:: wikimiki.org ::
| Jimmy CARTER |
Jimmy CARTERHistorio > Usono > Prezidento de Usono > Jimmy CARTER
----
Prezidento de Usono
James Earl "Jimmy" CARTER, Jr. [ĝimi karter] (naskiĝis je 1-a de oktobro, 1924) estis la 39a prezidento de Usono, de 1977 ĝis 1981.
Post servo kiel oficiro kaj atominĝeniero en la usona mararmeo li revenis al sia naskiĝurbo Plains, Georgio en la sudoriento de Usono kaj kultivis arakidojn antaŭ li ekpolitikumis.
Gravaj eventoj dum la prezidenteco de Carter:
- Pactraktato inter Israelo kaj Egipto
- Traktato SALT II pri armilarredukto kun Sovetunio
- "Krizo de energio" kaj rilataj ekonomiaj problemoj
- Kapto de la usona ambasadorejo en Irano en 1979
Kiel prezidento, Carter emfazis homajn rajtojn kiel principon de eksterlandaj aferoj. Tio helpis renversi la tiranojn en Irano kaj Nikaragvo, sed ne la demokratiiĝon de tiuj landoj.
En Usono en la tempo de Carter, inflacio kaj senlaboreco estis alta, kaj la nacia fiero estis humiligita de la kapto de la ambasadorejo en Irano.
Carter malgajnis en la baloto de 1980, kaj lin sekvis prezidento Ronald REAGAN. Ekde sia eksiĝo li envolviĝis je diversaj movadoj pri homaj rajtoj, kaj en 2002 Carter gajnis la Premion Nobel de Paco.
CARTER Jimmy
CARTER JIMMY
ja:ジミー・カーター
ko:지미 카터
simple:Jimmy Carter
zh-min-nan:Jimmy Carter
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Prezidento De Usono
La Usona Prezidanto estas la ŝtatestro de Usono. Laŭ la konstitucio de Usono, la Prezidanto ankaŭ estas la ĉefekzekutivo de la usona federala registaro.
La Prezidanto devas esti ŝtatano de Usono pro naskiĝo, havi ne malpli ol 35 jarojn, kaj esti loĝinta en Usono jam de 14 jaroj.
Ankaŭ vidu Usona Prezidanta Elekta Sistemo.
Ĉiuj ĝisnunaj prezidantoj de Usono:
Kategorio:Usono
!
ja:アメリカ合衆国大統領
ko:미국의 대통령
simple:President (United States)
th:ประธานาธิบดีแห่งสหรัฐอเมริกา
1-a de oktobroHistorio > Tagoj > la 1-a de oktobro
----
La 1-a de oktobro estas la 274-a tago de la jaro (la 275-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 91 tagoj restas.
Je la 1-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 1949 : Pekino iĝis la ĉefurbo de Ĉinio
Naskiĝoj
- 1889: Hector VERMUYTEN
- 1920 : Walter MATTHAU, Usono
- 1924 : Jimmy CARTER, Usono
- 1954 : Stanislava Chrdlová, Ĉeĥio.
Mortoj
- 1684 : Pierre CORNEILLE
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ĉinio: Nacia tago;
- Kipro: Nacia tago;
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:10月1日
ko:10월 1일
simple:October 1
th:1 ตุลาคม
Prezidento De Usono
La Usona Prezidanto estas la ŝtatestro de Usono. Laŭ la konstitucio de Usono, la Prezidanto ankaŭ estas la ĉefekzekutivo de la usona federala registaro.
La Prezidanto devas esti ŝtatano de Usono pro naskiĝo, havi ne malpli ol 35 jarojn, kaj esti loĝinta en Usono jam de 14 jaroj.
Ankaŭ vidu Usona Prezidanta Elekta Sistemo.
Ĉiuj ĝisnunaj prezidantoj de Usono:
Kategorio:Usono
!
ja:アメリカ合衆国大統領
ko:미국의 대통령
simple:President (United States)
th:ประธานาธิบดีแห่งสหรัฐอเมริกา
1981Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1981
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1981 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
- Kreita planlingvo Gloso.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Grekio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek".
- Francio : François MITTERRAND fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
- Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
- Brixton, Londono en aprilo okazis seriozan tumulton kaj grandajn batalojn inter la polico kaj la enloĝantoj.
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Je la 25-a de majo, ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo. En Um-Al-Kajvano emiriĝas Raŝid Bin Ahmad al-Mu'alla, kaj en Aĵmano, Humad Bin Rashid an-Nuaimi.
- Antigvo-Barbudo aplikas postenon de guberniestro kaj membriĝas en Brita Komunumo.
- Belizo sendependiĝas.
- Al UNO aniĝas Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo.
- 20-a de januaro: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
Naskiĝoj
- SZEKERES Melinda
- 17-a de majo : Cosma Shiva HAGEN
- 9-a de junio : Natalie PORTMAN
Mortoj
- Valda VINAŘ
- Roberto das NEVES
- 30-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 11-a de majo : Usono : Florido : Bob MARLEY
- 13-a de julio : André SCHILD
- 27-a de novembro : Lotte LENYA
- 29-a de novembro : Natalie WOOD
----
1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1981
ja:1981年
ko:1981년
simple:1981
th:พ.ศ. 2524
ArakidoFabaloj > fabacoj) >
fabacoj
La arakido (genro Arachys) estas ternuksa planto, kies plej konata reprezantanto estas la ternukso aŭ kutima arakido (Arachys hypogea) aŭ simple ankaŭ arakido.
La arakido estas brazil-argentin-devena planto, kiu atingis Eŭropon en la 19. jc.
La planto estas unujara, moltiga, 30-60cm alta, varmoŝatanta. Ĝin karakterizas:
- pinataj folioj (pare kunmetitaj sur komuna akso)
- etaj, solaj, flavaj, memfekundigaj floroj kun longa pedunklo, kiu pos la polenado subenkliniĝas kaj la floro penetras la teron kaj tie (6-10 cm profunde) evoluas la frukto
- la frukto estas fermita, malglata, iom blova, plurgrajna guŝo
La grajnoj estas tre oleoriĉaj kaj enhavas
- 42-59 % oleo
- 20-34% proteino
- B1, B2 vitaminoj
- ankaŭ fojno estas valora (kiel ĉe trifolio)
- rekremento de la oleoproduktado estas proteinriĉa (ankaŭ arakida oleo)
La grajnoj de arakido estas uzataj kiel rostitaj, kelkfoje salitaj frandaĵoj. La nutraĵindustrio ankaŭ uzas tion muelite, aŭ plengrajne en ĉokoladoj kaj aliaj frandaĵoj.
En Usono tre ŝatata (kaj dikiga) estas la arakida kremo.
La plej konata kultivisto de la arakido estis Jimmy CARTER.
Arakidoj entenas signifan kvanton da resveratrolo.
ja:ラッカセイ
IsraeloGeografio > Azio > Palestino > Israelo
----
Palestino
Palestino
----
Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio:
# Cisjordanio
# Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum).
Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo.
Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo.
La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo]
ja:イスラエル
ko:이스라엘
ms:Israel
simple:Israel
zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok
EgiptoGeografio > Afriko > Egiptio
----
Afriko
Egiptio, arabe: مصر Misr
Araba Respubliko Egiptio, arabe: جمهوريّة مصر العربيّة Ĝumhuriyat Misr al-Arabiyah, egipte araba: Gumhuriyet Masr el-Arabiye
(1)la nomo devenas el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah
Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko)
Areo: 995.450 km²
semotaŭga: 2%
Loĝantaro: 68.359.979 (2000, takso),
% urbana: 45% (2000)
homoj po kv. km: 68,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Kairo القاهرة
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Religio:
94% islamo,
6% kopta kristanismo kaj aliaj
Lingvo:
la araba (oficiala).
La klerularo regas
la anglan kaj
la francan
alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)
sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971
korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
kreskada procento: 5% (1999, takso)
inflacio: 3,7 % (1999)
senokupa: 11,8 % (1999, takso)
registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99)
Valuto: 1 egipta pundo (EGP)
Vidu ankaŭ
Pri antikva Egiptio
Vidu la artikolojn
- Egipta civilizo
- Faraono (kun plena listo de tiuj)
- hieroglifoj
- Howard CARTER
- Kleopatra
- Moseo
- Nefertito
- Rozeta ŝtono
pri postaj epokoj
Aleksandrio, Biblioteko de Aleksandrio, , Ptolemeo, Origeno, Plotino, Sankta Antonio, Nag-Hamado, Napoleono la 1-a de Francio, Nasser, Qutb, Sueza Kanalo, Nilo, Brita regado en Egiptio Egiptia Reĝlando
-------
Historio de E-o en Egiptio:
(laŭ EdE-E 1933)
La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj.
Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933).
UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Egiptio
- Landnomoj
!
als:Ägypten
ja:エジプト
ko:이집트
ms:Mesir
simple:Egypt
th:ประเทศอียิปต์
zh-min-nan:Ai-ki̍p
TraktatoDiplomatio > Traktato
------
Traktato estas skribita interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro da ŝtatoj. Nune, la traktatoj estas regulataj per la Konvencioj de Vieno pri traktatoj de 1969.
=Traktata Proceso=
Estas kvin fazoj de traktata proceso: Negocado, Subskribo, Ratifikado, Promulgado kaj Publikigo.
La negocado estas la komenca fazo de traktata proceso. Ĝi apartenas ekskluzive, en normala konstitucia ordo, al Ekzekutiva povo. Ĝenerala instanceco estas ĉiam de ŝtatestro (prezidento, reĝo, ktp.), sed aliaj elementoj de Ekzekutiva Povo povas havi teknikan instancecon (ministro de eksteraj aferoj, kaj aliaj ministroj pri teknikaj aspektoj). En Hispanio, ekzemple, la parlamento ne estas tute for de negociado, ĉar ĝi povas direkti ĝin.
Post la reprezentantoj de ŝtatestroj kunvenas por konkludo de traktato, aŭtentikas, t. e., revizias la fina tekston, kaj subskribas ĝin. En la historia periodo, kiam valoris la precipo de "plenaj povoj", la subskribo estis tre grava, ĉar ĝi devigis la suverenon, sed post la disvolvigo de ratifikado, la subskribo tre malgraviĝis, kvankam la signanto ankoraŭ estas nomata "plenpotenca ambasadoro". Moderne "plenaj povoj" signifas nur dokumento adresata de ŝtato enoficante unu al pli homojn por reprezenti la ŝtato dum negocado, aŭtentikado kaj subskribado de teksto.
Ratifikado estas la ago, per kiu la nacia aŭtoritato (ĝenerale la parlamento) informas al alia ŝtato, ke ambasadoroj konkludis la negocadon kaj subskribis projekton de traktato, ke ĝi aprobas tiun projekton kaj devigas sin plenumi ĝin, se alia ŝtato ankaŭ akceptos kaj sin devigos. En tiu fazo, aŭ eĉ dum subskribado, povas fari rezervon. Rezervo estas unuflanka deklaro celante ekskludi la jura efiko de iuj dispozicioj rilate al la rezervanta ŝtato. Rezervoj nur eblas en multflankaj traktatoj.
Promulgo okazas post la interŝanĝoj de ratifikadoj. Ĝi estas jura interna ago, per kiu ŝtato konfirmas kaj atestas la ekziston de traktato kaj la plenumitecon de formalaĵoj bezonaj al ĝia valideco, kaj, krome, devigas ĝin.
Publikigo estas necesa kondiĉo, por ke la traktato validu interne de ŝtato. Nuntempe, la publikigo estas adoptita de ĉiuj ŝtatoj. Eĉ en landoj kiel Italio kaj Germanio, kies leĝoj ne formale devigas al publikigo, ĝi estas kutima. UNO, kiel faris la Ligo de Nacioj, ankaŭ publikigas ĝin neformale al tuta mondo.
=Listo de traktatoj=
- 1143 Traktato de Zamora - sendependeco de Portugalio
- 1360 Traktato de Brétigny
- 1370 Traktato de Stralsund - finis la militon inter la Hansa Ligo kaj Danio
- 1475 Traktato de Pecquigny
- 1494 Traktato de Tordesiljas
- 1538 Traktato de Nagyvarad
- 1539 Traktato de Frankfurto (1539)
- 1570 Traktato de Saint Germain (1570) - finigis la unuan parton de la francaj religiaj militoj
- 1648 Vestfalia Paco
- 1667 Traktato de Breda
- 1679 Traktato de Saint Germain (1679) - farigis pacon inter Francio kaj la elektisto de Brandenburgo ĉe la fino de la tria el la nederlandaj militoj
- 1713 Traktato de Utreĥto
- 1750 Traktato de Madrido
- 1783 Traktato de Parizo
- 1795 Traktato de Jay - traktato pri amikeco, komerco, kaj navigado, inter Britio kaj Usono
- 1818 Traktato de Rush-Bagot
- 1819 Traktato de Adams-Onis
- 1843 Traktato de Webster-Ashburton
- 1844 Traktato de Wanghia
- 1846 Traktato de Oregono
- 1847 Traktato de Cahuenga - finis la batalojn en Kalifornio inter Meksiko kaj Usono
- 1848 Traktato de Guadalupe Hidalgo - Meksiko cedis Kalifornion al Usono; establiĝis teksasaj limoj
- 1850 Traktato de Clayton-Bulwer
- 1871 Traktato de Frankfurto (1871) - finis la franca-prusan militon
- 1901 Traktato de Hay-Pauncefote
- 1918 Traktato de Brest-Litovsk - pactraktato post la Unua Mondmilito inter Rusio kaj la centraj povoj
- 1919 Traktato de Versajlo - pactraktato post la Unua Mondmilito
- 1919 Traktato de Saint Germain (1919)
- 1920 Traktato de Trianon - inter Hungario kaj la Aliancanoj
- 1925 Traktatoj de Locarno
- 1926 Berlina Traktato
- 1927 Traktato de Ĝido
- 1948 Traktato de Bruselo - traktato pri ekonomia, socia kaj kultura kunlaborado kaj kolektiva memdefendo inter Belgio, Nederlando, Luksemburgo, Francio kaj Britio
- 1949 Nord-Atlantika Traktato
- 1957 Traktato de Romo - establis la Eŭropan Komunumon (tiam Eŭropa Ekonomia Komunumo)
- 1963 Traktato de Malpermeso de Atmosfera Nuklea Provado
- 1979 Traktato pri la Limigo de Strategiaj Armiloj (ankaŭ "SALT")
- 1992 Traktato de Maastricht
- 1997 Traktato de Kioto
- 1997 Traktato de Oslo - konvencio pri la malpermeso de la uzo, stokado, produktado kaj transdonado de kontraŭpersonaj minoj kaj pri la detruo de tiuj
- 2001 Traktato de Nico
-
ja:条約
simple:Treaty
IranoGeografio > Azio > Irano
----
Azio
thumb
Irano - Iran - ايران
Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi-tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.
Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.
- Landkodo: IR.
- E-nomo: [m] Persio, Persujo; [o] Islama Respubliko Irano.
- Nacia nomo: Ĝomhuri-je Eslami-je Iran.
- Etimologio: landnomo devenas el malnova Ariana - "Lando de Arjoj". Ĉi-tiu termino estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provinco Parsi au Farsi. En 1935 ŝtata registaro turnis al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin kiel Irano. Ĝis 1979 ĝi prezentis monarĥion (oficiala nomo - Keŝvare Ŝahanŝahije Iran), poste - islaman respublikon (Ĝomhurije Eslamije Iran).
- Areo: 1.648.000 kv.km.
- Politika sistemo: autoritata islama respubliko.
- Spirita gvidanto: Ajatolo Sejed Ali ĤAMENEJ (1989).
- Ŝtatestro: prezidento Mahmud AHMADINEĴAD (2005).
- Leĝdona organo: unuĉambra parlamento (Maĝlis; 270 membroj).
- Ĉefurbo: Tehrano (12 mln).
- Adm. divido: 28 provincoj.
- Urboj: Esfahano (1 mln), Maŝado (1,5 mln), Tabrizo (1,8 mln), Ŝirazo (0,8 mln), Kaŝano (0.3 mln).
- Loĝantaro: 70.000 mil (2005), inter ili persoj 48%, azerbajĝananoj 24%, kurdoj 10%, gilananoj 8%, araboj 3%, luroj 2%, beluĉoj 2%, turkmenoj 2%, aliaj 1%.
- Ŝtatlingvo: persa (farsi).
- Parollingvoj: azerbajĝana, kurda, beluĉa, araba.
- Kredantoj: islamanoj, bahaanoj, kristanoj, zoroastranoj kaj judoj.
- Nacia festo: 11-a de februaro (tago de revolucio).
- Monunuo: irana rialo.
- Eksporto: nafto, tapiŝoj, frukto, kotono, tekstilaĵo.
- GNP: 109 mlrd $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: de la fino de 19-a jarcento ĝi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de Mohammad Reza PAHLAVI, kiu en 1925 estas deklarita Ŝaho de Irano. En 1935, Irano ŝanĝis sian nomo de Persio al "Irano". Post la Dua Mondmilito, ĉefministro Mohammed MOSSADDEG naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratan politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis favore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de CENTO milita bloko. En la fino de 70-aj jaroj ekkomencis batalo kontraŭ ŝaha reĝimo. En 1979 la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, Ajatolo Ruhollah ĤOMEJNI, deklaris islaman respublikon. La nuna estraro de la ŝtato realigas liberalan reformistan politikon.
provincoj
- Heredaĵo: Esfahano (moskeoj kaj ĝardenoj de Persa ora epoko), Persepolis (Dariusa palaco), Ĉonga Zanbil; persa eposo - Ŝah-Name (X jc.).
vidu ankaŭ
- Historio de Irano
- Iranaj Artistoj
- Perslingva literaturo
- Listo de urboj de Irano
- Landnomoj
eksteraj ligoj
- [http://www.geocities.com/esagil1/arkiran.htm malnovega historio de Irano] (france)
- (1)[http://www.geocities.com/esagil1/iraniens.htm alveno de la unuaj iranaj popoloj en Irano] (france)
- [http://www.bahai.org/article-1-8-3-6.html la situacio de bahaanoj en Irano] (angle)
Kategorio:Irano
ja:イラン
ko:이란
ms:Iran
simple:Iran
th:ประเทศอิหร่าน
zh-min-nan:Iran
Homaj rajtojLa Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estis aprobita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, post la preparlaboroj de René CASSIN. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. La teksto de la Deklaracio haveblas en preskaŭ 300 lingvoj, pere de la oficejo de la Alt-Komisaro de Homaj Rajtoj de la UN (AKHRUN).
Legebla ĉe :
- [http://sources.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (ĉe sources.wikipedia.org)]
- [http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm Esperanto-traduko de la Deklaracio]
- [http://www.unhchr.ch/udhr/navigate/alpha.htm Tradukoj de la Deklaracio en ĉirkaŭ 300 lingvoj]
Antaŭaĵoj
Estiĝo de la koncepto pri Homaj rajtoj en la okcidenta filozofio:
- Hobbes
- Spinozo
- Locke
- Jean-Jacques ROUSSEAU
Deklaracio de 1789 (Francio)
Ekde la 17-a de julio 1789 la temo estis lanĉita al voĉdoni oficialan deklaracion pri la homaj rajtoj. Sine de la Konsitiga Asembleo la pridiskutoj daŭris...
(pluigonta)
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/5/55/Droitsdelhomme1789.jpg
Eksteraj ligoj
- [http://www.unhchr.ch/udhr/ La TTT-ejo de la UNAKHR]
ja:世界人権宣言
simple:Universal Declaration of Human Rights
zh-min-nan:Sè-kài Jîn-koân Soan-giân
NikaragvoGeografio > Ameriko > Mezameriko > Nikaragvo
----
Dosiero:ni.gif
Nikaragvo - Nicaragua
Lando en Centra Ameriko.
Ĝeneralaj informoj
Geografio
OAŜ
Nikaragvo situas en Centra Ameriko, kun bordoj en la Pacifika Oceano kaj la Kariba Maro.
La plej multo de la loĝantaro troviĝas en la okcidenta regiono, kie situas la ĉefurbo Managvo, kaj la du ĉefaj urboj Leono kaj Granado.
En tiu parto troviĝas ankaŭ du grandaj lagoj: Lago de Managvo kaj Lago de Nikaragvo.
Nikaragvo organiziĝas en 15 Departementoj, kies nomoj kaj ĉefurboj (krom se la nomoj estas la samaj) estas:
- Nova Segovio (Nueva Segovia), ĉefurbo Okotalo (Ocotal)
- Madrizo (Madriz), ĉefurbo Somoto
- Estelio (Estelí)
- Ĉinandego (Chinandega)
- Leono (León)
- Managvo (Managua)
- Masajo (Masaya)
- Karazo (Carazo), ĉefurbo Ĥinotepeo (Jinotepe)
- Granado (Granada)
- Rivaso (Rivas)
- Ĉontaleso (Chontales), ĉefurbo Ĥuigalpo (Juigalpa)
- Boako (Boaco)
- Matagalpo (Matagalpa)
- Ĥinotegao (Jinotega)
- Río San Juan, ĉefurbo San Carlos
Ekzistas ankaŭ du Aŭtonomaj Regionoj:
- Norda Atlantiko, ĉefurbo Bilwi aŭ Puerto Cabezas
- Suda Atlantiko, ĉefurbo Bluefields.
La departementoj kaj aŭtonomaj regionoj dividiĝas en municipoj, da kiuj estas nun 153.
Vidu ankaŭ:
- Listo de urboj de Nikaragvo
Historio
Nikaragvo estis koloniigita de Hispanio en 1524. Ĝi sendependiĝis en 1821 kaj fariĝis parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko. Ĝi apartiĝis poste, kaj fariĝis tute sendependa en 1854.
Ĝi tamen estis tre influita de Usono, kiu intervenis en la politika vivo. Dum iom da tempo eĉ prezidento estis usona aventuristo William WALKER en 1856.
Poste estis tridek jaroj de konservativa regado, ĝis kiam liberala José Santos ZELAYA prenis povon en 1893. Usono denove gvidis ribelon en 1909, inter alie por favori la konstruadon de centramerika kanalo, kaj okupis la landon de 1912 ĝis 1933.
Dume, Augusto César SANDINO gvidis gerilan lukton kontraŭ la usona okupado de la lando. Li estis murdita de Alejandro SOMOZA GARCÍA, kiu prenis la povon en 1936.
Dum la meza 20-a jarcento la lando estis gvidata de familio Somoza (patro kaj filoj), kontraŭ kiu luktis la Frente Sandinista de Liberación Nacional (FSLN, Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo), politika organizaĵo de maldekstra tendenco kreita en 1962.
Tiu lukto estis nomita nikaragva revolucio kaj finiĝis per la eniro de la ribeluloj en Managvon en 1979 kaj la ekziligo de la diktatoro Anastasio SOMOZA DEBAYLE. La sandinistoj prenis la povon, en koalicio kun aliaj opoziciaj fortoj, kaj post demokrataj voĉdonoj en 1984 la gvidanto de la organizo Daniel ORTEGA fariĝis la prezidento, kun la verkistoj Sergio RAMÍREZ kiel vicprezidento kaj Ernesto CARDENAL kiel Ministro de Kulturo.
La nova registaro suferis la kontraŭstaron de la Usona registaro, gvidata de konservativa Ronald REAGAN, kiu timis eblan influon de la kuba revolucio. Ĝi organizis kontraŭrevoluciulan militistaron, nomatan contra (de kontraŭrevoluciularo).
La malbonega heredata ekonomia situacio, la usona blokado kaj la propraj eraroj kondukis al forta ekonomia krizo. Post nova balotado en 1990, venkis la opozicia kandidato Violeta BARRIOS, vidvino de ĵurnalisto Pedro CHAMORRO, murdita de la reĝimo de Somoza.
De tiam la balotoj plu okazas regule, kvankam la grado de korupteco estas alta kaj la malriĉeco estas unu el la plej grandaj de la tuta Ameriko.
-
ja:ニカラグア
ko:니카라과
ms:Nicaragua
zh-min-nan:Nicaragua
InflacioInflacio estas ĝenerala kaj daŭra pliigo de la preznivelo. Tiu ekonomika malekvilibro povas havi multajn kaŭzojn, kaj pro tio oni difinas ĝin per tiu komuna simptomo. Ekzistas pluraj inflaciaj situacioj:
- mona inflacio, kiun kaŭzas troa plimultiĝo de la kvanto da mono cirkulanta ene de la ekonomio. La alveno de arĝento el Ameriko dum la 16-a jarcento kaŭzis la Prezan Revolucion. La troa presado de papermono post la Unua Mondmilito estas alia ekzemplo.
- mendada inflacio, kaŭzita de ekscesa mendado kaj nesufiĉa ofertado.
- inflacio per kostoj, kaŭzita de plialtiĝo de la kostoj (salajroj, maŝinoj, krudmaterialoj). Eŭropo suferis tia inflacio post la 1973-a plialtiĝo de petrolprezo.
- la nunaj ekonomikistoj ofte pensas, ke inflacio devenas strukturajn kaŭzojn, kiuj malpermesas elekton de ekvilibranta prezo (ne sufiĉe fleksebla labormerkato)
Inflaciego
En ekstremaj kazoj, aperas inflaciego: Prezoj kreskas tage, salajroj ne kapablas sekvi ilin, la tuta ekonomio frakasiĝas.
Ekzemploj
- La germana Reichsmark dum Vajmara Respubliko. Tiu estis unu el kaŭzoj de naziismo. Federacia Respubliko Germanio decidis kontraŭbatali inflacion per decidoj de Bundesbank.
- La hungara pengő post Dua Mondmilito.
- Serbobosnia dinaro dum Bosnia milito.
- Argentina peso dum la 1980-aj jaroj.
Vidu ankaŭ
Malinflacio, stagflacio (stagnado+inflacio),
Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko
ja:インフレーション
ko:인플레이션
ms:Inflasi
simple:Inflation
1980Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1980
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1980 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo ekis.
- Nova Statuto de UEA.
- Revuo Monato lanĉita de Stefan MAUL.
- Apero de Plena Analiza Gramatiko
- Grégoire MAETENS fariĝas prezidanto de UEA.
- Fondita teatro "La Krizalido" dulingva (franca kaj esperanta)
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO eklernis Esperanton.
- Belgio : Eko de regionaj administro-strukturoj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.
- Nederlando : Reĝino Beatrix surtroniĝas.
- Honduro elektas civilan registaron.
- Zimbabvo : Robert MUGABE prezidentiĝas.
- Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aniĝas al UNO.
- En aprilo, la Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon establis naŭ sud-afrikaj landoj.
- 18-a de majo : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtonio, Usono, dorminta 93 jarojn, eksplodis, mortigante 57 homojn.
Naskiĝoj
Mortoj
- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- 15-a de aprilo : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 29-a de aprilo : Usono: Alfred HITCHCOCK
- 2-a de aŭgusto: Nelson SILVEIRA
- 30-a de oktobro : Jan WERICH
- 8-a de decembro : John LENNON
----
1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1980
ja:1980年
ko:1980년
simple:1980
th:พ.ศ. 2523
Homaj rajtojLa Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estis aprobita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, post la preparlaboroj de René CASSIN. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. La teksto de la Deklaracio haveblas en preskaŭ 300 lingvoj, pere de la oficejo de la Alt-Komisaro de Homaj Rajtoj de la UN (AKHRUN).
Legebla ĉe :
- [http://sources.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (ĉe sources.wikipedia.org)]
- [http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm Esperanto-traduko de la Deklaracio]
- [http://www.unhchr.ch/udhr/navigate/alpha.htm Tradukoj de la Deklaracio en ĉirkaŭ 300 lingvoj]
Antaŭaĵoj
Estiĝo de la koncepto pri Homaj rajtoj en la okcidenta filozofio:
- Hobbes
- Spinozo
- Locke
- Jean-Jacques ROUSSEAU
Deklaracio de 1789 (Francio)
Ekde la 17-a de julio 1789 la temo estis lanĉita al voĉdoni oficialan deklaracion pri la homaj rajtoj. Sine de la Konsitiga Asembleo la pridiskutoj daŭris...
(pluigonta)
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/5/55/Droitsdelhomme1789.jpg
Eksteraj ligoj
- [http://www.unhchr.ch/udhr/ La TTT-ejo de la UNAKHR]
ja:世界人権宣言
simple:Universal Declaration of Human Rights
zh-min-nan:Sè-kài Jîn-koân Soan-giân
Premio Nobel de Paco zh-min-nan:Nobel Hô-pêng Chióng
Premio Nobel > Premio Nobel de Paco
----
Jenaj personoj (kaj institucioj) ricevis la Premion Nobel de Paco:
1901-1920
1901 Jean Henri DUNANT kaj Frédéric PASSY
1902 É. DUCOMMUN kaj Ch. A. GOBAT
1903 W. R. CREMER
1904 Instituto de Internacia Juro
1905 Bertha S. F. von SUTTNER
1906 Theodore ROOSEVELT
1907 E. T. MONETA kaj L. RENAULT
1908 K. P. ARNOLDSON kaj F. BAJER
1909 A. M. F. BEERNAERT kaj Paul H. B. B. d'ESTOURNELLES de Constant
1910 Konstanta Internacia Packomitato
1911 T. M. C. ASSER kaj Alfred Hermann FRIED (esperantisto)
1912 Elihu ROOT
1913 Henri LA FONTAINE
1914 (nealjuĝita)
1915 (nealjuĝita)
1916 (nealjuĝita)
1917 Internacia Ruĝa Kruco
1918 (nealjuĝita)
1919 Thomas Woodrow WILSON
1920 L. V. A. BOURGEOIS
1921-1940
1921 K. H. BRANTING kaj Ch. L. LANGE
1922 Fridtjof NANSEN
1923 (nealjuĝita)
1924 (nealjuĝita)
1925 Joseph Austen CHAMBERLAIN kaj Charles Gates DAWES
1926 Aristide BRIAND kaj Gustav STRESEMANN
1927 F. BUISSON kaj Ludwig QUIDDE
1928 (nealjuĝita)
1929 Frank Billings KELLOG
1930 L. O. SÖDERBLOM
1931 J. ADDAMS kaj N. M. BUTLER
1932 (nealjuĝita)
1933 N. ANGELL
1934 Arthur HENDERSON
1935 Carl VON OSSIETZKY
1936 Carlos SAAVEDRA LAMAS
1937 E. A. R. Cecil of CHELWOOD
1938 Internacia Ofico Nansen por Rifuĝintoj
1939 (nealjuĝita)
1940 (nealjuĝita)
1941-1960
1941 (nealjuĝita)
1942 (nealjuĝita)
1943 (nealjuĝita)
1944 Internacia Ruĝa Kruco
1945 Cordel HULL
1946 E. G. BALCH kaj John Raleigh MOTT
1947 Kvakeroj
1948 (nealjuĝita)
1949 J. Boyd ORR of Brechin
1950 R. J. BUNCHE
1951 Léon JOUHAUX
1952 Albert SCHWEITZER
1953 George Catlett MARSHALL
1954 (nealjuĝita)
1955 Ofico de UN por rifuĝintoj
1956 (nealjuĝita)
1957 Lester Bowles PEARSON
1958 Dominique Georges H. PIRE
1959 Philip J. NOEL-BAKER
1960 Albert John LUTULI
1961-1980
1961 Dag HAMMARSKJÖLD
1962 Linus Carl PAULING
1963 Internacia Komitato kaj Ligo de Societo de Ruĝa Kruco
1964 Martin Luther KING
1965 UNICEF
1966 (nealjuĝita)
1967 (nealjuĝita)
1968 R. CASSIN
1969 Internacia Organizo de Laboro
1970 N. E. BORLAUG
1971 Willy BRANDT
1972 (nealjuĝita)
1973 Henry A. KISSINGER kaj Lê Ðức Thọ
1974 Sean MACBRIDE kaj SATO Eisaku
1975 Andrej SAĤAROV
1976 Betty WILLIAMS kaj Mairead CORRIGAN
1977 Amnestio Internacia
1978 Anwar SADAT kaj Menaĥem BEGIN
1979 Patrino Teresa
1980 Adolfo PÉREZ ESQUIVEL
1981-2000
1981 Unuiĝintaj Nacioj, Ĉef-Posteno de Rifuĝintoj
1982 Alva MYRDAL kaj Alfonso GARCÍA ROBLES
1983 Lech WAŁĘSA
1984 Desmond Mpilo TUTU
1985 Internacia Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito
1986 Elie WIESEL
1987 Óscar ARIAS SÁNCHEZ
1988 La Paca Armeo de la Unuiĝintaj Nacioj
1989 Tenzin Gyatso, Dalai-Lamao
1990 Miĥail GORBAĈEV
1991 Aung San Suu KYI
1992 Rigoberta MENCHU
1993 Nelson MANDELA kaj F.W. de KLERK
1994 Jaser ARAFAT, Jicĥak RABIN kaj Ŝimon PERES
1995 Joseph ROTBLAT kaj Pugwash Conferences on Science and World Affairs
1996 Carlos Filipe XIMENES BELO kaj Joseph RAMOS-HORTA
1997 "International Campaign to Ban Landmines" kaj Jody WILLIAMS
1998 David TRIMBLE kaj John HUME
1999 Kuracistoj Senlimaj
2000 KIM Dae-Jung
2001-2005
2001 Unuiĝintaj Nacioj kaj Kofi ANNAN
2002 Jimmy CARTER
2003 Ŝirin EBADI
2004 Wangari MAATHAI
2005 Internacia Atomenergia Organizo kaj Mohamed ElBaradei
Vidu ankaŭ
!
Kategorio:Usonaj prezidantoj
Prezidantoj
ja:Category:アメリカ合衆国の大統領
ko:분류:미국의 대통령
Kategorio:Nobelpremio pri pacoKategorio:Nobelpremiitoj laŭ fako
ja:Category:ノーベル平和賞受賞者
ko:분류:노벨 평화상 수상자
PiktogramoPiktogramo estas bildo de objekto aŭ procezo (ago), uzata kiel kategoria aŭ individua simbolo de ĝi. Ordinare ĝi estas abstraktigita per forlaso de detaloj, por eviti asociadon kun reala objekto.
En internacia trafiko (fervojo, flughavenoj, ŝipoj, aŭtovojoj) piktogramoj estas uzataj por komuniki sen uzo de iu konkreta lingvo.
La unikodaj tavoloj "Miksaj simboloj" kaj Dingbats (2600–27FF) enhavas kelke da ofte uzataj piktogramoj. Jen kelkaj unikodaj ekzemploj:
Problemo de piktogramoj estas, ke oni emas supertaksi ilian kulturan universalecon. Praktiko montras, ke la signifon de multaj piktogramoj necesas lerni kvazaŭ framdlingvajn vortojn.
Komputiko
En komputiko piktogramoj estas uzataj por simboli objektojn aŭ funkciojn de komputiloj, ekz. presilon, dokumenton, retpoŝton.
Eblas ekigi operaciojn pri tiuj objektoj pere de alklako, helpe de menuo aŭ per rekta manipulado, t. e. trenado kaj faligo.
En tiu senco oni uzas ankaŭ, sub influo de la angla lingvo, la vorton ikono (komputiko).
ja:ピクトグラム
Kabarety jastrzbia gra venice luxury hotels spielautomaten Hotele w Rzym
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Potassium perchlorate
Potassium perchlorate, chemical formula KClO4, is a strong oxidizer. It is a colorless, crystalline substance that melts at about 610 °C. It is one of the most common oxidizers used in fireworks, used variously in propellants, flash compositions, stars, and sparklers. It has been used as a estrildid finches are small passerine birds of the Old World tropics and Australasia. They can be classified as the family Estrildidae or as a sub-group within the family Passeridae, which also includes the Read More... |
Geomatics Engineering
Geomatics Engineering is a rapidly developing discipline that focuses on spatial information (i.e. information that has a location). The location is the primary factor used to integrate a very wide range of data for viewing and analysis. Geomatics Engineers apply engineering principles to spatial information and implement relational data structures involving measurement sciences, thus using Geomatics and acting as Spatial Information Engineers.
Geomatics engineers manage local, regional, national and global spatial data infrastructures.
This is
|
Test cricket hat-tricks
dismissed three English batsmen with consecutive deliveries at the Melbourne Cricket Ground in Australia on 2 January, 1879 to take the first
|
List of Swarthmore College people
The following is a list of notable people associated with Swarthmore College.
Nobel Prize winners
This table lists Nobel Prize winners.
1. Awarded one-half of the prize "for his work on ribonuclease, especially concerning the connection between the amino acid sequence and the biologically active conformation." The other half of the prize went to Stanford Moore and William H. Stein, who were awarded one-fourth of the priz
|
|
Paul Poberezny
Paul H. Poberezny (b. September 14 1921) is a US aviator and aircraft designer famous for his work in establishing the Experimental Aircraft Association in 1953 and promoting homebuilt aircraft. He served in the United States Air Force in
|
Paul Poberenzy
Paul H. Poberezny (b. September 14 1921) is a US aviator and aircraft designer famous for his work in establishing the Experimental Aircraft Association in 1953 and promoting homebuilt aircraft. He served in the United States Air Force in
|
EPCOR Centre for the Performing Arts
The EPCOR Centre for the Performing Arts is an arts venue in downtown Calgary, Alberta, Canada. It was officially opened on 14 September 1985 by the then Premier of Alberta Peter Lougheed. After a donation by
|
|