:: wikimiki.org ::
| Kabalo |
KabaloHebrea קבלה , qabbalah, ricevado, tradicio
Hebrea
Kripta tradicio de la juda mistikismo, precipe la esotera pensado komenciĝinta en Eŭropo en la 7-a-8-a jarcento. La kabalistoj sin bazis sur la Biblio, kiun la ekzegeza tradicio igis ĉefa staplo de la kolektiva memoro. Rakonta prezento de la Tanaĥ (Biblio) troviĝis jam en la haggadah, jura prezentado en la halaĥah. Vasta eksegezo rabena estis la du Talmudoj (jerusalema kaj babilona) kaj la multaj midraŝim (komentaroj).
La kerno de la doktrino pri la sekreta aspekto de la kreado estis libro verkata verŝajne en Palestino en la 6-a aŭ 7-a jarcento, la Sefer jecirah (Libro pri la formado), kie estas desegnitaj la sekretaj fortoj de la kosmo. La nocio pri la sзfirot, enhavata en tiu klasikaĵo, iĝis unu el la fundamentaĵoj de la kabalisma pensado.
Laŭvorte sefirah (sing. de sefirot) signifas "kalkulo". En la Sefer jecirah la vorto ricevas pli vastan signifon: la sëfirot estas nune aludaj manifestoj de la dia energio. Ĉe la fino de la 12-a jarcento kaj la komenco de la 13-a aperis bone aranĝita literaturo mistika pri la sefirot. Ili estas la gradoj, per kiuj la forto de Dio aktivas en la kreitaro. Ĉiuj rabenoj kaj mistikuloj atestis ke la sefirot estas dek. Iliaj nomoj estas keter (krono), la plej proksima al Dio, binah (scienco) kaj ĥoĥma (saĝeco), gevurah (forto) kaj ĥesed (mizerikordo), tiferet (beleco), hod (gloro) kaj necah (eterneco), jesod (fundamento), malkut (regno). Alia nomo de gevurah estas din (juĝo), de ĥesed estas gedullah (grandeco), de gedullah paĥad (teruro), de tiferet raĥamim (mizerikordo). La sefirot estas aranĝitaj laŭ figuro, kiu nomiĝas Arbo de la Vivo.
dosiero:sefirot.gif La Arbo de la Vivo
La sefirot, aŭ elementoj, ne estas videblaj per okuloj, sed perceptataj de la mistikulo. Ili estas emanoj de Dio, kies esenco ne estas konebla. Unue Izako la Blinda en la 13- jarcento nomis Dion la "En Sof" (sen fino, t.e. neatingebla). Je la komenco de la 14-a jarcento oni distingis kvar mondojn: la acilut, la emanado propra, la beriah la kreado, la jecirah (formado) kaj la acijah (aĵiĝado). La mondon de la emanado, la plej proksiman al la Emananto, regas tute nemateriaj fortoj. De la mondo de la kreado suben la sëfirot agas per fortoj pli kaj pli materiaj.
La problemo pri la pasado de la En Sof al la mondo de la emanado estas unu el la plej duboplenaj punktoj de la kabala spekulativado. Laŭ Moseo la Kordovano Dio kuntiriĝis "por montri al la popoloj Sian gloron". Tiu kuntiriĝo (cimcum) estis centra en la spekulativado de Izako Luria. La emanado, laŭ Luria, estigis vazojn por enhavi la lumon de la En Sof. La superaj vazoj estis fortaj, sed la subaj rompiĝis kaj ilia energio perdiĝis. La eroj de la rompiĝintaj vazoj ankoraŭ enhavas partiklojn de la lumo. Ili estas la qelippot (ŝeloj), la fortoj de malbono.
La kabalo de la nomoj
La hebrea vorto ceraf signifas kaj la alkemia transmutacio de la metaloj kaj la interŝanĝado de la literoj de la hebrea alfabeto. La judoj ekzegezistoj interŝanĝis la literojn de la Tanaĥ por malkovri verecajn signifojn.
La numera interŝanĝado nomiĝas gimatrejah. Krom sonon, ĉiu litero hebrea indikas numeron. Ĉiu vorto de la Biblio havas numeran valoron (la sumo de la numeroj de ĝiaj literoj) kaj oni povas ĝin anstataŭi per alia vorto samvalora.
