Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Katolikismo

Katolikismo

Romkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas 53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon. Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento plenaĝiĝis sub la Eklezio. La baza kredo de la Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro: :Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. :(Mateo 16:18-19) La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato. Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento. Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento<, la kristana duono de la Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Sakramento

Katolikismo rekonas sep sakramentojn: # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj

Katolikaj Kredoj

La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.

La Eklezia Rolo

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.

Savo

La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto. Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.

Herezoj

La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura. La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo Vidu ankaŭ :
- Jansenismo

Monaĥaj ordenoj

Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.

Katolikismo kaj Esperanto

La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910. Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com. Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika. La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio. Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto. Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj. Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio. En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio. Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana(26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo. Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina moderna.

Ekstera ligo


- [http://www.ikue.org IKUE] Kategorio:Katolikismo ja:カトリック

Kristanismo

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: # katolikismo (53%) # protestantismo (16%) # ortodoksismo (11%) # anglikanismo (3%) Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500 (Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj. Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.) Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto). Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne. La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio. :Kristanismaj Specoj: :Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo :Kristanaĵoj :Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo :Pensintoj, verkistoj, teologoj: :Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich :Postmortolando :Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo :Sakramentoj :Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto Kategorio:Kristanismo ja:キリスト教 ko:기독교 ms:Kristian simple:Christianity th:คริสต์ศาสนา zh-min-nan:Ki-tok-kàu

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Kristano

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: # katolikismo (53%) # protestantismo (16%) # ortodoksismo (11%) # anglikanismo (3%) Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500 (Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj. Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.) Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto). Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne. La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio. :Kristanismaj Specoj: :Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo :Kristanaĵoj :Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo :Pensintoj, verkistoj, teologoj: :Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich :Postmortolando :Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo :Sakramentoj :Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto Kategorio:Kristanismo ja:キリスト教 ko:기독교 ms:Kristian simple:Christianity th:คริสต์ศาสนา zh-min-nan:Ki-tok-kàu

Papo

] Papo (el la greka vorto, papas "patro") estas titolo de la plej alta estro de kelkaj eklezioj, ekzemple la kopta kaj la katolika. La katolika papo estas episkopo de Romo kaj la ĉefo de la Katolika Eklezio. Laŭ katolika kredo, por esti episkopo de Romo (la Sankta Diocezo) li heredas la rolon kaj potencon de Sankta Petro, la unua episkopo de Romo, per apostola posteuleco. Li do pretendas esti la paŝtisto de ĉiuj kristanoj kaj reprezentanto de Kristo surtere (laŭ Mateo 16:18-19):
    Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
Laŭ la katolika interpreto de ĉi tiuj versoj, la Katolika Eklezio estis fondita de Jesuo Kristo kaj la papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj portas lian aŭtoritaton (simbolita per "la ŝlosiloj"). Nekatolikaj kristanoj, kiuj ne aprobas papan aŭtoriton, asertas ke la 'roko' ne estas Petro, sed la konfeso parolita de Petro en Mateo 16:17. Aliaj, ekzemple adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la malĉastino de Babilono de Apokalipso. La papo ankaŭ estas patriarko de preskaŭ ĉiuj kristanoj sub sia papa aŭtoritato. Inter tiuj ĉi estas ne nur la romkatolika eklezio, sed eklezioj de la Orienta Rito, foje nomataj 'grekkatolikaj'. La lastaj estas en komunio kun la Vatikano, sed adoras Kriston laŭ la liturgio de Sankta Johano Krisostomo Papoj elektiĝas de kaj el la kolegio de kardinaloj. Kvankam ĉiu needziĝinta vira katoliko rajtas esti elektita, plej ofte elektiĝas kardinalo. Ĉar la papo regas la sendependan Vatikanon, li ankaŭ estas ŝtatestro. La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Sed tiu doktrino ne estis formale konfirmita ĝis la 19-a jarcento en la unua vatikana koncilio. Pro tio, la doktrina potenco de la papo estas tre konservema: ĝi ne povas kontraŭdiri antaŭajn papajn dirojn pri oficiala dogmo. Nur unu fojon la papo parolis sub la mantelo de neerareco, en 1950 kiam Pio la 12-a instruis ke Sankta Maria estis prenita korpe en ĉielon. Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. La potenco de la papo, religie kaj politike, kreskis kaj malkreskis tra la jarcentoj. En la tempo de Danto kaj poste, la papo eĉ komandis armeojn kaj batalis kontraŭ la Sankta Romia Imperio. En la 14-a jarcento la papo loĝis en Avinjono, dum kontraŭpapo loĝis en Romo mem. Iuj papoj dum la tempo de la Renaskiĝo estis malvirtaj. Iuj papaj fiaj faroj instigis la Reformacion de Lutero kaj la protestantoj. En la ortodoksaj eklezioj ne ekzistas ekvivalento de la katolika papo kaj anstataŭe la koncilio mem regas. La "ĉefa inter egalaj" episkopoj en ortodoksa kristaneco estas la patriarko de Konstantinopolo.

