:: wikimiki.org ::
| Katarina WITT |
Katarina WITTSporto > Katarina WITT
----
Katarina WITT [katarina vit] (naskiĝis la 3-an de decembro, 1965) estas germana artosketistino.
Katarina Witt naskiĝis en Staaken, GDR. En la jaro 1970 ŝi komencis sian sportistan karieron ĉe la trejnistino Jutta MÜLLER en Karl-Marx-Stadt.
Internacian famon ŝi atingis en 1983: Tiam ŝi unuafoje gajnis Eŭropo-Ĉampionadon. Kvin pliajn fojojn ŝi ripetis tiun ĉi sukceson: en 1984, 1985, 1986, 1987 kaj 1988. Mond-Ĉampionadon ŝi gajnis en 1984, 1985, 1987 kaj 1988, la ormedalon en la Olimpikoj ŝi ricevis en 1984 en Sarajevo kaj 1988 en Kalgario.
En la jaro 1988 Katarina Witt fariĝis profesia sketistino, brilis en spektakloj sur glacio kaj aperis en diversaj filmoj (ekz. Carmen on Ice, 1989).
En 1994 ŝi denove elprovis sin en la Olimpikoj: En Lillehammer, Norvegio ŝi gajnis la 7-an lokon. Samjare aperis ŝia membiografio: Meine Jahre zwischen Pflicht und Kür.
ja:カタリナ・ビット
SportoSporto estas korpaj ekzercoj aŭ ludoj celantaj disvolvon de fizika lerteco kaj samtempe saniĝon, amuzon aŭ vetbatalon.
Listo de sportbranĉoj
:Arkopafo | Atletiko | Aŭtosporto | Bazpilko | Biciklado | Boksado | Ĉevalvetkuro | Ĉukpilko | Flugpilko | flugdisko | Futbalo | Gimnastiko | Grimpado | Halterlevo | Handbalo | Hokeo | Ĵudo | Kanada bastonludo | Kanuado | Kegloludo | Konkursa Kolombo | Korbopilko | Kuro | Kurlingo | Lukto | Maratono | Moderna Pentatlono | Motorciklado | Naĝo | Pafo | Peloto | Piedpilko | Usona piedpilko | Kanada piedpilko | Rajdo | Remo | Retpilko | Rugbeo | Skermo | Skiado | Tabloteniso | Taja piedboksado | Tekvondo | Triatlono | Velado | Volano
Listo de sportaj konkursoj
:Olimpiaj Ludoj | Londona maratono | Tour de France | Giro d'Italia
Sporta literaturo en Esperanto
- La sporta lingvo en Esperanto: Tibor UJLAKY-NAGY. — Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1972. — V, 303 p.
- Esperanto, internacia lingvo de amikeco, 1976, Kanada Esperanto-Asocio
- Sporta Terminaro por Olimpikoj en Calgary, 1988, Kanada Esperanto-Asocio
- Esperanto: Lingvo de la Sporto, 1972, R.Harry: D Eo En
- Alpinisma fakterminaro kvinlingva, 1913, Léon Huat Sordot
Kategorio:Kulturo
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Sporto. La enpenetro de E en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan E-istan sportan asocion aŭ ligon, restis sen daŭra sukceso. Kvankam la ofte naciismaj aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas E-n, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe depost la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E estas la preparaj skribaj laboroj de grandaj int. sportfestoj. Ĉirilate E jam plurfoje pruvis sian taŭgecon; ekz. dum la int. laborgimnastika kunveno en Nürnberg (1929), la dua laborista olimpiado en Wien (1931) kaj la laborista sportfesto en Ústí nad Labem ([de] Aussig) (Ĉeĥoslovakujo, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la E-istoj, kiujn ĉiam tre multaj E-istoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj E-istoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis E-n ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de internaciskale aprobita sportteknika vortaro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj E-istoj okupiĝas pri tio. E bone prosperas ankaŭ en la turisma branĉo de sporto. Inter la naturamikoj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj E-istaj kaj multaj el ili uzas E-n kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj, aliflanke ĉe organizo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmaniero: vegetaranoj, nudistoj, ktp.) kaj E-istoj en Francujo, Germanujo, Italujo, Finnlando, Aŭstrujo, ktp.
