Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Jaroslav MAŘÍK

Jaroslav MAŘÍK

Esperanta Kulturo - Ĉeĥio - Jaroslav Mařík < Ĉeĥaj esperantistoj Jaroslav MAŘÍK ((naskiĝis la 22-an de decembro 1913 - mortis la 5-an de majo 1997) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de UEA. Post Esperantidon (1929), li ellernis aŭtodidakte Esperanton (1934), estis en Ĉeĥio estro de la Gazetara Servo, kasisto de Radio-komisiono, membro de la Lingva komisiono, membro de Vortara sekcio, ĉefdelegito de la E-junularo, redaktanto de la junulara bulteno Tagiĝo, instruanto kaj ekzamenanto en someraj E-tendaroj, komitatano de AEĈSR, komitata-no de UEA (1950-51), profesia redakciano de la ĉiutagaj E-elsendoj de Radio-Praha (tradukisto, parolisto, komentisto pri E-movado kaj sporto), aktiva partoprenanto en artprogramoj de la Verda Stacio. Post likvido de AEĈSR kaj EK Praha li funkciis kiel gvidanto de la interes-rondeto "Esperantista Klubo en Praho" (rezigno en 1962 pro netolereblaj ĝenadoj flanke de la sekreta ŝtata polico). En 1968-1969 li prezidis la Preparkomitaton de Ĉeĥa E-Asocio kaj en tiu funkcio li en la 27-a de januaro 1969 "solene" transprenis en la ministerio de internaj-aferoj la permeson (aprobitan statuton) por lanĉi ĈEA. Kiel estrarano de ĈEA li poste laboris ĝis 1977. Inter la esperantistoj konata kiel "marŝanta enciklopedio pri la movado". Aŭtoro aŭ kunaŭtoro de multaj verkoj: Resuma historio de la Esperanto-Movado (1955, por SET), Skizo pri la Esperanto-historio de Ĉeĥoslovakio (por "Esperanto en perspektivo" de Ivo LAPENNA), Kiu kiam? (1987, memorkalendaro, ĉs. parto), aŭtore kunlaboris kaj kompletigis la Historion de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio de S. Kamaryt (1983); preparis Aldonon de novaj terminoj por la "Gran-da vortaro Ĉeĥa-Esperanta" de fratoj Filip (1949) kaj esperantigis la Fremdlingvan korespondadon por filatelistoj (1962) de d-ro P. Kucharský kaj komercan terminaron Alilandano antaŭ vendotablo de Z. Hubka. Male en la ĉeĥan lingvon li tradukis la Armean terminaron de E. D. Durant (1948) kaj Suplementon de Plena Vortaro de G. Waringhien (1959, en manuskripto). Lingve li kunlaboris ĉe Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-esperanta poŝvortaro de R. Hromada; laŭ mendo de institucioj J. Mařík tradukis la verkojn Konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko (1948), Lerneja reformo de Ĉeĥoslovakio (1949, 1950), Ĉeĥoslovakio en nombroj (1959, 1962), Agad-programo de K.P.Ĉ (1968). En la ĉeĥan li tradukis Homlupon de la estono A. Gailit (1936). Ni ne devas forgesi lian partoprenon en preparo de libroj Praha-gvidlibro (1961) kaj Poŝatlaso de la mondo, kontribuadon al multaj gazetoj Esperantaj kaj ĉeĥaj, kolektadon de materialoj (ekz. pri Francisko Valdomiro LORENZ, biografioj de elstaraj esperantistoj) reviziadon de verkoj kaj tradukoj (lastatempe manuskripton pri Komenio). Li estis la plej aktiva kontribuanto al Starto.

Esperanta Kulturo

Esperanto > Esperanto-kulturo ---- Esperanto-kulturo entenas ĉiujn terenojn sociajn, ekonomiajn, intelektajn kaj kulturajn, kie Esperanto estas uzata.

Historio


- Historio de la Esperanto-movado
- Gravaj esperantistoj
- Historio de la Esperanto-movado laŭ landoj kaj regionoj
- Iamaj Esperanto-Asocioj
- Historiaj Esperanto-gazetoj

Artoj


- Esperantlingva literaturo
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-filmoj
- Esperanto-humuro
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-muziko
- Esperanto-originaloj
- Esperanto-teatro
- Esperanto-tradukoj
- Esperanto-verkistoj

Movado


- Denaskaj Esperanto-parolantoj
- Esperantio
- Esperanto-asocioj
- Esperanto-bibliotekoj
- Esperanto-domoj
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-flago
- Esperanto-gazetoj
- Esperanto-kluboj
- Esperanto-mono
- Esperanto-movado
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-projektoj
- Esperanto-radioj
- Esperanto-renkontiĝoj
- Esperanto-simboloj
- Zamenhof/Esperanto-Objektoj

Esperantologio


- Esperant'
- Esperanto-vortaroj
- Esperanto-tradukoj Kulturo

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Ĉeĥaj esperantistoj


Kategorio:Ĉeĥaj esperantistoj

22-a de decembro

Historio > Tagoj > la 22-a de decembro ---- La 22-a de decembro estas la 356-a tago de la jaro (la 357-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 9 tagoj restas. Estas la unua tago de zodiaksigno Kaprikorno. En la 22-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1849: Fjodor DOSTOJEVSKIJ estas portata antaŭ pafekzekuta plotono.

Naskiĝoj


- 1858 : Giacomo PUCCINI
- 1899 : Gustaf GRÜNDGENS
- 1900 : Hermanus Jacob BLOKKER

Mortoj


- 1880 : George ELIOT, Anglio
- 1918 : Bruno RIEFLING
- 1940 : Nathanael WEST
- 1989 : Samuel BECKETT, Francio
- 2002 : Joe STRUMMER, Britio

Specialaj tagoj kaj festoj


- Ĉefa lotumado de hispana nacia loterio. ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:12月22日 ko:12월 22일 simple:December 22 th:22 ธันวาคม

1913

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1913 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1913 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- 5-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- 2-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso.
- 29-a de oktobro leĝo permesas nedevigan istruon de Esperanto en oficialaj lernejoj de urbo Rio-de-Ĵanejro.
- Lazar SHANTJA unua Esperantisto en Albanio.
- "Tra la Loko Ensorĉita" publigita de Ivan ŜIRJAEV.
- Zamenhof publikigis Deklaracion pri homaranismo.
- Lidja ZAMENHOF, Pedro CASAS, Saldanha Jorge de CARREIRA kaj Josef BURGER eklernis Esperanton.
- Jiří František CHALOUPECKÝ pasis al Ido.
- Planlingvoj Lingvo Cosmopolita, Viva kaj Domnio publikitaj.

Naskiĝoj


- Ulf RIBERS
- José DUTRA MENDES
- Štěpán URBAN
- Georges JUNIER
- Jaroslav MAŘÍK
- Egiptio: Albert COSSERY
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE
- 25-a de februaro: Germanio: Gert FRÖBE
- 26-a de februaro: Germanio: Hermann LENZ
- 27-a de februaro: Usono: Irwin SHAW
- 10-a de aprilo: Germanio: Stefan HEYM
- 3-a de majo : Usono : William Motter INGE
- 10-a de oktobro : Claude SIMON
- 2-a de novembro: Usono: Burt LANCASTER
- 5-a de novembro: Hindio: Vivien LEIGH
- 17-a de novembro : Albert CAMUS
- 22-a de novembro : Anglio: Benjamin BRITTEN
- 11-a de decembro : Jean MARAIS

Mortoj


- Brazilo : Santos : CAMPOS SALLES
- 22-a de februaro:Ferdinand de SAUSSURE
- 25-a de majo : Gábor BÁLINT
- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL ----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento

Mortoj


- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL ----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1913年 ko:1913년 simple:1913

5-a de majo

Historio > Tagoj > la 5-a de majo ---- La 5-a de majo estas la 125-a tago de la jaro (la 126-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 240 tagoj restas. Je la 5-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1945 : Nederlando liberiĝis de la germana okupacio
- 1948 : la unua oficiala "tago de la infanoj" okazis en Japanio

Naskiĝoj


- 1818 : Karl MARX
- 1846 : Henryk SIENKIEWICZ, Pollando
- 1896 : Carlos DOMINGUES
- 1927 : Divaldo PEREIRA FRANCO

Mortoj


- 1705 : Leopoldo la 1-a
- 1904 : JÓKAI Mór
- 1920 : Charles LAISANT
- 1944 : Bertha BENZ
- 1977 : Ludwig ERHARD
- 2003 : Walter SISULU

Specialaj tagoj kaj festoj


- Israelo: Nacia tago

Tagoj de semajno

La 5-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.

Vidu ankaŭ jenon:


- 4-a de majo | 6-a de majo
- 5-a de aprilo | 5-a de junio
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Majo ja:5月5日 ko:5월 5일 simple:May 5 th:5 พฤษภาคม

1997

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1997 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1997 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 82-a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo.
- Al Ĉinio redonas Honkongon Britio.
- Francio : Prezidento Jacques CHIRAC malfondas la Nacian Asembleon (parlamenta ĉambro). La sekvaj balotoj starigas politikan plimulton malfavora al li; ĝia estro Lionel JOSPIN fariĝas ĉefministro.
- Albanio : Rexhep MEYDANI elektatas prezidento. Opoziciuloj provas ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro.
- Bosnio kaj Hercegovino: Okazas multnaciaj elektoj.
- Irlando : Mary McALEESE prezidentiĝas.
- Slovenio : Milan KUCAN prezidentiĝas.
- Irano : Hojjat-ol-Eslam Ali Mohamed KHATAMI-ARDAKANI elektatas prezidento.
- Gambio: Yahya JAMMEH elektatas prezidento.
- Malio: prezidentiĝas Alpha Oumar KONARE.
- Kongolo Brazavila: Denis SASSOU-NGUESSO elektatas prezidento.
- Lesoto: Surtroniĝas Letsie la 3-a.
- Kazaĥstano: Astano fariĝis la ĉefurbo, la 1-an de decembro.
- Mongolio: Nacagijn BAGABANDI elektatas prezidento.
- Trinidado kaj Tobago: prezidentiĝo de Arthur ROBINSON.
- UNO: Kofi ANNAN anstataŭigas Boutros BOUTROS GHALI kiel ĝenerala sekretario.
- Somere : Marson alvenas mapist-robotoj el Usono.
- 17-a de januaro: Usono: Morto de Clyde TOMBAUGH

Naskiĝoj

Mortoj


- 14-a de marto: Jurek BECKER
- 2-a de majo: Paulo FREIRE
- 2-a de aŭgusto : James KRÜSS
- 18-a de oktobro: Ĉeĥio, Cilka KOTYZOVÁ
- 24-a de novembro: Francio, Barbara
- Ĉeĥio: Bohumil HRABAL.
- Ĉeĥio: Jaroslav MAŘÍK. ----
1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1997 ja:1997年 ko:1997년 simple:1997 th:พ.ศ. 2540

UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI. La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947. UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj. UEA celas, laŭ la Statuto el 1980: :a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto; :b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; :c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politikolingvo; :ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako. UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro. UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto. UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj. Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo. Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA

Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA

EdE-U UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita. Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA. Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA. Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto. La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223. Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj. La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj. UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj. Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn. La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958. Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918. Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler. La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro. La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619 La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien. Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16. Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.

Eksteraj ligoj

[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA] [http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO] ---- Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia. Kategorio:Esperanto-asocio

1929

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1929 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1929 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Curt J. MILKSCHUTZ, Thorsten TORBÄJ, Agost MARCZELL kaj Jaan OJALO eklernis Esperanton.
- Fondita Esperantista Tabakkontraŭula Asocio
- Karl Ludvig SÖDERBERG eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK eklernis Esperantidon.
- Sub aŭspicioj de la Foira Oficejo kunvenis en Frankfurto ĉe Majno Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo.
- Fondita Esperanta Turista Komisiono.
- Originala Verkaro de Zamenhof publikita de Johannes DIETTERLE
- Kreitaj Anjelika kaj Interlinguo
- Jugoslavio ekestis.
- 24-a de oktobro: Nigra Jaŭdo, eko de Granda Depresio

Naskiĝoj


- 3-a de januaro : Sergio LEONE
- 29-a de januaro : Drahomír KOČVARA
- 31-a de januaro : Jean SIMMONS
- 6-a de februaro : Pierre BRICE
- 6-a de marto : Günter KUNERT
- 18-a de marto : Germanio : Christa WOLF
- 1-a de aprilo : Ĉeĥio : Milan KUNDERA
- 8-a de aprilo : Jacques BREL
- 10-a de aprilo : Svedio : Max VON SYDOW
- 4-a de majo : Belgio : Audrey HEPBURN
- 10-a de junio : Harald JUHNKE
- 12-a de junio : Germanio: Anne FRANK
- 2-a de aŭgusto : Thom GUNN
- 25-a de oktobro : Peter RÜHMKORF
- 9-a de novembro : KERTÉSZ Imre
- 11-a de novembro : Germanio : Hans Magnus ENZENSBERGER
- 12-a de novembro : Germanio : Michael ENDE.
- 12-a de novembro : Usono : Grace KELLY
- Brazilo: Sylla CHAVES
- Brazilo: Aristóphio ANDRADE ALVES
- Usono : Pensilvanio : Richard DRUCKENBROD
- Usono : Kalifornio : Berkeley: Ursula K. LE GUIN
- Ĉeĥio: Vladimír HERMAN
- Ĉeĥio: Jan RYBÁŘ
- Malto: Carmel MALLIA

Mortoj


- Rosa JUNCK
- Václav ROSICKÝ
- 4-a de aprilo : Carl BENZ
- Stefan MIĤOLALSKI
- 3-a de novembro : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 28-a de novembro : Péter TÖRÖK
- 15-a de decembro : Marie HANKEL ----
1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1929年 ko:1929년 simple:1929 th:พ.ศ. 2472

1934

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1934 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1934 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Publikiĝis originala verko "Kantoj de Amo kaj Sopiro" de Miĥalski.
- Alcindo BRITO eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK pasis de Esperantido al Esperanto.
- En la 20-a de majo ĝis 24-a de majo okazis en Vieno Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, pro iniciato de Rudolf Michael FREY.
- Fino de usona rego de Haitio.
- Kroniko.

Naskiĝoj


- Gersi Alfredo BAYS
- Mikaelo TERNAVSKI
- Zdenko KŘIMSKÝ
- 9-a de marto : Jurij GAGARIN, rusa astronaŭto
- 24-a de aprilo : Usono : Shirley MACLAINE, usona aktorino kaj dancistrino
- 13-a de majo : Adolf MUSCHG, svisa verkisto
- 6-a de junio : Alberto la 2-a, sesa Reĝo de la Belgoj
- 13-a de julio : Wole SOYINKA, niĝeria verkisto
- 20-a de septembro : Sophia LOREN, itala aktorino
- 28-a de septembro : Brigitte BARDOT, franca aktorino
- 26-a de oktobro : Ulrich PLENZDORF, germana verkisto
- en svislanda ubo Thun : Jean ZIEGLER svisa docento, verkisto, deputito kaj alimondisma aktivulo.

Mortoj


- 1-a de januaro : Jakob WASSERMANN, germana verkisto
- 15-a de januaro : Hermann BAHR
- 15-a de februaro : Hjalmar Johannes RUNEBERG
- 17-a de februaro : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 23-a de februaro : Edward ELGAR, angla komponisto
- 4-a de julio : Marie CURIE, pola-franca natursciencistino
- 10-a11-a de julio : Erich MÜHSAM, germana verkisto
- 17-a de novembro : Joachim RINGELNATZ, germana verkisto
- Usono : Pensilvanio : Louise Adeline WEITZEL, usona verkistino
- Emilie SUCHARDOVÁ ----
1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1934年 ko:1934년 ms:1934 simple:1934 th:พ.ศ. 2477

Verda Stacio

Esperanta Kulturo > Esperanta radio > Verda Stacio < Ĉeĥio ---- VERDA STACIO (1932-1950). En 1932 komencis elsendi Brno-radio prelegojn pri Ĉeĥoslovakio (Marie STREJČKOVÁ-ŠAMLOVÁ). El oftaj disaŭdigoj en Brno rezultis regulaj "Esperanto-horetoj" elsendataj ĉiumonate de grupo de profesiaj aktoroj kaj kantistoj "Teatro kaj Radio Aktoroj" (TRAKT), kiu prezentis siajn programojn sub la titolo "Verda Stacio", fondita en 1933. Ĝiaj membroj lernis Esperanton en la kurso aranĝita en 1932 de Radiojournal. Estis elsendataj unuhoraj artprogramoj kun deklamoj, kantoj, teatraĵoj, operoj, operetoj kaj muziko. La programoj estis altnivelaj pro aktorado de eminentaj artistoj, tiam junaj, nun preskaŭ ĉiuj tre famaj, ekzemple K. Höger, Z. Švábíková-Kožíková, J. Bezdíček, F. Šlégr, A. Klimeš, la reĝisoro d-ro F. Kožík. La gvida kolektivo en Brno konsistis el Dalibor CHALUPA, estro de la literatura sekcio de la stacio Brno, Jiří Vítězslav ŠAMLA, oficisto tiea, Marie STREJČKOVÁ-ŠAMLOVÁ, Theodor KILIAN, faka instruisto en la komerca lernejo en Třebíč. La resono en eksterlando estis tre granda. En 1933 venis 2 200 leteroj konfirmantaj aŭskultadon. Verda Stacio eldonadis de post 1934 por siaj aŭskultantoj "Ĉs. Radio Bultenon", ciklostilitan, iam presitan aperantan antaŭ la "horetoj" por informi la aŭskultantojn pri tekstoj kaj pri personoj. En 1937 eldonis la Radio Brno tre reprezentan almanakon. El la programoj de la tiama Verda Stacio ni enskribu
- la operojn :
  - La vendita fianĉino(tradukis Šamla),
  - La kiso (trad. Šamla),
- La operetojn :
  - Sur rozoj sternite (trad. Šamla),
  - Pola sango(trad. Šamla),
- la dramojn :
  - RUR (trad. MEP),
  - La blanka malsano (trad: Kilian),
  - Ĉeĥa Betlehemo (de Miloš KAREŠ, trad. J. Filip),
  - Grandhotelo Nevada (trad. Heikenwälder),
  - Pacon kaj ĝojon al homoj de bona volo (de D. Chalupa, trad. M. Strejčková). Ĉar en Brno mankis la animo de Esperanto sur la radioondoj, Inĝ. Antonín SLAVÍK, kaj pluraj el la aktivuloj de la tiea Verda Stacio translokiĝis post la liberigo de Ĉeĥoslovaka Respubliko en Pragon (Dalibor CHALUPA, Bezdíček, Karel HÖGER, d-ro František KOŽÍK, Zdenka ŠVÁBÍKOVÁ-KOŽÍKOVÁ, Vladimír LERAUS, geedzoj Klimeš), estiĝis kondiĉoj por revivigi tie la artoprogramojn de Verda Stacio. La radia Esperanto-grupo artoprograma konsistis el membroj de la radia drama ensemblo, el aktoroj de Pragaj teatroj kaj ankaŭ el membroj de la Esperantista Klubo en Prago. Al la Radio kaj Teatro Aktoroj plaĉis la Esperanta lingvo kaj ili plene adekvate redonadis la spiriton kaj enhavon de la elsendataj verkoj. La unua ĉeokaza elsendo okazis 1946-10-27, antaŭvespere de la ŝtata festotago, la regula duonhora programo ĉiumonata renoviĝis la 5-an de januaro 1948 kaj plilongiĝis la 5-an de oktobro 1949 al 60, laŭbezone ĝis 90 minutoj. Tiuj elsendoj daŭris ĝis junio 1950. La serion fermis la unua aŭtuna programo la 6-an de septembro tiujare. En la januara programo 1948 (stacioj Praha II kaj Morava, poste plurfoje ankaŭ České Budějovice), por kontinuigi la tradicion de la Verda Stacio en Brno, estis i. a. ree prezentita la radiosceno, per kiu Brno siatempe komencis la artoprogramojn (1934-10-03): Ĉu revo aŭ fakto de Dalibor CHALUPA en traduko de Jiří Vítězslav ŠAMLA. Sekvis la kortuŝa rememoro pri Inĝ. Antonín SLAVÍK. Aparte elstaraj faroj estis la elsendo de tri ĉeĥaj operoj. La maja programo 1949 estis dediĉata al la komika opero unuakta de Vilém BLODEK En la puto en traduko de d-roj Tomáš PUMPR kaj Josef FOUSEK. Parolis K. Höger (poste Nacia Artisto), L. KLIMEŠOVÁ, Z. PROCHÁZKOVÁ,