Vidu ankaŭ:


- Listo de papoj Kategorio:Katolikismo als:Papst ja:ローマ教皇 ko:교황 simple:Pope

Episkopo

Religio > Kristanismo ---- En Katolikismo, Ortodoksismo, kaj diference je la aliaj protestantaj eklezioj en Anglikanismo, episkopo estas ekleziulo konsekrita en la plejsupran gradon de pastrado, kion la plimulto da episkophavaj eklezioj rigardas kiel seninterrompan transmeton de apostola dono. Kutime episkopo estas religia estro (ĉefpastro) de sia episkopujo. ---- Ĉefepiskopo estas pli altranga episkopo, kiu havas plurajn episkopojn sub sia rego. Kategorio:Kristanismo Kategorio:Profesioj ja:司教 ko:주교

Romo

Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj ----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000) Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio. De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo. Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj. En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.

Legu ankaŭ pri:

[http://www.reisebuero.tk/ Roma Forumo] ~ Imperiestraj Forumoj Kategorio:Italio Kategorio:Urboj de Italio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Rom ja:ローマ ko:로마 simple:Rome

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

La Kredo Nicea

La Kredo Nicea estas mallonga sed preciza resumo de la kredo de kristanismo kiun akceptas la katolika, ortodoksa, anglikana kaj aliaj protestantaj eklezioj. Ĝi estis originale verkita en la 4-a jarcento por klarigi la kredon de la Eklezio kontraŭ herezoj (precipe arianismo). La aŭtoritata teksto estis en la greka lingvo.

Teksto en la latina lingvo

Credo in unum Deum, Patrem omnipotentem, factorem caeli et terrae, visibilium omnium et invisibilium. Et in unum Dominum Iesum Christum, Filium Dei unigenitum, et ex Patre natum ante omnia saecula. Deum de Deo, Lumen de Lumine, Deum verum de Deo vero, genitum non factum, consubstantialem Patri; per quem omnia facta sunt. Qui propter nos homines et propter nostram salutem descendit de caelis. Et incarnatus est de Spiritu Sancto ex Maria Virgine, et homo factus est. Crucifixus etiam pro nobis sub Pontio Pilato, passus et sepultus est, et resurrexit tertia die, secundum Scripturas, et ascendit in caelum, sedet ad dexteram Patris. Et iterum venturus est cum gloria, iudicare vivos et mortuos, cuius regni non erit finis. Et in Spiritum Sanctum, Dominum et vivificantem, qui ex Patre [Filioque] procedit. Qui cum Patre et Filio simul adoratur et conglorificatur: qui locutus est per prophetas. Et unam, sanctam, catholicam et apostolicam Ecclesiam. Confiteor unum baptisma in remissionem peccatorum. Et expecto resurrectionem mortuorum, et vitam venturi saeculi. Amen.

Traduko

"Mi kredas en unu Dion, la Patron ĉiopovan, farinton de ĉielo kaj tero, de videbla ĉio kaj nevidebla. "Kaj en unu Sinjoron Jesuon Kriston, la Filon de Dio solenaskitan, kaj de Patro naskita antaŭ ĉiuj epokoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, naskita ne farita, kunsubstanca kun la Patro; per kiu ĉio farita estas. Kiu por ni homoj kaj nia savo, subiris el la ĉielo. Kaj enkarnigita estas de Spirito Sankta el la Maria Virga, kaj homo farita estas. Krucumite ankaŭ pro ni sub Poncio Pilato, suferis kaj entombigita estis, kaj releviĝis la trian tagon, laŭ la Skriboj, kaj superiris en la ĉielon, sidas dekstre de la Patro. Kaj denove venos kun gloro, por juĝi la vivantajn kaj mortintajn, de kies regno ne estos fino. "Kaj en la Spiriton Sanktan, Sinjoron kaj viviganton, kiu el la Patro [kaj la Filo] elvenis. Kiu kun la Patro kaj la Filo kune estas adorata kaj kunglorigata; kiu paroladis per la profetoj. Kaj en unu sanktan, katolikan kaj apostolan Eklezion. Mi konfesas unu bapton por pardono de pekoj. Kaj atendas la releviĝon de mortintoj kaj la vivon de la venonta epoko. "Amen." La Kredo estas produkto de la difino de la kristana fido verkita de la Koncilio de Niceo (325) kaj de la Koncilio de Konstantinopolo (381). Batalante kontraŭ arianismo kaj aliaj herezoj, kiuj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato difinis la Kredon. Eĉ hodiaŭ ĝi restas la baza resumo de la kristana kredo. En la 4-a jarcento la disputita vorto estis "kunsubstanca" (samsubstanca, homoousios en la helena).

