Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda
bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa
steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas
unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas
de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.
De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la
firman supraĵon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto, fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.metanan
La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj
de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).
La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.
Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.
Jupitero havas almenaŭ 58 lunojn, plejparte nomitaj la amat(in)oj de Jupitero. La kvar plej grandaj lunoj -- la galilejaj satelitojIoo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalistoo -- estis malkovritaj de Galilejo kiam li celis sian teleskopon al la nokta ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galilejo mem.
Je la 16-a de julio1994 ĝis la 22-a, la kometoShoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj Kalistoo.
Ĉi tiu plej granda planedo de la sunsistemo taŭge prenis sian nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.
----
Kategorio:Sunsistemoals:Jupiter (Planet)ja:木星ko:목성ms:Musytarisimple:Jupiter (planet)th:ดาวพฤหัสบดี
Jupitero (dio)
En Romio, Jupitero estis la ĉefdio de la ĉielo. Eble Jupitero signifas "Jovo Patro", kaj venis de "diu pater". "Diu", kiel en la nomo Zeŭso, probable signifis "hela."
Oni vidis la ĉeeston de Jupitero en la pluvo kaj la tondrokrakoj. Loko de fulmofrapo en la tero estis situo sankta por Jupitero.
En Romo, la templo de Jupitero staris en la Kapitola Monteto. Oni kultis Jupiteron je la iduoj de la monato, kiam Luno montriĝis plena. La kulto de Jupitero estis tre grava, ĉar Jupitero protektis la ŝtaton, la moralon, kaj la familion.
Al Jupitero la romianoj dediĉis tagon de la semajno, nome ĵaŭdon.
Lia birdo estis la aglo, kaj lia besto estis la virbovo. Li donis sian nomon al la planedo Jupitero, la pli granda planedo de la sunsistemo.
Kategorio:Romia mitologio
Temperaturo
Temperaturo estas fizika eco de materiaĵoj, la bazo de la komunaj nocioj "varma" kaj "malvarma". Aĵo kun alta temperaturo sentas varma, aĵo kun malalta temperaturo sentas malvarma. Temperaturo difiniĝas laŭ la rapideco de varmeco-moviĝo inter du apudaj aĵoj.
Mezurunuoj
Estas tri komunaj skaloj por mezuri temperaturo: la skaloj Celsia (aŭ "centgrada"), Farenhejta, kaj Kelvina (aŭ "absoluta"). Malpli ofte uzataj estas la skaloj Rankina kaj Reomura. Vidu Kelvino por tabelo pri kiel konverti la unuoj de la diversaj sistemoj.
Mezuriloj
Ĉefe estas du grupoj de iloj por mezurado de temperaturo:
nome kontaktiloj kaj malkontaktiloj.
En la grupo de kontaktiloj troviĝis:
Termoparo
Ĝi uzas la efekton de Seebecko. Ĉi tiu efiko aperas se du konduktaĵoj spertas temperaturan gradienton preter iliaj longoj.
Rezista Temperatura Detektilo (RTD)
Ĝi uzas la fizikan principon de la temperatura koeficiento de elektrika rezisto de metaloj. La ilo bezonas elektran fluon por produkti tension trans la sensilo kiun oni povas mezuri.
Vitra cilindro unuflanke kun cisterno estas parte plenigita kun fluido. Kiam la temperaturo ŝanĝiĝas, la fluido ekspansias. La longo de fluido en la cilindro estas mezuro por la temperaturo.
Dumetalaj termometroj
Ĝi uzas la fakton ke diversaj metaloj havas diversaj koeficientojn de ekspansiado.
Ligado de du metaloj donas metodon por ekzemple ŝalti elektran kontakton.
Vidu ankaŭ:
- Kritika temperaturoja:温度ko:온도th:อุณหภูมิ
La 4 Galilejaj satelitoj de Jupitero en miksita bildo komparanta iliajn grandecojn kun la grandeco de Jupitero. De supre al malsupre estas Ioo, Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalistoo.
La Galilejaj satelitoj estas la kvar satelitoj de Jupitero malkovritaj far Galilejo. Ili estas je multo la plej grandaj satelitoj de Jupitero, kaj ili estas videblaj eĉ per malforta teleskopo. Ili estis unue observitaj far Galilejo je la 7-a de januaro1610.
La nomojn de la lunoj donis la astronomo Simon MARIUS, kiu asertis, ke li sendepende malkovris la lunojn.
La malkovro de tiuj lunoj estis fakto neklarigebla laŭ la tradicia ptolemea mondkoncepto, laŭ kiu ciuj astroj rivoluas ĉirkaŭ la Tero.
Ĝi tial fortigis la sun-centran teorion de Koperniko.
Ĉiu el la kvar satelitoj estas pli granda ol la ceteraj lunoj de Jupitero kune (konataj estas pli ol 60). Ganimedo estas la plej granda luno de la sunsistemo; ĝi estas pli granda ol la planedoj Merkuro aŭ Plutono. Se ĝi ne estus proksima al Jupitero, ĝi almenaŭ iutempe estus videbla per sen-ila okulo.
Ioo kaj Tero estas la solaj astroj de la sunsistemo, kie aktivaj vulkanoj estas konataj.
La Galilejaj satelitoj estas, de la plej proksima ĝis la plej malproksima:
Kategorio:JupiteroKategorio:Sunsistemoja:ガリレオ衛星ko:갈릴레이 위성
Ioo
- Eltrovo: la 7-a de januaro1610, far Galileo - Diametro: 3630 km
- Maso: 8,94x1022 kg
- Maso: 0,014960 (Tero = 1)
- Surfacogravito: 0,183 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 421.600 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: 5,905 Rj
- Averaĝa distanco el la Suno: 5,20 AU
- Orbita periodo: 1,769138 tagoj
- Rotacia periodo: 1,769138 tagoj
- Denso: 3,57 gm/cm3 - Orbita discentreco: 0,0041
- Orbita kliniĝo: 0,040 gradoj
- Orbita rapido: 17,34 km/s
- Liberiga rapido: 2,56 km/s
- Vidluma albedo: 0,61
- Surfaca ĥemikonsisto: sulfuro
Satelito de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la Sunsistemo. Ĝia nomo devenas el Ioa, kiu estis amoratino de Jupitero.
Ioo estas la plej proksima galileja satelito elde de Jupitero. Ĝia proksimeco de la giganta planedo kaŭzas la fandiĝon de ĝia kerno, pro la efikoj de tajda frapvarmigo. Tiu frapvarmigo respondecas pri la tre aktiva vulkanismo de tiu astro. La vulkanismo estas tiel intensa, ke la Ioa surfaco estas la plej juna de la tuta Sunsistemo - ĝi ĉiam estas renovigita de novaj elvulkanaj materialoj.
Kategorio:Sunsistemoals:Io (Mond)ja:イオ (衛星)
Ganimedo
- Eltrovo: en 1610, far Galilejo - Diametro: 5262,4 km
- Maso: 1,482x1023 kg
- Surfacogravito: 0,1449 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 1 070 000 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: ??? Rj
- Orbita periodo: 7,15458 tagoj
- Rotacia periodo: 7,15458 tagoj
- Denso: 1,936 gm/cm3
- Orbita discentreco: 0,0015
- Orbita kliniĝo: 0,195 gradoj
- Vidluma albedo: 0,43
Ganimedo estas la plej granda satelito de Jupitero, kaj eĉ la plej granda satelito en la tuta Sunsistemo. Ĝi estas pli granda ol Merkuro sed nur duone peza. Ganimedo estas multe pli granda ol Plutono. Ĝi estis eltrovita en 1610 far Galilejo, kun la aliaj galilejaj satelitoj. Ĝi estas ankoraŭ nomata Jupitero III.
Kategorio:Sunsistemoja:ガニメデ (衛星)ko:가니메데 (위성)
Etnografio > Etno
----
La monda loĝantaro, kiu nun superas 6 miliardojn, prezentas buntan bildon laŭ etna, kultura, lingva, rasa kaj religia vidpunkto. Oni supozas, ke en nia planedo vivas 3-4 miloj da popoloj.
La termino popolo klarigeblas kiel vasta grupo de homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, kaj loĝantaj kune, plej ofte en la sama lando. Kutime ili havas ĝeneralajn stabilajn specifajn ecojn de kulturo (inkluzive lingvon) kaj psiko, kaj ankaŭ memkonscion de sia unueco kaj diferencon de alia komunumo.
Lastatempe en scienca literaturo tiusence oni ofte uzas la terminon "etno" (devenas de malnovgreka - popolo, tribo), ĉar "popolo" havas ankaŭ aliajn signifojn: loĝantaro, grupo de homoj, laboruloj, civitanoj, ktp.
Oni distingas tri ĉefajn historiajn tipojn de etnoj: tribo, popolo, nacio. Laŭ tradicio oni apartenas tribon al primitiva epoko, popolon - al sklavposeda kaj feŭda sistemoj, kaj nacion - al kapitalismo kaj socialismo.
Por multnombraj popoloj estas kutima dispartigo je subetnoj aŭ etnografiaj grupoj, kiuj aperas rezulte de apartigo de teritorioj, pro neplena asimilado de alidevenaj grupoj, pro historie kaŭzitaj specialaj statusoj, rasa kaj konfesa diferenco.
Ekzemple, inter germanoj konserviĝis multaj etnografiaj grupoj - Bavaroj, Ŝvaboj,k.a. kun kelkaj etnografiaj specifikaĵoj.
Aliflanke, la termino "metaetno" signifas komunumon de popolgrupoj havantan komunajn trajtojn de kulturo kaj memkonscio, kvankam ili povas diferenci laŭ origino. Unuj el ili estas rezulto de genetika kaj lingva proksimeco (slavoj, araboj, latinamerikanoj), aliaj - de teritoria kunvivado (baltianoj, nordkaŭkazianoj) aŭ religia unueco.
Ĉiuj taksonomiaj rangoj de etnaj komunumoj: subetnoj, etnoj kaj metaetnoj faras komplikan hierarkian sistemon, kio reliefiĝas en homa memkonscio. Unu homo povas sin konsideri kaj slavo (metaetno), kaj ruso (etno), kaj pomorano (subetno), kvankam plej forte senteblas inklino al sinidentigo per meza rango - etno.
Ĉiu historia tipo de etnoj estis kaj estas objekto de komplikaj procesoj de reciprokaj influoj. Ekzistas tri tipoj de etnoprocesoj:
- Konsolido - kunfandiĝo de apartaj popoloj au iliaj partoj al pli grandaj etnaj komunumoj, ekzemple, triboj transformiĝas je nacio;
- Asimilado - intermiksiĝo de malgrandaj popolgrupoj al aliaj pli grandaj popoloj,
- Integriĝo - apero de superetnaj komunumoj en multnaciaj ŝtatoj per interfluo de diferencaj triboj, popoloj, nacioj, apero de komunaj kulturaj ecoj.
Pri la studo kaj esploro de la etna fenomeno okupiĝas sciencoj: Antropologio, Etnografio k.a.
Vd. ankaŭ: Klasifiko de Etnojms:Etnik