Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Karel HAVLÍČEK Borovský

Karel HAVLÍČEK Borovský

Literaturo - Ĉeĥlingva Literaturo - Ĉeĥio - Karel Havlíček Borovský < Ĉeĥa Lingvo ---- Karel Havlíček Borovský (31-a de oktobro 1821 - 29-a de julio 1856), ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto, rigardata kiel ekzemplo kaj idealo de klera kuraĝa, prudenta, sindona organizanto de publika opinio. Li verkadis ankaŭ spritajn epigramojn pri politikaj aferoj. La aŭstria registaro ekziligis lin al Brixen, nokte, por ke la ĉeĥa publiko ne sciu. La noktan forveturon li priskribis en la satira poemo Tirolaj elegioj (esperantisgis Jaroslav Mráz). Politikaj satiroj estas ankaŭ la poemoj Reĝo Lavra (tr. Tomáš PUMPR) pri azenaj oreloj, kiuj beligas la kapon de reĝoj, kaj la ĉefverko estas Bapto de caro Vladimiro, kies esperantigo estas ĉefverko ankaŭ de Tomáš Pumpr. La satiro primokas negocadon pri Dio, misuzadon de religioj. Post la apero de la Esperanta traduko en 1953 multaj komprenis tion kiel atakon kontraŭ la eklezio kaj volis la tutan eldonkvanton neniigi. Nun ĝi apartenas al la ĉefverkoj de nia traduka literaturo. Ankaŭ en la "Bapto" Borovský aludas, memironie, pri sia ekzilo, kiam li igas dion Peruno diri pri sia dia laboro "Briksen mem – kompare tion – estas preskaŭ ŝerco."

En Esperanto aperis

La tria kanto el Bapto de sankta Vladimiro. Tradukis Stanislav KAMARYT. En: Ĉeĥoslovaka Antologio. Budapest: Literatura Mondo, 1935. Havlicek Havlicek

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Ĉeĥa Lingvo

Lingvo > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Ĉeĥa lingvo < Ĉeĥio ---- La ĉeĥa lingvo apartenas al la slava branĉo de la hindeŭropa lingvaro, nome al la okcidentslava grupo kune kun la lingvoj: pola, slovaka kaj soraba. La ĉeĥa kaj slovaka estas reciproke kompreneblaj kiel dialektoj (ili disiĝis en la mezo de la 19-a jarcento), kvankam ili diferencas ankaŭ fonetike (en la slovaka mankas "ř", la ĉeĥa ne posedas "ä, ô, ĺ, ľ, ŕ"). La malnova ĉeĥa literaturo floris inter la 14-a kaj 17-a jarcentoj, sed precipe la protestantisma, tial la rekatoliga periodo (post la batalo apud Prago en 1620, en kiu venkis la katolikoj) persekutis la malnovajn verkojn kaj bremsis la lingvan evoluon. Nur post la patento de la imperiestro Jozefo la II-a pri religia toleremo (1781) eblis reeldoni la klasikaĵojn, kaj la nacia renesanco povis starti. Kiel bazon por la moderna ĉeĥa lingvo oni elektis la klasikan tradukon de Biblio el la 16-a jarcento - tiel estiĝis konsiderinda diferenco inter la normigita lingvo literatura kaj spontana lingvo parola. La ĉeĥa estas lingvo fleksia, uzanta 7 deklinaciajn kazojn. Por deklinaciado kaj konjugaciado ekzistas multaj modeloj kaj esceptoj, tial la ĉeĥa estas relative tre malfacila. Danke al akuzativo ĝi ne havas firme ligitan vortordon, kies ŝanĝado de la vortordo povas reliefigi aŭ malemfazi frazelementojn laŭ deziro de la parolanto. Alfabeto: a á b c č d ď e é ě f g h c h i í j k l m n ň o àp r ř s š t ť u ú ů v w x y ý z ž A, (Á), B, C, Č, D, (Ď), E, (É), (Ě), F, G, H, Ch, I, (Í), J, K, L, M, N, (Ň), O, (Ó), P, Q, R, Ř, S, Š, T, (Ť), U, (Ú), (Ů), V, W, X, Y, (Ý), Z, Ž Prononco: a) á é í à ú vokaloj prononcataj pli longe ol la samaj vokaloj sen streketo. La streketo ne signas akcenton, kiu estas ĉiam sur la unua silabo, dum longaj povas esti ankaŭ silaboj senakcentaj. Longeco povas ŝanĝi signifon de vortoj (dráha fervojo, drahá kara, multekosta). y, ý estas elparolataj same kiel i, í (la plej ofta ortogratia stumbligilo de ĉeĥaj infanoj), ů (deveninta de uo) estas prononcata same longe kiel ú: být esti, bít bati, útok atako, dolů malsupren. En la ĉeĥa oftas la diftongo ou = oŭ, en fremdvortoj ankaŭ au = aŭ: mouka faruno; jedou ili veturas; auto aŭto(mobilo); pauza paŭzo. Silaboformaj konsonantoj r, l povas krei silabojn ŝajne sen vokaloj (en la realo ili funkcias kiel veraj vokaloj, kun kiuj ili havas tre similan artikulacion): krk kolo, vlk lupo, mlha [du silaboj: ml - ha] nebulo, brzo [br - zo] baldaŭ. b) č = ĉ; ch = ĥ; š = ŝ; ž = ĵ; x = ks, kz: ř = rŝ, rĵ (kiel unu sono): čokoláda ĉokolado; chameleon ĥameleono; šakal ŝakalo; žurnál ĵurnalo: experiment eksperimento; exekuce ekzekuto, ekzekucio; kalendář [kalendárŝ] kalendaro; řeka [rĵeka] rivero. Al la voĉaj konsonantoj b d g h v z ž apartenas ankaŭ voĉa prononco de x [kz] kaj de ř [rĵ], al la senvoĉaj konsonantoj p t k ch f s š apartenas ankaŭ senvoĉa prononco de x [ks] kaj de ř [rŝ]. Fine de silaboj eĉ voĉaj konsonantoj estas prononcataj senvoĉe: hrob [hrop] tombo, hrad [hrat] burgo, kruh [kruĥ] cirklo, keř [kerŝ] arbedo. Okazas ankaŭ asimiliĝo kun sekva konsonanto: podchod [potĥot] subpasejo; kdo [gdo] kiu; včera [fĉera] hieraŭ ktp. c) ď ť ň estas molaj konsonantoj prononcataj proksimume kiel dj, tj. nj, sed ĝi devas ĉiam esti unu sono (kiel ĉe la hispana ñ aŭ franca gn en cognac, d'Artagnan; dum ĉe la malmolaj konsonantoj d, t, n la langopinto nur ektuŝas la suprajn dentojn, ĉe ď, ť, ň ĝi premiĝas al la dentoj pli forte): káď kuvo, lať lato, laň cervino, ňadra mamoj, brusto, ďábel diablo, ťukat frapeti. La moliga signo (ˇ) ne estas uzata, se sekvas la vokalo i, kiu moligas aŭtomate: di, ti, ni legu dji, tji, nji, diference de dy, ty, ny, kiujn oni prononcas sen moligo. Simile se sekvas la vokalo ě, ĝi transprenas la moligan signon: dě, tě, ně prononcu dje, tje, nje. La silabon oni elparolas mnje: v domě (v domnje] en la domo, měsíc [mnjesíc] monato. La ortografio malgraŭ la sama prononco povas distingi diferencajn signifojn: [mnje] min (de mi), mně [mnje] al mi, pri mi. La vokalo ě estas uzata ankaŭ en la silaboj bě pě vě prononcataj bje pje vje: běhat [bjehat] kuradi, opět [opjet] denove, věk [vjek] aĝo. Ankaŭ ili povas distingi signifojn: oběd [objet] tagmanĝo, objet [objet] ĉirkaŭveturi, vědu [vjedu] sciencon, vjedu [vjedu] mi enveturos. d) La akcento estas ĉiam sur la unua silabo, ne grave, ĉu la silabo estas longa aŭ mallonga. Male, longaj povas esti eĉ senakcentaj silaboj: kamarád kamarado, amiko. Prepozicio kunfandiĝas kun la sekvanta substantivo en unu prononcan blokon kaj tial ĝi transprenas la akcenton: se mnou [legu: semnou] kun mi; na stole [nastole] sur la tablo. La artikolo En la ĉeĥa ekzistas nek la difina, nek la nedifina artikolo, la substantivoj estas uzataj sen artikoloj. Nur se oni volas emfazi difinecon aŭ nedifinecon, oni uzas pronomojn montrajn aŭ nedifinajn. Eblas do triopo: viro - tiu viro - iu viro. La gramatika genro La substantivoj povas esti de genro vira, ina aŭ neŭtra. Bedaŭrinde la genro ne estas natura, do ankaŭ bestoj, plantoj kaj objektoj povas aparteni al la genroj vira aŭ ina, ne nur al la neŭtra. Koncernan genron ofte malkaŝas finaĵo aŭ sufikso, kvankam ne ĉiam. La genro aperas ankaŭ ĉe adjektivoj, adjektivaj pronomoj, adjektivaj numeraloj kaj adjektivaj verboj (= participoj). La ĉeĥa preterito historie evoluis el participo, tial ankaŭ ĉe ĝi estas distingata la genro (kaj la nombro: singularo aŭ pluralo). Ĉeĥa virino parolas pri si mem diference ol viro: mi estis feliĉa byl jsem ŝťastný (viro), byla jsem šťastná (virino). Tial ĉe ĉeĥlingvaj romanoj, rakontataj en la unua persono, oni tuj vidas, ĉu la rakontanto estas viro aŭ virino. La deklinacio La ĉeĥa kiel fleksia lingvo uzas 7 deklinaciajn kazojn: :1. nominativo (žena virino) :2. genitivo (ženy de virino) :3. dativo (ženě al virino) :4. akuzativo (ženu virinon) :5. vokativo (ženo! virino!) :6. lokativo (ženě pri virino) :7. ablativo (ženou per virino) La nomoj de la kazoj esprimas nur ilian bazan funkcion, sed lige kun diversaj prepozicioj ili povas ricevi multajn aliajn signifojn. Ankaŭ unu prepozicio povas havi plurajn signifojn lige kun diversaj kazoj. La substantivoj havas kvar deklinaciajn modelojn por la vira genro (muž viro, pán sinjoro, hrad kastelo, stroj maŝino), kvar por la ina (žena virino, růže rozo, píseň kanto, kost osto) kaj kvar por la neŭtra (město urbo, kuře kokido, moře maro, stavení konstruaĵo). La adjektivoj ekzistas malmolaj kun finaĵoj -ý por la vira genro, -á por la ina kaj -é por la neŭtra (mladý, mladá, mladé juna), molaj kun finaĵo -í por ĉiuj tri genroj (jarní printempa) kaj posedaj, deriveblaj sole el substantivoj de viraj kaj inaj personoj (otcův patra, matčin patrina). Personaj pronomoj havas ĉiu propran deklinacion, iuj pronomoj estas deklinaciataj kiel adjektivoj. Bazaj numeraloj havas simpligitan deklinacion. Ekde numeralo kvin la nombrataj substantivoj havas genitivan formon: čtyři chlapci kvar knaboj: pět chlapců kvin knaboj (laŭvorte: kvin da knaboj). La komparacio La komparativo de adjektivoj formiĝas ekz. per la sufkso -ší kaj la superlativo ankoraŭ akceptas prefikson nej-: :1. mladý juna :2. mladší pli juna :3. nejmladší la plej juna La komparativo kaj superlativo estas komunaj por ĉiuj tri genroj, ĉar la sufikso -ší apartenas al mola deklinacio. La adverboj deriviĝas el adjektivoj per finaĵo -e (aŭ -ě), ilia komparativo per sufikso -eji kaj la superlativo ankaŭ akceptas prefiskon nej-: :1. mladě june :2. mlaději pli june :3. nejmlaději plej june La konjugacio Por la slavaj verbaj sistemoj estas tipa aspektisma karaktero kaj tiel nomataj aspekto-duopoj. Preskaŭ por ĉiu verba signifo ekzistas du verboj, el kiuj unu esprimas la agon en ĝia daŭro (aspekto de daŭro), la alia la saman agon en ĝia rezulto (aspekto de rezulto). Ekz. psát/napsat skribi, brát/vzít preni, kupovat/koupit aĉeti, dělat/udělat fari, telefonovat/zatelefonovat telefoni ktp. La verbo de daŭro ne diras, ĉu la ago estas sukcese kaj komplete finita aŭ ne, la verbo de rezulto male emfazas ĝuste la sukcesan kaj kompletan finiĝon de la ago. Ekzemple skribi leteron eblas traduki kiel psát dopis (esti skribanta leteron) aŭ kiel napsat dopis (esti skribinta leteron komplete). Laŭ la ĉeĥa terminologio la verboj de daŭro estas nomataj nedokonavá (neperfektivaj), la verboj de rezulto dokonavá (perfektivaj), sed en Esperanto eble pli konvenus la terminoj imperfektaj kaj perfektaj. Nur la verboj de daŭro havas ĉiujn tri tempojn (preterita, prezenca, futura), dum la verboj de rezulto ne havas la prezencon, ĉar kio ĝuste nun okazas, tio ankoraŭ ne havas rezulton. Komplete ambaŭ verboj donas kvin tempojn: imperfektan preteriton, per-fektan preteriton, imperfektan prezencon, imperfektan futuron kaj perfektan futuron. La sistemon riĉigas ankoraŭ prefiksoj kaj sufiksoj: psávat skribadi, ofte skribi; psávávat tre ofte skribadi; dopsat finskribi; dopisovat finskribadi; dopisovávat tre ofte finskribadi ktp. La ĉeĥaj infinitivoj finiĝas per -t (koupit aĉeti, arkaike per -ti - koupiti), escepte per -ci (péci baki). Ĉe konjugaciado ekzistas por ĉiu persono aparta formo, tial preskaŭ ne estas uzataj personaj pronomoj: jsem mi estas, jsi vi (ci) estas, je li/ŝi/ĝi estas, jsme ni estas, jste vi estas, jsou ili estas. La prezencaj formoj estas simplaj, ne kunmetitaj (píšu mi skribas), sed ekzistas 5 klasoj de konjugaciado. La preterito havas formon kompleksan, kiu konsistas el prezenco de la neregula helpverbo být (esti) kaj el tiel nomata preterita participo, kiu havas formojn viran (psal li skribis), inan (psala ŝi skribis), neŭtran (psalo ĝi skribis) kaj pluralajn (psali viroj skribis, psaly inoj skribis, psala neŭtroj skribis). Ekz. psal jsem mi estis skribanta (daŭro), napsal jsem mi estas skribinta (rezulto). La futuro de perfektivaj verboj de rezulto havas formojn simplajn, fakte prezencajn en funkcio de futuro (napíšu mi komplete skribos). La futuro de neperfektivaj verboj de daŭro havas formojn kompleksajn, konsistantajn el futuro de la neregula help-verbo být (esti) kaj el infinitivo de la ĉefa verbo (budu psát mi skribos, mi estos skribanta). La kondicionalo konsistas el la preterita participo kaj kondicionala formo de la helpverbo být (psal bych mi estus skribanta, napsal bych mi estus skribinta). La volitivo estas uzata ĉe dua persono de ambaŭ nombroj kaj ĉe la unua persono plurala: piš! (ci) skribu! pišme! ni skribu! pište! (vi) skribu! napiš! napište! skribu (ĝisfine)! napišme! ni skribu (ĝisfine)! Ĉe aliaj personoj la ordono aŭ deziro estas esprimata per adverbo kun la prezenco: ať píšu mi skribu, ať napíšou ili skribu (ĝisfine). La participoj aktivaj estas praktike uzataj nur de verboj neperfektivaj kaj sole antaŭ substantivoj (píšící chlapec skribanta knabo). La aktivaj participoj perfektaj (diferencaj de la preteritaj!) aperas nur en malnova literaturo kaj nun estas sentataj kiel arkaikaj (napsavší chlapec skribinta knabo). En kompleksaj verbaj formoj kun la helpverbo být oni uzas la pasivajn participojn. De la neperfektivaj verboj formiĝas la tiel nomataj estantaj pasivaj participoj, de la verboj perfektivaj la estintaj pasivaj participoj. Ekzemploj: dopis byl psán la letero estis skribata, dopis byl napsán la letero estis skribita. La gerundioj ekzistas, sed sentate arkaikaj, ili ne estas praktike uzataj. Ili havas tri formojn: viran, komunan inan kaj neŭtran, komunan pluralan (píše, píšíc, píšíce skribante; napsav, napsavší, napsavše skribinte). La negativon kreas la prefikso ne-: nejsem mi ne estas, ne-píšu mi ne skribas, nepiš! ne skribu! En ĉeĥa frazo ĉiuj negacieblaj vortoj havas negacian formon: nikdy nikomu nic neřeknu neniam mi ion diros al iu (laŭvorte: neniam al neniu nenion mi ne diros). Ĉe du verboj du negacioj rezultigas pozitivon: nemohu nepřijít mi ne povas ne veni ( = mi devas veni). La Esperanta vorto roboto devenas de la ĉeĥa.

Vidu ankaŭ


- Ĉeĥlingva literaturo Kategorio:Slava lingvaro ja:チェコ語 ko:체코어

31-a de oktobro

Historio > Tagoj > la 31-a de oktobro ---- La 31-a de oktobro estas la 304-a tago de la jaro (la 305-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 61 tagoj restas. Je la 31-a de oktobro okazis, interalie:

Eventoj


- 1517 : Germanio : Martin LUTHER najlis sian 95 Tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenburg, protestante la koruptecon en la katolika eklezio
- 1864 : Nevado fariĝis la 36-a ŝtato de Usono
- 1917 : Strato en Rio-de-Ĵanejro ricevis nomon Zamenhof.

Naskiĝoj


- 1795 : John KEATS, Anglio
- 1821 : Karel HAVLICEK Borovsky
- 1864 : Einar BENEDIKTSSON, Islando
- 1884 : Jean COUTEAŬ
- 1919 : Ben METCALFE
- 1920 : Helmut NEWTON
- 1947 : Frank SHORTER

Mortoj


- 1993 : Federico FELLINI, Italio
- 1993 : River PHOENIX, Usono

Specialaj tagoj kaj festoj


- Hallowe'en, origine kelta festo, festiĝas de multaj usonanoj kaj kanadanoj. ---- Vidu ankaŭ :
- 30-a de oktobro | 1-a de novembro
- 30-a de septembro | 30-a de novembro
- Historio - Tagoj. ja:10月31日 ko:10월 31일 simple:October 31 th:31 ตุลาคม

1821

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1821 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1821 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 10-a de aŭgusto : Misurio fariĝis la 24-a ŝtato de Usono.
- 15-a de septembro : Centra Ameriko (Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Nikaragvo kaj Salvadoro) sendependiĝas.
- Egipto komence regas Sudanon.

Kulturaj eventoj


- Nordameriko: Arkansaso: La Ĉerokan skribon lanĉas Sequoyah.

Naskiĝoj


- 17-a de majo : Sebastian KNEIPP
- 26-a de majo : Amalie DIETRICH
- 31-a de oktobro : Karel HAVLICEK Borovsky
- 12-a de decembro : Francio : Gustave FLAUBERT

Mortoj


- 23-a de februaro : Italio : John KEATS ----
1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823 | 1824 | 1825 | 1826
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1821년 simple:1821

1856

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1856 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1856 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Kimrio : Evan JAMES skribas Hen Wlad Fy Nhadau

Naskiĝoj


- 15-a de majo : Usono : L. Frank BAUM
- 28-a de decembro : Woodrow WILSON

Mortoj


- 17-a de februaro : Heinrich HEINE
- 29-a de julio : Karel HAVLICEK Borovsky ----
1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1856년

Ĵurnalismo

Ĵurnalismo estas profesio, kiu okupiĝas pri la diskonigo de informoj en publikaj medioj, kaj la scienco, kiu esploras ĵurnalisman agadon. Ĵurnalistoj malkovras ekonomiajn, politikajn kaj sociajn eventojn, observadas kaj kontrolas la potenculojn kaj informas la publikon pri novaĵoj. Krome, ĵurnalismo ankaŭ povas havi amuzan celon.

Publikaj taskoj

La taskoj de ĵurnalistoj:
- Selektado: Ĵurnalistoj elektas el la amaso da informoj tion, kion ili publikigos. Oni priskribas tion kiel la "Taskon de pordisto". La elekto baziĝas sur intereso, loka proksimeco, novaĵa valoro, sed kelkfoje ankaŭ sur la interesoj de la eldonistoredaktoro, aŭ eble ankaŭ politikaj interesoj de la ŝtato.
- Reserĉo: Ĵurnalistoj esploras kaj kontrolas, ĉu la informoj objektive estas ĝustaj, kaj (re-)serĉas novajn aspektojn. Tiu punkto estas grava, ĉar ekzistas multaj ekzemploj, kiam ĵurnalistoj estis fiuzataj per ĵeto al ili de sensacia informo, kiu poste evidentiĝis falsaĵo por ies politika profito.
- Redaktado: Kiam ĉiuj informoj kaj aspektoj estas esploritaj, ĵurnalistoj redaktas ilin; ili aliformas la informojn en kompreneblan formon, ekz. tekston aŭ televidan kontribuon. Krome, ili klarigas la informojn tiel, ke ĉiu povu ilin kompreni.
- Komentado: Se tio estas dezirata kaj necesa, ĵurnalistoj ankaŭ komentas la informojn. Ili kritikas aŭ laŭdas la agitantojn, kaj kejkfoje proponas ŝanĝojn.
- Prezentado: Fine, ili publikigas kaj prezentas sian laboron per gazeto, televido, radiorete. Ĝenerale en ĵurnalisma agado oni klare distingas inter raportado (nur transdono de faktoj, kiuj tamen foje povas esti speciale elektitaj por doni certan impreson) kaj opinio (kiel ekz. oficiala opinio de gazeto, donata en artikolo de la ĉefredaktoro). Ankaŭ recenzo estas esprimo de opinio. Libera demokratio ne ekzistus sen ĵurnalistaj medioj. Ĵurnalistoj publikigas eventojn, ofte ankaŭ tiujn, kiujn la agitantoj sekretigas. Pro tio ankaŭ oni ofte priskribas la komunikilojn kiel la kvaran potencon en ŝtato, aŭ ankaŭ kiel gardohundojn de la demokratio. Aliaflanke, en malliberaj politikaj sistemoj la ĵurnalismo ofte subtenas la registaron. Ankaŭ ĵurnalistoj povas esti teorie kaj ŝajne liberaj, sed tamen manipulataj plurmaniere. Art. 19a de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ankaŭ sekurigas la ĵurnalistan laboron: Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.

Ĵurnalista situacio en la mondo

Laŭ la organizaĵo Reporters sans frontières (Reporteroj sen limoj), en la jaro 2003, 42 ĵurnalistoj estis mortigitaj, ĉefe en Azio. 766 estis kaptitaj, minimume 1.460 estis korpe atakitaj. Aliflanke, en multaj ŝtatoj ekzistas apartaj rajtoj por ĵurnalisma laboro kaj multaj inter ili garantias tiujn rajtojn en konstitucio. Ekzemplo estas, ke ĵurnalisto rajtas kaŝi la identecon de siaj informantoj, eĉ se ili rilatas al krimo.

Vidu ankaŭ


- Indymedia

Ligoj


- [http://www.rsf.fr TTT-paĝo de Reporters sans frontières (en angla, franca, hispana)]
- [http://www.journalism.org Paĝo por kvalita ĵurnalismo]
- [http://iran_esperanto.tripod.com/ Iranaj Esperantistaj Reporteroj]
- [http://iran_esperanto.tripod.com/ĵurnalismo.htm ] 1 fiu-vro:Aokirändüs ja:報道 ko:언론

Tomáš PUMPR

Esperanto > Esperanta Kulturo > Esperantlingva Literaturo > Tomáš PUMPR < Ĉeĥa esperantisto < Grava esperantisto ---- Tomáš PUMPR, JUDr. (naskiĝi la 2-an de oktobro 1906 en Dolní Slověnice - mortis la 10-an de septembro 1972 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, juristo, akademiano, majstra tradukanto. Esperantisto ekde 1926, sian literaturan verkadon li komencis per kunlaboro al la Ĉeĥoslovaka antologio (Budapest, 1935) kaj en 1962 li fariĝis akademiano. El lia ampleksa traduklaboro nur parto aperis libroforme: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimír de K. H. Borovský (1935, 1967), Sileziaj kantoj de Petr Bezruč (kunlabore kun R. Hromada kaj J. Kořínek 1971). Alia poemego de K. H. Borovský Reĝo Lávra en lia traduko aperis en La Nica Literatura Revuo (31-32, l960) kaj lia traduko de Majo de K. H. Mácha aperis fragmente en diversaj revuoj, komplete en 1997 (deklarita de R. Rossetti kiel nekompareble supera al la angla traduko). Por la Simpozio pri ata/ita redaktita de Kalocsay li verkis 106-paĝan traktaton Esperanto sen aspektoj? (Stafeto, 1961). Li kunlaboris teksto-traduke kaj nomenklature ĉe la eldono de Poŝatlaso de la mondo en Esperanto (1971) kaj tradukis la informan broŝuron Mallonge pri Ĉeĥoslovakio (1966). El Esperanto li ĉeĥigis la Konstitucion de Japanio por la ministerio de internaj aferoj. Post la dua mondmilito Pumpr kunlaboris kun la esperantlingvaj art-elsendoj de la Verda Stacio Praha per vico da tradukoj ekz. Somera firmamento de Z. Jirotka (1948), Gracoplena Jesu-Infano de Prago de Fr. Kožík, Fantomo en la kastelo de M. Šrámek, ambaŭ en 1948, Maja fabelo de V. Mrštík (1950). Inter ili elstaris tradukoj de la oper-tekstoj de Vendita fianĉino de Sabina (muziko B. Smetana) kaj Najado de J. Kvapil (muziko de A. Dvořák) kaj En la puto de Sabina (muziko V. Blodek). Por la nacilingva programo de la radiostacioj Praha kaj Ostrava d-ro Pumpr enĉeĥigis la nederlandan dramon La mondo ne havas atendejon de M. Dekker el esp. traduko de F. Faulhaber.

Verkoj


- Esperanto sen aspektoj? (En: Simpozio pri -ata/-ita)
- Inter du kruĉoj da biero (En: Simpozio pri -ata/-ita)
- O zkouškách z Esperanta (Pri ekzamenoj pri Esperanto, St. Kamaryt kaj T. Pumpr, 1949)
- Landnomoj en "Poŝatlaso de la mondo" (Scienca Revuo, J. Kavka kaj T. Pumpr.)
- Balado pri Ĉe-instruisto
- Tri verkoj de Volter (Nica literatura revuo, recenzo pri Lanti-traduko)
- Vojaĝo al Kazoĥino (recenzo)
- Historia skizo de la internacia lingva ideo (recenzo)

Tradukoj

En (Ĉeĥoslovaka antologio, 1935)

- Božena NĚMCOVÁ: El privata korespondaĵo
- Alois Vojtěch ŠMILOVSKÝ: Kudrilo
- Julius ZEYER: Neklan
- Svatopluk ČECH: Žižka
- Antonín SOVA: Juna amo, Kaj uraganis forte ribelventoj
- Petr BEZRUČ: Ondra
- Karel HORKÝ: Malbona persono
- Božena BENEŠOVÁ: Teorioj
- Emil VACHEK: Marŝo en cirklo
- Jiří WOLKER: Balado pri nenaskita Infano
- Josef KOPTA: Eliška kaj du
- František HALAS: Nekonata soldato
- Ĉeĥoslovakaj pentristoj kaj skulptistoj (propra studo) Memstaraj libroj
:
- Karel Jaromír ERBEN: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj (1938)
- Karel HAVLÍČEK Borovský: La bapto de caro Vladimir (1952)
- Jaroslav KVAPIL: Najado (1950, opero, muziko de Antonín DVOŘÁK)
- Karel Hynek MÁCHA: Majo (1997)
- Petr BEZRUČ: Sileziaj kantoj (Trad. Tomáš Pumpr, Jiří KOŘÍNEK, Rudolf HROMADA, 1970)
- Karel SABINA: Vendita fianĉino (opero, muziko de Bedřich SMETANA)
- Karel SABINA: En la puto (opero, muziko de Vilém BLODEK)
  - Poŝatlaso de la mondo (trad. T. Pumpr kaj J. Kavka)
- Čestmír Knobloch: Invito (informilo pri Ĉeĥoslovakio)
- Mallonge pri Ĉeĥoslovakio (1966) En la gazetaro:

- Karel HAVLÍČEK Borovský: Reĝo Lavra (Nica literatura revuo)
- František HALAS: Ni konstruas (Esperanto-Servo, 8-9/1950)
- Jan NERUDA: Romanco de la Kristnaska tago
- Vítězslav HÁLEK: Pli amu poeton ol vin mem
- Jaroslav KŘIČKA: Albatroso
- Ambroise THOMAS: La ĉarma land‘ (ario el la opero „Mignon“)
- Georgo BIZET: Carmen (arioj el la opero)
- Charles GOUNOD: Margareto (ario el opero „Faŭsto“)
- Václav KAPLICKÝ: Antaŭ la trono de la imperiestro (fragmento el la romano „Respubliko de Tábor“, Paco 1969)
- Česká a slovenská literatura v esperantu (Ĉeĥa kaj slovaka literaturoj en Esperanto, 1946)
- Ludvík AŠKENAZY: Nagasaki (Paco, 1965)
- Jindřich Šimon BAAR: Alaŭdo (Ligilo 1938)
- Kamil BEDNÁŘ: Militbildoj de Goya (Paco 1965)
- Svatopluk ČECH: Ni kredu neniun! (Ligilo 1939)
- František Ladislav ČELAKOVSKÝ: Pilgrimanto (Ligilo 1938)
- Jindřich Černý: Disvojo, Rikolto (Interkontaktilo 1938)
- Miroslav FLORIAN: Tombejo de soldato (Paco 1965)
- Karel HAVLÍČEK Borovský: Sturno, poeto kaj azeno sub tilio (Esperantista 1946)
- Miloslav HOLUB: Buchenwald hodiaŭ vespere, Testamento de perfekta aveto (Paco 1965)
- Jiří Kolář: Marie Nousková (Paco 1965)
- Jan NERUDA: En ĉemizo (Ligilo 1939), Maljunulo en la parko (Norda prismo 1956), Nur plue, plue! (Ligilo 1939),
- Vítězslav NEZVAL: Dudeka jarcento (Paco 1965)
- Jaroslav SEIFERT: Barikado el florantaj kaŝtanarboj (Esperantista 1946), Ĉeĥa kanto (Literatura mondo 1946), Mozart en Praha (Nica literatura revuo 1957),
- Josef Václav SLÁDEK: Estis ni kaj estos (Ligilo 1938)

En manuskriptoj


- Otokar BŘEZINA: Doloro de la homo, Vane, Ditirambo de l' mondoj, Printempa nokto, La mito de l‘ amo
- Jan NERUDA: Ĉeĥa balado
- Karel ČAPEK: Milito kontraŭ Salamandroj (la meza parto)
- Jaroslav SEIFERT: Aŭtuno, Antaŭ ol printempo venos, Aŭtuna Rekviemo
- Antonín SOVA: Tábor
- Brněnské paverše, Reminiscence (Misversoj de Brno, Rememoroj)
- Janis RAINIS: Láska je silnější než smrt (Amo estas pli forta ol la morto, traduko el Esperanto)
- Antonín DVOŘÁK: La veneniga amatino
- Zdeněk FIBICH: Silenta nokto
- Karel HAVLÍČEK Borovský: Epigramoj
- Josef Václav SLÁDEK: Tri reĝoj
- Bedřich SMETANA: Ario de reĝo Vladislav (el opero „Dalibor“)
- Fráňa ŠRÁMEK: Ombroj, Raporto
- Jaroslav VRCHLICKÝ: Enterigo de Alariĥ
- Jiří WOLKER: Balado pri okuloj de hejtisto, Kanto de falanta neĝo
- Maurits DEKKER: Svět nemá čekárnu (La mondo ne havas atendejon, tr. el Esperanto) Laŭ asertoj de Jaroslav MAŘÍK en Starto 2/1992 (149) d-ro Pumpr tradukis ankaŭ:
- Zdeněk JIROTKA: Somera firmamento
- František KOŽÍK: Gracoplena Jesu-infano de Praha
- Vilém MRŠTÍK: Maja fabelo
- M. Šrámek: Fantomo en la kastelo Kategorio:Ĉeĥaj esperantistoj

Stanislav KAMARYT

Esperanta Kulturo - Esperantlingva Literaturo - Ĉeĥio - Stanislav Kamaryt Stanislav KAMARYT (1893-1956), doktoro de filozofio, gimnazia direktoro en Chotěboř. Liaj ĉefverkoj estas Filozofia Vortaro kaj Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio. Tradukinto de la teatra dramo de Vit. Nezval Ankoraŭ hodiaŭ subiras la suno saper Atlantido. Kamaryt estis ĉefredaktoro de unu el la plej bonaj naciaj revuoj Esperantistaj, gvidanta personeco de la ĉeĥoslovaka Esperanto-movado ekde ĝia komenco dum la tutaj jardekoj; eksperto pri la lingvaj kaj organizaj demandoj. Ĉefredaktoro de la fama ampleksa verko Ĉeĥoslovaka Antologio. En la ĉeĥa lingvo li verkis: Mezinárodní jazyk(La Internacia Lingvo), O dvojí pravdě (Pri Du Veroj) kaj O jednoznačnosti mravního soudu (Pri Unusenseco de la Morala Juĝo). Li estas aŭtoro de multaj eseoj, filozofiaj traktaĵoj kaj artikoloj, ankaŭ Filozofia Vortaro (1934). Traduko: Unua Slovaka Kristana Princo laŭ D-ro J. Hodal. ---- Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Stanislav KAMARYT (kamarit), ĉeĥo, d-ro fil, prof. de reallernejo en Bratislava, filozofia kaj popularscienca verkisto ĉeĥoslovaka. Nask 10 nov. 1883 en Veleŝin. E-isto de 1900. Laboris inter unuaj pioniroj de la movado en Praha, organizis la movadon en Bohemujo kaj poste daŭre en Ĉeĥoslovakujo en gvidaj funkcioj sukcese klopodis precipe pri oficiala enpenetro de E en la lernejojn. Estis ĝenerala sekr. kaj prez. de Bohema AE; de la fondo vicprez., 1930 prez. de ĈAE. Prez. de 13-a UK. Red. kaj kunred. Bohema E-isto; La Progreso. Verkinto de multaj originalaj kaj trad. artikoloj, plue Int. Lingvo (ĉehlingve), 1921, Slovaka ŝlosilo, 1929 kaj Filozofia Vortaro, 1933. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Ĉeĥoslovaka Antologio

Antologioj en Esperanto - Ĉeĥlingva literaturo - Slovaklingva literaturo Ĉeĥoslovaka antologio estis eldonita de Literatura Mondo en Budapeŝto en 1935 kaj redaktita de Ota GINZ kaj Stanislav KAMARYT. La libro havas 468 paĝojn, prezentas 65 ĉeĥoslovakajn aŭtorojn kaj unu mezepokan anonimulon, antaŭparolojn pri la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj kaj nacioj. Kunlaboris 26 tradukantoj: V. ČECH, Ján VALAŠŤAN DOLINSKÝ, Vuk ECHTNER, Josef FOUSEK, Rudolf FRIDRICH, Otto GINZ, Marie GINZOVÁ, Rudolf HROMADA, Jaroslav HLADKÝ, Jindřich JEŽEK, Vlado JUKL, Stanislav KAMARYT, Josef KOŽENÝ, Miloš LUKÁŠ, Vilma KOWATIKOVÁ, Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Otto SKLENČKA, Božena SKLENČKOVÁ, Tomáš PUMPR, Josef ROSA, Pavel ROSA, František STANĚK, Oldřich ŠTECH, Božena VLČKOVÁ, Emil WANITSEK, Alfréd WEINER =TABELO DE ENHAVO= (v.) post la titolo montras, ke la teksto estas en versoj
- Antaŭparolo (Stan. Kamaryt, Otto Ginz)
- Por legi ĉeĥoslovakaj nomojn
- Václav VÁŽNÝ: Ĉeĥoslovaka lingvo kaj ĝiaj dialektoj (Stan. Kamaryt)
- Tomáš Garrigue MASARYK: La senco de la ĉeĥoslovaka nacio (Stan. Kamaryt)
- Anonimulo el la 14-a jc.: Slalisto kaj studento (v.) (M. Lukáš)
- Karel HAVLÍČEK BOROVSKÝ: Bapto de sankta Vladimiro (v.) (Stan. Kamaryt)
- Karel Jaromír ERBEN: Ĉemizoj por edziĝa festo (v.) (M. Lukáš)
- Božena NĚMCOVÁ: El privata korespondaĵo (T. Pumpr)
- Alois Vojtěch ŠMILOVSKÝ: Kudrilo (T. Pumpr)
- Jan NERUDA:
  - Al la patrineto (v.) (M. Lukáš)
  - Nia horloĝo (v.) (M. Lukáš)
  - Montara balado (v.) (M. Lukáš)
  - Preĝo (v.) (M. Lukáš)
  - Konsolo (v.) (M. Lukáš)
  - Konsento (v.) (M. Lukáš)
  - Li estis fripono (Jar. Hladký)
- Jakub ARBES: Ĉielarka punkto super la kapo (V. Čech)
- Matěj Anastáz Šimáček:
  - Mia hundo (v.) (M. Lukáš)
  - Onklino Rosi (B. Vlčková)
- Alois JIRÁSEK: Cordatus Bohemus (Vuk Echtner)
- Elena ŠOLTÉSOVÁ: Miaj infanoj (Vlado Jukl)
- Julius ZEYER:
  - Neklan (v.) (Dr. T. Pumpr)
  - Feliĉo en ĝardeno de florantaj persikujoj. (Vuk Echtner)
- Svatopluk ČECH:
  - Kantoj de sklavo. IV. (Jindřich Ježek), VII. (Jindřich Ježek), VIII. (v.) (M. Lukáš)
  - Žižka (v.) (T. Pumpr)
- Hurban VAJANSKÝ:
  - Al slovakoj (v.) (J. V. Dolinský)
  - Al la larmoj (v.) (St. Kamaryt)
  - Morta branĉo (Pavel Rosa)
- Jaroslav VRCHLICKÝ:
  - La violono de l' cigano (v.) (M. Lukáš)
  - Dancistinoj (v.) (M. Lukáš)
  - Jasmeno (v.) (M. Lukáš)
  - Akvofloroj (v.) (M. Lukáš)
  - Balado pri monto Blaník (Rud. Hromada)
  - Eklogo V. (v.) (Rud. Hromada)
- Pavel ORSZÁGH HVIEZDOSLAV:
  - Kain (v.) (M. Lukáš)
  - Kondiĉoj de vivo feliĉa (v.) (M. Lukáš)
  - Alaŭdkanto (v.) (J. V. Dolinský)
- Jiří KARÁSEK: Sodomo (v.) (Stan. Kamaryt)
- Emanuel LEŠEHRAD: La beninda deklivo (v.) (M. Lukáš)
- Antonín SOVA:
  - Pastoralo (v.) (M. Lukáš)
  - Juna amo (v.) (T. Pumpr)
  - Kaj uraganis forte ribelventoj (v.) (T. Pumpr)
- Janko JESENSKÝ:
  - Sur la strato (v.) (Pavel Rosa)
  - La vorto de la amo (Pavel Rosa)
- Vladimír ROY: Ardante brulas nubo sur ĉielo (v.) (Pavel Rosa)
- Ignát HERRMANN: Mia kunklusano Tureček (Manka Ginzová)
- Viktor DYK:
  - Promenado de Diogeno (v.) (Stan. Kamaryt)
  - Idilio en Weimar (Oldř. Stěch)
- Josef Václav SLÁDEK:
  - El manoj de l' sorto (v.) (Josef Fousek)
  - Printempo venos (v.) (Josef Fousek)
- Josef Svatopluk MACHAR:
  - Post la morto (v.) (M. Lukáš)
  - Sur Golgoto (v.) (M. Lukáš)
  - Sur Istmo (v.) (Rud. Hromada)
  - Karikaturo pri mi mem (M. Lukáš)
  - Letereto (v.) (M. Lukáš)
  - Hanibal ante portas (v.) (M. Lukáš)
  - La hundo (v.) (M. Lukáš)
  - Perdita paradiz' (v.) (Rud. Hromada)
  - Rekviem (v.) (Rud. Hromada)
  - Maria Terezia-ordeno (M.E.P.)
- Karel Matěj ČAPEK-CHOD: Ĉefserĝento Lemaninský (M.E.P.)
- Petr BEZRUČ:
  - Ruĝa floro (v.) (Rud. Hromada)
  - Karboministo (v.) (Rud. Hromada)
  - Maryčka Magdon (v.) (Rud. Hromada)
  - Ondra (v.) (T. Pumpr)
- Timrava: Je la foiro en Detva (J. V. Dolinský)
- Otakar THEER: Homo, kiu serĉas absoluton (Stan. Kamaryt)
- Karel HORKÝ: Malbona persono (T. Pumpr)
- Vojtěch RAKOUS: Pri la homo nescianta, kiam li naskiĝis (Alfred Weiner)
- Jan KARAFIÁT: Lampiroj (Josef Kožený)
- Helena MALÍŘOVÁ: La Ora puto (Vuk Echtner)
- Fráňa ŠRÁMEK: Rompebla feliĉo (Vuk Echtner)
- František LANGER: Malsato (Rudolf Fridrich)
- Hana GREGOROVÁ: Patrino (Vilma Kowariková)
- Jaroslav DURYCH: Tri dukatoj (Stan. Kamaryt)
- Jaroslav HAŠEK: Financa mizero (Stan. Kamaryt)
- Anna Marie TILSCHOVÁ: Vento (Vuk Echtner)
- Karel TOMAN: Versoj (v.) (Stan. Kamaryt)
- Jindřich Šimon BAAR: La parueto (Vuk Echtner)
- Karel SEZIMA: Varmega nokto (V. Štech)
- Jan VRBA: Arbkakistoj (Vuk Echtner)
- Ladislav JÉGÉ NADAŠY: Ĉiuj la samaj (Pavel Rosa)
- Karel ČAPEK: Ĉemizo (Otto Ginz)
- Eduard BASS: La sindikato (V. Čech)
- Karel POLÁČEK: La leterskribado (V. Čech)
- Martin KUKUČÍN: La mono transformiĝas (Pavel Rosa)
- Vítězslav NEZVAL: Biblia kanto (v.) (Stan. Kamaryt)
- Jozef Gregor TAJOVSKÝ: Renkonto (Pavel Rosa)
- Jan HRUŠOVSKÝ: »Mamma mia« (Pavel Rosa)
- Božena BENEŠOVÁ: Teorioj (T. Pumpr)
- Jozef Ciger HRONSKÝ: La mielkuka koro (E. Wanitsek)
- Karel NOVÝ: Vizaĝo kontraŭ vizaĝo (B. Sklenčková)
- Janko ALEXY: Mia patrino (Josef Rosa)
- Emil VACHEK: Marŝo en cirklo (T. Pumpr)
- Vladislav VANČURA: Fuĝo. (O. Sklenčka)
- Olga SCHEINPFLUGOVÁ: Averto (Stan. Kamaryt)
- Jiří WOLKER:
  - Balado pri nenaskita Infano (v.) (T. Pumpr)
  - Pri kamentubisto (J. Kožený)
- Emil B. LUKÁČ:
  - Raba Sento (v.) (Pavel Rosa)
  - Nostalgio (v.) (Stan. Kamaryt)
- Peter JILEMNICKÝ: En fero-fabrikejo (Pavel Rosa) Martin RÁZUS: Maroŝko komencas studi teologion (Vlado Jukl)
- L. N. ZVĚŘINA: Ŝtefánik en Afriko (V. Jukl)
- Milo URBAN: Inter studentoj (Pavel Rosa)
- Gejza VÁMOS: Ĉe Atlantiko (Pavel Rosa)
- Josef KOPTA: Eliŝka kaj du (T. Pumpr)
- Laco NOVOMESKÝ:
  - Ringoj (v.) (Stan. Kamaryt)
  - En fenestro de Arestejo (v.) (Stan. Kamaryt)
- František HALAS: Nekonata soldato (v.) (T. Pumpr)
- Ĉeĥoslovakaj pentristoj kaj skulptistoj (T. Pumpr)
- Diversaj Klarigoj
- Tradukoj el la ĉeĥoslovaka literaturo aperintaj en libroformo
- Danko al aŭtoroj kaj eldonistoj

Elektronika eldono

Elektronika eldono sub la titolo Ĉeĥa kaj slovaka antologio aperis en 2001 kaj estas rete alirebla: [http://82.182.30.179/inko/113-5.pdf unua parto] kaj [http://82.182.30.179/inko/114-3.pdf dua parto].

Literatura Mondo

Literatura Mondo estis la plej grava literatura revuo esperanta, periodaĵo inter la du mondmilitoj, redaktita en Hungario kaj estis aperanta (kun interrompo) inter 1922 kaj 1949.

Historio

La periodaĵo ekaperis en Budapeŝto en 1922 - eldonita de Teodoro SCHWARTZ (oktobro de 1922 - septembro de 1924), kaj redaktita de Kalocsay kaj Baghy. Poste ĝin eldonis Hungara Esperanto-Instituto, ĉefe ĝia gvidanto d-ro Vince TÓTH, ĝis ĉeso en aprilo de 1926. La revuon refondis en januaro de 1931 Vilmos BLEIER, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo. Ĉefredaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto K. BODÓ kaj redaktistoj d-ro Ferenc SZILÁGYI kaj L. TOTSCHE. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de Orienta Azio. Plej ŝatataj estis ĝiaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La formato estis ĉiam la sama: 30 x 23. En la unua periodo aperis entute 838 paĝoj, en la dua 830 paĝoj (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Bibliografia Gazeto“ (72 p.), de januaro de 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: „Lingvo Libro“. Literatura Mondo aperis ĉiam en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo.

Eldonejo

En la dua periodo Literatura Mondo estas ankaŭ la plej aktiva Esperanto-eldonejo. La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Hendrik ADAMSON, la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto. La programo por 1935 antaŭvidis 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác (presejo apud Budapest en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj. La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eldonita inter 1955 kaj 1974 en Finnlando.

Eksteraj ligoj


- http://www.tekstoj.nl/lm/ Kategorio:Esperantlingva literaturo Kategorio:Hungaraj Esperanto-gazetoj

Kategorio:Ĉeĥio

Vidu ankaŭ


- Ĉeĥoslovakio
- :Kategorio:Ĉeĥoslovakio Kategorio:Eŭropaj landoj Kategorio:Ĉeĥoslovakio ja:Category:チェコ ko:분류:체코 simple:Category:Czech Republic

Template:Taxobox image

|- | style="text-align:center;" |


online slots gry sportowe domeny snowboard w austrii Parkiet










































:: RELATED NEWS ::
La Varenne
La Varenne est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

Personnalité

Varrains
Varrains est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

Personnalités

Vauchrétien
Vauchrétien est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

Personnalit

Ivica Kostelić
Ivica Kostelić, né le 23 novembre 1979 à Zagreb, est un skieur alpin croate.

Palmarès

Championnats du monde


- Édition de 2003 à Saint-Moritz
Vaudelnay
Vaudelnay est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

Personnalités

Vaulandry
Vaulandry est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

Personnalités

Les Verchers-sur-Layon
Les Verchers-sur-Layon est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

P

Vergonnes
Vergonnes est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

Personnalités

Vernantes
Vernantes est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

Personnalités

Vernoil
Vernoil est une commune française, située dans le département de Maine-et-Loire et la région Pays de la Loire.

Géographie

Histoire

Administration

Démographie

Lieux et monuments

Personnalités l

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org