La polemiko pri Filioque

La esprimo "kaj la Filo" (Filioque en la originala latina) ne aperis en la originala kredo. Ĝi ne estis asertita ĝis la Koncilio de Kalcedono en 451, kaj ne aperis en la katolika liturgio ĝis post la 8-a jarcento. Ĝi ankoraŭ ne estas akceptita de la ortodoksismo, kaj en la 15-a jarcento reuniĝon de la ortodoska eklezio kun la katolika estis malhelpita de la nevolo de la katolika forlasi tiun kredon. Kategorio:Kristanismo ja:ニカイア・コンスタンティノポリス信条 ms:Pengakuan Iman Nicea

Dekologo

Religio > Abrahamismo > Dekologo ---- La Dekalogo, aŭ Dek Ordonoj, de Moseo estas la baza moralo de judismo kaj kristanismo. La jena teksto estas de Eliro 20:1-17 el la Biblio. Laŭ la Biblio, la teksto estis skribita de la fingro de la Eternulo. Kvankam la Biblio ja diras, ke estas dek ordonoj, la teksto mem estas sen nombrado. Do estas tri ĉefaj nombradoj de la ordonoj:

juda nombrado

    Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:
  1. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
  2. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
  3. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
  4. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
  5. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
  6. Ne mortigu.
  7. Ne adultu.
  8. Ne ŝtelu.
  9. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
  10. Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
Laŭ la juda vidpunkto, la kristanoj ignoras la Unuan Ordonon sed kompensas per la fendado de alia ordono: la katolikoj kaj luteranoj fendas la Dekan Ordonon dum la ortodoksuloj kaj ne-luteranaj protestantoj fendas la Duan Ordonon:

katolika k. luterana nombrado

La katolika nombrado estas la de Aŭgusteno:
    Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
  1. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
  2. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
  3. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
  4. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
  5. Ne mortigu.
  6. Ne adultu.
  7. Ne ŝtelu.
  8. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
  9. Ne deziru la edzinon de via proksimulo.
  10. Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

ortodoksa k. kalvinisma nombrado

    Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
  1. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
  2. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
  3. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
  4. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
  5. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
  6. Ne mortigu.
  7. Ne adultu.
  8. Ne ŝtelu.
  9. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
  10. Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
La Dekalogo ankaŭ aperas je Readmono 5:6-21 . Jesuo Kristo resumis (en Mateo 22:37-40) la ordonojn (kaj, fakte, la tutan Biblion) tiele:
  1. Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
  2. Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/1, p. 17) ja:モーセの十戒 simple:Ten Commandments

Moseo

Moseo estis Biblia estro de la hebreoj. Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro 1513 a.K. dum la rego de Tuthmosis II. Konsekvence, la Eliro okasis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nissan en 1433 a.K. dum la rego la kruela faraono Amenhotep II. Tio estis la nokto de la Pesaĥo, kiam la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de Egipto krom la Izraelidoj, kiam Li vidis la sangon de ŝafidojn en iliaj pordoj. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmute de la historiistoj pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la hiksosoj-regado de Egipto. Do antaŭ la 17-a dinastio. Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ la jaro -1220 antaŭ Kristo dum la regado de la plej glora faraono Ramseso la 2-a, nomata Ramseso la Granda. Laŭ la libro de la Eliro, anĝelo de Dio aperis al Moseo en flama fajro en la mezo de arbetaĵo en la monto Horeb, sed la arbeto ne forbrulis. Kaj Dio mem parolis al Moseo tie kaj diris al li, "Mi estas, Kiu estas." Poste, en la sama regiono en la Sinaj, Moseo ricevis la Dek Ordonojn de Dio, eble la plej grava morala kodo por la homaro; Dio diris, "Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
- Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
- Ne faru al vi idolon, nek bildon de io.
- Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio.
- Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
- Respektu vian patron kaj vian patrinon.
- Ne mortigu.
- Ne adultu.
- Ne ŝtelu.
- Ne parolu kontraŭ proksimulo malveran ateston.
- Ne deziru la domon de via proksimulon; ne deziru la edzinon de via proksimulo... nek ion, kio apartenas al via proksimulo." - Ĉapitro 20 de Eliro Moseo fariĝis temo de gravaj artistoj. La plej konata estas statuo de Michelangelo. Romanoj pri Moseo:
- Gerald MESSADIÉ: Moseo
- Christian JACQ: Ramseso la Granda Historiaj verkoj:
- Paul JOHNSON: Historio de la judoj Kategorio:Profetoj ja:モーセ

