:: wikimiki.org ::
| Johannes HEVELIUS |
Johannes HEVELIUSSciencisto > Astronomo > Johannes HEVELIUS < Astronomio
----
Astronomio
La astronomo Johannes HEVELIUS [johanes heveljus] (aŭ realnome: Johannes HÖWELCKE) naskiĝis je la 28-a de januaro 1611 en Dancigo (nuntempe: Gdansko, Pollando) kaj mortis tie je la 28-a de januaro 1687.
La filo de patricia familio jam frue interesiĝis pri astronomio kaj parencaj sciencoj. Post studado en Lejdeno, Anglio kaj en Francio, li hejmenreveninte en 1641 fondis stelobservejon, ekipitan grandparte per memfaritaj instrumentoj.
Grava merito de Johannes Hevelius estas la eldono de la unua mapo pri la Luno: Selenographia (1647). Krome li observis la sunon, kometojn, kelkajn planedojn kaj lunojn de la Jupitero. Lia stelkatalogo, kiu i.a. determinis kelkajn novajn konstelaciojn, eldoniĝis en 1690, do post lia morto.
Famaj verkoj:
- Selenographia sive Lunae descriptio (1647)
- Die reale Gestalt Saturns (Dissertatio de nativa Saturni Facie) (1656)
- Mercurius in Sole visus (1662)
- Cometographia (1668)
- Machinae coelestis (du volumoj: 1673, 1679)
- Annus Climactericus (1685)
- Prodomus Astronomiae (1690)
- Firmamentum Sobiescanum (1690)
vidu ankaŭ: Giovan Battista RICCIOLI
ja:ヨハネス・ヘヴェリウス
Hevelius, Johannes
SciencistoScienco > Sciencisto
----
Sciencisto estas homo, kiu studas kaj aplikas sciencon kaj uzas sciencan metodon en sia esplorado.
Laŭfakaj listoj
Astronomo
Biologo
Botanikisto
Ekologiisto
Ekonomikisto
Fizikisto
Geologo
Kemiisto
Komputikisto
Matematikisto
vidu ankaŭ
- Listo de sciencistoj
AstronomoAstronomio > Astronomoj < Sciencisto
----
Astronomo estas sciencisto, kiu okupiĝas pri la studo de Astronomio kaj ĝiaj branĉoj. Jen la listo de monde konataj astronomoj (laŭ alfabeta ordo):
Listo de esperantistaj astronomoj
- David GALADI-ENRIQUEZ
- Hans Michael MAITZEN
- Marcel MINNAERT
- Josep PRATDESABA;
- Amri WANDEL
ja:天文学者
simple:Astronomer
1611Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1611
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1611 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anglio : la anglalingva Biblio pretas.
- Italio : Galileo observas makulojn sur la suno.
Naskiĝoj
- 28-a de januaro : Johannes HEVELIUS
Mortoj
-
----
1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615 | 1616
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1611년
GdanskoGeografio > Eŭropo > Pollando > Gdańsk
----
Pollando]
Pollando
Pollando
Pollando
Pollando
Pollando
Gdańsk (kaŝube:Gduńsk; esperante : Gdansko; germane Danzig) estas urbo ĉe la Balta maro kaj ĉefurbo de la regiono (województwo) Pomorskie en Pollando. En Gdańsk loĝas proksimume 460.000 homoj (2004).
Historio
Ĝis la fino de la Unua Mondmilito ĝi apartenis al Germanio kaj poste estis Libera urbo sub komisaro de la Ligo de Nacioj de 1920 ĝis 1939. Ĝi havis 238.000 loĝantojn (1933).
En 1939 Germanio aneksis ĝin post milita konkero. Ekde 1945 la plej multaj germanaj enloĝantoj, se ili ne jam estis fuĝintaj, estis elpelitaj.
Lech Wałęsa, la unua ŝtatestro de postkomunisma Pollando, antaŭe laboris tie en ŝipfarejo.
Vidu EdE-D:
Esperantismo en Gdańsk
Laŭ UEA (1928), pioniroj estis s-ino A. TUSCHINSKI kaj L. RAJKOWSKI. DEA estis fondita en 1907 de s-ino Tuschinski. Dum ĝia 25-jara ekzistado, la Asocio plenumadis neinterrompitan varbad- kaj instrulaboron. Okazis kurso en popolaltlernejo, krom tio por komercistoj, fervojistoj, tramistoj, soldatoj, policistoj, doganoficistoj ktp.
En 1927 (28-a de julio - 4-a de aŭgusto) tie okazis la 19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de B. AELTERMANN. Dum la malfermo, C. LINDHAGEN, ĉefurbestro de Stockholm, parolis Esperante. Oni plantis jubilean kverkon sur la Esperanto-Placo, kie staras ankaŭ Esperanto-monumento. Okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto. Por Esperanto laboradas krom DEA ankaŭ katolika, laborista, bontemplana kaj pacifista grupoj.
Personas
- Świętopełk (1191-1266)
- Jan Dantyszek (1485-1548)
- Abraham van den Blocke (1572-1628)
- Izaak van den Blocke (1572-1626)
- Jeremiasz Falck (1610-1667)
- Jerzy Strakowski (1614-1675)
- Jan Heweliusz (1611-1687)
- Gabriel Daniel Fahrenheit (1686-1736)
- Daniel Gralath (1708-1767)
- Daniel Chodowiecki (1726-1801)
- Adam Kazimierz Czartoryski, (1734-1823)
- Jan Uphagen (1731-1802)
- Krzysztof Celestyn Mrongovius (1764-1855)
- Arthur Schopenhauer (1788-1860)
- Lech Bądkowski (1920-1984)
- Günter Grass (1927)
- Lech Wałęsa (1943)
- Krzysztof Kolberger (1950)
- Jan de Weryha-Wysoczański (1950)
- Jerzy Owsiak (1953)
- Donald Tusk (1957)
- Paweł Huelle (1957)
- Dariusz Michalczewski (1968)
Eksteraj ligoj
- http://www.gdansk.pl/
- http://www.trojmiasto.pl/
- http://www.gdynia.pl/
- http://www.sopot.pl/
- http://www.gdanskie-organy.com
Kategorio:Urboj de Pollando
ja:グダニスク
28-a de januaroHistorio > Tagoj > la 28-a de januaro
----
La 28-a de januaro estas la 28-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 337 tagoj restas (338 en superjaroj).
Je la 28-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- Unumondo : Jerry MUELVER lanĉis en 2001
Naskiĝoj
- 1611 : Johannes HEVELIUS
- 1853 : José MARTÍ
- 1885 : Masgrau Jacint BREMON
- 1910 : Adina MANDLOVÁ
Mortoj
- 814 : Karlo la Granda, franka reĝo kaj sankta romia imperiestro.
- 1687 : Johannes HEVELIUS
- 1868 : Adalbert STIFTER
- 1939 : William Butler YEATS, Francio
- 2000 : Stanislava CHRDLOVÁ
- 2002 : Astrid LINDGREN, Svedio
Specialaj tagoj kaj festoj
- Katolikismo: Tago de Sankta Tomaso de Akvino.
La 28-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.
Vidu ankaŭ jenon:
- 27-a de januaro | 29-a de januaro
- 28-a de decembro | 28-a de februaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:1月28日
ko:1월 28일
simple:January 28
th:28 มกราคม
1687Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1687
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1687 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Britio : Apero de la majstroverko Principia far Neŭtono.
Naskiĝoj
Mortoj
- 28-a de januaro : Johannes HEVELIUS
----
1682 | 1683 | 1684 | 1685 | 1686 | 1687 | 1688 | 1689 | 1690 | 1691 | 1692
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1687년
simple:1687
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
Suno
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Sonne
ja:太陽
ko:태양
ms:Matahari
simple:Sun
th:ดวงอาทิตย์
zh-min-nan:Ji̍t-thâu
KometoKometo estas malgranda astra korpo kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Ĝi estas nomita ofte "malpura balo de neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed ĝi estas plejmulte komponita de karbona dioksido, metano kaj akva glacio kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj.
Ni pensas ke la kometoj estas rubo de la primitiva formiĝo de la sunsistemo. Tio estas tre grava, ĉar kometoj permesas koni la komponaĵon de la nebulo kiu densiĝis por formi la sunon kaj la aliajn planedojn.
| Dosiero:giotto_halley.jpg |
| Kometo Halley fotografita per la Plurkolra Kamero Halley ĉe la spacprobo Giotto de la ESA. La nukleon lumigas la suno eldekstre, kaj kelkaj helaj ŝprucaĵoj de gaso kaj pulvo videblas. |
La orbito de la kometoj, kelkfoje, estas perturbita, kaj la kometo falas tre proksime al suno en eliptega orbito. Kiam la kometo proksimiĝas al suno, la suna varmo degeligas parton de la kometo. La fluo de gaso kaj polvo formas grandegan atmosferon, kaj la premo de la suna vento donas al ĝi la formon de vosto aŭ hararo (el kio ĝi ekhavas sian nomon kometes (κομητης) signifas Hararo en la greka).
Multoj pensas ke la kometa vosto estas ĉiam malantaŭe la direkto de la movado de la kometo, sed ĝi ne estas vera: La vosto ĉiam foriras kontraŭ la suno. La solida korpo de la kometo estas la nukleo.
Kiam la kometo eniras la internan sunsistemon, la kometa nukleo kaj vosto estas spektakle lumita per la suno: la polvo reflektas la lumon kaj la gasoj brilas pro la jonigo. Preskaŭ neniu kometo estas videbla sen la helpo de teleskopo. Kelkaj kometoj, jardeke, brilas sufiĉe kaj videbliĝas.
Antaŭ la invento de la teleskopo, la homoj pensis ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El ĉina historio, ni scias ke la homoj observis kometojn ekde miljaroj.
Tycho BRAHE malkovris je la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento, Edmond HALLEY uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac NEWTON, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris ke unu kometo revenis ĉiu 76 aŭ 77 jaroj. Baldaŭ, ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde je la 66a jaro A.K.
La vera naturo de la kometoj estis spekulativita dum jarcentoj. Je la frua 19-a jarcento, la germana matematikisto Friedrich Wilhem BESSEL kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence WHIPPLE sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita kiam multaj kosmosondoj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam, la kosmosondoj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la evaporanta nukleo.
Ni pensas ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kuiper zono, kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj kiuj provas ekspliki la originon de la perturbo kiu okazigas la falon de la kometoj en eliptegan orbiton: hipoteza stelo Nemesis, nekonata planedo Ikso, ktp.
Ironie, kometoj estas unu de la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondo Giotto malkovris ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4% de la suna lumo. Ni povas kompreni la mallumon de la kometo se ni scias ke la asfalto reflektas 7% de la lumo!
Ni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion, bezonita por krei la belan spetaklan kosman degelon.
- Listo de kompleksaj ĥemiaj kombinaĵoj, precipe organikaj, malkovritaj en kometoj:
-
Kelkaj famaj kometoj :
- Kometo Borrelly
- Kometo Encke
- Kometo Hale-Bopp
- Kometo Halley
- Kometo Humason
- Kometo Ikeya-Seki
- Kometo Kohoutek
- Kometo Mrkos
- Kometo Shoemaker-Levy 9
- Kometo Tempel 1
Kategorio:Astronomio
ja:彗星
ko:혜성
ms:Komet
simple:Comet
th:ดาวหาง
JupiteroTiu ĉi artikolo estas pri la planedo Jupitero.
Ekzistas artikolo pri la dio Jupitero.
----
dio Jupitero
- Nomo: Jupitero (Sol V)
- Diametro:142 984 km
- Maso: 1 900,0·1024 kg (318,0 da Tero)
- Loko: la 5-a planedo,
778,33 milionoj km for de la Suno (5,20 AU).
- Tago: 35,430 ks (9h 50m 30s)
- Jaro: 374,3 Ms (11,86 terjaroj)
- Gravito: 24,9 m/s2 (2,54 da tergravito)
- Temperaturo: 120 K (je supro de nuboj)
- Atmosfero: 90% hidrogeno, 10% heliumo, 0,07% metano
- Koloro: flava, ruĝa kaj blanka
- Lunoj sferoidaj: 4: la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo, Kalisto
- Lunetoj (tro malgrandaj sferiĝinti):
- proksimaj: 4: Metiso, Adrasteo, Amalteo, Tebo
- malproksimaj: almenaŭ 55 (15 sennomaj — nomtemo: la amatinoj de la dio Jupitero): Temisto, Ledo, Himalio, Liziteo, Elaro, Karpo, Eŭporio, Telksinoo, Evanto, Heliko, Ortozio, Jokasto, Ananko, Praksidiko, Harpaliko, Hermipo, Tiono, Mnemo, Etno, Kalo, Taiĝeto, Ĥaldeno, Erinomo, Aedo, Kaliĥoro, Kaliko, Eŭridomo, Paziteo, Cileno, Eŭcelado, Heĝemono, Arĥo, Karmo, Izonoo, Pazifao, Sinopo, Spondo, Aŭtonoo, Kaliroo, Megaklito
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
- Nuna loko en la Zodiako: inter Kankro kaj Leono (decembro 2002)
Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda
bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa
steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas
unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas
de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.
De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la
firman supraĵon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto, fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.metanan
La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj
de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).
La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.
Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.
Jupitero havas almenaŭ 58 lunojn, plejparte nomitaj la amat(in)oj de Jupitero. La kvar plej grandaj lunoj -- la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalistoo -- estis malkovritaj de Galilejo kiam li celis sian teleskopon al la nokta ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galilejo mem.
Je la 16-a de julio 1994 ĝis la 22-a, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj Kalistoo.
Ĉi tiu plej granda planedo de la sunsistemo taŭge prenis sian nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Jupiter (Planet)
ja:木星
ko:목성
ms:Musytari
simple:Jupiter (planet)
th:ดาวพฤหัสบดี
Giovan Battista RICCIOLIGiambattista RICCIOLI, n. 1598, m. 1671 , estis itala Jesuito kaj astronomo. En 1651 li verkis unu el la plej unuaj mapoj de la Luno, kaj la unua, kiu donas nomojn al la Lunaj cirkoj.
Kategorio:Astronomoj
Kategorio:Sciencistoj
Kategorio:Astronomio
ja:Category:天文学者
ko:분류:천문학자
Aimee McPhersonAimee Semple McPherson (Salford, Ontário, Canadá, 9 de Outubro de 1890 – 27 de Setembro de 1944) foi a fundadora da Igreja do Evangelho Quadrangular.
Sklep wdkarski Conspiracy kaway depresja tablice |
|
|
|
|