Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Kim NOVAK

Kim NOVAK

Kino > Aktoroj > Kim NOVAK ---- Kim NOVAK, origine: Marilyn Pauline NOVAK (naskiĝis la 13-an de februaro, 1933) estas usona aktorino. Kim Novak naskiĝis en Ĉikago, Ilinojo. Ŝi laboris kiel fotomodelo kaj transprenis statistajn rolojn, ĝis kiam ŝi en la jaro 1954 ludis sian unuan pli grandan rolon, en la filmo The French Line. Kulminoj en ŝia kariero estis la socikritika filmo The Man With the Golden Arm, en kiu ŝi aperis kune kun Frank SINATRA, kaj Vertigo de Alfred HITCHCOCK, en kiu ŝi prezentis misteran blondulinon. En la jaro 1997 ŝi dum la Berlinale gajnis la Oran Urson pro sia dumviva agado.

Listo de filmoj


- The French Line (1954)
- Phffft (1954)
- The Man With the Golden Arm (1955)
- Picnic (1956)
- Vertigo (1958)
- Bell, Book and Candle (1958)
- Boys' Night Out (1962)
- Kiss Me Stupid (1963)
- Of Human Bondage (1964)
- The Legend of Lylah Clare (1967)
- The Amorous Adventures of Moll Flanders (1968) ja:キム・ノヴァク

Kino

Je la fino de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio la novan arton kinematografio, aŭ kino. Serio de bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita, kaj liverata tra la mondo. La kino, kaj ĝia ido televido, fariĝis grandega kultura influo de la 20-a jarcento. 20-a jarcento

Kino-Festivaloj laŭ landoj

Brazilo


- Festivalo de Gramado
- Festivalo de Sao Paŭlo
- Festivalo de Tiradentes

Francio


- Festivalo de Cannes

Germanio


- Festivalo de Berlino Berlinale

Hispanio


- Seminci de Valladolid.
- Festivalo de San Sebastián
- Fantasta Festivalo de Sitges

Italio


- Festivalo de Venecio (La Biennale di Venezia)

Kanado


- Festivalo de Toronto
- Festivalo de Rouyn-Noranda

Kroatio


- Festivalo de Motovuno
- Festivalo de Zagrebo
- Festivalo de Pulo

Nederlando


- Festivalo de Roterdamo

Portugalio


- Festivalo de Porto/Oporto Fantasporto (internacia/fantazi-temaj filmoj)

Usono


- Festivalo de Sundance
- Festivalo de Nov-Jorko
- Seatla Internacia Kino-Festivalo (SIFF)

Famaj filmuloj


- Aktoroj
- Reĝisoroj
- Ĉefaj fotografistoj

Famaj fikciuloj


- James BOND
- Harry POTTER

Filmoj

vidu Listo de filmoj

Filmetoj


- Murdoj en Kastelo
- La Junaj Trezorserĉantoj (nuntempe en farado)

Filmotekniko


- Filmteorio
- Filmformatoj
- Kamerao
- Kinolumiloj
- Kinematografio
- Fakterminaro de Kino

Firmaoj


- Defa
- Gaumont
- Lucasfilm
- MGM
- Paramount
- Pathé
- UFA
- United Artists
- 20th Century Fox

Skoloj


- Dogmo 95
- Franca Nova Ondo

Ĝenroj


- Animeo
- Animacio
- Agfilmo
- Dokumenta Filmo
- Drama Filmo
- Kinoĵurnalo
- Komedia Filmo
- Kulta Filmo
- Mallonga Filmo
- Suspensa filmo
- Vakera filmo
- Vesterno

Premioj


- Akademio de Film-Artoj kaj Sciencoj - vidu Oskaro
- César (Francio)
- Goya (Hispanio) ---- Vidu ankaŭ: Esperanto-filmo Kategorio:Kino ja:映画

Aktoroj

Teatro - Kino - Televido Aktoro estas persono, kiu ludas rolon en teatro, televido aŭ en filmo kiel sian profesion. Ekzistas ankaŭ amatoraj aktoroj, iam nomataj rolantaj neaktoroj, kiuj aŭ ludas teatraĵojn kiel sian hobion aŭ estis elektitaj en konkurso de filma reĝisoro pro siaj tipaj kvalitoj aŭ tial, ĉar la reĝisoro bezonas simplan, naturan homon sen aktora afekteco. Profesiaj aktoroj studas sian fakon en aktoraj konservatorioj kaj universitatoj, ili distingiĝas per kultivita, karakteriza voĉo, per aktora stilo, kiu ne estas nura ŝajnigado. Aktoro ne volas spektanton trompi, sed rakontas al li draman agadon per aktoraj rimedoj - per regado de voĉo, movoj, korpotenado, mimiko.

vidu ankaŭ


- Listo de aktoroj
- dublado
- stuntado Kategorio:Profesioj ja:俳優 ko:배우 ms:Pelakon

13-a de februaro

Historio > Tagoj > la 13-a de februaro ---- La 13-a de februaro estas la 44-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 321 tagoj restas (322 en superjaroj). Je la 13-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1903 : Georges SIMENON, Belgio
- 1933 : Kim NOVAK

Mortoj


- 1728 : Cotton MATHER, puritata kleriko
- 1798 : Wilhelm Heinrich WACKENRODER, verkisto

Specialaj tagoj kaj festoj

Tagoj de semajno

La 13-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.

Vidu ankaŭ jenon:


- 12-a de februaro | 14-a de februaro
- 13-a de januaro | 13-a de marto
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Februaro ja:2月13日 ko:2월 13일 simple:February 13 th:13 กุมภาพันธ์

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Ilinojo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Ilinojo ----
Dosiero:us-il.gif
Ilinojo (angle: Illinois) [iliNOJ] ricevis sian nomon pro la franca vorto por "lando de la ilin(aj indian)oj." Tial do la s ne elparoliĝas. La tero kie situas Ilinojo estis parto de la teritorio cedita al la nova Usono de la Brita Regno post la Usona milito por sendependeco. Je la 3-a de decembro 1818, ĝi fariĝis la 21a ŝtato de Usono. Dum la 19-a jarcento, Ilinojo estis geografie tre oportuna pro esti la sola akvovojo inter la Grandaj Lagoj kaj la Rivero Misisipo. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por la interŝtata ŝosea sistemo. Ilinojo fidelis al la Usona unio dum la Usona interna milito de 1861-1865. La flankoj de Ilinojo tuŝas en la nordo Viskonsinon (angle: Wisconsin), en la oriento la lagon Miŝigano, Indianaon kaj la riveron Ohio, kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estas maizo, bovoj, kaj porkoj. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato. Universitato de Ĉikago, en Ĉikago, kaj Northwestern University, en Evanston, estas du gravaj universitatoj en Ilinojo. En Ilinojo loĝas (je 2000) 12,4 milionoj da homoj. La plej granda urbo estas Ĉikago (Chicago [ŝiKAGo]), kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estas Rockford, Aurora, Naperville kaj Peoria. La ĉefurbo estas Springfield. Ilinojo havas 22 reprezentantojn en Usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj). Famaj ilinojanoj estas Abraham LINCOLN kaj Ronald REAGAN, Usonaj prezidantoj; Adlai STEVENSON, Usona ambasadoro al UNO; rokmuzikisto Eddie VEDDER; senatano Hillary CLINTON; kaj komikisto Jack BENNY. Inter vidindaj turismaj lokoj estas la Frank Lloyd WRIGHT(arkitekto) laborejo en Oak Park, Navy Pier en Ĉikago, la Lincoln-domo en Springfield, kaj ŝtat-parkoj ĉie en la ŝtato. La sola nordamerika bahaa templo situas en Wilmette, norde de Ĉikago. Politike, Ilinojon ne tute regas la Demokrata Partio nek la Respublikana. Ĉikago estas forte Demokrata, sed la ĉirkaŭaj kantonoj ĉefe preferas la Respublikanojn. Ilinojo oficiale permesas mortpunon, sed ekde 2000, pro ordono de Ŝtatestro George Ryan, eksistas moratorio ĝis estontaj reformoj de la justeca sistemo. Ekde 2003, la nuntempa guberniestro de Ilinojo estas Rod BLAGOJEVICH. Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:イリノイ州 ko:일리노이 주 th:มลรัฐอิลลินอยส์

Frank SINATRA

Kino > Aktoroj > Frank SINATRA < Muziko ---- Frank SINATRA [frenk siNAtra] (naskiĝis la 12-an de decembro 1915, mortis la 14-an de majo 1998) estis usona kantisto kaj aktoro. Lia plena nomo estis Francis Albert SINATRA. Naskiĝinte en en Hoboken, Nov-Ĵerzejo, la filo de siciliaj enmigrintoj komencis sian karieron kiel kantisto en diversaj dancorkestroj. Ekde 1943 li kantis sole. Pro sia intensa voĉo kaj sia sentoplena kantado li baldaŭ famiĝis kaj ricevis la kromnomon The Voice (= la voĉo). Kiel aktoro li ĉefe en la 1950-aj jaroj furoris. Frank Sinatra mortis en Losanĝeleso.

Listo de filmoj


- On the Town (Usono, 1949)
- From here to Eternity (Usono, 1953)
- The Man with the Golden Arm (Usono, 1955)
- Not as a Stranger (Usono, 1955)
- Robin and the Seven Hoods (Usono, 1964)

Listo de kantoj


- Autumn in New York
- I’ve got you under my Skin
- Three Coins in the Fountain
- Strangers in the Night
- My Way
- New York, New York

Premioj


- Oskaro pro From here to Eternity (1953) SINATRA, FRANK SINATRA, FRANK ja:フランク・シナトラ

1997

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1997 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1997 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 82-a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo.
- Al Ĉinio redonas Honkongon Britio.
- Francio : Prezidento Jacques CHIRAC malfondas la Nacian Asembleon (parlamenta ĉambro). La sekvaj balotoj starigas politikan plimulton malfavora al li; ĝia estro Lionel JOSPIN fariĝas ĉefministro.
- Albanio : Rexhep MEYDANI elektatas prezidento. Opoziciuloj provas ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro.
- Bosnio kaj Hercegovino: Okazas multnaciaj elektoj.
- Irlando : Mary McALEESE prezidentiĝas.
- Slovenio : Milan KUCAN prezidentiĝas.
- Irano : Hojjat-ol-Eslam Ali Mohamed KHATAMI-ARDAKANI elektatas prezidento.
- Gambio: Yahya JAMMEH elektatas prezidento.
- Malio: prezidentiĝas Alpha Oumar KONARE.
- Kongolo Brazavila: Denis SASSOU-NGUESSO elektatas prezidento.
- Lesoto: Surtroniĝas Letsie la 3-a.
- Kazaĥstano: Astano fariĝis la ĉefurbo, la 1-an de decembro.
- Mongolio: Nacagijn BAGABANDI elektatas prezidento.
- Trinidado kaj Tobago: prezidentiĝo de Arthur ROBINSON.
- UNO: Kofi ANNAN anstataŭigas Boutros BOUTROS GHALI kiel ĝenerala sekretario.
- Somere : Marson alvenas mapist-robotoj el Usono.
- 17-a de januaro: Usono: Morto de Clyde TOMBAUGH

Naskiĝoj

Mortoj


- 14-a de marto: Jurek BECKER
- 2-a de majo: Paulo FREIRE
- 2-a de aŭgusto : James KRÜSS
- 18-a de oktobro: Ĉeĥio, Cilka KOTYZOVÁ
- 24-a de novembro: Francio, Barbara
- Ĉeĥio: Bohumil HRABAL.
- Ĉeĥio: Jaroslav MAŘÍK. ----
1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1997 ja:1997年 ko:1997년 simple:1997 th:พ.ศ. 2540

Sainte-Anne (Loir-et-Cher)

Sainte-Anne to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Centre, w departamencie Loir-et-Cher. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwały 254 osoby, a gęstość zaludnienia wynosiła 50 osób/km² (wśród 1842 gmin Centre Sainte-Anne plasuje się na 887. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 1363.).

Linki zewnętrzne


- Źródło danych: [http://www.insee.fr Insee]
- Mapy i zdjęcia satelitarne: [http://kvaleberg.com/extensions/mapsources/index.php?params=47_45_N_1_5_E_region:fr_type:city link do Wiki mapsources]
  - Zdjęcie satelitarne: [http://maps.google.com/maps?ll=47.75,1.833&spn=0.1,0.1&t=k Google maps]
  - Mapa: [http://maps.msn.com/(cgxnej455qpgxeu5vurxtejz)/map.aspx?&lats1=47.75&lons1=1.833&alts1=14®n1=2 MSN World Atlas] Kategoria:Miejscowości FrancjiKategoria:Departament Loir-et-Cher

online spielautomaten okucia metalowe godwka jastrzbia gra hotel madrid










































:: RELATED NEWS ::
List of World War II aces from the United Kingdom
This is a list of fighter aces in World War II from the United Kingdom. For other countries see List of World War II aces by country

A


- Geoffrey Allard
- Philip Leslie I. Archer
- Harold Derrick Atkinson

B


- Douglas Robert Stewart Bader
- James Michael Bazin
- Roland
Brain box
:This article is about the institution. For other meanings, see think tank (disambiguation). A think tank is a research institute or other organization providing advice and ideas on problems of policy, commerce, and military interest, and are often associated with military laboratories, corporations, academia, or other baseball game ever played was a minor league match between Rochester and Pawtucket that took place on April 18 1981. The two teams played deep into the frigid night with no end in sight. The game began just after 8:00 PM local time and continued until 4:07 AM the next morning, when it was paused after 32 innings. (The umpire's rule book was missing the revision that placed a curfew on game length.) On Read More...
Francis Kemeni
Ferenc Kemény, Francis Kemeni or Franz Kemeny, born in 1917, Budapest, translator. In 1956, he emigrated to Norway and as of the 1980s, he was living in Oslo. He categorized languages into three groups:
- the lowest level, from which he translates: 40 languages (including the below two categories) or 16 languages (this level taken separately)
- middle level, into which he translates: 24 languages (includ
Pulsa Denora
Pulsa diNura or Pulsa Denoura (Aramaic: פולסא דנורא "lashes of fire") is a kabbalistic ceremony in which God is asked to curse someone who is believed to be a sinner. The origin of this phrase seems to come from the Babylonian Talmud, in tractate Hagigah 15a. This section mentions sixty "pulsey d'nura" (plural) in order to discipline the angel Metatron.
Principle of Restricted Choice (bridge)
The Principle of Restricted Choice is used in bridge to guide a player (usually the declarer) into finding the best line of play in certain situations. It is closely tied to the Monty Hall problem.

Example

Consider the following situation: AJT9x opposite xxxx A small card is lead to the Jack which is won by the King. In the absence of other information, is it better to play the Ace in an attempt to crush the Queen or lead towards the AT9, taking another

Labor unions in Japan
This article focuses on the organizations of Japan's work force. Japan's 74,500 trade unions were represented by four main labor federations in the mid-1980s: the General Council of Trade Unions of Japan (日本労働組合総評議 nihon rōdō kumiai sōhyōgikai, commonly known as Sohyo), with 4.4 million members--a substantial percentage representing public sector employees; the Japan Confederation of Labor (zen nihon rodo sodomei, commonly k
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org