Rozario

ja:ロザリオ La rozario estas populara preĝo inter katolikoj kaj sanktuloj. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinte ekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la jarcento 15-a. La jena artikolo pritraktas ĉi tiun rozarion. La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:
    En la parto mensa oni meditas pri unu el la 20 misteroj de la vivo de Maria kaj Jesuo. Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unu Pater Noster -on (ĉe la granda aŭ aparta globeto -- globeto B en la bildo) kaj tiam dek Ave Maria -ojn (ĉe la dek malgrandaj globetoj -- la globetoj de A en la bildo). Ĉiu globeto havas propran preĝon kaj oni moviĝas ronde de la globetaro, globeto post globeto.
Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj. Ekzemple, en la usona vario, oni diras (vidu la bildon ĉisupre):
la kruco (#1) krucosignas, dirante Signum Crucis
Symbolum Apostolorum
globeto (#2) Pater Noster
globeto (#3) Ave Maria
globeto (#4) Ave Maria
globeto A Ave Maria
globeto B meditas pri misteron
Pater Noster
globeta dekopo A Ave Maria
kaj post la dek Ave-oj, unu Gloria Patri
la agrafo Salve Regina
la kruco (#1) krucosignas, dirante Signum Crucis
Post la Gloria Patri, iuj diras ankaŭ la O Bone Jesu, preĝo kiu devenas de la apero de Maria ĉe Fatima.

La Misteroj

O Bone Jesu Unuj preĝas ĉiujn misterojn po tago, aliaj nur unu po tago, sed pli tipe oni preĝas kvin misterojn (unu triono de la tuta rozario) po tago. Ĝis 2002, ekzistis nur 15 misteroj. La Kvin 'Lumajn' Misterojn inicis la Papo Johano Paŭlo la II-a en oktobro 2002, por festi la Jaron de la Rozario, oktobro 2002 ĝis oktobro 2003.
- La Kvin Ĝojaj Misteroj (preĝotaj lunde kaj dimanĉe)
  - La Anunciacio - Gabrielo anoncas al Maria pri la naskota Jesuo
  - La Vizitado - Maria vizitas Anan, ŝia kuzo kaj patrino de Johano la Baptisto
  - La Naskiĝo - de Jesuo
  - La Prezentado - de Jesuo al la Templo kiel la unuenaskito
  - La Trovado - Maria kaj Jozefo trovas Jesuo en la Templo instruinta la skribistoj
- La Kvin Doloraj Misteroj (preĝotaj marte kaj vendrede)
  - La Agonio - de Jesuo en la ĝardeno de Getsemane
  - La Skurĝado - de Jesuo de la romiaj soldatoj
  - La Kronado - kun krono de dornoj por moki Jesuon
  - La Portado de la Kruco - de Jesuo al Golgotha
  - La Krucumado - de Jesuo
- La Kvin Gloraj Misteroj (preĝotaj merkrede kaj sabate)
  - La Releviĝo - de Jesuo el la mortintoj
  - La Ĉieliro - Jesuo revenas al la ĉielo
  - Pentekosto - Jesuo donas la Spiriton Sanktan al la disĉiploj
  - La Ĉieliro de Maria - Maria iras al la ĉielo
  - La Kronado de Maria - en la ĉielo
- La Kvin Lumaj Misteroj (preĝotaj ĵaŭde)
  - La Bapto de Jesuo en la Jordana Rivero
  - La Nuptofesto ĉe Kanao
  - La Anonco de la Regno
  - La Transfiguriĝo
  - La Unua Eŭkaristo Kategorio:Katolikismo

Jesuo Kristo

Vivo, interpreto, fontoj

Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine, Jesus Christus; greke, Ιησους Χριστος /jesus ĥristos/) estis juda predikanto kaj profeto, kiu verŝajne naskiĝis en Nazareto kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Fidindaj historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia vivo estas kolektitaj en la kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de la Nova Testamento de la kristana Biblio. Laŭ kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem, kaj li resurektis du tagojn post sia morto sur la kruco. Notu: Ĉi tiu artikolo asertas pri li nur tion, kion samepokaj nekristanaj fontoj asertis pri li, kaj raportas kristanan aŭ partian kredon pri li kiel tia.

La nomo Jesuo Kristo

Jesuo venas el la latina Iesus, kiu siavice venas el la helena Iesous (Ιησους). La helena formo estas transliterado de la aramea nomo Jeŝua (ישוע) /jeŝŭa/, mallonga formo de hebrea Jehoŝua (יהושע) /jehoŝua/, kiu signifas "la sinjoro estas savado" aŭ "Jehovah savas". La titolo Kristo venas, tra la latina, el la helena Ĥristos (Χριστος), kiu signifas unktita. La helena formo estas laŭvorta transskribo de Messiah el la hebrea mashiyakh (משיח) aŭ aramea m'shikha (משיחא). En araba lingvo, Jesuo estas rekonata de islamanoj kiel profeto Isa bin Marjam (عيسى بن مريم), de arabaj kristanoj kiel Jasu al-Masih (يسوع المسيح). Jesuo parolis aramee, kiu tiam estis komuna lingvo en Galileo kaj Judeo; sekve dum sia vivo li estis konata kiel Jeŝua. Li verŝajne ankaŭ parolis la komercan helenan, kaj liaj studoj pri skribaĵoj igis lin familiara kun la hebrea.

Vivo

Jesuo naskiĝis ĉirkaŭ -6 -- eble je la printempo de -5 -- en Judio, gubernio de Romio. Laŭ la Biblio, Jesuo naskiĝis sub la reĝo Herodo la Granda sub la Stelo de Bet-Leĥem. Do li ŝajne naskiĝis inter -12 kaj -4. Laŭ tradicio, lia naskiĝtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko), kvankam li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravediĝis, ŝi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fianĉo de Maria, aliaj romia soldato, kaj eĉ aliaj -- la kristanoj kaj islamanoj -- la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo loĝis en Egipto. Li ŝajne havis almenaŭ unu fraton, Jakobo, kvankam li eble estis kuzo aŭ duonfrato. Jesuo faris miraklojn, allogis sekvantojn for de judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj Romio, li aperis antaŭ Poncio Pilato, la Romia aŭtoritato de Judio (reginte 26-36), kaj, verdiktita kulpa, estis mortigita sur kruco de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko (grava Juda ferio je la komenco de printempo) ĉirkaŭ 33 por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita. Kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Bedaŭrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la releviĝo ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco. Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj enoko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena).

Interpreto

Laŭ la kristanoj , Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskigita de virgulino, Maria , kiu estis gravedigita de la Spirito Sankta (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bona vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).
Notu: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco: La Patro, Dio kiel la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo; La Filo, Dio kiel homo, kiel Jesuo mem; kaj La Spirito Sankta, Dio kiel spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Laŭ la Nova Testamento, Jesuo neniam klare diris ke li estas Dio aŭ la Filo de Dio. Li neniam eĉ nomis sin Jesuo -- anstataŭ li uzis la kuriozan titolon, Filo de Homo. Aliflanke, li ne korektis aŭ neis la uzon de Filo de Dio kaj agas kiel Dio, ne kiel homo: ekzemple, li pardonis pekojn kaj piediris sur la maro. Lia dieco estas manifestita ne per diro sed per ago. "Tute Dio, tute homo": en la fruaj jarcentoj, multe de herezoj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du. Finfine, je la jarcento IV, la Eklezio asertis ke Jesuo estas, de nasko, tute homo kaj tute Dio, ke li enhavas du naturojn (dia kaj homa) sed estis nur unu persono. Sed kvankam li estis tute homo, li estis naskigita sen la originala peko de Adamo (la unua homo laŭ judismo, kristanismo kaj islamo), sen naturo pekema. Al kristanoj, Sankta Paŭlo, kiu verkis preskaŭ duonon de la Nova Testamento, estas la precipa interpretisto de Jesuo. Resumo de la kristana kredo pri Jesuo estas en La Kredo Nicea.
Laŭ la judoj , Jesuo estis falsa kaj blasfemanta profeto kiu sorĉis kaj logis judojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo. Laŭ la gnostikoj , Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la jarcento I aŭ II. La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo. Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia releviĝo ne estis neatendita. ... Laŭ la islamanoj , Jesuo, nomigita Isa en la araba, estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis naskigita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aŭ filo de Dio kaj ne estis najlita al kruco. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noah, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li -- ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.
Kiel la kreskinta miskompreno (= judismo) pri la mesaĝo de Moseo necesigis la alvenon de Jesuo, tiel la kreskinta miskompreno (= kristanismo) pri la mesaĝo de Jesuo necesigis la alvenon de Mohameto, la fina profeto. Pri la kruco kaj releviĝo, laŭ la Korano, Jesuo nur ŝajnis morti sur la kruco kaj poste Dio levis lin al si.
Laŭ la bahaanoj, Jesuo estis unu el la naŭ ĉefaj Mesaĝistoj de Dio, tiu por la epoko de la Romia Imperio, kaj ĝis la revelacio laŭ Mahometo. Bahaanoj akceptas la eldirojn de Kristo pri Sia Dieco, sed interpretas ilin laŭ la koncepto de Manifestiĝoj de Dio. Li estis perfekta spegulo de Dio, manifestante la Diajn atributojn kaj Volon, tamen ne la Dia Esenco Mem. Li estas Fondinto de la Kristana Kredo. Laŭ bahaanoj, Li estis Manifestiĝo de Dio, naskiĝis de virgulino, kaj faris miraklojn. Tamen, ili kredas ke Lia postmorta reviviĝo post krucumado devas esti interpretita metafore. Li venis duan fojon en Bahá'u'lláh, la Manifestiĝo por tiu ĉi epoko (mil jarojn) kaj Promesito de ĉiuj antaŭaj religioj. Laŭ la modernistoj , Jesuo eble ne eĉ ekzistis sed estis mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ releviĝis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoro John Dominic CROSSAN en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").
La modernistoj interpretas la miraklojn (aŭ almenaŭ la raportojn pri ili) kiel pruvo ke Jesuo estas mito; la judanoj ke li estis sorĉisto; la islamanoj, ke li estis santka profeto; kaj la kristanoj, ke li estas Dio mem -- sed nur la kristanoj kredas ke li leviĝis el la mortintoj.

Fontoj

La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj inter jaroj 70 kaj 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la jarcento II, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso. La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas ĝin. Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la jarcento II aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70. Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo estas ne la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo, verkitaj dum 48-63 (du jardekojn post la morto de Jesuo). Spite ilian fruecon, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo -- Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj. La precipaj fontoj el la 1-a jarcento laŭ jardeko:
- 30-oj: Jesuo krucumita
- 40-oj:
- 50-oj: la leteroj de Paŭlo: Romanoj, 1 Korintanoj, ktp.
- 60-oj: Q, Marko
- 70-oj: Signoj, 1 Petro
- 80-oj: Luko, Agoj, Mateo
- 90-oj: Hebreoj, Apokalipso, Jakobo, 2 Tesalonikanoj, Efesanoj, Johano, 1 Klemento, Didakeo La Didakeo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la 4-a jarcento. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88–97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj liaj apostoloj. (La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj). Vidu ankaŭ: Logos - Mortotuko de Torino Kategorio:Kristanismo Kategorio:Profetoj Kategorio:Bibliaj personoj ko:예수 그리스도 ms:Yesus Kristus ja:イエス・キリスト simple:Jesus th:เยซู คริสต์ zh-cn:耶穌基督 zh-tw:耶穌基督

La Evangelio laŭ Sankta Mateo

La Evangelio laŭ Sankta Mateo estas la 1a libro de la Nova Testamento kaj en ĝi oni rakontas la vivo kaj la eldiroj de Jesuo Kristo. Laŭ tradicio, ĝin verkis la evangelisto Mateo, nomita ankaŭ Levi, kiu i.a. estis apostolo de Jesuo. Jesuo lin vokis (ĉap. 9,9) kaj li forlasis sian laboron (fakte li laboris ĉe impostejo). Ankoraŭ laŭ tradicio, oni diras ke Mateo skribis origine en aramea, la komuna lingvo en Palestino tempe de Jesuo. La aktuala teksto estas greka eldono pli malpli egala je originalo kaj jam konita dum la unua jarcento p. K., kaj oni diras ke ĝi baziĝas sur la Evangelio de Sankta Marko. La grava parto de la evangelio konsistas el kvin grandaj paroladoj de Jesuo (ĉap. 5-7; 9, 35-11, 1; ĉap. 13 kaj ĉap. 24-25, al kiuj antaŭiĝas unu atakparolo kontraŭ la fariseoj, ĉap. 23) La libro malfermiĝas per ero pri infaneco de Jesuo (ĉap. 1-2), sekvata de eventoj esencaj kiuj enkondukis lian publikan agadon (ĉap. 3, 1-4, 11) kaj finata de la rakonto de la paska mistero de Kristo (ĉap. 26-28). La evangelion, kiun jam la antikvuloj konsideris adresata al Judoj, mastris la tezo diranta ke Jesuo estas la Mesio profetita en la Malnova Testamento kaj nejuste forpuŝita de Israelo. La originala teksto en la aramea publikiĝis eble inter la 40 kaj 50 p. K..

Teksto en Esperanto

La traduko de anglaj pastoroj estas trovebla diversloke surrete:
- http://home.att.net/~novtest/40.htm (Unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versnombroj)
- http://www.esperanto.nu/upsala/biblio/mateo.html (Unikode, sen nombroj)
- http://www.geocities.com/kalblando/biblio/mateo.htm (Xe, kun versnombroj) ja:マタイによる福音書 ko:마태오 복음서

Sankta-Petro

ANGULEMO

KATEDRALO SANKTA-PETRO.

La katedralo el Angulemo (Angoulême) estas la plej majesta el la preĝejoj de Ĉarento (Charente), unu el la plej belaj specimenoj de la Romana Arto; ĝi ankaŭ estas unu el la plej maljunaj kaj el la plej respekteginda katedralo de Francio.
SANKTA-PETRO

HISTORIO:

Ĝia situo, apud la remparoj de la urbo kaj de malnova pordo de la civito, korespondus al tiu de primitiva sanktejo antaŭa al la kristanaro. Antaŭ tiu monumento estis unua katedralo konstruita dum la kvara jarcento.
La konstruaĵo malaperis en la momento kiam Clovis venkoprenis Angulemon, kiam tiu ĉi elpuŝis la Vizigotojn (Wisigoths), post la venko de Moussay (Akvitanio), en la jaro 507. La dua katedralo estis konsecrita ĉirkaŭ la jaro 560, ĝi estis sendube incendiigita de la Normandoj (Normands).
La tria, estis la ellaboraĵo de la episkopo "Grimoard", konsecrita en la jaro 1017. Ĝi daŭris nur unu jarcento, ĝiaj dimensioj estantaj tro malgrandaj.
"L'Angoumois",(Regiono el Angulemo), je la komenco de la dekdua jarcento, estis inter la plej riĉaj grafioj en la dukio de Akvitanio, pro produktiveco de sia grundo kaj de la aktiva komerco kiu praktikiĝis ĉie.
La Civito "Engolesme" (Angulemo) do, meritis posedi sur sia montplataĵo vastan katedralon. Oni ŝuldas ĝia konstruon al la genio de Girard II, unu el la eminentuloj la plej ĉiekonataj el sia epoko. Sinsekve profesoro, episkopo kaj legato de kvar papoj, amiko de la Dukoj de Akvitanio, konsilano de la Grafoj de Angulemo,ankaŭ,li malkovriĝis bonega artisto. Li direktis kun lerteco la laboraĵojn de sia katedralo. La laboraĵoj komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1110 kaj la preĝejo estis konsekrita en 1128. La katedralo ne konservis la stilpurecon kiun posedis antaŭe. En la daŭro de la tempo ĝi suferis severajn malfelicaĵojn kiujn kontribuis falsigi sian primitivan arkitekturon.
Ekzemple, dum la religiaj militoj, en la deksesa jarcento, ĝi estis amputita de unu preĝejturo. Ĉe la fasado du religiaj historiaj temoj estas videblaj : La Ĉieliro kaj la Lasta Juĝado. Kristo staranta aperas en aŭreolo, same kiel li montriĝis la tagon de sia Ĉieliro. Du grandaj anĝeloj sin turnas al la apostoloj por montri al ili la Ĉielan vizion.
Ĉiuj iliaj rigardoj, same kiel tiuj de la elektitoj, disigitaj sub grandaj arkoj, sin turnis al la Savanto en fidema teniĝo.
La damnitoj, male, forĵetitaj sub flankaj arkoj, iĝintaj la predo de Satano, suferas sian punon. Tiel la temo de la Ĉieliro finiĝas per tiu de la Lasta Juĝado. Krom tiuj temoj, la artisto reprezentis scenojn de la tero kun ties suferoj kaj luktoj : epizodoj rilatantaj al la ĉasoj kaj variaj aktivaĵoj...
Gravaj restaŭradoj refaritaj en la XIXa jarcento, de 1866 al 1885, fare de la franca arkitekto Paul ABADIE, modere modifis la internon kaj la eksteron de la konstruaĵo. Sur la fasado, pinta frontono kaj du sonorilturetoj estis aldonitaj, kio forigas sian medievalan aspekton. Tamen, eĉ se tiuj novigaĵoj estas bedaŭrindaj, tiu fasado prezentas ankoraŭ aspekton de granda nobleco, kiu imponas pro la mistikismo de la skulptaĵoj.
Interne, la katedralo estas kovrita de kupoloj sur pendoskulptaĵoj. Antaŭtempe, lumigata de du lantern-turoj, la transepto konservis nur tiun situata norde. La ĥorejo, duoncirkla, ĉirkaŭ kiu radias kvar absidetoj, estas kovrita de laŭbo kaj de volbo. Nuntempe, preterpasantaj turistoj, aŭ loĝantaj en Angulemo, daŭre admiras kun ravo tiun monumenton plena je nobleco kaj historio.

