:: wikimiki.org ::
| Kepler |
KeplerAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Keplero
----
Astronomoj
Johano KEPLERO (naskiĝis la 27-a de decembro, 1571, mortis la 15-a de novembro, 1630) (latine: Joannes Keplerus; germane Johannes Kepler) estis germana astronomo de la 17-a jarcento kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho BRAHE, la dana astronomo kiu tre detale kaj zorgeme observis la moviĝon de la planedoj. Keplero ankaŭ konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Koperniko ne precize priskribas la moviĝon de la planedoj kaj sukcese korektis la teorion.
La ĉefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo moviĝas ne laŭ cirkloj aŭ kombinaĵoj de cirkloj, sed laŭ elipsoj. Ambaŭ Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (cirkloj ene de cirkloj) por matematike priskribi la moviĝon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la moviĝon per unu, simpla kurbo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaŭ multe pli preciza.
Vivo
Keplero naskiĝis en Weil der Stadt, apud Stutgarto en la Sankta Roma Imperio (en la nuna Germanio). Keplero estis forta luterano kaj iris al la Universitato de Tuebingen por studi teologion por fariĝi pastro. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri Koperniko. En 1596, kiam li instruis matematikon ĉe Graz, li eldonis sian unuan libron, Mysterium Cosmographicum, la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo.
Pro la kontraŭ-Reformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Grazon kaj iris al Prago por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en 1601, Keplero heredis la postenon de Tycho kiel Imperia Matematikisto kaj, multe pli grave, la 20 jarojn da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona sciencisto, sciis trakti tiajn difektojn. En 1609, Keplero eldonis Nova Astronomia kaj la unuajn du el liaj tri leĝoj.
En 1612 la luteranoj estis forpuŝitaj for de Prago kaj Keplero iris al Linz.
Poste li iris al Württemberg kie li sukcese defendis sian patrinon kontraŭ la akuzo de sorĉado. Lia unua edzino, du filoj kaj du filinoj mortis.
En 1621 Keplero eldonis sian libron de sep volumoj, Epitome Astronomiae, en kiu li sisteme traktis pri heliocentrismo. Tiam li laboris por fini la Rudolfajn Tabelojn de Tycho.
Per la tabeloj, oni povas kalkuli precize la lokon de iu ajn planedo je iu ajn dato.
Aldone al astronomio, Keplero ankaŭ esploris pri optiko kaj klarigis la funkcion de la teleskopo.
Li mortis en 1630. Liaj korpaj restaĵoj estis perditaj en la Milito de Tridek Jaroj.
La Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
Bonvolu vidi plenan artikolon ĉe: Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
La sistemo de Keplero estas resumita per liaj Tri Leĝoj, la unuaj leĝoj de naturo (en la moderna senco):
# Planedoj movas cirkaŭ la Suno laŭ elipsoj, kun la Suno ĉe unu el la du fokusoj.
# La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movas pli rapide kiam ĝi estas pli proksime al la Suno.
# (T1/T2)2 = (R1/R2)3 kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu planeda jaro (unu revolucio ĉirkaŭ la Suno) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj grandaj duonaksoj. La granda duonakso estas duono de la sumo de la plej granda longo inter la planedo kaj la suno plus la plej malgranda longo inter la suno kaj planedo. Tio estas iel meza distanco inter la planedo kaj la suno.
Keplero eldonis la unuajn du leĝojn en 1609 en Nova Astronomia, kaj la trian en 1619 en Harmonici Mundi.
La sistemon, kiun Koperniko proponis, Galileo pruvis esti fizike reala per la teleskopo kaj Keplero disvolvigis kiel matura, preciza sistemo. Sed fizika klarigo ankoraŭ mankis al la sistemo – la fiziko de Aristotelo ne sufiĉis, ne eĉ la fiziko de Galileo. Tion provizos Neŭtono poste en la 17-a jarcento.
Keplero kaj la Eklezio:
Keplero ne estis katoliko sed luterano. Kiel katolikismo, luteranismo ankaŭ staris kontraŭ heliocentrismo, kaj pro tio Keplero ne povis fariĝi profesoro ĉe la Universitato de Tuebingen, kvankam li poste fariĝis profesoro ĉe Graz. Kiel kredanto de luteranismo kaj heliocentrismo, li partoprenis en la du grandaj intelektaj revolucioj de sia tempo, sed ĝuste pro tio, lia vivo estis malfacila, ofte perdinte sian hejmon kaj postenon.
Kategorio:Astronomoj
als:Johannes Kepler
ja:ヨハネス・ケプラー
ko:요하네스 케플러
Astronomio kaj AstrofizikoAstroscienco aŭ Astronomio estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko.
Astrofiziko - Astronomio -
:Asteroidoj
:Astrometrio Lumjaro
:Astronomoj
:Aliaj Astroj kaj Ĉielaj Fenomenoj
:Novaoj - Supernovaoj
:Nebulozoj - Galaksioj - Galaksiamaso
:Ekstersunsistemoj
:Ekvatora Koordonsistemo
:Instrumentoj kaj Teknikoj/Teĥnikoj
:Kometoj
:Konstelacioj (Stelfiguroj)
:Kosmologio
:Lakta Vojo
:Lunoj
:Planedoj
:La Pra-Eksplodo (PEKO - "Big Bang")
:Nebuloj
:Optiko - Aberacio - Kromata Aberacio - Haloo
:Organizaĵoj
:Internacia Astronomia Unio (IAU), Astronomia Esperanto-Klubo (AEK)
:Radioastronomio
:Sfera Astronomio
:Steloj
:Sunsistemo
:Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
Ankaŭ vidu:
- Astronomia Terminaro
- Messier-katalogo
- Kosmoesploro
Ekstera ligo
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Scienco/Astronomio/ Astronomio] ĉe Dmoz
- [http://at.komputilo.org/ Astronomia terminaro]
- [http://www.koshko.com/almanako/ astronomia almanako (Esperante)]
Kategorio:Astronomio
ja:天文学
ko:천문학
ms:Astronomi
simple:Astronomy
th:ดาราศาสตร์
AstronomojAstronomio > Astronomoj < Sciencisto
----
Astronomo estas sciencisto, kiu okupiĝas pri la studo de Astronomio kaj ĝiaj branĉoj. Jen la listo de monde konataj astronomoj (laŭ alfabeta ordo):
Listo de esperantistaj astronomoj
- David GALADI-ENRIQUEZ
- Hans Michael MAITZEN
- Marcel MINNAERT
- Josep PRATDESABA;
- Amri WANDEL
ja:天文学者
simple:Astronomer
27-a de decembroHistorio > Tagoj > la 27-a de decembro
----
La 27-a de decembro estas la 361-a tago de la jaro (la 362-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 4 tagoj restas.
Je la 27-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1571 : Johano KEPLERO, astronomo
- 1896 : Carl ZUCKMAYER, Germanio
- 1901 : Marlene DIETRICH, Germanio
- 1906 : Erwin GESCHONNECK
- 1925 : Michel PICCOLI
- 1937 : John CHARLES, kimra futbalisto
Mortoj
- 1985 : Dian FOSSEY, Ruando
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 26-a de decembro | 28-a de decembro
- 27-a de novembro | 27-a de januaro
- Historio - Tagoj.
ja:12月27日
ko:12월 27일
simple:December 27
th:27 ธันวาคม
1571Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1571
----
En la jaro 1571 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 7-a de oktobro: la Batalo de Lepanto
Naskiĝoj
- Germanio: Kepler
Mortoj
- Martim AFONSO de SOUZA
----
1566 | 1567 | 1568 | 1569 | 1570 | 1571 | 1572 | 1573 | 1574 | 1575 | 1576
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1571년
1630Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1630
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1630 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fondo de Cambridge en Masaĉuseco (en nuna Usono).
- Nederlando invadis Pernambukon.
Naskiĝoj
Mortoj
- 15-a de novembro: Johano KEPLERO, Germanio
- probable : Salomone ROSSI , komponisto
----
1625 | 1626 | 1627 | 1628 | 1629 | 1630 | 1631 | 1632 | 1633 | 1634 | 1635
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1630년
Germana lingvo
Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn.
En la plej norda provinco de Italio,
Sudtirolo,
ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala
kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas V2 vortordon.
Famaj aŭtoroj de la germana
Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp
Kuriozaĵoj
- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo
Eksteraj ligiloj
- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla)
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Deutsche Sprache
ja:ドイツ語
ko:독일어
ms:Bahasa Jerman
simple:German language
th:ภาษาเยอรมัน
17-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
Jaroj:
ja:17世紀
ko:17세기
KepleroAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Keplero
----
Astronomoj
Johano KEPLERO (naskiĝis la 27-a de decembro, 1571, mortis la 15-a de novembro, 1630) (latine: Joannes Keplerus; germane Johannes Kepler) estis germana astronomo de la 17-a jarcento kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho BRAHE, la dana astronomo kiu tre detale kaj zorgeme observis la moviĝon de la planedoj. Keplero ankaŭ konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Koperniko ne precize priskribas la moviĝon de la planedoj kaj sukcese korektis la teorion.
La ĉefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo moviĝas ne laŭ cirkloj aŭ kombinaĵoj de cirkloj, sed laŭ elipsoj. Ambaŭ Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (cirkloj ene de cirkloj) por matematike priskribi la moviĝon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la moviĝon per unu, simpla kurbo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaŭ multe pli preciza.
Vivo
Keplero naskiĝis en Weil der Stadt, apud Stutgarto en la Sankta Roma Imperio (en la nuna Germanio). Keplero estis forta luterano kaj iris al la Universitato de Tuebingen por studi teologion por fariĝi pastro. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri Koperniko. En 1596, kiam li instruis matematikon ĉe Graz, li eldonis sian unuan libron, Mysterium Cosmographicum, la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo.
Pro la kontraŭ-Reformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Grazon kaj iris al Prago por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en 1601, Keplero heredis la postenon de Tycho kiel Imperia Matematikisto kaj, multe pli grave, la 20 jarojn da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona sciencisto, sciis trakti tiajn difektojn. En 1609, Keplero eldonis Nova Astronomia kaj la unuajn du el liaj tri leĝoj.
En 1612 la luteranoj estis forpuŝitaj for de Prago kaj Keplero iris al Linz.
Poste li iris al Württemberg kie li sukcese defendis sian patrinon kontraŭ la akuzo de sorĉado. Lia unua edzino, du filoj kaj du filinoj mortis.
En 1621 Keplero eldonis sian libron de sep volumoj, Epitome Astronomiae, en kiu li sisteme traktis pri heliocentrismo. Tiam li laboris por fini la Rudolfajn Tabelojn de Tycho.
Per la tabeloj, oni povas kalkuli precize la lokon de iu ajn planedo je iu ajn dato.
Aldone al astronomio, Keplero ankaŭ esploris pri optiko kaj klarigis la funkcion de la teleskopo.
Li mortis en 1630. Liaj korpaj restaĵoj estis perditaj en la Milito de Tridek Jaroj.
La Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
Bonvolu vidi plenan artikolon ĉe: Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
La sistemo de Keplero estas resumita per liaj Tri Leĝoj, la unuaj leĝoj de naturo (en la moderna senco):
# Planedoj movas cirkaŭ la Suno laŭ elipsoj, kun la Suno ĉe unu el la du fokusoj.
# La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movas pli rapide kiam ĝi estas pli proksime al la Suno.
# (T1/T2)2 = (R1/R2)3 kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu planeda jaro (unu revolucio ĉirkaŭ la Suno) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj grandaj duonaksoj. La granda duonakso estas duono de la sumo de la plej granda longo inter la planedo kaj la suno plus la plej malgranda longo inter la suno kaj planedo. Tio estas iel meza distanco inter la planedo kaj la suno.
Keplero eldonis la unuajn du leĝojn en 1609 en Nova Astronomia, kaj la trian en 1619 en Harmonici Mundi.
La sistemon, kiun Koperniko proponis, Galileo pruvis esti fizike reala per la teleskopo kaj Keplero disvolvigis kiel matura, preciza sistemo. Sed fizika klarigo ankoraŭ mankis al la sistemo – la fiziko de Aristotelo ne sufiĉis, ne eĉ la fiziko de Galileo. Tion provizos Neŭtono poste en la 17-a jarcento.
Keplero kaj la Eklezio:
Keplero ne estis katoliko sed luterano. Kiel katolikismo, luteranismo ankaŭ staris kontraŭ heliocentrismo, kaj pro tio Keplero ne povis fariĝi profesoro ĉe la Universitato de Tuebingen, kvankam li poste fariĝis profesoro ĉe Graz. Kiel kredanto de luteranismo kaj heliocentrismo, li partoprenis en la du grandaj intelektaj revolucioj de sia tempo, sed ĝuste pro tio, lia vivo estis malfacila, ofte perdinte sian hejmon kaj postenon.
Kategorio:Astronomoj
als:Johannes Kepler
ja:ヨハネス・ケプラー
ko:요하네스 케플러
Tycho BRAHEAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Tycho BRAHE
----
Tycho Brahe (14-a de decembro 1546 - 14-a de oktobro 1601) estas dana astronomo. Li havis observatorion nomitan Uranienborg sur la insulo Ven en Sundo inter Danio kaj Svedio.
Svedio
Tycho estis la supereminenta observa astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj de stelaj kaj planedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedo Marso ebligis al Keplero malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu provizis fortan subtenon por la heliocentra (suncentrita) teorio de la sunsistemo
de Koperniko. Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero.
Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo en duelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.
Ĉar li malkonsentis kun la nova reĝo de sia lando, li translokiĝis al Prago en 1599. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris tie ĝis sia morto.
Lia tombo estas en la 'Teyn' kirko en Prago.
Brahe, Tycho
----
ja:ティコ・ブラーエ
ko:튀코 브라헤
GalileoGalileo estas nomo de
#regiono en la nordo de Palestino,
#la itala sciencisto Galileo GALILEI, en Esperanto kutime nomata Galilejo.
#Kosma sondilo sendita al Jupitero.
TeorioĜenerale, teorio estas ideo formata pere de spekulacio.
En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio.
Teorio ne estas absoluta vero, kaj povas ĉiam esti repensita aŭ plibonigita. Teorio estas provizoraj klarigoj pri faktoj. Evoluo de specoj estas fakto, akumulo (ekonomio) estas fakto. Kiel tiuj faktoj okazis, estas teorio.
Laŭ kriterio pri malverigebleco de Karl POPPER, teorio estas scienca nur de kiam oni el ĝi povas eltiri eksperimenton kiu eventuale kapablus pruvi ĝin malvera. Tamen ne ĉiuj scienco-filozofoj konsentas pri tio.
ja:理論
PtolemeoAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Ptolemeo
----
Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (greke, Klaudios
Ptolemaios) greka sciencisto de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero
kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500
jaroj (!!!). La plej fama el liaj verkoj estas la
Almagest, verko belega sed difekta, en kiu li tezis ke la
Suno kaj la planedoj iris ĉirkaŭ la Tero -- geocentrismo. Ĉi tiu
teorio daŭris ĝis la jarcento XVII kiam
Galileo kaj
Keplero pruvis la kontraŭan teorion de
Koperniko (kun ŝanĝoj). Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio.
La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero:
malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan
teorion kiu metas la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika eraro estas
tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis
Koperniko sed Keplero.
Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centro ĉar
li uzis fizikon aristotelan.
Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj
tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo.
Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio
nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero.
Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed
de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte
geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadon al ĝi.
Kvankam Ptolomeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras
kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj
antaŭdiroj sed esti tute malprava.
ja:クラウディオス・プトレマイオス
ko:클라우디오스 프톨레마이오스
th:ทอเลมี
StutgartoGeografio > Eŭropo > Germanio > Badeno-Vurtembergo > Stutgarto < Urboj
----
Stutgarto estas la ĉefurbo de la federacia lando Badeno-Vurtembergo. Ĝi troviĝas en sud-Germanio, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.
Geografia situo
Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Badeno-Vurtembergo. La centro-urbo situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.
Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en sud-Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la ĉirkaŭ 6-a plej granda urbo en Germanio.
La urbo estas dividata en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn disktriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 141 urbajn partojn (kvartalojn).
Historio de la urbo
Germanio
Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon cirkaŭe je la jaro 90 p.kr. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.
En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (germane ĉevalino: Stute, de kio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Vurtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la vurtemberga centra urbo dum la 14a jarcento. Ekde tiam, Stutgarto restis la ĉefurbo de Vurtembergo. Je la 13-a de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed revenis post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Vurtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Badeno-Vurtembergo.
Politiko
Ekde 1930, Stutgarto estas regadata de ĉef-urbestro (antaŭ: urbestro). Nun, tiu estas Wolfgang Schuster de la kristandemokrata partio (CDU), antaŭe regadis Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.
Ekde la elektoj je la 13-a de junio 2004 la magistrato nun konsistas el:
Ekonomio
Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj por alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas DaimlerChrysler, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universität Stuttgart, Universität Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.
Historio de Esperanto en Stutgarto
La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933.
En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando).
Je 6a ĝis 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuo tiel, ke LEA-oj havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro.
Famaj Stutgartanoj
- Georg Wilhelm Friedrich Hegel, poeto kaj filosofo
- Friedrich Schiller, poeto, studis en Stutgarto
- Gottlieb Daimler, inventisto de la aŭtomobilo, mortis en Cannstatt je la 6a marto 1900
- Berthold Graf Schenk von Stauffenberg, rezistbatalanto kontraŭ la Nazioj, naskiĝis kaj grandiĝis en Stutgarto
- Richard Freiherr von Weizsäcker, federacia prezidanto de Germanio (1984-1989)
Eksteraj ligoj
[http://www.stuttgart.de La oficia TTT-paĝo de Stutgarto en rete]
[http://www.stuttgart-tourist.de Informoj por turistoj]
[http://www.esperanto-stuttgart.de La TTT-paĝo de la Stutgarta esperantistaro]
[http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Stuttgart Pli da utilaj informoj]
[http://www.stadtpanoramen.de/stuttgart/stuttgart.html StadtPanoramen Stuttgart] - Panorama Stutgarto
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
als:Stuttgart
ja:シュトゥットガルト
ko:슈투트가르트
simple:Stuttgart
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
MatematikoMatematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas logika dedukta scienco, kiu studas aksiome difinitajn abstraktajn strukturojn (kvanto, formo, aranĝo) uzante simbolan logikon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, ĝenerale de fiziko, sed matematikistoj difinis ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de ĉi tiu scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeli precizajn instrumentojn, evolui novajn teknologiojn kaj komputilojn, konstrui domojn, eĉ baki kukon bezonas aplikon de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco.
Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, sed aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado aŭ por pli komplika teoria apliko en scienco.
:Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo Galilei, 1564-1642)
:Matematiko estas pli bone speco de arto.(Takakazu Seki, 1642-1708)
:Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970)
----
Primaraj Nocioj
:Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo
Ĉefkonceptoj
:Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia Koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regresio - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico
Matematikaj Sciencoj
:Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta Matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika Analizo - Trigonometrio - Matematika Programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio De Kategorioj - Teorio de Komputado - Teorio de Probabloj - Teorio de Grupoj - Teorio de Ludoj - Teorio de Amasaj Servoj - Topologio
Rilataj Sciencoj
:Cibernetiko - Informadiko - Statistiko - Logiko - Mekaniko
Aliaj Temoj
:Historio de Matematiko - Matematikistoj - Filozofio de matematiko
Organizoj kaj Premioj
:Internacia Matematika Unio - IAdEM - Medalo Fields - Medalo Nevanlinna
----
Esperanto kaj matematiko
La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro
Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana-
franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca
vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ
pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis
intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.
Matematika vortaro kaj oklingva leksikono
Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm.
Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko.
La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la
tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn
terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel
statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj
terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn
estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas
unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp.
Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn
renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de
universitata scienca fako.
La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia
aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto,
kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej
bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate.
Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn.
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M
EdE-M
Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.)
O. SIMON.
Eksteraj Ligoj
- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj]
als:Mathématiques
ja:数学
ko:수학
ms:Matematik
simple:Mathematics
th:คณิตศาสตร์
PragoGeografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago
----
Koordinatoj:
Ĉeĥio
Ĉeĥio
Prago (ĉeĥe Praha) estas la ĉefurbo de Ĉeĥio, kaj antaŭ 1993 estis la ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio, kaj pli frue la ĉefurbo de la bohemia reĝlando.
Prago situas en la praga baseno sur ambaŭ bordoj de la rivero Vultavo. Ĝi ampleksas 496 km2, kaj havas ĉirkaŭ 1 200 000 loĝantojn.
Vizitindaj lokoj en Prago estas la Malnova Urbo, la Nova Urbo, la Malgranda Kvartalo, Hradčany kaj Vyšehrad.
Vizitindaj lokoj estas ankaŭ subterejo en Prago – vidu artikolon pri Subterejo en Ĉeĥio - sekcio Prago.
Ĉefurba regiono Prago
Prago kaj Ĉefurba regiono Prago
Prago estas la administra centro de la ĉeĥaj registaro, parlamento, senato kaj prezidanto kreante memstaran distrikton Prago-urbo. Ĝi estas ankaŭ laŭstatuta kaj pli supera teritorie administra tutaĵo je nivelo de Regiono. Ĝi situas meze de teritorio de Bohemio kaj ĝi estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de distriktoj: distrikto Prago-okcidento kaj distrikto Prago-oriento kaj ĝi situas en Mezbohemia Regiono, kies administraj oficejoj havas sidejon same en Prago.
Historio laŭ datoj
Mezbohemia Regiono]]
- post la jaro 870 fondita Praga burgo de princo Bořivoj la 1-a
- 872 Svatopluk agnoskis Bořivojon, alveno de grandmoravia episkopo Metodo en Pragon, akceptado de ortodoksio en Bohemio – inkluzive de Bořivoj kaj Ludmila en 874 aŭ 880
- 883 Bořivoj konstruis en Levý Hradec preĝejon de Sankta Klimento, la unua preĝejo en Bohemio
- 885 konstruita preĝejo de Virgulino Mario en Praga burgo
- 888 – 890 Prago konkerita de Grandmoravia regno
- 895 post la morto de Svatopluk forŝiro de Grandmoravia regno, vasala interkonsento de Spytihněv la 1-a kun orientfranka reĝo Arnulfo Karintia pri ŝirmo kontraŭ hungaroj; malfermiĝo al karolina kulturo kaj enpraktikigo de latina liturgio
- post 926 fondita rotondo de sankta Vito en Praga burgo
- 932? korprestaĵoj de duko sankta Venceslao enigitaj en la rotondo de sankta Vito
- la 10-a jarcento en kontraŭa bordo de rivero Vultavo fondita burgo Vyšehrad
- 965 la unua skribatestaĵo de araba-juda komercisto Ibráhím Ibn Jákúb pri Prago kiel pri riĉa komercurbo el ŝtono kaj kalko
- 973 fondo de episkopejo enfalanta sub mohuĉa ĉefepiskopejo, la unua episkopo estis saksia monaĥo Detmaro;
- 995 pro murdo de Slavník-anoj Prago fariĝis unusola sidejo de potenco en la princlando
- 1085 Prago reĝa urbo, la sidejo de la unua ĉeĥa reĝo Vratislav la 1-a
- 1140 – 1172 akirinte titolon de Vladislav la 2-a de imperiestro Frederiko la 1-a Barbarossa pro helpo dum militiro ĝis Milano; Prago denove reĝa urbo
- 1172 finita konstruado de la dua ŝtonponto en meza Eŭropo – ponto de Judita
- 1198 sidejurbo de reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj ekde la jaro 1212 ankaŭ de heredintoj de lia titolo
- post la jaro 1230 estiĝo de Malnova Urbo
- 1257 fondita Malgranda Kvartalo de Přemysl Otakar la 2-a
- 1310 – 1346 post la morto de Venceslao la 3-a fariĝis Johano de Luksemburgio ĉeĥa reĝo
- ĉirkaŭ 1320 estiĝo de Hradčany
- 1338 fondita Malnovurba urbodomo – la signifo de la urbo kreskas
- 1342 la ponto de Judita deŝirita pro inundo
- 1344 la praga episkopejo avancigita je ĉefepiskopejo Ernesto el Pardubice, komencita konstruado de katedralo de sankta Vito, Venceslao kaj Vojtěch
- 1346 – 1378 erao de Karolo la 4-a, Prago ĉefurbo de Bohemia reĝlando kaj de Sankta Romia Imperio, signifa komerckruciĝo kaj la tria plej granda urbo de Eŭropo, fortega kulmine urbanista evoluo
- 1348 per Karola dokumento fondita unua universitato en meza Eŭropo (Universitato de Karolo)
- 1348 fondita Nova Urbo; granda incendio de Malnova Urbo
- 1357 fondita de Petro Parler konstruado de Karola ponto
- 1378 – 1415 kresko de religiaj konfliktoj kaj socia streĉo; estiĝo de reforma movado frunte kun rektoro de la universitato kaj predikisto Jan HUS, lia agado en Betlema kapelo; akriĝo de la situacio, kiam Jan Hus estis brulmortigita dum eklezia koncilio en Konstanco
- 1419 – 1437 komenco de provoj de pastraro pri reformo de la eklezio en husana revolucio kontraŭ katolika eklezio kaj la imperiestro
- junio de 1419 la unua praga defenestrado de urbodomanoj en Novurba urbodomo per homamaso, ribelo de malriĉularo gvidita de husana predikisto Jan ŽELIVSKÝ
- 1420 batalo en Prago en Vítkov, malvenko de kruckaravano de imperiestro Zigmundo la 1-a gvidita de Jan ŽIŽKA; unuiĝo de la pragaj vilaĝoj en unu urbon, kresko de la potenca evoluo de Prago en lando
- 1424 portempa intercivitana milito, malvenkoj de soldataro de praganoj kaj nobelara unueco kun Žižka kontraŭ orfoj ĉe Skalice kaj Maleŝov; denova disiĝo de la pragaj urboj post malunueco inter malnovurbaj moderaj husanoj kaj novurbaj radikaloj
- majo de 1434 konkero de Nova Urbo per la soldataro de Malnova Urbo kaj nobelara unueco, kelke da tagoj antaŭ malvenko de radikalaj orfoj per nobelara unueco ĉe Lipany
- 1458 Jiří el Poděbrady elektita kiel reĝo de landa koncilio en Malnovurba urbodomo
- 1483 ribelo de pragaj urbanoj kontraŭ provoj pri renovigo de influo de la katolika eklezio
- 1526 alveno de Ferdinando la 1-a kaj habsburga monarĥio sur ĉeĥan tronon (ĝis la jaro 1918)
- 1547 malsukcesa nobelara ribelo kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a, sekvanta limigo de urbaj privilegioj, politika potenco kaj memstareco, konfiskado de posedaĵo kaj malfloro
- 1583 – 1612 Rudolfo la 2-a ĉeĥa reĝo; Prago sidejo de la imperiestro, ĝi estas duafoje eŭropa movadcentro de socia kaj kultura vivo kaj klereco, renesanca alikonstruo de la urbo
- 1618 kiam fervora katoliko Ferdinando la 2-a nuligis religiajn liberecojn kaj pluajn rajtojn, garantiitaj de Rudolfo, eksplodis ĉeĥa nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj, la dua praga defenestrado en Praga burgo
- 1619 kiel reĝo elektita Frederiko la 1-a, ano de Protestanta Unio
- novembro de 1620 malvenko de soldataroj de ĉeĥaj nobelaroj en Blanka Monto per armeo de Ferdinando, la fuĝo de „Vintra reĝo“ Frederiko el la lando, subpremo de la ribelo
- junio de 1621 publika ekzekuto de 27 ĉeĥaj nobeloj el vicoj de la ribeliĝintaj nobelaroj kontraŭ la imperiestro en Malnovurba placo
- 1620 – 1621 komenco de malluma periodo, malfloro de la ĉeĥa lingvo kaj la nacia konscio, persekutado kaj amasa foriro de ĉeĥaj kaj moraviaj protestantoj (Václav HOLLAR, Johano Amoso KOMENIO); transŝovo de gravaj oficejoj ĝis Vieno kaj politika falo de la urbo en provincan nivelon; samtempe jezuita rekatoligo, estiĝo de novaj monaĥejoj kaj temploj; konstruado de novaj palacoj de katolikaj aristokratoj
- 1627 Ferdinando la 2-a proklamis Renovigitan landan establon, permesita nur katolika religio, forpreno de preskaŭ plena politika potenco al la reĝaj urboj kaj firmigo de absoluta potenco de la reganto kaj liaj centraj oficejoj en Vieno
- 1648 la lasta el la sieĝadoj de svedoj subgvide de generalo Königsmarck, okupo de okcidenta bordo de rivero Vultavo dank‘ al perfido de gardistaro, prirabo de maldekstrebordaj monaĥejoj, Praga burgo kaj kolektaĵoj de Rudolfo, bombardado kaj sieĝado de orientaj pragaj urboj, batalo je Karola ponto; la urbo rezistis al la atakoj dank‘ al ĝustatempaj aŭstriaj helpoj, novaj barokaj fortikaĵoj kaj same al kontribuoj de „pragaj studentoj“ en la batalo je la ponto, ĝis subskribo de la interkonsento pri paco en Vestfalio
- 1689 granda incendio en la urbo; impulso al konstruado en stilo de praga baroka arkutekturo
- 1741 okupo de la urbo per franca-bavaria soldataro dum milito je aŭstria heredaĵo
- 1744 okupo de prusia armeo enkadre de la sama konflikto
- 1784 kuniĝo de kvar ĝis nun memstaraj pragaj urboj (Hradčany, Malgranda Kvartalo de Prago, Malnova Urbo de Prago, Nova Urbo de Prago) per patento de imperiestro Jozefo la 2-a
- 1791 la unua Ĝenerala landa ekspozicio
- 1784 – 1848 tempo de nacia renaskiĝo, komencoj de industria revolucio, estiĝo de ĉeĥaj institutoj, evoluo de industriaj antaŭurboj malantaŭ la remparoj de Prago;
- junio de 1848 ribelo de radikalaj demokratoj; okupo de la urbo per la imperiestra armeo gvidita de marŝalo Alfred WINDISCHGRÄTZ, instalo de armea diktaturo en Bohemio
- 1849 – 1859 malfondo de servuteco, teritorie-administra reformo; firmigo de la polica reĝimo dum absolutismo de ministro Alexander BACH
- 1861 – 1913 akiro de ĉeĥa plimulto en urba administrado, komenco de modernigo de la metropolo inkluzive de konstruado de reprezentaj kaj utilobjektoj (Nacia teatro, Nacia muzeo, Rudolfino, Petřína belvedero, sportejoj), ties infrastrukturo (lumigo, pontoj, publika transporto, telefona kaj elektra reto), novaj institutoj (Akademio de sciencoj, politikaj partioj, sindikatoj), aranĝo de ampleksaj socia-kulturaj kaj sportaj agadoj
- 1890 centjara inundo, inundigo de Malnova Urbo ĝis Malnovurba placo, detruiĝo de kelkaj arkoj de Karola ponto
- 1893 nesentemaj konstrureguligoj de Malnova Urbo kaj Juda kvartalo
- oktobro de 1918 proklamo de memstareco de Ĉeĥoslovakio, Prago estas ĉefurbo de la nova respubliko, per homamaso detruita Mariana kolono, statuto de marŝalo Radecký, imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj pluaj simboloj de la habsburga superregado
- 1922 la urbo disvastigita en teritorio de Granda Prago per aliĝo de 37 ĉirkaŭaj vilaĝoj, la sekvantaj jaroj havas ekfloron de la urbo en kulturo, arto, arkitekturo (avangardo, funkcionalismo)
- 1923 komencita radiodisaŭdiga elsendado el flughaveno en Kbely
- septembro de 1929 finigita alkonstruado de la katedralo de sankta Vito al 1000-jara datreveno de la murdado de sankta Venceslao
- 1937 malfermo de internacia flughaveno en Ruzyně
- 1938 nombro de loĝantoj atingis 1 milionon, preparo de sekurecdisponoj enkadre de la ĝenerala mobilizo - vidu: [http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_la_fortikigado_de_%C4%88e%C4%A5oslovakio]
- marto de 1939 okupo de la urbo per germana armeo; ondo de emigrado; proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio kiel konsisto de Tria Regno; enpraktigigo de dekstreflanka trafiko en la stratoj
- novembro de 1939 studenta demonstracio kontraŭ naziismo, la morto de Jan OPLETAL; fermo de ĉiuj altlernejoj en Protektorato
- 1939 – 1945 okupado per la nazia Germanio; ekzekutoj, arestado kaj deportado de politikaj malamikoj per gestapo; iompostioma pereo de centdudeka historia juda komunumo
- majo de 1942 atenco de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj selditaj el Anglio por atenci regnan protektoron Heydrichon; akriĝo de polica teroro
- februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto (sekve de eraro en navigacio al Prago anstataŭ al Dresdeno, pereis Emaŭza monaĥejo, konstruaĵoj en Nusle kaj fabrikoj en Vršovice
- majo de 1945 Praga ribelo, abruptaj bataloj en la tuta urbo (incendio de Malnovurba urbodomo, batalo je konstruaĵo de Ĉeĥoslovaka radio, defendo kontraŭ taĉmentoj de SS en Pankrác, helpo de vlasov-anoj en sudo, traktado de usona delegitaro kun germanoj, sekve alveno de soveta armeo direkte de Ruzyně
- 1948 post la postmilita preparo de la situacio helpe de Sovetunio kaj post februara puĉo alveno de la komunisma partio al potenco, la dua ondo de emigrado, komenco de politikaj procesoj, ŝtatigo de privataj entreprenoj, enpraktikigo de cenzuro kaj sistema polica kontrolo per la ŝtato, reformo de la administrado de la urbo, malfondo de magistrato kaj nova divido de distriktoj
- 1953 al la unuamaja festotago komencita elsendado de Ĉeĥoslovaka televido
- 1960 nova teritorie-administra divido de Prago kaj aligo de 4 vilaĝoj; komencoj de amasa konstruado de panelkvartaloj en periferio de Prago
- 1968 komenco de la funkciado de nova internacia flughaveno en Ruzyně, aligo de pluaj 21 vilaĝoj al la urbo
- 1968 „Praga printempo 1968“ – per ŝanĝoj en gvidantaro de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ), prezidento kaj registaro, ebligo de demokratiaj reformoj kaj „socialismo kun homa vizaĝo“; nuligo de cenzuro, ekfloro de la politika vivo kaj renovigado de rilatoj kun la mondo; kritiko flanke de Sovetunio kaj la amikiĝintaj landoj kontraŭ influoj de dekstranaro
- somero de 1968 daŭrigo de la reformoj, averto flanke de Sovetunio kaj de Leonid Iljiĉ BREĴNEV, plilongigata ĉeesto de armeo de Sovetunio dum ekzercado; ultimato de Komunisma partio de Sovetunio (KPSU) dum traktado en slovaka urbo Čierna nad Tisou
- aŭgusto de 1968 – la 21-an de aŭgusto okazis nokta invado de armeoj de Varsovia interkonsento, okupo de Prago peraviadile per paraŝutistaro el Ruzyně; bataloj en la centro de la urbo, civitanaj protestagadoj; entrudigo de moskvaj protokoloj al arestita gvidantaro de KPĈ; eksterordinara kongreso de KPĈ en Vysočany
- januaro de 1969 Prago la ĉefurbo de la ĉeĥoslovaka federacio, sidejo de la federala kaj ĉeĥa registaroj
- 1969 membrulmortigo de Jan PALACH, Jan ZAJÍC – vidu [http://eo.wikipedia.org/wiki/V%C3%ADtkov], E. PLOCK kaj aliaj civitanaj protestoj; glorigoj de gajno en Mondo-Majstrokonkurso en hokeo superkreskintaj en kontraŭsovetan demonstracion kaj atakoj (Aerofloto); bruta subpremo de la aŭgusta demonstracio per la ĉeĥoslovaka armeo kaj la nova konzervativa gvidantaro de KPĈ kaj sekva legaligo de la intervenoj; komenco de periodo de „normaligo“
- 1970 aperis „Ekkonoj el la kriza evoluo“, tutnaciaj politikaj purigagadoj, „interŝanĝoj de legitimiloj“ kaj kontrolesploroj en KPĈ, firmigo de neostalinismo kaj polica ŝtato sub Gustáv HUSÁK; aligo de pluaj 4 vilaĝoj al la teritorio de la urbo
- 1973 konstruita Nusela ponto, konsisto de konstruata nordsuda magistralo
- 1974 komencita trafiko de la unua el la tri estontaj linioj de metroo; aligo de 30 vilaĝoj, sekva konstruado de superkvartalo Suda Urbo
- 1977 proklamo de Ĉarto 77 kaj sekva „Antiĉarto“, porreĝima kongreso de ĉeĥoslovakaj verkistoj [http://www.czech.tk/ Fuente: Prensa]
- 1983 remalfermo de Nacia teatro post renovigo
- 1985 ĉeĥoslovaka grandioza ekzercado nomata „spartakiado“ en Strahov dum ĉeesto de 1 miliono da homoj (lasta)
- 1985 – 1989 profundigado de ekonomiaj problemoj, perdo de konkurenckapablo de la lando kaj la stato de la urbo (trafika kaj ekologia situacio, provizado, stato de la historia centro); nur etaj ŝanĝoj enkadre de programo de „renovigo“ subinflue de soveta „renovigo“ – „perestrojko“
- 1987 vizito de Michail GORBAĈOV en Prago, sen granda influo
- 1988 kontraŭreĝimaj aspektoj dum datrevenaj demonstracioj en aŭgusto kaj oktobro, en La tago de homaj rajtoj permesita amasiĝo de opozicio en Škroupovo-placo
- januaro de 1989 „semajno de Palach“ kontraŭreĝimaj demonstarcioj kaj policaj intervenoj, pluaj demonstracioj la 21-an de aŭgusto kaj la 28-an de oktobro en Venceslaa placo; plua kresko de montroj de politika opozicio kaj kritiko de publiko
- majo de 1989 lasta amase organizita unuamaja manifestado, anstataŭ Letná en Venceslaa placo
- oktobro de 1989 de somero amasa alkresko de elmigrintoj el Germana Demokratia Respubliko (GDR) postulantaj en praga grandambasadorejo de Federacia Respubliko Germanio (FRG) azilon, premo de okcidentgermanaj kaj ĉeĥoslovakaj organoj en GDR, la rezulto estis malfermo de limoj inter GDR kaj FRG kaj pli malfrue falo de berlina muro
- novembro de 1989 subpremo de studenta manifestacio en Nacia avenuo, ŝtorma reago de la publiko, ondo de strikoj kaj centmilaj demonstracioj en Venceslaa placo kaj en Letná, „velura revolucio“, forfajfado de gvidanto de la praga KPĈ M. Štěpánon dum demonstracio en uzino ČKD Vysočany; iompostiomaj cedoj flanke de la registaro kaj de KPĈ, interŝanĝita Miloš JAKEŠ frunte de la partio kun Karel URBÁNEK
- decembro de 1989 post plua intensiĝo de la premo de la publiko (kaj senhelpe de Sovetunio al la partio) la registaro demisiis, kooptado de nekomunismaj deputitoj, ŝanĝo de Konstitucio (forpreno de artikolo pri gvidanta rolo de KPĈ, Nacia fronto kaj lernado de marksismo); abdiko de Gustáv HUSÁK
- 1990 mallongtempe antaŭ junia libera balotado nesolvita eksplodo de eksplodaĵo en Malnovurba placo; ŝanĝo de la nomo de la respubliko al Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR); historie la unua vizito de papo Johano Paŭlo II kaj usona prezidento George BUSH en Prago
- 1990 forŝovo de la lastaj taĉmentoj de la soveta armeo el la lando
- 1991 malharmoniigo dum traktadoj je leĝpovo de naciaj registaroj kaj la nomo de la lando; okazis jubilea Ĝenerala landa ekspozicio
- 1992 la historia centro de Prago enskribita en liston de Fonduso de la monda heredaĵo de UNESCO; post politikaj disputoj de la registaroj de la respublikoj aprobita apartiĝo de la federacio de Ĉeĥoslovakio; abdiko de prezidento; en novembro aprobita Konstitucio de Ĉeĥa respubliko
- januaro de 1993 Prago fariĝis ĉefurbo de memstara Ĉeĥa respubliko kaj ties institucioj
- 1995 nova teritorie-administra divido de la urbo, ekesto de aŭtonomioj de la urbaj partoj
- 2000 Prago elektita unu el la eŭropaj urboj de kulturo (por jaro 2000); finigo de alikonstruo de Smíchov
- septembro de 2000 kongreso de Internacia monfoduso, surstrataj kunpuŝiĝoj de antiglobalaj demonstrantoj (plejparte alilandanoj) kun polico
- oktobro de 2001 konferenco de kapuloj de ŝtatoj de NATO; ekde septembro plifortigita sekurecdisponoj inkluzive de armea gardado de ambasadorejoj kaj Radio Libera Eŭropo
- aŭgusto 2002 kvincentjara inundo, kontraŭinundaj disponoj, trafitaj riverbordaj kvartaloj Zbraslav, Smíchov, Malgranda Kvartalo, norda parto de Malnova Urbo, Karlín, Holešovice, Bubeneč, Libeň kaj Trója; evakuado de Karlín, kie detruiĝis kelke da konstruaĵoj; subakvigo de sektoroj de la metroo en la centro de Prago
- majo de 2004 oficialaj glorigoj de la eniro de la lando en Eŭropan Union
Vidu ankaŭ
- Praga historio
Famaj praganoj
- Franz KAFKA, germanlingva verkisto; Karel Emanuel MACAN.
Esperanto en Prago
- Esperanto en Prago
Esperantistoj, kiuj movadis en Prago
- Antonín ELTSCHKNER
- Siegfried LEDERER
Pragaj legendoj
La mito de golemo, kota figuro vivigita de rabeno per Kabalo.
Rilataj temoj
- Ĉeĥoslovakio
- Ĉeĥio
- Bohemio
- Moravio
- Silezio
- Distriktoj de Ĉeĥio
Eksteraj ligoj
- [http://www.digitalprague.com digital Prague]
- [http://www.praha-mesto.cz Informpaĝo de Prago]
Kategorio:Ĉeĥio
Kategorio:Prago
Kategorio:Urboj de Ĉeĥio
Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
ja:プラハ
ko:프라하
simple:Prague
SciencistoScienco > Sciencisto
----
Sciencisto estas homo, kiu studas kaj aplikas sciencon kaj uzas sciencan metodon en sia esplorado.
Laŭfakaj listoj
Astronomo
Biologo
Botanikisto
Ekologiisto
Ekonomikisto
Fizikisto
Geologo
Kemiisto
Komputikisto
Matematikisto
vidu ankaŭ
- Listo de sciencistoj
1609Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1609
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1609 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Nordameriko : Hudsonan Riveron vizitas brito Henry HUDSON.
- Nordameriko : Franca esploristo Samuel DE CHAMPLAIN pretendas Vermonton por la reĝo de Francio.
- Italio : Galileo turnas teleskopon ĉielen.
- Ĉeĥio : Prago : libron Nova Astronomia eldonas Kepler.
Naskiĝoj
- 5-a de oktobro : Paul FLEMING
Mortoj
-
----
1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1609년
1612Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1612
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1612 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Ĉeĥio : La luteranoj forpuŝiĝas el Prago.
Naskiĝoj
- Peter STUYVESANT
- Louis LE VAU
Mortoj
- 20-an de januaro : Rudolfo la 2-a
----
1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615 | 1616 | 1617
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1612년
LinzLinz estas la ĉefurbo de Aŭstrio Supra. Supra Aŭstrio estas unu inter la 9 federaciaj ŝtatoj de Aŭstrio. Linz havas loĝantaron de ĉirkaŭ 200.000 personoj. Linz situas inter Munkeno, en Germanio, kaj Vieno, en Austrio, ĉe la rivero Danubo. Linz estas grava industria urbo.
Danubo
Historie Linz situis nur sur la suda bordo de Danubo;
la parto norde nomiĝas Urfahr kaj de 1919 apartenas al Linz.
De Urfahr estas etŝpura fervojo al monteto Pöstlingberg, kun belaj pilgrima preĝejo kaj panoramo al la urbo kaj la danuba valo.
La fervojo havas maksimuman deklivon de pli ol 10 % kaj tiel kredeble estas la plej kruta frot-trakcia fervojo de la mondo.
Linz estas naskiĝurbo de Arnold MIMBECK.
Johannes KEPLER kaj Bengt-Arne WICKSTRÖM tie instruis.
En 2009 Linz estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo, kune kun Vilno.
Kategorio:urboj de Aŭstrio
ja:リンツ
Wikipedia:Articles for deletion/Mitching | | |