:: wikimiki.org ::
| John GLENN |
John GLENNJohn Herschel GLENN Jr. (naskita je la 18-a de julio, 1921 en Cambridge, Ohio) estis usona kosmonaŭto, piloto por la usona Marine Corp (Marsoldataro), kaj politikisto. Li estis la tria usonano flugi en kosmo kaj la unua usonano orbiti la Tero. Poste li servis kiel Usona Senatano de Ohio (1974-1999)
ja:ジョン・グレン
18-a de julio----
Historio > Tagoj > la 18-a de julio
----
La 18-a de julio estas la 199-a tago de la jaro (la 200-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 166 tagoj restas.
Je la 18-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 64 : Granda Incendio de Romo komenciĝis
- 1936 : La hispana armeo puĉas ankaŭ en Iberio (2-a tago de Hispana Enlanda Milito)
Naskiĝoj
- 1635 : Robert HOOKE, sciencisto
- 1811 : William Makepeace THACKERAY, verkisto
- 1853 : Hendrik LORENTZ, nederlanda sciencisto kaj nobelpremiita
- 1864 : Ricarda HUCH
- 1887 : Vidkun QUISLING, norvega politikisto kaj perfidulo
- 1905 : Lászlo HALKA
- 1909 : Andrei GROMYKO
- 1918 : Nelson MANDELA
- 1921 : John GLENN, usono kosmonaŭto kaj politikisto
- 1933 : Yevgeny YEVTUSHENKO, soveta poeto
- 1937 : Roald HOFFMAN, nobelpremiita kemiisto
- 1950 : Sir Richard BRANSON, brita entreprenisto
Mortoj
- 1374 : Francesco PETRARCA
- 1817 : Jane AUSTEN, brita verkistino
- 1967 : CASTELLO BRANCO
Specialaj tagoj kaj festoj
- Urugvajo : Tago de la konstitucio
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 17-a de julio | 19-a de julio
- 18-a de junio | 18-a de aŭgusto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:7月18日
ko:7월 18일
th:18 กรกฎาคม
KosmoKosmo estas la universo, rigardata kiel unu ordigita tuto, aparte de la tero kaj ties atmosfero. En la alteco ĉirkaŭ 120 km de la tero, atmosfero praktike forestas, pro tio objektoj povas movi rapide sen suplementaj energioj. La spaco inter planedoj ne estas tute malplena, sed ĝin plenigas rarigita gaso, suna vento kaj polveroj. La FAI Fédération Aéronautique Internationale (Internacia Aeronaŭtika Federacio) difinas la komenco de kosmo kiel 100 km super la tero.
:La vorto devenas de la greka vorto kosmos, kiu signifis "ordo" aŭ "bonordo" en Homero, sed poste, pro Pitagoro kaj aliaj filozofoj, signifis "la ordo de la mondo" aŭ, simple, "mondo", eĉ se tiu mondo ŝajnis difekta kaj pekema, kiel en la Nova Testamento.
Sciencoj pri la kosmo
- Astrofiziko - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas fizikajn kaj kemiajn fenomenojn de la kosmo.
- Astrologio - Pseŭdoscienco, kiu priskribas la karakteron de homo kaj antaŭdiras ties sorton laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. Por la antaŭdiro de la estonto astrologoj uzas horoskopon (laŭvorte signifas "horo de observo"), tabelon, kiu donas informojn laŭ la pozicioj de ĉielaj korpoj ĉe ies preciza tempo de naskiĝo.
- Astrometrio - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas la movadon kaj poziciojn de ĉielaj korpoj. Ĝi estas ankaŭ nomita Pozicia Astronomio.
- Astronomio - Scienco pri la astroj kaj kosmaj fenomenoj.
- Etnoastronomio - La esploro de astronomiaj konceptoj kaj tradicioj trans kulturoj kaj etnoj.
- Kosmografio - Scienco, studanta la movojn de la astroj kaj la astronomian sistemon de la universo.
- Kosmonaŭtiko - Scienco, kiu studas la kondiĉojn kaj pretigas la rimedojn por vojaĝoj inter la planedoj aŭ la steloj.
- Uranografio - La scienco pri la studo de la ĉielo. Uranos en Greka lingvo signifas "ĉielo??.
Famaj Sciencistoj
:Eratosteno (276-195 a.K.)
