:: wikimiki.org ::
| Jorge CAMACHO |
Jorge CAMACHO
Esperanto-kulturo > Esperantlingva literaturo > Esperanto-verkisto > Jorge CAMACHO
-----
Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] estas verkisto en Esperanto.
Camacho naskiĝis en Zafra, Ekstremaduro, Hispanio en 1966 kaj eklernis esperanton en 1980. Li estis membro de Akademio de Esperanto de 1992 ĝis 2001. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. De 1999 li loĝas en Madrido kaj plu laboras kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. Nuntempe li spicas sian liberan tempon per lernado de la franca kaj la tajvana ĉina.
Camacho estis alelektita al la Akademio de Esperanto en 1992. La 15an de aŭgusto, 2001 li anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo. Tamen, li restas aktiva: li daŭre recenzas, kaj verkas poemojn, kvankam malpli ofte ol antaŭe.
Plurfoje li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.
Inter liaj preferataj verkoj kaj aŭtoroj troviĝas la Eposo pri Gilgameŝ, Miĥail BULGAKOV, Albert CAMUS (La mito de Sizifo), Karel ČAPEK, Miguel ESPINOSA, Omaro ĤAJAMO, Konstantinos KAVAFIS, Danilo KIŜ, Fernando PESSOA, Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO kaj Olaf STAPLEDON.
Verkoj
Camacho famiĝis pro siaj poemoj kaj noveloj de la malfruaj 1980-aj jaroj.
Camacho estas membro de la ibera grupo au Ibera Skolo de Esperantlingvaj verkistoj.
En la 1990-aj jaroj, li komencis publike kontraŭstari Giorgio SILFER pro lia interpreto de raŭmismo. Li mokis Silfer-on en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (inspirita de romano de Miĥail BULGAKOV) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de la foiro.
Listo de verkoj
Tradukoj
- poemoj de Á. González en Astura bukedo, 1987
- Letero el Palestino (politika eseo de S. Alba, 1990)
Noveloj kaj romanoj
- Pandemonio (rakontaro, kun aliaj aŭtoroj, 1990)
- Sur la linio, 1991
- Ekstremoj (kun Fernández, Neves, kaj Liven Dek, 1997)
- La ĉapo de la sterko-vermo (traduko de la aŭtoro, 1995)
- La Majstro kaj Martinelli (satira novelo, 1993)
- kontribuis al Sferoj 10 (2000) kaj Mondoj 2001 (2001).
Poemaroj
- Ibere libere ( kun Miguel FERNÁNDEZ, Gonçalo NEVES kaj Liven DEK, pseŭdonimo de Miguel GUTIÉRREZ, 1993)
- Laste aperis: Celakantoj (eld. Bero, 2004)
- Laste aperis: Saturno (dulingva hispana-esperanto, eld. Bero, 2004). Aperitive legeblas en Vikipedio praformikoj.
La jena dataro enhavas la verkajn datojn kaj lokojn de ĉiuj poemoj publikigitaj en ambaŭ ĉi-supre menciitaj unuaŭtoraj poemaroj, kio inkludas ankaŭ tiujn de Ibere libere. Ankaŭ la poemo Banala rimportreto, publikigita en neniu libro, troviĝas sur la listo.
Eseoj
- La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) (pamfleto movada, 1988/1999)
- La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto (en Lingva arto, 1999)
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/literaturo/roman/camacho.html Jorge CAMACHO]
- [http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/saturnpost.html La saturna skorpio], de Gonçalo NEVES
- [http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/celakantpost.html Galabijo en Bruselo], de Mauro NERVI
- [http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/liturgifoir.html La liturgio de l' foiro (kun suplemento)] aŭ [http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/foirismo.html La liturgio de l' foiro (unua eldono, nekompleta)]
- [http://www.geocities.com/al_fab_et_o/capsterkverm.pdf La ĉapo de la sterko-vermo]
- [http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/ekstremoj.html Ekstremoj]
- [http://esperanto.net/literaturo/poem/iberliber.html Ibere libere]
- [http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/majstrmart.html La Majstro kaj Martinelli]
ligo al recenzoj
- [http://esperanto.net/literaturo/recenzintoj.html#camacho recenzoj fare de Camacho]
Camacho Jorge
Kategorio:Akademio de Esperanto
Kategorio:Hispanaj esperantistoj
Esperanto-kulturoEsperanto > Esperanto-kulturo
----
Esperanto-kulturo entenas ĉiujn terenojn sociajn, ekonomiajn, intelektajn kaj kulturajn, kie Esperanto estas uzata.
