Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Kamboĝo

Kamboĝo

Geografio > Azio > Kamboĝo ---- Dosiero:kh.gif Kamboĝo - Kampuchea [kampuĉea] Lando en sudorienta Azio, inter Vjet-Namo kaj Tajlando.
  • Landkodo: KH.
  • E-nomo: Kamboĝo.
  • Nacia nomo: Kâmpŭchéa.
  • Areo: 181.035 kv.km.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Ŝtatestro: reĝo Norodom Sihamoni (1993).
  • Ĉefurbo: Pnom-Peno.
  • Loĝantaro: 10.024 mil (1995), inter ili 87,1% ĥmeroj, 4,4% vjetoj, 4,4% ĉinoj.
  • Ŝtatlingvo: kmera lingvo.
  • Kredantoj: budhistoj.
  • Eksporto: kaŭĉuko, rizo, lignaĵo.
  • Monunuo: Riel
  • Pokapa GNP: 270 $.
  • Organizoj: UNO (1955)
  • Heredaĵo: Angkora komplekso, Angkor vat kaj Ankror Tom (arkeologia parko, temploj, dekoraj skulptaĵoj).
Averaĝa temperaturo de Kamboĝo oscilas inter 20°C kaj 32°C. La plej varma monato en la jaro estas aprilo, kiam temperaturo estas 35°C, la plej malvarma estas januaro, kiam temperaturo foje malsupreniĝas ĝis 10°C. Kamboĝo estas lando ece agrikultura. Ties precipa kulturplanto ests rizo. Fiŝkaptado en enlandakvoj estas grava ekonomia riĉofonto. Produktpovo de rivero kaj lago Tonle Sap estas la plej alta en la mondo. La ĉefa fiŝkapta periodo kuŝas dum decembro, januaro, februaro. Pitoreskan trajton de la Kamboĝa pajzaĝo konsistigas la ĉiea ĉeesto de la sukerpalmarbo thnot. Kun trunko rekta aŭ iomete kurba striata trunkoŝelo, kaj bula kvasto de rigidaj palmoj olivverdkoloraj. Tiuj palmoj utiligatas por konstruo de la domoj; el trunko oni faras la trabojn, kaj pargeterojn. norodom de Kamboĝo Kamboĝo havas 20 provincojn kaj 4 urbunuojn. #Banteay Mean Cheay #Batdambang #Kampong Cham #Kampong Chhnang #Kampong Spoe #Kampong Thum #Kampot #Kandal #Kaoh Kong #Keb
- #Kracheh #Mondol Kiri #Otdar Mean Cheay #Phnom Penh
- #Pouthisat #Preah Seihanu
- (Sihanoukville) #Preah Vihear #Prey Veng #Rotanah Kiri #Siem Reab #Stoeng Treng #Svay Rieng #Takev
- Pailin

vidu ankaŭ

Angkor, Angkor Wat ! ja:カンボジア ko:캄보디아 ms:Kemboja simple:Cambodia th:ประเทศกัมพูชา zh-min-nan:Kampuchea

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Azio

Geografio > Kontinentoj > Azio ---- Kontinentoj Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio. Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn. :Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso. Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon] ------- EdE-A > Azio Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo. Kategorio:Kontinentoj ! ja:アジア ko:아시아 ms:Asia simple:Asia th:ทวีปเอเชีย zh-min-nan:A-chiu

Tajlando

Geografio > Azio > Tajlando ---- Tajlando estas lando situanta en Sud-Orienta Azio. Ĝia tradicia nomo estas Siamio.

Geografio

Etnoj

75% Tajoj, 14% Hanĉinoj, Laŭoj, Malajoj, Kmeroj, Karenoj, Mjaŭoj, Monoj.

Religio

Budhismo 95%, islamo 4%, kristanismo 0.6% kaj ĉirkaŭ 65.000 hinduoj.
  • Landkodo: TH.
  • E-nomo: Tajlanda Reĝlando.
  • Nacia nomo: Racha Anachak Thai.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Parollingvoj: laua, ĉina, malaja, kmera, karena, mjaŭa, mona.
  • Kredantoj: budhistoj.
  • GNP: totala - 166 mlrd $; pokapa - 2.740 $.
  • Eksporto: rizo, industriaj varoj.
  • Organizoj: UNO (1946)
1946 1946 1946 1946 1946 Kategorio:Tajlando ja:タイ王国 ko:타이 ms:Thailand th:ประเทศไทย zh-min-nan:Thài-kok

Kmera lingvo

La ĥmera lingvo (kamboĝa) estas membro de la Mon-Ĥmera grupo de aŭstralaziaj lingvoj, parolata de ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj en Kamboĝo. La ĥmera estas parenca al la vjetnama kaj havas kune multajn proprecojn kun la taja, kiel rezulto de jarcentoj de ambaŭdirekta prunteprenado. La ĥmera alfabeto devenas de la bramia skribo de antikva Hindio per la skribo palava, kiu estas uzita en suda Hindio kaj Sud-Orienta Azio dum la 5a kaj 6a jarcentoj post Kristo. La plej antikva datita enskribaĵo en la ĥmera estas el la 611a j. post Kristo. La ĥmera alfabeto forte similas al la taja kaj laua alfabeto, kiuj estas disvolvitaj de ĝi. Proprecoj:
  • La ĥmera alfabeto estas silabiga alfabeto, en kiu ĉiu konsonanto havas du formojn; unu kun alligita a (unua serio) kaj unu kun alligita o (dua serio)
  • Vokaloj estas indikataj uzante aŭ apartajn literojn aŭ diakritajn signojn, kiuj estas skribataj super, sub, antaŭ, post aŭ ĉirkaŭ konsonantoj. La prononco de la vokaloj dependas de la konsonanto, al kiu ili estas alligitaj, ĉu estas de la unua aŭ dua serio.
  • Ĉiuj konsonantoj havas subskribatan formon, kiu estas uzata kiam ili aperas post alia konsonanto.
  • En ĥmera teksto, oni ne trovas interspacojn inter la vortoj; anstataŭe interspacoj indikas la finon de frazo aŭ frazoparto. Kategorio:Lingvo Kategorio:Kamboĝo ja:クメール語 ko:크메르어 th:ภาษาเขมร

    Budhistoj

    :Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo ---- Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002. La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

    Centraj pensoj

    La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj: # La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. # La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. # La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. # La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo: ## ĝusta rigardado, ## ĝusta pensado, ## ĝusta parolado, ## ĝusta agado, ## ĝusta vivtenado, ## ĝusta strebado, ## ĝusta atentado ## ĝusta koncentrado.

    Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto

    La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. reenkarniĝado] reenkarniĝado] Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon. Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

    Gautama Siddhartha

    Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.) Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

    Eksteraj ligoj


    - [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
    - [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
    - [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)] ------ EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento. GEO H. YOXON. Kategorio:Budhismo als:Buddhismus ja:仏教 ko:불교 minnan:Hu̍t-kàu ms:Agama Buddha simple:Buddhism th:พระพุทธศาสนา

    1955

    Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1955 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1955 post Kristo okazis, interalie:

    Eventoj


    - 40-a Universala Kongreso de Esperanto en Bolonio.
    - 3-a Landa Kongreso de ELNA.
    - Translokiĝo de la Centra Oficejo de UEA el Anglio al Roterdamo.
    - Reviviĝo de la Esperanto-movado en Sovetunio
    - Eklernis Esperanton: Leopoldo KNOEDT.
    - James Cooke BROWN ekkreis Loglanon.
    - Kreita Eŭropa lingvo.
    - 1-a Kongreso de Interlingvao.
    - La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
    - 1-a de januaro: fondita la unua Kampara Ligo en Brazilo.
    - 1-a de januaro: Sudano sendependiĝis.
    - 15-a de januaro: Inaugurita la Hidreletrikejo de Paŭlo-Afonso.
    - 20-a de marto: sendependenco de Tunizio.
    - 5-a de aprilo: Winston CHURCHILL eksiĝis ĉefministro de Britio.
    - 15-a de aprilo: komisiono elektas lokon kie estis konstruota Braziljo.
    - 15-a de majo: Aŭstrio : Sendependeco unuafoje postmilite ekrekonata.
    - 19-a de majo: Aŭstrio deklaris porĉiaman neutralecon.
    - 23-a de septembro: Argentino : Juan Domingo PERÓN eksprezidentiĝas pro puĉo.
    - Aniĝas al UNO: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.
    - Japanio : Ekregas LDP.
    - Anglio : Liverpool : ekesto de Beatles
    - Usono : Aŭtobusa bojkoto en Montgomery, Alabamo, por civilaj rajtoj por nigruloj.

    Naskiĝoj


    - 18-a de januaro : Kevin COSTNER
    - 20-a de januaro : JORGOS
    - 9-a de marto : Ornella MUTI
    - 11-a de marto : Nina HAGEN
    - 19-a de marto : Bruce WILLIS
    - 12-a de aŭgusto : Heintje
    - Solen'
    - Gaston Hoessélo EBOE

    Mortoj


    - José GARZÓN RUIZ
    - Josef BARVÍŘ
    - Jan Amos KAJŠ
    - 11-a de marto : Alexander FLEMING
    - 10-a de aprilo : Pierre TEILHARD DE CHARDIN
    - 18-a de aprilo : Albert EINSTEIN
    - 12-a de aŭgusto : Svislando : Thomas MANN
    - 25-a de aŭgusto : Heinrich SPOERL
    - 30-a de septembro : Usono : James DEAN
    - 1-a de novembro : Dale CARNEGIE
    - 23-a de decembro : Francisco GAVIDIA ----
    1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960
    19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
    ja:1955年 ko:1955년 simple:1955 th:พ.ศ. 2498

    Rizo

    Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la poacoj. Ĝiaj grenoj estas la ĉefa cerealo por duono de la homaro. La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn foliojn kaj unuflorajn spiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20-30 cm longa paniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj.

    Rizo-kultivado

    Rizo-kultivado estas taŭga en landoj kun multa pluvo kaj malmultekosta laboro, ĉar ĝi bezonas multan akvon kaj estas tre laborige kultivi ĝin. Tamen ĝi povas kreski preskaŭ ĉie, eĉ sur krutaj monto-inklinoj. Ofte rizo kultiviĝas en plataj marĉaj terenoj prizorgitaj por sekurigi idealan akvo-profundon (tipe 15 cm). Rizo terenoj ankaŭ foje uziĝas por la produktado de manĝeblaj fiŝoj kaj ranoj. La bienistoj profitas de la facileco de la rizo-plato kreski en akvo-medio: la akvo en rizo-terenoj malhelpas la danĝeran kreskadon de fi-herboj ĉe la kulturejo. Kiam la rizo-planto establiĝas en la tereno, la akvo povas finfine esti ĉerpita por preparado de rikolto. La marĉaj terenoj grandigas la produktadon, kvankam la rizon ankaŭ eblas kultivi en ne-marĉa, seka tero (inkluzive de teraso-formaj deklivoj) helpe de superreguliloj por mortigo/inhibo de kresko de fi-herboj.

    Preparado kiel manĝaĵo

    Unue la grenoj de la riza planto estas muelitaj por forigi la eksterajn ŝelojn, kio kreas brunan rizon. Tiu proceso povas esti daŭrigata por forigi la ĝermon kaj reston de la ŝelo, tiel kreante blankan rizon. La rizosemoj ofte estas vaporigata aŭ boligata ĝis mola kaj manĝebla, kaj poste ili povas esti fritita en legoma oleobutero. Blankan rizon oni povas pulvi en faruno, kiu ofte kunvenas por personoj kiuj sekvas senglutenan dieton. La faruno estas uzata en multaj trinkaĵoj kiel rizlakto kaj sakeo. Rizobrano (nomata nuka japanlingve) estas valora varo en Azio, kaj estas uzata por multaj ĉiutagaj bezonoj. Oni povas ekstrakti el la brano sanan oleon. Alia uzo estas por fari specon da piklataj legomoj. Kiel krevmaizo kaj aliaj grenoj, rizo povas esti pufata. Por rizo krevi, oni devas varmigi la grajnojn en malalta-prema ujo. Dum varmado, la akvo de ĉiu grajno plivolumeniĝas, sed estas tenata pro la perikarpo de la grajno. Kiam la premo en la grajno rompas la perikarpon, la grajno pufas.

    Nutra informo

    Rizo enhavas malgrandajn nivelojn de saturataj grasoj, kolesterolo, kaj natrio. Ĝi estas bona fonto de mangano. Fonto: http://www.nutritiondata.com (anglalingva)

    Genetike modifita rizo

    Saneco

    "Ora Rizo", aŭ angle Golden Rice, estas rizo, genetike modifita de germanaj profesoroj Ingo POTRYKUS kaj Peter BEYER ĉe la svisa Federala Instituto de Teknologio. Tiu ĉi rizo estas riĉigata en vitamino A, kaj, laŭ la inventintoj, povas agi kontraŭ la blindeco kiu afliktas ĉiujare kelkan duon-milionon da homoj, pro manko de tiu vitamino, kaj eviti la unu ĝis du milionojn da mortoj ĉiujare pro la sama kialo.

    Kontraŭparazitaĵoj

    Ĉinio, monde la unua rizproduktanta kaj konsumanta lando, volas surmerkatigi GM-an rizon ekde 2006 (laŭ la revuo Science [Scienco]). Temas pri du varioj kiuj estas rezistaj kontrau rizpiraloj (larvoj de tineoj), la unua pro genoj transplantitaj el grunda bakterio bacillus thurigiensis, la dua el negr-okula fabo, aŭ rizfabo (Dolichos umbellatus) (ĉine: 米豆). Dum 2001 ĝis 2003 agroprovoj elmontris 80% malgrandigon de uzo de kemiaj kontraŭparazitaĵoj, pozitivan efikon sur la sano de la agrikulturistoj, kaj plibonigon de produktiveco (de 6 360 kg/ha kontraŭ 6 150 kg/ha por la kutimaj rizvarioj). Ĉinio jam estas la plej granda produktanto de GM-a kotono, sed tiu estas la unua fojo kiam GM-aj produktaĵoj estas tiele grandskale vendota en la merkato de homa nutrado.

    Eksteraj ligiloj

    Esperanto

    el Monato (gazeto) (2003/7, p.10)

    Plurlingvaj

    (angle, ĉine, france, hispane, itale kaj japane) - de la FAO.

    Anglalingvaj

    (de la Institute of Science in Society) (Internacia instituto por esplorado pri rizo) de Ag-Biotech Infonet, ne-komerciala retejo. ja:米 ko:벼 ms:Padi

    Pino d'Asti

    Pino d'Asti ist eine Gemeinde mit 224 Einwohnern (Stand: 2004) in der italienischen Provinz Asti (AT), Region Piemont. Nachbargemeinden sind Albugnano, Castelnuovo Don Bosco und Passerano Marmorito. Die Telefonvorwahl lautet +39-(0)-11. Das Gemeindegebiet umfasst eine Fläche von 4 km², die Einwohnerdichte beträgt circa 56 Einwohner/km². Kategorie:Ort im Piemont

    Dorota Rabczewska Hotel in Sofia darmowe mp3 eurotax nauka










































  • :: RELATED NEWS ::
    Leistenband
    Das Ligamentum inguinale (lat. für Leistenband oder Vesalius-Band, nach dem flämischen Anatomen Andreas Vesalius) ist eine bindegewebige Struktur am menschlichen Becken. Es verbindet die Spina iliaca anterior superior des Da
    Mula Shankara
    Swami Dayananda Saraswati (hindi: स्‍वामी दयानन्‍द सरस्‍वती;
    - 1824 in Tankara, Gujarat, Indien; † 30. Oktober 1883 in Ajmer, Das Ligamentum inguinale (lat. für Leistenband oder Vesalius-Band, nach dem flämischen Anatomen Andreas Vesalius) ist eine bindegewebige Struktur am menschlichen Becken. Es verbindet die Spina iliaca anterior superior des Da

    Finn Carter
    Finn Carter (
    - 8. März 1960, USA) ist eine US-amerikanische Schauspielerin, die mit der Horrorkomödie Tremors – Im Land der Raketen-Würmer berühmt wurde.

    Leben

    Finn Carter ist die Tochter des US-Politikers Hodding Carter. Im Alter von 5 Jahren begann sie
    Häberle und Pfleiderer
    ]]Häberle und Pfleiderer waren ein 1931 von den beiden Stuttgarter Entertainern Willy Reichert und Oscar Heiler erschaffenes Comedy-Duo. Nach Kriegsende hatte das Duo zahlreiche Radio- und Fernsehauftritte (SDR). Sie traten bis in die 1970er jahre regelmäßig in Unterhaltungsveanstaltungen in
    Alter Botanischer Garten (München)
    Der Alte Botanische Garten liegt am Karlsplatz (Stachus) in München. Er wurde von 1804 bis 1814 nach Plänen des Landschaftsarchitekten Ludwig von Sckell angelegt. 1812 wurde am Lenbachplatz ein klassizistisches Eingangsportal errichtet.

    All Rights Reserved 2005 wikimiki.org