:: wikimiki.org ::
| Jamajko |
JamajkoGeografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Jamajko < Nordameriko
----
Dosiero:jamaica.gif
Jamaica
Lando ĉe Kariba Maro, sude de Kubo.
- Landkodo: JM.
- Areo: 10.991 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Kingstono (626 mil).
- Loĝantaro: 2.400 mil (1995), inter ili jamajkanoj 96%.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Eksporto: sukero, aluminio, frukto.
- Pokapa GNP: 1.510 $.
La Jamajkanoj plejparte devenas de sklavigitaj Afrikanoj, kio kreis viglan kaj riĉan kulturon. Pluraj muzikstiloj originas en Jamajko: regeo, skao kaj aliaj. La insulo plue estas hejmlando de la movado rastafari kaj monde fama regeisto Bob MARLEY, kiu estas pli fama kaj monde konata ol Jamajko mem.
Kategorio:Jamajko
Kategorio:Insuloj
ja:ジャマイカ
ko:자메이카
ms:Jamaika
simple:Jamaica
zh-min-nan:Jamaica
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
AmerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko
----
Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko.
(vidu Abya Yala)
Nordameriko
Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono
:Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.
Mezameriko
Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago
Sudameriko
Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo
Dosiero:ameriko-eta.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko]
[http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko]
En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj".
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Vidu ankaŭ
- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko
ja:アメリカ州
ko:아메리카
simple:The Americas
th:ทวีปอเมริกา
zh-min-nan:Bí-chiu
Grandaj AntilojGeografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj < Nordameriko
----
Grandaj Antiloj ampleksas la jenajn ŝtatojn kaj insulojn:
- Kejmaninsuloj
- Kubo
- Navasa Insulo (Usona)
- Jamajko
- Puerto-Riko (Usona; kun insuletoj Culebra kaj Vieques)
- Hispanjolo (landoj Haitio kaj Domingo)
Nordameriko
Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.
Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo.
La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono
Kategorio:Kontinentoj
ja:北アメリカ
ko:북아메리카
simple:North America
th:ทวีปอเมริกาเหนือ
zh-min-nan:Pak Bí-chiu
Kariba MaroGeografio > Maroj > Kariba Maro
----
La Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj.
La Kariba Maro etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo.
La ligo inter la Kariba Maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo.
Vidu ankaŭ: Antiloj
ja:カリブ海
SukeroLa sukero estas unu tipo de la karbonhidratoj, la plej ofte uzata sukero estas la blanka kaj kristale solida sakarozo, uzata por dolĉigi trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. La simplaj sukeroj kiel la glukozo (kiu parte konstruas la sakarozon) deponas grandan energion, uzatan en la metabolo.
Kiel kuireja termino, la sukero estas manĝajo, kiun karakterizas la dolĉeco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel bruna aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de sukerkano, ne precice kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita sukero. La kando estas purigita, kristaligita k preskaŭ travidebla (diafana) sukero.
Produktado
La sakarozo estas la ekstrakto el sukerkano, sukerbeto aŭ sukerpalmo per rafinado. En la financa jaro 2001/2002, 134.1 miliono tunoj da sukero estis produktata dismonde. La plej gravaj landoj, kiuj kulturas sukerkanojn (sukerenhavo 16-20 %) troviĝas en tropika klimato (Mez- kaj Sud-Ameriko, Sud-Orientazio). La sukerbeto (sukerenhavo 16-22 %) estas kulturita en la landoj de la kontinenta (mezvarma) klimato (ĉefe EU, Usono)
La kruda planto estas dispremita, la suko kolektita kaj filtrita. Tiu ĉi fluidaĵo estas traktita por eltiri malpuraĵojn (precipe per kalko) kaj poste neŭtrigita per sulfur-dioksido. La suko estas bolpurigita, la sedimento surfundiĝas kaj tiel iĝas forigebla, la aliaj malpuraĵoj eliĝas per la ŝaŭmo. La varmo estas reuzata en la sekvaj ŝtupoj (la temperaturo de la manipulado]] ĉiam malgrandiĝas) kaj la suko iom post iom densiĝas. (La malgrandiĝo de la manipula temperaturo necesas por obstakli la karameliĝon.) La densiĝo de la likvaĵo estas helpata per vakuo, la estiĝo de sukerkristaloj estas helpata per aldono de sukerpulvero, kiu donas la kernon por la kristaloj. La densiĝanta sukerfluidaĵo tiel atingas la densecon de 90 % sekmaterialo. La dispartigo de la sukero kaj siropo (i.a. melaso) okazas en centrifugilo.
Ankaŭ estas aliaj specoj de regionaj sukeroj.
Kemie
Biokemie, la sukero estas simpla molekulo, kiun oni povas nomi karbonhidrato (monosakarido kaj disakarido). La sukeroj enhavas malofte aldehidan grupon (-CHO) aŭ ketonan grupon (C=O), kie la oksigeno kaj karbono havas duoblan ligon, kio faras ĝin reakcia. La plimulto de la sukeroj havas la formulon (CH2O)n , kie la n estas inter 3 kaj 7. La notinda escepto estas la desoksiribozo, kies nomo aludas al la “foraperinta” oksigeno (el la greka deoxi-). Kvankam oni povas karakterizi kelkajn per la reakciaj grupoj, ili estas ĉefe karakterizitaj per la karbonenhavo. La triozaj derivaĵoj (C3H6O3) estas la interproduktoj de la glikolizo. Inter la pentozoj la plej gravaj estas la ribozoj kaj desoksiribozoj, kiuj konstruas i.a. la nukleajn acidojn. La ribozo do estas la komponento de multaj kemiaĵoj, kiuj estas gravaj en la metabolo, kiu enhavas NADH kaj ATP. La heksozoj kiel ekz. la glukozo estas la ĝenerala substrato por la produktado de energio en la formo de ATP. La plantoj konstruas dum la fotosintezo glukozon, kiu estas deponita ameloforme.
Multaj pentozoj kaj heksozoj kapablas formi ringan strukturon. La aldehida kaj la ketona grupo en tiuj fermit-ĉenaj formoj ne estas libera, tiel multaj tipikaj reakcioj de tiu ĉi grupo ne okazas. Glukozo ekzistas en la solvaĵoj ekvilibraj plej ofte ringforme, nur ne pli ol 0,1 % de la molekuloj havas malfermitan formon.
La monosakaridoj povas formi glukozidajn ligojn al aliaj monosakaridoj en la fermit-ĉena formo, tiel kreante disakaridojn kiel sakarozojn kaj polisakaridojn kiel amelon. La glikozidaj ligoj devas detruiĝi per hidrolizo aŭ alimetode per la enzimoj, antaŭ ol la komponantoj estas uzataj an la metabolo.
La prefikso ’’’gliko-’’’ aludas al la ĉeesto de la sukero en la cetere nekarbon-hidrata materialo: ekzemple la glikoproteino estas proteino kun alligita unu aŭ pli da sukermolekulo.
Simplaj sukeroj estas: sakarozo, fruktozo, glukozo, dekstrozo, maltozo kaj mannozo.
La sakarozo povas transformiĝi al glukozo kaj fruktozo per hidrolizo, produktante la t.n. ‘’invertitan sukeron’’. Tiu ĉi sukero estas pli dolĉa ol la originala sakarozo kaj estas uzata en sukeraĵejoj por dolĉigi kaj moligi la strukturon de la sukeraĵoj.
Ekonomio
EU estas la 2-a plej granda eksportanto de sukero. La interna merkata prezo estas triobla ol tiu de la mondmerkato, la memkosto estas 5-6-obla ol en Afriko, Sud-Ameriko.
La KAP (Komuna AgrarPolitiko)subvencias per 2 miliardoj da eŭro la eŭropajn produktantojn.
Historio
Antaŭ la kristala sukero oni uzis la sukon de la sukerkano (Hindio, Ĉinio) aŭ la mielon por dolĉigi la nutraĵojn. Unuafoje oni ellaboris la kristalogon de sukero en Hindio kej de tie disvastiĝis en la mondo. En Eŭropo aperis la sukero en la mezepoko kun la alveno de la maŭroj. Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando. En la jaro 1747 Andreas Sigismund MARGGRAF, germana kemiisto, pruvis, ke la sukero de la sukerkano estas la sama kiel tiu de la beto. La esplorojn de Marggraf daŭrigis Franz Karl ACHARD, kiu ellaboris la industrian produktadon de sukero el sukerbeto. Li malfermis la unuan rafinejon en 1802 en Wohlau-Cunern, Silezio, Prusio.
Kategorio:Kemiaĵo
ja:糖
FruktoBiologio > Botaniko > Frukto < Kuirarto
----
Kuirarto
Oni nomas frukto ĉe angiospermaj plantoj la maturiĝintan ovarion de fekundigita floro (veraj fruktoj). Se en la konstruo de frukto partoprenas ankoraŭ aliaj florpartoj (ekz. florbazo, kaliko, korolo), ni parolas pri ŝajnfrukto (pomofrukto).
Oni uzas la esprimon frukto en la kuirado (en la ĉiutago) ĉefe por la dolĉaj, karnecaj, manĝeblaj fruktoj kiel pomo, oranĝo. Botanike la frukto havas pli vastan sencon. Ekz. maizo, tomato estas botanike frukto, sed en la kuirejo oni taksas ilin nur vegetaĵoj.
Kelkaj gimnospermoj havas bero-similajn falŝajn fruktojn kiel ĉe taksuso, junipero.
konstruo
- fructus – frukto
- carpel – karpelo
- cupula – kupolo (ebla)
- pericarp – perikarpo (fuktomuro)
- exocarp – eksokarpo (ekstera tavolo)
- mesocarp – mezokarpo (meza tavolo)
- endocarp – endokarpo (interna tavolo)
grupigo
- laŭ tipo de ovario (unuovaria, plurovaria)
- laŭ fermo de la matura semo (fermfrukto, malfermfrukto)
- fendfrukto (foliklo, guŝo)
- nukso – kapsulo – drupo – bero
- laŭ akvoenhavo: sekfrukto, sukfrukto (sukriĉa frukto)
- laŭ grupigo sur la planto: unuopa frukto, grupa frukto, agregata frukto
unuopaj fruktoj
El unu floro evoluas unu frukto (monocarpium). La gineceo formiĝis unu karpelo aŭ karpeloj kunkreskintaj al unu ovario (gynoeceum syncarpicum).
fermfruktoj
Sekaj fermfruktoj
- foliklo (folliculus)
-konsistas el unu fruktofolio, kiu (unuvalva, unuĉambra kapsulo, malfermiĝante nur en la ventra suturo) (Erathis hiemalis)
- guŝo aŭ legumeno
-longforma unufaka, duvalva grajnujo de la legumenacoj (papiliacoj), kiu malfermiĝas ambaŭsuture. (el unu fruktofolio)
- silikvo, silikveto (siliqua)
-dukarpela, duĉambra kapsulo, en kiuj la placentoj estas lokitaj sur meza, disiga vando, kiu restas post la defalo de la du valvoj (kruciferoj)
- (fenda, kovra) kapsulo estas nomo de perikarpoj, kiuj spontanee malfermiĝas, kiam ili estas sekaj. Konsistas el 2 - al sinkarpaj ovarioj alkreskintaj - fruktofolioj (opipapavo (Papaver somniferum), kotono)
fermfruktoj
- bero (bacca)
- la fruktomuro estas karneca, suka aŭ malofte seka, kun multaj grajnoj (ribo, tomato, vinbero, vakcinio)
- drupo (kernofrukto)
-unuigas la trajtojn de bero kaj nukso (ĉerizo, pruno, migdalo, sambuko) (unu grajno, karneca frukto)
- nukso (nedehiska, plurkakarpela, normale unugrajna frukto kun ligneca perikarpo)
ĉiu 3 fruktomuraj tavoloj ligniĝas (avelo, arakido)
- akeno (achaenium): sube staranta ovario (sunfloro, leontodo) (nedehiska, seka frukto, perikarpo ne kunugitan kun la grajno)
- duakeno (fendofrukto): kumino, fenkolo
- kariopso: frukto de graminacoj, la grajno kunkrekis kun la perikarpo (hordeo, tritiko, rizo, sekalo) (supre staranta ovario)
- samaro (pterodium, samara)
- glomerulo (fructi glomeruli) sukerbeto
Fendfruktoj
La perikarpoj malfermiĝas, se la frukto sekiĝas. (sekaj, malfermiĝintaj fruktoj, kapsulsimilaj fruktoj)
: labiacoj; ĉiu fruktomuro ĉirkaŭas la semojn (labiacoj)
grupaj fruktoj
(flora fruktaro)
- foliklaro (kolaonukso, pomo, piro)
- druparo (frambo, rubuso)
- nuksaro
- fragofrukto (fragum) (frago, rozbero, eglanterifrukto)
- (moruso, panfrukto)
agregataj fruktoj
(infloreska fruktaro)
- tilio, ananaso, figo (ankaŭ ŝajnfrukto)
Kiam temas pri kuirarto, la vorto ĝenerale referencas al fruktoj kiuj estas sukeraj kaj karnodikaj, ĉefe tiuj kiujn oni ĝenerale ne manĝas dum vespermanĝo.
Kelkaj kuirartaj fruktoj ne estas botanikaj fruktoj (ekz. Rabarbo; nur la tigo manĝeblas.)
Kukurboj, Tomatoj kaj verdaj kapsikoj estas botanikaj fruktoj, sed ilin kuirarte oni traktas kiel legomojn. Kelkaj spicoj, kiel muskato estas botanikaj fruktoj.
Kelkaj manĝeblaj fruktoj:
- Ananaso
- Banano
- Bero
- Frambo
- Frago
- Groso
- Kaprifolio (Nur kelkaj manĝeblas; aliaj venenas!)
- Mirtelo
- Moruso
- Oksikoko
- Ribo
- Rubuso
- Vakcinio
- Citruso
- Citrono
- Pampelmuso
- Verda citrono
- Oranĝo
- Papajo
- Mandarino
- Ĉerizo
- Daktilo
- Figo
- Granato
- Kivifrukto
- Mango
- Melono
- Akvomelono
- Kantalupo
- Panfrukto
- Papajfrukto
- Piro
- Pomo
- Prunuso
- Abrikoto
- Nektarino
- Persiko
- Pruno
- Sekpruno
- Vinbero
- Sekvinbero
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/botanik/frukt/frukt.html kelkaj fruktotipoj en Eo]
kategorio:botaniko
-
ja:果物
simple:Fruit
RegeoRegeo (jamajk-angle reggae [regej]) estas muziko de la Rastafari-movado. Nuntempe ĝi estas tutmonden disvastigita en simpligita formo. Ĝi evoluis en Jamajko el muziko de nigrulaj sklavoj, kun granda ŝuldo al la afrika tamburo. Regeo devenis de skao kaj rokstedio.
:Famaj regeistoj kaj grupoj
:Bob MARLEY - The Wailers - Peter TOSH - Black Uhuru - Burning Spear - Bobo Dread - Dr. Alimentado - John HOLT - The Upsetters - Hjálmar
als:Reggae
ja:レゲエ
SkaoSkao estas ĝenro de muziko evoluinta en Jamajko en la 1950-aj jaroj. Mikso de Afrikdevena muziko (ekz. mentoo) kaj ritmenbluso. Karakterizata interalie de ripetfrazaj blovinstrumentoj.
Skao poste evoluis al rokstedio kaj fine al regeo.
La komercie plej sukcesa gurpo estis la Madness, en la 1980-aj jaroj. En Esperanto, la grupo Esperanto Desperado muzikas skae.
Kategorio:Muziko
als:Ska
ja:スカ
ms:Ska
Bob MARLEY
Bob MARLEY [bob MARli] (naskiĝis la 6-an de februaro, 1945, mortis la 11-an de majo, 1981) estas la plej fama regeisto en la historio.
La 10-an de februaro 1966 li edziĝis kun Rita MARLEY. Inter iliaj 5 infanoj troviĝas Steven MARLEY kaj Ziggy MARLEY.
Biografieto
- 1945: Bob MARLEY naskiĝis en Nine Miles, St. Ann, Jamajko.
- 1963: Kun Bunny LIVINGSTONE kaj Peter TOSH, MARLEY fondis The Wailers ("La Ĝemkriistoj"). The Wailers eldonis sian unuan kanzonon, "Simmer Down", kiu sukcesis en Jamajko.
- 1966: The Wailers rastafarianiĝis .
- 1973: Bunny LIVINGSTONE kaj Peter TOSH forlasis la grupon. MARLEY trovis novajn grupanojn.
- 1975: Pro sia politika aktivado, MARLEY estis pafita. Bonsorte, li ne mortis.
- 1976: Troviĝas haŭtkancero en la dekstra piedo de MARLEY.
- 1978: "One Love" koncerto por paciĝo inter la du politikaj partioj de Jamajko. Por sia koncerto, MARLEY ricevos Pacmedalon de la UNO.
- 1979: MARLEY turneis tra la mondo, disvastigante regeon.
- 1980: Troviĝas kancero en la pulmoj kaj en la cerbo de MARLEY. Je la 23-a de septembro, MARLEY lastafoje ludis en Picburgo, Pensilvanio, Usono.
- 1981: Bob MARLEY mortis en malsanulejo en Miamio, Florido, Usono. Liaj restaĵoj troviĝas nun en lia naskurbo, Nine Miles.
Diskoj
#1969 Soul Shakedown
#1970 Soul Rebels
#1973 Catch a Fire
#1973 Burnin'
#1973 African Herbsman
#1974 Natty Dread
#1974 Rasta Revolution
#1975 Jah Live
#1975 Live
#1976 Rastaman Vibration
#1977 Reflection
#1977 Exodus
#1978 Kaya
#1978 Babylon by Bus [live]
#1979 Bob Marley and the Wailers
#1979 Survival
#1980 Uprising
Postkariere eldonitaj diskoj
#1981 Chances Are
#1983 Confrontation
#1984 In the Beginning
#1984 Riding High
#1986 Rebel Music
#1988 The Bob Marley Story: Caribbean Nights
#1988 The Mighty Bob Marley
#1989 Return to Dunns' River Falls
#1991 Bob Marley [Bella Musica]
#1991 Talkin' Blues
#1992 Rebel's Hop
#1994 Simmer Down at Studio One, Vol. 1
#1994 56 Hope Road Live
#1995 Reggae
#1995 Dunn's River Falls
#1995 One Day: Live
#1995 Island Fever
#1995 Bob Marley & Wailers
#1995 So Much Things to Say
#1996 Reggae Sensation
#1996 Rebel Revolution
#1996 Soul Revolution, P. 2
#1996 Mellow Mood
#1997 Reggae 'n Dub
#1997 Dreams of Freedom: Ambient Translations of...
#1998 Down South Miami [live]
#1998 Live at Apollo Theatre
#1998 Live at the Lyceum in London
#1998 One Love Peace Concert [live]
#1999 Try Me
#1999 Best of the Wailers
#1999 Natural Mystic [Avid]
#1999 Live at Santa Barbra 1979
#2000 Put It On
Oficiala retpaĝo de Bob MARLEY: http://www.bobmarley.com/ (anglalingva)
ja:ボブ・マーレィ
simple:Bob Marley
Kategorio:Jamajko
Kategorio:Amerikaj landoj
ja:Category:ジャマイカ
ko:분류:자메이카
Kategori:IdolKategori:TV-programmer
Kategori:Musikkbegivenheter
anemia praca w anglii Casino motorola gry java online spielautomaten |
|
|
|
|