K. NEBENZAHL.
ja:スポーツ
ko:스포츠
ms:Sukan
simple:Sport
th:กีฬา
3-a de decembroHistorio > Tagoj > la 3-a de decembro
----
La 3-a de decembro estas la 337-a tago de la jaro (la 338-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 28 tagoj restas.
Je la 3-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1818: Ilinojo fariĝis la 21-a ŝtato de Usono
- 1984: Kemia katastrofo: Liko de insekticido de Union Carbide ĉe Bhopal, Barato mortigas pli ol 9000 homojn. Ĝi estas unu el la plej teruraj industriaj katastrofoj en historio.
Naskiĝoj
- 1684: Ludvig HOLBERG, verkisto kaj dramisto
- 1911: Nino ROTA
- 1948: Ozzy Osbourne, kantisto
- 1965: Katarina WITT
Mortoj
- 1894: Robert Louis STEVENSON
- 1902: Brazilo : Piracicaba : Prudente de MORAIS
- 1999: Scatman John, ĵaza kantisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Internacia tago de handkapuloj.
Vidu ankaŭ:
- 2-a de decembro | 4-a de decembro
- 3-a de novembro | 3-a de januaro
- Historio - Tagoj.
ja:12月3日
ko:12월 3일
simple:December 3
th:3 ธันวาคม
1965Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1965
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1965 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio.
- Unua lernolibro de Esperanto al Araboj verkita de Salah GHANEM.
- Edwin BURG kaj Roberto PASSOS NOGUEIRA eklernis Esperanton.
- Kreita Esperanto-Kulturdomo kaj Ceará Esperanto-Junularo en Fortalezo.
- Oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko.
- Usono : Eldoniĝis la unua usona Esperant-lingva kina filmo, Incubus.
- Kreitaj Nova Lingvafrankao, Guosa kaj Eŭronordo.
- Francio : Charles DE GAULLE estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Tiu prezidenta elekto estas la unua rekte balotita de la popolo mem de post 1848 (antaŭe la prezidenton elektis ĝenerale la Parlamento).
- Indonezio : Post Sukarno prenas potencon Suharto. 500 000 da komunistoj kaj ĉinoj estas buĉitaj. Evontoj de tiu jaro estas temo de fama filmo "L'année de tous les dangers" (La jaro de ĉiuj danĝeroj)
- Ĉinio ekhavas la atombombon.
- Kongolo : Ekregas Mobutou Sesse Seko.
- Al UNO aniĝas Gambio, Maldivoj kaj Singapuro.
- Gambio sendependiĝas de Britio.
- Usono : Libereca marĉo en Alabamo de Selma al Montgomery por civilaj rajtoj por nigruloj.
- Tongo : Surtroniĝas Taufahau Tupou la 4-a.
- 15-a de februaro : Kanado: Flago kun folio de acero adoptiĝis.
Naskiĝoj
- Margareta HANDZLIK
- 23-a de majo : Tom TYKWER
- 10-a de junio : Veronica FERRES
- 31-a de julio : J. K. ROWLING
- 21-a de novembro : Björk
- 3-a de decembro : Katarina WITT
Mortoj
- Norvegio : Aksel SANDEMOSE
- 24-a de januaro : Winston CHURCHILL
- 21-a de februaro : Usono : Malcolm X murdiĝis.
- 28-a de julio : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 4-a de septembro : Albert SCHWEITZER
- 16-a de decembro : Francio : William Somerset MAUGHAM
----
1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1965年
ko:1965년
ms:1965
simple:1965
th:พ.ศ. 2508
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
GDR----
Germana Demokratia Respubliko (GDR, germane Deutsche Demokratische Republik) de 1949 ĝis 1989 estis ŝtato en meza Eŭropo.
Faktoj
Historio
La Germana Demokratia Respubliko ekestis la 7-an de oktobro 1949 je la teritorioj de la eksa sovetunia okupa zono. GDR estis membro ekde 1955 en la Varsovia Pakto. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Liberaj vojaĝoj inter Orienta kaj Okcidenta Germanio ekde tiam ne plu eblis. La 3-an de oktobro, 1990 la regionaj ŝtatoj refonditaj sur la teritorio de GDR aliĝis al la Federacia Respubliko Germanio.
Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia himno (la unuan el tri strofoj vi vidas apud la flago), kies teksto komenciĝis jene: Leviĝinte el ruinoj, turniĝante al futur', ni al via bono servu Germani'; unueca vi patri'. Ekde meze de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco. La himnon oni oficiale ne plu kantis, sed nur muzikis.
En GDR longan tempon estis malpermesate organizi Esperanto-societon. Nur en 1965 ekeblis fari tion ene de la "Kulturligo" (Kulturbund, amasa organizaĵo por kulturaj aferoj).
Politiko
v. Walter ULBRICHT;
Erich HONECKER.
Partioj
Reganto de tiu ĉi "socialisma" lando estis la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED, socialisma unueca partio de Germanio), kiu estis formita per deviga aligo de la socialdemokrata al la komunista partio. SED formis kun aliaj partioj la Nacian Fronton. Tiuj aliaj partioj devige subtenis la politikon de SED; la nacidemokrata kaj la kamparana estis eĉ fonditaj je iniciato de la komunistoj.
Sovetio ĉiam konsiderinde influis la politikon de la lando.
Ceteraj partioj:
- Christlich-Demokratische Union Deutschlands (CDU) - kristdemokrata
- Liberal-Demokratische Partei Deutschlands (LDPD) - liberala
- Nationaldemokratische Partei Deutschlands (NDPD) - nacidemokrata
- Demokratische Bauernpartei Deutschlands (DBD) - kamparana
Amasorganizoj
- Freier Deutscher Gewerkschaftsbund (FDGB) - sindikato
- Demokratischer Frauenbund Deutschlands (DFD) - virina organizo
- Freie Deutsche Jugend (FDJ) - junulara organizo
- Gesellschaft für Sport und Technik (GST) - organizo pri sporto kaj tekniko
- Gesellschaft für Deutsch-Sowjetische Freundschaft (DSF) - Organizo pri la amikeco inter GDR kaj Sovetunio
- Volkssolidarität - organizo pri solidara helpo
- Kulturbund (KB) - kulturligo
Geografio
La teritorio de GDR konsistis el la nunaj federaciaj landoj (= regionaj ŝtatoj, provincoj) Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, la orienta parto de Berlino, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio.
Krom "Berlino, ĉefurbo de GDR" ekzistis en GDR 14 distriktoj, nomataj laŭ la unuopaj ĉefurboj:
Turingio
- Dresden
- Karl-Marx-Stadt
- Leipzig
- Gera
- Erfurt
- Suhl
- Halle (Saale)
- Magdeburg
- Cottbus
- Potsdam
- Frankfurt (Oder)
- Neubrandenburg
- Schwerin
- Rostock
Eksteraj ligoj
- [http://homepage2.nifty.com/serpento/vk/blanke/blanke1.htm vidpunkto de Esperantisto dr. Detlev BLANKE]
Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo
als:Deutsche Demokratische Republik
ja:ドイツ民主共和国
ko:독일민주공화국
ms:Jerman Timur
th:เยอรมนีตะวันออก
1983Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1983
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1983 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 68-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.
- Ekis DLT-projekto.
- Kreita Esperanto de DLT.
- Mikaelo TERNAVSKI ekesperantiĝis.
- Sent-Kristofo kaj Neviso aniĝas al UNO.
- Venuson vizitis Venera 15.
- Mikronezia Federacio kaj Marŝaloj iĝas "Asociigitaj teritorioj kun Usono".
- Irako-Kuvajto konflikto
- 25-a de oktobro La kariba insulo Grenado invadita de Usonaj trupoj.
Naskiĝoj
Mortoj
- 27-a de januaro : Louis de FUNÈS
- 25-a de februaro : Usono : Tennessee WILLIAMS
- 15-a de marto : Anglio : Rebecca WEST
- 1-a de junio : Germanio : Anna SEGHERS
- 6-a de junio : Hans LEIP
- 25-a de septembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF.
- Ĉeĥio : Dalibor CHALUPA
- Ĉeĥio : Václav FAIGL
- Božena SKLENČKOVÁ
----
1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1983
ja:1983年
ko:1983년
simple:1983
th:พ.ศ. 2526
OlimpikojSporto > Olimpikoj
----
SportoLa Olimpiaj Ludoj, aŭ Olimpikoj, estas divers-sporta turniro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigitaj en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre DE COUBERTIN dum la lasto de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpiado, pli bone konata kiel la someraj Olimpikoj, okazintas ĉiujarkvare ekde 1896, escepte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Speciala versio por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komencis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro de la someraj Olimpikoj
Sportoj
En la someraj ludoj estas akvosportoj, arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, halterlevo, ĵudo, kanuo kaj kajako, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, pafado, rajdado, remado, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.
En la vintraj ludoj estas biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sportsledo.
Antikvaj Ludoj
Vidu ĉefartikolon: Antikvaj Olimpiaj Ludoj
La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni neplue scias, kiel originis la antikvaj Olimpiaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkurso, la stadiona kuro (192 m).
Poste aldoniĝis pliaj konkursoj: tiutempe la sportistoj konkursis en kuro (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Je la lasta tago de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpiaj Ludoj de la Antikveco okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio malpermesis pliajn ludojn pro la pagana karaktero de ili.
Modernaj ludoj
leftLa Olimpiaj Ludoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de COUBERTIN, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Olimpian Komitaton. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkursi en paca etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpiaj Ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landojen 42 konkursoj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili.
Olimpika ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi olimpiaj ludoj konsiderante kaj obeante ĝiajn validajn regulojn, en la bona spirito de , kaj por la honoro de niaj teamoj.
Kroniko: Someraj Ludoj
:1-aj 1896 Ateno (Grekio) (starto de 100-metra kuro, venkis Thomas Burke kun 12 s)
:2-aj 1900 Parizo (Francio)
:3-aj 1904 St. Louis (Usono)
:4-aj 1908 Londono (Britio)
:5-aj 1912 Stokholmo (Svedio)
:6-aj 1916 Berlino (ne okazis pro la Unua Mondmilito)
:7-aj 1920 Antverpeno (Belgio)
:8-aj 1924 Parizo (Francio)
:9-aj 1928 Amsterdamo (Nederlando)
:10-aj 1932 Los-Anĝeleso (Usono)
:11-aj 1936 Berlino (Germanio) (olimpika ĵurado) Jesse OWENS, nigrulo venkis 4 ormedalojn en la nazia Germanio
:12-aj 1940 Tokio (ne okazis pro la Dua Mondmilito)
:13-aj 1944 Londono (ne okazis pro la Dua Mondmilito)
:14-aj 1948 Londono (Britio)
:15-aj 1952 Helsinko (Finnlando)
:16-aj 1956 Melburno (Aŭstralio)
:17-aj 1960 Romo (Italio)
:18-aj 1964 Tokio (Japanio) (Yoshinori Sakai, studento el Hiroŝimo, portas la olimpikan torĉon al la olimpikaj ludoj)
:19-aj 1968 Meksikurbo (Meksiko)
:20-aj 1972 Munkeno (Germanio) palestina teroratako kontraŭ israelaj sportistoj
:21-aj 1976 Montrealo (Kanado) 22 afrikaj landoj bojkotis, ĉar la partoprenanta Nov-Zelando pli frue ludis rugbeon kun Sud-Afriko
:22-aj 1980 Moskvo (Sovetunio) Usono kaj 50 okcidentaj landoj bojkotis tion pro la [Afganio|afgania] interveno de Sovetunio
:23-aj 1984 Los-Anĝeleso (Usono) socialistaj landoj bojkotis
:24-aj 1988 Seulo (Suda Koreio)
:25-aj 1992 Barcelono (Hispanio)
:26-aj 1996 Atlanto (Usono)
:27-aj 2000 Sidnejo (Aŭstralio)
:28-aj 2004 Ateno (Grekio)
:29-aj 2008 Pekino (Ĉinio)
:30-aj 2012 Londono (Anglio)
Kroniko: Vintraj Ludoj
skiado, sketado, glacihokeo.
:1-aj 1924 Chamonix (Francio) (296 atletoj el 16 landoj en 16 konkursoj)
:2-aj 1928 St. Moritz (Svislando)
:3-aj 1932 Lake Placid (Usono)
:4-aj 1936 Garmisch-Partenkirchen (Germanio)
:5-aj 1948 St. Moritz (Svislando)
:6-aj 1952 Oslo (Norvegio)
:7-aj 1956 Cortina d’Ampezzo (Italio)
:8-aj 1960 Squaw Valley (Usono)
:9-aj 1964 Innsbruck (Aŭstrio)
:10-aj 1968 Grenoblo (Francio)
:11-aj 1972 Sapporo (Japanio)
:12-aj 1976 Innsbruck (Aŭstrio)
:13-aj 1980 Lake Placid (Usono)
:14-aj 1984 Sarajevo (Jugoslavio)
:15-aj 1988 Kalgario (Kanado)
:16-aj 1992 Albertville (Francio)
:17-aj 1994 Lillehammer (Norvegio)
:18-aj 1998 Nagano (Japanio)
:19-aj 2002 Salt Lake City (Usono)
:20-aj 2006 Torino (Italio)
:20-aj 2010 Vankuvero (Kanado)
Vidu ankaŭ:
- Special-Olimpiko
- Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj
Kategorio:Sporto
ja:近代オリンピック
ko:올림픽
ms:Sukan Olimpik
th:กีฬาโอลิมปิก
zh-min-nan:Olympia Ūn-tōng-hoē
Sarajevo
Geografio > Eŭropo > Bosnio kaj Hercegovino > Muzulmana-Kroata Federacio > Sarajevo
----
Sarajevo estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino.
La urbo estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj balkanaj urboj kaj havas longan kaj riĉan historion ekde ĝia fondiĝo en la jaro 1461 de la Otomanoj.
Sarajevo situas ĉe rivereto Miljacka en valo de Dinaraj montaroj en la mezorienta parto de la lando kaj sub la montego Trebevic. Dum jarcentoj Sarajevo estis grava vojkruciĝo de la mondkulturoj. Pro sia situo ĝi rolis kiel pordego por la popoloj migrantaj inter suda Azio kaj Eŭropo.
Historio
Dank'al sia geografia pozicio, ekde la fondiĝo ĝin influis granda nombro de diversaj kulturoj kaj civilizoj kiuj renkontiĝis, miksiĝis kaj paciĝis en tiu ĉi loko. La urbo kreskis ĉirkaŭ citadelo konstruita en la 13-a jarcento ĉe komercvojo tra la montaro. la lando Bosnio kaj Sarajevo apartenis al Osmanida imperio de la 15-a ĝis la 19-a jarcento.
Ekde 1878 Aŭtrohungara imperio ekregis la landon kaj mule ŝanĝis la aspekton de la urbo. En 1914 Sarajevo estis scenejo de la atenco de Habzburga tronheredanto Franz FERDINAND. Tiu evento estis la preteksto por la Unua Mondmilito.
Post la Dua Mondmilito, Sarajevo rapide kreskis kaj en 1984 la urbo estis loko de la 14-aj vintraj Olimpiaj ludoj. La aranĝo atingis rekordon pri la nombro de landoj kaj sportistoj partoprenintaj kaj la ludoj estis rekonitaj kiel unu el la plej bone organizitaj.
En 1992 Sarajevo estis sieĝata dum kvar jaroj. Dum tiu ĉi tragika epoko, kiu kaptis la atenton de la tuta mondo, la urbo estis grave difektita. Miloj da homoj pereis, multaj aliaj devis rifuĝi, granda nombro de kulturaj institucioj kaj historiaj konstruaĵoj estis intence detruitaj.
Nuntempe Sarajevo rekonstruas sian infrastrukturon kaj ekonomion. Tamen, spite al multaj klopodoj de militemaj kaj detruemaj fortoj por dividi tiun ĉi landon kaj bataligi ties popolojn unuj kontraŭ aliaj, la spirito de Bosnio kaj precipe de la ĉefurbo Sarajevo ankoraŭ vivas.
Vidindaĵoj
Dosiero:Sarajevo catholic church.JPG|Katolika preĝejo
Dosiero:Sarajevo tram.jpg|La tramo
Dosiero:Sarajevo downtown.png|La urbocentro kun la rivero Miljacka[http://www.yugoslavia24.com/ .]
Sarajevo kaj Esperanto
La Esperanta movado en la urbo aktivas ekde 1908. Ĝi kulminis inter 1970 kaj 1991 en kiu periodo okazis, inter la aliaj eventoj, Internacia Junulara Kongreso 1973.
En la jaro 2006 en Sarajevo okazos la 62-a IJK.
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:サラエボ
KalgarioKalgario (angle: Calgary) estas urbo en la provinco de Alberto en Kanado. Ĝi en la sudo de la provinco en regiono de montetoj kaj altaj ebenoj oriente de la Rokaj Montoj (angle: Rocky Mountains). En 2002, la metropola populacio estis 993 200 [http://www.statcan.ca/english/Pgdb/demo05.htm]. Ĝi estas la plej granda urbo de Alberto kaj la kvina plej granda en Kanado.
Ankaŭ vidu: Kalgaria Esperanto-Centro
Kategorio:Urboj de Kanado
ja:カルガリー
ko:캘거리
Lillehammer
Lillehammer estas urbo kun 24.796 loĝantoj (stato januaro de 2002) en distrikto Oppland en Norvegio ĉe la norda fino de Mjøsa-lago kaj kiu urbo mondkonatiĝis per Olimpiaj vintraj ludoj de 1994.
Krom la olimpika centro kaj la norvega olimpika muzeo ekzistas aliaj vidindaĵoj kiel:
- Storgata estas la promenejo de la urbo, konata pro la ĝojkoloraj lignodomoj
- Maihaugen estas la plej granda subĉiela muzeo en Norvegio, kun 185 loĝejoj
- En proksimo troviĝas skiareoj, i.a. Hafjell kaj Sjusjøen
rete
- [http://www.lillehammer.kommune.no/ oficiala paĝo de la urbo]
- [http://www.lillehammerturist.no/german/index.htm Lillehammer kiel vojaĝa celo]
Kategorio:Urboj de Norvegio
Sant'Agata Feltria
Sant'Agata Feltria è un comune di 2.286 abitanti della provincia di Pesaro e Urbino.
Categoria:Comuni della provincia di Pesaro e Urbino
Categoria:Comuni delle Marche
Categoria:Comuni italiani
metal zakady sportowe Reklama Gry Playstation spielautomaten |
|
|
|
|