:Ĉi tiu Greka astronomo unuafoje mezuris la grandecon de la Tero. Li decidis ke la longo de polusa meridiano estas 7850 mejloj. Efektive, laŭ modernaj precizaj mezuroj ĝi egalas al 7900. Li havis sciencverkojn en Matematiko (teorio de nombroj), astronomio, filologio, filozofio, muziko.
:Klaŭdio Ptolemeo (87-150)
:La antikva Greka astronomo Ptolemeo supozis , ke la Tero estas la centro de la universo (Geocentra sistemo de la universo), kaj la Suno, Luno, planedoj, kaj steloj rondiras ĉirkaŭ ĝi. Ĉi tiu. t.n. Ptolemea Sistemo pri la universo estis akceptita dum la sekvantaj 1500 jaroj. Sian teorion li rakontis en la ĉefverko "Almagest" - enciklopedio pri antikvaj astronomiaj scioj. En la verko "Geografio", li donis geografiajn informojn de antikva mondo.
:Nikolao Koperniko (1473-1543)
:La Pola astronomo Koperniko estis kreanto de Heliocentra sistemo de la universo (helios - "suno" en greka lingvo). Ĉi tio signifas, ke la Suno kaj ne la Tero estis la centro de nia universo. Pri tio li rakontis en la verko "Pri cirkulado de ĉielaj sferoj" (1543). La ideo estis akre disputata komence kaj katolika eklezio malpermesis ĝian propagandon dum 1616-1828.
:Johano Kepler (1571-1630)
:Germana astronomo, unu el fondintoj de moderna astronomio. Li eltrovis leĝojn de la movoj de planedoj, surbaze de kio kunmetis planedajn tabelojn. Kepler eltrovis ke la orbitoj de la planedoj estas elipsoformaj (ovala) anstataŭ antaŭe supozita rondaj. Antaŭ Keplera eltrovo, astronomoj pensis, ke la orbitoj de ĉiuj planedoj estis perfektaj cirkloj. Li inventis teleskopon, en kiu objektivo kaj okulario estas ambaŭflanke konveksaj lensoj.
:Galileo Galilei (1564-1642)
:Galileo estas konsiderinda la unua astronomo kiu uzis teleskopon. Li mem konstruis teleskopon, kiu pligrandigadis objektojn 32-oble, per kiu eltrovis kvar satelitojn de Jupitero, makulojn sur la Suno kaj kraterojn sur la luno. La teleskopo ankaŭ permesis al Galileo, konfirmi Kopernikan teorion pri heliocentrismo, kontraste al Ptolemea geocentrisma teorio. La ideo ke la Suno estis che la centro de nia universo estis tiel revolucia tio, ke en 1633 Galileo estis kondamnita. Ĝis la morto li estis konsiderita kiel "katenulo de Inkvizicio", al kiu oni malpermesis diskuti pri Kopernika teorio.
:Isaako Neŭtono (1643-1727)
:Angla matematiko, mekanikisto, astronomo kaj fizikisto, fondinto de klasika Mekaniko. Ĉi tiu Brita astronomo estas eltrovinto de la principo de gravito, donis teorion pri la movo de ĉielaj korpoj, kreis bazon de la Ĉiela Mekaniko.
:Edmond Halley (1656-1742)
:Ĉi tiu Brita astronomo kalkulis orbitoj pli ol 20 kometoj. Antaŭdiris pri la apero de la kometo en 1758, kiu poste estis nomita pro li. Li kunmetis katalogon de astroj de suda ĉielo.
:William Herschel (1738-1822 )kaj John Herschel (1792-1871)
:Ĉi tiuj Anglaj astronomoj, patro kaj filo, unuafoje faris plenan studadon de steloj kaj nebuloj. William Herschel identigis pli ol 800 duoblaj steloj kaj pri 2500 nebuloj. Nur 100 nebuloj estis konata antaŭ li. Lia filo, John Herschel, elmigris al Sudafriko por kelkaj jaroj por krei katalogon de la steloj en la Suda Hemisfero, kiu ne estis videbla en Anglio. Li ankau eltrovis multajn novajn duoblajn stelojn kaj nebulojn.
:Edwin HUBBLE (1889-1953)
:La Usona astronomo Edwin Hubble klasifikis la malsamajn specojn de galaktikoj en la universo kaj disvolvis la teorion pri tio, ke la universo estas vastigata, kiu estas nomita Hubble'a Leĝo. La Hubble spacteleskopo, kiu estis kunprenita dum kosma flugo en 1990 estis nomita en lia honoro.
----
Vidu ankaŭ:
Kosmoesploro
Kosmonaŭtoj
[S]: Vikiarbo > Universo > Kosmo
[M]: Galaksio ~ Konstelacio ~ Sunsistemo ~ Kosmoesploro
nb:Kosmos
TeroJen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
-0,6: trilobito, konkulo, konko, krabo, salikoko, omaro, polpo, loligo
-0,5: fiŝo, osto, vertebrulo, likeno, musko, filiko, skorpio, miriapodo, Saharo ĉe la Suda Poluso kaj sub glacio. kontinentoj: Nordameriko, Eŭropo, Siberio, Gondvanolando oceanoj: Pantalaso, Japeto, Teiko, Uraliko
-0,4: vivo surtera: pulmo, amfibio, insekto, arbaro, flugilo (muŝoj), reptilio, Laŭrazio
-0,3: reptilioj superas: dinosaŭroj, trilobitoj tute pereiĝis, koleoptero, kurkulio, socio (insekta): blato, termito; mamulo, varma sango,
-0,2: krokodilo, birdo, testudo, iktiosaŭro, Gondvanolando frakasis, floro, abelo, makropo, Himalajo, Andoj
-0,1: dinosaŭroj tute pereiĝis, formiko, elefanto, baleno, Rokmontaro, herbo, palmopiedo (en Svedio!), muso, kuniklo, simio, homo, inteligenteco, maŝino
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Vidu ankaŭ:
Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero
----
Kategorio:Sunsistemo
ja:地球
ko:지구
ms:Bumi
simple:Earth
th:โลก
zh-min-nan:Tē-kiû
1974Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1974
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1974 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 59-a Universala Kongreso de Esperanto en Hamburgo.
- Fino de estraro de Ivo LAPENNA kaj inico de prezidanteco de Humphrey TONKIM en UEA.
- Apero de Esperanto en perspektivo.
- Fondita Brazila Konsilantaro de Esperanto.
- Argentino : Fino de la epoko de Juan PERÓN.
- Francio : Valéry GISCARD D'ESTAING fariĝis la nova prezidento de la Franca Respubliko (1974-1981).
- Merkuron vizitis Mariner 10.
- Gvineo-Bisaŭo sendependiĝis de Portugalio.
- UAE : Fuĵajro: emiriĝis Humad Bin Muhammad aŝ-Ŝarki.
- Al UNO aniĝis Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo-Bisaŭo.
- Cipro : la nacio disiĝis: la turkoj regis la nordon de la insulo, la grekoj la sudon.
- Pasporta Servo : la unuan fojon ke ĝi aperis
- Etiopio : Eltrovita faman fosilon de Aŭstralopiteko nomata "Lucy".
Kulturaj eventoj
Ortografio:
- Islando: Z oficiale anstataŭiĝas de S.
Naskiĝoj
- 22-a de julio : Franka POTENTE
- 24-a de oktobro : Joaquin PHOENIX
Mortoj
- Malba TAHAN
- Štěpán URBAN
- Carlos DOMINGUES
- Vilibald SCHEIBER
- Hungario : SZATHMÁRI Sándor
- 19-a de januaro : Franz NABL
- 2-a de februaro : Marieluise FLEISSER
- 20-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 9-a de junio : Hispanio : Miguel Angel ASTURIAS
- 1-a de julio : Juan Domingo PERÓN
- 11-a de julio : Svedio : Pär LAGERKVIST
- 29-a de julio : Germanio : Erich KÄSTNER
- 26-a de aŭgusto : Charles LINDBERGH
- 4-a de oktobro : Anne SEXTON
- 10-a de oktobro : Marie Luise KASCHNITZ
- 15-a de decembro: Hermanus Jacob BLOKKER
----
1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1974年
ko:1974년
simple:1974
th:พ.ศ. 2517
Santa Croce di Magliano
Santa Croce di Magliano to miejscowość i gmina we Włoszech, w regionie Molise, w prowincji Campobasso.
Wg danych na rok 2004 gminę zamieszkuje 4 936 osób, 94,9 os./km².
Źródło danych: [http://www.istat.it Istituto Nazionale di Statistica]
Kategoria:Miejscowości WłochKategoria:Prowincja Campobasso
Karty grafiki darmowe mp3 hotel madrid firma sem |
|
|
|
|