Per gimatrejah eblas malkovri en ĉiu vorto la unuajn literojn de aliaj vortoj.
Mistika meditado en la hebrea literaturo aperis jam en la 3-a jarcento, kiam estis verkata la Miŝnah, jura korpuso kiu enhavas ankaŭ kelkajn indikojn de mistika spekulativado. Je tiu epoko naskiĝis la esprimoj ma'aseh be-reŝit (verko de la kreado), kiu okupiĝas pri la kreado kiel ĝi estas pritraktata en la Libro de Genezo, kaj ma'aseh merkavah (verko de la ĉaro), t.e. la studado de la dia ĉaro (libro de Ezekielo). La ma'aseh merkavah traktas pri la sekretaĵoj de Dio kaj estas rezervita nur al la plej inteligentaj.
Ni jam pritraktis la Sefer jecirah.
La unua granda kabalisto estis Izako la Blinda(1160-1235) de Nîmes, en suda Francio. Aliaj kabalistoj estis Ja'aqov ben Ŝeŝet de Gerono, 'Ezra ben Ŝëlomo, Elazar de Worms, Moŝeh ben Naĥman (Moseo Naĥmanido)
Vidu: Abulafia, Sefer ha-zohar, Moŝeh de León, Yohanan Alemanno, Giovanni Pico della Mirandola, Ŝabbetaj Cëvi, Eli'ezer Ba'al Ŝem Tov, Adolf Jellinek, Franz Joseph Molitor, Gerschom Scholem.
En 2004 ekkredis en Kabalo la konata kantistino Madonna, kiu popularigas la pensojn de Kabalo inter la halivudaj steluloj.
Vidu ankaŭ
Francisko Valdomiro LORENZ, Kabala Centro, mistiko, Jakob BÖHME]
[[Kategorio:Judismo]]
[[cs:Kabala
ja:カバラ
Hebrea lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida lingvaro > la hebrea lingvo < Judaj lingvoj
----
Judaj lingvoj
La hebrea lingvo (hebree עברית, `iv-RIT) estas semida lingvo, la antikva lingvo de hebreoj en la Biblio kaj la komuna lingvo de la judoj. Oni kredas ke post la jaro 200 de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, send ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movadoj de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparigis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel parolata lingvo en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu de la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (la angla, la araba, kaj la hebrea). La hebreo-parolanta komunumo en palestino rapide kreskis kaj jam post la dua mondmilito, ekde la jaroj 1920aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj.
La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto. Ĝi anstataŭis la pli malnovan hebrea-fenica alfabeto, kiu tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125. Ĉi tiu alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokaloj.
Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj semidaj lingvoj, baziĝas sur tri-konsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas libron. Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija (biblioteko), sifrut (literaturo), kaj sipur (rakonto, la konsonantoj /f/ kaj /p/ estas unu fonemo en la hebrea).
Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la aramea kaj la araba.
La rolo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estas adoptataj en fontolingvoj de Esperanto, kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj. Sen dube, la profonda kono de Zamenhof de la hebrea ankaŭ inspiris lin kun la ideo de "radikoj", de la sufikso "-ig" kaj kun kelkaj aliaj detaloj de la mekanismo de vortderivado kaj kreado.
Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al esperanto. Se la angla teksto skribas SH, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto Ŝ (Ŝaron)
- [http://www.israel-catalog.com/seo/Hebrew-Speaking-Dictionary.html Hebre-parolanta vortaro (angle: Hebrew Speaking Dictionary)]
- [http://www.israel-catalog.com/seo/Hebrew-Dictionary.html Hebrea vortaro (angle: Hebrew dictionary)]
Multaj personnomoj de okcidenta civilizo estas origine hebreaj: Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Mikaelo, Raĥelo
Pluraj venis rekte el la hebrea: aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato, ŝoĥti.
Kategorio:Lingvo
ja:ヘブライ語
ko:히브리어
simple:Hebrew language
th:ภาษาฮีบรู
Mistikismo
Mistikismo estas religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditado aŭ asketismo.
(Etimologie mistiko venas el al latina mysticus: sekreta, mistika.)
Historio
Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de nombromistiko, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.
Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: majstro Eckhart, Jacob BÖHME.
La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio.
Proprecoj de la religia mistikismo
- Proksime al dio.
- Vojo al Dio. meditado, asketismo, kontemplado k.a.
- Nekonformeco.
- Individualismo. Propraj spertoj
ja:神秘主義
ms:Mistisisme
Esoterismo
Esoterismo (greke εσωτερική interna, kaŝita, sekreta scio) estas kolekta nocio por larĝa spektro de vivaspektoj kaj "sekretaj instruoj", kiuj akcentan la spiritan evoluon de la individuo, sed ne temas fakte pri religio en mallarĝa senco.
La komuna en la diversaj instruoj estas, ke oni supozas ekziston de fortoj kaj influoj krom la naturscience mezureblaj kaj tiel oni rigardas la sciencoj kaj la tradiciajn religiojn kiel limigitajn por kompreni la mondon. Tiel la esotera pensado staras en kontraŭdiro al la scienca bildo.
Historio
La klasika instruo de esoterismo okazis nur en fermitaj rondoj (ordenoj, loĝioj) nur al la anoj. Krom la okulta praktiko, oni instruis el la branĉoj de tarokoj, astrologio kaj nombromistiko sed oni povis ankaŭ lerni en kelkaj rondoj pri gnostiko, hermetikismo, kabalo, alkemio kaj rozkrucismo.
En la tempo de reĝino Viktoria, la okultismo kaj la diversaj formoj de orakloj havis floradan tempon. Malpli populara estis la movado de spiritismo.
En la lastaj 150 jaroj, esoterismo transformiĝis al mondkoncepto, kies kredantoj taksas ĝin kiel universalan kaj kiel unuiĝon de instruoj de ĉiuj religioj. Ekde la 1980-aj jaroj, esoterismo tre disvastiĝis en la okcidenta kultura sfero.
branĉoj
Plej gravaj branĉoj de la esoterismo:
- antropozofio
- astrologio
- gnostikismo
- hermetikismo
- kabalismo
- magio
- novpaganismo
- nov-epokismo
- okultismo
- rozkrucismo
- reiki
- novŝamanismo
- spiritismo
- teozofio
- jogo
La plimulto de la esoteraj branĉoj akcentas spiritualismon kaj prilumiĝon de la individuo.
Esotera mondkoncepto baziĝas je 5 principoj:
- Praktika decidhelpo por la vivplanado
- Memrekono.
- Medicina (alternativa) helpo. (aromoterapio, Bach-sangoterapio aŭ homeopatio.
- spirita helpo.
- Plibonigo de la mondo.
La kritikantoj de la esoterismo nomas ĝin pseŭdoscienco.
7-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 6-a jarcento - 7-a jarcento - 8-a jarcento
Jaroj:
ja:7世紀
ko:7세기
th:คริสต์ศตวรรษที่ 7
BiblioLa Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio, de Judismo
kaj Kristanismo. Ĝi estis verkita inter la jaroj -1500 ĝis 150 en la
greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al
la juda biblio la kristanoj aldonis la
Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de
Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ
kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la
judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la
mormonoj aldonis la Libron
de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj
anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la
Koranon, laŭ islamo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto.
Mohameto
Ĉefaj partoj de la Biblio
La Hebrea Biblio
La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento)
La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo [torah, תורה] + la Profetoj [neviim, נביאים] + la Skriboj [ketuvim, כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.
- Genezo
- Eliro
- Levidoj
- Nombroj
- Readmono
La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateŭĥos, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la Tanaĥo kaj la Talmudo).
La Profetoj:
- Josuo
- Juĝistoj
- Samuel (libro unua)
- Samuel (libro dua)
- Reĝoj (libro unua)
- Reĝoj (libro dua)
- Jesaja
- Jeremia
- Jeĥezkel
:La Dekduopo:
: - Hoŝea
: - Joel
: - Amos
: - Obadja
: - Jona
: - Miĥa
: - Naĥum
: - Ĥabakuk
: - Cefanja
: - Ĥagaj
: - Zeĥarja
: - Malaĥi
La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.
La Skriboj
- Psalmaro
- Sentencoj
- Ijob
- Alta Kanto
- Rut
- Plorkanto
- La Predikanto
- Ester
- Daniel
- Ezra
- Neĥemja
- 1 Kroniko
- 2 Kroniko
Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.
La Dua-kanonaj libroj (aŭ Apokrifo)
- Tobit
- Judit
- Aldonoj al Ester
- 1 Makabeoj
- 2 Makabeoj
- Saĝeco de Salomono
- Siraĥ
- Baruĥ
: - Letero de Jeremia
- Aldonoj al Daniel
- 1 Esdras -
- 2 Esdras -
- Preĝo de Manase -
- 3 Makabeoj
- 4 Makabeoj
- Psalmaro de Salomono
- Psalmo 151
- Ĥanoĥ
kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma Katolika Eklezio, kaj en la nova eldono (2003) de la Sankta Biblio en Esperanto. La steletitaj libroj troviĝas en anglalingvaj protestantaj "apokrifoj", kaj oficiale presiĝas ankaŭ en apendico de la Romkatolika Biblio, kvankam ne rigardate de la Roma Eklezio kiel kanonaj. La ceterajn en la listo rekonas iuj orientaj ortodoksaj eklezioj (jen greka, jen slavaj, jen etiopia...) sed ne aliaj nek la okcidentaj eklezioj.
Libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.
Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)
Pri la Biblia Enhavo
La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aŭ ĵurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon kaj doktrinon de Judismo kaj Kristanismo.
Aliaj aldonoj kaj sintenoj pri Biblio
Talmudo
La Talmudo: laŭ Judismo parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno, kaj ĝia komentaro (la gemaro), finfine estis enskribita en la sesa jarcento. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por Judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la Tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la
skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ multe konas) la Talmudon.
Korano
La Korano: Laŭ Islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano. Dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.
- La Libro de Mormono
- Doktrino kaj Interligoj
- La Perlo de Granda Prezo aŭ, eble preferinde, "La Multevalora Perlo" (kp Mateo 13.46)
Tradukoj kaj Versioj
- Septuaginto
- Samariana Biblio
- Masora Biblio
- Heksapla
- Vulgato
- King James Version
Esperanto-Tradukoj
Zamenhof tradukis la tutan Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en Esperanton. Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1910, kaj por pruvlegi la tradukon de la Zamenhof versio. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla King James Version. En 1926, ambaŭ tradukoj eldoniĝis sub la nomo La Sankta Biblio. La Duakanonajn Librojn tradukis Gerrit BERVELING; la katolika parto de la Duakanonaj Libroj aldoniĝis je 2003 al La Sankta Biblio de 1926.
La Biblio en Esperanto (eksteraj ligoj)
- [ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/esperanto-texts.dir/estulumo.zip Teksto, iksokonvencie, zipigita] (1339K)
- [http://www.geocities.com/kalblando/biblio Kalblanda, HTML, X-sistemo, versigita]
Biblio - el EdE
EdE-B
Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian RUST kaj Alfred Edward WACKRILL kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Zamenhof mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Zamenhof konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J. M. WARDEN. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta E-a Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E', Geneve, 1926, p: l37.) - Nombro de bibliopartoj venditaj en Esperanto ĝis 35 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14,231. M. C. BUTLER.
Kategorio:Abrahamaj religioj
Kategorio:Sanktaj libroj
ja:聖書
ko:성서
nb:Bibelen
simple:Bible
zh-min-nan:Sèng-keng
RabenoRabeno estas honora titolo de hebreaj kaj judaj kleruloj kaj leĝistoj.
La vorto devenas de la hebrea rabbi (רִבִּי) aŭ de la aramea rabbuni, kiuj signifas proksimume "mia majstro".
Por la reformistoj, la konservatistoj kaj la modernaj ortodoksuloj, la titolo estas kutime donata de religia akademio, post plurjara programo de studoj.
Por la plejmulto de la ortodoksuloj, la titolo estas donata persone de alia rabeno, laŭ liaj personaj kriterioj. En la ortodoksa judismo, kaj la procezo de rabenigo kaj la titolo mem estas nomataj "semiĥa".
Taskoj de rabeno estas la religia instruado, interpretado de torao kaj la decido pri religiaj demandoj. Rabeno ne estas sacerdoto, ĉar
judismo ne konas perantojn inter homoj kaj Dio. Tamen, inter la ĥasidoj, la ĉefaj ĥasidaj rabenoj, konataj kiel rebbe, estas
vidataj kiel preskaŭ absolutaj religiaj gvidantoj, kun speciala ligo al Dio, kaj eĉ magiaj povoj.
En kelkaj landoj ekzistas la posteno de "supera rabeno", supera spirita kaj leĝa aŭtoritatulo de la juda religia vivo.
Israelo havas du superajn rabenojn, unu aŝkenazan kaj unu sefardan.
Kategorio:Judismo
ja:ラビ
TalmudoLa Talmudo (hebree "instruo", "studo") estas unu el la sanktaj tekstoj de judismo.
Male al la torao ĝi ne estas agnoskata de aliaj religioj. Judismo konsideras ĝin la parola (neskriba) formo de Torao, voĉe transdonita de la revelacio al Moseo ĝis la romia konkero de Jerusalemo. La Talmudo estis skribe fiksita nur post 70, kiam Romio konkeris Jerusalemon kaj detruis la Duan Templon, kaj la judoj timis eblan malaperon de la religiaj tradicioj.
La Talmudo konsistas el kolekto de diskutoj inter saĝuloj (haĥamim) kaj majstroj (rabbi) pri la signifoj kaj aplikoj de la skriba Torao kaj esprimiĝas je du niveloj:
- Miŝnah (ripeto) kolektas la diskutojn de la malnovaj majstroj (ĝis la 2-a jarcento)
- Gemarah (kompletigo), ekestinta inter la 2-a kaj 5-a jarcentoj, provizas analizan komenton de miŝnah.
Kategorio:judismo
Kategorio:religio
ja:タルムード
6-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 5-a jarcento - 6-a jarcento - 7-a jarcento
Jaroj:
ja:6世紀
ko:6세기
th:คริสต์ศตวรรษที่ 6
7-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 6-a jarcento - 7-a jarcento - 8-a jarcento
Jaroj:
ja:7世紀
ko:7세기
th:คริสต์ศตวรรษที่ 7
12-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 11-a jarcento - 12-a jarcento - 13-a jarcento
Jaroj:
ja:12世紀
ko:12세기
simple:12th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 12
14-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento
Okazaĵoj
- La transiro de la Mezepoka varma periodo al la Malgranda glacia epoko
- Komenco de la Osmanida imperio
- La Nigra morto mortigis proksimume trionon de la Eŭropa loĝantaro (1347 – 1351)
Jaroj
ja:14世紀
ko:14세기
th:คริสต์ศตวรรษที่ 14
Hebrea alfabetoAlfabeto > Hebrea alfabeto < Hebrea lingvo
----
----
Hebrea lingvo
Kategorio:Alfabeto
ja:ヘブライ文字
ko:히브리 문자
1235Historio > Jarcentoj > 13-a jarcento > 1235
----
En la jaro 1235 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
----
1230 | 1231 | 1232 | 1233 | 1234 | 1235 | 1236 | 1237 | 1238 | 1239 | 1240
12-a jarcento - 13-a jarcento - 14-a jarcento
ko:1235년
Jean BeaufretJean Beaufret (1907-1982) was a French philosopher and Germanist tremendously influential in the reception of Martin Heidegger's work in France.
After graduating from the École Normale Supérieure and completing military service Beaufret passed his agrégation de philosophie in 1933 and undertook a career teaching as a lycée philosophy instructor. His early philosophical interests were in 19th century German philosophy, particularly GWF Hegel, Johann Gottlieb Fichte, and Karl Marx. In the period before the Second World War, he came to know Paul Éluard, Maurice Merleau-Ponty, André Breton, and Paul Valéry.
In 1946, as Heidegger's continued teaching privileges came into question by the denazification committees, he made Beaufret's acquaintance. Beaufret engaged Heidegger on the development of French existentialism, and Heidegger wrote the "Brief über den Humanismus" ("Letter on Humanism") to Beaufret in response. Beaufret took his students to visit Heidegger at Todtnauberg in 1947 following a month-long Franco-German academic exchange at Freiburg im Briesgau, while Baden-Württemberg was still under French occupation. Jean-François Lyotard, one of the group of students on the trip selected to visit Heidegger, wrote about the experience thus:
:I remeber a sly peasant in his Hütte, dressed in traditional costume, of sententious speech and shifty eye, apparently lacking in shame and anxiety, protected by his knowledge and flattered by his discipline. This picture was enough to prevent me from becoming a "Heideggerian." I take no pride in this. These were fugitive impressions, due no doubt to the prejudices of a young Parisian. I continued to read his work. ("Heidegger and 'the jews': a Conference in Vienna and Freiburg", p. 137, in Political Writings)
Beaufret remained a close associate of Heidegger's, and it was through Beaufret that Heidegger became aware of Jacques Derrida's work.
Beaufret is considered the wellspring of "orthodox French Heideggerianism," which is the element of French philosophy that was most dismissive of Heidegger's involvement with National Socialism when the matter was publicly contended in France in 1987 after the publication of Victor Farias's Heidegger and Nazism.
Beaufret, Jean
Beaufret, Jean
Beaufret, Jean
Beaufret, Jean
Beaufret, Jean
pozycjonowanie tapety na pulpit gospodarka cheap holidays lanzarote Pozycjonowanie
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Lebanese Baptist Convention
The Lebanese Baptist Convention is an association of Baptist Christians in Lebanon.
The first known Baptist church in Lebanon was constituted at Beirut in 1895 by Said Jureidini (1866-1952). While on a trip from Lebanon to the Chicago World's Fair in 1893, Jureidini converted to the Christian faith and was baptized by the
|
Jason white
:This article is about the American football player; for the Scottish rugby player, see Jason White (rugby player), and for Pinhead Gunpowder's guitarist see Jason white(guitarist)
Jason White (born June 19, 1980) was a quarterback for the University of Oklahoma
|
Wikipedia:Votes for deletion/David Smith (programmer)
Another apparently lost/orphaned VfD nom, as the tag was added September 9, but it doesn't seem to have ever been placed on the main VfD page, and doesn't seem to have a voting page. Procedural/Delete--2 hits for "david smith" "Speed Scheduler", 3 for "david smith" "SpeedScheduler" Niteowlneils 00:53, 25 Nov 2004 (UTC)
- Delete, not notable. --fvw
Eric Crouch (born on November 16, 1978 in Omaha, Nebraska) was an American football quarterback for the University of Nebraska football team. He won the
James Somers born Belturbet Co Cavan 12 June 1884 was an Irish recipient of the Victoria Cross, the highest and most prestigious award for gallantry in the face of the enemy that can be awarded to British and Commonwealth forces.
He was 31 years old, and a Sergeant in the 1st Bn.,
|
Indomethacin
Indomethacin (also indometacin) is a non-steroidal anti-inflammatory drug commonly used to reduce fever, pain, stiffness, and swelling. It works by inhibiting the production of prostaglandins, molecules known to cause these symptoms. It is marketed under many trade names, including Indocin, Indocid, Indochron E-R, and Indocin-SR.
|
Indocin
Indomethacin (also indometacin) is a non-steroidal anti-inflammatory drug commonly used to reduce fever, pain, stiffness, and swelling. It works by inhibiting the production of prostaglandins, molecules known to cause these symptoms. It is marketed under many trade names, including Indocin, Indocid, Indochron E-R, and Indocin-SR.
|
Indocid
Indomethacin (also indometacin) is a non-steroidal anti-inflammatory drug commonly used to reduce fever, pain, stiffness, and swelling. It works by inhibiting the production of prostaglandins, molecules known to cause these symptoms. It is marketed under many trade names, including Indocin, Indocid, Indochron E-R, and Indocin-SR.
|
Wikipedia:Votes for deletion/Polarcomplementary
Polarcomplementary was proposed for deletion. This page is an archive of the discussion about the proposed deletion. This page is no longer live. Further comments should be made on the article's talk page rather than here so that this page is preserved as an historic record. The result of the debate was to speedy delete.
Seems like nonsense to me, but it is on the move to wiktionary list. [http://www.google.com/search?&q=Polarcomplementary&sourceid=wikipedia A google search] produc
|
Indometacin
Indomethacin (also indometacin) is a non-steroidal anti-inflammatory drug commonly used to reduce fever, pain, stiffness, and swelling. It works by inhibiting the production of prostaglandins, molecules known to cause these symptoms. It is marketed under many trade names, including Indocin, Indocid, Indochron E-R, and Indocin-SR.
|
|