Kipro - Kypros/Kibris
Insula lando en la orienta Mediteraneo, 113 km sude de Turkio.
Landkodo: CY.
E-nomo: [a] Cipro; [o] Kipra Respubliko.
Nacia nomo:Kypros (greke), Kibris (turke); Kypriake Dimukratia (greke), Kibris Cumhuriyeti (turke).
Etimologio: la landnomo devenas de latina formo de la vorto "kupro" - cuprum; de antikveco la lando estis riĉa de kupraj krudaĵoj.
Areo: 9251 km2, inter ili 37% estas okupita de Turkio.
Politika sistemo: dividita demokratia respubliko (greka kaj turka zonoj).
Ŝtatestro: prezidento Glafcos Clerides (1993) en la greka zono kaj prezidento Rauf Denktas (1976) - en la turka zono.
Ĉefurbo:Nikozio (162 mil, dividita en du partojn).
Urboj: Limassol (107 mil), Larnaca (21 mil).
Loĝantaro: 734 mil (1995), nur en la greka areo. De la tuta loĝantaro grekoj 78% kaj turkoj 18% jare 1974. En la jaro 2004 ĉirkaŭ grekoj 70% kaj turkoj 30%.
Historio: en 1963 reakciaj fortoj incitis militan kontraŭstaron inter greka kaj turkaj loĝantoj. En 1974 en la norda parto de la insulo turkoj alterigis siajn militfortojn kaj okupis ĝin. Pli frue ĉi tie estis deklarita (1983) "Turka Respubliko de Norda Kipro". Tio estis reago kontraŭ tiuj fortoj, kiuj penis unuigi Kipron kun Grekio.
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografio > maro > Mediteranea Maro < turismaj regionoj < turismo
----
Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko.
Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina signifo de "mediteranea") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro".
Ĝi sterniĝas sur 2 966 000 km2, kaj ĝia plej granda profundo estas 5120 metroj (apud la peloponeza duoninsulo).
Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro. En la okcidento, la ĝibraltara markolo konektas ĝin kun Atlantiko.
Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegoj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioma propraj kaj apartaj Faŭno, flaŭro, kaj tipikaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla.
Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islamo, renesanco) kiuj influis tutan mondon.
Tiel oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj.
Lingvo > Lingvaj familioj > Ural-Altaja > Altaja > Tjurka > Turka
----
nomo: türkçe
parolantoj: 180 milionoj
landoj: Turkio, (Germanio)
origino: Altaja, parenca al la Turkmena, Azerbajĝana lingvoj
skribo: latina (plus kelkaj specialaj literoj: ç, ğ, ı, İ, ö, ş, ü)
specimeno: la Patro Nia:
:Göklerdeki Babamız,
:adın kutsal kılınsın.
:Egemenliğin gelsin.
:Gökte olduğu gibi,
:yeryüzünde de senin istediğin olsun.
:Bugün bize gündelik ekmeğimizi ver.
:Bize karşı suç işleyenleri bağışladığımız gibi,
:sen de bizim suçlarımızı bağışla.
:Ayartılmamıza izin verme.
:Kötü olandan bizi kurtar.
:Çünkü egemenlik, güç ve yücelik
:sonsuzlara dek senindir.
:Amin.
La turka lingvo estas la lingvo parolata de turkoj, popolo kiu ĉefe loĝas en Anadolia, duoninsulo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo (turke:¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la ŝtata lingvo de Turkio. La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed multaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple la kurda 20%, la araba kaj aliaj 2%.
La turka (türkçe) estas ano de turkeca lingvaro, grupero de la ural-altaja lingvogrupo, kiu inkluzivas la mongola, korea, japana, hungara, kaj suoma (finna). Plej proksime tamen estas la turkmena, la tatara kaj la azerbajĝana.
Same kiel la suoma, la japana, aŭ esperanto, la gramatiko de la turka estas alglua. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj. Multas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aŭ -ler, dependas de la antaŭa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨agordaj¨ - estas kvar buŝaj (aŭ malvastaj) vokaloj, kaj kvar gorĝaj (aŭ vastaj) vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn (e, i, ö, ü) kaj gorĝajn vokalojn (a, ı, o, u). eg: arkadaŝlar, Özellikler.
Pluse estas konsonanta agordo inter unuflanke voĉaj, kaj aliflanke senvoĉaj konsonantoj. Tiel diratas türkçe (=en turka lingvo) sed fransızca (=en franca lingvo), ĉar la senvoĉa ç pr. ĉ) agordiĝas kun la senvoĉa k, kaj la buŝa e kun ü; malsame la voĉa c (pr. ĝ) agordiĝas kun la voĉa z kaj la gorĝaj vokaloj a kun ı.
Oni uzas latinan abocon kun literoj ĉapelitaj (preskaŭ same kiel la abc de esperanto) ekde la rego de Mustafa Kemal Atatürk, la unua ĉefo de la moderna turka ŝtato. Antaŭe, dum Imperio Otomana, estas uzita la araba alfabeto. Mustafa Kemal ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis ¨turkigi¨ la lingvon, reformante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn.
Ekzemplo de parolata turka lingvo:
Nasılsın, canım? Seni çok çok özledik, nereye gittin?
Kiel vi, kara? Vi tre tre mankis al ni, kien vi iris?
La turka aboco havas 29 literojn:
a b c ç d e f g ğ h ı i j k l m n o ö p r s ş t u ü v y z
c: kiel ĝ en Ĝangalo
ç: kiel ĉ en ĉiro
ğ: (yumuşak g): akcento-plilongiga voĉo (ekz. la vorto dağ (montaro) prononciĝas kun longa a kiel daa aŭ per transskribo da: )
ı: tre kurta, malakra i
j: kiel ĵ en ĵurnalo
ş: kiel ŝ en ŝafo
v: v
y: kiel j en jaro
z: z
ö: ~oe
ü: ~ue
q, w, x ne uziĝas en la turka aboco; j uziĝas nur en fremdaj vortoj.
Kategorio:Tjurka lingvaroja:トルコ語
Islamanoj
:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, ĈinioFrancio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Der Ort liegt im äußersten Norden des Stadtgebiets von Radevormwald. Die Kreisstraße 6 verbindet den Ort über Önkfeld mit Radevormwald. Von der Wupperortschaft Dahlerau / Keilbeck erreicht man in über die L 130 über Herkingrade. Remlingrade ist ein Standort der Radevormwalder Feuerwehr.
Erwähnenswert ist auch, das der kleine Ort eine 700 Mitglieder große evangelische Kirchengemeinde beherbergt, was die regional historische Bedeutung von Remlingrade unterstreicht.
Geschichte
1183 wurde der Ort das erste Mal urkundlich erwähnt und zwar "Ritter Udo überträgt die Abtei WerdenEigenhörige seiner Kapelle zu Remelinrode als Wachszinsige."
Schreibweise der Erstnennung: Remelinrode
Der kleine Ort wurde 1849 zum Schauplatz einer Schlacht zwischen Aufrührern, die sich 1848 einer Revolution in Frankreich anschließen wollten, und preussischen Soldaten.
1745 Fertigstellung der heute noch existierenden Kirche; mit dem Bau wurde 1743 begonnen
Daten
- Einwohner: 62 (Stand: 31. Oktober 2004)
- Geografische Koordinaten 7° 20' 03" Ost | 51° 14' 10" Nord
- Höhe über NN: 300 m
- Postleitzahl: 42477
- Telefonvorwahl: 02195
- [http://www.stadtnetz-radevormwald.de/article9003.html Die Schlacht bei Remlingrade]
- [http://www.inrade.de/article8351-2058.html Die Geschichte der Dorfkirche]]
Kategorie:Ortsteil von Radevormwald
Clathrus Ruber Clathrus ruber
Clathrus ruber, Clathraceae familyasından erişkinleri kırmızı renkli, küresel kafes şeklinde bir mantar türü.
En sık Ekim ayında rastlansa da yılın her mevsiminde ortaya çıkabilir. İlk hali kirli beyaz renkli, toprağa yarı gömülü bir yumurta şekildedir. Dışındaki zar çatladıktan sonra altıgen hücreleri olan kırmızı kafes şeklinde göz alıcı bir gövdesi vardır. Kafesin iç taraf
Turan
TURAN ( TÜRK GLOBALİZMİ )
Dünya egemen güçleri tarafından bütün insanlara sıkı sıkıya belletilmeye çalışılan bir kavram var; Globalizim, Yani Globalleşme veya Türkçe söyleyişle Küreselleşme. Daha açık bir ifadeyle dünyanın bir köy haline gelişi.
Bunun siyasal,sosyal ve ekonomik bir sürü boyutu vardır. Sovyetler Birliği'nin dağılmasından sonra, Dünyanın tek kutuplu hale gelişi Amerika'yı globalleşen yani bütün dünyanın bir köy haline gelişinin muhtarı yapmıştır. Tabiiki buna bağlı olarak uluslar arası sermayenin egeme
Bade
Bâde Üzüm şarabı, şarap ve içki manasında kullanılır. Özellikle tasavvuf edebiyatında "Aşk" manasında kullanılır, önemli bir yeri vardır.
Bade olgusu, tasavvuf edebiyatındaki öneminin yanı sıra geleneksel Türk Halk Şiiri içinde de farklı bir öneme sahiptir. Halk şiiri şairleri olan aşıkların geleneklerine göre bir aşığın mahlas alabilmesinin yollarından b
Metal fırtına (kitap)
Metal Fırtına - Kitap, Timaş Yayınları, İstanbul, Aralık 2004 (ilk baskı) Orkun Uçar - Burak TurnaABD'nin Türkiye'ye saldırmasını konu alan siyasi kurgu tarzında bir romandır.
Yayınlandığında Türkiye'de en çok satan ve okunan kitaplardan biri olmuştur.
Muhtemel bir savaşta Türkiye'nin olası zayıflık ve eksikliklerini bir ro