Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Judoj

Judoj

La Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan ligon al la teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento. Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:
- Sefardoj
- Aŝĥenazoj Je 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: Antaŭ 1930, Rusio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua Mondmilito, Hitlero mortigis 35% el la Judoj en la mondo. La restintoj plejparte migris al Usono aŭ Israelo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento tre antikva kaj profunde influa. Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn judajn. La Judoj, kiuj plej grave influis la nejudan socion en la moderna periodo, estis ĝenerale nereligiaj, almenaŭ laŭ la tradicia senco: Spinozo, Markso, Lev TROCKIJ, Freŭdo, Ejnstejno, Zamenhof, ktp. Iasence, oni povus diri, la Okcidento mem estas civilizo duone greka kaj duone juda.

Kiu estas Judo?

La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento. Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havas aŭ havis judan edukon aŭ identiĝon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio. Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksoj, ricevis la revelacion en Sinai). En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion similan al la reformista. Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu avon aŭ avinon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-Judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj. Kategorio:Judismo ja:ユダヤ人 ko:유대인

Etno

Etnografio > Etno ---- La monda loĝantaro, kiu nun superas 6 miliardojn, prezentas buntan bildon laŭ etna, kultura, lingva, rasa kaj religia vidpunkto. Oni supozas, ke en nia planedo vivas 3-4 miloj da popoloj. La termino popolo klarigeblas kiel vasta grupo de homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, kaj loĝantaj kune, plej ofte en la sama lando. Kutime ili havas ĝeneralajn stabilajn specifajn ecojn de kulturo (inkluzive lingvon) kaj psiko, kaj ankaŭ memkonscion de sia unueco kaj diferencon de alia komunumo. Lastatempe en scienca literaturo tiusence oni ofte uzas la terminon "etno" (devenas de malnovgreka - popolo, tribo), ĉar "popolo" havas ankaŭ aliajn signifojn: loĝantaro, grupo de homoj, laboruloj, civitanoj, ktp. Oni distingas tri ĉefajn historiajn tipojn de etnoj: tribo, popolo, nacio. Laŭ tradicio oni apartenas tribon al primitiva epoko, popolon - al sklavposeda kaj feŭda sistemoj, kaj nacion - al kapitalismo kaj socialismo. Por multnombraj popoloj estas kutima dispartigo je subetnoj aŭ etnografiaj grupoj, kiuj aperas rezulte de apartigo de teritorioj, pro neplena asimilado de alidevenaj grupoj, pro historie kaŭzitaj specialaj statusoj, rasa kaj konfesa diferenco. Ekzemple, inter germanoj konserviĝis multaj etnografiaj grupoj - Bavaroj, Ŝvaboj,k.a. kun kelkaj etnografiaj specifikaĵoj. Aliflanke, la termino "metaetno" signifas komunumon de popolgrupoj havantan komunajn trajtojn de kulturo kaj memkonscio, kvankam ili povas diferenci laŭ origino. Unuj el ili estas rezulto de genetika kaj lingva proksimeco (slavoj, araboj, latinamerikanoj), aliaj - de teritoria kunvivado (baltianoj, nordkaŭkazianoj) aŭ religia unueco. Ĉiuj taksonomiaj rangoj de etnaj komunumoj: subetnoj, etnoj kaj metaetnoj faras komplikan hierarkian sistemon, kio reliefiĝas en homa memkonscio. Unu homo povas sin konsideri kaj slavo (metaetno), kaj ruso (etno), kaj pomorano (subetno), kvankam plej forte senteblas inklino al sinidentigo per meza rango - etno. Ĉiu historia tipo de etnoj estis kaj estas objekto de komplikaj procesoj de reciprokaj influoj. Ekzistas tri tipoj de etnoprocesoj:
- Konsolido - kunfandiĝo de apartaj popoloj au iliaj partoj al pli grandaj etnaj komunumoj, ekzemple, triboj transformiĝas je nacio;
- Asimilado - intermiksiĝo de malgrandaj popolgrupoj al aliaj pli grandaj popoloj,
- Integriĝo - apero de superetnaj komunumoj en multnaciaj ŝtatoj per interfluo de diferencaj triboj, popoloj, nacioj, apero de komunaj kulturaj ecoj. Pri la studo kaj esploro de la etna fenomeno okupiĝas sciencoj: Antropologio, Etnografio k.a. Vd. ankaŭ: Klasifiko de Etnoj ms:Etnik

Hebrea lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida lingvaro > la hebrea lingvo < Judaj lingvoj ---- Judaj lingvoj La hebrea lingvo (hebree עברית, `iv-RIT) estas semida lingvo, la antikva lingvo de hebreoj en la Biblio kaj la komuna lingvo de la judoj. Oni kredas ke post la jaro 200 de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, send ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movadoj de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparigis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel parolata lingvo en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu de la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (la angla, la araba, kaj la hebrea). La hebreo-parolanta komunumo en palestino rapide kreskis kaj jam post la dua mondmilito, ekde la jaroj 1920aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto. Ĝi anstataŭis la pli malnovan hebrea-fenica alfabeto, kiu tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125. Ĉi tiu alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokaloj. Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj semidaj lingvoj, baziĝas sur tri-konsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas libron. Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija (biblioteko), sifrut (literaturo), kaj sipur (rakonto, la konsonantoj /f/ kaj /p/ estas unu fonemo en la hebrea). Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la aramea kaj la araba.

Hebrea influo en Esperanto

La rolo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estas adoptataj en fontolingvoj de Esperanto, kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj. Sen dube, la profonda kono de Zamenhof de la hebrea ankaŭ inspiris lin kun la ideo de "radikoj", de la sufikso "-ig" kaj kun kelkaj aliaj detaloj de la mekanismo de vortderivado kaj kreado. Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al esperanto. Se la angla teksto skribas SH, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto Ŝ (Ŝaron)
- [http://www.israel-catalog.com/seo/Hebrew-Speaking-Dictionary.html Hebre-parolanta vortaro (angle: Hebrew Speaking Dictionary)]
- [http://www.israel-catalog.com/seo/Hebrew-Dictionary.html Hebrea vortaro (angle: Hebrew dictionary)] Multaj personnomoj de okcidenta civilizo estas origine hebreaj: Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Mikaelo, Raĥelo Pluraj venis rekte el la hebrea: aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato, ŝoĥti. Kategorio:Lingvo ja:ヘブライ語 ko:히브리어 simple:Hebrew language th:ภาษาฮีบรู

Judismo

Judismojudaismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
- ortodoksa judismo
- konservativa judismo
- reformisma judismo
- rekonstruisma judismo Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis:
- La Fariseoj
- La Sadukeoj
- La Esenoj kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento ankaŭ estis la malgranda sekto de la kristanoj. Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj. La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo. Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaitoj, kiuj fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj, kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara. La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la unua jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel filon de Dion, kaj sin mem kial kulmino de judismo. Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ vidpunktojn. En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la babilona kaptperiodo, la israela religio devenis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj. La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio etabliĝis multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi. Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filosofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis kredantoj je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto, ekzemple - etabliĝis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuele venkinta flanko en la Biblio mem. Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentiĝitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris heretikajn. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la etabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficiaj hierarkiaj rilatoj inter la islama ŝtato kaj la rabenoj. Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tie: # Dio ekzistas # Dio estas ununura # Dio estas senkorpa # Dio estas eterna # Preĝu nur al Dio # La vortoj de la profetoj estas veraj # La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj # La Torao estis donita al Moseo # La Torao estas neŝanĝebla # Dio estas ĉioscia kaj ĉiopova # Dio punas kaj rekompencas # La Mesio venos kaj regnos # La mortintoj releviĝos Tradiciaj kristanoj kredas same, krom ke ili diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj originala peko. La islamano kredas same krom li diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj -- la Korano -- estas veraj. Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksoj kaj la konservativoj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("chumash") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la chumash, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la chumash al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon. Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesio, kiel Jakob FRANK, Sabetai CVI, Simon BAR-KOĤBA. La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruktionisma judismoj malakceptas ĝin. Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa kaj konservativa judismo ankaŭ devigas manĝadon de ne-koŝeraj manĝaĵoj, dum la reformisma judismo ĝenerale vidas la ritaj leĝoj de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝoj pri koŝeraj manĝajĝoj kiel tradicioj. Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiun regionon rekonitan kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo. Post morto .... Fino de la mondo ...

Ĉefaj Festoj


- Pesaĥo (aŭ Pasko)
- Ŝavuot
- Tisha B'av
- Roŝ Haŝana
- Jom Kipur
- Sukot
- Ĥanuka
- Tu Biŝvat
- Purim La Diasporo (Disiĝo)... Distingoj kiel Aŝĥenazoj kaj Sefardoj... Por trovi liston de pluraj vortoj rilataj al judismo vidu ĉe Judaj terminoj. ---- Vidu ankaŭ antisemitismo, falasha, Garizim, hebreoj, hebrea lingvo, ĥazaroj, Kabalo, karaitoj, samaritanismo. Kategorio:Judismo ja:ユダヤ教 ko:유대교 ms:Yahudi nb:Jødedom simple:Judaism th:ยูได zh-min-nan:Iu-thài-kàu

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

Cionismo

La cionismo (laŭ Ciono) estas juda nacia movado, estiĝinte en la dua duono de la 19-a jarcento, kun la celo por akiro de propra juda regno. La nocion elpensis en 1890 la juda viena ĵurnalisto Nathan BIRNBAUM. La cionismo estiĝis inter la judoj de la eŭropa diasporo. Ĝi estas la moderna formo de la plurmila revo de la judoj, kiuj volis propran landon Israelon kaj liberecon. Tiu ideo vivis en la juda komunumo, post kiam Romio neniigis la judan landon antaŭ 2000 jaroj. Komence, la cionismo estis nereligia kun influoj de la socialismaj ideoj.

Idearo

Cionismo pledas, ke por judoj ne sufiĉas loĝi kiel malplimulto en fremda socio; ili fondu propran nacian hejmon. Malgraŭ la toleremo de KlerismoTurka Imperio, judoj estus ĉiam malĉefaj, regatoj. Pogromoj estas ekstremaj ekzemploj de la riskoj suferataj de judoj. Judoj devas trovi lokon, kie ili memdecidu.

Kritikoj

Cionismo estis multe kritikata pro la fakto, ke en la teritorio, kie oni volis krei novan Judan socion, la plejmulto de la loĝantoj jam estis araboj de longe. Rigardante la verkaĵojn de la cionismaj pioniroj, oni povas konkludi, ke ili serioze opiniis, ke la araba loĝantaro estus feliĉa ricevi tiom multe da eŭropaj enmigrintoj, ĉar ili povus profiti de tio, antaŭenirante ekonomie kaj socie. Ĉi tiu aliro ne malsimilas al tiu de la eŭropaj koloniistoj, kaj multaj homoj kumparis cionismo nal koloniisma movado. Nuntempaj Israelanoj ofte neas tiun akuson, dirante ke la Judoj ne estis la reprezentantoj de imperia povo, sed malbonŝanca minoritato, kiu serĉis hejmon, kaj la plej granda parto de la Juda enmigrado en Palestino nur okazis sekve al la holokaŭsto. Krome, preskau duono el Israelaj Judoj nuntempe ne estas eŭropanoj, sed sefarditoj kaj Mizraĥoj el Nord-Afriko kaj Azio. Komence multaj ortodoksaj Judoj refuzis cionismon, ĉar ili opiniis, ke Judoj devas resti en ekzilo dise en la mondo, por sekvi la volon de dio. Ili ankaŭ malŝatis la laikecon de la cionisma movado; kelkaj volis rezervi la hebrean lingvon al religiaj celoj kaj pledis por la ĉiutaga uzo de la jida lingvo. Nuntempe la plejmulto de la ortodoksaj judoj akceptas la ekziston de Israelo, sed malgrandaj grupoj da ekstremistoj, eĉ ene de Israelo, ankoraŭ rifuzas rekoni la Israelan ŝtaton.

Historio kaj enmigrado al Palestino

En 1822 aperigis Leo PINSKER sian verkon Aŭtoemancipado, kiu unuafoje vekis emociajn, senefikajn movadetojn por la juda regno. Tion sekvis multaj verkoj de diversaj aŭtoroj, kiel en 1862 Moses HESS' Romo kaj Jerusalemo. Nur la libro de Theodor HERZL "La juda ŝtato. Provo de moderna solvo de la ’’juda demando" (1896), kiu estiĝis reage al la Dreyfus-afero, detaligis la strebadon al ŝtata organizo. Tiu estis nomata "politika cionismo" . En 1897 okazis la 1-a cionista kongreso en Basel, kaj Herzl, kiu restis ĝis sia morto en 1904 prezidento de la agada komitato, postulis malfermitan kaj jure sekuran patrujon en Palestino, la lando de praaj judoj. Dum Herzl vidis sian kaj la kongresan ĉeftaskon en la diplomatiaj penadoj, liaj posteuloj kiel David WOLFFSSOHN (1905-1911) celis jam la praktikan alsetligon de kolonioj en Palestino. En 1901 estis fondita la Juda Nacia Fondaĵo (JNF), en 1903 la Angla-Palestina Banko. En 1907 la judoj akiris la palestinan oficon en Jaffa, kiun gvidis Arthur RUPPIN. En 1909 estis fondita la Juda Kolonia Banko ("Jewish Colonial Trust") -– samkiel la unua kibuco ĉe la Tiberiada lago kaj la urbo Tel Aviv, kiu ĝis la jaro 1938 jam havis ĉ. 150.000 loĝantojn. Oni kalkulis, ke la juda loĝantaro en 1914 jam estis 85.000 en Palestino. La 2-an de novembro 1917 indikis la brita registaro sian apogon al cionismo per la Balfour-deklaro por Akiro de nacia patrujo en Palestino por la juda popolo, nelonge antaŭ la transiro de Palestino kiel mandato en 1918 al Britio, kadre de fino de Unua Mondmilito. En 1920 estis fondita la cionista sindikato Histadrut (?"סת?"ר?·ת "Ĝenerala Unuiĝo de la judaj laboristoj en la lando Israelo"), kiu celis iĝi la plej granda labordonanto en Palestino. En 1923, Palestino estis dividita al la (malgranda) »Palestino« kaj (el la pli granda parto) Transjordanio (tiam nur sultanato, poste kiel reĝlando Jordanio). Ekde la mezo de la 1920-aj jaroj agadis la cionisma Haĥschara ("Antaŭpreparo" por la elmigrado) en Germanio. Hitler iĝis regna kanceliero la 30-an de januaro 1933 post kontraŭjuda balotkampanjo. La judoj post tio estis pli kaj pli minacataj en Germanio (persekuto, bojkoto, bruligo de libroj). Pro tio forlasis Germanion jam en 1933 ĉ. 150.000 judoj, tamen multaj ne al Palestino, sed al la eŭropaj najbarlandoj. Ekde 1935 pli kaj pli malboniĝis la situacio, la juraj rajtoj de la judoj (sangaj atakoj; leĝo de Nürnberg la 15-an de septembro), kio antaŭhelpis la enmigradon al Palestino, kvankam la konservativaj judoj neis tion. Jam en 1933 oni subskribis la kontrakton (Ha'vara-kontrakto, »Transfero«) inter la Juda Agentejo kaj germana ŝtato. La kontrakto – valida ĝis 1938 – celis helpi la elmigradon de la germanaj judoj al Palestino. La nombro de la enmigrintaj judoj ĝis 1938 estis 130.000. Inter 1933 kaj 1941 alvenis ĉ. 55.000 judoj el la Germana Regno al Palestino (tio estis la ĉ. 25% de la tuta almigrantoj. Ekde 1933 ĝis 1938 migris el Germanio ĉ 100.000 judoj al Usono, pli ol 50.000 al Britio, pli ol 30.000 al Francio, pli ol 60.000 al Argentino kaj pli ol 25.000 al Sud-Afriko, sed nur ĉ. 33.000 al Palestino . Oni devas aldoni la nombron de la neleĝaj enmigrantoj (ĉ. 15.000-20.000). Palestino mem ne allogis la judojn krom la reganta registaro, ankaŭ la ribeloj, strikoj (1936) de la araboj. En 1937 (julio), la brita Peel-komisiono finfine rifuzis la dividon de Palestino inter araboj kaj judoj. En 1938, baldaŭ post la germana enmarŝo en Aŭstrio (12-a de marto), akriĝis la situacio eĉ en Germanio. La judoj perdis siajn lastajn esperojn post la t.n Kristala Nokto (nokto kun pogromoj kontraŭ la judoj, 9-a de novembro). En Palestino fortiĝis la arabaj ribeloj ekde 1938 kaj komenciĝis ankaŭ la kontraŭleĝa batalo de juda organizo Etzel kontraŭ la brita registaro.

Sinteno de L.L. ZAMENHOF al Cionismo

[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr35/cionistau.html] Kategorio:Judoj ja:シオニズム zh-min-nan:Sek-an-chú-gī


Sefardoj

Sefardoj (hebree Sephardim (ספרדים)) estas branĉo el judoj, idoj de tiuj, kiuj ĝis 16-a jarcento loĝis en Iberio. Multaj estis elpelitaj. Aliaj akceptis kristanan bapton kaj daŭris kiel converso-oj. Tamen, la persekuto de Hispana kaj Portugala Inkvizicioj kaŭzis, ke multaj ekzilis. La rifuĝolandoj de la sefardoj estis Portugalio (1492-1498), Nordafriko, Otomana Imperio (Istanbulo, Izmir, Saloniko), Malaltaj Landoj (Nederlando, Belgio). Multaj sefardaj komunumoj konservis dialekton de la kastilia lingvo, la judhispana lingvo. Ampleksasence, oni nomas sefardoj tiujn judojn, kiuj ne estas aŝĥenazoj, inkluzivante eĉ homoj sen rilato al Iberio, sed kiuj loĝis ĉirkaŭ Mediteraneo aŭ en arabaj landoj (romaniotoj, jemenaj judoj). Sefardoj havas apartan judisman ritaron. Kategorio:Judoj Kategorio:Iberio Kategorio:15-a jarcento ja:セファルディム

Aŝĥenazoj

Judaj homoj de orienta Eŭropo. Hebree Aŝkenazim (אשׁכּנזים). ja:アシュケナジム

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


Ukrainio

Geografio > Eŭropo > Ukrainio ---- Ukrainio (Україна [Ukrajina]) estas respubliko en Orienta Eŭropo. Ĝi apudas Rusion oriente, Belarusion norde, Pollandon, Slovakion, Hungarion kaj Rumanion okcidente, Moldavion sudokcidente, kaj la Nigran Maron sude. La teritorio de hodiaŭa Ukrainio estis ĉefa centro de slava kulturo en la mezepoko antaŭ ĝia dividigado de variaj aliaj landoj: Rusio, Pollando, Litovio, kaj la Osmanida Imperio. Ukrainio havis mallongan periodon de sendependeco post la Rusia revolucio, poste Ukrainio estis sorbita de Sovetunio, kiam la landlimoj de la respubliko estis ekstarigitaj en 1954. Ĝi denove iĝis sendependa post la falo de Sovetio en 1991. Ukrainio estas aree la dua plej granda lando de Eŭropo (post la eŭropa parto de Rusio).
- Kredantoj: kristanoj.
- MEP: totala - 53 mlrd $; pokapa - 1.630 $.
- Eksporto: metalo, maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Kieva templo de S-ta Sofio, Lvova historia centro.

Historio de Ukrainio

Vidu la ĉefartikolon: Historio de Ukrainio. Antikve, nomadoj vagis al la suda teritorio de Ukrainio el la persia regno de la Skitoj, kiu daŭris inter 7-a ĝis 2-a jarcento a.K.. Poste, en la 3-a jarcento, la Gotoj eniris al Ukrainio, formis la Ĉernjakhovan kulturon. Poste ili moviĝis okcidenten kaj venkis la Romian Imperion. Proksimume en 880, Ukrainio estis parto de la okcidenta slava ŝtato Kieva Rusio. Ĝia ĉefurbo estis Kievo, la hodiaŭa ĉefurbo de moderna Ukrainio. Kieva Rusio estis fondita de varangoj, antikvaj Skandinavianoj. La varangoj poste sorbiĝis en la loka loĝantaro de Kieva Rusio kaj el la ŝtato venis la unua fortega dinastio de Kieva Rusio, la Dinastio Riurik.

Lingva situacio

La ukraina lingvo estas la sola oficiala lingvo, dum la rusa ankaŭ estas socie kaj kulture tre grava en Ukrainio. 73% parolas la ukrainan denaske kaj 30% parolas la rusan denaske, dum preskaŭ ĉiuj komprenas ambaŭ lingvojn. La ukraina estas ĉefe parolata en la okcidento, dum en la oriento kaj la sudo, la rusa estas pli multe uzata. Post la sendependiĝo la ukraina iĝis pli multe uzata, dum la prestiĝo de la rusa malpliiĝis. Ekzemple, la proporcio de lernantoj, kiuj lernas en la rusa, malpliiĝis de 41% en 1995 ĝis 24% en 2004. Tamen, universitate oni ankoraŭ ĉefe uzas la rusan pro la manko de faka literaturo en la ukraina. En multaj lokoj, ĉefe en la kamparaj regionoj meze de Ukrainio, oni parolas miks-formon el la rusa kaj la ukraina, kiun oni nomas surĵik (суржик). Surĵik-o havas ĉefe rusan vortaron, sed ĉefe ukrainan gramatikon kaj fonologion.

Esperanto en Ukrainio

Por plia informo vidu artikolon: Esperanto en Ukrainio.

Geografio

Plej grandaj urboj

Por pli granda listo, jen Listo de urboj de Ukrainio.
- Kievo (2.642 mil)
- Ĥarkov (1.444 mil)
- Dnepropetrovsk (1.066 mil)
- Odeso (1.046 mil)
- Donecko (970 mil)

Regionoj


- Cherkas'ka (Cherkasy)
- Chernihivs'ka (Chernihiv)
- Chernivets'ka (Chernivtsi)
- Dnipropetrovs'ka (Dnipropetrovs'k)
- Donecka regiono (Donecko)
- Ivano-Frankivs'ka (Ivano-Frankivs'k)
- Kharkivs'ka (Kharkiv)
- Ĥerson-a regiono (Ĥerson)
- Khmel'nyts'ka (Khmel'nyts'kyy)
- Kirovohrads'ka (Kirovohrad)
- Kyyivs'ka (Kyiv)
- Luhans'ka (Luhans'k)
- L'vivs'ka (L'viv)
- Mykolayivs'ka (Mykolayiv)
- Odes'ka provinco (Odesa)
- Poltavs'ka (Poltava)
- Rivnens'ka (Rivne)
- Sums'ka (Sumy)
- Ternopil's'ka (Ternopil')
- Vinnyts'ka (Vinnytsya)
- Volyns'ka (Luts'k)
- Transkarpato (Uĵgorod)
- Zaporiz'ka (Zaporizhzhya)
- Ĵitomir (regiono) (Ĵitomir, Korostenj)

Eksteraj ligoj


- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/europe/ukraine.htm lingvaj situacio kaj leĝaro(france)]
- [http://www.profesionalespcm.org/_php/MuestraArticulo2.php?id=1591 E-a artikolo pri Ukrainio]
-
als:Ukraine fiu-vro:Ukraina ja:ウクライナ ko:우크라이나 ms:Ukraine simple:Ukraine th:ประเทศยูเครน zh-min-nan:Ukrayina


Novjorko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko < Urboj ---- Urboj
- loko:
- horzono: GMT-5h (-4h somere)
- loĝantaro: 21.500 mil homoj (en la aglomeraĵo) Novjorko, aŭ Nov-Jorko (angle New York [nu-jork]) estas la plej granda urbo en Usono kaj grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. La politika urbo enhavas 8,0 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo). Ĝi estas en la nordoriento de la lando ĉe la marbordo. Novjorko situas en la plej suda pinto de la usona subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuwe Amsterdam) de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum). http://en.wikipedia.org/upload/thumb/7/7b/300px-Map_of_New_York_highlighting_NYC.jpg
Lokiĝo de Novjorko en la subŝtato Nov-Jorko. Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Novjorko kiel kultura centro de la lando. Los-Anĝeleso, (3) Kvinzo, (4) Bronkso, (5) Staten-Insulo]] Novjorko konsistas de jenaj kvin komunumoj (boroughs) (kun la nombro de loĝantoj en 2000):
- Manhatano (Manhattan) - 1,5 milionoj, 61 km2
- Broklino (Brooklyn) - 2,5 milionoj, 212 km2
- Bronkso (The Bronx) - 1,3 milionoj, 114 km2
- Kvinzo (Queens) - 2,2 milionoj, 290 km2
- Staten-Insulo (Staten Island) - 0,4 milionoj, 116 km2 Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj burgoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj. Novjorko iam (1865-1970) estis granda haveno de transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al Orienta Azio kaj la haveno nun estas en Nov-Ĵerzejo. La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de Wall Street ("Murstrato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo. Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis el aliloko." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo, la kulturo ofte ŝanĝiĝas: juda (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj jidoparolantoj en la mondo), jamajka, dominga, greka, hindia, rusa, salvadorana, ktp. Estas pli da Puertorikanoj en Novjorko ol en Puerto-Riko mem. La riĉaj, la malriĉaj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo, Vestĉestro, suda Konetikuto kaj norda Nov-Ĵerzejo. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj. La Statuo de Libereco, kvankam ĝi troviĝas en novĵerzeja teritorio, estas grava simbolo de Novjorko; tamen ne nur de la metropolo, sed ankaŭ de tuta Usono. Ĝin donacis Francio al Usono por celebri la centjaran datrevenon de la usona sendependiĝo. Je la 11-a de septembro 2001 la Ĝemelturoj estis tute detruitaj per pasaĝer-aviadiloj kaptitaj de islamismaj atencistoj. Ilian lokon prenu la Turo de la Libero, estonta la plej alta konstruaĵo de la mondo. La urbo gastigis la landan kongreson de ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.
- [http://www.cnewyork.net/ Fotoj pri Novjorko] kategorio:Urboj de Nov-Jorkio kategorio:Urboj de Usono ja:ニューヨーク (市) ko:뉴욕 simple:New York City zh-cn:纽约市 zh-tw:紐約市

1930

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1930 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1930 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Apero de Plena Vortaro de Esperanto.
- Eklernis Esperanton: József PAPP, Milivoje PAVLOVIĆ, Angel Figuerola AUQUE kaj Hasan KOCAMAN
- Esperanto por ĉiuj verkita de Josef EISELT.
- Esperanto por Infanoj, Elektitaj Prozaĵoj de Heine en Esperanto, Anni kaj Montmartre, originala romaneto de R. Schwartz kaj Sennaciismo kaj internaciismo de Boris Lvoviĉ EJDELMAN publikitaj.
- Odo BUJWID faris propaganda vojaĝo tra norda Eŭropo.
- Fondita Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago kaj Organiza Oficejo de Klasbatala SAT Opozicio en Berlino.
- Kreitaj Baza Angla, Monda latino, Latinesko kaj Aliq.
- 18-a de februaro : Usono : Clyde TOMBAUGH malkovras la Plutonon

Naskiĝoj


- Germanio : Reinhard SELTEN
- 20-a de januaro : Buzz ALDRIN
- 8-a de februaro : Germanio : Eva STRITTMATTER
- 31-a de majo : Usono : Clint EASTWOOD
- 9-a de junio: Franca kanzonistino Barbara
- 5-a de aŭgusto : Neil ARMSTRONG
- 25-a de aŭgusto : Skotlando : Sean CONNERY
- 7-a de septembro : Baldueno la 1-a, kvina Reĝo de la Belgoj
- 8-a de septembro : Mario ADORF
- 8-a de decembro : Maximilian SCHELL
- 17-a de decembro : Armin MUELLER-STAHL

Mortoj


- Groenlando : Alfred WEGENER
- 27-a de februaro : John BUCHANAN
- 1-a de marto : Francesco BARBERI
- 2-a de marto : D. H. LAWRENCE
- 8-a de marto : William H. TAFT
- 14-a de aprilo : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 30-a de aprilo : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 7-a de julio : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 17-a de julio: Arnold MIMBECK
- 13-a de aŭgusto: Janos KISS
- 14-a de oktobro : NAKANO Ĉuiĉiro
- novembro: Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 11-a de novembro: Daniel Henry LAMBERT ----
1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1930年 ko:1930년 simple:1930 th:พ.ศ. 2473

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Pollando

Geografio > Eŭropo > Pollando ---- Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo.