Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Juro

Juro

Hejmpaĝo > Juro ----

Difino

Juro estas la aro de la reguloj, kiuj ebligas kaj organizas la kunvivon en socio. De kiam la unuaj homoj vivis en socio (grupo aŭ tribo), ili devis starigi kaj respekti regulojn; homo, "pensanta besto", devis rapide kompreni, ke ekzemple pli bone estas organizi regulojn pri la divido de la ĉasaĵo, ol intermortigi sin post la ĉaso. La franca juristo DABIN difinas juron "aro de la kondut-reguloj ediktitaj, aŭ almenaŭ ricevitaj kaj agnoskitaj de la civila socio, sub la sankcio de la publika devigo, cele al realigo — en la rilatoj inter la grupanoj — de tiu iela ordo, kiun postulas la daŭro de la socio kiel ilo dediĉita al tiu celo". La objektiva juro estas la aro de la juraj reguloj. Ekzistas multegaj branĉoj en juro, ekz. la juroj naciaj (enlandaj) kaj internaciaj, civila kaj penala, k.t.p... Sed en juro estas ne nur leĝoj, kodoj, sed ankaŭ jurisprudenco, kutimoj, doktrino...

Branĉoj de juro

Oni klasike dividas la objektivan juron en branĉojn. Tradicie estas distingitaj:
- La nacia aŭ interna juro
  - Privata juro
    - Civila juro
    - Komerca juro
    - Labora juro
    - Kaj aliaj...
  - Publika juro
    - Konstitucia juro
      - Bazaj Nocioj
konstitucio, ŝtato, ŝtatestro, ĉefministro, registaro, parlamento
      - Registaraj Formoj
monokratio, oligarkio, demokratio
      - Politikaj reĝimoj
parlamenta, prezidenta, asemblea
    - Administracia juro
    - Fiska juro
    - Kriminala juro (1)
      - Diversaj krimoj aŭ deliktoj
kalumnio
  - Procedura juro
- La internacia juro
  - Privata internacia juro
  - Publika internacia juro (1) Parto el la doktrino rigardas la penalan juron kiel parton de la privata juro, ĉar ĝi koncernas la unuopulojn. vidu: proceso
-
ja:法 (法学) simple:Law th:กฎหมาย

Ĉefpaĝo

__NOTOC__ __NOEDITSECTION__ als: roa-rup: ms: zh-min-nan: ja: ko: nb: simple: th:

Privata juro

Juro > Privata Juro ---- La privata juro estas unu branĉo de juro, kontraste kun la publika juro. La privata juro estas la aro de la juraj normoj, kiuj aplikiĝas al la privataj personoj, kaj kiuj regas la rilatojn inter tiuj personoj. ----

Komerca juro

Juro > Nacia juro > Privata juro ---- La komerca juro estas la aro de la reguloj, kiuj aplikiĝas rilate al:
- la komercaj aktoj,
- la komercistoj,
- la komercaj societoj. ja:商法 ko:상법

Labora juro

Juro > Nacia juro > Privata juro ---- La labora juro estas la aro de la reguloj, kiuj difinas la rilatojn inter la privataj dungistoj kaj la salajruloj dum la laborado. Ĝi estas juro protektema al la salajrulo. Ĝi regulas same:
- la individuajn rilatojn (laborkontrakto), kaj
- la kolektivajn rilatojn (strikoj, sindikatoj...). ja:労働法

Publika juro

Juro > Nacia Juro ---- La publika juro estas branĉo de la nacia juro, kiun oni tradicie kontrastigas kun la privata juro. La publika juro estas la aro de la juraj normoj, kiuj organizas la ŝtaton, la publikajn potencojn, kaj kiuj regas la rilatojn kun la unuopuloj, la aliaj ŝtatoj kaj la naciaj establoj. Ĝi inkluzivas:
- la konstitucian juron
- la administracian juron
- la fiskan juron
- la kriminalan juron (kiun iuj rigardas ankaŭ kiel parton de la privata juro)

Konstitucia juro

Juro > Publika juro ---- La konstitucia juro estas la aro de la reguloj, kiuj organizas la funkciadon de la ŝtato, de la publikaj povoj. Ĝia precipa fonto estas la konstitucio de la ŝtatoj.

Konstitucio

Juro > Konstitucia juro ---- Oni povas tiel difini konstitucion : : Konstitucio estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili. Ne necesas, ke la koncerna akto estu nomita "konstitucio" : nur la enhavaj dispozicioj igas la akton konstitucieca aŭ ne. Tiuj aktoj tiel povas esti nomitaj ja konstitucio, sed ankaŭ ĉartofundamentaj leĝoj... Krome, eblas imagi, ke la koncernaj reguloj ne enestas en jura akto sed devenas de kutimoj -- kiel ekz. en Britio. Tio ĉi ne funde modifas la aferon, simple la konstitucia juro (aro de la konstituciaj reguloj) estos ne skriba sed kutima/parola ; ĝi tamen estos tiel forta kaj aŭtoritateca kiel skriba konstitucia juro. Cetere, en la landoj kie estas skriba konstitucio, ofte reguloj el kutimoj kompletigas ties dispoziciojn. Plie, la konstitucioj de la federaciaj ŝtatoj entenas - krome de tiuj ĉi ordinaraj dispozicioj - la regulojn rilatajn al la dispartigo de la povoj/kompetentoj inter la federacia ŝtato kaj la federitaj ŝtatoj. Fine, iuj konstitucioj ankaŭ aldonas deklaraciojn pri rajtoj aŭ fundamentaj liberecoj, ĉu en sia teksta korpo ĉu en sia antaŭparolo. Tio estas la kazo ekz. en Francio (kiu kalkulas 18 diversajn konstituciojn ekde 1789 !!) : la antaŭparolo de la konstitucio de 1958 referencas i.a. al la Deklaracioj pri la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj entenas mem konfirmon pri kelknombraj rajtoj kaj publikaj liberecoj. La nocio pri konstitucio do ŝanĝiĝis iom-post-iom, kaj oni povas aldoni al la supra, klasika difino, ke : "La konstitucio entenas ankaŭ difinon de la civitanaj rajtoj kaj esencaj liberecoj, kiujn la registoj respektu." La konstitucio de Masaĉuseco estus la plej aĝa ankoraŭ valida konstitucio en la mondo (1780) se oni ne enkalkulas la konstitucion de la Ligo de la Ses Nacioj Irokezaj (la "Gajanaŝagoŭa" ) kiu ekzista jam 1000 jarojn antaŭ Kristo. Masaĉuseco ankaŭ iniciatis la unuan Konstitucian Kongreson.
- Bazaj Konstituciaj Nocioj : registaro, ŝtato, ŝtatestro, parlamento...
- Registaraj Formoj : monokratio, oligarkio, demokratio...
- Politikaj Reĝimoj : parlamenta, prezidenta, asemblea...

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/07-08, p. 10) ja:憲法 ko:헌법 simple:Constitution zh-min-nan:Hiàn-hoat

Ŝtatestro

Ŝtatestro estas estro de la ŝtato, ĉefe prezidento. Multaj ŝtatestroj nur reprezentas sian landon, sen havi veran povon (kiu estas ĉe la ĉefministro, ĝenerala sekretariokanceliero) kiel en HungarioGermanio. Tiukaze ties nomo estas preskaŭ nekonata. En malmultaj landoj la ŝtatestro (prezidento) havas veran potencon (Usono, Rusio, Belorusio). Kategorio:Politiko ja:元首 ko:국가 원수 simple:Head of state zh-min-nan:Kok-ka ê thâu-lâng

Ĉefministro

Ĉefministro estas prezidanto de ŝtata registaro, la unua inter la ministroj, nomata ankaŭ premiero aŭ ministra prezidanto. En la reĝlando Hispanujo oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidento". Kiam formiĝas nova registaro, la ŝtatestro (prezidento) unue elektas la ĉefministron (proponitan de la partio, kiu venkis en balot-elektoj) kaj tiu devas dum kelkaj tagoj elekti taŭgajn ministrojn, membrojn de la registaro. Tiujn poste konfirmas la ŝtatestro, al kiu ili devas prezenti la ministran promeson (ĵuron). Poste la ĉefministro petas la parlamenton esprimi fidon al la nova registaro. Nur poste, kiam la fido estas esprimita, la registaro povas regi kaj labori. La ĉefministro kunvokas la ministrojn al kunvenoj, kiujn li prezidas. Kiam li ne estas kontenta kun aŭ pri iu ministro, li povas proponi al la ŝtatestro eksigi la ministron. Se demisias la ĉefministro, falas la tuta registaro kaj la ŝtatestro devas nomumi novan ĉefministron por formi novan registaron.

Vidu ankaŭ

ministro - registaro - prezidento Kategorio:Politiko

Registaro

Registaro estas organizo. kiu havas eblecon krei kaj altrudi leĝojn en difinita teritorio. Registaro povas regi grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto). Vidu ankaŭ:
- Formoj de registaro
  - Monarkio
  - Demokratio
  - Respubliko
- Politika scienco
- Anarĥio
- Teoriaj:
  - Monda registaro ja:政府 ko:정부 ms:Kerajaan simple:Government th:รัฐบาล

Parlamento

Juro > Nacia juro > Konstitucia juro > Bazaj nocioj ---- Parlamento estas la reprezentantaro de la civitanoj, federitaj ŝtatoj aŭ lokaj teritorioj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas buĝeton. Cetere, ĝin oni kutime alnomas Leĝofara Povo kontraste al la Ekzekutiva Povo (registaro). Parlamento povas estas unu-, du- aŭ plur-ĉambra. La parlamento de federacia ŝtato estas ĝenerale duĉambra, t.e. unu ĉambro por reprezenti la civitanojn, la alia por reprezenti la federitajn ŝtatojn.
- Landoj kun parlamento unuĉambra : la Jugoslavio de marŝalo Tito...
- Landoj kun parlamento duĉambra : Britio, Germanio, Usono, Francio, Svisio...
- Landoj kun parlamento plurĉambra : la iama Napoleona Francio (kvarĉambra)... Ĝenerale, almenaŭ unu el la ĉambroj konsistas el homoj rekte aŭ nerekte elektitaj de la voĉrajta civitanaro. La eventualaj aliaj chambroj povas konsisti el dumvivaj, iam nomumitaj membroj, de homoj elektitaj de lokaj elektitoj... La parlamento rolas diversmaniere laŭ la ŝtata reĝimo.

Monokratio

Hejmpaĝo > Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Monokratio ---- Monokratio estas la registara formo, en kiu la potenco (teorie) estas plenumata de ununura homo (reĝo, imperiestro, diktatoro).
(Etimologie : greka - mono sola, kratos potenco.) Oni povas distingi plurajn subformojn de monokratio :
; • La absoluta monarkio. : Baziĝante sur heredeco, ĝi estas la regado far ununura homo, kiu enmane tenas ĉiujn povojn (leĝodona, ekzekutiva kaj tribunala). La suvereneco de la monarko ofte estas per dia rajto. ; • La popola cezarismo. : Ĝi estas politika reĝimo absolutisma kaj ofte hereda, en kiu la potencon plenumas ununura homo je la nomo de la popolo. La potenco ĝenerale estas akirita kaj plenumita per plebiscito, t.e. procedo per kiu homo petas de la popolo manifesti al li sian konfidon. ; • Diktatoreco. : Ĝi estas la politika reĝimo, en kiu la potencon plenumas ununura homo, kiu akiras kaj konservas la potencon perforte.

Demokratio

Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Demokratio ---- Demokratio estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. (Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.) En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, amaskomunikilojn liberajn el ĉia subbpremoj, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: la leĝofaranta, la realiganta (praktike administranta) kaj la juĝa branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicio oni pli akcentas la popolan suverenecon. Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetio, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte, sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estus la socialisma demokratio, kiu estiĝis per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma Stalinismo, kaj tial nun havas plu nur malmultajn subtenantojn.

Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio

Laŭ la nuntempe plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj : ; • Egaleco. : Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. ~ Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj. ; • Leĝeco. : Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto. ; • Libereco. : Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). ~ Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere influas la politikan vivon. ; • Sekvado de la ĝenerala intereso : Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono. Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.

Ide-historia rimarko

La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la 16-a jarcento en LA BOETIE kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel GrotiusThomas HOBBES ellaboris la koncepton Socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques ROUSSEAU provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo : ; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto; ; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido. Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malagaleca socio, kaj (legu la "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere pivileĝitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotio de la popolo.). Intertempe la antaŭe negativa sono de la nocio paliĝis. Tiun negativan sonon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksona tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto SARTORI, oni nomu la modernan demokration "liberaldemokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio. La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civilaj rajtoj, protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la (en Hago, ĝi ricevis internacijuran validecon. La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭdemokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj! Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj! Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas privileĝiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn. Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikoloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.

La naskiĝo de demokratio


- En antikva Helenio demokratio ekis en Ateno en jaro -508, kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj.
- En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj la Plebo, poste la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokrata, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlanadaj militoj.
- Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn)
- Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis certaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto. ja:民主主義 ko:민주주의 simple:Democracy th:ประชาธิปไตย

Administracia juro

Juro > Nacia juro > Publika juro ---- La administracia juro estas la aro de la reguloj, kiuj difinas la rilatojn inter la privatuloj kaj la ŝtata administracio; kiuj difinas la rolon kaj la organizon de la publikaj povoj.

Kriminala juro

Juro > Publika juro ---- La kriminala juro estas la aro de la reguloj, kiuj difinas kaj punigas la kontraŭleĝajn agojn (deliktoj, krimoj...). En demokratiaj landoj oni ĝenerale trovas la du fundamentajn principojn jenajn:
- Principo de leĝeco de la deliktoj kaj la punoj: oni ne rajtas kondamni personon, se li ne plenumis kontraŭleĝan agon. (Latine: nulla pœna sine lege)
- Konjekto pri nekulpeco. (Latine: in dubio pro reo) Kategorio:Juro ja:刑法

Kalumnio

Juro > Kalumnio ---- Kalumnio estas damaĝo kontraŭ persono per fari komunikon kiu kreas inter la aŭdantoj aŭ legantoj pli malaltan opinion pri tiu persono. La komuniko mem ne devas esti damaĝa en si mem por esti priakuzebla, se temas pri "invado de privateco" aŭ "false aspektigas" la homon, kiel per ekz. nomi elstaran Esperantiston ano de Ido. Multaj landoj havas diversajn krimajn kaj civilajn punojn por kalumnio, kaj diversajn kondiĉojn por juĝi ĉu kalumnio fakte okazis. Iuj leĝaj sistemoj postulas en iuj situacioj ke la pritema persono de la komuniko pruvu, en civila tribunalo, ke la akuzito faris la komunikon kun "malico", kio signifas aŭ kredi ke estis false aŭ kun neatento. Tamen, estas kvar kategorioj de komuniko kiuj estas mem damaĝaj, kiuj estas tiom en si mem damaĝaj ke akuzantoj simple devas pruvi ke ili okazis. Ĉi tiuj estas komunikoj kiuj akuzas ke persono jam:
- faris krimon
- infektiĝis per serioza malsano (kiel ekz. leprozo antaŭlonge kaj aidoso nun)
- estis malfidela al edzo aŭ edzino (en multaj lokoj ankoraŭ validas nur por virinoj)
- estis mallerta je profesio aŭ negoco Aliaj sistemoj, ekz. tio de Anglio, postulas nur ke la komunikoj estus falsaj kaj damaĝaj.

Originoj de leĝoj pri kalumnio

En multaj fruaj sistemoj de leĝo parolaj damaĝoj estis traktitaj kiel krimaj aŭ kvazaŭkrimaj kontraŭleĝaj agoj, la escenco de la vundo estas ne en perdo de mono, kiun oni povas kompensi, sed en persona insulto por kiu oni devas atoni: per leĝa puno anstataŭ de persona venĝo. En la pli malfrua romia leĝo, de kiu venas multe da modernaj leĝoj en okcidentaj landoj, parolaj damaĝoj estas pritraktitaj per du metodoj. La unua traktis damaĝajn kaj vundajn komunikojn publike faritajn (latinlingve convicium contra bonos mores). En ĉi tiu kazo la escenco de la kontraŭleĝajo estis en publika proklamo. En tia kazo la vero de la komunikoj ne justigis la nenecesan publikan kaj insultan manieron per kiu ĝi estis komunikita. La dua metodo temis pri damaĝaj komunikoj private faritaj, kaj en ĉi tiu kazo la ofendo estis en la vero de la komuniko mem, ne en la maniero de ĝia publikigo. La vero estis do sufiĉa defendo, ĉar neniu havis rajton postuli leĝan protekton por falsa reputacio. Eĉ kredo je la vero sufiĉis, ĉar tiukaze estis neniu intenco kiu necesis en la koncepto de vundo. ---- Kalumnio estas akuzo, parolo de mensogaj sciigoj pri ies karaktero, konduto por malutilo al ies honoro. Tio estas fakte kaŝita mensogo. La kalumnianto neniam rekonas, ke li kalumnias, ĉar la pruvita kalumnio estas leĝe punebla ago. La kalumnianto asertas, ke li parolas pri faktoj por malkaŝi veron. En la politiko estas tre vaste uzata la kalumnio por senkreditigi, senmeritigi, malhonorigi kontraŭulon. La politikistoj hodiaŭ jam evitas la rektan kalumnion, sed ili apogas aliajn asociojn por fari la malpuran laboron. (Ekz. dum la usona balotkampanjo de 2004, ŝajne sendependa asocio de veetranoj kalumniis la demokraton Kerry, ke li ne estis kuraĝa kaj mensogis. Kerry devis lukti la akuzojn, dumtempe Bush – kiu ne batalis en Vjetnamio, danke al liaj gepatroj- fieris.) La kalumnio estas tre bona batalilo en la politiko, ĉar la publiko aŭdas la simplan kalumnion kaj malatentas la longajn, komplikajn klarigojn, malkaŝigojn de la fie kovita kalumnio. La pruvita kalumnio estas punebla – depende de la landoj – ofte nur je monpago. ja:名誉毀損

Internacia juro

Juro > Internacia juro ---- Internacia Juro estas parto de juro kiu regulas la internaciajn rilatojn. Rilatoj inter ŝtatoj eblas varii ekde simplaj intersanĝoj de ĝentilecoj, kiel kreo de ambasadejoj ĝis pli gravaj aĵoj, kiel kvereloj pri landlimoj, komerciaj malfacilaĵoj, internacia politiko kaj, eĉ, la milito. La internacian juron oni povas rigardi:
- ĉu kiel la regularon, kiu regas la rilatojn inter la subjektoj de la internacia socio, nome ŝtatoj, internaciaj organizaĵoj k.a.: tiuokaze oni celas la publikan internacian juron;
- ĉu kiel la regularon, kiun ŝtato aplikigas en situacioj inkludantaj eksterlandan elementon: tiuokaze oni celas la privatan internacian juron. Listo de nocioj:
- Fremda Interveno Kategorio:Juro ja:国際法

Privata internacia juro

Ĉefpaĝo > Juro > Internacia Juro ---- La privata internacia juro estas la juro, kiun oni aplikas en tiuj okazoj, se la rilatoj fariĝas rilate eksterlandanon aŭ koncerne bienojn lokitajn eksterlande. Tiuokaze la aplikebla leĝaro devas esti difinita. : Ekzemple: Francino edziniĝas al meksikano en Usono; ili vivas en Britio kaj volas ekzedziĝi. Kiun leĝaron oni apliku por plenumi ilian eksedziĝon?... Komercaj rilatoj estas pli kaj pli internaciaj. Por eviti la tiklajn problemojn pro la privata internacia juro, tiuj kontraktoj ofte antaŭvidas en klaŭzo la aplikotan leĝaron. Tradicie kontrastas la privata internacia juro kun la publika internacia juro.

Publika internacia juro

Juro > Internacia juro ---- La publika internacia juro, latine ius gentiumangle international law, estas la aro de la reguloj, kiuj koncernas la rilatojn inter sendependaj estaĵoj kadre de la Internacia Socio, inkl. de la suverenaj ŝtatoj. La plimulto el tiuj reguloj baziĝas sur diplomatiaj interkonsentoj, traktatoj aŭ kutimoj. Ekzistas internaciaj tribunaloj, kiel ekz. la Internacia Justica Kortumo (la arbitracia organo de UNO). La malforto de tiu juro kuŝas en tio, ke ĝi ne havas sankcion. La ŝtatoj spontane submetas sin al ĝi, sed okaze de konflikto nur al la venkinto oni povos apliki punon. Tial doktrinaj aŭtoroj opinias, ke la publika internacia juro ne vere estas juro. Tradicie kontrastas la publika internacia juro kun la privata internacia juro. ja:国際法

Proceso

Proceso estas afero de juĝado jure submetita al tribunalo. vidu ankaŭ procezo, procedo

Kategorio:Juro

Vidu ankaŭ la ĉefartikolon pri juro. ja:Category:法律

Structural adjustment policy

Structural adjustment policies (SAP) are loans from the International Monetary Fund( IMF) given to a nation who receives that loan with certain conditions. Nations are demanded to follow these conditions for approval of the loan. Some of the conditions commonly are: -cutting social expenditures -devaling currencies against the dollar -lifting import and export restrictions -balancing budgets and not overspending -removing price controls and state subsidies

Randki katpar Pozycjonowanie spielautomaten otyo










































:: RELATED NEWS ::
前48年
世纪 前2世纪 | 前1世纪 | 1世纪
年代



胡安·卡洛斯一世
胡安·卡洛斯一世(Juan Carlos I)(全名Juan Carlos Alfonso Víctor María de Borbón y Borbón-Dos Sicilias)(1938年1月5日——)是西班牙二戰期間的獨裁者佛朗哥時代之後的第一位國王,於中華民國的一群具共同利益或政治主張接近的政治集團的通稱,不是一個正式的組織。主要包括民主進步黨台灣團結聯盟新國家連線