:: wikimiki.org ::
| Kelvino |
Kelvino
La kelvino (simbolo: K) estas la SI-unuo de temperaturo, kaj estas unu el la sep SI-aj bazaj unuoj.
Ĝin difinas du faktoj: nul kelvino estas la absoluta nulpunkto (kiam molekula movo ĉesas), kaj unu kelvino estas la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperatura de la triobla punkto de akvo (0,01°C).
La celsia skalo nun estas difinita laŭ la kelvina.
La kelvino estas nomita por la fizikisto kaj inĝeniero William THOMSON, kiu fariĝis Lordo Kelvino, kiam li fariĝis nobelarano.
La vorton kelvino, kiel SI-unuo, oni ĝuste skribas per minuskla k (krom ĉe la komenco de frazo), ĝin neniam akompanas la vorto grado aŭ gradoj, aŭ la simbolo °, malsame ol ĉe gradoj celsiaj aŭ farenhejtaj. Tio estas, ĉar ili estas skaloj de mezuro, sed la kelvino estas unuo de mezuro.
Kiam la kelvino enkondukiĝis dum 1954 (10-a CGPM, Rezolucio 3, CR 79), ĝi estis la "grado kelvina", kaj oni skribis ĝin kiel °K; la "grado" estis forigita dum 1967 (13-a CGPM, Rezolucio 3, CR 104).
Notu, ke la simbolo por la kelvina unuo ĉiam estas majuskla K, neniam kursivigita.
Konvertaj faktoroj
En termodinamika sistemo la energio, kiun havas partikloj, proporcias al la absoluta temperaturo, kie la konstanto de proporcieco estas la bolcmana konstanto. Rezulte, oni povas trovi la temperaturon de partikloj per sciata energio, aŭ kalkuli la energion de partikloj per sciata temperaturo:
elektronvoltoj al kelvinoj
:
kelvinoj al elektronvoltoj
:
Kategorio:Mezurunuoj
ja:ケルビン
ko:켈빈
simple:Kelvin
th:เคลวิน
SI-unuo:La mallongigo SI estas temo de ĉi tiu artikolo pri la sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi apartigilon: Si.
Fiziko > Mezuro > Mezurunuo > Sistemo Internacia de Unuoj
----
SI estas franca mallongigo de Système international d'unités, la Sistemo Internacia de Unuoj. SI, la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo (krom Usono), estas moderna versio de la metra sistemo de mezuro, establita per internacia interkonsento en 1960. Ĝi estas uzata por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco. La sistemo estas konstruita surbaze de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo, kaj molo.
Bazaj Unuoj
La sep bazaj fizikaj mezurunuoj kaj du aldonaj geometriaj unuoj:
| Grando | Unuo | Simbolo |
Difino |
| longo | metro | m |
la longo, kiun trapasas lumo en vakuo dum la tempo de
1/299 792 458 de sekundo.
|
| maso | kilogramo | kg |
La normo por la kilogramo estas cilindro de plateno-iridia
kunfandaĵo kun diametro kaj alto je 39 mm. Ĉi tiu etalono
troviĝas en la Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj en Parizo.
|
| tempo | sekundo | s |
la tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun
donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza
stato de atomo de cezio-133.
|
| elektra kurento | ampero | A |
La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu,
trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn,
kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco,
en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj forton de 2 × 10-7
neŭtonoj je metro. La ampero nomiĝis pro André Marie AMPÈRE.
|
| temperaturo | kelvino | K |
la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla
punkto de akvo; tio estas punkto, kie akvaj formoj solida, likva
kaj gasa koincidas. Ĉi tiu estas difinita kiel 0,01°C sur la
Celsia skalo kaj 32,02°F sur la Farenhejta skalo. La
temperaturo 0 K estas nomita "absoluta nulo". La kelvino nomiĝis
pro Lordo KELVINO.
|
| materikvanto | molo | mol |
Kvanto de substanco en sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj
elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da
karbono-12. Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ
la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj,
jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de
tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de AVOGADRO).
|
| lumintenso | kandelo | cd |
La kandelo estas la lumintenso, en difinita direkto, de lumfonto,
kiu radias unukoloran lumon de frekvenco 540 × 1012 hercoj kaj
kiu havas en tiu direkto energi-intenson de 1/683 de vato je
steradiano.
|
Derivitaj Unuoj
| Grando | Nomo de la unuo | Simbolo | Mezuro en bazaj unuoj |
| Frekvenco | herco | Hz | s-1 |
| Forto | neŭtono | N | kg · m / s2 |
| Premo | paskalo | Pa | kg / (m·s2) |
| Laboro/Energio/Varmokvanto | ĵulo | J | kg·m2 / s2 |
| Elektra ŝargo/Elektrokvanto | kulombo | C | A·s |
| Povumo/radia flukso | vato | W | kg·m2 / s3 |
| Elektra tensio/Elektromoviga forto | volto | V | kg·m2 / (A·s3) |
| Elektrostatika kapacitanco | farado | F=C/V | kg-1·m-1·s4·A2 |
| Magneta flukso | vebero | Wb | kg·m2 / (A·s2) |
| Induktanco | henro | H | kg·m2 / (A2·s2) |
| Elektra rezistanco | omo | Ω=V/A | m2.kg.s-3.A-2 |
| Elektra konduktanco | simenso | S=A/V | m-2.kg-1.s3.A2 |
| Magnetfluksa denseco | teslo | T=Wb/m2 | kg.s-2.A-1 |
| Celsia temperaturo | celsia grado | ºC | K |
| lum-flukso | lumeno | lm=cd.sr | m2.m-2.cd=cd |
| iluminanco | lukso | lx=lm/m2 | m2.m-4.cd=m-2.cd |
| Aktiveco de radionuklido | bekerelo | Bq | s-1 |
| ensorbita dozo | grajo | Gy=J/kg | m2.s-2 |
| doz-ekvivalento | siverto | Sv=J/kg | m2.s-2 |
| kataliza aktiveco | katalo | kat | s-1.mol |
| plata angulo | radiano | rad |
1 | m.m-1 |
| spaca angulo | steradiano | sr |
1 | m2.m-2 |
Unuoj sen speciala nomo
| Grando | Nomo de la unuo | Simbolo | Mezuro per bazaj unuoj |
| Areo | kvadratmetro | m2 | m2 |
| Volumeno | kubmetro | m3 | m3 |
| Denseco | kilogramo je kubmetro | kg / m3 | kg / m3 |
| Rapido | metro je sekundo | m / s | m / s |
| Akcelo | metro je sekundo en kvadrato | m / s2 | m / s2 |
| Tensio de kampo | volto je metro | V / m | kg·m / (A·s3) |
Ekzistas ankaŭ aliaj internaciaj mezursistemoj, ekzemple CGS, kiu konsideras la ĉefunuojn centimetro, gramo, sekundo por longo, maso kaj tempo respektive (la nomo de la sistemo CGS devenas de la komencliteroj de ĉefunuoj).
Vidu ankaŭ
- Mezurunuoj
- Mezuriloj, angla mezuro
- Prefiksoj de SI
ja:国際単位系
simple:Systeme internationale
th:หน่วยเอสไอ
Kategorio:Internaciaj normoj
Kategorio:Mezurunuoj
TemperaturoTemperaturo estas fizika eco de materiaĵoj, la bazo de la komunaj nocioj "varma" kaj "malvarma". Aĵo kun alta temperaturo sentas varma, aĵo kun malalta temperaturo sentas malvarma. Temperaturo difiniĝas laŭ la rapideco de varmeco-moviĝo inter du apudaj aĵoj.
Mezurunuoj
Estas tri komunaj skaloj por mezuri temperaturo: la skaloj Celsia (aŭ "centgrada"), Farenhejta, kaj Kelvina (aŭ "absoluta"). Malpli ofte uzataj estas la skaloj Rankina kaj Reomura. Vidu Kelvino por tabelo pri kiel konverti la unuoj de la diversaj sistemoj.
Mezuriloj
Ĉefe estas du grupoj de iloj por mezurado de temperaturo:
nome kontaktiloj kaj malkontaktiloj.
En la grupo de kontaktiloj troviĝis:
Termoparo
Ĝi uzas la efekton de Seebecko. Ĉi tiu efiko aperas se du konduktaĵoj spertas temperaturan gradienton preter iliaj longoj.
Rezista Temperatura Detektilo (RTD)
Ĝi uzas la fizikan principon de la temperatura koeficiento de elektrika rezisto de metaloj. La ilo bezonas elektran fluon por produkti tension trans la sensilo kiun oni povas mezuri.
Likvaĵo en vitraj termometroj
Vitra cilindro unuflanke kun cisterno estas parte plenigita kun fluido. Kiam la temperaturo ŝanĝiĝas, la fluido ekspansias. La longo de fluido en la cilindro estas mezuro por la temperaturo.
Dumetalaj termometroj
Ĝi uzas la fakton ke diversaj metaloj havas diversaj koeficientojn de ekspansiado.
Ligado de du metaloj donas metodon por ekzemple ŝalti elektran kontakton.
Vidu ankaŭ:
- Kritika temperaturo
ja:温度
ko:온도
th:อุณหภูมิ
Celsia skaloGrado celsia (°C) estas mezurunuo de temperaturo, nomita lau la sveda astronomo Anders CELSIUS (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742. Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostpunkto de akvo, tiel ke la frostpunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo.
Post la morto de Celsio lia kolego Carl von LINNÉ inversigis la skalon; en tiu formo ĝi estas ankoraŭ uzata en multaj landoj (notinda escepto: Usono).
Tamen nun la celsia skalo estas difinita laŭ la kelvina skalo:
La celsia temperaturo egalas la kelvinan plus 273,15.
Du apudaj entjeraj celsiaj temperaturoj do distancas je unu kelvino.
La sistemo longe estis konata kiel "centezimala" aŭ "centuma".
Nur en 1948 la "9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj" nomis ĝin laŭ Celsio.
La celsia grado estas kutime skribata per superlinia ringeto (°), seninterspace sekvata de majuskla "C"; kiel ĉe aliaj mezuroj ja estas interspaco inter la nombro kaj la unuo. "37 gradoj celsiaj" do estas skribata kiel "37 °C".
La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj;
tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".
Kategorio:Mezurunuoj
Kategorio:Fiziko
ja:セルシウス度
ko:섭씨 온도
Celsia skaloGrado celsia (°C) estas mezurunuo de temperaturo, nomita lau la sveda astronomo Anders CELSIUS (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742. Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostpunkto de akvo, tiel ke la frostpunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo.
Post la morto de Celsio lia kolego Carl von LINNÉ inversigis la skalon; en tiu formo ĝi estas ankoraŭ uzata en multaj landoj (notinda escepto: Usono).
Tamen nun la celsia skalo estas difinita laŭ la kelvina skalo:
La celsia temperaturo egalas la kelvinan plus 273,15.
Du apudaj entjeraj celsiaj temperaturoj do distancas je unu kelvino.
La sistemo longe estis konata kiel "centezimala" aŭ "centuma".
Nur en 1948 la "9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj" nomis ĝin laŭ Celsio.
La celsia grado estas kutime skribata per superlinia ringeto (°), seninterspace sekvata de majuskla "C"; kiel ĉe aliaj mezuroj ja estas interspaco inter la nombro kaj la unuo. "37 gradoj celsiaj" do estas skribata kiel "37 °C".
La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj;
tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".
Kategorio:Mezurunuoj
Kategorio:Fiziko
ja:セルシウス度
ko:섭씨 온도
1954Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1954
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1954 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 39-a Universala Kongreso de Esperanto en Haarlemo.
- Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Montevideo rekonas la rezultojn atingitaj per Esperanto por la proksimigo de la popoloj;
- Ekis konsultaj rilatoj inter UNESCO kaj UEA
- Fondita Praga Esperanto-Klubo.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- 2-a Landa Kongreso de ELNA.
- 18-a de majo : la Ĉefa Juĝaro de Usono regis kontraŭ rasoapartecon en publikaj lernejoj
- 1-a de novembro : Komencis la Alĝeria milito por memstaro.
Naskiĝoj
- Jan POSPÍŠIL
- Krys UNGAR
- 9-a de aprilo : Dennis QUAID
- 17-a de julio : J. Michael STRACZYNSKI
- 1-a de oktobro : Stanislava Chrdlová
Mortoj
- 23-a de junio : Alan TURING, komputika pioniro
- 13-a de julio : Frida KAHLO
- 14-a de julio : Hispanio : Jacinto BENAVENTE
- 19-a de decembro: Frans G. BENGTSSON
- Giacomo BIANCHINI
----
1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1954年
ko:1954년
ms:1954
simple:1954
th:พ.ศ. 2497
TermodinamikoFiziko > termodinamiko
----
Termodinamiko estas parto de fiziko, kiu okupiĝas pri la rilatoj inter varmecaj kaj aliaj, speciale mekanikaj fenomenoj.
Gravan parton de la termodinamiko konsistigas la teorio pri maŝinoj, kiuj transformas varmecan energion al mekanika energio.
Tiaj maŝinoj estas la vapormaŝino, la gasa turbino kaj la brulmotoro (ekz. karbura motoro aŭ dizela motoro).
Ĉar kemia energio ĝenerale estas facile transformebla al varmeca energio (ĉiuj energioformoj strebas al ĝi), la vojo de kemia energio al mekanika aŭ elektra energio ofte estas tra varmeca energio, tamen ne necese.
La termondinamiko estis kreita precipe dum la 19-a jarcento; gravaj reprezentantoj de ĝi estis la fizikistoj James Prescott JOULE, Nicolas Léonard Sadi CERNOT, William THOMSON (Kelvino), Willard GIBBS, Julius Robert VON MAYER kaj Hermann VON HELMHOLTZ.
La termodinamiko priskribas multajn gravajn procezojn sur makroskopa nivelo, pere de la ecoj premo, volumeno, temperaturo kaj entropio.
Ĝi ne okupiĝas pri la strukturo de la materio.
Tamen la statistika mekaniko surbaze de mikroskopa fiziko konfirmis la aksiomojn de termodinamiko.
Tiuj aksiomoj, kiu estas kadre de termodinamiko pruveblaj nur empirie (per eksperimentoj), estas nomataj (ĉef-)leĝoj de termodinamiko. Ili estas kvar; la plej baza estis formulita kiel lasta kaj tial havas ne numeron unu, sed ricevis numeron nul.
Nula leĝo de termodinamiko
La nula leĝo baziĝas sur la koncepto de "varmeca ekvilibro"; du sistemoj estas en varmeca ekvilibro, se ili ne interŝanĝas varmon, kvankam ili estas en kontakto. La leĝo diras:
Se el tri sistemoj A, B kaj C la paro (A, B) estas en varmeca ekvilibro kaj ankaŭ la paro (B, C), tiam ankaŭ (A, C) estas en varmeca ekvilibro. Alivorte, varmeca ekvilibreco estas transitiva.
Tiu aksiomo ne estas necesa, se oni bazas la termodinamikon sur la koncepto de entropio. Se oni bazas ĝin sur la koncepto de temperaturo, ĝi necesas por enkonduki tiun koncepton per la difino, ke du sistemoj havas egalan temperaturon, se ili estas en varmeca ekvilibro.
Unua leĝo de termodinamiko
Ĝi atribuas al ĉiu sistemo internan energion kaj asertas la konservon de energio.
La interna energio povas ŝanĝiĝi nur per transiro de laboro aŭ varmo tra la limoj de la sistemo.
Tio signifas, ke ne eblas produkti energion el nenio; ne povas ekzisti iu perpetuum mobile unuaspeca.
Dua leĝo de termodinamiko
Eblas multaj ekvivalentaj vortigoj de tiu leĝo, kvankam la ekvivalenteco ne ĉiam estas tuj videbla.
Ĝi atribuas al ĉiu sistemo statovaloron nomatan entropio S, kiu en fermita sistemo neniam malkreskas.
Ĝi estas difinata surbaze de la varmokvanto Q kaj la temperaturo T per
La ekvilibra stato de fermita sistemo tiel estas karakterizebla per dS = 0; t. e. en ekvilibra fermita sistemo la entropio ne ŝanĝiĝas.
El tiu leĝo sekvas, ke ne eblas plene transformi varmecan ne-ekvilibron al alia energi-formo.
Sekvas ankaŭ, ke ne eblas konstrui maŝinon, kiu kreas varmecan ne-ekvilibron por produkti energion (perpetuum mobile duaspeca).
Tria leĝo de termodinamiko
Ĝi deklaras la neeblon, ke iu sistemo atingu la temperaturon de absoluta nulo (0 K).
Tiun aksiomon en 1905 proponis Walter NERNST.
ja:熱力学
zh-cn:热力学
Kategorio:Fiziko London Commodity Exchangethis entry is about LIFFE until the takeover by Euronext
The London International Financial Futures and Options Exchange (LIFFE, pronounced 'life' as in 'human life', and never 'liff-eee') was the name of a futures exchange based in London, prior to its takeover by Euronext in January 2002. It is currently known as Euronext.liffe.
History
The London International Financial Futures Exchange (LIFFE) started life in 1982, to take advantage of the removal of currency controls in the UK in 1979. The exchange modelled itself after the Chicago Board of Trade and the Chicago Mercantile Exchange. It initially offered futures contracts and options linked to short term interest rates. In 1992 LIFFE merged with the London Traded Options Market (LTOM), adding equity options to its product range. This is when it changed its name to the London International Financial Futures and Options Exchange. In 1996 it merged with the London Commodity Exchange (LCE), and, as a result, a range of soft and agricultural commodity contracts was added to its products offering. Trading was conducted by open outcry, where traders meet on the trading floor (in what is called the pit) to conduct trades.
By the end of 1996 LIFFE was by far the biggest futures exchange in Europe, followed by the MATIF in Paris and the Deutsche Terminbörse (DTB) in Frankfurt. The DTB was an electronic exchange founded in 1990 and the predesessor to Eurex. LIFFE's most traded product was a futures contract on Bunds, the 10 year German Government Bond. The DTB offered an identical product, but as an electronic exchange, it had a lower cost base. Mid 1997 the DTB had less than 10% of the market. By October it had more than half, and a couple of months later LIFFE was left with only 10%.
Move to electronic trading
Around this time LIFFE had big plans to expand, and intended to redevelop Spitalfields Market in the City of London as they needed a larger building for their open outcry trading. With the loss of the market for their main product, Bund future contracts, all expansion plans were shelved, and LIFFE moved to an all electronic trading model in 1998. It already had an electronic platform called Automated Pit Trading (APT), which was used in after hours trading when the trading pit was closed. LIFFE now developed LIFE CONNECT for all trading.
In January 2002 LIFFE was acquired by Euronext, joining the exchanges of Amsterdam, Brussels, Paris and Lisbon. Together with the derivative arms of the continental European exchanges it became Euronext.liffe. Some analysts say that LIFFE had to give up its independence because it had failed to embrace technology early enough. For information on LIFFE after the take-over, see Euronext.liffe.
External links
- [http://www.euronext.com/derivatives Euronext.liffe]
Category:Economy of London
Category:Economy of the United Kingdom
Category:Commodity exchanges
yciorys Pozycjonowanie Biuro Rachunkowe Kielce drugi heavy metal
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Puligny-Montrachet
Puligny-Montrachet
Puligny-Montrachet est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.
Géographie
Histoire
|
Quemigny-Poisot
Quemigny-Poisot
Quemigny-Poisot est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.
Géographie
Histoire
|
Quemigny-sur-Seine
Quemigny-sur-Seine
Quemigny-sur-Seine est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.
Géographie
Histoire
|
Quetigny
Quetigny
Quetigny est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.
Géographie
Histoire
|
Quincerot (Côte-d'Or)
Quincerot
Quincerot est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.
Géographie
Histoire
|
Quincey (Côte-d'Or)
Quincey
Quincey est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.
Géographie
Histoire
|
Hespérie castillane
catégorie:lépidoptère (noms vernaculaires)
L’Hespérie castillane est un insecte lépidoptère de la famille des Hesperiidae.
- Envergure : 13 à 14 mm.
- Période de vol : avril à septembre, deux générations, sans doute trois.
- Répartition : centre de l'E
|
Quincy-le-Vicomte
Quincy-le-Vicomte
Quincy-le-Vicomte est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.
Géographie
Histoire
|
Recey-sur-Ource
Recey-sur-Ource
Recey-sur-Ource est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.
Géographie
Histoire
|
|