Historio
- Historio de la Esperanto-movado
- Gravaj esperantistoj
- Historio de la Esperanto-movado laŭ landoj kaj regionoj
- Iamaj Esperanto-Asocioj
- Historiaj Esperanto-gazetoj
Artoj
- Esperantlingva literaturo
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-filmoj
- Esperanto-humuro
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-muziko
- Esperanto-originaloj
- Esperanto-teatro
- Esperanto-tradukoj
- Esperanto-verkistoj
- Denaskaj Esperanto-parolantoj
- Esperantio
- Esperanto-asocioj
- Esperanto-bibliotekoj
- Esperanto-domoj
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-flago
- Esperanto-gazetoj
- Esperanto-kluboj
- Esperanto-mono
- Esperanto-movado
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-projektoj
- Esperanto-radioj
- Esperanto-renkontiĝoj
- Esperanto-simboloj
- Zamenhof/Esperanto-Objektoj
Esperantologio
- Esperant'
- Esperanto-vortaroj
- Esperanto-tradukoj
Kulturo
Esperanto-verkisto
Esperanto-kulturo > Esperantlingva Literaturo > Esperanto-verkisto
-----
Esperanto-verkisto estas iu kiu verkis aŭ verkas originale aŭ per traduko en Esperanto
[http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Originala literaturo en Esperanto] : En la jena ttt-ejo troviĝas listoj de aŭtoroj, originalaj romanoj, noveloj/rakontoj, dramoj kaj poemaroj verkitaj originale en Esperanto kaj aperintaj de 1898 ĝis nun, en multaj kazoj ligitaj al dokumentoj kun pliaj informoj pri aŭtoroj kaj verkoj, inkluzive kelkajn centojn da recenzoj. La tuto formas ampleksan kaj espereble kreskontan datenaron. Esperanto-beletristo originala
__NOTOC__
Alfabeta listo
A
Hendrik ADAMSON -
William AULD
B
Julio BAGHY -
Imre BARANYAI -
Penka BATOEWA -
Louis BEAUCAIRE -
Kazimierz BEIN (Kabe) -
Leo BELMONT -
BENCZIK Vilmos -
Mişu BERARU -
Gerrit BERVELING -
Marjorie BOULTON -
Hindrik Jan BULTHUIS
C
Jorge CAMACHO -
Theodor CEJKA
D
Aleksandro DAMBRAUSKAS -
Dekerido -
Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN
E
EMBA -
Stellan ENGHOLM -
István ERTL
F
Jan FILIP
G
Aldo de' GIORGI -
Antoni GRABOWSKI -
Paul GUBBINS
H
Marie HANKEL -
Nikolaus HOVORKA
K
KALOCSAY Kálmán (Peter Peneter) -
Stanislav KAMARYT -
Jiri KAREN -
Josef KAVKA -
Leopoldo KNOEDT -
Antoni KOFMAN -
Boris KOLKER -
Nadina KOLOVRAT -
Nikolai KURZENS
L
Georges LAGRANGE -
Eŭgeno LANTI -
Ivo LAPENNA -
Laŭlum -
Ĝilberto LEDON -
Pál LENGYEL -
Rolando LEVRO -
Ulrich LINS -
Francisko Valdomiro LORENZ -
Lorjak
M
Verda Majo -
Carmel MALLIA -
Jaroslav MAŘÍK -
Perla MARTINELLI -
MIYAMOTO Masao -
Eŭgeno MIĤALSKI -
Julian MODEST -
Abel MONTAGUT
N
NEMERE István -
Mauro NERVI -
Gonçalo NEVES -
Vlastimil NOVOBILSKÝ -
Amalia NÚÑEZ DUBÚS
O
Frantisek OMELKA
P
Karolo PIĈ -
Claude PIRON -
Brian PRICE-HEYWOOD -
Edmond PRIVAT -
Frederic PUJULÀ Y VALLÉS -
František PYTLOUN
R
Josef RUMLER -
Johan Hammond ROSBACH
S
Stanislav SCHULHOF -
Richard SCHULZ -
Raymond SCHWARTZ -
Tibor SEKELJ -
Giorgio SILFER -
Trevor STEELE -
Ezra Clark STILLMAN -
Spomenka ŠTIMEC -
Julie SUPICHOVA -
Jaroslav SUSTR -
SZATHMÁRI Sándor -
SZILÁGYI Ferenc
Ŝ
Teodoro ŜVARC
T
Poul THORSEN -
TÓTH Endre
U
ÚJLAKY-NAGY Tibor -
Stefo URBAN -
Eli URBANOVA
V
Henri VALLIENNE -
Vladimir VANA -
Vladimir VARANKIN -
Valda VINAŘ
W
Gaston WARINGHIEN -
Cor WILLEMS (Dekerido) -
Eugen WÜSTER
Z
Ludoviko ZAMENHOF -
Felikso ZAMENHOF
Laŭ nacioj
Laŭ ĝenroj
Verkisto Verkisto Verkisto Verkisto Kategorio:Esperanto-verkistoj
ZafraZafra estas hispana urbo situanta sud-okcidente en la provinco Badajoz, en la regiono kaj aŭtonoma komunumo Ekstremaduro. Ĝi havas (laŭ datumoj de 2003) ĉ. 15.500 loĝantojn. Ĝi estas unu el la plej gravaj urboj en la provinco. En ĝi naskiĝis la esperanto-verkisto Jorge CAMACHO.
Kategorio:Urboj de Hispanio
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
Akademio de Esperanto
Esperanto > Lingvaj institutoj > Akademio de Esperanto < Akademio
----
La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon, same kiel la aliaj nacilingvaj Akademioj.
Historio
La antaŭulo de la Akademio de Esperanto estis la Lingva Komitato, kiu havis "superan Komisionon" nomatan "Akademio". En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj, kaj ricevis la nomon "Akademio de Esperanto". Vidu la historio de Akademio kaj Lingva Kominato ĉe la artikolo: Lingva Komitato kaj Akademio.
Decidoj kaj rekomendoj
Pri landnomoj (el 1974, 1985, 1989, 2003)
"Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno" (1990)
"Rekomendoj pri propraj nomoj" (1989)
Pri pasivaj participoj(el 1967 kaj 1989)
"Esprimo de la aganto en komplementa funkcio" (1986)
"Pri niaj alfabeto kaj ortografio" (el 1982)
"Pri la vorto 'po'" (el 1974)
"Pri kelkaj misuzoj" (el 1973)
"Pri la refleksivo" (el 1971)
"Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado" (el 1967)
Membraro
La Akademio de Esperanto konsistas el la sekvaj 45 kolegoj (la informoj validas de Septembro 2004).
- S-ro Dao Anh Kha
- S-ino Perla ARI-MARTINELLI
- D-ro AŜVINI Kumar
- S-ro Marc BAVANT
- S-ro Gersi Alfredo BAYS
- S-ro Vilmos BENCZIK
- S-ro Gerrit BERVELING
- D-ro Werner BORMANN
- D-ino Marjorie BOULTON
- S-ro André CHERPILLOD
- D-ro Renato CORSETTI
- Prof. Probal DAS GUPTA
- S-ro Edwin de KOCK
- S-ro Michel DUC-GONINAZ
- S-ro Gbeglo Koffi
- S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ
- S-ro Ottó Haszpra
- Prof. Christer KISELMAN
- D-ro Boris KOLKER
- D-ino KOUTNY Ilona
- Prof. Erich-Dieter KRAUSE
- Prof. Sergeo KUZNECOV
- Prof. Jouko LINDSTEDT
- S-ro Li SHIJUN (Laŭlum),
- D-ro François LO JACOMO
- S-ino Anna LOWENSTEIN
- D-ro Carmel MALLIA
- Prof. Geraldo MATTOS
- S-ro Stefan MAUL
- Prof. Carlo MINNAJA
- S-ro Brian MOON
- S-ro Andrzej PETTYN
- S-ro Sergej B. POKROVSKIJ
- S-ro Otto Prytz
- S-ro Baldur RAGNARSSON
- S-ro Flavio REBELO
- S-ro Francisko Simonnet
- S-ro Trevor STEELE
- S-ino Spomenka ŠTIMEC
- D-ro Humphrey TONKIN
- Prof. Amri WANDEL
- D-ro John C. WELLS
- S-ro Bertilo WENNERGREN
- S-ro XIE Yumin
- S-ro YAMASAKI Seikô
De majo 2002 la Akademio konsistis el la jenaj membroj: S-ino Perla ARI-MARTINELLI, D-ro AŜVINI Kumar, D-ro Julius BALBIN, S-ro Gersi Alfredo BAYS, S-ro Vilmos BENCZIK, S-ro Gerrit BERVELING, D-ro Werner BORMANN, D-ino Marjorie BOULTON, S-ro André CHERPILLOD, D-ro Renato CORSETTI, Prof. Probal DAŜGUPTO, S-ro Edwin de KOCK, S-ro Michel DUC-GONINAZ, Prof. Hitosi GOTOO, S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ, Prof. Christer KISELMAN, D-ro Boris KOLKER, Prof. GAKU Konisi, D-ino KOUTNY Ilona, Prof. Erich-Dieter KRAUSE, Prof. Sergej KUZNECOV, S-ro Georges LAGRANGE, Prof. Jouko LINDSTEDT, D-ro François LO JACOMO, S-ino Anna LOWENSTEIN, D-ro Carmel MALLIA, Prof. Geraldo MATTOS, S-ro Stefan MAUL, Prof. Carlo MINNAJA, S-ro Brian MOON, S-ro Andrzej PETTYN, S-ro Sergej B. POKROVSKIJ, S-ro Baldur RAGNARSSON, S-ro Johan Hammond ROSBACH, S-ro Li SHIJUN (Laŭlum), D-ino Sabira STAHLBERG, S-ro Trevor STEELE, S-ino Spomenka ŠTIMEC, D-ro Humphrey TONKIN, Prof. Amri WANDEL, D-ro John C. WELLS, S-ro Bertilo WENNERGREN, S-ro XIE Yumin, S-ro YAMASAKI Seikô.
Eksteraj ligoj
- [http://www.akademio-de-esperanto.org/ TTT-ejo de la Akademio de Esperanto]
Kategorio:Esperanto
Kategorio:Akademio
-
ja:アカデミーオ・デ・エスペラント
BruseloGeografio > Eŭropo > Belgio > Bruselo
----
Belgio
Bruselo (france:Bruxelles, nederlanda:Brussel, Germane:Brüssel) estas la ĉefurbo de Belgio. La regiono de Bruselo estas dulingva kun plejmulto da francparolantoj.
Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.
Bruselo kiel belga kaj eŭropa centro
Bruselo apartenas al la Brusela Ĉefurba Regiono. Pro la internacieco de la multaj internaciaj institucioj kaj la granda nombro de eksterlandanoj, apenaŭ plu troveblas veraj bruselanoj. Tiuj ĉi eĉ ekhavis propran nomon, Ketje en la brusela lingvo. La origine parolata lingvo estas brabanta dialekto de la nederlanda lingvo. Ĝi lingve sin karakterizas i.a. je la multaj fremdvortoj de la franca lingvo. Ankaŭ ekzistas brusela varianto de la franca lingvo parolata en Bruselo. En ĝi troveblas pluraj fremdvortoj de la nederlanda lingvo kaj certa influo je la prononco.
Historio
La nomo Bruselo devenus de Broekzele. La urbo ekestis ĉirkaŭ kelta fortikaxjo (latine: "castrum") ĉe la rivero Seno en la 10a jarcento. La distrikto Brabanto konsistis el kvar graflandoj, de kiuj la graflando Bruselo situis plej oriente (probable limigita ĝis la regiono inter la riveroj Seno kaj Dejlo. Jam antaŭ la fino de la jaro 1000 la graflandon Bruselon ekapartenis al la grafo de Loveno.
La grafoj de Loveno kaj Bruselo ĉirkaŭ 1085/1086 ankaŭ ekestis landgrafoj de Brabanto. En 1229 Bruselo ekhavis urbajn rajtojn de Henriko I de Brabanto. La urbo ekhavis aŭtonomion kaj la industrio kaj komerco de drapo iĝis gravaj. La urbo Bruselo sub la Aŭtria regado ankoraŭ pligraviĝis kaj povis plifortigi sian funkcion kiel ĉefurbo sub la franca kaj nederlanda regixmoj.
Inter la jaroj 1357 kaj 1379 novaj remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la urbo, ĉar la unuaj ekestis tro malgrandaj. tiu ĉi remparo koincidis kun tio kio nun nomiĝas la kvinangulon. En la 15a jarcento Bruselo floris sub regado de la dukoj de Burgonjo kaj la Habsburganoj.
En 1695 Bruselo estis atakita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Pli ol 400 domoj, inter kiuj ĉiuj konstruaĵoj de la Granda Placo krom la urbodomo, estis detruitaj. En la jaroj poste la konstruaĵoj ĉirkaŭ la Granda Placo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ tiuj ĉi domoj estas admireblaj en la belega stilo de tiu periodo.
Belga ĉefurbo
En 1830 okazis la Belga Revolucio en Bruselo post la prezentado de la teatraĵo De Stomme van Portici en la Reĝa Teatro de la Mono. Je la 21a de julio Leopoldo I de Belgio ekregis kiel unua reĝo de la belgoj. Li forigis la urbajn remparojn kaj rekonstruigis multajn konstruaĵojn.
La nova belga ŝtato konsiderinde plirapidigis la ellaboradon de Bruselo. En 1830 Bruselo estis Brabanta nederlandlingva urbo. Post la sendependeco estis grava enmigrado de francoj (revolucianoj kaj aliaj) kaj de valonaj oficistoj petitaj de la juna belga registaro por homfortigi la nacian administradon. Tiu registaro estis regata de la alta burĝaro kaj la nobelaro. Nur ili havis voĉdonrajto. Ili deziris ellabori la naciajn instituciojn nur en ilia propra lingvo. Tiel la nederlanda lingvo estis forpelita de ĉiuj urbaj instancoj kaj de la registaro. Tiu ĉi lingva diskriminacio koincidis do kun la socia kaj politika diskriminacio de la ordinara popolo (kaj de la malpli alta burĝaro). Unika fenomeno estas rilate al tio la ekesto de tipa brusela parollingvo, varianto de la flandra lingvo, sed kun forta influo de la franca.
En la deknaua jarcento ankaŭ Bruselo konis fortan industrian evoluon. sub la regado de Leopoldo I pluraj prestiĝaj konstruaĵoj estis konstruitaj por la ĉefurbaj instancoj. Ankaŭ kelkaj hodiaŭaj parkoj, grfandaj avenuoj kaj tutaj kvartaloj estis konstruitaj. La rivero Seno estis tegmentita (ĉar la poluado alportis malsanojn) kaj la palaco de la justico estis konstruita.
Pro la forta premo de la registaro kaj la enmigrado de franclingvanoj, ankaŭ la enloĝantoj de Bruselo pli kaj pli franciĝis. Malgraŭ ĉio tamen la franca lingvo nur ekde la mezo de la dudeka jarcento estas la nombre plej parolata lingvo.
Kune kun tiu ĉi evoluo ankau la ĉefurba regiono kreskis. Ĉirkaŭ la 19a jarcento ĝi nur konsistis el ses komunumoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. Proporcie al la urbigo kaj francigo, ankaŭ la ĉirkaŭataj komunumoj estis aligitaj. Tio ĉi oni faris okaze de la ĉiudekjara lingvonombrado. Se la nombro de franclingvanoj kaj dulingvanoj atingis certan limon, la koncernata komunumo estis aligita al la ĉerfurba regiono.
Turismaj vidindaĵoj
flandra lingvo
- la Granda Placo
- la Reĝa Teatrejo de la Mono
- la statuo de Manneken Pis
- la Atomium, konstruita okaze de la Internacia Ekspozicio de Bruselo en 1958.
Konataj bruselanoj
- Jacques BREL, kantisto
- Toots THIELEMANS
- Johan VERMINNEN, flandra kanzonisto
- Hergé, bidlstria desegnisto kiu kreis Tinĉjon
- Victor HUGO loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Charles BAUDELAIRE loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Karl MARX loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Constantin MAUNIER, skulptisto
- Eduard DOUWES DEKKER (Multatuli) tie verkis en la jaro 1859 la faman libron "Max Havelaar"
- Hendrik CONSCIENCE tie vivis de 1868 ĝis sia morto en 1883
- Pierre ALECHINSKY, artisto
Bruselo kaj Esperanto
Antaŭ la Dua Mondmilito estis tie Mondpalaco kun Esperanto Sekcio. Tie okazis la 4-a SAT-kongreso 14-18 aŭgusto de 1924; ĉirkaŭ 90 partoprenantoj el 14 landoj.
En Bruselo naskiĝis Léon BERGIERS.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.brussel.be/ Oficiala retpaĝo de la urbo Bruselo] (en lingvoj angla, franca, germana, hispana kaj nederlanda)
- [http://www.ilotsacre.be/images/virtualvisit/Grand_Place-Grote_Markt.htm Virtuala vizito] (dulingva nederlanda - franca)
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Urboj de Belgio
ja:ブリュッセル
ms:Brussels
simple:Brussels
Eŭropa UnioGeografio > Kontinentoj > Eŭropo > Eŭropa Unio
----
La Eŭropa Unio estas organizo de ŝtatoj en Eŭropo; formas ĝin nun 25 membraj ŝtatoj. La Unio kreskadis el provoj instigi politikajn kaj ekonomiajn ligojn inter la eŭropaj nacioj por revivigi la regionon post la detruado de la dua mondmilito, kaj por preventi tian militon en la estonteco.
Membroj
Fondintoj (1950)
- Belgio
- Francio
- Germanio
- Italio
- Luksemburgio
- Nederlando
Aliĝintaj en 1973
- Danio
- Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Respubliko de Irlando
en 1981
- Grekio
en 1986
- Hispanio
- Portugalio
Kun la germana reunuiĝo en 1990
- La teritorio de GDR
en 1995
- Aŭstrio
- Finnlando
- Svedio
en 2004
- Ĉeĥio
- Estonio
- Hungario
- Kipro
- Latvio
- Litovio
- Malto
- Pollando
- Slovakio
- Slovenio
Aliĝontaj post 2007
- Bulgario
- Rumanio
Aliĝontaj poste
- Kroatio
- Turkio
Lingvoj
Oficialaj lingvoj
La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas:
- angla
- ĉeĥa
- dana
- estona
- finna
- franca
- germana
- greka
- hungara
- hispana
- itala
- irlanda (ekde 2007)
- latva
- litova
- malta
- nederlanda
- pola
- portugala
- slovaka
- slovena
- sveda
Kromaj lingvoj uzataj traktate
La hispana registaro baldaŭ proponos la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficiala lingvo en la estonta Eŭropa Konstitucio.
Valutoj
La ĉefa valuto estas eŭro. La eŭro estas oficiala valuto en 12 de la 25 membrostatoj de la Eŭropa Unio, en:
- Aŭstrio
- Belgio
- Francio
- Germanio
- Grekio
- Finnlando
- Hispanio
- Italio
- Luksemburgo
- Nederlando
- Portugalio
- Respubliko de Irlando
Aliaj unianaj landoj daŭre uzas la proprajn monvalutojn.
Simboloj
Detale ĉe Eŭropaj simboloj
- Eŭropa flago
- Eŭropa himno: eltiraĵo el la Simfonio 9-a de Ludwig van BEETHOVEN, ankaŭ alnomata Himno al Ĝojo.
Konstitucio
Detale ĉe Eŭropa Konstitucio
Institucioj kaj organoj
; Eŭropa Parlamento : Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU, ĝi situas en Strasburgo, Bruselo kaj Luksemburgo. La plenkunsidoj okazas ĉefe en Strasburgo. Ĝi kontribuas al la leĝfaro de la Eŭropa Unio kun la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj alportas demokratan kontrolon al la funkciado de EU.
; Eŭropunia Konsilio : Ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj.
; Eŭropa Konsilio : Ĝi konsistas el la registarestroj de la membroŝtatoj, escepte por Francio, kiun reprezentas la ŝtatestro. Ne konfuzenda kun la Konsilio de Eŭropo, internacia organiizo sidanta en Strasburgo.
; Eŭropa Komisiono : Ĝiaj membroj estas elektataj de la estraroj de la membroŝtatoj. La Eŭropa Komisiono estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. La eŭropa komisiono situas en Bruselo.
; Jura Kortumo :
; Revizora Kortumo :
; Eŭropa Centra Banko : Situas en Frankfurto. Ĝi estas la eldona banko de la eŭro, la komuna valuto de 12 membroj de EU. Ĝi celas regi la inflacion ene de Eŭrolando.
; Ekonomia kaj Socia Komitato :
; Komitato de regionoj :
; Eŭropa Banko de investoj :
; Eŭropa Ombudsmano :
; Eŭropa pacperanto :
Programoj kaj politikoj
- Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko aŭ KAP (longtempe la ununura Eŭropunia politiko)
- Programo Phare : programo por helpi aliĝontajn landojn
- Programo Comenius : prilingvaj edukaj interŝanĝoj (kiuj ŝajnas preteratenti tion, kion diris antaŭvidante Esperanton!)
La ideo de Esperanto kiel la oficiala lingvo
Programo Comenius Ĉi tiu parto de la artikolo ankoraŭ ne estas preta. Vi povas helpi post klako al la butono «redaktu».
Eksteraj ligiloj
el Monato (gazeto) (2003/4, p.17)
Vidu ankaŭ
- Afrika Unio
fiu-vro:Õuruupa Liit
ja:欧州連合
ko:유럽 연합
ms:Kesatuan Eropah
simple:European Union
th:สหภาพยุโรป
zh-min-nan:Europa Liân-bêng
Finna lingvonomo: suomi (suomen kieli)
parolantoj: 6 milionoj (el kiuj 4,7 milionoj en Finnlando)
landoj: Finnlando (oficiala lingvo), Svedio, Rusio (en Karelio la dua oficiala lingvo)
origino: urala, pli precize finn-ugra, parenca al la estona, samea kaj, pli fore, hungara lingvoj.
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:
:Isä meidän, joka olet taivaissa.
:Pyhitetty olkoon sinun nimesi.
:Tulkoon sinun valtakuntasi.
:Tapahtukoon sinun tahtosi myös maan päällä niin kuin taivaassa.
:Anna meille tänä päivänä jokapäiväinen leipämme.
:Ja anna meille anteeksi velkamme,
:niin kuin mekin annamme anteeksi velallisillemme.
:Äläkä saata meitä kiusaukseen,
:vaan päästä meidät pahasta.
:(Sillä sinun on valtakunta
:ja voima ja kunnia iankaikkisesti.)
:Aamen.
Interesa aspekto de la finna lingvo estas, ke la ununombra triapersona pronomo "hän" ne distingas inter ina kaj vira sekso en la sama maniero kiel "ri" de la riisma Esperanto.
Famaj finnlingvaj aŭtoroj
Aleksis KIVI - Elias LÖNNROT - Mika WALTARI
Finnaj vortoj en Esperanto:
saŭno, suoma(1), lirli(2), kantelo(3), runo(4), madala(5), raŭmismo(6)
Notoj:
(1) "finna" ĝermandevenas
(2) sono de rivereto, uzata interalie en la Esperanta traduko de Kalevala
(3) finna liuto
(4) vers-tipo
(5) antikvaĵo, signifinte "malprofunda" laŭ la finna 'matala', uzita de frua poeto en la unua eldono de Esperanta Antologio
(6) Laŭ la devenurbo Rauma.
Kategorio:Finna lingvaro
ja:フィンランド語
ko:핀란드어
Hispana lingvoĈi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio.
----
La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio.
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas
unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba
kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de
Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de
parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco
kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata
tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.
Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.
Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.
En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.
Historio
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina
vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio,
kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj
Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas
plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame
(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama
de Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Hispana lingvo kaj Esperanto
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:
Identaj (laŭ litero):
al,
de,
gusto,
la,
lago,
libro,
lino,
mano,
mil,
minuto,
oro,
piano,
piloto,
pino,
polvo,
sola,
teatro,
tubo,
veneno,
vino,
ktp.
Tre similaj:
alto (alta),
amar (ami),
barba (barbo),
blanco (blanka),
campo (kampo),
cantar (kanti),
claro (klara),
color (koloro),
comenzar (komenci),
dolor (doloro),
dormir (dormi),
droga (drogo),
estar (esti),
fábrica (fabriko),
flor (floro),
grande (granda),
ir (iri),
lana (lano),
león (leono),
luna (luno),
mar (maro),
miel (mielo),
pan (pano),
pensar (pensi),
pluma (plumo),
picar (piki),
que (ke),
rana (rano),
sal (salo),
seco (seka),
seis (ses),
taza (taso),
té (teo),
tener (teni),
venir (veni),
vender (vendi),
verde (verda),
vivir (vivi),
ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la
sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,
boca [boka] (buŝo),
caballo [kabaljo] (ĉevalo),
playa [plaja] (plaĝo),
ktp.
Hispanaj vortoj en Esperanto
bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo)
Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto
Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio
Famaj kantistoj en la hispana lingvo
La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira
Vidu ankaŭ
- Hispanaj Idiotismoj
Eksteraj ligoj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
- [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
- [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101]
ja:スペイン語
simple:Spanish
Madrido
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Madrida Regiono > Madrido < Urbo
----
Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio kaj de la samnoma regiono.
- Hispana nomo: Madrid [madrid']
- Situo: 3°43’ O, 40°24’ N
- Loĝantaro: oficiale 3,2 milionoj; kun la aglomeraĵo ĉ. 4 milionoj.
Historio
Madrido estis fondita dum la islama okupado de Hispanio, kun la nomo Magerit, kaj ĝi havis precipe defendan rolon rilate la tiam pli gravan urbon Toledo.
En 1561 la reĝo Filipo la 2-a faris ĝin ĉefurbo de la tuta ŝtato, kaj de tiam ĝi daŭre kaj senhalte kreskis, ĝis fariĝi la plej enloĝata hispana urbo.
La Burbonoj ĝin plibeligis. En ĝi okazis aŭ ekis granda parto de la hispana historio: la komenco de la t.n. Milito de Sendependiĝo (kontraŭ Napoleono) aŭ la sieĝo dum la enlanda milito.
Dum la 11-a de marto de 2004 okazis en Madrido teruraj teroristaj atakoj en pluraj trajnoj.
La nuna urbestro nomiĝas Alberto RUIZ-GALLARDÓN.
Monumentoj kaj vidindaĵoj
Madrido estas sidejo de la Prado-Muzeo kaj de la Muzeo Reĝino Sofia de nuntempa arto.
La Reĝa Palaco estis konstruita en la 18-a jarcento en la loko de la unua maŭra kastelo, Ĝi ne plu estas loĝata de la reĝoj, kaj ĝi estas vizitebla.
Aliaj vidindaĵoj: centra placo Puerta del Sol, Arkeologia Muzeo, egipta templo Templo de Debod, nova katedralo Almudena, oficeja distrikto Paseo de la Castellana.
Madrido havas du tre grandajn parkojn, tre vizitatajn: la Retiro kaj la Casa de Campo (Kampo-domo).
La nokta vivo estas tre vigla.
Kulturo
Madrido posedas plurajn universitatojn, inter kiuj la Universidad Complutense, la plej grandan de Hispanio, kaj la Universidad Autónoma de Madrid.
Granda parto de la hispana kultura vivo havas sian sidejon en Madrido, precipe rilate muzikon kaj kinon.
Transporto
Madrido situas en la centro de la Ibera duoninsulo, kaj havas facilan konekton kun ĉiuj urboj hispanaj. Ĝi estas deirpunkto al ekskursoj al aliaj urboj kiel Toledo, Alcalá de Henares aŭ El Escorial.
La internacia flughaveno de Madrido nomiĝas Barajas.
Madrido posedas tre ampleksan metro-reton.
Madrido kaj Esperanto
Esperanto ekfloris en Madrido en la fino de la 19-a jarcento. Dum multaj jaroj okazis kursoj en la kultura ejo Ateneo de Madrid.
En la 20-aj jaroj, Madrido estis la sidejo de la tuthispana asocio Hispana E-Asocio.
En 1968 la urbo estis gastigejo de la Universala Kongreso de Esperanto.
La esperantista grupo de Madrido nomiĝas Madrida Esperanto-Liceo.
Loĝas en Madrido famaj esperanto-verkistoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo, nome Jorge CAMACHO kaj Miguel FERNÁNDEZ.
Kategorio:Urboj de Hispanio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:マドリード
ko:마드리드
simple:Madrid
th:มาดริด
Portugala lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Portugala
----
Nomo: português (purtugejŝ)
Parolantoj: 194 milionoj
Lando de origino: Portugalio
Skribo: latina
specimeno: "La Patro Nia" ([http://www.wikipedia.com/upload/paternoster-pt-pt.mp3 Aŭdigu sondosieron])
Pai nosso que estais no céu
Santificado seja o vosso nome
Venha a nós o vosso reino
Seja feita a vossa vontade
Assim na terra como no céu
O pão nosso de cada dia nos dai hoje
Perdoai-nos as nossas ofensas
Assim como nós perdoamos a quem nos tem ofendido
E não nos deixeis cair em tentação
Mas livrai-nos do mal
----
La portugala lingvo estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala. Ĝi estas en la sama rango ol la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.
Origino de la portugala lingvo:
- La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj: unu branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia sude, nomita muslin-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodoj - la arkaika/arĥaika portugallingvo (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la moderna portugallingvo (15-a jarcento ĝis nun).
Strukturo
Fonemiko
Portugala Fonemiko:
a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)] - , s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ] - , z [ze] - krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dablju aŭ duplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).
- La /R/ estas multmaniere elparolata de portugallingvanoj. La prononco ĥ estas komuna nur en Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, ankaŭ eblas prononci h, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭ rr kiel en sudo de brazilo kaj proksime al limoj de Hispanio, kaj ankaŭ retroflekse en areo de indiĝena influo.
- La litero x, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn: /z/: exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/
Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn: á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú, ü (ĉi-lasta "ü", en Brazilo nur, ne reprezentas la franca u au la germana ü, sed /ŭ/ post g aŭ q: lingüiça= lingŭisa). Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliteroj "ch" (kiel esperanta ŝ), "lh" (/λ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" (/ŋ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k, tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj.
Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭa fonemo.
En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj: ão kaj õe, preskaŭ nepronunceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom da) estas pronuncata /kŭãŭn/(unusilaba!). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/.
Grave en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala silabo povas estas forta, duonforta aŭ malforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononciĝas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvo kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (estas).
Tonika silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (ia brazila birdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto.
La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo.
Estas tutnecese fari la sandion aŭ ligon de vortoj en la prononcado.
Morfologio
Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala: flekseblaj kaj neflekseblaj.
Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj.
----
Artikoloj: povas esti aŭ definita aŭ nedefinita. La definita povas esti maskla singulara (o), maskla plurala (os), ina singulara (a) kaj ina plurala (as). La nedefinita povas esti maskla singulara (um), maskla plurala (uns), ina singulara (uma) kaj ina plurala (umas).
----
Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la "ĉefaj" kiu indikas la kvanton kaj la "ordaj" kiuj indikas la rangon.
::Ĉefaj numeraloj (1-20): um, dois, três, quatro, cinco, seis, sete, oito, nove, dez, onze, doze, treze, quatorze, quinze, dezesseis, dezessete, dezoito, dezenove, vinte.
::Ordaj numeraloj (1-a ĝis 20-a): primeiro, segundo, terceiro, quarto, quinto, sexto, sétimo, oitavo, nono, décimo, undécimo, duodécimo, décimo terceiro, décimo quarto, décimo quinto, décimo sexto, décimo sétimo, décimo oitavo, décimo nono, vigésimo.
----
Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon).
:Personaj pronomoj: Eu (mi), tu (ci), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi), eles (vira ili), elas (ina ili).
Ne estas io kiel "ĝi", "oni" aŭ "ri", sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós outros" por traduki la esperanta ni. "A gente" (laŭlitere la gento) estas nepersona ni, uzata kiam la parolanto metas sin en la amaso de homoj (granda aŭ malgranda) kiu agas kiel nur unu individuo. "Nós outros" estas la ekskluda ni, t. e., "ni sen vi". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale ne estas uzata "tu" (ci) aŭ "vós" (vi), sed "você" (plurale "vocês"); "tu" oni uzu por enfazo (tiu enfazo varias regione) kaj "vi" nur en religia preĝoj.
----
Estas du tipoj de "nomoj" en portula lingvo: substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko+tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari pluralo oni metas -s post la tema vokalo, se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, ekscepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klare): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knabino), lebre/lebres (leporo/leporoj), lapis/lapis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn.
La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro.
----
Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Havas tri tempoj (futura, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivon, indikativon kaj imperativon), tri aspektojn (perfektan, pluolperfektan kaj daŭran) kaj ses personojn. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn.
-----
Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive).
----
Konjukcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.
Sintakso
La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je):
Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron), Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis), a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).
En la brazila variaĵo de la lingvo, kiu estas pli konservema ol la portugala, estas tutlibera la metado de adverbo, inkluzive "não" (ne). La portugala variaĵo por prozordaj kialoj fariĝis pli rigida ekde la 17-a jarcento:
Não sei/ Sei não (brazila variaĵo)(mi ne scias). Eu não vou (mi ne iros) Não vou eu (dum inversio, t. e, antaŭ dependa frazo)(ne iros mi) aŭ Eu vou não (brazila variaĵo) (mi iros ne) samsignifas, nur havas stilan sanĝon.
Fenomeno kurioza en portugallingva sintakso estas la "ekscitiĝo" de kelkaj vortoj sur la akuzativaj pronomoj. Estas kompleksa fenomeno por montri ĉi tie.
Parolantoj
Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas lingvo oficiala:
- Portugalio (10.000.000) - lando en Okcidenta Eŭropo (ankaŭ 3 milionoj da homoj en Galegio, Hispanio, parolas la galegan, portugalan dialekton)
- Acoroj (238.000) - Portugalaj insuloj en la Norda Atlantiko
- Madejro (438.000) - Portugalaj insuloj en la Atlantiko apud Afriko
- Brazilo (182.000.000) - vasta lando en Ameriko
- Insularo Kabo-Verdo (405.000) Atlantikaj insuloj apud Okcidenta Afriko
- Gvineo-Bisaŭo (1.250.000) - lando en Okcidenta Afriko
- Sao-Tomeo kaj Principeo (155.000) - insuloj en la Golfo de Gvineo, Atlantiko
- Angolo (11.177.000) - granda lando en Suda Afriko
- Mozambiko (19.125.000) - granda lando en Suda Afriko apud la Hinda Oceano.
- Orienta Timoro (555.000) - lando sur la orienta parto de Timoro en la Malaja insularo.
Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Bombajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio.
Eksteraj ligiloj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Portugala/ katalogo DMoz]
- [http://www.brazilo.com/portugala/ Kurso de Portugala Lingvo] (principe la brazila variaĵo) por Esperantistoj
- [http://groups.yahoo.com/group/portugues_asia/ português_ásia] Propagar e restaurar o português na Ásia
ja:ポルトガル語
ko:포르투갈어
simple:Portuguese language
th:ภาษาโปรตุเกส
zh-min-nan:Portugal-gú
Franca lingvo]
La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj.
La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm).
Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
- 52,8 - Francio
- 6,4 - Kanado
- 5,1 - Alĝerio
- 5,1 - Haitio
- 4,4 - Eburbordo
- 3,3 - Belgio
- 2,6 - Zairio
- 2,1 - Tunizio
- 1,9 - Usono
- 1,8 - Kameruno
- 1,2 - Madagaskaro
- 1,2 - Niĝero
- 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.
Dialektoj
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.
Historio :
; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn.
; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem.
; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland.
; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp
; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.
Influo al Esperanto
La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...
Eksteraj ligoj
- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro)
:[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/]
!
als:Französische Sprache
ja:フランス語
ko:프랑스어
simple:French language
th:ภาษาฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-gí
Ĉina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina
Specimeno: La Patro Nia:
:我们在天上的父,
:愿人都尊你的名为圣。
:愿你的国降临,
:愿你的旨意行在地上,
:如同行在天上。
:我们日用的饮食,
:今日赐给我们。
:免我们的债,
:如同我们免了人的债。
:不叫我们遇见试探;
:救我们脱离凶恶。
:因为国度,权柄,荣耀,
:全是你的,直到永远。
:阿们。
:Wǒ-mén zài tiān-shàng de fù
:Yuàn rén dōu zūn nǐ-de míng wéi shèng
:Yuàn nǐ-de guó jiàng-lín
:Yuàn nǐ-de zhǐ-yì xíng-zài dì-shàng,
:Rú-tóng xíng-zài tiān-shàng
:Wǒ-mén rì-yòng de yìn-shí,
:Jīn-rì cì-gei wǒ-mén
:Miǎn wǒ-mén-de zhài,
:Rú-tóng wǒ-mén miǎn-le rén-de zhài
:Bú jiào wǒ-mén yù-jiàn shì-tan,
:Jiù wǒ-mén tuō-lí xiōng èr.
:Yīn-wei guó-dù, chuán-bǐng, róng-yào,
:Chuán shì nǐ-de, zhí-dào yǒng-yuǎn,
:ā-mén.
La ĉindevenaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo)
Eble, kiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. Tial la normĉina estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la normĉina mem havas multajn dialektojn.
La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la skribon pǔtōnghuà en la lernejoj de la tuta Ĉinio kaj en Tajvano.
Alia grava ĉina lingvo estas la kantona, (ĉine: yuè aŭ 廣東話 gwong dung wa), la lingvo de Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.
Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la mina 35.000.000.
Vidu ankaŭ:
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- sistemoj uzataj por montri prononcon de la lingvo por alilandanoj, kaj ankaŭ landanoj:
- Pinyin, Wade-Giles, Bopomofo
ĉinaj dialektoj
HAN-LINGVO estas uzata ĉefe de han-etno, la plejparto de la ĉina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Ĉinio, tial han-lingvo kutime nomiĝas ĉina lingvo. Pro historiaj kaŭzoj han-lingvo havas en diversaj lokoj multajn variojn, t.e. dialektojn. En malsamaj lokoj oni aŭdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne.
Diversaj dialektoj malfaciligas interkomunikiĝon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikiĝon, en la 50-aj jaroj Cinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Ĉinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Ĉinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la ĉinaj nacimalplimultoj daŭre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn en siaj regionoj, tamen tutlande ĉiuj popolanoj uzas putonghua. En Ĉinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, tamen komprenas unu alian.
Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kaŭzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolviĝo de han-lingvo kaj de longa tempo gi populariĝas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Ĉinio ĝis Kunming en sudokcidenta Ĉinio, de Nankino en sudorienta Ĉinio
ĝis Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta Ĉinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikiĝi sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Ĝenerale la dialektoj de la moderna hanlingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jianĝi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(keĝja)-an, kaj ĉiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 ĝis 100 milionoj da homoj. La 7 ĉefaj dialektoj povas dividi sin ankaŭ en multajn branĉojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaŭ historiaj faktoroj.
La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata ĉefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca ĉefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto populariĝas ankaŭ en la famaj urboj Ŝanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaŭ en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uziĝas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata ĉefe en Guangdong, sed ĝi estas parolata ankaŭ en Guanĝi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaŭ en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jianĝi. Kejia-dialekto estas tute alia. En la historio la kejia-anoj ĉiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili loĝas ĉefe en Guangdong, Guanĝi, Fujian kaj Jianĝi. Ankaŭ en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Ĉinio, oni parolas ĉefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaŭ kejia-an, sed nun ĉiuj ĝiaj novaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj ĉinaj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon.
En Ĉinio ĉiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Ĝenerale, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la branĉoj de la norda dialekto kaj putonghua - plej malgranda.
La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas | | |