Historio > Historiistoj > Jozefo Flavio
----
Jozefo Flavio, Flavius Josephus (latine) aŭ Josef Ben-Matitjahu (hebree) (ĉ. 37 - 100), estis juda historiisto de la 1-a jarcento. Li prezentas al ni la ĉefan kaj plej detalan bildon de tiama Judio, kiu naskis [kristanismo|kristanismon]] kaj ribelis kontraŭ Romio. Li skribis en eleganta helena por ne-judoj. Li estas pli konata laŭ lia latina nomo, kiun li prenis kiel malsklavigito (do, familiano) de la imperiestroVespasiano.
Jozefo, estinte sacerdoto de aristokrata familio, servis dum la ribelo kontraŭ Romio kiel komandanto de la juda armeo en Galileo. Li estis kaptita de la romianoj, sed poste gajnis sian liberecon kaj revenis al Jerusalemo por konvinki la judojn
kapitulaci al Romio, pri kio li ne sukcesis. Romio detruis la ribelon, Jerusalemon kaj la Templon. Jozefo vidis la Templon forbruli je la 9-a de avo (10-a de aŭgusto) en 70 p.K.
Post la milito Jozefo verkis librojn de historio pri la judoj, sub la aŭspicio de la imperiestro. Liaj du ĉefaj verkoj estas:
- Peri tou Ioudaikou polemou ("Pri la juda milito") - priskribas la militon de la judoj kontraŭ Romio de 66-73.
- Ioudaike arĥaiologia (93, "Judaj antikvaĵoj") - priskribas la historion de la judoj de la kreo de la mondo ĝis la Juda Milito. La unuaj 13 libroj paralelas la Biblion, sed libroj 14-20 priskribas la tempon inter la Makabeoj kaj la Juda Milito kaj estas nia ĉefa historio pri la judoj en tiu tempo. Josephus utilis fontojn judajn kaj helenajn (iuj fontoj nun estas perditaj al ni) kaj skribis por legantoj de helene kleriĝintaj. Ĝi inkluzivigas paragrafon, kiu, se vere de Jozefo, estus la unua atesto juda (ne kristana) pri Jesuo.
Li ankaŭ verkis aŭtobiografion en 90 kaj Kata Apionos ("Kontraŭ Apiono") en 100 pri argumentoj kontraŭ judismo. Li ankaŭ planis verki libron por klarigi judismon, sed tia verko estas nekonata al ni.
------
Eminentan romanan triologion pri lia vivo verkis Lion FEUCHTWANGER.
ja:フラウィウス・ヨセフスko:요셉푸스 플라비우스
Historio
La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitajinformoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
- Dionizos el Trakio verkis La "Gramatiko-arto", kiu rigardatas kiel la unua traktato de scienca lingvoscienco.
- En RomioMarius ekas esti sesfoje Konsulo, spite ke romia leĝo tion malpermesas.
Judio aŭ Judujo estis nomo por antikva lando de Judoj en suda Palestino. Alia nomo por ĝi estas Judeo.
Judeo estis regno starigita de judoj revenintaj el la babilona ekzilo. En la jaro -63 ĝi estis konkerita de Pompeo kaj iĝis dependa de Romio. Ek de jaro 6 ĝi estis romia provinco.
Inter 41 kaj 44 la regiono estis laŭnome aŭtonoma reĝlando sub Herodes Agrippa, sed poste denove romia provinco. Ĉirkaŭ 70 okazis ribelo kaj bataloj kun Romio, partoj de la provinco estis detruitaj.
En 135 la nomo de la provinco, kies teritorio variis, estis ŝanĝita al Syria Palaestina (latine siria Palestino).
ja:ユダヤ
Greka lingvo
Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo
----
parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia:
Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς,
αγιασθήτω το όνομά σου.
Ελθέτω η βασιλεία σου,
Γενηθήτω το θέλημά σου,
ως εν ουρανώ κι επί της γης.
Τον άρτον ημών τον επιούσιον
δος ημίν σήμερον.
Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών,
Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών.
Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν,
Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού.
Αμήν
Historio
La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.
La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina.
Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo.
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo.
Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.
- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato
La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika.
La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.
Geografio > Azio > Mezoriento > Jerusalemo < Historio - Religio
----
Jerusalemo (hebrelingvejeruŝalajim ירושלים, arablingveal-Quds القدس) estas urbo en la mezoriento. Israelo konsideras ĝin sia ĉefurbo, sed la plej multaj landoj ne agnoskas tion kaj havas siajn ambasadorejojn en Tel-Avivo. La loĝantaro estas ĉirkaŭ 600,000.
Jerusalemo estas konsiderata kiel sankta urbo de Judoj, Kristanoj kaj Islamanoj.
Kun tri mil jaroj da historio, sed ankoraŭ juna ... Marŝi sur dumiljaraj pavimoj aŭ sur moderna vivoplena promenstrato... Jerusalemo estas samtempe plenaera muzeo kaj vigla, moderna urbo, kie la pasinteco vivas ene de la nuntempo.
La unika karaktero de Jerusalemo tentas la sensojn. Tio okazas en la orkolora aŭroro de la sunleviĝo respeguliĝanta de ĉiu konstruaĵo; en la nigrevestitaj viroj kaj knaboj, kiuj rapidiras al la sinagogo; en la miksiĝantaj sonoj de la preĝejaj sonoriloj kaj la vokvortoj de la muezino, kiu invitas al preĝo; en la ĉirkaŭhasto de la homoj, kiuj iras al siaj ĉiutagaj aferoj en la plej ekstraordinara urbo en la mondo.
La energio de Jerusalemo esprimiĝas en la interago de la antikvo kaj la moderno, la sankta kaj la sekulara, la surtera kaj la spirita. Vizito al la Sankta Urbo estas valora sperto, en kiu la ekscita nuntempo vivas apud la historia pasinteco.
Ĉu oni serĉas Jerusalemon de la spirito, ĉu la vivan, riĉigan ferion - la multaj niveloj kaj aspektoj de la legenda urbo plenumas ĉiun esperon kaj promeson.
Aparta sperto
Ekde kiam la reĝo Davido elektis antaŭ 3000 jaroj Jerusalemon kiel sian ĉefurbon, kaj lia filo Salomono konstruis la Unuan Templon, la nomo de la urbo elvokas ĉiam imagojn de beleco kaj respekto, aktiveco kaj ekscito. Kaj hodiaŭ, same kiel dum la antikva tempo, Jerusalemo estas samtempe destino de sennombraj pilgrimantoj, la sidejo de registaro kaj vigla metropolo, kiu ofertas ĉiun aktivecon- de la ĉiutaga ĝis la sublima.
Estas stimule promeni tra kelkaj el la unikaj urbokvartaloj kaj absorbi ilian unikan karakteron: kvartalo kie ortodoksaj judoj konservis la etoson de orienteŭropa urbo; alia kvartalo kiu havas panoramon al la Antikva Urbo kaj ĝiaj muregoj; tria kvartalo kun ekskluzivaj domoj de la turka epoko kaj artgalerioj; kaj alia, en la sino de la Antikva Urbo, en kiu arabaj komercistoj en pitoreska orienta ĉiohava bazaro ofertas al la vizitantoj buntajn varojn.
La lasta pilgrimado
Dum la biblia epoko la judoj pilgrimis la Templon tri fojojn jare, dum la festotagoj, por plenumi la religian devon de la oferdonado. Estis la pilgrimo de Pasko, kiu venigis Jesuon Kriston al la Urbo. Laŭ la tradicio la nokta rajdo de Mahometo ĉielen, por tie ricevi la Sanktan Koranon, ekis de la Templa Monto.
Tial ĉiuj tri monoteismaj religioj estas intervenintaj en la teksaĵon de la urbo, ĉiu respektanta kaj okaziganta pilgrimojn al ties variaj sanktaj lokoj: judoj al la Okcidenta Muro de la Templa Monto kaj al la malnovaĝaj trezoroj de la Juda Kvartalo; Muzulmanoj al la gloraj moskeoj ĉe la pinto de la Monto Moriah; kaj kristanoj el ĉiuj konfesioj al la multnombraj preĝejoj konstruitaj en la lokoj, kie Jesuo Kristo marŝis.
Kredantojn el ĉiu religio nutras persona "Jerusalemo de la Spirito".
Vizito al tiu-ĉi urbo estas neforgesebla sperto.
Restaĵo de la Okcidenta Muro - la plej sankta loko por ĉiu judo Universalaj valoroj ? Universalaj trezoroj
Jerusalemo eksponas siajn artefaktojn de la pasinteco kaj la trezorojn de la moderna epoko en diversaj variaj vojoj, ekde arkeologiaj parkoj ĝis subĉielaj skulptaĵoj de famkonataj artistoj.
La parlamentejon ("Knesset") ornamas tapiserio de Marc Ĉagall. En la Sanktejo de la Libro kuŝas la valoregaj pergameno-rulaĵoj de la Morta Maro, surskribitaj de ermitoj kiuj vivis en kavernoj antaŭ 2000 jaroj.
Tre vizitinda estas la fama Muzeo de Israelo kun siaj arkeologiaĵoj, riĉaj kolektoj de Judaĵoj
("Judaica") kaj modernartaĵoj.
Atesto pri la teruraĵoj de la juda Kataklismo dum la Dua Mondmilito ("Holokausto ") oni trovas en la nepre vizitenda muzeo-memorigejo "Jad-Vaŝem".
Praktikaj faktoj
Aliro: Jerusalemo troviĝas je veturdistanco de duonhoro de la fluĝaveno Ben-Gurion kaj unu horo de la kongresurbo Tel-Avivo.
Vetero: somere estas varme, kompreneble, sed tute ne humide. Tial oni konsideras la someran veteron en Jerusalemo multe pli komforta ol tiu de Tel-Avivo.
Rekomendo: oni dediĉu al vizitado de tiu-ĉi malnov-nova urbo minimume 4 tagojn!
Religio > Sanktejoj > Templo de Jerusalemo
----
La Templo de Jerusalemo estis la ununura templo de judismo, kie la antikvaj israelitoj servis sian Dion.
La nuna muro de lamentoj estas restaĵo de la "dua" Templo, konstruita post la reveno de la ekziliitoj de Babilonio, t. e., ĉirkaŭ 500 jaroj antaŭ nia erao. Ĝi estis detruita dum ribelo kontraŭ Romio je 70. Laŭ la Biblio, antaŭ la dua Templo kaj en sia sama loko staris alia, "unua" Templo, detruita de Babilonio; tamen, neniu restaĵo de tiu templo estis ankoraŭ trovita.
Ne estis tria Templo: Romio dispelis la judojn kaj nun staras sur la loko de la Templo la islamamoskeo de Al-Aqsa, kiu markas la lokon, kie, laŭ la Islamo, Mohameto ĉieliris.
Ambaŭ Temploj estis detruitaj je la 9-a de avo laŭ la juda kalendaro.
Post la detruo de la dua Templo, la Fariseoj, kiuj servis Dion ĉefe en la sinagogo, ne en la Templo, verŝajne fariĝis la ĉefa sekto inter la judoj, kvankam pluraj aliaj sektoj kaj subsektoj pluekzistis kaj disvolviĝis.
En la Templo, la judoj servis Dion laŭ la Leĝo de Moseo, oferinte bestojn. El la 613 moralordonoj "de Moseo" (fakte formaligitaj de la talmudaj rabenoj), 300 temas pri la Templo. La Samaritanoj havis rivalan templon sur la monto Gerizim.
Kiam Pompejo konkeris Jerusalemon, li eniris la Templon kaj
atendis vidi grandan idolon de la juda dio, sed nur
vidis tablon kaj kandelabron.
Dum la krucmilitoj, la militordenoMalriĉaj Kavaliroj de Kristo estis nomata Templordeno, ĉar ili kazernis en la moskeo Al-Aqsa, kiun ili kredis reston de la Templo. Templordenaj kirkoj formas oktangulon, kiel la moskeo.
Laŭ iuj kristanoj, la fino de la mondo alvenos post la konstruo de la tria Templo. Laŭ la ortodoksaj judoj, la mesio revenos, kiam la tria Templo estos konstruita. La konstruo de la tria Templo devigus la detruon de la moskeo de Al-Aqsa.
Kategorio:Judismoja:エルサレム神殿
La Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio, de Judismo
kaj Kristanismo. Ĝi estis verkita inter la jaroj -1500 ĝis 150 en la
greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al
la juda biblio la kristanoj aldonis la
Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de
Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ
kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la
judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la
mormonoj aldonis la Libron
de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj
anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la
Koranon, laŭ islamo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto.
Mohameto
Ĉefaj partoj de la Biblio
La Hebrea Biblio
La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento)
La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo [torah, תורה] + la Profetoj [neviim, נביאים] + la Skriboj [ketuvim, כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.
- Genezo - Eliro - Levidoj - Nombroj - Readmono
La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateŭĥos, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la Tanaĥo kaj la Talmudo).
- Tobit - Judit - Aldonoj al Ester - 1 Makabeoj - 2 Makabeoj - Saĝeco de Salomono - Siraĥ - Baruĥ
: - Letero de Jeremia - Aldonoj al Daniel - 1 Esdras - - 2 Esdras - - Preĝo de Manase - - 3 Makabeoj - 4 Makabeoj - Psalmaro de Salomono - Psalmo 151 - Ĥanoĥ
kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma Katolika Eklezio, kaj en la nova eldono (2003) de la Sankta Biblio en Esperanto. La steletitaj libroj troviĝas en anglalingvaj protestantaj "apokrifoj", kaj oficiale presiĝas ankaŭ en apendico de la Romkatolika Biblio, kvankam ne rigardate de la Roma Eklezio kiel kanonaj. La ceterajn en la listo rekonas iuj orientaj ortodoksaj eklezioj (jen greka, jen slavaj, jen etiopia...) sed ne aliaj nek la okcidentaj eklezioj.
Libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.
Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)
la Evangelioj: - Mateo - Marko - Luko - Johano
Priskribas la instruon, vivon, krucumadon kaj releviĝon de Jesuo Kristo, kiu laŭ kristanoj, estas la atendita mesio de la profetoj de la juda biblio.
historio:Agoj
Historio de la fruaj jaroj de la eklezio, kiam Kristanismo estis disvastigata al la orienta Mediteraneo.
letero de Judas: - Judas
Leteroj de la apostoloj Paŭlo, Jakobo,
Petro, Johano kaj Judas al la fruaj kristanaj eklezioj.
la fintago: - Apokalipso
Priskribas la finon de ĉi tiu mondo, la Tagon de Juĝo kaj la fondon de la nova mondo.
Pri la Biblia Enhavo
La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aŭ ĵurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon kaj doktrinon de Judismo kaj Kristanismo.
Aliaj aldonoj kaj sintenoj pri Biblio
Talmudo
La Talmudo: laŭ Judismo parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno, kaj ĝia komentaro (la gemaro), finfine estis enskribita en la sesa jarcento. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por Judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la Tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la
skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ multe konas) la Talmudon.
Korano
La Korano: Laŭ Islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano. Dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.
Zamenhof tradukis la tutan Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en Esperanton. Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1910, kaj por pruvlegi la tradukon de la Zamenhof versio. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla King James Version. En 1926, ambaŭ tradukoj eldoniĝis sub la nomo La Sankta Biblio. La Duakanonajn Librojn tradukis Gerrit BERVELING; la katolika parto de la Duakanonaj Libroj aldoniĝis je 2003 al La Sankta Biblio de 1926.
EdE-B
Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian RUST kaj Alfred Edward WACKRILL kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Zamenhof mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Zamenhof konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J. M. WARDEN. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta E-a Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E', Geneve, 1926, p: l37.) - Nombro de bibliopartoj venditaj en Esperanto ĝis 35 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14,231. M. C. BUTLER.
Kategorio:Abrahamaj religiojKategorio:Sanktaj librojja:聖書ko:성서nb:Bibelensimple:Biblezh-min-nan:Sèng-keng
Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine, Jesus Christus; greke, Ιησους
Χριστος /jesus ĥristos/)
estis juda predikanto kaj profeto, kiu verŝajne naskiĝis en
Nazareto kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Fidindaj
historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia
vivo estas kolektitaj en la kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de
la Nova Testamento de la kristana Biblio. Laŭ
kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem,
kaj li resurektis du tagojn post sia morto sur la kruco.
Notu: Ĉi tiu artikolo asertas pri li nur tion, kion samepokaj nekristanaj fontoj asertis pri li, kaj raportas kristanan aŭ partian kredon pri li kiel tia.
La nomo Jesuo Kristo
Jesuo venas el la latinaIesus, kiu siavice venas el la helenaIesous (Ιησους). La helena formo estas transliterado de la aramea nomo Jeŝua (ישוע) /jeŝŭa/, mallonga formo de hebreaJehoŝua (יהושע) /jehoŝua/, kiu signifas "la sinjoro estas savado" aŭ "Jehovah savas".
La titolo Kristo venas, tra la latina, el la helenaĤristos (Χριστος), kiu signifas unktita. La helena formo estas laŭvorta transskribo de Messiah el la hebrea mashiyakh (משיח) aŭ arameam'shikha (משיחא).
En araba lingvo, Jesuo estas rekonata de islamanoj kiel profeto Isa bin Marjam (عيسى بن مريم), de arabaj kristanoj kiel Jasu al-Masih (يسوع المسيح).
Jesuo parolis aramee, kiu tiam estis komuna lingvo en Galileo kaj Judeo; sekve dum sia vivo li estis konata kiel Jeŝua. Li verŝajne ankaŭ parolis la komercan helenan, kaj liaj studoj pri skribaĵoj igis lin familiara kun la hebrea.
Vivo
Jesuo naskiĝis ĉirkaŭ -6 -- eble je la printempo de -5 -- en Judio, gubernio de Romio. Laŭ la Biblio, Jesuo naskiĝis sub la reĝo Herodo la Granda sub la Stelo de Bet-Leĥem. Do li ŝajne naskiĝis inter -12 kaj -4.
Laŭ tradicio, lia naskiĝtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko), kvankam li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravediĝis, ŝi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fianĉo de Maria, aliaj romia soldato, kaj eĉ aliaj -- la kristanoj kaj islamanoj -- la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo loĝis en Egipto. Li ŝajne havis almenaŭ unu fraton, Jakobo, kvankam li eble estis kuzo aŭ duonfrato.
Jesuo faris miraklojn, allogis sekvantojn for de judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj Romio, li aperis antaŭ Poncio Pilato, la Romia aŭtoritato de Judio (reginte 26-36), kaj, verdiktita kulpa, estis mortigita sur kruco de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko (grava Juda ferio je la komenco de printempo) ĉirkaŭ 33 por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita.
Kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Bedaŭrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la releviĝo ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco.
Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj enoko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena).
Interpreto
Laŭ la kristanoj , Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskigita de virgulino, Maria , kiu estis gravedigita de la Spirito Sankta (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bona vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).
Notu: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco: La Patro, Dio kiel la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo; La Filo, Dio kiel homo, kiel Jesuo mem; kaj La Spirito Sankta, Dio kiel spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo.
Laŭ la Nova Testamento, Jesuo neniam klare diris ke li estas Dio aŭ la Filo de Dio. Li neniam eĉ nomis sin Jesuo -- anstataŭ li uzis la kuriozan titolon, Filo de Homo. Aliflanke, li ne korektis aŭ neis la uzon de Filo de Dio kaj agas kiel Dio, ne kiel homo: ekzemple, li pardonis pekojn kaj piediris sur la maro. Lia dieco estas manifestita ne per diro sed per ago.
"Tute Dio, tute homo": en la fruaj jarcentoj, multe de herezoj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du. Finfine, je la jarcento IV, la Eklezio asertis ke Jesuo estas, de nasko, tute homo kaj tute Dio, ke li enhavas du naturojn (dia kaj homa) sed estis nur unu persono. Sed kvankam li estis tute homo, li estis naskigita sen la originala peko de Adamo (la unua homo laŭ judismo, kristanismo kaj islamo), sen naturo pekema.
Al kristanoj, Sankta Paŭlo, kiu verkis preskaŭ duonon de la Nova Testamento, estas la precipa interpretisto de Jesuo.
Resumo de la kristana kredo pri Jesuo estas en La Kredo Nicea.
Laŭ la judoj , Jesuo estis falsa kaj blasfemanta profeto kiu sorĉis kaj logis judojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo.
Laŭ la gnostikoj , Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la jarcento I aŭ II. La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo.
Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia releviĝo ne estis neatendita.
...
Laŭ la islamanoj , Jesuo, nomigita Isa en la araba, estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis naskigita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aŭ filo de Dio kaj ne estis najlita al kruco. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noah, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li -- ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.
Kiel la kreskinta miskompreno (= judismo) pri la mesaĝo de Moseo necesigis la alvenon de Jesuo, tiel la kreskinta miskompreno (= kristanismo) pri la mesaĝo de Jesuo necesigis la alvenon de Mohameto, la fina profeto.
Pri la kruco kaj releviĝo, laŭ la Korano, Jesuo nur ŝajnis morti sur la kruco kaj poste Dio levis lin al si.
Laŭ la bahaanoj, Jesuo estis unu el la naŭ ĉefaj Mesaĝistoj de Dio, tiu por la epoko de la Romia Imperio, kaj ĝis la revelacio laŭ Mahometo. Bahaanoj akceptas la eldirojn de Kristo pri Sia Dieco, sed interpretas ilin laŭ la koncepto de Manifestiĝoj de Dio. Li estis perfekta spegulo de Dio, manifestante la Diajn atributojn kaj Volon, tamen ne la Dia Esenco Mem. Li estas Fondinto de la Kristana Kredo. Laŭ bahaanoj, Li estis Manifestiĝo de Dio, naskiĝis de virgulino, kaj faris miraklojn. Tamen, ili kredas ke Lia postmorta reviviĝo post krucumado devas esti interpretita metafore. Li venis duan fojon en Bahá'u'lláh, la Manifestiĝo por tiu ĉi epoko (mil jarojn) kaj Promesito de ĉiuj antaŭaj religioj.
Laŭ la modernistoj , Jesuo eble ne eĉ ekzistis sed estis mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ releviĝis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoroJohn Dominic CROSSAN en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").
La modernistoj interpretas la miraklojn (aŭ almenaŭ la raportojn pri ili) kiel pruvo ke Jesuo estas mito; la judanoj ke li estis sorĉisto; la islamanoj, ke li estis santka profeto; kaj la kristanoj, ke li estas Dio mem -- sed nur la kristanoj kredas ke li leviĝis el la mortintoj.
Fontoj
La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj inter jaroj 70
kaj 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la jarcento II, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso.
La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas ĝin.
Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la jarcento II aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.
Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo estas ne la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo, verkitaj dum 48-63 (du jardekojn post la morto de Jesuo). Spite ilian fruecon, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo -- Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj.
La precipaj fontoj el la 1-a jarcento laŭ jardeko:
- 30-oj: Jesuo krucumita
- 40-oj:
- 50-oj: la leteroj de Paŭlo: Romanoj, 1 Korintanoj, ktp.
- 60-oj: Q, Marko
- 70-oj: Signoj, 1 Petro
- 80-oj: Luko, Agoj, Mateo
- 90-oj: Hebreoj, Apokalipso, Jakobo, 2 Tesalonikanoj, Efesanoj, Johano, 1 Klemento, Didakeo
La Didakeo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la 4-a jarcento. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88–97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj liaj apostoloj.
(La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj).
Vidu ankaŭ: Logos - Mortotuko de TorinoKategorio:KristanismoKategorio:ProfetojKategorio:Bibliaj personojko:예수 그리스도ms:Yesus Kristusja:イエス・キリストsimple:Jesusth:เยซู คริสต์zh-cn:耶穌基督zh-tw:耶穌基督
Judismo
Judismo aŭ judaismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
- ortodoksa judismo - konservativa judismo - reformisma judismo - rekonstruisma judismo
Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis:
- La Fariseoj - La Sadukeoj - La Esenoj
kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento ankaŭ estis la malgranda sekto de la kristanoj.
Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale
rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj.
La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj
ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo.
Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaitoj, kiuj
fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj,
kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.
La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la unua jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel
filon de Dion, kaj sin mem kial kulmino de judismo. Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel
la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ
vidpunktojn.
En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese
postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la
babilona kaptperiodo, la israela religio devenis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj.
La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio etabliĝis
multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.
Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filosofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis
kredantoj je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto,
ekzemple - etabliĝis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuele
venkinta flanko en la Biblio mem.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la
Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj
sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentiĝitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris heretikajn. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj
kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda
nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la etabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficiaj hierarkiaj rilatoj
inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tie:
# Dio ekzistas
# Dio estas ununura
# Dio estas senkorpa
# Dio estas eterna
# Preĝu nur al Dio
# La vortoj de la profetoj estas veraj
# La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
# La Torao estis donita al Moseo
# La Torao estas neŝanĝebla
# Dio estas ĉioscia kaj ĉiopova
# Dio punas kaj rekompencas
# La Mesio venos kaj regnos
# La mortintoj releviĝos
Tradiciaj kristanoj kredas same, krom ke ili diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj originala peko. La islamano kredas same krom li diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj -- la Korano -- estas veraj.
Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksoj kaj la konservativoj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("chumash") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la chumash, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la chumash al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la
reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.
Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesio, kiel Jakob FRANK, Sabetai CVI, Simon BAR-KOĤBA.
La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto
de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis
tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon
je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruktionisma judismoj malakceptas ĝin.
Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa
kaj konservativa judismo ankaŭ devigas manĝadon de ne-koŝeraj manĝaĵoj, dum la reformisma judismo
ĝenerale vidas la ritaj leĝoj de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝoj pri koŝeraj manĝajĝoj kiel tradicioj.
Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiun regionon rekonitan kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.
Post morto ....
Fino de la mondo ...
Lake is a town located in Mississippi. As of the 2000 census, the town had a total population of 408.
Geography
Lake is located at 32°20'36" North, 89°19'41" West (32.343228, -89.328193).
According to the United States Census Bureau, the town has a total area of 2.8 km² (1.1 mi²). None of the area is covered with water.
Demographics
As of the census of 2000, there are 408 people, 147 households, and 108 families residing in the town. The population density is 143.2/km² (370.2/mi²). There are 159 housing units at an average density of 55.8/km² (144.3/mi²). The racial makeup of the town is 44.36% White, 55.15% African American, 0.00% Native American, 0.00% Asian, 0.00% Pacific Islander, 0.00% from other races, and 0.49% from two or more races. 0.00% of the population are Hispanic or Latino of any race.
There are 147 households out of which 33.3% have children under the age of 18 living with them, 46.9% are married couples living together, 22.4% have a female householder with no husband present, and 26.5% are non-families. 24.5% of all households are made up of individuals and 10.9% have someone living alone who is 65 years of age or older. The average household size is 2.78 and the average family size is 3.31.
In the town the population is spread out with 27.0% under the age of 18, 13.2% from 18 to 24, 25.7% from 25 to 44, 20.6% from 45 to 64, and 13.5% who are 65 years of age or older. The median age is 34 years. For every 100 females there are 86.3 males. For every 100 females age 18 and over, there are 79.5 males.
The median income for a household in the town is $28,333, and the median income for a family is $40,833. Males have a median income of $28,000 versus $16,250 for females. The per capita income for the town is $12,858. 21.6% of the population and 20.0% of families are below the poverty line. Out of the total population, 32.1% of those under the age of 18 and 32.6% of those 65 and older are living below the poverty line.
Betzenweiler liegt in 556 bis 616 Meter Höhe genau zwischen dem Heiligen Berg Oberschwabens - dem Bussen - und dem Federsee.
Geschichte
Betzenweiler wurde erstmals Das Oberbergische Land als Bestandteil des Naturparks Bergisches Land wird oft als Erholungsgebiet genutzt. Es bietet ein abwechslungsreiches Naturpanorama bestehend aus Tälern, Bergen, Wiesen, tiefen Forsten, Siefen und Talsperren.
Ein etwa 1.500 km großes Netz von Wanderwegen bietet jedem die Möglichkeit, eine passende Strecke zu finden. Sämtlic
Werbeliner See
Der Werbeliner See ist ein Tagebaurestsee südwestlich von Delitzsch und nördlich von Leipzig in Sachsen. Er ist aus dem ehemaligen Tagebau Delitzsch-Südwest hervorgegangen, wird seit dem 8. Dezember 1998 aus der Luppe geflutet und soll 2005 oder 2006 seinen endgültigen Wasserstand erreicht haben. Im März 2004 war er nach Angaben der Baden-Württemberg, Deutschland und gehört zum Landkreis Böblingen.