/cph/ Tagaj Bildoj de Kopenhago]
- [http://www.copenhagenpictures.dk/kastel.html Kastellet (the fort)] Kategorio:Urboj de Danio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:コペンハーゲン ko:코펜하겐

Esperantlingva literaturo

Literaturo > Esperantlingva literaturo < Esperanto-kulturo < Esperanto - Serio Oriento-Okcidento ---- Notu: Pro la deven-diverseco de la esperantistaro, la ĉi-subaj aŭtoroj ne estas enklasigitaj laŭ nacio kiel je la alilingvaj literaturoj. [http://esperanto.net/literaturo/ Originala literaturo en Esperanto] : En la jena ttt-ejo troviĝas listoj de aŭtoroj, originalaj romanoj, noveloj/rakontoj, dramoj kaj poemaroj verkitaj originale en Esperanto kaj aperintaj de 1898 ĝis nun, en multaj kazoj ligitaj al dokumentoj kun pliaj informoj pri aŭtoroj kaj verkoj, inkluzive kelkajn centojn da recenzoj. La tuto formas ampleksan kaj espereble kreskontan datenaron. Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo.

Tradukaĵoj

La unuaj provoj traduki literaturaĵojn en E-n havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Z (tiam ĉefredaktoro de La E-isto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjatnin, Kofman kaj L. E. Meier. Ĝis 1904 aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la E-scianta publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La Gefratoj (Goethe) kaj La Neĝa Blovado (Puŝkin) de Antoni GRABOWSKI; Hamleto (Shakespeare) de Z, Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Devjatnin; Iliado (Homer) kaj Kain (Byron) de Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Edgar VON WAHL. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimultaj E-istoj. Kun la plivastiĝado de la E-movado kaj la sekva plioftiĝo de int. renkontiĝoj, pli-vastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj - Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L' Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience Blinda Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Maria Posenaer), Kion patrino povas suferi (Schoofs); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La Rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj Fabeloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj. La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Z mem (La Revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento. Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaro, ankoraŭ persistis en tuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l' Popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj. Antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj:
- Fabiola (Wiseman - Ramo)
- La Venecia Komercisto (Shakespeare - Wackrill)
- Bulgaraj Rakontoj (Vazov - Atanasov)
- Eŭgenino Grandet (Balzac - Gasse)
- Elektitaj Poemoj (Heine - Pillath)
- Hispanaj Dramoj kaj Angora Katino (Benavente - Inglada)
- Japanaj Rakontoj (Chif Toshio)
- Hebreaj Rakontoj (Ŝalom-Aleĥem kaj Perec-Muĉnik)
- Kroataj Poeziaĵoj (M. Spicer)
- Fantomoj (TurgenevFiŝer)
- Novaj Versaĵoj (Lermontov - Bela Manto)
- tri tradukoj de Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij (A. Tolstoj), Stranga Historio (Turgenev) kaj Arbaro Bruas (Korolenko). Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej gravis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L. E. Meier (Fabloj - Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La Sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin). Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen - estonino; Bulthuis - nederlandano; Morariu - rumano; Kalocsay kaj Bodó - hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus (Horizontoj) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu (Niĉjo Mensogulo - Brătescu-Voineşti kaj Nobela Peko - Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de Conscience, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Ibsen kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher. El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: La Tragedio de l' Homo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Morgaŭ Matene (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda Vento (Karinthy) kaj la romano La Cikoni-Kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto Hungara Antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy. Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna Bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta E-poeto. Kaj lia traduko de la Infero de Dante estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-a. Nur post la morto de Z aperis ties traduko de la Fabeloj de Andersen, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karl Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en E dank' al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo venis la interesaj novelaroj: Nuntempaj Rakontoj (Stamatov-Krestanoff) kaj Novaj Bulgaraj Rakontoj (Vazov-Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en 1925. La katalunan literaturon vaste konigis la Kataluna Antologio en la redakto de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga Antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan: Litova Almanako. Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En malproksima oriento ni trafas plurajn mezepokajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabasen tradukoj de T. Tooguu. Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-a literaturo; escepto estas la moderna dramo Ribelemaj Virinoj de M. C. Kuo, tradukita de S. M. Chun. Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Palaco de Danĝero de Wagnalls, Mimi de Giesy, Luno de Israel de Rider Haggard (kunlabore kun Butler) kaj plurajn aliajn verkojn. Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H. G. Wells - Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte - Bulthuis); el la flandra - Pallieter (Timmermans - Jan van Schoor), Servokapabla - Marcus Tybout (Eekhoud - Bergiers); el la franca - Kandid (Voltaire - Lanti), La Mizantropo (Molière - Boucon), Bareluloj kaj Fadenuloj (Maurois - Berna Fabo) - el germana - En Okcidento Nenio Nova (Remarque - Kvar), La Vojo Returne (Remarque - Berger), La Hirundlibro (Ernst Toller - H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweigt - I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe - Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg-Brouger - Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel - Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini Anonima), Infero (Dante - Kalocsay), Pinokjo (Collodi - Marchesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ (Mazuraniĉ - M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kastilio (Ŝalom-Asch - Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenpelisto (Naum Jeruŝalmi - Leono Vienano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj Per Voĉo Plena (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin - Nekrasov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel - Engholm), Tra Sovaĝa Kamĉatko (Bergman - Gerdman). La Mono de Sinjoro Arne (Selma Lagerlöf - Engholm.)

Originalaj verkoj

Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo. La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem., kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia Penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de La E-isto presiĝis originalaĵoj de L. E. Meier, Grohn, Fez (Felix Zamenhof), kaj Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Devjatnin. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de la E-istoj (V. Stankeviĉ), En la Brikejo (J. Wasniewski), kaj Du Mirrakontoj (O. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La E-isto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Int. La Kongreso en Bulonjo (1905) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis Du Rakontoj (Rothau), Urso - En Montoj (Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Versaĵareto (Dombrowski), Verdaj Fajreroj (Frenkel). Al franca kuracisto, d-ro Vallienne, ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu Li? Ambaŭ verkoj estas tre interesaj; ilian lingvan neperfektecon oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke Vallienne estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta. Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe poloj Elski kaj Elska (Unuaj Agordoj - 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis - 1911; Aŭtunaj Floroj - 1912), sviso Edmond Privat (Tra l' Silento - 1912), polo Juliusz Kriss (Melodioj de l' Nokto - 1914) kaj Charles Bicknell, anglo loĝinta longe en Italujo, kiu kontribuadis poemojn al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko. Marie Hankel kaj Roksano (Jane Flourens), du el la malmultaj E-istaj verkistinoj, aperigis respektive Sableroj (1911) kaj La Senlaca Sinofero (1912); ĉi tiuj verkoj tamen havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de H. A. Luyken Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo; ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en sia literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant - Tri Angloj Alilande - kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵoj de Ro Ŝo. Dum la unua mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en Esperanto; solaj atentindaj verkoj de tiu periodo estis la poemaro La Dorna Karesilo de Bela Manto (Boris MIRSKI) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova Sento de Tagulo (H. HYAMS). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfilozofion, konsistantan el ideoj socialismaj, teozofiaj, vegetaranaj. Baldaŭ post la militfino denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj E-istoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapest du hungaroj, Kalocsay kaj Baghy, ekpaŝis sur vojo, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio E-a. En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poezia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kafocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la E-ismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko. Preter la Vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la Eistaro Julion.,Baghy, la amatan vagabondon, la poeton de la E-ista popolo, la „kavaliron de l' tutmonda paco“. Konfesendas, ke ne ĉiam li atingas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan esprimon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni povas atribui al lia heredo kaj al la medioj en kiuj li vivis; precipe lia profesio - la dramaktora - kaj lia militista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la E-istoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kelkaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj verkoj. Tiu maliceta flanko de lia karaktero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon. Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: Mangada-Rosenorn (Versaĵaro - 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj - 1924; Novaj Amaj Poemoj - 1927), Olŝvanger (Eterna Sopiro 1925), Teo Jung (La Alta Kanto de la Amo - 1927), Jan van Schoor (Amo kaj Poezio - 1928), Hohlov (La Tajdo - 1928). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La Tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon. En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn Stranga Heredaĵo kaj Pro Iŝtar. El la plumo de la senlaca nederlandano Bulthuis fluis la trankviletosaj verkoj Idoj de Orfeo, Jozef kaj la Edzino de Potifar, kaj La Vila Mano. Jean Forge, pola filmscenariisto, aperigis Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en 1920 de Argus (F. Ellersiek) per la kriminalromano Pro Kio? Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon Mister Tot Aĉetas Mil Okulojn. La poemaro Verdkata Testamento (1926) de R. Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1928 samhumoran novelaron Prozo Ridetanta kaj en 1932 sian duan poemaron La Stranga Butiko, „honore al la granda krizo“. En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de G. K. Chesterton, ke „kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili“. Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano Anni kaj Montmartre. En 1930 aperis sur la horizonto du novaj kaj atentindaj figuroj: Steflan Engholm kaj Kenelm Robinson. La unua, svedo, eternigis sur la paĝoj de sia novelo Al Torento la idilian amaferon de juna sveda lignohakisto kun knabino de najbara vilaĝo. Flanke de la centra temo de la rakonto, Engholm lerte kaj konvinke tuŝas tiujn gravajn aferojn, kiuj de tempo al tempo frontas la maturiĝantan junulon. En Homoj sur la Tero, la sama verkisto pentras similan bildon pli grandskale, sed ne pli sukcese. Se Grenereto... de Kenelm Robinson, kelkajn jarojn pseŭdonimo de anglo, antaŭe eldoninta nur kelkajn novelojn en la gazetoj, vekis intereson samjare en multaj literaturaj rondoj, ĉar ĝi alportis ion novan al la internacia kulturo konstruata de la E-istaj verkistoj. Dediĉita „al la majstro, André Gide“, ĝi enhavas dekon da noveloj kaj eseoj kun pli longa novelo La Fremda Knabo, en kiu la aŭtoro prezentas kun akuta observado la vivon de knaboj en angla pensionlernejo. Robinson verkis ankaŭ Vol. II. dulingva kolekto de noveloj kaj poemoj, kaj la drameton Homarisma Laboro, morda atako kontraŭ la moralo de la brita burĝa klaso. Pri lia valoro estis granda diskuto en nia literaturo, ĉar liaj verkoj vekis fortan indignon ĉe iuj. ALEC VENTURE.

Vidu ankaŭ


- Esperantaj verkistoj
- Listo de Esperantaj romanoj

Skoloj


- Budapeŝta Skolo
- Ibera Skolo
- La Patrolo
- Skota Skolo

Revuoj kaj Kolektoj


- Fonto
- Literatura Mondo
- Literatura Foiro

Organizaĵoj


- Esperanta PEN-Centro
- Esperantlingva Verkista Asocio (EVA)

Eldonejoj kaj libro-serioj


- Ideala Esperanto-Biblioteko - KAVA-PECH
- LF-koop
- SAT

Retaj katalogoj


- Trovanto

Literaturpremioj


- Internaciaj Floraj Ludoj
- Belartaj Konkursoj
- Premio La Verko de la Jaro
- LIRO La literatura konkurso de la revuo La Ondo de Esperanto

Literaturo en la reto


- eLibrejo
- Esperanta literaturo en la reto

Ekstera ligo


- [http://esperanto.net/literaturo/ Originala literaturo en Esperanto]
- [http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ eLibrejo]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html Literaturo, en la reto, en Esperanto] Literaturo esperantlingva Kategorio:Esperantlingva literaturo Literaturo esperantlingva Literaturo esperantlingva Literaturo esperantlingva ja:エスペラント文学

Split

Geografio > Eŭropo > Kroatio > Dalmatio > Split < Urbo ---- Split kroatlingve aŭ Spalato itallingve, estas la centro de regiono Dalmatio. Same ĝi estas ĉefurbo de Split-dalmatia distrikto Splitsko-dalmatinska županija. Ĝi havas 175.140 enloĝantojn laŭ nombrado en 2001. Granda ŝiphaveno al maro Adriatiko, kunliganta Italion, Albanion, Grekion kaj aliajn landojn kun Kroatio. Ĝi estas industria, trafika, kultura kaj universitata centro. La centro de la urbo estas la restaĵoj de palaco de romia imperiestro Diokleciano, konstruita en la 4-a jarcento. La restaĵoj de la palaco estas heredaĵo de UNESKO. Dum barbaraj migradoj, la palaco estis uzita kiel ŝirmita loĝejo. Dum jarcentoj, homoj loĝis tie, adaptante ĉambrojn kvazaŭ domoj kaj koridorojn kvazaŭ stratoj. La urba futbalteamo estas Hajduk Split. En Split estis naskita Ivo LAPENNA. Kategorio:Urboj de Kroatio ja:スプリト

Kroatio

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Kroatio ----
Dosiero:hr.gif
kroate Hrvatska Lando parte mezeŭropa, mediteranea kaj de Balkana duoninsulo.
- Landkodo: HR.
- E-nomo: [a] Kroatujo; [o] Kroata Respubliko.
- Nacia nomo: Republika Hrvatska.
- Areo: 56.542 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Stjepan MESIC.
- Adm. divido: 20 distriktoj (vidu sube) kaj urbo (Zagrebo), 122 urboj kaj 424 komunumoj.
- Ĉefurbo: Zagrebo (779 mil).
- Urboj: Split (175 mil), Rijeko (167 mil), Dubrovnik (55 mil), Osijek (130 mil), Zadar, Ŝibenik, Vodica, Biograd,Crikvenica, Novi Vinodolski, Makarska, Krk, Mali Loŝinj, Rab, Cres, Pag, Hvar, Braĉ, Vis, Korĉula, Vinkovci, Vukovar, Naŝice, Daruvar, Ploce , Poĵega, Slatina, Koprivnica, Varaĵdin, Krapina, Zabok, Ĝurĝevac, Ĉakovec, Virovitica, Dxakovo, Bjelovar, Vrbovec, Kutina, Ivaniĉ Grad, Sisak, Slavonski Brod, Samobor, Karlovac, Ogulin, Delnice, Lokve, Ĉabar, Gospiĉ, Otoĉac, Knin, Pazin, Poreĉ, Motovun, Buzet, Rovinj, Pula, Labin, Opatija, Umag, Vrsar, Medulin, Jasenovac ...
- Loĝantaro: 4.437 460 (2001), inter ili - kroatoj 89,63%, serboj 4,54%, bosnianoj 0,47%, italoj 0,44%, hungaroj 0,37%, albanoj 0,34%, slovenoj 0,30%, ĉehoj 0,24%, ...
- Virinoj estas 51,87% kaj viroj estas 48,13% el la nombro de la loĝantaro.
- Averaĝa denseco estas 78,4 personoj po kvadrat kilometroj.
- Ŝtatlingvo: kroata.
- Kredantoj: plejparte katolikoj,sed ankaŭ ortodoksoj, muzulmanoj, kredantoj de reformaj eklezioj, ...
- Eksporto: greno, frukto kaj legomaro, terpomo, tabako, metalaj produktaĵoj, tekstilaĵo.
- Pokapa GNP: 4566 $. (2001)
- Historio: de 1918 estis parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (de 1929 Jugoslavio). Dum la dua mondmilito naciisma marioneta ŝtato. De 1945 membro de Jugoslava socialisma federacio. En 1990 deklaris suverenecon kaj adoptis novan konstitucion, al kio sekvis konflikto kun Serbio. En 1992 Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio agnoskis ĝian sendependecon.
- Heredaĵo: historia urbo Dubrovnik, Plitvice laga nacia parko, Dalmacia bordo, Splita historia centro kun Diokletiana palaco.
- Montoj: Velebit, Biokovo, Dinara, Velika Kapela, Mala Kapela, Mosor, Uĉka, Ĉiĉarija, Kalnik, Papuk, Krndija, Poĵeŝka gora, Dilj, Zrinska gora, Psunj, Medvednica, Ivanŝĉica, Bilogora, Ĵumberak, Samoborsko gorje, Petrova gora, Ravna gora, Strahinjŝĉica, ...
- Riveroj: Sava, Dunav,Neretva, Drava, Kupa, Korana, Dobra, Krka, Zrmanja, Gacka, Lika, Una, Sutla, Krapina, Ĉesma, Raŝa, Mirna, Cetina, ...
- Statistikaĵoj: vizitu: http://www.dzs.hr
- Konataj kroatoj: Rugjer Bosˇkovic´ /Ruĝer Boŝkoviĉ/,Miroslav Krlezˇa /Miroslav Krleĵa/, Andrija Mohorovicˇic´ /Andrija Mohoroviĉiĉ/, Drazˇen Petrovic´ /Draĵen Petroviĉ/,Goran Ivanisˇevic´ /Goran Ivaniŝeviĉ/,Janica Kostelic´ /Janica Kosteliĉ/, ...

Distriktoj

Bjelovarsko-Bilogorska Zupanija, Brodsko-Posavska Zupanija, Dubrovacko-Neretvanska Zupanija, Istarska Zupanija, Karlovacka Zupanija, Koprivnicko-Krizevacka Zupanija, Krapinsko-Zagorska Zupanija, Licko-Senjska Zupanija, Medimurska Zupanija, Osjecko-Baranjska Zupanija, Pozesko-Slavonska Zupanija, Primorsko-Goranska Zupanija, Sibensko-Kninska Zupanija, Sisacko-Moslavacka Zupanija, Splitsko-Dalmatinska Zupanija, Varazdinska Zupanija, Viroviticko-Podravska Zupanija, Vukovarsko-Srijemska Zupanija, Zadarska Zupanija, Zagrebacka Zupanija,Grad Zagreb.

ESPERANTO EN KROATIO

Informoj pri esperantistoj en Kroatio ĉe:
- Kroata esperanto-ligo http://www.esperanto.hr
- [http://www.kraotien-links.de Kroatio]
- Reta kurso de Esperanto (kroatlingve) http://www.esperanto.hr/eo/index.html
- Studenta esperanta klubo http://www.angelfire.com/sk2/sek
- Ĝenerale pri Kroatio [http://www.hr]
- [http://www.kroatiehrvatska.com Kroatio]
- [http://croatia.europe-countries.com Croatia Pictures]
- [http://www.europe-atlas.com/croatia-map.htm Croatia Map] Kategorio:Kroatio fiu-vro:Horvaatia ja:クロアチア ko:크로아티아 th:ประเทศโครเอเชีย zh-min-nan:Hrvatska

1933

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1933 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1933 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 25-a Universala Kongreso en Kolonjo.
- Publikita Peko de Kain de Ivan ŜIRJAEV.
- Publikita Gvidilo tra la Esperanto Movado de Gerrit Paulus de BRUIN.
- Apero de Enciklopedio de Esperanto.
- Brita Esperanto-Asocio anigis al UEA.
- 30-a de januaro : Adolf HITLER iĝis regna kanceliero de Germanio.
- Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj.
- Otto SIMON estas ekzilita de Nazioj.
- Carl VON OSSIETZKY arestita en koncentrejo.
- Germanio kaj Japanio eliris la Ligon de Nacioj.
- Usono : La Aŭtoritato de la Valo Tennessee en Alabamo establiĝis per akto de la nacia parlamento.

Naskiĝoj


- Miroslav HLAVÁČ
- Eurico FIGUEIRA
- Mario SOLA
- Salah GHANEM
- Irako: Himar Al-RASHID
- 3-a de januaro : Maxie WANDER
- 29-a de januaro : Sacha DISTEL
- 13-a de februaro : Kim NOVAK
- 14-a de marto : Michael CAINE
- 15-a de aprilo : Boris STRUGACKIJ
- 31-a de julio : Cees NOOTEBOOM
- 22-a de aŭgusto : Irmtraud MORGNER
- 13-a de novembro : Germanio : Peter HÄRTLING
- 4-a de decembro : Horst BUCHHOLZ

Mortoj


- 5-a de januaro : Calvin COOLIDGE
- 31-a de januaro: Anglio : John GALSWORTHY
- 18-a de marto: Japanio: JOŜINO Sakuzo
- 23-a de junio : M. F. ONNEN
- 9-a de julio: Viktoro POLGAR
- 30-a de julio : Bulgario : Georgi AKTARĜIEV
- 15-a de oktobro : Japanio : NITOBE Inazo
- 23-a de oktobro : Ivan ŜIRJAEV
- 9-a de decembro : Felikso ZAMENHOF
- Josef KOŽÍŠEK ----
1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1933年 ko:1933년 simple:1933 th:พ.ศ. 2476

Zagrebo

Geografio > Eŭropo > Kroatio > Zagrebo < Urboj ----
- loko: 45.48 Norde, 15.58 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 800 mil
- alteco super la maro: 122 m
- klimato: kontinenta,
- averaĝa somera temperaturo: 20 C,
- averaĝa vintra temperaturo: 1 C
- surfaco: 650 km2 Zagrebo (kroatlingve Zagreb; antaŭe Agram germanlingve) estas la ĉefurbo de Kroatio kun 800.000 enloĝantoj. Ĝi situas en la nordorienta parto de la lando en la valo de rivero Sava kaj sube de la montaro Medvednica. La Arĥeologia Muzeo konservas la zagreban mumion, kiu estis kovrita per la plej longa teksto en etruska lingvo.

Esperanto en Zagrebo

En Zagrebo estas kelkaj esperantaj societoj, unu el ili estas Studenta Esperanta Klubo. Studentoj kunvenas ĉiuvendrede je la 20.00 en Mislavova 11/IV. Informoj haveblas ĉe http://www.sek.hr Zagreba metodo Jam du foje en Zagrebo estis Universala Kongreso de Esperanto, 38-a UK 1953 kaj 86-a UK 2001. En 2005 okazos tie la 78a kongreso de SAT.

Ekstera ligo


- infoj: http://www.zagreb-touristinfo.hr Kategorio:ĈefurbojKategorio:Urboj de Kroatio ja:ザグレブ ko:자그레브 simple:Zagreb th:ซาเกร็บ

Zagrebo

Geografio > Eŭropo > Kroatio > Zagrebo < Urboj ----
- loko: 45.48 Norde, 15.58 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 800 mil
- alteco super la maro: 122 m
- klimato: kontinenta,
- averaĝa somera temperaturo: 20 C,
- averaĝa vintra temperaturo: 1 C
- surfaco: 650 km2 Zagrebo (kroatlingve Zagreb; antaŭe Agram germanlingve) estas la ĉefurbo de Kroatio kun 800.000 enloĝantoj. Ĝi situas en la nordorienta parto de la lando en la valo de rivero Sava kaj sube de la montaro Medvednica. La Arĥeologia Muzeo konservas la zagreban mumion, kiu estis kovrita per la plej longa teksto en etruska lingvo.

Esperanto en Zagrebo

En Zagrebo estas kelkaj esperantaj societoj, unu el ili estas Studenta Esperanta Klubo. Studentoj kunvenas ĉiuvendrede je la 20.00 en Mislavova 11/IV. Informoj haveblas ĉe http://www.sek.hr Zagreba metodo Jam du foje en Zagrebo estis Universala Kongreso de Esperanto, 38-a UK 1953 kaj 86-a UK 2001. En 2005 okazos tie la 78a kongreso de SAT.

Ekstera ligo


- infoj: http://www.zagreb-touristinfo.hr Kategorio:ĈefurbojKategorio:Urboj de Kroatio ja:ザグレブ ko:자그레브 simple:Zagreb th:ซาเกร็บ

Londono

Geografio > Eŭropo > Britio > Londono < Urboj ---- Londono (angle London) estas la ĉefurbo de Britio.

Historio


- Tie naskiĝis Robert MURRAY.
- Tie mortis John BUCHANAN.

Vidu ankaŭ jenon:


- Greater London
- Brita Muzeo
- Palaco Buckingham
- Londona Okulo
- Granda Incendio de Londono
- Universitato de Westminister - London
- Esperanto-movado Esperanto-movado Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Kategorio:Urboj de Britio als:London fiu-vro:London ja:ロンドン ko:런던 ms:London simple:London th:ลอนดอน zh-min-nan:London

1938

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1938 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1938 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 30-a Universala Kongreso de Esperanto en Londono.
- Robert BLOCH iĝis prezidanto de Neŭtrala Esperanto-Centro en Prago.
- Fondo de Tutmonda Junular-Organizo
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Aŭstrion aneksas Hitlero.
- 9-a de novembro : Kristallnacht okazis en Germanio, Aŭstrio, kaj aliaj regionoj regataj de la Nazio-Partio.
- Kreita Panlingvo.

Naskiĝoj


- 8-a de aprilo : Kofi ANNAN
- 15-a de aprilo : Claudia CARDINALE itala aktorino
- 16-a de junio : Joyce Carol OATES
- 20-a de julio : Natalie WOOD
- 25-a de aŭgusto : Frederick FORSYTH
- 23-a de septembro : Aŭstrio : Romy SCHNEIDER

Mortoj


- Jakov DAVIDOV
- 4-a de majo : Carl VON OSSIETZKY
- 29-a de aŭgusto : Hungario : KARINTHY Frigyes
- 3-a de oktobro : Vladimir VARANKIN
- 10-a de novembro : Kemal ATATÜRK
- 8-a de decembro : Friedrich GLAUSER
- 25-a de decembro : Karel CAPEK ----
1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1938年 ko:1938년 ms:1938 simple:1938

Internacia Esperanto-Ligo

Internacia Esperanto-Ligo estis fondita post alvoko de Louis BASTIEN en la 18-a de septembro 1936. La UEA-Estraro sub gvido de Bastien anoncis en marto/aprilo 1936 la translokigon de la Centra Oficejo de Ĝenevo al Londono, por eviti financan katastrofon kaŭzotan pro la altaj kostoj en Ĝenevo. Sed svisaj esperantistoj per indiko al formala eraro en la decido-proceduro malebligis la translokigon (malgraŭ unua komitata decido kaj voĉdonigo de la delegitoj mankis denova komitata decido, kiu estus kostinta plurajn monatojn da tempo). Provo de Bastien dum kaj post la UK 1936 en Vieno, trovi interkonsenton kun la svisoj, fiaskis, simile provo de J. R. G. Isbrücker en 1937. Tial Bastien kaj la aliaj Estraranoj de UEA forlasis la Asocion kaj fondis Internacian Esperanto-Ligon, kun sidejo en Britio. Tre baldaŭ preskaŭ ĉiuj membroj kaj aliĝintaj asocioj de UEA transiris al ĝi. Ĉe UEA-Ĝenevo restis nur la svisa kaj la hispana landaj asocioj, krome kelkaj cent membroj. Oni parolis pri Skismo. Post la dua mondomilito la du asocioj kunfandiĝis sub la malnova nomo UEA, la prezidintoj Hans Kürsteiner kaj Louis Bastien fariĝis Honoraj Prezidantoj de la nova UEA. UEA-Ĝenevo estis liverinta nur ducent membrojn al la nova asocio. En Ĝenevo restis "Serva Centro" gvidata honorofice de Hans JAKOB. Vidu ankaŭ : Universala Esperanto-Asocio.

1955

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1955 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1955 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 40-a Universala Kongreso de Esperanto en Bolonio.
- 3-a Landa Kongreso de ELNA.
- Translokiĝo de la Centra Oficejo de UEA el Anglio al Roterdamo.
- Reviviĝo de la Esperanto-movado en Sovetunio
- Eklernis Esperanton: Leopoldo KNOEDT.
- James Cooke BROWN ekkreis Loglanon.
- Kreita Eŭropa lingvo.
- 1-a Kongreso de Interlingvao.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- 1-a de januaro: fondita la unua Kampara Ligo en Brazilo.
- 1-a de januaro: Sudano sendependiĝis.
- 15-a de januaro: Inaugurita la Hidreletrikejo de Paŭlo-Afonso.
- 20-a de marto: sendependenco de Tunizio.
- 5-a de aprilo: Winston CHURCHILL eksiĝis ĉefministro de Britio.
- 15-a de aprilo: komisiono elektas lokon kie estis konstruota Braziljo.
- 15-a de majo: Aŭstrio : Sendependeco unuafoje postmilite ekrekonata.
- 19-a de majo: Aŭstrio deklaris porĉiaman neutralecon.
- 23-a de septembro: Argentino : Juan Domingo PERÓN eksprezidentiĝas pro puĉo.
- Aniĝas al UNO: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.
- Japanio : Ekregas LDP.
- Anglio : Liverpool : ekesto de Beatles
- Usono : Aŭtobusa bojkoto en Montgomery, Alabamo, por civilaj rajtoj por nigruloj.

Naskiĝoj


- 18-a de januaro : Kevin COSTNER
- 20-a de januaro : JORGOS
- 9-a de marto : Ornella MUTI
- 11-a de marto : Nina HAGEN
- 19-a de marto : Bruce WILLIS
- 12-a de aŭgusto : Heintje
- Solen'
- Gaston Hoessélo EBOE

Mortoj


- José GARZÓN RUIZ
- Josef BARVÍŘ
- Jan Amos KAJŠ
- 11-a de marto : Alexander FLEMING
- 10-a de aprilo : Pierre TEILHARD DE CHARDIN
- 18-a de aprilo : Albert EINSTEIN
- 12-a de aŭgusto : Svislando : Thomas MANN
- 25-a de aŭgusto : Heinrich SPOERL
- 30-a de septembro : Usono : James DEAN
- 1-a de novembro : Dale CARNEGIE
- 23-a de decembro : Francisco GAVIDIA ----
1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1955年 ko:1955년 simple:1955 th:พ.ศ. 2498

1964

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1964 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1964 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 49-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- 20-a Kongreso de TEJO en Amsterdamo
- Ivo LAPENNA fariĝis prezidanto de UEA
- la 31-a de marto komencis militista diktatoreco en Brazilo.
- La 6-a de julio: Sendependiĝo de Malavio
- Luksemburgio : Jean Benoit Guilliaume Marie Robert Louis Antoine Adolphe Marc D'AVIANO granddukiĝas.
- Malto sendependiĝis de Britio, aniĝante al UNO kune kun Malavio kaj Zambio.
- Sovetio la 14-a de oktobro Leonid BREĴNEV iĝas ĝenerala sekretario de la Komunista partio de Sovetio, anstataŭ Nikita ĤRUŜĈOV
- Tanganjiko kaj Zanzibaro unuiĝis je unu ŝtato, Tanzanio.
- Usono John George Kemeny kaj Thomas Eugene Kurtz ellaboras la programadolingvo BASIC

Naskiĝoj


- 27-a de januaro : Bridget FONDA
- 26-a de julio : Sandra BULLOCK
- 2-a de septembro : Keanu REEVES
- 28-a de oktobro : Zelia DUNCAN brazila kantistino.

Mortoj


- Ĉeĥio : Rudolf HROMADA.
- 3-a de junio : Finnlando : Frans Eemil SILLANPÄÄ
- 21-a de julio : Luiz da COSTA PORTO CARREIRO Neto
- 5-a de aŭgusto : Moa MARTINSON
- 12-a de aŭgusto : Britio : Ian FLEMING
- 4-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de oktobro : Herbert C. HOOVER ----
1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1964年 ko:1964년 simple:1964 th:พ.ศ. 2507



1955

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1955 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1955 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 40-a Universala Kongreso de Esperanto en Bolonio.
- 3-a Landa Kongreso de ELNA.
- Translokiĝo de la Centra Oficejo de UEA el Anglio al Roterdamo.
- Reviviĝo de la Esperanto-movado en Sovetunio
- Eklernis Esperanton: Leopoldo KNOEDT.
- James Cooke BROWN ekkreis Loglanon.
- Kreita Eŭropa lingvo.
- 1-a Kongreso de Interlingvao.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- 1-a de januaro: fondita la unua Kampara Ligo en Brazilo.
- 1-a de januaro: Sudano sendependiĝis.
- 15-a de januaro: Inaugurita la Hidreletrikejo de Paŭlo-Afonso.
- 20-a de marto: sendependenco de Tunizio.
- 5-a de aprilo: Winston CHURCHILL eksiĝis ĉefministro de Britio.
- 15-a de aprilo: komisiono elektas lokon kie estis konstruota Braziljo.
- 15-a de majo: Aŭstrio : Sendependeco unuafoje postmilite ekrekonata.
- 19-a de majo: Aŭstrio deklaris porĉiaman neutralecon.
- 23-a de septembro: Argentino : Juan Domingo PERÓN eksprezidentiĝas pro puĉo.
- Aniĝas al UNO: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.
- Japanio : Ekregas LDP.
- Anglio : Liverpool : ekesto de Beatles
- Usono : Aŭtobusa bojkoto en Montgomery, Alabamo, por civilaj rajtoj por nigruloj.

Naskiĝoj


- 18-a de januaro : Kevin COSTNER
- 20-a de januaro : JORGOS
- 9-a de marto : Ornella MUTI
- 11-a de marto : Nina HAGEN
- 19-a de marto : Bruce WILLIS
- 12-a de aŭgusto : Heintje
- Solen'
- Gaston Hoessélo EBOE

Mortoj


- José GARZÓN RUIZ
- Josef BARVÍŘ
- Jan Amos KAJŠ
- 11-a de marto : Alexander FLEMING
- 10-a de aprilo : Pierre TEILHARD DE CHARDIN
- 18-a de aprilo : Albert EINSTEIN
- 12-a de aŭgusto : Svislando : Thomas MANN
- 25-a de aŭgusto : Heinrich SPOERL
- 30-a de septembro : Usono : James DEAN
- 1-a de novembro : Dale CARNEGIE
- 23-a de decembro : Francisco GAVIDIA ----
1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1955年 ko:1955년 simple:1955 th:พ.ศ. 2498

1952

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1952 ---- 1952 estis superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1952 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 37-a Universala Kongreso de Esperanto en Oslo.
- Dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Ismael GOMES BRAGA gvidis en la sidejo de Spiritisma Federacio de Pernambuko la unuan spiritisman publikan kunsidon tute en Esperanto.
- Fondo de Centro de Esploro kaj Dokumentado.
- Eldonejo Stafeto fondita de Juan RÉGULO.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Faktoj pri la Internacia Lingvo.
- Eklernis Esperanton: Aldo de' GIORGI.
- Britio : Elizabeto la 2-a(Elizabeth II) surtroniĝas.
- Kreita Concorde.
- Turkio aniĝas en NATO.
- Israelo : Ĉeso de la rego de Hajm WEIZMAN.
- Usono : Utaho : Uranio malkovriĝis.
- UNO lasis Usonon prizorgi grandan parton de Mikronezio (nunaj Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Nordmarianoj kaj Palaŭo).
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- Julian MODEST
- 8-a de aŭgusto : Norvegio : Jostein GAARDER
- 25-a de septembro : Christopher REEVE
- 7-a de oktobro : Vladimir PUTIN

Mortoj


- 19-a de februaro : Norvegio : Knut HAMSUN ----
1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1952年 ko:1952년 simple:1952 th:พ.ศ. 2495

Hamburgo

Geografio > Eŭropo > Germanio > Hamburgo < Urboj ---- 200px germane Hamburg
- Loko: 53.53 Norde, 9.98 Oriente
- Horzono: CET (UTC+1h) (UTC+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: 755 km²
- Loĝantaro: 1,73 milionoj (2,55 milionoj en la aglomeraĵo en 2000) 2000

Eksteraj ligiloj

Wio manno kanne hiero kucko isso Esperanto dicke Quatsch-Snakke
- [http://www.esperanto.de/hamburg/ Hamburga Esperanto-Klubo]
- [http://international.hamburg.de/index/1,2709,JGdlbz0zJG9rPTE4OTUwJHVrPSQ_,00.html Bonvenon en Hamburg] - turisma TTT-ejo pri la urbo en Esperanto kaj aliaj lingvoj
- [http://www.stadtpanoramen.de/hamburg/hamburg.html StadtPanoramen Hamburg] - Panorama Hamburgo ja:ハンブルク ko:함부르크 simple:Hamburg

TEJO

Esperanta Kulturo > Esperanto-movado > Esperanto-asocio > TEJO ---- Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj (30-jaraĝa kaj malpli) de Esperanto kun individuaj membroj kaj landa-asociaj membroj. Estas pli ol 42 membraj organizoj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko tra la mondo. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn. TEJO eldonas du revuojn, Kontakto, TEJO Tutmonde, kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO-aktuale. Kontakto estas revuo, kiu celas komencantojn kaj junajn legantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estas alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie. TEJO-aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio. TEJO ankaŭ organizas la Pasportan Servon, reto de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.

Historio

TEJO komenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du nederlandaj instruistoj, S-ro kaj S-ino E. VAN VEENENDAAL, organizis renkontiĝon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la Internacia Junulara Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14-an de aŭgusto, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en