Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Kirgizio

Kirgizio

Geografio > Azio > Kirgizio Kirgizio (Kirgize: Кыргызстан) estas lando en Meza Azio, kies landlimoj estas: Ĉinio, Kazaĥio, Taĝikio kaj Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Biŝkeko (antaŭe Frunze).

Administraj dividoj

Kirgizio konsistas el 7 provincoj (oblastar, esp-e: oblastoj) kaj 1 administra urbo.

Urbo


- Biŝkeko

Oblastoj


- Ĉuio
- Ĝalabado
- Naren
- Talaso
- Oŝo
- Isik-kolo
- Batkeno

Historio

Dum multaj jarcentoj loĝita per iranaj triboj, kiel Sogdianoj, kaj poste per turkecaj enmigrintoj, la areo de Kirgizio estis borde al la Persa Imperio. En 1876 la Rusa Imperio aneksis Kirgizion, soveta reĝpovo establiĝis en 1919, kaj la 15-an de decembro, 1936, la Kirgiza Soveta Socialista Respubliko estis establigata kiel plena Unia Respublika de Sovetunio. La lando gajnis sian sendependecon post la disfalo de Sovetunio la 31-an de aŭgusto, 1991, kaj fine ĝi eniris la nove formitan Komunumon de Sendepandaj Ŝtatoj (KSŜ) je la 21-a de decembro, 1991. En 1992 Kirgizio aliĝis al la UN kaj la OSKE.

Politiko


- Politika sistemo: respubliko, demokratio. Universala balotrajto post 18 jaraĝo.
- Plenuma potenco: Ŝtatestro (prezidanto) elektita 5-jare; Ĉefministro nomumita per prezidanto; kabineto nomumita per prezidanto laŭ rekomendo de ĉefministro.
- Leĝdona potenco: Duĉambra Supera Koncilio, aŭ Ĵogorku Keneŝ: Asembleo de Reprezantoj de la Popolo (70 seĝoj) kaj Leĝdona Asembleo (35 seĝoj) ambaŭ elektita 5-jare.
- Jura potenco: Supera Kortumo, nomumita je 10-jara oficperiodoj per la Supera Koncilio, laŭ prezidanta rekomendo; Konstitucia Kortumo; Apelacia Kortumo.

Geografio


- Loko: Centra Azio, norde ol Ĉinio.
- Geografia situo: 41° N 75° E
- Landlimoj: 3.878 km
- Limantaj landoj: Ĉinio 858 km, Kazaĥio 1.051 km, Taĝikio 870 km, Uzbekio 1.099 km.
- Marbordo: 0 km.
- Klimato: Seka kontinenta ĝis arkta en alta Tien Ŝan; subtropika sudokcidente (Valo de Fergana); modera en norda monteta zono.
- Tereno: La tuta nacio konsistas el la pintoj de Tien Ŝan kaj ĝiaj interrilataj valoj kaj basenoj.
- Plej malalta punkto: Kara-Darja 132 m
- Plej alta punkto: Ĝengiŝ Ĉokusu (Pik Pobedi) 7.439 m

Ekonomio

La ekonomio de Kirgizio estis severe frapata per la disfalo de Soveta komercobloko. En 1990, ĉirkaŭ 98% da Kirgiziaj eksportoj iris al aliaj partoj de Sovetunio. Do, la ekonomia efikeco de la nacio dum la fruaj 1990-oj estis pli malbona ol tiu de ĉiu eks-Soveta respubliko, krom Armenio, Azerbajĝano kaj Taĝikio. Malgraŭ pliboniĝanta ekonomia efikeco, malfaciloj daŭras sekurante adekvatajn fiskajn enspezojn, kaj provizante laŭcelan socialan sekurecon.
- MEP: $7,808 miliardoj; 6,7% po-jara kreskado; po-kapa MEP $1.600. (2003 takso)
- Po-sektora MEP: agrikulturo 38,7%; industrio 22,9%; servado 38,4%. (2003 takso)
- Loĝantaro sub nivelo de malriĉeco: 50%. (2003 takso)
- Inflacio: 3,5% (2003 takso)
- Laboristaro: 2,7 milionoj. (agrikulturo kaj forstkultivado 55%; industrio 15%; servado 30%) (2000 takso)
- Senlaboreco: 7,2% (1999 takso)
- Buĝeto: Enspezo $371,5 milionoj; elspezo $387,1 milionoj. (2003 takso)
- Eksterna ŝuldo: $1,5 miliardoj. (2002 takso)
- Eksportoj: $548 milionoj, al UAE 24,7%; Svislando 20,3%, Rusio 16,7%, Kazaĥio 9,8%, Kanado 5,3%, Ĉinio 4%. (2003 takso)
- Eksportaĵoj: Kotono, lano, viando, tabako, oro, hidrargo, uranio, natura gaso, hidroelektro, maŝinaro, ŝuoj.
- Importoj: $601 milionoj, el Rusio 24,7%, Kazaĥio 24%, Ĉinio 10,3%, Usono 6,7%, Uzbekio 5,5%, Germanio 5,3%. (2003 takso)
- Importaĵoj: Oleo kaj gaso, ĥemioj, maŝinaro, nutraĵoj.
- Internacia ekonomia helpo (ricevanto): $329,4 milionoj. (1995 takso). Reduktiginte elspezojn, finiginte prezo-subvenciojn, kaj enkondukinte aldonvaloran imposton, la kirgiza registaro entute ŝajnas celanta al libera-merkata sistemo, kiu laŭcele stimulos kreskadon. Tiuj reformoj kondukis Kirgizion al la aliĝon al la MKO je la 20-a de decembro, 1998.

Demografio


- Etnoj: Kirgizoj 52,4%; rusoj 18,0%; uzbekoj 12,9; ukrainoj 2,5%; germanoj 2,4%; alioj 11,8%.
- Religioj: islamanoj 75%, rusaj ortodoksanoj 20%, alioj 5%
- Aĝgrupoj: :0-14 jaroj: 32,3% (viroj 16,5%, virinoj 15,8%)
:15-64 jaroj: 61,6% (viroj 30,2%, virinoj 31,4%)
:65+ jaroj: 6,1% (viroj 2,4%, virinoj 3,7%) (2004 takso)
- Logantara kreskado: 1,25% jare (2004 takso)
- Naskiĝoj: 22,13 naskiĝoj/1.000 loĝantoj (2004 takso)
- Mortoj: 7,19 mortoj/1.OO0 loĝantoj (2004 takso)
- Infana morteco: 36,81 mortoj / 1.000 viva naskiĝoj (2004 takso)
- Vivatendo ĉe naskiĝo: 67,84 jaroj (viroj 63,84; virinoj 72,05 (2004 takso)
- Fekundeco: 2,71 infanoj naskiĝitaj / virino (2004 takso)

Eksteraj ligoj

[http://www.mypostcard.net Fotaro (angle)] [http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/kg.html CIA world factbook] (CIA monda faktlibro angle) Kategorio:Kirgizio als:Kirgisistan ja:キルギスタン ko:키르기스스탄 ms:Kyrgyzstan th:ประเทศคีร์กีซสถาน zh-min-nan:Kyrgyzstan

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Kirgiza lingvo

Kirgiza lingvo (Kirgize: Кыргыз тили, Kyrgyz tili) estas nordokcidenta turkeca lingvo, kun Rusa estas la naciaj lingvoj de Kirgizio. Ĝiaj kodoj de ISO 639 estas kir kaj ky. Ĝi sonas tiel simile al la Kazaĥa ke oni povas maldistingi unu la alian. Ankaŭ parolatas en Ĉinio, Afganio, Kazaĥio, Taĝikio, Turkio, Uzbekio, estas proksimume 5 milionoj parolantoj. La kirgiza uzas modifitan cirilan alfabeton (en Kirgizio) kaj modifitan araban skribon (en Ĉinio). Latina skribo uziĝis dum 1928-1940 en Kirgizio, kaj ĝi ĝuas ree oficialan favoron, tamen vera uzo estas sporada kaj nekonsekvenca. La modifa cirila alfabeto enhavas ĉi adicioj, sonoj per la SAMPA tabelo:
majusklominusklonomosono
Ңң /N/
Үү /y/
Θθ /9/
Vidu ankaŭ: kirgizoj, Kirgizio. Kategorio:Tjurka lingvaro ja:キルギス語

Ĉinio

Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Geografio kaj loĝantaro

Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

Provincoj kaj teritorioj

Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn

La plej grandaj urboj

La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.

Etnoj

91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

Religio

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).

Ŝtato

La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

Historio

Vidu ĉe Historio de Ĉinio

Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto

Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.

Literaturo


- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国

Taĝikio

Geografio > Azio > Taĝikio ---- Dosiero:tj.gif Toĉikiston Lando en Centra Azio, membro de KSŜ.
- Landkodo: TJ.
- E-nomo: [a] Taĝikujo, Taĝikistano.
- Nacia nomo: Toĉikiston.
- Areo: 143.100 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto E. Raĥmonov (1994).
- Ĉefurbo: Duŝanbeo (602 mil).
- Urboj: Leninabad (106 mil), Kuljab (41 mil).
- Loĝantaro: 5.836 mil (1995), inter ili 60% taĝikoj, 24% uzbekoj.
- Ŝtatlingvo: taĝika.
- Kredantoj: islamanoj.
- Eksporto: kotono, nutraĵoj, fruktoj, legomaro, metalo.
- Pokapa GNP: 340 $.
- Provincoj:
  - Douchanbeo (urbo) 604 000 loĝantoj
  - Gorno-Badakhchan 161 000 loĝantoj, 63 700 kv.km.
  - Karotegin 1 085 000 loĝantoj, 28 400 kv.km.
  - Khatlon 1 703 000 loĝantoj 24 600 kv.km.
  - Khujand (Sughd) 1 559 000 loĝantoj 26 100 kv.km. eksteraj ligoj
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/asie/tadjikistan.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Taĝikio (france)] Kategorio:Taĝikio ja:タジキスタン ko:타지키스탄 simple:Tajikistan th:ประเทศทาจิกิสถาน zh-min-nan:Tajikistan

Uzbekio

Geografio > Azio > Uzbekio ---- Azio Azio Azio Uzbekio (Uzbekiston) estas lando en Centra Azio.
  • Landkodo: UZ.
  • E-nomo: [a] Uzbekistano; [o] Uzbeka Respubliko.
  • Nacia nomo: O‘zbekiston Respublikasi.
  • Areo: 447.400 kv.km.
  • Politika sistemo: evoluanta demokratio.
  • Ŝtatestro: prezidanto Islam KARIMOV (1993).
  • Ĉefurbo: Taŝkento (2.079 mil).
  • Adm. divido: 12 regionoj (Andijon Wiloyati, Bukhoro Wiloyati, Farghona Wiloyati, Jizzakh Wiloyati, Khorazm Wiloyati (Urganch), Namangan Wiloyati, Nawoiy Wiloyati, Qashqadaryo Wiloyati (Qarshi), Samarqand Wiloyati, Sirdaryo Wiloyati (Guliston), Surkhondaryo Wiloyati (Termiz), Toshkent Wiloyati), 1 aŭtonoma respubliko Qoraqalpoghiston (Nukus), 1 urbo Toshkent Shahri.
  • Urboj: Samarkando (272 mil), Andiĵan (194 mil), Namangan (181 mil), Kokand (136 mil), Buĥaro (114 mil), Fergana (114 mil) Ĥiva ( ).
  • Loĝantaro: 22.771.000 (1995), inter ili 60% uzbekoj, 9% rusoj.
  • Ŝtatlingvo: uzbeka.
  • Kredantoj: islamanoj.
  • Eksporto: kotono, kemiaĵoj, nutraĵoj, metalo, oro, tekstilaĵoj.
  • Pokapa GNP: 970 $.
  • Heredaĵo: Iĉan-Kala, Buĥara historia centro, Samarkando; uzbeka-kazaĥa eposo - Alfamiŝ (jc 19-20).

Historio

La unuaj historie konataj loĝantoj de la lando, la hindeŭropaj popoloj, alvenis el sia plej praa loĝtereno, probable suda Rusio, meze de la 3 jarmilo antaŭ Kristo, opinias la historiistoj. Antikve do uzbekio estis loĝata de iranaj popoloj kaj konata kiel du landoj: Ĥorezmo kaj Sogdio. La sogda lingvo estis dumtempe grava lingvo kaj floris ĝis la 6-a jarcento p.K. kiam ĝi estis anstaŭta de la Persa kaj la turkaj lingvoj. La ĉefaj urboj, precipe Buĥaro restis ĝis nun loĝataj precipe de taĝikoj persparolantoj. La turkaj popoloj ekloĝis la regiono nur post la 8-a jarcento p.K. La uzbekoj mem, el kiuj la moderna regno recevas sian nomon alvenis dum la 15-a jarcento.

Reĝlandoj de Ĥiva, Buĥaro, Kokando

Rusa koloniigo

Soveta periodo


-
ja:ウズベキスタン ko:우즈베키스탄 ms:Uzbekistan th:ประเทศอุซเบกิสถาน zh-min-nan:Uzbekistan


Biŝkeko

Biŝkeko (Biŝkek) estas la ĉefurbo kaj samtempe la politika, ekonomia kaj kultura centro de Kirgizistano. La urbo havas 600 000 da loĝantoj. Kirgizistano

Geografio

Kirgizistano Biŝkek situas en alto de 800 m super la marnivelo ĉe la norda parto de la ĝis 4800 m altan Ala-Too-montokresto, plilongiĝo de Tien Ŝan-montaro. Norde de la urbo etendiĝas onda steparo ĝis preskaŭ al Kazaĥstano. Proksime de la urbo fluas la rivero Ĉuj?.

Historio

La urbo evoluis el karavana ripozejo ĉe la silka vojo kondukanta tra la Tian-Ŝan-montaro. En 1825 konsturigis tie la uzbeka Ĥanpo de Kokand brikan fortikaĵon, kiun la rusaj soldatoj en 1862 okupis kaj detruis. La rusoj fondis tie garnizonon kaj la allogita rusaj kamparanoj eluzis la produkteman nigrateran grundon kaj la loko rapide disvolviĝis. En 1878 oni fondis la urbon Piŝpek tie. En 1926 la urbo iĝis la ĉefurbo de la novfondita soveta Kirgizio kaj samtempe alinomis ĝin al Frunse – laŭ Miĥail Vasiljeviĉ FRUNSE, kiu naskiĝis en Piŝpek kaj sukcese batalis en la Rusa Enlanda Milito en Centra Azio por la bolŝevismo. Kun la sendependeco de Kirgizistano rericevis la urbo sian malnovan nomon – en la kirgiza formo – kaj nomiĝas ekde tiam Biŝkek.

Nomo

kirgize la vorto biŝkekpiŝpek signifas ujon por kumiso. Ekzistas multaj legendoj, kiuj provas pruvi rilaton inter la urbo kaj tia ujo. Sciencaj kalrigoj opinias, ke la nomo estiĝis per popoletimologia klarigo (interpretado) de malnova vorto pri Loko sube ĉe la monto.

Biŝkek hodiaŭ

Pro la mallonga historio, Biŝkek ne havas historiajn konstruaĵojn. ĝi estas tipa soveta urbo kun grandaj placoj, tipaj platdomoj, grandaj popmpodomoj. La aerpoluado en Biŝkek estas tre malalta, kvankam en la proksimo situas preskaŭ la tuta industrio de Kirgizistano. Kategorio:Ĉefurboj ja:ビシュケク

Irano

Geografio > Azio > Irano ---- Azio thumb Irano - Iran - ايران Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi-tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo. Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.

vidu ankaŭ


- Historio de Irano
- Iranaj Artistoj
- Perslingva literaturo
- Listo de urboj de Irano
- Landnomoj

eksteraj ligoj


- [http://www.geocities.com/esagil1/arkiran.htm malnovega historio de Irano] (france)
- (1)[http://www.geocities.com/esagil1/iraniens.htm alveno de la unuaj iranaj popoloj en Irano] (france)
- [http://www.bahai.org/article-1-8-3-6.html la situacio de bahaanoj en Irano] (angle) Kategorio:Irano ja:イラン ko:이란 ms:Iran simple:Iran th:ประเทศอิหร่าน zh-min-nan:Iran

Persa imperio

La Persa Imperio estas la antikva granda imperio de la persoj. Ĝi etendiĝis kelktempe de hodiaŭa Turkio ĝis nordokcidenta Hindio kaj Egiptio. La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉ. 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉ. 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sassanidoj) ja:ペルシア帝国 ko:페르시아 제국

Rusa Imperio

La Rusia Imperio estis imperio de Rusio kiu daŭris de 1721 ĝis 1917. Ĝi estis fondita de Petro la Granda en 1721. Regis ĝin la caro, la imperiestro. La imperio rigardis sin posteulo de Bizanca Imperio. Interalie, la rusa imperio etendis eŭropan civilizon al Siberio, aneksis centran Azion, venkis Napoleonon. En la 19-a jarcento la rusa literaturo floris: Aleksander PUŜKIN, Fjodor DOSTOJEVSKI, Lev TOLSTOJ, ktp. En 1905, la imperio estis tiel malforta, ke Japanio venkis ĝin en milito en Manĉurio. La Granda Milito plue malfortigis la imperion tiel, ke ĝi estis renversita en la Rusia revolucio.

Post Rusia Imperio

Sekve de la revoluciaj okazaĵoj Rusio en marto 1917 iĝis respubliko kun provizora registaro kaj en novembro la regadon transprenis sistemo de sovetoj kiuj konsistis el deputitaj laboristoj kaj soldatoj. De tiam oni parolis pri Soveta Rusio. Tiu en 1922 kiel Rusa Federacia Socialisma Soveta Respubliko (RSFSR) fariĝis parto de la nove fondita Sovetunio. En 1991 la Rusa Federacio denove fariĝis komplete memstara ŝtato, Sovetunio dissolviĝis.

Vidu


- Listo de caroj de Rusio
- Sovetunio
- Rusio Category:Historio de Rusio ja:ロシア帝国 th:จักรวรรดิรัสเซีย

Soveto

Soveto estas revolucia konsilio, kiun elektas ordinare ne la tuta loĝantaro de iu ŝtato, provinco aŭ urbo, sed iu revolucia grupo, ekz. laboristoj, kamparanoj, soldatoj, eĉ anoj de iu certa profesio. Ofte sovetoj formiĝis spontane dum revolucioj. La vorto "soveto" devenas de la ruslingva cове́т. Revolucia popolkonsilio memregada en Rusujo dum la revolucioj de 1905a kaj 1917a jaroj, kiun la bolŝevistoj rigardis novtipa formo de ŝtatregado. Tiusence sovetoj estas rimedo de la diktaturo de la proletaro. Sovetoj formas hierarkion; sovetoj de iu nivelo elektas la sovetojn de pli alta nivelo. Kontraŭe al la plej multaj parlamentoj la mandato de soveto estas imperativa, tio estas, elektantoj rajtas preskribi al sovet(an)o, kiel decidi pri certaj demandoj. La elektantoj de soveto povas ĉiam malelekti ĝin kaj enoficigi alian. Tiusence sovetoj estas rimedo de rekta demokratio. En Sovetio, administrata de la Supera Soveto (Верховный Совет, verĥovnij savjet), sovetoj estis elektitaj de la popolo, sed kandidatiĝo eblis nur tra la komunisma partio. Category:historio de Rusio ja:ソビエト

5-a de decembro

Historio > Tagoj > la 5-a de decembro ---- La 5a de decembro estas la 339-a tago de la jaro (la 340-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 26 tagoj restas. La 5an de decembro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1782 : Martin VAN BUREN
- 1890 : Fritz LANG, Aŭstrio
- 1901 : Walt DISNEY
- 1903 : Johannes HEESTERS

Mortoj


- 1791 : Wolfgang Amadeus MOZART.
- 1870 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1925 : Władysław Stanisław REYMONT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nikolaotago : Nederlandaj infanoj trovas donacojn lasitaj de Sankta Nikolao ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj redaktokonflikto. ja:12月5日 ko:12월 5일 simple:December 5 th:5 ธันวาคม

1936

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1936 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1936 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno
- 18-a de septembro Skismo de UEA per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo en Londono.
- Hans Hermann KÜRSTEINER ĉefdeledito de Svisio
- Eklernis Esperanton: Vladimír MOHAPL
- Malpermeso de agado por Esperanto en Germanio.
- Rapidvortoj refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Eko de la Hispana Enlanda Milito.
- Carl VON OSSIETZKY liberigita.

Naskiĝoj


- DEGUĈI Kjotaro
- 17-a de majo : Usono : Dennis HOPPER
- 17-a de junio : Ken LOACH
- 15-a de novembro : Wolf BIERMANN

Mortoj


- Josef EISELT
- 18-a de januaro : Britio : Rudyard KIPLING
- 11-a de junio : Robert Erwin HOWARD
- 12-a de junio : Karl KRAUS
- 18-a de junio : Maksim GORKIJ
- 15-a de aŭgusto : Italio : Grazia DELEDDA
- 19-a de aŭgusto : Hispanio : Federico GARCIA LORCA
- 10-a de decembro : Italio : Luigi PIRANDELLO ----
1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1936年 ko:1936년 simple:1936 th:พ.ศ. 2479

31-a de aŭgusto

---- Historio > Tagoj > la 31-a de aŭgusto ---- La 31-a de aŭgusto estas la 243-a tago de la jaro (la 244-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 122 tagoj restas. Je la 31-a de aŭgusto okazis, interalie:

Eventoj


- 1958 Kubaj revoluciistoj fine konkeris tutan Sierra Maestra kaj preparigis por eliri al malaltaj regionoj de la lando.

Naskiĝoj


- 1870 : Maria MONTESSORI, edukistino
- 1879 : Alma MAHLER, komponisto
- 1907 : Johannes WESTEN
- 1928 : Georges LAGRANGE, franca Esperanto-verkisto

Mortoj


- 1688 : John BUNYAN, poeto
- 1867 : Charles BAUDELAIRE, verkisto
- 1986 : Henry MOORE, brita skulptisto
- 2002 : Lionel HAMPTON, ĵazmuzikisto

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- 30-a de aŭgusto | 1-a de septembro
- 31-a de julio | 30-a de septembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:8月31日 ko:8월 31일 simple:August 31 th:31 สิงหาคม

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

21-a de decembro

Historio > Tagoj > la 21-a de decembro ---- La 21-a de decembro estas la 355-a tago de la jaro (la 356-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 10 tagoj restas. Je la 21-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1917 : Heinrich BÖLL, Germanio
- 1937 : Jane FONDA

Mortoj


- 1375 : Giovanni BOCCACCIO
- 1908 : P. DIAKONOV
- 1935 : Kurt TUCHOLSKY, Germanio
- 1958 : Lion FEUCHTWANGER, Usono
- 1996 : Christine BRÜCKNER, Germanio

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 20-a de decembro | 22-a de decembro
- 21-a de novembro | 21-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:12月21日 ko:12월 21일 simple:December 21 th:21 ธันวาคม

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

1992

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1992 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1992 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Nedatitaj


- 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Fabio Alonso Ruiz ORTEGA eklernas Esperanton.
- 15-a de aprilo : Vjetnamo akiras sian konstitucion.
- Aŭstrio : Thomas KLESTIL elektatas prezidento.
- Fina disiĝo de Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko. Eliras Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino. Serbio kaj Montenegro kreas novan Jugoslavion.
- Kreita Ehmay ghee chah.
- UNO : Boutros BOUTROS GHALI anstataŭigas Javier PÉREZ DE CUELLAR kiel ĝenerala sekretario. Bosnio aniĝas, kaj Eŭropa Unio kaj Usono rekonas ĝian sendependecon. Krome aniĝas: Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥstano, Kirgizistano,Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikistano, Turkmenistano kaj Uzbekistano.
- Estonio : Lennart MERI elektatas prezidento.
- Rumanio : Dua el du unuaj demokratiaj elektoj.
- Kroatian sendependecon agnoskas Usono.
- Israelo : Yitzhak Rabin elektatas ĉefministro. Granda venko de la maldekstruloj post multaj jaroj.
- Maŭricio : Cassam UTEEM elektatas prezidento.
- Kartvelio: Demokratie elektita prezidento Z.Gamsaĥurdia renversiĝas.
- Afganion unuigas la Norda Alianco.
- Kameruno, Kongolo Brazavila, Malio : Unuaj multpartiaj elektoj.

Datitaj

Aŭgusto


- En aŭgusto, la ŝtatestroj de la Sud-Afrika Evolu-Kunordiga Konferenco kunvenis en Windhoek, Namibio, kaj subskribis deklaracion kaj traktaton establigante la novan organizaĵon, la Sud-Afrika Evolu-Komunumo.

Oktobro


- 31-a de oktrobro : Frumatene komenciĝis armita konflikto inter Inguŝio kaj Nord-Osetio en la sudo de Rusio. Kvankam la milita fazo daŭris nur 6 tagojn, la streĉo de rilatoj daŭras ĝis nun.

Decembro


- 1-a. UN-rezolucio kondamnas la serbojn kiel ĉefagresanfojn, en Bosnio. El ia militregiono multiĝas raportoj pri sistemaj perfortoj de virinoj kaj pri koncentrejoj.
- 2-a. Germana parlamento ratifas la kontrakton de Maastricht.
- 3-a. Eksa GDR-ĉefo Honecker en proceso neas ĉian kulpon pri politikaj viktimoj.
- 3-a. Nova leĝo permesas israelajn kontaktojn kun PLO-reprezentantoj. -
- 6-a. Hinduoj detruas moskeon en Ayodhya kaj kaŭzas tumultojn en Hindio, Pakistano kaj Bangladeŝo.
- 6-a. La svisa popolo voĉdonas kontraŭ ia aliĝo al Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
- 7-a. Prezidanto Kuĉan kaj liberaldemokratoj venkas en Slovenio.
- 8-a. JELCIN nomumas la reformemuton GAJDAR ĉefministro de Rusio.
- 9-a. Armitaj UN-trupoj invadas Somalion por helpi ai la malsatanta popolo.
- 10-a. Portugala parlamento ratifas la kontrakton de Maastricht.
- 10-a. Rigorberta MENĈU, defendantino de la indiĝenaj rajtoj en Gvatemalo, ricevas - la Nobepacpremion.
- 10-a. La germana registaro ekmalpermesas novnaziajn grupiĝojn reage al iliaj atakoj kontraŭ eksterlandanoj.
- 11-a. Sukcesa konferenco de Eŭropa Komunumo en Edinburgo.
- 13-a. La liĥtenŝtejna popolo voĉdonas por la aliĝo ai Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
- 15-a. Post solvo de la parlamenta krizo, la nova rusia ĉefministro ĈERNOMIRDIN promesas daŭrigi reformojn kun modifoj.
- 17-a. Reage al murdo de israela soldato fare de la radikala organizajo Hamas, la jerusalema registaro deportas 400 palestinanojn al Libano.
- 19-a. La nova prezidanto de Sud-Koreio nomiĝas KIM Jung Sam. Opoziciulo Kim Dae Jung fiaskas.
- 20-a. Prezidanto de Serbio Slobodan MILOŜEVIĈ reelektita. Opozicia kandidato Panid postulas nuligon de la, laŭ lia opinio, manipulutaj elektoj.
- 20-a. Unuafoje pluraj kandidatoj - prezentas sin en komunumaj elektoj en Kubo.
- 30-a. Brazila prezidanto COLLOR demisias sub premo de koruptada suspekto.

Naskiĝoj

Mortoj


- 16-a de februaro : Jânio QUADROS
- 6-a de aprilo : Isaac ASIMOV, sciencfikcia verkisto
- 23-a de aprilo : Satjaĵit RAY
- 28-a de aprilo : Francis BACON, pentristo
- 6-a de majo : Marlene DIETRICH
- 4-a de septembro: João MASIERO
- Árni BÖDVARSSON
- Albertino dos SANTOS MATIAS ----
1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1992 ja:1992年 ko:1992년 simple:1992 th:พ.ศ. 2535

Demokratio

Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Demokratio ---- Demokratio estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. (Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.) En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, amaskomunikilojn liberajn el ĉia subbpremoj, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: la leĝofaranta, la realiganta (praktike administranta) kaj la juĝa branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicio oni pli akcentas la popolan suverenecon. Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetio, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte, sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estus la socialisma demokratio, kiu estiĝis per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma Stalinismo, kaj tial nun havas plu nur malmultajn subtenantojn.

Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio

Laŭ la nuntempe plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj : ; • Egaleco. : Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. ~ Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj. ; • Leĝeco. : Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto. ; • Libereco. : Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). ~ Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere influas la politikan vivon. ; • Sekvado de la ĝenerala intereso : Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono. Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.

Ide-historia rimarko

La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la 16-a jarcento en LA BOETIE kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel GrotiusThomas HOBBES ellaboris la koncepton Socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques ROUSSEAU provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo : ; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto; ; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido. Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malagaleca socio, kaj (legu la "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere pivileĝitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotio de la popolo.). Intertempe la antaŭe negativa sono de la nocio paliĝis. Tiun negativan sonon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksona tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto SARTORI, oni nomu la modernan demokration "liberaldemokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio. La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civilaj rajtoj, protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la (en Hago, ĝi ricevis internacijuran validecon. La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭdemokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj! Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj! Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas privileĝiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn. Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikoloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.

La naskiĝo de demokratio


- En antikva Helenio demokratio ekis en Ateno en jaro -508, kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj.
- En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj la Plebo, poste la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokrata, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlanadaj militoj.
- Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn)
- Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis certaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto. ja:民主主義 ko:민주주의 simple:Democracy th:ประชาธิปไตย

Centra Azio

Geografio > Azio > Centra Azio ---- Natura regiono, interna parto de Azio, kiu enspacigas teritoriojn interne de Ĉinio kaj Mongolio, kaj ankaŭ inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio,