Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Klasifiko De Etnoj

Klasifiko de Etnoj

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj ---- Pristudo kaj priskribo de popoloj baziĝas sur scienca sistemigo. Per klasifiko oni distingas popolojn kaj popolgrupojn, kiuj loĝas en la sama geografia areo, havas la saman nivelon de socia kaj ekonomia evoluo kaj havas komunaj kulturajn trajtojn. Ĉiu el nomitaj ecoj estas grava por studo de iu etna evento, ekzemple, surbaze de parenceco oni povas pristudi kaj klasifiki popolojn kun komuna genezo kaj kulturo - tio estas etnogenetika esploro. Sed por ĝenerala karakterizo de popoloj kaj ilia loko inter aliaj, bezonas esploron pli fundamentaj klasifikaj trajtoj, kiaj estas (1) geografia, (2) antropologia, (3) lingva kaj (4) ekonomia-kultura aparteno. Ekzistas ankau aliaj, duagradaj principoj de klasifiko, ekzemple religia aparteno. I. GEOGRAFIA KLASIFIKO Ĝi subkomprenas dividon de la homaro en grupoj kaj popoloj lau ilia loĝloko sen konsidero de la genezo, nivelo de socia aŭ ekonomia evoluo, kulturan aspekton. Pro tio geografia klasifiko pli taŭgas por celoj de popolnombrado, sed ne por esploro. Diversaj landoj havas diferencaj sistemojn de geografia klasifiko, chi tie estas prezentita unu el ili:
  1. Popoloj de Afriko (grupoj: orienta, okcidenta, norda, suda);
  2. Popoloj de Aŭstralio kaj Oceanio (grupoj: Aŭstralio kaj Tasmanio, Polinezio, Mikronezio, Melanezio);
  3. Popoloj de Ameriko (grupoj: norda, centra, suda);
  4. Popoloj de Eŭropo (grupoj: okcidenta, orienta, norda, suda, eŭropa Rusio);
  5. Popoloj de Azio (grupoj: okcidenta, suda, sud-orienta, orienta, centrazia, Siberio, Kaŭkazio).
II. LINGVA KLASIFIKO Por etnogenetika esploro foje decidan signifon havas informoj pri lingva historio. Evidentigo de lingva parenceco inter popoloj ofte samsignifas genetikan parencecon, malgraŭ tio ke povas estis ili tre diferencas laŭ kulturo kaj ekonomio, kio klarigeblas per historiaj kondiĉoj. Ĉi tiu cirkonstanco iomete limigas signifon de lingva klasifiko por etnografiaj esploroj, tamen ĝia valoro gravas. Restaŭro de lingva historio okazas helpe de kompara-historia lingvoscienco, kiu uzas metodon de komparo de lingvoj, kiuj devenas de la sama pralingvo, estante ĝiaj dialektoj. Du aŭ pli da lingvoj estas parencaj, se ili prezentas rezulton de la evoluo de la sama lingvo. Ekzemple, pola kaj slovena estas parencaj lingvoj, ĉar ili devenas de komuna praslava lingvo kaj kun aliaj slavidaj lingvoj - rusa, ukraina, serba, kroata, bulgara, kreas apartan grupon. La samo okazas pri t.n. romidaj lingvoj - franca, itala, hispana, k.t.p. aŭ iranaj lingvoj - persa, taĝika, kurda. Plia esploro trovis multan komunan inter supremenciitaj grupoj, ekzemple, inter itala kaj persa lingvoj. Parencaj lingvogrupoj formigas pli vastan komunumon - lingvofamilion. Ekzistas ĉirkaŭ 35 grandaj lingvofamilioj kaj ankaŭ kelkaj izolitaj lingvoj (japana, korea, eŭska), kies aparteno al iu konata lingvofamilio ne estas ebla pro la granda diferenco de ĝiaj lingvaj karakteraĵoj. Jen pleje konata etnolingva klasifiko de popoloj laŭ lingvofamilioj: Altaja Familio - Aŭstralia Familio - Aŭstronezia Familio - Aŭstro-Azia Familio - Ĉino-Tibeta Familio - Ĉukotko-Kamĉatka Familio - Dravida Familio - Eskimo-Aleuta Familio - Hindeŭropa Familio - Indianaj familioj kun 10 branĉoj - Kaŭkazia Familio - Kojsana Familio - Kongo-Kordofana Familio - Nilo-Sahara Familio - Parataja Familio - Papuaj familioj kun 5 branĉoj - Semido-Ĥamida Familio - Urala Familio - ankaŭ 9 etnofamilioj kun solaj izolitaj lingvoj: Ajnuoj - Andamananoj - Buriŝoj - Japanoj - Jukagiroj - Ketoj - Koreoj - Nivĥoj - Eŭskoj III. ANTROPOLOGIA KLASIFIKO Antropologio studas fizikaj diferencojn de homoj, kiuj historie formiĝis pro la evoluo en diversaj natur-geografiaj cirkonstancoj. Tiujn diferencojn oni antaŭe nomis rasaj, imagante rason kiel kolekton de homoj, kiuj montras ĉe sia skeleto kaj aliaj korpaj trajtoj la samajn heredajn karakterojn, kaj kuniĝas ĉirkau unu meza centra tipo. La rasa divido tamen montriĝis ne science tenebla, kaj estas tute forlasita de moderna antropologio. IV. EKONOMIA-KULTURA KLASIFIKO Inter nomitaj klasifikoj de mondaj popoloj, nur ekonomia-kultura klasifiko estas pure etnografia. Ĝi baziĝas sur etnografiaj metodoj de esploro de mastrumaj kaj kulturaj tradicioj de popoloj. Ĉi tiu sistemo montras rezultojn de pristudo de etna genezo kaj historio, originon kaj evoluon de mastrumado kaj materia kulturo, historiajn kaj kulturajn ligoj inter diversaj etnoj.

Etnografio

Homscienco > Antropologio > Etnografio ---- Etnografio (en greka lingvo: ethnos (εθνος) - "tribo, popolo", grapho (γραφω) - "mi skribas"; laŭvorte - "priskribo de popoloj") estas socia scienco, kiu esploras etnojn, ilian etnogenezon kaj dislokigon, komunajn kaj apartajn formojn de la vivo kaj kulturo, leĝkonformecon de genezo kaj evoluo, kulturajn kaj historiajn rilatojn. La termino unue aperis en 1607. Ĝi estis menciita kiel nomo de multaj seriaj eldonoj, sed jam en 1839 en Parizo fondiĝis nova societo sub la nomo Etnologio. Ĉi tiu vorto ankaŭ devenas de greka kaj signifas - "studo pri popoloj". En Germanio oni uzis samtempe du terminojn: Volkskunde - pristudo de propra popolo, kaj Völkerkunde - priskribo de fremdaj popoloj. En Rusio ĉi tiu scienca disciplino estis nomita "Popolstudado" kaj en anglalingvaj landoj - "Kultura kaj socia antropologio". Supremenciitaj terminoj diferenciĝas ne nur laŭ nomoj, sed ili diversmaniere traktas studobjekton, ĉu homo, ĉu socio, popolo aŭ kulturo. Malgraŭ ekzisto de diversaj malnovaj kaj novaj teorioj kaj fluoj, rimarkeblas alproksimiĝo de opinioj pri la senco de la termino Etnografio, nome, specifika studobjekto estas popolo, ne laŭ senco de loĝantaro, grupo de homoj aŭ nacioj, laboruloj, sed kun senco kiu korespondas al malnovgreka vorto - etno. Kelkaj etnografoj: Tibor SEKELJ Rilataj artikoloj:
- Etno
  - Etnolisto - Plej Multnombraj Etnoj
  - Etnonimo
  - Klasifiko De Etnoj
- Lingvo
- Raso
- Religio RIMARKO: Oni povas tute libere uzi ĉiujn artikolojn el Monda Faktolibro pri etnoj kaj etnogrupoj.

Afriko

Geografio > Kontinentoj > Afriko ---- Kun areo de 30.271.000 km2, Afriko estas tre granda kaj varma kontinento, kaj havis 805.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1.995 malsamajn lingvojn en Afriko. Ekz. Niĝerio havas 427 indiĝenajn lingvojn. [http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Esperanto en Afriko] La origina Afriko estis la romia provinco Africa, kies teritorio proksimumas la nunan Tunizion. Regionoj:
- Nord-Afriko
- Subsahara Afriko
Afriko havas 53 sendependajn landojn:
- Alĝerio
- Angolo
- Benino
- Bocvano
- Burkino
- Burundo
- Centr-Afrika Respubliko
- Ĉado
- Ebur-Bordo
- Egiptio
- Ekvatora Gvineo
- Eritreo
- Etiopio
- Gabono
- Gambio
- Ganao
- Gvineo
- Gvineo Bisaŭa
- Ĝibutio
- Kabo-Verdo
- Kameruno
- Kenjo
- Komoroj
- Kongo Brazavila
- Kongo Kinŝasa
- Lesoto
- Liberio
- Libio
- Madagaskaro
- Malavio
- Malio
- Maroko
- Maŭricio
- Maŭritanio
- Mozambiko
- Namibio
- Niĝerio
- Niĝero
- Ruando
- Sao-Tomeo kaj Principeo
- Sejŝeloj
- Senegalo
- Siera-Leono
- Somalio
- Sud-Afriko
- Sudano
- Svazilando
- Tanzanio
- Togo
- Tunizio
- Ugando
- Zambio
- Zimbabvo kaj unu pridisputatan teritorion:
- Okcidenta Saharo kaj kelkajn eksterteritoriaĵojn:
- Acoroj kaj Madejro (Portugalio)
- Ceŭto kaj Melilo (Hispanio)
- Kanarioj (Hispanio)
- Reunio kaj Majoto (Francio)
- Brita Hindoceana Teritorio
- Princ-Eduardaj Insuloj kaj Marioninsuloj (Sudafriko)
- Sankta Heleno (Britio)
- Buvetinsulo (Norvegio)
- Herda kaj Makdonaldaj Insuloj (Aŭstralio)
Dosiero:afriko-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/afriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Afriko ja:アフリカ ko:아프리카 ms:Afrika simple:Africa th:ทวีปแอฟริกา zh-min-nan:Hui-chiu

Oceanio

Geografio > Mondparto > Oceanio ---- Oceanio estas termaso, kiu inkluzivas la kontinenton Aŭstralio kaj multajn insulojn de Pacifiko. Ĝi havas areon de proksimume 8.500.000 km2, kaj proksimume 30.000.000 homoj loĝas tie. Oni povas dividi la Pacifikajn insularojn en tri grupojn: Melanezio , Mikronezio, kaj Polinezio. Melanezio inkluzivas la grandan insulon Nov-Gvineo. Nur en Nov-Gvineo oni parolas proksimume mil malsamajn indiĝenajn lingvojn. Ĝi estas regiono de granda lingva diverseco. Kaj, laŭ studoj de mitokondriaj genoj, regiono de tre granda gena diverseco.
- Aŭstralio
- Melanezio: ::Fiĝioj ::Salomonoj ::Vanuatuo
- Papuo-Nov-Gvineo
- Mikronezio: ::Federacio de Mikronezio ::Marŝaloj ::Palaŭo
- Polinezio: ::Franca Polinezio (kun Tahitio) ::Havajo ::Kiribato ::Nov-Zelando ::Nauro ::Samoo ::Tongo ::Tuvalo
- Diversaj insuletoj: ::Usonaj Malgrandaj Insuloj Vidu ankaŭ Nova Mondo Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Oceanio ja:オセアニア ko:오세아니아 ms:Oceania simple:Oceania th:โอเชียเนีย zh-min-nan:Tāi-iûⁿ-chiu

Tasmanio

Tasmanio estas insulo ĉe la bordoj de Aŭstralio, subŝtato de la Aŭstralia Unio. Nelaste Tasmanio famas pro tio, ke la lokaj loĝantoj estis plene buĉitaj de la koloniistoj: ne restis eĉ unu. La ĉefurbo de Tasmanio estas Hobart. Tasmanio, laŭ kelkaj fontoj, iĝis naskoloko de la verda (ekologia) movado (1970aj jaroj).

Transportado

Regulara fervoja transportado estis ĉesigita en 1977, ekde tiam aŭtovojoj estas la ĉefa maniero atingi lokojn. Trajnoj plu estas uzataj por kargotransportado kaj por amuzo de turistoj. Tasmanio estas ligita kun Aŭstralio per pramo: la pramŝipoj Spirit of Tasmania I kaj Spirit of Tasmania II itineras ĉiunokte inter Tasmanio kaj la kontinenta urbo Melburno. Ankaŭ, la Spirit of Tasmania III itineras inter Tasmania kaj la kontinenta urbo Sidnejo. Tamen, ŝipoj fariĝas malpli favora ol flugo, ĉar flugo estas pli malkara. Kategorio:Insuloj Kategorio:Aŭstralio ja:タスマニア州 ko:태즈메이니아 simple:Tasmania th:เกาะแทสเมเนีย

Polinezio

Geografio > Oceanio > Polinezio ---- Polinezio (el la helena: "Multaj Insuloj") estas granda insularego de Oceanio. Inter la landoj kaj insuloj de Polinezio troviĝas:
- Bakerinsulo (Usona)
- Franca Polinezio (kun Tahitio)
- Hoŭlando (Usona)
- Havajo (Usona ŝtato)
- Insularo Cook (Nov-Zelanda)
- Kingmanrifo (Usona)
- Kiribato
- Pitcairn (Brita)
- Nauro
- Niuo (Nov-Zelanda)
- Nov-Zelando
- Palmiro (Usona)
- Paskinsulo
- Samoo
- Usona Samoo (Usona)
- Valiso kaj Futuno
- Tokelao (Novzelanda)
- Tongo
- Tuvalo ja:ポリネシア ko:폴리네시아 zh-min-nan:Polynesia

Melanezio

Geografio > Oceanio > Melanezio ---- Melanezio (de la Helena, "Nigr-insularo", nomo donita de ol melanezianoj multpli palaj eŭropanoj) estas unu el la tri ĉefaj insularoj de Oceanio. En Melanezio troviĝas, interalie:
- Fiĝioj
- Nov-Kaledonio (Franca)
- Nov-Gvineo (ŝtato Papuo-Nov-Gvineo kaj Indonezia provinco Irian Jaya)
- Salomonoj
- Vanuatuo ja:メラネシア ko:멜라네시아 zh-min-nan:Melanesia

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Azio

Geografio > Kontinentoj > Azio ---- Kontinentoj Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio. Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn. :Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso. Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon] ------- EdE-A > Azio Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo. Kategorio:Kontinentoj ! ja:アジア ko:아시아 ms:Asia simple:Asia th:ทวีปเอเชีย zh-min-nan:A-chiu

Kaŭkazio

Geografio > Azio > Kaŭkazio ---- Kaŭkazio (kartvele - Kavkasia; ruse - Kavkaz; angle - Caucasus) estas vasta teritorio inter Nigra, Kaspia kaj Azova maroj. Ĝi etendiĝas de Kuma-Maniĉa kavaĵo - norden ĝis Irano kaj Turkio - suden, kaj de Kubana elfluejo - okcidenten ĝis Apŝerona duoninsulo - orienten.

Teritorio

Ĝia areo estas ĉirkaŭ 400 mil kvadrataj kilometroj, kie loĝas pli ol 30 milionoj da homoj. Centra akso de la regiono estas montara ĉeno de Granda Kaŭkazo, kiu dividas ĝin je du partoj - Norda Kaŭkazio kaj Suda Kaŭkazio, kaj prezentas naturan limon inter modera kaj subtropika zonoj. Geografie al Kaŭkazio apartenas ankaŭ nordorienta parto de Turkio, parto de Rostova kaj Kalmikia regionoj de Rusio.

Naturo

Naturo de Kaŭkazio estas tre diversa. Ĉi tie originale kombinas sekecaj pejzaĝoj kaj humidaj subtropikoj. Tian najbarecon de varmaj maroj kaj glaciaj montoj vi trovos tre malofte. Multaj kaŭkazaj montopintoj estas kovritaj de eterna neĝo kaj glacio. Kelkaj el ili - Elbrus (5642 m), Diĥtaŭ (5205), Ŝĥara (5068), Kazbek (5033), superas okcidenteŭropan Blankan Monton laŭ alteco.

Riveroj

Riveroj de Kaŭkazio apartenas al kaspia, nigra kaj azovaj maroj. Plimulto de ili ne taŭgas por navigado, escepte de Mtkvari (Kura), Kuban kaj Rioni. Sed ili estas uzataj por irigacio, lignoflosado kaj konstruado de hidroelektrostacioj. Ĉefaj riveroj de Kaŭkazio estas: Kura (Mtkvari, 1364 km), Kuban (906), Kuma (802), Tergi (Terek, 623), Rioni (327).

Lagoj

Kaŭkaziaj lagoj estas negrandaj, sed estas gravaj kiel naturaj akvorezervejoj, kiuj permesas reguligi akvonivelon en riveroj kaj pligrandigi fiŝan riĉecon. La plej granda el lagoj estas Sevan. Dank’ al pitoreska naturo multaj lagoj fariĝis lokoj de turismo kaj ripozo.

Politika mapo

Nun teritorio de Kaŭkazio eniras en konsisto de 4 sendependaj ŝtatoj: Kartvelio (69,7 kv.km), Armenio (29,8), Azerbajĝano (86,6) kaj Rusio (254,3). Mem Rusia Federacio estas prezentita en Kaŭkazio de jenaj administraj subjektoj: Krasnodara regiono (76,0), Stavropola regiono (66,5), Adigeio (7,6), Karaĉajio-Ĉerkesio (14,1), Kabardio-Balkario (12,5), Nord-Osetio (8,0), Inguŝio (4,6), Ĉeĉenio (15,9), Dagestano (50,3). Dosiero:Politika-Mapo-de-Kaŭkazio.gif

Loĝantaro

Laŭ sia etna konsisto Kaŭkazio estas ege komplika kaj bunta regiono. Ĉi tie oni parolas pli ol 40 lingvojn. Plimulto de kaŭkazianoj apartenas al eŭropa antropologia raso. Pli ol duono de la loĝantaro estas posteuloj de Kristana kredo, aliaj - islamanoj. Laŭ lingva klasifiko kaŭkazianoj dividiĝas jene:
- Kaŭkazia lingvaro.
  - Kartvela grupo: Kartveloj (3.900.000)
  - Adige-Abĥaza grupo: Abĥazoj (95.000), Abazinoj (31.000), Kabardanoj (304.000), Ĉerkesoj (50.000), Adigoj (115.000).
  - Naĥa grupo: Ĉeĉenoj (840.000), Inguŝoj (200.000).
  - Dagestana grupo: Avaroj (540.000), Lesginoj (430.000), Lakoj (110.000), Darguanoj (32.000).
- Altaja lingvaro.
  - Turka grupo: Azerbajĝananoj (5.800.000), Kumuĥoj (255.000), Karaĉajanoj (140.000), Balkaroj (69.000).
  - Mongola grupo: Kalmikoj (218.000)
- Hindeŭropa lingvaro.
  - Slava grupo: Rusoj (8.100.000), Ukrajnanoj (350.000). Multaj el ili deklaras sin al kozakoj.
  - Greka grupo: Grekoj (120.000).
  - Irana grupo: Osetoj (570.000).
  - Armena grupo: Armenoj (4.300.000). Malgraŭ la etna, religia kaj lingva diverseco, kaŭkazianojn forte ligas politikaj kaj ekonomiaj interesoj, ankaŭ komuna historia sorto, komunaj longedaŭraj bataloj kontraŭ eksteraj invadantoj kaj certe, simileco de kulturoj kaj kutimoj. Al la beleco de Kaŭkazia naturo, al la vivo kaj moroj de ĝiaj enloĝantoj estas dediĉitaj multaj literaturaĵoj, menciindas: “Kaŭkazio” - verkaĵo de A.Dumas (Patro), poemo de Puŝkin "Kaŭkazia kaptito", romano de Lermontov “Heroo de nia tempo”, romanoj de Tolstoj “La kozakoj” kaj “Haĝi Murad”.

Urboj

Pli ol duono de kaŭkazianoj loĝas en urboj. La plej alta procento de urbanoj estas en Nord-Osetio - 68% kaj en Armenio - 66%, la plej malalta - en Dagestano 39%. Tri kaŭkaziaj grandurboj havas pli ol unu miliono loĝantoj (Baku,Tbilisi, Erevan), 10 urboj - pli ol 200 mil loĝantoj, 8 - pli ol 100 mil loĝantoj kaj 15 - pli ol 50 mil loĝantoj. Jen la pli gravaj urboj: Baku (1.757.000), Tbilisi (1.264.000), Erevan (1.215.000), Krasnodar (620.000), Ĝoĥarkale (Grozno, 401.000), Soĉi (337.000), Vladikavkaz (320.000), Stavropol (318.000), Maĥaĉkala (315.000), Ganĝa (232.000), Nalĉik (207.000), Gumri (206.000), Kutaisi (200.000). Urboj en Kaŭkazio aperis en diversaj tempoj kaj kondiĉoj. El ekzistantaj urboj la plej antikvaj estas: Erevan (estas konata de 782 jaro a.K. kiel urarta fortikaĵo Erebuni), Kutaisi (estas konata de 6 jc a.K. kiel ĉefurbo de legenda Kolĥetia reĝlando sub la nomo Aia), Vani (malgranda urbo en okcidenta Kartvelio), Dioskuriada (nuntempa Soĥumi), Pasis (nuntempa Poti), Barda (ĉefurbo de Kaŭkaza Albanio) ka. Nordkaŭkaziaj urboj estas sufiĉe junaj- aperis en 17-18 jarcentoj, ekskluzive de tiuj, situantaj ĉe la bordo de Nigra Maro.

Ekonomio

Kaŭkazio estas riĉa je naturaj krudaĵoj: nafto (Baku, Grozno, Majkop), gaso (Krasnodara kaj Stavropola regionoj), fero (Daŝkesan), volframo kaj molibdeno (Tirniauz), zinko kaj plumbo (Sadon), mangano (Ĉiatura). Nun oni efektivigas projektojn por konstruado de petrolo- kaj gasoduktoj de Mezazio kaj Kaŭkazio al Okcidento. Krasnodara kaj Stavropola regionoj estas ĉefaj produktantoj de greno kaj legomaro, subtropikaj zonoj de Kartvelio kaj Azerbajĝano - de citrusoj, teo kaj vinbero. Armenio specialiĝis pri konstrumaterialoj kaj preciza industrio. Rustavi kaj Sumgajt estas novaj urboj, konstruitaj dum sovetaj tempoj kun industria profilo: metalurgio, kemio. Montaraj regionoj okupiĝas ĝenerale pri brutbredado. Ĉe la bordoj de Nigra maro situas gravaj havenurboj Batumi, Poti, Novorosijsk, de kie efektivigas chefaj komercaj rilatoj kun fremdlandoj. En Kaŭkazio troviĝas multaj naturaj rezervejoj, ankaŭ gravaj kurortzonoj - nordkaŭkaziaj mineralakvoj (Pjatigorsk kaj Kislovodsk), ĉenigramara bordregiono (inter Anapa kaj Batumi) k.a. Ĝi prezentas centron de turismo kaj alpinismo.

Historio

Kaŭkazio ofte figuris en la legendoj de antikva Grekio; Prometeo estis alĉenita al Kaŭkaza monto, kaj Jason kaj liaj Argonautoj serĉis la Oran ŝafofelon ĉe kolĥoj. Persoj, Ĥazaroj, Araboj, Hunoj, Mongoloj, Turkoj multfoje invadis regionon, kio kauzis ĝian etnan, religian kaj lingvan kompleksecon. Rusoj aperis ĉi tie dum 18-19aj jarcentoj post serio de militoj kun Persio kaj Turkio. La popoloj de Kartvelio kaj Armenio, plejparte Kristana, akceptis Rusan hegemonion kiel protekto de Turka persekutado. En Azerbaiĝano, Dagestano, kaj la historia regiono de Ĉerkesio, la popolo estis ĝenerale Islama. Ili amare batalis kontraŭ Rusa penetro kaj estis trankviligita nur post la Ŝamila ribelo. En la 2a mondmilito germanaj militfortoj invadis (julio, 1942) por okupi naftoriĉajn regionojn, sed en januaro de 1943 ili estis forpelita de Soveta armeo. Post la disfalo de Sovetunio, sudkaŭkaziaj nacioj (Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano) sendependiĝis, kio estis komenco de kelkaj perturboj kaj armitaj ribeloj. Kaŭkazio estas vojkruciĝo de geopolitikaj interesoj kaj regiono de nesolvitaj etnokonfliktoj (Ĉeĉenio, Abĥazio, Karabaĥo, Sud-Osetio).

Vd. ankaŭ


- La limo inter Eŭropo kaj Azio. Kategorio:Geografio

Ukraina lingvo

Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava Lingvaro > Orienta slava lingvaro > Ukraina lingvo ---- Ukraina lingvo estas orienta slava lingvo proksime parenca al la rusa kaj al la belorusa, sed kun multaj rimarkindaj malsamoj kaj kun forta leksika influo de la pola lingvo.

Historio

Historie, la ukraina lingvo elvenas de la prarusa lingvo parolata inter la Rusjoj (same kiel la belorusa kaj, parte, la rusa). Esploro pri la frua historio de la ukraina lingvo malfacilas pro la manko de ukraina sendependeco. Tial, la plejparto de frua scio pri la lingvo estis influegita de la vidpunktoj de iliaj fremdaj najbaroj. Plej rimarkinde, la rusaj carismaj historiaj skribaĵoj neis la ekziston de aparta ukraina lingvo. Sovetaj skribaĵoj montris ideologion de tri fratecaj orientaj slavaj nacioj. Modernaj entusiasmuloj pri la Rusa Imperio emas agnoski apartecon inter la ukraina kaj la rusa nur dum pli malfruaj periodoj (la 14-a ĝis la 16-a jarcento). Ekde la 1100 j, ukrainaj historiistoj jam vidis apartiĝon inter la lingvo de Kievanoj kaj Rusjoj, ankaŭ nomata la haliĉ-volinia, kaj la lingvo de la miksita finn-ugra/slava nacio al la nordo (Rusio). Kelkaj eŭropaj kaj usonaj lingvistoj akordas. Dum la tempo de la fariĝo de Rutenio (Ukrainio kaj Belorusio) en la Polan komunumon, la ukraina (rusja) kaj la belorusa plene apartiĝis. La pola lingvo iam forte influis la ukrainan (kaj ankaŭ la belorusan). Dum la plua evoluo de la ukraina, ĝi elprenis kelkajn vortojn el la tatara kaj el la turka. Ukraina kulturo kaj lingvo prosperis dum la 16-a jarcento kaj la unua duono de la 17-a, kiam Ukrainio estis parto de la Pola-Litva komunumo. La ukraina estis ankaŭ la oficiala lingvo de ukrainaj provincoj en la Pola reĝlando. Inter multaj tiamaj lernejoj, la Kieva akademio estis la plej grava, sed la bazaĵo de la ukraina kulturo ne daŭris dum la anarĥio de la Ĥmelnickia ribelo kaj la sekvantaj militoj. La Kievan akademion fine regis Rusio kaj la plejparto de ukrainaj nobeluloj kaj lernejoj ŝanĝiĝis al pollingva uzado. Iom post iom la oficialaj lingvoj de la ukrainaj provincoj en Pollando ankaŭ ŝanĝiĝis al la pola, kaj la rusa parto de Ukraino ofte uzis la rusan. Post la partigo de Pollando, Aleksandro la 2-a de Rusio malpermesis la ukrainan lingvon en la gazetaro, per la Dekreto de Emso, kiu malhelpis la evoluon de la ukraina lingvo. Dum la sama tempo, en Halicio la ukraina lingvo estis ofte uzata en lernejoj kaj en oficialaj dokumentoj. Dum la soveta periodo, la ukraina lingvo havis vastan oficialan subtenon. Oni uzis ĝin en lernejoj, gazetoj, radio kaj televido en la Ukraina SSR. Tamen, la registaro konsideris la rusan lingvon kiel pli prestiĝan, tial la rusa iom post iom anstataŭigis la ukrainan. Ekde 1991, la nune sendependa Ukrainio elektis la ukrainan kiel la solan oficialan lingvon (malgraŭ la fakto ke ĉirkaŭ duono de la loĝantaro parolas denaske la rusan).

Historio de ukraina literaturo

La literaturan ukrainan oni povas dividi en du periodojn: la praukraina (la 14-a ĝis la 18-a jarcento) kaj la moderna ukraina (ekde la fino de la 18-a jarcento). Multaj ekzemploj de la praukraina ekzistas: leĝoj, polemikaj artikoloj, sciencaj traktaĵoj kaj multaj tipoj de fikcio. Influaj literaturuloj en la evoluo de la moderna ukraina literaturo inkluzivis la filozofon Hryhori SKOVORODA, Ivan Kotljarevski, Pantelejmon Kuliŝ, Mikola Kostomarov, Taras ŜEVĈENKO, Ivan FRANKO,Vasil Stefanik kaj Lesia UKRAINKA.

Strukturo de la lingvo

Ortografio

La ukraina uzas la ĉi-postan variaĵon de la cirila alfabeto:

Fonetiko

La ukraina lingvo havas ses vokalojn (a, e, i, ɪ, o, u) kaj unu duonvokalon (j). La kunmetaĵo de j antaŭ kelkaj el la vokaloj estas skribata per unu sola llitero ("ja" = я, "je" = є, "ji" = ї, kaj "ju" = ю). Por skribi la aliajn kunmetaĵojn, oni devas uzi du literojn: йи kaj йо. Йи ekzistas nur en kelkaj dialektoj. La plejparto de la konsonantoj havas tri eblajn formojn: nepalataligitan, palataligitan kaj longan, ekzemple /l/, /lʲ/ kaj /ll/ aŭ /n/, /nʲ/ kaj /nn/. Ortografie la vokaloj povas palataligi aŭ nepalataligi antaŭan konsonanton. En kelkaj pozicioj, ekzemple ĉe la fino de vorto, speciala simbolo (ь) estas uzata por indiki palataligitan konsonanton. Oni uzas apostrofon por indiki la nepalataligitecon de konsonanto kie normale la sekvanta vokalo palataligus ĝin, kaj ripetas la literon por indiki longecon. Ukrainoj emas elparoli longajn konsonantojn en fremdaj vortoj kiam la literoj estas duoblaj en la fontlingvo, ekzemple la angla aŭ la rusa. La lingvo ankaŭ havas la fonemojn /ʣ/ kaj /ʤ/ (kiel Esperantaj "dz", elparolata unusone kiel "c", kaj "ĝ"), kiuj ne havas siajn proprajn literojn en la alfabeto kaj estas skribataj per du literoj. Tamen, ili estas unuopaj fonemoj. La ukraina alfabeto estas preskaŭ plene laŭfonema, sed ĝi havas tri sonojn kiuj ne havas proprajn literojn kaj malsimplajn (sed lerneblajn) regulojn pri palataligeco de konsonantoj de sekvantaj vokaloj.

Gramatiko

Verboj

La ukraina lingvo havas tri verbotempojn: prezencon, preteriton kaj futuron. Ĉiu verbo en la ukraina estas aŭ perfekta aŭ neperfekta. Por esprimi la ideon, ke farado estas finita, oni devas uzi perfektan verbon. Neperfekta verbo ne havas perfektan formon kaj perfekta verbo ne havas neperfektan formon. Ekzemple, la verbo "писати" (skribi) estas neperfekta verbo. Por esprimi ĝian perfektan formon ekzistas multaj neparencaj verboj, ĉiuj esprimante malsametan aspekton de
estas skribinta: "написати", "записати", "переписати", "приписати", "дописати", "списати", ktp. En la prezenca kaj futura verbotempoj, oni konjugacias verbojn laŭ persono kaj pluraleco. Aliflanke, la preterita (pasinta) verbotempo indikas genron anstataŭ personon, kiel ankaŭ en la rusa.

Gramatika komparo kun la rusa

La rusa
о ofte signifas ukrainan і, kiel en "под/під" (pod/pid) 'sub'. Tio distingo okazas ankaŭ kiam oni deklinacias ukrainajn vortojn, kiel "рік" (rik, nominativo): "році" (roci, lokativo) 'jaro'. Plue, la litero "г" signifas malsamajn konsonantojn en la rusa kaj la ukraina. Ukraina "г" similas al la Esperanta sono "h", sed la rusa "г"-sono similas al "g". La sono elparolata tiel estas unu el la distingaj trajtoj de Ukrainoj kiam ili parolas la rusan. La ukrainaj kazaj sufiksoj estas iom malsamaj ol la rusaj, kaj la vortaro enhavas multajn vortojn el la pola. La rusa "на первом этаже" (na pjervom etaĵe) 'en la unua etaĝo' estas deklinaciita prepozicionkaze. La sama esprimaĵo en la ukraina estus "на першому поверсі" (na perŝomu poversi). -Ому (-omu) estas la norma lokativa (= prepozicionkaza) sufikso, sed variaĵo -ім (-im) estas komuna en dialektoj kaj en poezio, kaj estas oficiale gramatika. La "х" en la vorto "поверх" (poverĥ) ŝanĝiĝis pro la influo de la vokalo "і". La litero "к" estas simile ŝanĝiĝema silabfine).

Nuna uzado

La ukraina lingvo nun ekprosperas post longa periodo de premo kaj senprestiĝeco. Kvankam estas almenaŭ 50 milionoj da ukrainoj tra la mondo, inkluzive ĉirkaŭ 38–39 milionoj en Ukrainio (tri kvaronoj de la tuta ukrainaro), nur en okcidenta Ukrainio oni komune uzas ĝin. En Kievo kaj centra Ukrainio la rusa estas la lingvo de preskaŭ ĉiu urbano, kvankam ja estas ekŝanĝo al la ukraina; en orienta Ukrainio, la rusa estas ankoraŭ la ĉefa lingvo kaj kelkaj personoj parolas rusigitan variaĵon de la ukraina (t. n. "surĵik"). En Krimeo la ukraina estas preskaŭ neniam uzata. Uzado de la ukraina lingvo en Ukrainio verŝajne plialtiĝos, ĉar la kampara loĝantaro (preskaŭ ĉiu kamparano ankoraŭ parolas la ukrainan) migras al la urboj, kaj la ukrainlingva uzado tial vastiĝos trans centran Ukrainion. La ukrainan parolas ankaŭ granda elmigrintaro, speciale en Kanado kaj Brazilo (ĉirkaŭ 300.000). La unuaj anoj de tiu elmigrintaro ĉefe elvenis de Galicio — regiono, kiu estis parto de Aŭstri-Hungario antaŭ la Unua Mondmilito, kaj inter la mondmilitoj apartenis al Pollando. Ilia vortaro montras iom malpli da rusa influo ol la moderna lingvo en sendependa Ukrainio — por la vorto "magazeno" ili eble preferus la formon "крамниця" (
kramnicja) kaj ne "магазин" (mahazin) (de la rusa "магазин", origine el la franca, samkiel la Esperanta vorto). En Ukrainio, "магазин" estas multe pli komuna ol "крамниця", kiu arĥaismiĝas. Kategorio:Slava lingvaro ja:ウクライナ語 ko:우크라이나어

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Itala lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Itala ---- nomo: Italiano
parolantoj: 60 milionoj
landoj: Italio, Svislando, Vatikano, San-Marino
origino: de la vulgara latina de Italio (precipe de Florenco), ĉ. 960
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:
Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
La itala lingvo (960-) estas lingvo latinida, nun parolate de 60 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. La itala devenas de la latina vulgara dum 500-1000, la jarcentoj post la disfalo de Romo kiam la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de la de Francio kaj Iberio. La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960-1225, la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Danto, Giovanni BOCCACCIO kaj Francesco PETRARCA, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento. Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestoĝon en Eŭropo. Gix fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la aŭtoro estis en Anglio kiel Georg Friedrich HÄNDEL, Germanio, kiel Mozart aŭ en Rusio. La itala estas unu el la ĉefaj originoj de esperantaj vortoj. Ĝi donis al Esperanto multajn ofte uzatajn vortojn, ekzemple 'ĉielo' (itale: cielo), 'verda' (itale: verde), kaj 'fari' (itale: fare).

Eksteraj ligiloj

Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Itala/ katalogo DMoz] ja:イタリア語

Persa lingvo

Lingvo > Hindeŭropa lingvaro > Hindirana lingvaro > Irana lingvaro > Persa lingvo < Irano ---- La Persa Lingvo - فارسی

Historieto

5000 jaroj antaŭ Kristo en regiono inter sud-Rusio kaj oriento de Deniper-rivero, norde de Kaŭkazio kaj okcidente de Ural-montaro vivis etno, kiun la germano Franz BOPP (1791 - 1867) nomis “Hindo-Eŭropa”. Meze de la 2-a jarmilo a.K, grupo de tiu etno – kiuj nomis sin la Arjoj – okupis regionon, kiu nomiĝis Irano. Ĉirkaŭ komence de la unua jarmilo a.K, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano,en la regionoj Herat kaj Marv. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de irananoj ; Shahname verkite de Ferdoŭsi. Je la finaj jaroj de la 8a jarcento a.K, DiakoDiaoko - (Deioces) fondis la Med-registaron en Hamadan (antikvforme Hegmatane). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio Asirio (Aŝur). Komence de la 7-a jarcento a.K Aĥaŝveroŝo (nunperse Hahhamanesh) en la regiono Parsumaŝ proksime de la urbo Shush fondis la persan ŝtaton Aĥemenidojn. Tiu ĉi ŝtato subis la Medan ŝtaton. Je 612 a.K, Huvahhŝtra la medo, uzurpinte Nejnava- la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas Mad-oj) dinastion. Ciro (nunperse Kurosh), la persa, –el nepoj de Aĥaŝveroŝo (Hahhamanesh), je la jaro 550 a.K. venkinte Astiages-on (la plej lasta reĝo de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis Aleksandro la Granda je 331 a.K. Ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K, en la irana historio nomiĝas antikva erao. La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas Antikva Irana lingvo. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la lingvogrupo Hindeŭropa (Indoeŭropa). Ĝis la jaro 1786, neniu sciis ke la persa lingvo –kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo— estas samdevena kun la lingvoj Latina , Helena , antikva hindaangla. Je tiu jaro, Sir William JONES, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de Kalkato pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon… Je la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis je diversaj formoj el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj deveninte de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:

La Sekaa Lingvo

La Sekaoj estis irana etno kiuj loĝis en vasta regiono ekde Nigra-Mar-bordoj ĝis la landlimoj de Ĉinio de la unua jarmilo a.K ĝis la unua jarmilo p.K. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj- en la skribaĵoj Helena , Latina kaj Hinda.

La Meda Lingvo

Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .

La Antikva Persa

La plej grava restintaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de Dario La Granda (reĝis 521 - 486 a.K), kiu estas gravurita sur la monto Bistun en tri lingvoj: Antikv-Perse , Elame , Akade. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas Najlalfabetokojnoforma alfabeto. Tiu alfabeto havis 36 literojn , 2 vortdisigilojn kaj 8 ideogramojn. Ĝi estis skribite de maldekstre al dekstre. Pliaj informoj pri tiu lingvo kaj alfabeto estas trovebla en la libro:
Kent , R.G Old Persian ,…, New Haven , Connecticut 1953 p. 9 Seq .

La Avesta Lingvo

Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto?! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La Avesto, la sankta libro de la zoroastranoj. La avesta lingvo estas skribite je alfabeto kies nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre. …

La Meza Erao

Je la jaro 331 a.K Dario la III-a (aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro 867 p.K (= 254 post Heĝiro) kiam Jaqub Lejs Saffar fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la araba lingvo estis la oficiala lingvo de Irano). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, nur estis uzata inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas "Sasanida Pahlavi". Kvar tipoj da skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:

Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj

Tiuj epigrafoj estas skribite en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao, ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj Aŝkanid-Pahlavia tradukoj.

Pahlavia Psalmaro

Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la persa meza aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Nur restis parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la maniĥeaj skribaĵoj de ĉina Turfan. La origino rilatas al la 6-a jarcento kaj la manuskripto al la 8-a p.K. La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo ; La Kristana Mez-Persa.

Zaratuŝtraj Verkaĵoj

La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la zaratuŝtranoj dividiĝas je jenaj:
- Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persan , kiun en la nunpersa lingvo oni nomas Zand.
- Religiaj tekstoj
- Pahlaviaj Konsillibroj
- Ne-religiaj tekstoj La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo kaj ties alfabeto : Libra Alfabeto.

Alfabetoj de la mezeraa persa

La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la Aramea alfabeto, rekte aŭ malrekte. La Aramea gento, el semida gentaro, fondis la ŝtaton Kaldeon en Babiloni. Tiun ŝtaton malfondis Ciro la Granda (nacilingve Kuroŝ) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (satrapio) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la aramean lingvon en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj ,la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la 3-a jarcento a.K. malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj aŝkanida pahlavio kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas Hozvaresh. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la kristan mezpersan alfabeton kaj zoroastran mezpersan alfabeton. El tiuj ĉi du alfabetoj je la 6-a jarcento p.K naskiĝis la avesta alfabeto. Maniĥeo (nacilingve: Mani) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la Tadmora (palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn: #- Nyberg , H. S. , Manual Of Pahlavi , I , Wiesbaden 1964 #- Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan , Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934

La persa lingvo en la nova erao

Je la jaro 31 p.H (post Heĝira) Jazdgerd la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio. Je la 254 p.H.L Jaqub Lejs Saffar fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo Zarangh de la gubernio Sistan. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve : Farsi Dari). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj musulmanoj : la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan. Je la jaro 261 p.H.L Nasr filo de Ahmad el la samanida familio fondis la samanidan ŝtaton. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis Buĥara la oficiala lingvo estis la daria persa (farsi) lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la gaznavida dinastio. Mahmud la gaznavida aldonis parton de Hindio al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion. Je 932, Baber, kies praularo post kvin generacioj rilatas al Timur Lenk, (perslingve: Tejmur lang) fondis la Mongol-Hindan imperion. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la brita imperio venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la Urdua lingvo nun uzata en Pakistano. Je 699 p.H.L Otomano fondis la otomanan imperion en la malgranda Azio. La otomanidoj dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel Sultan Mohammad la Venkinto kaj Sultan Salim la 1-a- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj salĝugida dinastioj eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj. Dum la rego de Ĝingis Ĥano kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la Safavida dinastio (907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la gaĝarida dinastio (1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca). Ahmad Ŝah Dorrani, generalo de irana Nader Ŝah Afŝar, fondis Afganion je 1160 p.H (= 1747 p.K). Afganio ĝis 1919 p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de Britio kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de Taĝikistano estas la persa.

La strukturo de la persa lingvo

La nuna persa lingvo – kiun la nune angle parolantoj, kiel la irananoj mem, nomas farsi -estas la oficiala lingvo de Irano. Ĝia alfabeto estas pli malpli la sama alfabeto kiun nuntempe la araboj uzas. Nur troviĝas esceptoj : :پ P :چ ĉ :ژ Jj :گ G
kiuj mankas en la araba lingvo kaj literaro.
La persaj vokaloj estas : :آ A –kiel A en la esperanta vorto esperAnto
:أ a - kiel a en la angla vorto apple
:إ e – kiel e en la esperanta vorto Esperanto
:وا U - kiel U en la esperanta vorto Universala
:و O - kiel O en la esperanta vorto Oni
:يا I - kiel I en la esperanta vorto Irano
Ankaŭ troveblas duonvokalo : :ي J per kiu oni faras Aj- aj- ej- uj- oj
kaj duonvokalo :Ŭ per kiu oni faras la diftongojn OŬ وا .
Persaj literoj laŭ alfabeto estas: :آ, ا A - ب B - پ P - ت T - ث kiel angla th - ج ĝ - چ ĉ - ح H- خ Hh - د D- ذ Z - ر R - ز Z -ژ Jj- س S- ش ŝ - ص S - ضZ- طT- ظz- عE- غQ (iom kiel francoj kaj germanoj elparolas R) ف F- ق Q- ك K- گ G- ل L- مM- نN- و V- ه h- ي J,I .
Entute 32 literoj.
Iaj opinioj ekzistas inter la iranaj intelektuloj ke la alfabeto fariĝus latindevena, ĉar la persa lingvo ne estas semida lingvo sed Hindeŭropa lingvo. Tio kaŭzis multajn politikaĵojn. La persa lingvo estas belsona. Nun kelkajn vortojn mi ekzemplas: (Mi evitas skribi la originalan skribmanieron, anstataŭe mi skribas la prononcon de la vortoj – aŭ frazoj- en esperantaj literoj)
PERSA Esperanto
AB Akvo
ABI Blua
APARAT Aparato
APARTEMAN Apartamento
AST Estas
ATEŝ Fajro
ARJA Ario
ASFALT Asfalto
ASIA Azio
AJA ĉu
ABRU Brovo
OTOMOBIL Aŭtomobilo
ARTEŝ Armeo
OSTOHHAN Osto
AMIN Amen
ANDaRUN Interno
BAD Vento
BaD Malbona
BAZAR Bazaro
BOZORG Granda
BUSE Kiso
BIM Timo
PA Piedo
PAK Pura
PIADE Piede
PAPA Paĉjo
PARSA Pia
PEDaR Patro
TAFTE Tafto
TANBUR Tamburo
TO Ci
TOK Beko
TONDaR Tondro
TURI Tulo
ĝAN Animo
ĝAŝN Festo
ĝANGAL ĝangalo
GITI Mondo
ĉaHAR Kvar
ĉARHH ĉaro
HHARAK Kriko
HHERS Urso
DaH Dek
DaRJA Maro
DEĵIM Diademo
DO Du
ZIST Ekzisto
SETARE Stelo / Astro
SaR Sur
SINE Sino
ŝEŝ Ses
KERM Vermo
KaL Kalva
KONUN Nun
GaRM Varma
MORD Mortis
Na Ne
NOH Naŭ
NOŬ Nova
La nuna persa vortaro estas plena de arabaj , eŭropaj kaj alilingvaj vortoj , sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribute per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn:
PERSA Esperanto
Ma`n nan mihhora`m (a`= kiel a en la angla vorto apple) Mi manĝas panon
Mada`r da`r hhane a`st La patrino estas en la hejmo
Bazar koĝast? Kie estas la bazaro?
Telefon kon taksi bijaja`d ma`ra be hotel beba`ra`d Telefonvoku taksion veni min al hotelo irigi.
Sigar darid? Ĉu vi havas cigaredon?
Guŝte gav mihhorid? Ĉu vi manĝas la bov-viandon?
Na` mersi ma`n kalbas mihhora`m Ne dankon mi manĝas kolbason.
Se iu havus aliajn demandojn pri la persa lingvo mi volonte respondus.
Snmozaffari@yahoo.com
S.N.Mozaffari / Tehran / P.O Kesto 11365/1935 IRANO

Esperantaj vortoj el persa deveno

Tra historio, pluraj persaj vortoj atingis Esperanton tra la araba kaj la eŭropaj fontolingvoj de Esperanto: babuŝo, bezoaro, magio, melongeno, paradizo, parsio, paŝao, piĵamo, ŝaho (shah), ŝako (ankaŭ el shah), ŝakmato, tafto, tapiso, tigro, zirkono, zirkonio ja:ペルシア語 ko:페르시아어 th:ภาษาเปอร์เซีย

Aŭstralia Familio

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj >Aŭstralia Familio ---- Lingvofamilio de popoloj, prezentita de aborigenaj triboj de Aŭstralio. Dum popolnombrado de 1991 ĉirkaŭ 265 mil homoj nomis sin aborigenoj de Aŭstralio. Plimulto de ili estas mestizoj. AŬSTRALIANOJ
- Nomoj: [f] Australiens (aborigènes); [r] avstralijci;
- Indiĝenaj triboj (Kamilaroj, Arabanaoj, Varamungoj k.a.) vivantaj en Aŭstralio. Grandparte estis ekstermitaj de koloniistoj. En lingva kaj rasa vidpunkto formigas apartan grupon.
- Raso: aŭstraloida;
- Kredantoj: presbiterianoj kaj katolikoj, konservigas tradiciajn kultojn. Kategorio:Lingvaj familioj Kategorio:Aŭstralio

Aŭstro-Azia Familio

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj >Aŭsto-Azia Familio ---- Lingvofamilio de popoloj, dividiĝas je (1) Malaka, (2) Mjao-Jaoa, (3) Mon-Ĥmera, (4) Munda, (5) Va-Palauna kaj (6) Vjeta grupoj. Totala kvanto: 84 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Vjetoj, Ĥmeroj, Santaloj, Mjaoj, Mundoj. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Malaka - - 0.05 - - - 0.05
Mjao-Jaoa - - 8.41 - - - 8.41
Mon-Ĥmera - - 10.85 - 0.03 0.04 10.92
Munda - - 9.05 - - - 9.05
Va-Palauna - - 1.40 - - - 1.40
Vjeta - 0.01 53.52 - 0.30 0.05 53.88
Totalo - 0.01 83.28 - 0.33 0.09 83.71
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj. (1) Malaka grupo SEMANGOJ
- Nomoj: [f] Semangues; [r] semangi
- Grupo de negridaj popoloj (menikoj, mendioj k.a.) en Malajzio kaj Tajlando, ĉ. 8 mil (1992).
- Lingvo: semanga.
- Konservas tradiciajn konfesojn. SENOJ
- Nomoj: [f] Senoi; [r] senoi
- Grupo de popoloj en Malajzio kaj Tajlando, ĉ. 40 mil (1992).
- Lingvoj: de malaka grupo de austronezia familio.
- Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ islamanoj-sunaistoj. (2) Mjao-Jaoa grupo JAOJ
- Nomoj: [m] min, man, zao; [f] Yao; [r] jao
- Popolo en la sudo de Ĉinio (2,2 mln, 1992), nordo de Vjetnamo (460 mil) kaj Laoso (ĉ. 90 mil).
- Lingvo: de mjao-jao-grupo.
- Kredantoj: adeptoj de tradiciaj konfesoj. MJAOJ
- Nomoj: [m] hmong; [f] Miao; [r] mjao, meo
- Popolo en la sudo de Ĉinio, nordo de Vjetnamo, en Laoso, Mjanmao kaj Tajlando; 8,53 mln, inter ili en Ĉinio 7,65 mln (1992).
- Lingvo: de mjao-jao grupo.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj. (3) Mon-Ĥmera grupo ĤMEROJ
- Nomo: [m] khmer, khmae; [f] Khmers; [r] kĥmeri
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kamboĝo (8,6 mln). Loĝas ankaŭ en Vjetnamo, Tajlando kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 10,35 mln (1992).
- Lingvo: ĥmera.
- Kredantoj: budhistoj. ĤMEROJ MONTARAJ
- Nomo: [f] Khmer de montagnes; [r] kĥmeri gornije
- Grupo de popoloj en Kamboĝo, en la sudo de Vjetnamo kaj Laoso kaj en Tajlando, pli ol 1,6 mln (1992).
- Lingvoj: de mon-ĥmera grupo.
- Kredantoj: precipe budhistoj. MONOJ
- Nomoj: [m] talain; [f] Mons; [r] moni
- Popolo en la sudo de Mjanmao kaj en sudokcidento de Tajlando, 820 mil (1992).
- Lingvo: de mon-ĥmera grupo.
- Kredantoj: budhistoj. MONOJ MONTARAJ
- Nomoj: [f] Mons de montagnes; [r] moni gornie
- Grupo de popoloj en nordo de Hindoĉinio; 4,4 mln (1992).
- Lingvoj: mon-ĥmeraj. (4) Munda grupo ĤOOJ
- Nomoj: [f] Ho; [r] ĥo
- Popolo de munda grupo en Barato (Bihara ŝtato); 1,2 mln (1992).
- Kredantoj: precipe hinduistoj. MUNDOJ
- Nomoj: [m] horoko; [f] Mundas; [r] munda
- Popolo de munda grupo en Barato (precipe ŝtato Biharo); 2,03 mln (1992). 20 mil Loĝas ankaŭ en Bangladeŝo.
- Lingvo: munda.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ hinduistoj kaj kristanoj. SANTALOJ
- Nomoj: [f] Santalis; [r] santali
- Popolo de munda grupo en Barato (6,2 mln, precipe ŝtatoj Biharo kaj Okcidenta Bengalio). Loĝas ankaŭ en Bangladeŝo, Nepalo kaj Butano. Totala kvanto: 6,3 mln (1992).
- Lingvo: santala.
- Konservas tradiciajn konfesojn, parto - hinduistoj. (5) Va-Palauna grupo VA PALAUNGOJ (6) Vjeta grupo VJETNAMANOJ
- Nomo: [m] kinj, vjet; [f] Vietnamiens; [r] vjetnamci
- Popolo, ĉefgento en Vjetnamo (61 mln). Loĝas ankaŭ en Kamboĝo, Tajlando, Laoso, Usono k.a. Totala kvanto: 62,15 mln (1992).
- Apartenas al sudazia raso.
- Lingvo: vjeta.
- Kredantoj: precipe budhistoj, daosistoj, konfucianoj, parto - katolikoj, ankaŭ adeptoj de lokaj sinkretismaj konfesoj.

Eskimo-aleuta familio

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Eskimo-Aleuta Familio ---- Lingvofamilio de popoloj. Totala kvanto: 118 mil. Konsistas el Eskimoj (Inuitoj kaj Jupikoj) kaj Aleutanoj.

Aleutanoj

Aleutanoj troviĝas en Aleutoj, Alasko kaj Komandoraj insuloj. Suma kvanto: 3 mil (1990), inter ili 2 mil en Alasko.
- Nomo: [m] unangan; [f] aléoutiens; [r] aleuti
- Lingvo: aleuta.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.

Eskimoj

Inuitoj

Inuitoj troviĝas en norda Kanado, Gronlando kaj Alasko.
- Nomoj: [m] inuit; [e] Inuits
- Lingvo: inuita

Jupikoj

Jupikoj troviĝas en Alasko kaj en Siberio.
- Lingvoj: jupikaj

Indianaj Familioj

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Indianaj Familioj ---- indianoj
- Nomo: [f] Indiens; [r] indejci
- Ruĝhaŭtaj indiĝenaj triboj en Ameriko (krom eskimoj kaj aleutoj); 35 mln (1992).
- Multnombraj popoloj - keĉuoj, ajmaroj, aztekoj, majaoj, gvaranioj, araukanoj k.a. Rezulte de eŭropana koloniado de Ameriko multaj triboj estis plene aŭ parte ekstermitaj, forigitaj en aliaj regionoj. En Usono kaj Kanado ili loĝas plejparte en rezervejoj, en Bolivio kaj Gvatemalo faras plimulton de loĝantaro. Forte mestizitaj.
- Parolas en indianaj lingvoj, granda parto ankaŭ en hispana (Latin-Ameriko) kaj angla (Nord-Ameriko) lingvoj.
- Kredantoj: katolikoj, protestantoj, estas ankaŭ adeptoj de sinkretismaj kultoj kaj tradiciaj konfesoj. Indianaj popoloj dividiĝas je t.n. Amerindianaj lingvofamilioj: (1) Algonkino-Mosa, (2) Ando-Ekvatora, (3) Azteko-Tana, (4) Ge-Pano-Kariba, (5) Hoka-Siua, (6) Makro-Otomangua, (7) Makro-Ĉibĉa, (8) Na-Denea, (9) Penuta, (10) Taraska.
FamilioKvanto (mln)
Algonkino-Mosa 0,295
Ando-Ekvatora 20,330
Azteko-Tana 1,490
Ge-Pano-Kariba 0,220
Hoka-Siua 0,335
Makro-Ĉibĉa 0,740
Makro-Otomangua 1,180
Na-Denea 0,220
Penuta 2,670
Taraska 0,060
Totalo 27,540


Kaŭkazia Familio

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Kaŭkazia Familio ---- Lingvofamilio de popoloj, loĝantaj ĉefe en Kaŭkazio, ankaŭ en najrabaj landoj. Dividiĝas je (1) Abĥazo-Adiga, (2) Kartvela kaj (3) Naĥo-Dagestana grupoj. La lasta grupo enhavas du subgrupojn. Plej multnombra popolo de la familio estas Kartveloj.
Etnogeografia Distribuo (mln)
Lingvogrupo SU Eŭropo Azio Afriko Ameriko Oceanio Mondo
Abĥazo-Adiga 0.65 - 0.23 - - - 0.88
Kartvela 3.80 - 0.15 - - - 3.95
Naĥo-Dagestana 2.63 - 0.01 - - - 2.64
Totalo 7.08-0.39---7.47
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Kongo-Kordofana Familio

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Kongo-Kordofana Familio ---- Lingvofamilio de popoloj, kiuj loĝas en vasta teritorio inter Atlantika kaj Hinda oceanoj, de Senegalo kaj Centrafrika Respubliko en nordo, ĝis Sudafrika Respubliko en sudo de la kontinento. Ĉi tiu grandega familio dividiĝas je du etnolingvaj grupoj (1) Kordofana kaj (2) Niĝero-Konga. En la unua grupo eniras preskaŭ la tuta loĝantaro de okcident-tropika, centra-tropika, orient-tropika kaj sudafrika regionoj. La dua grupo estas kompare malgranda kaj unuigas popolojn loĝantajn en Sudano. Totala kvanto: 306 mln. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Kordofana---0.57--0.57
Niĝero-Konga-0.110.16304.710.13-305.11
Totalo-0.110.16305.280.13-305.68
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Parataja Familio

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Parataja Familio ---- Lingvofamilio de popoloj. Dividiĝas je grupoj (1) Gelaa, (2) Kam-Suja, (3) Lia kaj (4) Taja. Totala kvanto: 70 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Siamanoj, Laosanoj, Ĉuangoj, Ŝanoj. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Gelaa - - 0.06 - - - 0.06
Kam-Suja - - 1.80 - - - 1.80
Lia - - 0.86 - - - 0.86
Taja - - 66.74 - 0.05- 66.79
Totalo--69.46-0.05-69.51
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj. ĈUANOJ
- Nomoj: [m] bunun; [f] Chuang; [r] ĉĵuan
- Popolo en Ĉinio (Guansi-Ĉĵuana autonima distrikto kaj provinco Junano), 16 mln (1992).
- Lingvo: ĉuana.
- Tradiciaj konfesoj, daosistoj. LAOSANOJ
- Nomoj: [m] lao; [f] Lao; [r] laosci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Laoso (2,95 mln). Loĝas ankau en nordo de kaj nordoriente de Tajlando (15 mln) kaj en aliaj landoj Hindoĉinio. Totala kvanto: 18 mln (1992).
- Antropologie apartenas al sudazia transira raso.
- Lingvo: laosa.
- Kredantoj: budhistoj. SIAMANOJ
- Nomoj: [m] khontaj, taj-nen; [f] Siamois, Khon-Thais; [r] siamci
- Popolo de taja grupo, ĉefloĝantoj de Tajlando (29,5 mln). Totala kvanto: 29,7 mln (1992).
- Apartenas al sudazia transira raso.
- Lingvo: siama.
- Kredantoj: budhistoj. ŜANOJ
- Nomoj: [m] thai njo; [f] Shan; [r] ŝan
- Popolo de taja grupo en sudoriento de Mjanmao (2,85 mln), en Tajlando kaj Laoso. Totala kvanto: 2,93 mln (1987).
- Kredantoj: precipe budhistoj.

Papuaj Familioj

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Papuaj Familioj ---- Lingvofamilioj de papuaj popoloj. Konsistas de Madanga, Okcident-Papua, Okcident-Nov-Gvinea, Orient-Nov-Gvinea kaj Sepika familioj. Totala kvanto: 4,6 mln. PAPUOJ, Papuasoj
- Nomoj: [f] Papouas; [r] papuasi
- Grupo de popoloj, ĉefloĝantoj de Okcidenta Melanezio; 4,8 mln (1992).
- Parolas en papuaj lingvoj. La plej multnombraj papuaj popoloj estas: Ĉimbuoj - 250 mil, Aloro-Pantanoj - 170 mil, Abelamoj - 70 mil, Benabenoj - 30 mil, Foreoj - 20 mil, ABELAMOJ
- Nomoj: [m] abelam; [f] Abelames; [r] abelam
- Papua popolo en Papuo-Nov-Gvineo. Kvanto: 70 mil (1992).
- Lingvo: abelama.
- Kredantoj: katolikoj, protestantoj, parto de tradiciaj konfesoj. ALOROJ
- Nomo: [m] orang-alor; [f] Alori; [r] alorci
- Popolo en Indonezio. Kvanto: 100 mil (1992).
- Lingvo: alora.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj, konservigas tradiciajn konfesojn.

Semido-Ĥamida Familio

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Semido-Ĥamida Familio ---- La esprimo semido-ĥamida ne plu estas uzata de lingvosciencistoj. La lingvoj de la iama lingvofamilio hodiaŭ estas klasataj en la afrikazia lingvaro. Laŭ la malnova sistemo, la semido-ĥamida familio dividiĝis jene: (1) Berbera, (2) Ĉada, (3) Kuŝida kaj (4) Semida grupoj. Suma kvanto: 262 milionoj. La etnogeografia distribuo de la familio estas jena (milionoj):
LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Berbera- - - 10.56 - - 10.56
Ĉada- - - 28.74 - - 28.74
Kuŝida- 0.030.04 29.24 - - 29.31
Semida0.032.4360.25 129.46 0.930.14193.24
Sumo0.032.4660.29198.000.930.02261.85
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Ajnuoj

Etnografio > Etno > Ajnuoj ---- Ajnuoj (aŭ ainoj)
- Memnomo: ajnu
- Indiĝena etno loĝanta ĉefe en la insulo Hokajdo en Japanio, 20 mil (1992). Apartenas al izolita ajnua lingvofamilio. Prauloj de ajnuoj venis de Sud-Orienta Azio dum frua neolitiko.
- Lingvo: ajnua.
- Raso: ajnua.
- Kredantoj: budhistoj. Kategorio:Etnoj ja:アイヌ ko:아이누족 simple:Ainu th:ชาวไอนุ

Salling Sogn

Salling Sogn er et sogn i Vesthimmerlands Provsti (