Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
J. K. ROWLING

J. K. ROWLING

Literaturo > Anglalingva Literaturo > J. K. ROWLING < Angla Lingvo ---- Joanne K. ROWLING (naskiĝis la 31-an de julio, 1965 en Yate, South Gloucestershire) estas brita verkistino. Ŝi tutmonde famiĝis pro siaj romanoj pri Harry POTTER.

Vivo

Junaĝo

Ŝi naskiĝis en la angla urbeto Yate, kiel filino de Anne und Peter ROWLING. Origine ŝi ne havis duan antaŭnomon, sed kiel aŭtorino ŝi laŭ la deziro de siaj eldonistoj nomis sin J. K. Rowling, memore pri sia avino Kathleen. Ekde la jaro 1970 ŝi vizitis la lernejon en Winterbourne. Kvar jarojn poste la familio transloĝiĝis al Tutshill, Kimrujo. Jam kiel infano Joanne Rowling multe legis kaj ŝi frue havis la deziron, fariĝi verkistino.

Studado kaj eklaboro

Ekde 1983 ŝi studis en Exeter, Anglio francan lingvon kaj malnovan filologion. Post la studado, ekde 1987, ŝi vivtenis sin per diversaj oficaj okupoj, i.a. ĉe Amnesty International en Londono. En la jaro 1989 ŝi kun sia tiama vivkunulo transloĝiĝis al Manchester. Dum tiu ĉi tempo ŝi verkis du romanojn por plenkreskuloj, kiujn ŝi tamen neniam publikigis kam pli malfrue eĉ detruis. Dum trajnveturo inter Manchester al Londono ŝi en 1990 inventis la romanfiguron Harry POTTER. Ŝi diras, ke ŝi tiutempe jam planis verki sep-libran serion pri juna magiisto, vizitanta lernejon por sorĉistoj. En 1991 Joanne Rowling vojaĝis al Portugalio, por labori kiel instruistino pri la angla lingvo en la Encounter English School en Porto. Dum tiu ĉi tempo ŝi okupiĝis pri la unua de siaj planitaj sep verkoj pri Harry Potter. En marto 1992 ŝi ekkonis la portugalan televid-ĵurnaliston Jorge ARANTES, kaj la 16-an de oktobro, 1992 la paro geedziĝis. La 27-an de julio, 1993 naskiĝis la filino Jessica, sed en novembro de la sama jaro la geedzoj jam disiĝis. J. Rowling rivenis al Britio kaj ekloĝis en Edinburgh, kie ŝia fratino Dianne vivis. Kiel divorcinta patrino ŝi ricevis iom da mono de la ŝtato. La gazetoj poste asertis, ke ŝi tiutempe vivis mizeran vivon en ne-hejtita ĉambro: Per unu mano ŝi tenis sian infaneton kaj per la alia ŝi skribis. Ŝi mem rifutis tiajn troigojn, sed konfirmis, ke por verki ŝi ofte frekventis la kafejon Nicholson's, kiu apartenis inter alie al sia bofrato. En la jaro 1995 ŝi finis la unuan volumon pri Harry Potter kaj subskribis kontrakton kun la literaturagento Christopher LITTLE. La agento ofertis la manuskripton al pluraj eldonistoj, kaj la eldonejo Bloomsbury en 1996 fine akceptis ĝin. La eldonistoj konsilis al la juna aŭtorino, serĉi sekuran laborlokon, ĉar sole de la verkado oni ne povas vivi. Ŝi pro tio vizitis daŭrigan kurson por instruistoj kaj laboris dum kelkaj monatoj en lernejo en Edinburgh. Krome la eldonistoj konsilis al ŝi, indiki sur la titolpaĝo de la verko nur la komencliterojn de siaj antaŭnomoj, ĉar knaboj onidire ne ŝatas legi librojn verkitajn de virinoj. Ne havante duan antaŭnomon, ŝi nomis sin J. K. Rowling, memore al ŝia avino Kathleen. La libro aperis la 26-an de junio, 1997, en eldonkvanto de 500 ekzempleroj.

Sukceso kaj riĉeco

Nur tri tagojn post la publikigo de la unua volumo, la usona eldonisto Scholastic surprize dum aŭkcio akiris la por-usonan eldonrajton, je la prezo de 100.000 dolaroj. Laŭ la kontrakto kun sia agento la aŭtorino ricevis 80 % de tiu ĉi sumo. La fakto, ke por la unua infanlibro de nekonata verkistino tiom da mono estis pagata, subite famigis la aŭtorinon. La dua volumo rapide pretiĝis kaj aperis en 1998. Ambaŭ libroj vendiĝis tre bone, kaj post apero de la tria volumo (1999) J. K. Rowling kaptis la atenton de la tuta mondo. La kvara volumo, unuafoje publikigita en 2000, eldoniĝis en rekordaj kvantoj: 1 miliono (en Britio) kaj 3,8 milionoj (en Usono). En la jaro 2000 la aŭtorino vendis ĉiujn merkatigorajtojn (inkluzive de la filmrajtoj) al AOL Time Warner. Ŝi tamen retenis la eldonrajtojn kaj la rajtojn, kundecidi dum filmigoj. Ekzemple ŝi decidis, ke Harry Potter ne estu desegnita filmo kaj ke roluloj ne estu usonanoj. Tiuj kondiĉoj forpelis Steven SPIELBERG, kaj dum la unuaj filmigoj (2001 kaj 2002) Chris COLUMBUS transprenis la reĝisoran laboron. La 26-an de decembro, 2001 J.K. Rowling edziniĝis al la kuracisto Neil MURRAY. Du libretoj verkataj por karitata organizo, la edziniĝo kaj la dua gravedeco – la 23-an de marto 2003 naskiĝis la filo David Gordon – prokrastis la laborojn por la 5-a volumo. Tiu aperis fine en junio 2003, kun rekorda eldonkvanto. Onidire ŝiaj kvin romanoj ĝis nun aperis en 60 lingvoj, en kvanto de pli ol 200 milionoj da ekzempleroj, kaj J. K. Rowling fariĝis unu el la plej riĉaj virinoj de Britio. La 23-an de januaro, 2005 ŝi en Edinburgh naskis sian trian idon: filinon. La 6-a volumo pri Harry Potter, kun la titolo Harry Potter and the Half-Blood Prince aperis en julio 2005.

Rowling en la publika vivo

La amaskomunikiloj regule raportas pri la populara verkistino. Ofte tamen aperas malĝustaj informoj, kaŭzataj unuflanke de la plejgrandparte junaj ŝatantoj, kiuj adoras sian idolon kaj disvastigas diversajn mitojn. Krome la ĵurnalistoj dum longa tempo ĉerpis siajn informojn nur el intervjuoj kun la verkistino mem kaj kun personoj, kiuj iam estis proksimaj al ŝi - aŭ asertis esti proksimuloj! Nur en la jaro 2004 J. K. Rowling kreis sian retejon, en kiu ŝi prezentas sin mem kaj kontraŭas kelkajn malĝustaĵojn diratajn pri ŝi.

Juraj debatoj

Joanne K. Rowling kaj Warner Brothers dum la pasintaj jaroj kaptis la atenton de la publiko pro diversaj juraj procesoj. La usona verkistono Nancy STOUFFER ekzemple akuzis J.K. Rowling, ke ŝi ŝtelis nomojn kaj nociojn el ŝiaj verkoj The Legend of Rah and the Muggles kaj Larry Potter and His Best Friend Lily. La proceson en 2002 tamen J.K. Rowling gajnis, kaj Nancy Stouffer devis pagi punon de 50.000 usonaj dolaroj.

Influoj al ŝia verkaro

Influoj el aliaj verkoj

J.K. Rowling mem diras, ke neniu verko krom The Little White Horse de Elizabeth GOUDGE influis ŝian verkadon. Tamen ŝi koncedas, ke ĉio iam legita lasas siajn spurojn. Ekz. kelkaj verkoj de C. S. LEWIS povintus havi influojn, krome montriĝas paraleloj al La mastro de l'ringoj de Tolkien. Ofte oni komparas J. K. Rowling kun Roald DAHL, kvankam ŝi asertas, ke tiu ne apartenas al ŝiaj plej ŝatataj verkistoj. Eĉ pli grandajn paralelojn montras la 1990 aperinta kvarvoluma komikso The Books of Magic de Neil GAIMAN aŭ – kiel supre menciite – la verkoj de Nancy STOUFFER.

Paraleloj inter vivo kaj verkaro

Multfoje homoj provas trovi paralelojn inter la vivo de J. K. Rowling kaj ŝiaj verkoj, sed ne ĉio montriĝas vera. Ekz. en Winterbourne, kie la verkistino pasigis parton de sia infanaĝo, estis knabo kun la nomo Ian POTTER. Li poste asertis, ke li kiel unu el ŝiaj plej proksimaj infan-amikoj inspiris ŝian fantazion per sorĉistaj vestoj. Tial kelkaj opinias, ke Ian Potter estis la viva modelo de Harry Potter. Rowling skribas en sia retejo, ke tio ne ĝustas kaj ke pri tiu knabo ŝi nur malmultajn memorojn havas. Ĉi-sekvaj paraleloj fontas ĉefe de la verkistino mem:
- La ĉapitro The Mirror of Erised (= La spegulo de Erised) el la unua volumo estiĝis dum ŝia unua restado en Portugalio (1991). Harry en tiu ĉi spegulo vidas sian plej grandan deziron: Li vidas sin mem kune kun siaj gepatroj, kiuj tiel frue mortis, ke li neniam ekkonis ilin. J. K. Rowling per tio provis superi personan perdon: Ŝia patrino en la aĝo de nur 45 jaroj kelkajn monatojn antaŭe mortis. Je la demando, kion ŝi mem ŝatus vidi en tiu ĉi spegulo, ŝi iam respondis, ke ŝi ŝatus vidi sin mem, kiel ŝi ankoraŭfoje dum kvin minutoj povus paroli kun sia patrino.
- La fabelajn estaĵojn en la tria volumo ŝi inventis dum sia unua tempo en Edinburgh. Ofte oni supozas, ke tiuj estuloj, kiuj suĉas el la homoj ĉiujn bonajn memorojn kaj devigas ilin denove travivi siajn plej terurajn momentojn, estas manifestoj de depresioj. Fakte J. K. Rowling iam diris, ke dum la tempo, kiam ŝi estis devigata vivteni sin de ŝtata monsubteno, ŝi suferis de depresioj.
- Gravan rolon en la verkoj havas la Londona stacidomo King's Cross: La trajno, kiu portas Harry al la lernejo, de ĝi forveturas. La gepatroj de la aŭtorino interkonatiĝis en trajno veturanta de tiu ĉi stacio, krome la trajnvojaĝo, dum kiu ŝi havis la unuajn ideojn pri Harry Potter, finiĝis tie.
- En la tria volumo estas menciata, ke "timita evento okazos vendrede, la 16-an de oktobro". Je tiu dato ŝi edziniĝis al Jorge ARANTES.
- La naskiĝtago de Harry Potter estas la sama kiel tiu de la aŭtorino: la 31-a de julio.

Listo de verkoj


- 1997 • Harry Potter and the Philosopher's Stone (Harry Potter kaj la filozofa ŝtono)
- 1998 • Harry Potter and the Chamber of Secrets (Harry Potter kaj la ĉambro de sekretoj)
- 1999 • Harry Potter and the Prisoner of Azkaban (Harry Potter kaj la kaptito de Azkabano)
- 2000 • Harry Potter and the Goblet of Fire (Harry Potter kaj la pokalo de fajro)
- 2003 • Harry Potter and the Order of the Phoenix (Harry Potter kaj la ordeno de la fenikso)
- 2005 • Harry Potter and the Half-Blood Prince (Harry Potter kaj la mestiza princo) En la jaro 2001 J.K. Rowling publikigis du verketojn, kiuj - kiel fikciaj verkoj – jam estis menciataj en la romanoj: Fantastic Beasts and Where to Find Them kaj Kennilworthy Whisp. La monon akiritajn dum la vendado ŝi donacis al la helporganizo Comic Relief.

Eksteraj ligoj


- [http://www.jkrowling.com/ La retejo de J.K. Rowling] Kategorio:Fantastaj verkistoj ja:J・K・ローリング simple:J. K. Rowling zh-min-nan:J. K. Rowling

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Anglalingva literaturo

Literaturo > Anglalingva literaturo < Angla lingvo ----

Anglaj verkistoj

:Jane AUSTEN :Aphra BEHN :Hilaire BELLOC :William BLAKE :Enid BLYTON :Anne BRONTË :Charlotte BRONTË :Emily BRONTË :Bill BRYSON :Edward George BULWER-LYTTON :Anthony BURGESS :George BYRON :James Branch CABELL :Lewis CARROLL :Geoffrey CHAUCER :Gilbert Keith CHESTERTON :Agatha CHRISTIE :Winston CHURCHILL :Daniel DEFOE :Charles DICKENS :John DRINKWATER :John DRYDEN :Daphne DU MAURIER :George ELIOT :T. S. ELIOT :Henry FIELDING :Ian FLEMING :Peter FLEMING :E. M. FORSTER :Frederick FORSYTH :John GALSWORTHY :David GARRICK :William GOLDING :Graham GREENE :Thom GUNN :Thomas HARDY :William HAZLITT :George HERBERT :Aldous HUXLEY :Samuel JOHNSON :John KEATS :Rudyard KIPLING :D. H. LAWRENCE :C. S. LEWIS :Doris LESSING :Katherine MANSFIELD :Christopher MARLOWE :John MASEFIELD :William Somerset MAUGHAM :A. A. MILNE :John MILTON :George ORWELL :Samuel PEPYS :Harold PINTER :Ann RADCLIFFE :John RUSKIN :Samuel RICHARDSON :J. K. ROWLING :Peter SHAFFER :William SHAKESPEARE :Alan SILLITOE :Laurence STERNE :J. R. R. TOLKIEN :Peter USTINOV :Evelyn WAUGH :H. G. WELLS :Virginia WOOLF

Barataj aŭ baratdevenaj verkistoj

:Upamanju ĈATERĜI :Henry Louis Vivian DEROZIO :Kamala MARKANDAYA :Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL :Arundhati ROY :Salman RUSHDIE :Vikram SETH

Irlandaj verkistoj

:Samuel BECKETT :Brendan BEHAN :Maeve BINCHY :Oliver GOLDSMITH :Seamus HEANEY :Lafcadio HEARN :James JOYCE :John Millington SYNGE :Bram STOKER :Rebecca WEST :Oscar WILDE :William Butler YEATS

Kanadaj verkistoj

:Margaret ATWOOD :Robertson DAVIES :Timothy FINDLEY :Margaret LAURENCE :W.O. MITCHELL :Michael ONDAATJE :Carol SHIELDS :John Ralston SAUL :Robert J. SAWYER

Niĝeriaj verkistoj

:Chinhua ACHEBE :Wole SOYINKA

Skotaj verkistoj

:James BOSWELL :John BUCHAN :Robert BURNS :Arthur Conan DOYLE :Lewis Grassic GIBBON :Walter SCOTT :Muriel SPARK :Robert Louis STEVENSON

Sudafrikaj verkistoj

:Nadine GORDIMER

Usonaj verkistoj

:Edward ALBEE :Isaac ASIMOV :James BALDWIN :L. Frank BAUM :Stephen Vincent BENÉT :Ambrose BIERCE :Ray BRADBURY :Dan BROWN :James Branch CABELL :William Cullen BRYANT :Pearl S. BUCK :Charles BUKOWSKI :Edgar Rice BURROUGHS :William S. BURROUGHS :Truman CAPOTE :Raymond CHANDLER :James Fenimore COOPER :Philip K. DICK :Emily DICKINSON :Philip José FARMER :William FAULKNER :Edna FERBER :Allen GINSBERG :Harry HARRISON :Nathaniel HAWTHORNE :Joseph HAYES :Robert A. HEINLEIN :O. HENRY :Patricia HIGHSMITH :Tracy HICKMAN :William Motter INGE :John IRVING :Washington IRVING :Helen KELLER :Jack KEROUAC :Stephen KING :Dean R. KOONTZ :Harper LEE :Ursula K. LE GUIN :Jack LONDON :Amy LOWELL :Norman MAILER :Herman MELVILLE :James A. MICHENER :Arthur MILLER :Henry MILLER :Margaret MITCHELL :Toni MORRISON :Vladimir NABOKOV :Joyce Carol OATES :Dorothy PARKER :Sylvia PLATH :Edgar Allan POE :Thomas PYNCHON :J. D. SALINGER :Hubert SELBY :Anne SEXTON :Irwin SHAW :Sam SHEPARD :Upton SINCLAIR :Gertrude STEIN :John STEINBECK :Irving STONE :J. Michael STRACZYNSKI :William STYRON :James THURBER :Mark TWAIN :John UPDIKE :Alice WALKER :Margaret WEIS :Nathanael WEST :Edith WHARTON :Thornton WILDER :Tennessee WILLIAMS

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

1965

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1965 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1965 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio.
- Unua lernolibro de Esperanto al Araboj verkita de Salah GHANEM.
- Edwin BURG kaj Roberto PASSOS NOGUEIRA eklernis Esperanton.
- Kreita Esperanto-Kulturdomo kaj Ceará Esperanto-Junularo en Fortalezo.
- Oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko.
- Usono : Eldoniĝis la unua usona Esperant-lingva kina filmo, Incubus.
- Kreitaj Nova Lingvafrankao, Guosa kaj Eŭronordo.
- Francio : Charles DE GAULLE estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Tiu prezidenta elekto estas la unua rekte balotita de la popolo mem de post 1848 (antaŭe la prezidenton elektis ĝenerale la Parlamento).
- Indonezio : Post Sukarno prenas potencon Suharto. 500 000 da komunistoj kaj ĉinoj estas buĉitaj. Evontoj de tiu jaro estas temo de fama filmo "L'année de tous les dangers" (La jaro de ĉiuj danĝeroj)
- Ĉinio ekhavas la atombombon.
- Kongolo : Ekregas Mobutou Sesse Seko.
- Al UNO aniĝas Gambio, Maldivoj kaj Singapuro.
- Gambio sendependiĝas de Britio.
- Usono : Libereca marĉo en Alabamo de Selma al Montgomery por civilaj rajtoj por nigruloj.
- Tongo : Surtroniĝas Taufahau Tupou la 4-a.
- 15-a de februaro : Kanado: Flago kun folio de acero adoptiĝis.

Naskiĝoj


- Margareta HANDZLIK
- 23-a de majo : Tom TYKWER
- 10-a de junio : Veronica FERRES
- 31-a de julio : J. K. ROWLING
- 21-a de novembro : Björk
- 3-a de decembro : Katarina WITT

Mortoj


- Norvegio : Aksel SANDEMOSE
- 24-a de januaro : Winston CHURCHILL
- 21-a de februaro : Usono : Malcolm X murdiĝis.
- 28-a de julio : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 4-a de septembro : Albert SCHWEITZER
- 16-a de decembro : Francio : William Somerset MAUGHAM ----
1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1965年 ko:1965년 ms:1965 simple:1965 th:พ.ศ. 2508

South Gloucestershire

Geografio > Eŭropo > Britio > Anglio > Angla regiono > South West England > South Gloucestershire ---- South Gloucestershire estas unuara instanco en la angla regiono South West England. Ĝi estis antaŭe parto de la provinco Gloucestershire kaj poste Avon. Loĝantaro - 239 000 (1997) Areo - 497 km² Urboj kaj vilaĝoj
- Bradley Stoke
- Filton
- Kingswood
- Thornbury
- Yate
- Abson
- Almondsbury
- Alveston
- Chipping Sodbury
- Dyrham
- Doynton
- Hinton
- Little Stoke
- Olveston
- Patchway
- Pucklechurch
- Rudgeway
- Wick
- Winterbourne ---- Vidu ankaŭ : Loka regado kaj administrado en Britio

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Harry POTTER

Harry James POTTER [heri ĝejmz potr] estas fikcia persono, protagonisto en serio de fantastaj romanoj, verkita de J. K. ROWLING. Laŭ la ĉi-suba tempsekvo, li naskiĝis ĉirkaŭ 1981. La unua romano "Harry Potter and the Philosopher's Stone" ("Harry Potter kaj la filozofa ŝtono") eldoniĝis en 1997. La libroj estas verkitaj en la tria persono, kun limigita ĉioscio, laŭ la vidpunktoj de Harry. Estas du esceptoj: la unua ĉapitro de la unua libro estas verkita laŭ la vidpunkto de Vernon DURSLEY, la onklo de Harry, kaj la unua ĉapitro de la kvara libro estas verkita laŭ la vidpunkto de malgrava persono, Frank BRYCE. Helpu nun krei esperantigitan mondon de Hario Poter: Projekto Traduko de Hario Poter.

Trarigardo

La libroj pri Harry Potter celas precipe al pliaĝaj infanoj sed iliaj ŝatantoj estas ĉiuaĝaj. Estas ankaŭ filmserio samnoma, senpere bazita sur la libroj. La unua filmo eldoniĝis en 2001. Laŭ Rowling, la historioj estiĝis en ŝia kapo, plenformaj, kiam ŝi trajnis el Manchester ĝis Londono. La vendoj de la libroj, kun la aŭtortantiemoj el la filmo kaj komercaĵoj, (laŭ nekonfirmita fonto) igis ŝin pli riĉa ol la Brita Reĝino. Ĉiu libro en la serio rakontas unu jaron en la vivo de Harry ĉe Hogwarts, kie li lernas magion. Estas plano pri sep libroj, kaj ĉiu estos iom pli malhela ol la antaŭa, laŭ tio ke Harry pli aĝas kaj lia malamikego Voldemort plifortiĝas. Je 2004 kvin libroj estas jam eldonitaj kaj la sesa estos baldaŭ preta. Oni komparas la librojn kun tiuj de Ursula K. LE GUIN ("A Wizard of Earthsea"), de C S LEWIS ("Kronikoj de Narnio") kaj ankaŭ de Diana WYNNE JONES kaj Philip PULLMAN. Ili estas ankaŭ parto de Brita genro romana pri vivo en edukpensiono, kaj la sekcio pri la parencoj de Harry, la Durslejoj, pensigas iujn legantojn pri la verkoj de Roald DAHL. Baze de la komuna fantazia elemento, la Brita deveno de la aŭtoroj, la ŝato de kaj infanoj kaj plenkreskuloj, la ĝenerala populareco, kaj la filma adapto, oni ankaŭ komparas ĝin kun "La Mastro de l' Ringoj de Tolkien. Iujn aĵojn viditajn en la filmo, ekzemple la faboformajn bombonojn "Bertie Bott's Every Flavour Beans" ("La ĉiugustaj faboj de Bertie Bott"), nun povas aĉeti en la vera mondo la ŝatantoj de la serio. Estas nemalmultaj derivitaj, nepermesitaj libroj, en kiuj rolas Harry Potter aŭ similnoma persono. J. K. Rowling kaj ŝia eldonisto nunteme klopodas haltigi la disdonon de tiaj libroj.

Romanoj kaj filmoj


- Unua libro kaj filmo: Harry Potter and the Philosopher's Stone
  - Esperanta nomo: Harry Potter kaj la filozofia ŝtono
  - Libro eldonita: 1997
  - Filmo eldonita: 16-an de novembro 2001
- Dua libro kaj filmo: Harry Potter and the Chamber of Secrets
  - Esperanta nomo: Harry Potter kaj la ĉambro de sekretoj
  - libro eldonita: 1998
  - Filmo eldonita: 15-an de novembro 2002
- Tria libro kaj filmo: Harry Potter and the Prisoner of Azkaban
  - Esparanta nomo: Harry Potter kaj la kaptito de Azkabano
  - libro eldonita: 8-an de septembro 1999
  - Filmo eldonita: 4-an de junio 2004
- Kvara libro kaj filmo:Harry Potter and the Goblet of Fire
  - Esperanta nomo: Harry Potter kaj la pokalo de fajro
  - libro eldonita: 8-an de julio 2000
  - Filmo eldonita 18-an de novembro 2005
- Kvina libro: Harry Potter and the Order of the Phoenix
  - Esperanta nomo: Harry Potter kaj la ordeno de la fenikso
  - libro eldonita: 21-an de junio 2003.
  - Filmo eldonota: 20062007
- Sesa libro: Harry Potter and the Half-Blood Prince
  - Esperanta nomo: Harry Potter kaj la mestiza princo
  - libro eldonota: 16-an de julio 2005
  - Filmo eldonata: 20072008 La libroj iĝis tiel ŝategataj, ke librovendejoj nun festas "meznoktan eldonan feston" je la tago de eldono de nova libro en la serio Harry Potter. En 2001, supoze oni eldonis du librojn kopiitajn de tiuj en la librejo de
Hogwarts, plene prinotitajn en la marĝeno fare de Harry Potter kaj amikoj liaj. Ili estas "Fantastic Beasts and Where to Find Them" (de "Newt SCAMANDER") kaj "Quidditch Through the Ages" de "Kennilworthy Whisp". Tiujn verkis J. K. Rowling; la monon ŝi donacis al "Comic Relief".

La ĝisnuna historio

Laŭ la tempofadeno donita en la unua libro, tiu libro okazas ĉirkaŭ 1991 kaj 1992; la dua,
"Chamber of Secrets" en 1992 kaj 1993; "Prisoner of Azkaban" en 1993 kaj 1994; "Goblet of Fire" en 1994 kaj 1995; "Order of Phoenix" en 1995 kaj 1996. La sekva libro rakontos pri 1997 ĝis 1998. La sepa kaj fina libro iras de 1997 ĝis 1998, kaj Harry devus esti fininta la lernejon en 1998, aĝa je 17 jaroj, supozante ke li vivis por tion fari. Rowling ofte turmentetas tiumaniere siajn legantojn, kiam oni demandas al ŝi pri la kariero de Harry post la lernejo.

Polemiko

La libroj estas provokintaj polemikon.

Akuzoj pri sorĉartaĉo

The American Library Association ("La Usona Biblioteka Asocio") kontrolas la ĉiujaran kiomon da formalaj skribaj plendoj al biblioteko aŭ lernejo pri la enhavo aŭ deco de libroj. La serio "Harry Potter" estas la plej ofte priplendataj libroj ekde 1998 ĝis nun. La plendantoj asertas, ke la libroj havas okultajn aŭ satanajn temojn, estas perfortemaj kaj kontraŭfamiliaj. Iuj Kristanaj grupoj en Usono estas denuncintaj la serion pri antaŭenigo de sorĉartaĉo aŭ satanismo. "Ĝi enhavas potencajn kaj valorajn lecionojn pri amo kaj kuraĝo kaj la fina venko de bono super malbono," diris Paul Hetrick, proparolanto de Focus on the Family, nacia Kristanisma-fundamentista grupo bazita en Colorado Springs. "Tamen, la pozitivaj mesaĝoj estas pakitaj en medio - sorĉartaĉo -, kiu estas rekte kondamnita en la Sankta Skribo." [http://www.cesnur.org/recens/potter_06.htm]. Iuj grupoj bruligis aŭ penis bruligi (tio necesigus permesilon en la plimulto de lokoj) la librojn de J.K. Rowling, ofte kun aliaj libroj kiujn oni juĝas kontraŭdiraj al la instruo de la Biblio. Vidu la artikolojn pri Harry Potter kaj cenzuro, kaj librobruligo. Kontraste, la Katolika Eklezio aprobis la serion, dirante ke ĝi estas plena je Kristanaj moralaĵoj kaj ke la intrigo de bona kontraŭ malbona estas tre evidenta. John Killinger, pastro en la eklezio Congregationalist Church, ankaŭ argumentis ke, anstataŭ korupti la mensojn de infanoj, la romanoj kuraĝigas la junajn legantojn sekvi la instruon de Jesuo Kristo. La libro "The Hidden Key to Harry Potter: Understanding the Meaning, Genius, and Popularity of Joanne Rowling's Harry Potter Novels" ("La Kaŝita Sloŝilo al Harry Potter: Kompreni la Signifon, Genion, kaj Popularecon de la romanoj Harry Potter de Joanne Rowling"), verkita de John Granger (lektoro en la Ortodoksa Eklezio) pretendas malkovri la kristanajn temojn en ĝia analizo de la historio.

Akuzo pri plagiato

Kontraŭ Rowling procesis Nancy STOUFFER, aŭtoro de
The Legend of Rah and the Muggles. Eldonita en 1984, la libro roligis protagoniston nomitan Larry Potter, kaj ankaŭ tiaj personoj kiel Lilly Potter, la kuzino de Larry. Stouffer akuzis pri kopirajta rompo, sed Juĝisto de la Usona Distrikta Kortumo forĵetis la pretendojn de Nancy Stouffer pri plagiato kaj monpunis ŝin je 50 000 Usonaj dolaroj por eldono de fraŭdaj dokumentoj kaj malvera atesto. Krome, Stouffer devis pagi parton de la advokata honorario de Rowling, ŝia Usona eldonisto (Scholastic Press) kaj Warner Bros. Films. Ŝatanto de bildstriaj serioj estas notintaj ke serio, unue eldonita en 1990 de DC Comics, nomita "The Books of Magic" ("La Libroj de Magio") de Neil GAIMAN, enhavas multajn similaĵojn kun la libroj de Rowling. Ili inkluzivas malhelharan junulon nomitan Tim Hunter kiu malkovras sian potencon kiel la plej pova sorĉisto de sia epoko renkontinte magiopovulojn, el kiuj la unua donacas al li sian magian strigon. Oficiale, Rowling neas scion pri tiu serio, kaj Gaiman diris, ke li kredas la similojn aŭ koincidencon, aŭ tiritaj el la samaj arketipoj de fantasto. Ĉar AOL Time Warner estas kaj la produktoro de la filmoj Harry Potter kaj la posedanto de DC Comics, estas tre malprobable ke estos ia leĝa proceso.

Parodioj pri Harry Potter


- Barry Trotter, de Michael Gerber - serio de parodioj eldonita en Usono kaj la Unuiĝinta Reĝlando.
- Porri Gatter (Порри Гаттер), de Andrej Ĵvalevskij (Андрей Жвалевский) and Igor' Myt'ko (Игорь Мытько) - Belorusa serio de parodio de Harry Potter.
- Tanja Grotter (Таня Гроттер), by Dmitrij Jemec (Дмитрий Емец) - Rusa serio pri magia lernejanino, prezentita kiel "ia Rusa respondo al Harry Potter".
-
Harry Potter and the Kidney Stone, ("Harry Potter kaj la Rena Ŝtono") de Desmond Devlin, ilustrita de James Warhola. Unuapaĝa historio en la gazeto Mad Magazine, marto 2000.
-
Welcome Back, Potter - satiro en stilo de "Saturday Night Live" (usona televida programo) kaj Welcome Back, Kotter.

Nepermesitaj libroj kun rolulo Harry Potter


-
Harry Potter and Leopard-Walk-Up-to-Dragon - devene en la Ĉina lingvo.
-
Harry Potter Kolkataye (Harry Potter en Calcutta), de Uttam Ghosh, verkita en la bengala.

Fikcio verkita de ŝatantoj

En la reto troviĝas nekalkuleblaj historioj verkitaj de ŝatantoj kaj dediĉitaj al Harry Potter, kaj multaj hejmpaĝoj dediĉitaj al tia fikcio. [http://www.sugarquill.net/ The Sugar Quill] [http://www.fictionalley.org/ FictionAlley]). Kiam oni demandas al J.K. Rowling pri la fikcio de la ŝatantoj, ŝi diris, "Mi legis iujn el ili. Mi pensas ke estas tre flate, ke oni tiom amas la personojn." Ĝenerale ŝi subtenas la ŝatanto-fikcion, sed ŝi petas ke la hejmpaĝoj kun plenkreskula enhavo estu ŝlositaj per pasvorto por ke infanoj aĝaj malpli ol 18 ne povu legi ilin. Multo da historioj, skribitaj de ŝatantoj, romance parigas diversajn personojn, por montri la subtenon de la aŭtoro por tiun kuno. La paroj, kiujn ŝatantoj subtenas kaj priskribas, varias de tute "kanonaj" (ekzemple Lily kaj James Potter, la gepatroj de Harry; aŭ Arthur kaj Molly Weasley, la gepatroj de Ron) ĝis la eblaj (Harry kaj Hermione aŭ Ron kaj Hermione) - kaj kelkaj ŝatantoj subtenas eĉ tiajn parigojn, kiuj - laŭ la ĝisnunaj indikoj - ne estas tre probablaj ( Lily Potter kaj la Loligego). Okazas daŭra opinienketo, ĉe la retejo "Fiction Alley", pri tio, kiun Harry finfine elektos, kaj nun la voĉoj dividiĝas jene: 45.96 % por Ginny Weasley, 23.83% por Hermione, 13.19% por Luna Lovegood (malgraŭ intervjua diro de JKR, ke Harry finos kun iu kunestinta ekde la komenco), kaj 8.94 kredas ke estos neniu. Kiam oni demandas al Rowling, ĉu estos nekutimaj paroj en la venontaj libroj, ŝi diris: "Mi ne vere volas diri, ĉar tio ruinigus la retpaĝarojn de la ŝatantoj." Laŭ ŝiaj retpaĝoj, eĉ iom plaĉas al ŝi la debatoj pri la diversaj kunigoj [http://www.jkrowling.co.uk/]. La historioj verkitaj de la ŝatantaro ofte havas interesajn vidpunktojn pri la temoj kaj karakteroj de la libro. Iuj kredas, ekzemple, ke la ĉe-retaj ŝatantoj havas multe pli da simpatio por Draco Malfoy ol la ordinara ŝatanto.

Arto de la ŝatantoj

Retpaĝaroj, ekz. [http://www.artisticalley.org/ ArtisticAlley], entenas milojn da artaĵoj faritaj de artistoj de ĉiu nivelo de lerteco, aranĝitaj laŭ libroĉapitroj kaj personoj. Troviĝas ankaŭ unuopaj retejoj, kiuj estas montrofenestroj de verkoj de talentaj artistoj.

La karaktero de Harry

Harry ne permesas, ke la famego ŝancelu lian kapon, kaj li restas humila, malgraŭ la memorigoj de homoj kiel Gildreroy Lockhart pri lia granda famo. Fakte, Harry-on ĝenas lia famo ĉar ĝi kaŭzas ke oni pli adoras lin aŭ pli malamas lin. La plej granda deziro de Harry estas ke li estu normala kaj ĉiuj, kiuj estas karaj al li, estu sekuraj kaj feliĉaj. Ofte Harry riskas sin por aliaj homoj kaj penas konvinki aliajn ne sin meti en danĝeron. Ekzemple, en la unua libro li ne volis ke Ron kaj Hermione iru serĉi la ŝtonon kun li. La samo okazis en
"Harry Potter and the Order of the Phoenix" , kiam Ginny, Neville kaj Luna volis aliĝi al la savmisio de Harry, Ron, kaj Hermione. Sed tio ne signifas ke Harry estas perfekta. Li povas facile koleriĝi, kiam oni insultas liajn gepatrojn, aŭ aliajn homojn karajn, aŭ kiam oni ne kredas lin.

Interesaj faktoj


- La novelo
Uncle Dynamite (1948) de P. G. WODEHOUSE inkluzivas personon nomitan Police Constable Harold Potter kaj ankaŭ Hermione (Bostok, tamen, ne Granger).
- Oni rimarkas ke la Nederlanda Ĉefministro, Jan Peter Balkenende, similas al Harry Potter.
- La subtenantoj de Vladimir PUTIN ofte akuzas, ke la produktantoj de la filmoj modelis la aspekton de Dobby laŭ la prezidento de Rusio.
- Unu sceno en la Brita televidserio
Monty Python's Flying Circus roligis personon nomitan Harold Potter.

Legu Ankaŭ

#Tradukoj de Harry Potter #Artikoloj pri tradukoj de Harry Potter #Hogwarts #La rapidtrajno de Hogwarts #Fikciaj libroj en la serio de Harry Potter #Personoj en la libroj de Harry Potter #Listo de lokoj en la libroj de Harry Potter #Magio en Harry Potter

Magiaĵoj


- Balailstango
- Nevidebliga mantelo
- Quidditch (Kvidiĉo)

Magiaj Bestoj


- Boggart
- Dementor
- Thestrals

Magiula Terminaro


- Muggle (Muglo)

Socioj en Harry Potter (laŭ devena angla termino)


-
Dumbledore's Army
-
Order of the Phoenix
-
Death Eaters
-
The Inquisitorial Squad
-
The Ministry of Magic

Aktoroj kaj Personoj


- Daniel RADCLIFFE - Harry POTTER = Hario Poter
- Rupert GRINT - Ron WEASLEY = Ron Veslej
- Emma WATSON - Hermione GRANGER = Hermione Granger
- Richard HARRIS/Michael GAMBON - Albus DUMBLEDORE = Albus Dumbledoro
- Maggie SMITH - Minerva McGonagall = Minerva MakGonagall
- Robbie Coltrane - Rubeus Hagrid = Rubeus Hagrid
- Alan Rickman - Severus Snape = Severus Snapo
- Tom Felton - Draco Malfoy = Drako Malfoj
- Matthew Lewis - Neville Longbottom = Nevil
Longsubo
- Mark Williams - Arthur Weasley = Arturo Veslej
- Julie Walters - Molly Weasley = Moli Veslej
- Chris Rankin - Percy Weasley = Persi Veslej
- Bonnie Wright - Ginny Weasley = Ĝini Veslej
- James Phelps kaj Oliver Phelps - Fred kaj George Weasley = Fred kaj Ĝorĝ Veslej
- Richard Griffiths - Vernon Dursley = Vernon Durslej
- Fiona Shaw - Petunia Dursley = Petunia Durslej
- Harry Melling - Dudley Dursley = Dudlej Durslej
- Gary Oldman - Sirius Black = Sirius Blak
- David Thewlis - Remus Lupin = Remus Lupin
- Jason Isaacs - Lucius Malfoy = Lucius Malfoj
- David Bradley - Argus Filch = Argus Flinĉ
- Devon Murray - Seamus Finnigan = Seamus Finnigan
- Sean Biggerstaff - Oliver Wood = Oliver
Ligno
- Kenneth Branagh - Gilderoy Lockhart = Gilderoj Lockhart
- Emma Thompson - Sybill Trelawney = Sibil Trelawnej
- Shirley Henderson - Moaning Myrtle
- Hugh Mitchell - Colin Creevey
- Christian Coulson - Tom Riddle
- John Hurt - Mr. Ollivander = S-ro Ollivander
- Adrian Rawlins - James Potter = James Poter
- Geraldine Somerville - Lily Potter = Lili Poter
- John Cleese - Nearly Headless Nick = Nik
kvarzaŭsenkap
- Warwick Davis - Professor Flitwick/Bankisto ĉe Gringott's = P-ro Flitvik
- Ian Hart - Profesoro Quirrell = P-ro Kvirel
- Miriam Margoyles - Profesoro Sprout
- Richard Bremmer - Lord Voldemort(voĉo) = Moŝto Voldemort
- Timothy Spall - Peter Pettigrew =
Petro Etson
- Toby Jones - Dobby(voĉo) = Dobi
- Katie Leung - Cho Chang = Ĉo Ĉang
- Gemma Jones - Madam Pomfrey = S-ino Pom
freŝ
- Pam Ferris - Aunt Marge = Onklin' Marĵori
- Zoe Wanamaker - Madam Hooch
- Robert Hardy - Cornelius Fudge = Kornelio Fudĝo
- Leslie Phillips - Sorting Hat(voĉo)
- Elizabeth Spriggs/Dawn French - The Fat Lady
- Terence Baylor - The Bloody Baron
- Simon Fisher Becker - The Fat Friar
- Nina Young - The Grey Lady
- Paul Whitehouse - Sir Cadogan
- Verne Troyer - Griphook
- Alfred Enoch - Dean Thomas
- Danielle Taylor - Angelina Johnson
- Leilah Sutherland- Alicia Spinnet
- Emily Dale - Katie Bell = Katja Bel
- David Holmes - Adrian Pucey
- Will Theakston - Marcus Flint
- Scott Fern- Terrence Higgs
- Eleanor Columbus - Susan Bones
- Julie Christie - Madam Rosmerta = S-ino Rosmerta

vidu ankaŭ


- Tanja Grotter

Eksteraj ligiloj

[http://www.scholastic.com/harrypotter Oficiala Usona sito de la eldonisto] [http://eo.mondediplo.com/article737.html Artikolo pri Harry Potter] [http://www.hp-fc.de/sprachen/sprachtabellen/esperanto.html Esperanto kaj Germana vortlisto pri Harry Potter] [http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/200208/30224430.html Pri Harry Potter]

Ĉe-reta rolludaj sitoj

[http://www.deckleswood.com/ Deckleswood School of Witchcraft and Wizardry] [http://www.hexrpg.com/ Hogwarts Extreme] [http://www.harrylatino.com/ HarryLatino una web sobre Harry Potter en español] Kategorio:Roluloj Kategorio:Harry Potter serio Kategorio:Fantasto ja:ハリー・ポッター ko:해리 포터 ms:Harry Potter simple:Harry Potter th:แฮร์รี่ พอตเตอร์ zh-min-nan:Há-lih Phá-thò


Junaĝo

Junaĝo estas etapo dum la vivo de homo, kiu sekvas infanaĝon kaj ampleksas la evoluon ĝis la fruaj plenkreskulaj jaroj. UNO nomas junulo ĉiun personon pli maljuna ol 14 kaj pli juna ol 26 jaroj. Laŭ historiaj kaj soci-kulturaj cirkonstancoj la limoj de la junaĝo varias. Komparu kun: adolesko, infanaĝo, maturaĝo, maljunaĝo

Urbo

Geografio > Urbo ---- Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo (PIV). Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 grandurboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj. Epitetnomoj de kelkaj urboj: :La urbo de la rideto - Arhuzo :La Feniks-Urbo - Atlanto :La urbo, kiu neniam dormas - Berlino :La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero :Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo :La Venta Urbo - Ĉikago :Motora Urbo - Detrojto :Duono de la Mondo - Esfahano :La Urbo de Frata Amo - Filadelfio :La Bank-urbo - Frankfurto :La Pordego al la Mondo - Hamburgo :La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo :La Sankta Urbo - Jerusalemo :La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo :La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso :La Tria Romo - Moskvo :La Granda Pomo - Novjorko :La Tigra Urbo - Oslo :La Lum-urbo - Parizo :La Venecio de la Nordo - Peterburgo :La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago :Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro :La Eterna Urbo - Romo :La Smeralda Urbo - Seatlo :La Filio de la Ĉielo - Kalio :La Taseto el arĝento - Kadizo :...

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj laŭ lando
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Latinaj urbonomoj
- Ĉefurboj
- fantomurbo
- vilaĝo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.aliaflanko.de/urbo/ Informoj pri diversaj urboj] Kategorio:Urbo Kategorio:Geografia objekto ja:都市 simple:City

1970

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1970 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1965 - 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1970 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Aperas Plena Ilustrita Vortaro (PIV);
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE fariĝis prezidanto de Hispana Esperanta-Federacio
- Germanio : Bavario : La partio CSU ("Kristana Socia Unuiĝo") gajnas la balotojn.
- Niĝerio : Ĉeso de la Biafra milito.
- Gambio fariĝas respubliko.
- Omano : Kabus ben Said sultaniĝas.
- Usono : Ohio : Membroj de la Nacia Gvardio pafis kaj mortigis kvar studentojn ĉe Ŝtata Universitato Kent dum manifestacio kontraŭ la milito en Vjetnamio.
- 26-a de marto : Unua supersonlima flugo de la Concorde.
- Fiĝioj sendependiĝas (10-a de oktobro) kaj aniĝas al UNO.
- 17-a de oktobro : Anwar SADAT fariĝis prezidento de Egipto.
- Gvajano eniras Britan Komunumon.

Naskiĝoj


- 27-a de marto : Mariah CAREY
- 29-a de aprilo : Uma THURMAN
- 22-a de majo : Naomi CAMPBELL
- 24-a de julio : Jennifer LOPEZ
- 23-a de aŭgusto : Usono : River PHOENIX
- 25-a de aŭgusto : Claudia SCHIFFER

Mortoj


- 2-a de februaro : Bertrand RUSSELL
- 1-a de marto: Karel ŠOLC
- 20-a de aprilo : Paul CELAN
- 12-a de majo : Svedio : Nelly SACHS
- junio: Otto BRANDT
- 1-a de junio : Italio : Giuseppe UNGARETTI
- 7-a de junio : E. M. FORSTER
- 10-a de aŭgusto : Alexander GODE, inventisto de Interlingua
- 13-a de aŭgusto : Vernon Joseph LECK
- 1-a de septembro : François MAURIAC
- 18-a de septembro : Jimi HENDRIX
- 19-a de septembro : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 25-a de septembro : Svislando : Erich Maria REMARQUE
- 2-a de oktobro : Germanio : Grethe WEISER
- Josef BURGER
- Marcel MINNAERT

Ceteraj


- 1-a de januaro : Uniksa epoko komensis je 00:00:00 UTC. ----
1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1970 ja:1970年 ko:1970년 simple:1970 th:พ.ศ. 2513

Familio

sociologio>familio La vorto familio devenas de la latina familia (= familio, parencaro, tutaĵo de enloĝantaj homoj, inkluzive servistoj, en la sama domo), siavice el famulus (= servisto), enkadre de specife latina radiko. Semantike do familio evoluis el pli vasta signifo, formata per gepatroj kaj gefiloj, kune kun la servistoj vivantaj en la sama loĝejo, aŭ almenaŭ subordigataj al la familia ĉefo. Tiu vasta senco supozas iom da homogeneco kaj kelkajn rilatojn de origino.
Striktasignife la familio estas la vivokomunumo de geedza paro kaj ties infanoj (kernfamilio). En pli vasta senco ĝi ampleksas ankaŭ komunumon el pluraj kernfamilioj kiuj vivas kun komuna mastrumo.
La familio estas biologia, ekonomia, spirita kaj anima komunumo kies ĉefa celo estas la edukado de ka infanoj. Ĝia restanta trunko estas la geedzeco. El la vidpunkto de la socio familio lestas ĝia baza institucio aŭ "ĉelo". 'Figurasence', familio estas logika klaso, kiel aro da individuoj, homoj aŭ aliaj estaĵoj, simile vivantaj kiel familia grupo, kaj ofte pro sama deveno kaj ia simileco. Ekzemple, religia familio, familio de plantoj, familio de animaloj, familio de lingvoj, vortfamilio, logikaj familioj. Oni povas koncepti familion laŭ diversaj vidpunktoj:
- familio kiel aro da personaj travivitaj homaj rilatadoj kaj ligoj;
- familio kiel ekonomia unuo;
- familio kiel intima nesto (kaj kun "homaj rajtoj" al protekto de libereco);
- familio kiel institucio;
- familio figure kiel logika klaso;
- familio kiel unua lernejo;
- familio postulanta naskoplanadon;
- familio kun antaŭa preparo;
- familio protektenda de la ŝtato. Pluraj alia temoj rilatas al la sama afero: laŭforme - bigamio, monogamio; samseksa kunedziĝo, lauleĝe - divorco; individue - edzo kaj edzino, filo, klono, koncipo, kontraŭkoncipo, infano ktp. Seksumadon kun familiano oni nomas incesto. [http://www.esperanto.mv.ru/PMEG/aldonoj/parencoj_familianoj.html Parencoj kaj familianoj] als:Familie (Begriffsklärung) ja:ファミリー

Kimrujo

Geografio > Eŭropo > Britio > Kimrio ---- left Kimrio (Cymru [kamri] kimre, Wales [ŭejlz] angle), estas malgranda montara lando en la okcidenta marbordo de Britio. La nomo "Kimrio" venas de la kimra Cymru, siavice de cymry kiu signifas "samlandanoj". La nomo "Wales" venas de la Anglosaksa, kaj signifas "[lando de la] fremdlanduloj." Anglosaksa La areo de Kimrio estas 20,761 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 3,000,000. Kiam la Anglosaksoj invadis Brition, ili forpelis multajn keltojn mez-britiajn al Kimrio, jam loĝata de keltoj ekde antaŭ la romia konkero. La kimroj rezistis la Anglojn, sed malvenkis en 1282 al Eduardo la 1-a. Postaj ribeloj fiaskis, plej klare en 1409. En 1536, Kimrio formale unuiĝis kun Anglio; publikaj aŭtoritatoj uzis nur la anglan kaj tiel forigis la kimrojn el la administrado. Hodiaŭ la kimra havas oficialan statuson, sed nur ĉirkaŭ 600.000 kimroj parolas la kimran kaj la anglan, kaj nur 32,000 homoj parolas nur la kimran. La ĉefurbo de Kimrio de 1955 estas Cardiff/Caerdydd (315.000). Ĝis 1999 Kimrio estis centre regata de Londono; nun ekzistas "Nacia Asembleo por Kimrio", kiu tamen ne havas veran regpotencon, ĉar Kimrio (male al Skotlando kaj Nord-Irlando) havas leĝ-identecon kun Anglio.

Historiaj partoj (graflandoj) de Kimrio


- Môn (Anglesey)
- Frycheiniog (Brecknoc)
- Gaernarfon
- Aberteifi (Cardigan)
- Gaerfyrddin (Carmarthen)
- Ddinbych (Denbigh)
- y Fflint (Flint)
- Morgannwg (Glamorgan)
- Meirionnydd (Merioneth)
- Fynwy (Monmouth)
- Drefaldwyn (Montgomery)
- Benfro (Pembroke)
- Faesyfed (Radnor) Nacia himno: Hen Wlad Fy Nhadau Klaku por vidi al Tradiciaj vestoj de Kimrio

Ligoj


- [http://www.eisteddfod.org.uk/ Nacia Eisteddfod]
- Internacia Eisteddfod
- [http://www.walesontheweb.org/ Wales on the Web] Kimrio sur la TTT (angle) als:Wales ja:ウェールズ ko:웨일스 simple:Wales th:เวลส์ zh-min-nan:Cymru

Exeter

Eŭropo > Britio > Anglio > Devon > Exeter ---- La urbo Exeter [Egzete] estas la provinca ĉefurbo de Devon. Ĝi situas ĉe 50° 43′ 25″ N 3° 31′ 39″ U. En 2001 oni kalkulis 111.066 loĝantojn.

Ekstera ligo


- [http://www.exeter.gov.uk oficiala retejo] Kategorio:Urboj de Britio

Amnesty International

Amnestio Internacia (AI) (oficiale amnesty international) estas tutmonda kampanja movado kiu agadas por antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn agnoskitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn normojn. Aparte, Amnestio Internacia kampanjas por liberigi ĉiujn