ANEKDOTO.

La episkopo Girard II, fondinto de la katedralo Sankta-Petro, mortinta en 1136, estis deklarita skisma sekve de sia sinteniĝo favore al iu antipapo,Anaclet, dum la Eklezio oficiale decidiĝis favori Innocent II, en la jaro 1130 okaze de la elekto de du Ĉefpontifikoj fare de malsamaj konsilioj.
Liaj postrestaĵoj elterigitaj de la katedralo estis translokitaj eksteren en nekonata loko kaj proksimigitaj poste, sed ĉiam sekrete rilate al lia situacio..
la sagaceco de iu "angulemano", amatoro de malnovaj tekstoj kaj de historio, permesis en la jaro 2004, remalkovri tiun tomboloko kaj, la nuna episkopo promesis rezervi al la postrestaĵoj de la konstruanto lokon pli konvenan kun lia rango, meze de la episkopoj enterigitaj en la katedralo. SANKTA-PETRO Kategorio:Francio

Sakramento

Sakramento estas rito de kristanismo kiu donas la gracon de Dio al kredanto. Graco estas potenco de Dio, kiu helpas nin esti morala kaj sankta. Sakramento ofte ankaŭ markas ŝanĝo de stato. En ortodoksismo la sakramentoj estas nomata la misteroj (la greka vorto por la latina sacramentum). Laŭ katolikismo, sakramento estas "kanalo de graco". Ĉiu sakramento agas ne simbole sed magie per la ordinita sacerdoto (kiel instrumento) pro la potenco de Dio kaj la ricevemeco de la kredanto. Ĉar homo estas laŭ naturo pekulo, ne sanktulo, la helpo de la sakramentoj necesas por eviti inferon. Kutime, sakramento havas materion (akvo, vino, oleo, ktp) kaj formulon de vortoj ("En la nomo de la Patro..."). Por fari la sakramenton, la saceerdoto aplikas la materion al la kredanto per la formulo. La pekeco aŭ sankteco de la sacerdoto mem ne gravas al la efiko de la sakramento -- li nur estas la instrumento kiu malfermas la kanalon inter Dio kaj homo, ne la kanalo mem. Kiel la Enkarniĝo de Jesuo Kristo mem, sakramento kombinas la materia kun la dia. Ortodoksismo (neoficiale) kaj katolikismo (oficiale) rekonas sep sakramentojn: # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto Protestantismo rekonas bapton kaj komunion kaj, en la kazo de luteranismo, ankaŭ konfeson. Sed la protestanta interpreto de komunio estas profunde malsama. En protestantismo, sakramento ofte estas simbola: ĝi ne estas la efektiva kanalo de graco, sed ĝia simbolo. Pro tio, protestantismo ne bezonas sacerdotojn. Kategorio:Kristanismo ja:サクラメント

Biblio

La Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio, de Judismo kaj Kristanismo. Ĝi estis verkita inter la jaroj -1500 ĝis 150 en la greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al la juda biblio la kristanoj aldonis la Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la mormonoj aldonis la Libron de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la Koranon, laŭ islamo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto. Mohameto

Ĉefaj partoj de la Biblio

La Hebrea Biblio

La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento) La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo [torah, תורה] + la Profetoj [neviim, נביאים] + la Skriboj [ketuvim, כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.

La Leĝo:


- Genezo
- Eliro
- Levidoj
- Nombroj
- Readmono La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateŭĥos, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la Tanaĥo kaj la Talmudo).

La Profetoj:


- Josuo
- Juĝistoj
- Samuel (libro unua)
- Samuel (libro dua)
- Reĝoj (libro unua)
- Reĝoj (libro dua)
- Jesaja
- Jeremia
- Jeĥezkel :La Dekduopo: :
- Hoŝea :
- Joel :
- Amos :
- Obadja :
- Jona :
- Miĥa :
- Naĥum :
- Ĥabakuk :
- Cefanja :
- Ĥagaj :
- Zeĥarja :
- Malaĥi La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.

La Skriboj


- Psalmaro
- Sentencoj
- Ijob
- Alta Kanto
- Rut
- Plorkanto
- La Predikanto
- Ester
- Daniel
- Ezra
- Neĥemja
- 1 Kroniko
- 2 Kroniko Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn,