Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Karmo

Karmo

Religio > Hinduismo - Ĝajnismo - Budhismo > Karmo ---- Karmo kaj vipako (sanskrite karma-vipâka, palie kamma-vipâka): ĉiuj agoj kaj faktoj (karmo) kaj ties sekvoj (vipako) laŭ iuj religioj : Hinduismo, Ĝajnismo, Budhismo, Spiritismo. Foje la vorto "karmo" estas erare uzita por inkluzivi kaj agojn kaj sekvojn, sed tio estas evitinda. Laŭ la budhismo, karmo estas fakte ne la ago mem, sed la intenco malantaŭ la ago; senintenca ago do ne estas karma. La ĝajnismo havas alian interpreton, kaj inkluzivas ankaŭ senintencajn agojn en la karmokoncepto. Spiritismo ankaŭ nomas la Karmon Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko. Kategorio:Budhismo Kategorio:Hinduismo Kategorio:Spiritismo ja:業 th:กรรม

Religio

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.

Etimologio

En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno". La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149). Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton. Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo. Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.

Religioj

:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj

Ĉefaj mondaj religioj

Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj): # katolikismo: 1,071 miliardoj # protestantismo: 775 milionoj # orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj) # islamo: 1,1 miliardoj # hinduismo: 1,05 miliardoj # konfucianismo: 400 milionoj # budhismo: 350 milionoj # taoismo: 50 milionoj # ŝintoismo: 30 milionoj # judismo: 12 milionoj # sikhismo: 9 milionoj # jainismo: 6 milionoj

Sanktaj libroj

:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon :Aliaj spiritualaj libroj:

:Kurso pri mirakloj

Sep saĝuloj

:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto

Dioj / Mitologio

:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj

Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj

:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo

Sanktaj agoj

:Komunio - Meditado

Sanktaj lingvoj

Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo

Postmorta ekzisto

:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo ----

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro) # 1165 Islamo (19,6%) # 1050 Sunaismo (islama) # 1027 Katolikismo (kristana) # 762 Hinduismo (12,8%) # 760 nereligia (12,8%) # 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%) # 354 Budhismo (6,0%) # 322 aliaj kristanoj # 316 Protestantismo (kristana) # 249 etnaj religioj (4,2%) # 214 Ortodoksismo (kristana) # 115 Ŝijaismo (islama) # 100 nova religio (1,7%) # 64 Anglikanismo (kristana) # 22 Sikhismo # 20 Taoismo # 14 Judismo # 12 Spiritismo # 12 Mormonismo (kristana) # 7 Bahaa Kredo # 6 Konfuceismo # 4 Ĝajnismo # 3 Ŝintoismo # 0,3 Zoroastrianismo Kategorio:Religio ja:宗教 ko:종교 ms:Agama simple:Religion th:ศาสนา

Ĝajnismo

, suda Barato]] (La PIVa formo "ĝainismo" estas franceca; la hinda radiko jain estas diftonga, ne dusilaba.) Ĝajnismo estas hinda religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluiĝis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimso); kiel ekzemple tia praktita de Mahatma GANDHI.

La Origino de Ĝajnismo

Kiel la fondinto de la ĝajnismo estas kutime rigardata Mahavira ("granda viro", sanskrite kaj prakrite Mahâvîra). Neniu certas precize kiam li vivis, sed la tradiciaj jaroj estas de -599 ĝis -517) -- pli aĝa samtempano de la Budho Gotama. Mahavira estas el la regiono Biharo, kaj li (same kiel Budho) atingis sian allumiĝon sidante sub arbo. Laŭ la ĝajnismo, Mahavira estas la tirthankara de nia epoko, la 24-a. Tirthankara estas la ĝajnisma koncepto plej proksima al la budhisma budho; la vorto "ĝajnismo" venas el la hinda vorto jaina, sekvanto de jîna, = la venkinto, kiu estas koncepto paralela al la budhisma arahanto. Kelkaj religihistoriistoj opinias, ke ankaŭ antaŭa tirthankara (la 23-a do), Parŝva, eble vivis dum historia tempo, verŝajne en la 9-a jarcento a.K., kaj kolektis kaj kompilis tekstojn kaj tradiciojn pli antikvajn. Se vere, la ĝajnismo estus kelkajn jarcentojn pli aĝa ol la budhismo. En la budhisma palilingva kanono - Tripitako - Mahavira aperas kiel konkurencanto sub la nomo Nigantha Nâthaputta, kaj estas tie forte kritikita.

Kredoj de Ĝajnismo

La ĝajnisma simbolo konsistas el svastiko kaj mano. Pro alispeca karmo-doktrino, la ĝajnismo estas pli ekstrema ol la budhismo pri ne-perforto, kaj provas eviti perfortaĵojn ne nur intencajn sed ankaŭ ne-intencajn. La ĝajnismaj monaĥoj, male al la budhismaj, vivas ege asketisme kaj entuziasme suferigas sin mem. Anoj estas ofte vegetaraj. Kelkaj monaĥoj vestas maskon por ne enspiri insektojn kaj balaas antaŭ sia vojo. En ekstremaj kazoj, monaĥoj suicidas per nemanĝado. Same kiel la budhismo, la ĝajnismo ekde la komenco evitis la uzon de la lingvo de la kleruloj, sanskrito; ĝia kanono estas verkita en unu el la prakritoj. Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpoiĝo, ktp, iom simile al ia novplatonismo. Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismo, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj la formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lente evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu : en kristianismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalasititaj el ĉia materio pere de meditado kaj acketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-ojn kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, ni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo. Ĉirkaŭ ducent jarojn post Mahavira, la ĝajnismo splitiĝis en du skolojn: la pli liberala svetambara, "blanke vestitaj", kies monaĥoj vestis sin blanke kaj kiu akceptas ankaŭ monaĥinojn, kaj la pli konservema digambara, "ĉiele vestitaj", kie la monaĥoj konservis la kutimo de la praa ĝajnismo esti nudaj kaj kiu havas monaĥojn nur virajn. La antikvaj helenaj filizofoj ekhavis konon pri ili, okaze de la konker-vajaĝoj de Aleksandro la Granda, ili estis de tiuj nomitaj la "Gymnosophistes" (=la nudaj saĝoj). Kiel en Albigensismo la devoj de la laikoj estas malpli severaj ol tiuj de la monaĥoj, tiuj lastaj praktikante ekstreman asketismon.
- La laikoj devas respekti 5 malpermesojn (klasike moralaj) kaj cetere: ne manĝi nokte, esti modera, ne sin dediĉi al ĉia senutila agado, mediti plurfoje en la tago, fasti almenaŭ po unu fojo semajne, doni almozojn.
- La monaĥoj devas praktiki : paciencon, humilecon, rektanimecon, verdiron, memregon, asketismon, seksan abstinecon, senposedon, obeon. Ili devas elporti 22 korpajn aŭ spiritajn malagrablaĵojn, inter ili: malsato, soifo, la insektoj, la nudeco, la insultoj, la incitiĝo pro nekompreno. En la ĝajnismo, same kiel en la budhismo, pro la idealo de ne-perforto jam frue multaj laikoj preferis vivteni sin per komercado, kaj ne devi rekte ekspluati vivantajn estaĵojn. Tial ili specialiĝis en intelektaj, monaj kaj komercaj profesioj, kio donis al ili, malgraŭ ilia malgranda nombro, grandan influon en la hinduja socio, kaj ofte riĉecon, iom simile al la judoj, sed ne pro elekstera persekuto sed deinterna moralaj malpermesoj. Ankoraŭ hodiaŭ, la ĝajnismanoj estas statistike superreprezentataj en la komerca vivo de Barato.
Pro ilia klero-tradicio kaj zorgemo, la plej fidindaj dokumentoj pri antikva historio de hindio estas ĝajnismaj, ankaŭ ĝajnismaj la plej malnovaj ĝis nun konservitaj hindaj manskribaĵoj.

La Ĝajna Universala Preĝo

Jen la baza preĝo, kiu la ĝajnismano diras ĉiutage. Ĉiujn bonajn laboron kaj eventon oni benu per ĉi tiu preĝado saluta. Namo Arihantanam: Mi riverencas al la allumiĝintaj estaĵoj.
Namo Siddhanam: Mi riverencas al la liberiĝintaj animoj.
Namo Ayariyanam: Mi riverencas al la religiaj gvidantoj.
Namo Uvajjayanam: Mi riverencas al la religiaj instruistoj.
Namo Loe Savva Sahunam: Mi riverencas al ĉiuj asketoj en la mondo.

Eso Panch Namukkaro: Tiuj kvin riverencoj
Savva Pava Panasano: Povas detrui ĉiujn pekojn.
Mangalancha Savvesin: Inter la sanktaj ripetaĵoj
Padhamam Havai Mangalam: Ĉi tio estas la supera.

Influado kaj Disvastiĝado de Ĝajnismo

Ĝajnismo jam estis antikvaj religio kaj kulturo en Biharo dum la tempo de Budho kaj Mahavira. Pro tio la ĝajnisma filozofio forte influis la budhisman. Ĝajnismo kaj Hinduismo ankaŭ influis unu la alian dum la miljarojn. Ĉar ĝajna moralo devigas, ke ĝajnismanoj ne ligiĝu al siaj materiaj posedaĵoj, ili multe elspezis mecenate. Riĉaj ĝajnismanoj pasintece konstruigis multegajn templojn ege belajn kaj multekostajn. Sur la monto de Palitano en Guĝarato konstruiĝis templo, kiu povas enhavi 870 da homoj, kaj ĉe la landlimo inter Guĝarato kaj Raĝasthano sur Monto Abu, kie la temploj estas el blanka marmoro, la marmoro-skulptistoj estis pagataj laŭ la kvanto de marmora pulvoro forigita, do ili faris plej ellaboritajn kaj detalo-riĉajn skulptaĵojn! Nunepoke la riĉaj ĝajnismaj mecenatoj prefere fondas malsanulejojn, por la homoj, kaj ankaŭ por la bestoj. Historie, la religio ĝajnismo troviĝis ĉie tra suda Azio -- en Afganio, Birmo, Nepalo, Bangladeŝo, Sri-Lanko, ktp. Sed ju pli islamo, hinduismo, ktp kreskas en tiuj landoj, des pli ĝajnismo malkreskas, kaj hodiaŭ ĝajnismo estas tre malgranda religio ekster Barato. La ĝajnismaj komercistoj, male al la budhismaj, ĉefe entreprenis ene de Barato. Dum la budhismo iom post iom disvastiĝis ekster Barato, kaj dum mil jaroj preskaŭ ne troveblis en la lando de sia origino, la ĝajnismo restis religio hinda, kun anoj plejparte en Barato kaj en la hinda diasporo. Tamen, ĉu influo, ĉu paralela evoluo, multaj el iliaj ideoj kaj praktikoj troviĝas en aliaj mistikaj skoloj de la Mezoriento kaj Mediteraneo. Kategorio:Religio ja:ジャイナ教

Hinduismo

La ĉefa religio de Bharato kaj Nepalo. La frua signifo de la vorto (uzita per Islamanoj) estis la religio de la populo kiu loĝas post la rivero Sindhu aŭ la Induso. Paroli pri "Hinduismo" estas iom kiel paroli pri "Eŭropismo"--la populo de Bharato, kiel Eŭropo, kompreneble havas multajn malsamajn kredojn. Iuflanke, en Bharato oni povas trovi kelkajn pligrandajn sektojn, ekz. Viŝnuismo aŭ Ŝivaismo, ktp. Sekvantoj de unu konsentas la sanktecon de la aliaj sektoj--kaj ofte, de aliaj religioj--do iliaj rilato ne estas kiel (ekz.) la rilato inter Judaismo kaj Kristanismo. Aliaflanke, oni ofte aŭskultas, ke la fundo de Hinduismo estas la Vedoj, la plejfruaj skribaĵoj de Bharato. Nur la sektoj kiuj akceptas la Vedojn, estas "ortodoksaj." Ekzemploj de ne-ortodoksaj Bharataj sektoj estus Budhaismo aŭ Ĝajnismo. Laŭ la popula religio de Bharato, la epikoj Mahabharata kaj Ramajana ankaŭ estas sanktaj fontoj de Hinduismo, same tiel la Puranoj (rakontoj de dioj). Laŭ multaj Hinduoj;
- La sankta Vedoj estas dia verko, kiu manifestas la praan energion de la kreo kaj la eterneco.
- Maja, "Iluzio", estas la universo de la materio, aŭ sansaro, kiu ĉiam ŝanĝas kaj kaŝas la eternan realecon.
- Bramo estas la bazo de la ekzistado. Li estas nekreita, nenaskita, senŝanĝa, kaj senkoruptita.
- Ĉiu persono havas interne diecon.
- La universo, ekzistas tra senfinaj cikloj, nomitaj kalpoj. Unu kalpo daŭras 4.320.000.000 jarojn.
- La pli interna animo de ĉiu individuo havas, aŭ estas, senmorta atmo (atman).
- La individua animo pasis de enkarniĝo al enkarniĝo (la doktrino de reenkarniĝo.)
- La sorto en ĉi tiu vivo estas la rezulto de pasintaj faroj. La estonta feliĉo dependas de la nunaj faroj. (la doktrino de karmo.)
- Ĉiu vivo estas sankta. Iam ĉiu animo atingos liberigon (moksha) kaj pacon en la kono de Bramo.
- Ĉiu religio povas konduki al la savo.
- La kvar celoj de la vivo estas plezuro (kama), riĉeco (artha), devo (dharma), kaj spirita liberigo (moksha). Hinduismo prezentas multajn diojn, sed laŭ kelkaj hinduaj teologiistoj ili estas nur diversaj aspektoj de ununura Dio. Vidu liston de Hinduaj diaĵoj. Inter ili gravegas Ganeŝo, Kali, Lakŝmio, kaj Sarasvato. Hindua spiriteco patiĝas precipe laŭ du ĉefaj skoloj (kiuj originas el du malsamaj diaĵoj Viŝnuo kaj Ŝivao, antikve el malsamaj devenoj sed kiuj unuiĝis same kiel Bramo en la komuna "stoko" kaj sinkretismo tipika de tiu religio): Ŝivaismo kaj Viŝnuismo.

Hinduaj pensistoj


- Tradiciaj:
- Ŝankara
- Modernaj aŭ netipikaj:
  - Arja samaĝ
  - Ŝri Aŭrobindo
  - Ramakriŝna

vidu ankaŭ:

Brahmano - Jogo - Kasto - Sadhuo kaj:
- Listo de hinduaj gedioj
- Hinduaj filozofiojdarŝan

Eksteraj ligoj


- [http://dalitstan.org/books/mohr/mohr2.html pri konfuzeco de la koncepto hinduismo (angle)] Kategorio:Hinduismo ja:ヒンドゥー教

Ĝajnismo

, suda Barato]] (La PIVa formo "ĝainismo" estas franceca; la hinda radiko jain estas diftonga, ne dusilaba.) Ĝajnismo estas hinda religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluiĝis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimso); kiel ekzemple tia praktita de Mahatma GANDHI.

La Origino de Ĝajnismo

Kiel la fondinto de la ĝajnismo estas kutime rigardata Mahavira ("granda viro", sanskrite kaj prakrite Mahâvîra). Neniu certas precize kiam li vivis, sed la tradiciaj jaroj estas de -599 ĝis -517) -- pli aĝa samtempano de la Budho Gotama. Mahavira estas el la regiono Biharo, kaj li (same kiel Budho) atingis sian allumiĝon sidante sub arbo. Laŭ la ĝajnismo, Mahavira estas la tirthankara de nia epoko, la 24-a. Tirthankara estas la ĝajnisma koncepto plej proksima al la budhisma budho; la vorto "ĝajnismo" venas el la hinda vorto jaina, sekvanto de jîna, = la venkinto, kiu estas koncepto paralela al la budhisma arahanto. Kelkaj religihistoriistoj opinias, ke ankaŭ antaŭa tirthankara (la 23-a do), Parŝva, eble vivis dum historia tempo, verŝajne en la 9-a jarcento a.K., kaj kolektis kaj kompilis tekstojn kaj tradiciojn pli antikvajn. Se vere, la ĝajnismo estus kelkajn jarcentojn pli aĝa ol la budhismo. En la budhisma palilingva kanono - Tripitako - Mahavira aperas kiel konkurencanto sub la nomo Nigantha Nâthaputta, kaj estas tie forte kritikita.

Kredoj de Ĝajnismo

La ĝajnisma simbolo konsistas el svastiko kaj mano. Pro alispeca karmo-doktrino, la ĝajnismo estas pli ekstrema ol la budhismo pri ne-perforto, kaj provas eviti perfortaĵojn ne nur intencajn sed ankaŭ ne-intencajn. La ĝajnismaj monaĥoj, male al la budhismaj, vivas ege asketisme kaj entuziasme suferigas sin mem. Anoj estas ofte vegetaraj. Kelkaj monaĥoj vestas maskon por ne enspiri insektojn kaj balaas antaŭ sia vojo. En ekstremaj kazoj, monaĥoj suicidas per nemanĝado. Same kiel la budhismo, la ĝajnismo ekde la komenco evitis la uzon de la lingvo de la kleruloj, sanskrito; ĝia kanono estas verkita en unu el la prakritoj. Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpoiĝo, ktp, iom simile al ia novplatonismo. Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismo, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj la formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lente evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu : en kristianismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalasititaj el ĉia materio pere de meditado kaj acketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-ojn kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, ni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo. Ĉirkaŭ ducent jarojn post Mahavira, la ĝajnismo splitiĝis en du skolojn: la pli liberala svetambara, "blanke vestitaj", kies monaĥoj vestis sin blanke kaj kiu akceptas ankaŭ monaĥinojn, kaj la pli konservema digambara, "ĉiele vestitaj", kie la monaĥoj konservis la kutimo de la praa ĝajnismo esti nudaj kaj kiu havas monaĥojn nur virajn. La antikvaj helenaj filizofoj ekhavis konon pri ili, okaze de la konker-vajaĝoj de Aleksandro la Granda, ili estis de tiuj nomitaj la "Gymnosophistes" (=la nudaj saĝoj). Kiel en Albigensismo la devoj de la laikoj estas malpli severaj ol tiuj de la monaĥoj, tiuj lastaj praktikante ekstreman asketismon.
- La laikoj devas respekti 5 malpermesojn (klasike moralaj) kaj cetere: ne manĝi nokte, esti modera, ne sin dediĉi al ĉia senutila agado, mediti plurfoje en la tago, fasti almenaŭ po unu fojo semajne, doni almozojn.
- La monaĥoj devas praktiki : paciencon, humilecon, rektanimecon, verdiron, memregon, asketismon, seksan abstinecon, senposedon, obeon. Ili devas elporti 22 korpajn aŭ spiritajn malagrablaĵojn, inter ili: malsato, soifo, la insektoj, la nudeco, la insultoj, la incitiĝo pro nekompreno. En la ĝajnismo, same kiel en la budhismo, pro la idealo de ne-perforto jam frue multaj laikoj preferis vivteni sin per komercado, kaj ne devi rekte ekspluati vivantajn estaĵojn. Tial ili specialiĝis en intelektaj, monaj kaj komercaj profesioj, kio donis al ili, malgraŭ ilia malgranda nombro, grandan influon en la hinduja socio, kaj ofte riĉecon, iom simile al la judoj, sed ne pro elekstera persekuto sed deinterna moralaj malpermesoj. Ankoraŭ hodiaŭ, la ĝajnismanoj estas statistike superreprezentataj en la komerca vivo de Barato.
Pro ilia klero-tradicio kaj zorgemo, la plej fidindaj dokumentoj pri antikva historio de hindio estas ĝajnismaj, ankaŭ ĝajnismaj la plej malnovaj ĝis nun konservitaj hindaj manskribaĵoj.

La Ĝajna Universala Preĝo

Jen la baza preĝo, kiu la ĝajnismano diras ĉiutage. Ĉiujn bonajn laboron kaj eventon oni benu per ĉi tiu preĝado saluta. Namo Arihantanam: Mi riverencas al la allumiĝintaj estaĵoj.
Namo Siddhanam: Mi riverencas al la liberiĝintaj animoj.
Namo Ayariyanam: Mi riverencas al la religiaj gvidantoj.
Namo Uvajjayanam: Mi riverencas al la religiaj instruistoj.
Namo Loe Savva Sahunam: Mi riverencas al ĉiuj asketoj en la mondo.

Eso Panch Namukkaro: Tiuj kvin riverencoj
Savva Pava Panasano: Povas detrui ĉiujn pekojn.
Mangalancha Savvesin: Inter la sanktaj ripetaĵoj
Padhamam Havai Mangalam: Ĉi tio estas la supera.

Influado kaj Disvastiĝado de Ĝajnismo

Ĝajnismo jam estis antikvaj religio kaj kulturo en Biharo dum la tempo de Budho kaj Mahavira. Pro tio la ĝajnisma filozofio forte influis la budhisman. Ĝajnismo kaj Hinduismo ankaŭ influis unu la alian dum la miljarojn. Ĉar ĝajna moralo devigas, ke ĝajnismanoj ne ligiĝu al siaj materiaj posedaĵoj, ili multe elspezis mecenate. Riĉaj ĝajnismanoj pasintece konstruigis multegajn templojn ege belajn kaj multekostajn. Sur la monto de Palitano en Guĝarato konstruiĝis templo, kiu povas enhavi 870 da homoj, kaj ĉe la landlimo inter Guĝarato kaj Raĝasthano sur Monto Abu, kie la temploj estas el blanka marmoro, la marmoro-skulptistoj estis pagataj laŭ la kvanto de marmora pulvoro forigita, do ili faris plej ellaboritajn kaj detalo-riĉajn skulptaĵojn! Nunepoke la riĉaj ĝajnismaj mecenatoj prefere fondas malsanulejojn, por la homoj, kaj ankaŭ por la bestoj. Historie, la religio ĝajnismo troviĝis ĉie tra suda Azio -- en Afganio, Birmo, Nepalo, Bangladeŝo, Sri-Lanko, ktp. Sed ju pli islamo, hinduismo, ktp kreskas en tiuj landoj, des pli ĝajnismo malkreskas, kaj hodiaŭ ĝajnismo estas tre malgranda religio ekster Barato. La ĝajnismaj komercistoj, male al la budhismaj, ĉefe entreprenis ene de Barato. Dum la budhismo iom post iom disvastiĝis ekster Barato, kaj dum mil jaroj preskaŭ ne troveblis en la lando de sia origino, la ĝajnismo restis religio hinda, kun anoj plejparte en Barato kaj en la hinda diasporo. Tamen, ĉu influo, ĉu paralela evoluo, multaj el iliaj ideoj kaj praktikoj troviĝas en aliaj mistikaj skoloj de la Mezoriento kaj Mediteraneo. Kategorio:Religio ja:ジャイナ教

Spiritismo

Spiritismo estas religio fondita de Allan KARDEC, franca edukisto, raciismano kaj pozitivista, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn de komunikaĵoj je spiritoj de mortintoj pere de tablo, mediumoj aŭ aŭtomata skribado, kaj kiu pro tio, kion li spertis konvikiĝis pri la vero de tiuj fenomenoj, kaj elfaris el tio tutan doktrinon. Tiu ĉi preskaŭ malaperis en Francio mem, sed ĝi nun estas en Brazilo vera establita Religio tre disvastigata. Poste, el Brazilo, divastigis pere brazila elmigrantoj kaj internacia divastigado farita de brazilanoj. Hodiaŭ estas multaj spiritistaj centroj ekster Brazilo, ĉefe en Sudameriko kaj Usono. Ĝeneralsence Spiritismo estas ankaŭ la kredo, ke la homoj pluvivas, post la korpa morto, en formo de "spiritoj", kun kiuj eblas komuniki pere de mediumoj kaj diversaj teĥnikoj, ekzemple movoj de tablo. Fakte tiaj kredoj ekzistas de antikveco, kaj eĉ la teĥnikoj (la romianoj uzis tripodaĵojn). Ĝia moderna historio komencas en Usono en jaro 1848 kun la kazo de Fratinoj FOX, post kio kredo en komuniko al spiritoj, iĝis "furora" kaj disvastiĝis ege rapide en Eŭropo. La furoro tre malkreskis post kiam estus trovite ke la metodo uzita de la fratinoj Fox estus fraŭda, kaj ke ne ekzistus komuniko kun ia ajn spirito. Oni kredas ke la kazo de Fratinoj Fox, alie, ne estas la nuraj okazoj de komunikoj kun spiritoj, la fenomenoj okazas ĝis hodiaŭ kaj estas ĉiutaga afero.

Religia Spiritismo

Spiritismo estas bazita sur kvin libroj, nomataj Kodigado: "La Libro de La Spiritoj", "La Libro de Mediumoj", "La Genezo", "La Ĉielo kaj la Infero" kaj "La Evangelio Laŭ Spiritismo". Laŭ Kardec kaj la kredantoj, la Kodigado estis diktataj de spiritoj al multaj mediumoj kaj organizita per Kardec. Spiritismo postulas tre altan moralan sintenon, studadon kaj karitaton, pro tio, multaj homoj emas al ĝi sed ne apartenas al ĝi. Ĝia ĉefa lemo estas: "Ekster Karitato, Nenia Salvo". Krom komuniko al spiritoj, mediumoj provas kuri per mana energio, la "paso". Seanco de Spiritismo estas malfermitaj al publiko, kaj oni devas preparigi, eĉ dum jaroj, por patopreni de ilin.

Fundamentaj instruoj

Dio estas la superega intelekto, unua kaŭzo de ĉiuj estaĵoj. Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona. La Universo estas kreaĵo de Dio, kaj Ĝi ampleksas ĉiujn estaĵojn, raciajn kaj neraciajn, animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn. Krom la korpa mondo, kie loĝas la enkarniĝintaj spiritoj, t.e., la homoj, ekzistas la spirita mondo, loĝejo de la elkarniĝintaj spiritoj. En la Universo estas aliaj loĝataj mondoj, kun estaĵoj en malsamaj gradoj de progreso: egalaj, pli evoluintaj kaj malpli evoluintaj ol la homoj. Ĉiuj naturaj leĝoj estas diaj, ĉar Dio estas ilia aŭtoro. Ili ampleksas tiel la fizikajn kiel ankaŭ la moralajn leĝojn. La homo estas spirito enkarniĝinta en materia korpo. La perispirito estas la duonmateria envolvaĵo, liganta la spiriton al la fizika korpo. La Spiritoj estas la intelektaj estaĵoj de la kreaĵo. Ili konsistigas la mondon de la Spiritoj, kiu antaŭekzistas kaj al ĉio postvivas. Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas, intelekte kaj morale, pasante de malsupera ordo al sekvanta supera ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon. Spiritoj konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo. Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo. La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon. Spiritoj apartenas al diversaj ordoj, laŭ la atingita grado de perfekteco: Puraj Spiritoj, kiuj atingis la maksimuman perfektecon; Bonaj Spiritoj, ĉe kiuj regas la deziro al bono; Neperfektaj Spiritoj, kiujn karakterizas neklereco, deziro al malbono kaj malsuperaj pasioj. La rilatoj inter la spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj kaj ĉiam ekzistis. La bonaj spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi tiujn brave kaj rezignacie. La malbonaj spiritoj pelas nin en malbonon. Jesuo estas la gvidanto kaj la modelo por la tuta homaro, kaj la Doktrino, kiun Li instruis kaj praktikis, estas la plej pura esprimo de la leĝo de Dio. La moralo de la Kristo, enhavata en la Evangelio, estas la gvidilo por la firma evoluo de ĉiuj homoj, kaj ĝia praktikado estas la solvo por ĉiuj homaj problemoj kaj la celo atingota de la homaro. La homo havas liberan volon por agadi, sed li respondas pri la sekvoj de sia agado. La estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al sia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio. La preĝo estas ago de adorado al Dio. Ĝi troviĝas en la natura leĝo kaj rezultas el sento kunnaskita kun la homo, same kiel denaska estas la ideo pri la ekzisto de la Kreinto. La preĝo plibonigas la homon. Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn spiritojn por lin helpi. Tiu estas helpo neniam rifuzata, kiam petata sincere.

Praktikado

La spiritismaj servoj estas tute senpagaj, kiel preskribas jena evangelia instruo: "Donace vi ricevis, donace vi donu". La praktikado de Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto, laŭ tiu kristana instruo, ke Dio devas esti adorata en spirito kaj vero. Spiritistoj faras ankaŭ la Evangelian Hejmkunsidon kiu estas hejma kulto. Spiritismo ne havas sacerdotojn, ne adoptas nek uzas en siaj kunvenoj kaj praktikoj: altarojn, ikonojn, portilojn, kandelojn, procesiojn, sakramentojn, indulgencojn, ornatojn, alkoholajn aŭ halucinogenajn trinkaĵojn, incensojn, tabakon, talismanojn, amuletojn, horoskopojn, kartdivenadon, piramidojn, kristalojn aŭ iajn ajn objektojn, ritarojn aŭ formojn de ekstera kulto. Spiritismo ne trudas siajn principojn. Ĝi invitas interesatojn en ĝia konado pasigi ĝiajn instruojn tra la kribrilo de la racio, antaŭ ol akcepti ilin. Laŭ spiritistoj, la mediumeco, kiu permesas al la Spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo. Spiritisma praktikado de mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la principoj de la Spiritisma Doktrino kaj laŭ la kristana moralo. Spiritismo respektas ĉiujn religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de raso, haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi krome rekonas, ke "la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco".

Jure

En Brazilo skribitaj mediumaj pruvoj estas akcepteblaj en tribunaloj se la tekston kaj subskribon de permediuma dokumento agnoskis publika notario. Kopirajtoj de libroj verkitaj de spiritoj, laŭ Brazila leĝo, apartenas al la familio de la mortinto, ne al la mediumo.

Vidu ankaŭ:

Arthur Conan DOYLE, Emile BOIRAC, aŭtomata skribo, Harry HOUDINI, postmorto, mediumo, Raymond MOODY, kaodaismo, spirito, spiritualismo, Jan STEVENSON, Francisko Valdomiro LORENZ, Gabriel DELANNE La 4-a mond-kongreso de spiritismo okazis inter la 2 kaj 5-a de oktobro 2004 en Parizo Eksteraj ligoj
- [http://www.febnet.org.br/html/bibliote/esperanto.html TTT-ejo de Spiritisma Federacio de brazilo (portugale kaj Esperante)]
- [http://www.spiritist.org/esperanto/esperanto.html 4a Tutmonda Kongreso de Spiritismo Parizo 2004]
- [http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/spiritismo.htm Artikolo kritika, pri la origino de la moderna spiritismo] Kategorio:Spiritismo

Kategorio:Budhismo

Budhismo Kategorio:Religio ja:Category:仏教 ms:Category:Agama Buddha

Kategorio:Hinduismo

Kategorio:Religio ja:Category:ヒンドゥー教

Kategorio:Spiritismo

Kategorio:Religio

Équerre

Une équerre est un objet destiné à tracer des angles droits. En sport (gymnastique), une équerre est une figure statique, consistant à maintenir les membres inférieurs horizontaux par la force des muscles abdominaux, tandis que le tronc est vertical, en appui sur les mains.

thrifty car rental pociel ruletka Odszkodowanie cheap tickets










































:: RELATED NEWS ::
Template:Article març 20
Florència (en italià Firenze) és una ciutat d'Itàlia, capital de la província homònima i de la regió de la Toscana, al centre de la península itàlica. Florència és considerada com el bressol del Renaixement i destaca per la seva riquesa arquitectònica i els seus museus. El domini de la ciutat per part de la família dels
Template:Article març 21
El Quebec (en francès Québec, conegut també com "la belle province") és una província canadenca amb una població de 7'5 milions d'habitants. La majoria dels quebequesos parlen francès i això fa del Quebec l'únic territori de llengua francesa majoritària de l'Amèrica del Nord i dels pocs a La clotoide (també anomenada espiral de Cornu) és una corba plana en forma d'espiral doble (tot i que no és una espiral), amb simetria central. Des del seu origen (punt O), de curvatura nul·la i radi infinit, el seu radi de curvatura va disminuïnt al llarg que s'avança per les dues branques, de manera que el producte entre el radi de curvatura<
Força de marea
La força de marea és un efecte secundari de la força de la gravetat que és responsable de l'existència de les marees. És el resultat de la diferència de potencial gravitacional que existeix al llarg del diàmetre d'un cos. Quan un cos de grandària prou gran és alterat per la força gravitatòria d'un cos més xicotet, la diferència en la magnitud de la força de gravetat entre l'extrem pròxim i el llunyà pot ser gran. Aquest fet altera la forma del cos gran sense canviar el seu Àfrica Oriental, situat a la riba del llac Nyasa (o llac Malawi) i que limita al nord i a l'est amb Tanzània, a l'est, sud i oest amb Moçambic i a l'oest amb Zàmbia. La capital és Lilongwe. És un
Lòbul de Roche
El lòbul de Roche és la regió de l'espai al voltant d'una estrela en un sistema binari en la que el material que la òrbita està lligat gravitacionalment a la dita estrela. Si l'estrela s’expandeix més enllà del seu lòbul de Roche aleshores el material exterior al lòbul és atret per l'altra estrela on pot caure formant un disc d'acreixement. El lòbul de Roche es diferencia del
Nyassaland
Malawi, ex Nyassaland , és un país d'Àfrica Oriental, situat a la riba del llac Nyasa (o llac Malawi) i que limita al nord i a l'est amb Tanzània, a l'est, sud i oest amb Moçambic i a l'oest amb Zàmbia. La capital és Lilongwe. És un

Jewel
Jewel Kilcher, Jewel, va nèixer a Payson, Utah; el 23 de maig de 1974. Cresqué ja des de ben petita a Homer, Alaska. Gràcies al seu inusual rerefons, la cantant d’Estats Units, ha desenvolupat una de les veus més ext
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org