:: wikimiki.org ::
| Kleopatra |
Kleopatra
Kleopatra VII Filopator (aŭ Kleopatro) estis reĝino en Antikva Egiptio. Ŝi estis la amantino de Julio Cezaro, kaj naskis al li unu filon. Ŝi poste estis amantino de Marko Antonio kaj naskis al li filinon: Kleopatro Seleneo.
Batalo de Aktio
Biografio
Kleopatra la 7-a (Thea Filopatór), unu el la plej famaj virinoj de historio. Famecon ŝi ne akiris kiel egipta reĝino, sed prefere pro siaj aventuroj kun Julio Cezaro kaj Marko Antonio, kiuj en fina sekvo ŝanĝis fluon de historio de ŝia lando kaj ankaŭ de la tuta tiama mondo.
Post tio, kiam en la jaro 51 a.K. mortis egipta reĝo Ptolemeo la 12-a, komune ekregis liaj infanoj Ptolemeo la 13-a kaj Kleopatra la 7-a. Ambaŭ gefratoj geedziĝis komune, kio estis kutima praktiko. La juna Ptolemeo baldaŭ tre rajtigite eksuspektis, ke la fratino volas uzurpi ĉiun potencon por si kaj en la jaro 48 a. K. li sendis ŝin en ekzilon. Mallongtempe post tio alnavigaciis ĝis Egipto Gaius Julius Caesar, kiu ĵus venkis super Pompeio ĉe Farsalio. Kleopatra revenis reen kun firma intenco akiri lin en sian flankon kaj kun lia helpo denove priregi la regnon de ptolemaioj. Ŝi lasis sin kontrabandi en tendaron de Cesaro kaj la armeestro akceptis ŝin. Ankaŭ li ekkomprenis, kia montiĝas al li ĉi tie okazo kaj kun helpo de Kleopatra li intencis havigi por si mediojn al siaj armeaj kampanjoj.
Inter la reĝaj gefratoj eksplodis milito, el kiu dank‘ al helpo de Cezaro venkis Kleopatra. Ptolemeo la 13-a falis en batalo. Estas sendube, ke Cezaro ĝuis el ĉeesto de Kleopatra kaj la reĝino pli poste naskis filon Ptolemeon la 15-an Kaisariónon. Kvankam ŝi mem markis kiel patron de la knabo la romian diktatoron, ne ekzistas pruvo, ke la interrilato inter ŝi kaj Cezaro transpaŝis limojn de nura politika kungarantio.
Ptolemeon la 15-an Kaisariónon
Kiam en la jaro 44 a. K. ŝi alvojaĝis en Romon, por ke ŝi fermu ĉi tie aliancanan kontrakton, ŝi estis loĝigita en domo de Cezaro kaj la plej potenca viro de la mondo eĉ igis levigi ŝian statuon en unu el temploj. Nur post la 15-a de marto de 44 a. K., kiam Cezaro mortis pere de manoj de murdistoj, romanoj povis montri senvuale siajn antipatiojn al la reĝino. Kleopatra rapide revenis ĝis Aleksandrio, kie ŝi intencis travivi periodon de bataloj pri potenco inter regantoj de Romo. En la sama tempo ŝi organizis murdon de sia dua frato, Ptolemeo la 14-a, por ke ŝi certigu por si la egiptan tronon.
En la jaro 42 a. K. Marko Antonio venkis ĉe makedona Filipp super la murdistoj de Cezaro kaj li invitis al si regantojn de orientaj teritorioj inkluzive de Kleopatra. La reĝino elektis lin kiel aliancanon kaj Antonio tuj subiĝis al ŝi. Kleopatra forĝis feron, ĝis kiam ĝi estis forĝebla, do la ravita armeestro prokrastis la preparitan militiron kontraŭ persanoj ekcelante al Aleksandrio.
En Romon li revenis nur en la jaro 40 a. K.. Devigis lin al tio kreskanta influo de lia rivalo Oktaviano – venonta imperiestro Aŭgusto Cezaro. Antonio fermis kun li armisticon kaj li edziĝis al ŝia fratino. Spite al tiu ĉi geedziĝo, kiu estis precipe politika, li rapidis dum unua okazo ĝis Aleksandrio, per kio li senvuale ofendis kiel Oktavianon tiel lian fratinon. Pleje en Egipto en konflikto kun romia rajto li edziĝis al Kleopatra. Iom post iom li poste legitimis du infanojn, kiujn ŝi naskis al li, kaj li pridonacis la reĝinon de parceloj kun grandega areo. Fine li faris la plej flagrantan ofendon de Romo kaj romanoj, kiam la triumfon, kiun li rajtis post venko super armenoj, li festis en Aleksandrio.
Tiam senato donis al li rangon de konsulo senigante lin de ĉiuj privilegioj de roma patricio. Oktaviano dume kun beno de la senato prepariĝis al militiro kontraŭ Kleopatra. Decida batalo okazis la 2-an de septembro de 31 a. K. ĉe Aktio. En la momento, kiam la ŝiparo de Oktaviano komencis akiri superecon, Kleopatra ekkomandis retiriĝon kaj ŝiaj ŝipoj al indigno de Antonio forlasis la batalkampon. Li poste repaciĝis kun la reĝino, sed li ne plu povis rebonigi sian malvenkon. La despera reĝino dum sondis grundon en la tendaro de Oktaviano.
Fine ŝi sendis al Antonio mesaĝistojn kun informo, ke ŝi memmortigis sin lasante fermi sin en maŭzoleo. Marko Antonio pruvis sian fidelecon per tio, ke li mortigis sin. Dum Oktaviano vizitis Kleopatron, sed ŝia ĉarmo ne impresis lin. Li vidis en la egipta reĝino nur militan rabaĵon intencante ŝin tiel envicigi en sian triumfan marŝantaron. Por ke ŝi evitu al simila malhumiligo, Kleopatra revenis en la kripton kaj laŭ tradicio ŝi lasis sin venenmordi sin de krotalo, simbolo de la reĝa potenco. Ŝi mortis la 30-an de aŭgusto de 30 a. K. kaj ŝi estis sepultita apud Marko Antonio.
Kia ŝi estis
Marko Antonio
Malfacilas bildigi al si la malfalsan personecon de Kleopatro, kiun iom da beletra "romantismo" iel misformis. Sed ŝi cetre havis fortan personecon kaj kuraĝon.
Nur kelkaj moneroj, kaj eble busto trovita en Cherchell montras ŝin, kaj oni ricevas bildon de virino kun pezaj trajtoj kaj sufiĉe longa nazo; ĉiokaze estas sciate, ke ŝi havis efektan "ĉeeston" kaj ĉarmon, ravantan voĉon, kaj estis forte logema, interalie ankaŭ pro ŝia brila menso klera.
Nome, dum edukado al knabinoj, eĉ reĝidinaj, estis en la helena kulturo ege malzorgita, ŝi ĝuis elstaran instruadon, kaj ŝi scipovis multajn lingvojn: krom ŝia denaska greka, la aramean la etiopian, la medan, la araban, kaj supozeble aliajn pli.
Beletraj aludoj
Ŝekspiro
Blaise PASCAL faris el ŝi ekzemplon pri kiom historia disvolviĝo povas foje dependi de etaj hazardoj:
:"Se la nazo de Kleopatro estintus pli mallonga la figuro de la mondo estus alia"
Kategorio:Egiptio
ja:クレオパトラ7世
ReĝinoReĝino povas esti:
- reĝino regnanta - ina monarko
- reĝino edzina - edzino de reĝo
- Reĝino (Saskaĉevano) - urbo en Kanado
EgiptioGeografio > Afriko > Egiptio
----
Afriko
Egiptio, arabe: مصر Misr
Araba Respubliko Egiptio, arabe: جمهوريّة مصر العربيّة Ĝumhuriyat Misr al-Arabiyah, egipte araba: Gumhuriyet Masr el-Arabiye
(1)la nomo devenas el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah
Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko)
Areo: 995.450 km²
semotaŭga: 2%
Loĝantaro: 68.359.979 (2000, takso),
% urbana: 45% (2000)
homoj po kv. km: 68,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Kairo القاهرة
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Religio:
94% islamo,
6% kopta kristanismo kaj aliaj
Lingvo:
la araba (oficiala).
La klerularo regas
la anglan kaj
la francan
alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)
sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971
korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
kreskada procento: 5% (1999, takso)
inflacio: 3,7 % (1999)
senokupa: 11,8 % (1999, takso)
registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99)
Valuto: 1 egipta pundo (EGP)
Vidu ankaŭ
Pri antikva Egiptio
Vidu la artikolojn
- Egipta civilizo
- Faraono (kun plena listo de tiuj)
- hieroglifoj
- Howard CARTER
- Kleopatra
- Moseo
- Nefertito
- Rozeta ŝtono
pri postaj epokoj
Aleksandrio, Biblioteko de Aleksandrio, , Ptolemeo, Origeno, Plotino, Sankta Antonio, Nag-Hamado, Napoleono la 1-a de Francio, Nasser, Qutb, Sueza Kanalo, Nilo, Brita regado en Egiptio Egiptia Reĝlando
-------
Historio de E-o en Egiptio:
(laŭ EdE-E 1933)
La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj.
Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933).
UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Egiptio
- Landnomoj
!
als:Ägypten
ja:エジプト
ko:이집트
ms:Mesir
simple:Egypt
th:ประเทศอียิปต์
zh-min-nan:Ai-ki̍p
Julio CezaroHistorio > Romio > Romia Respubliko > Julio Cezaro
----
Julio Cezaro (102-44 a.K.), latine Caius Julius Caesar [kajus juulius këësar], romia generalo, parto de la unua triumviraro kaj poste diktatoro de la Romia Respubliko. Liajn verkojn pri lia militado ankoraŭ studas kaj studantoj de la latina lingvo, kaj militistoj.
Vivo
La familio de Cezaro, laŭ legendo, devenas de la diino Venera.
Cezaro estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Lia afableco kaj donacemo ofte estis velura ganto sur mano el fero. Tio trompis Pompeon kaj multajn romanojn, sed ne Ciceronon kaj Katonon, kiuj travidis Cezaron.
Cezaro elspezis libere por donaci al amikoj, al siaj armeanoj kaj al la popolanoj de Romo. Kvankam tio ŝajnis senprudenta al multaj -- kaj Cezaro ja havis grandajn ŝuldojn -- per la donacoj Cezaro fine aĉetis la elkoran favoron de siaj soldatoj kaj de la popolo de Romo kaj, per tiuj, la imperion.
Cezaro fariĝis politikisto, kiam li estis tre juna. Sed li ankaŭ estis tre riĉa. Per la donacema kaj ŝajne senprudenta uzo de sia riĉo, Cezaro gajnis politikan favoron kaj potencon.
Kiam Cezaro havis ĉirkaŭ 35 jarojn, li legis la biografion de Aleksandro la Granda kaj ploris: je lia aĝo, Aleksandro jam konkeris la mondon, sed Cezaro ĝis tiam faris nenion.
Do per la politika favoro, kiun li gajnis per sia donacemo, la Senato donis al li legiojn kaj sendis lin al Gaŭlio, la nuna Francio, kiun li neatendite tute konkeris. Li verkis faman libron pri siaj militoj en Gaŭlio, Bellum Gallicum.
Cezaro estis la unua romia generalo, kiu milite transiris Rejnon kaj la Manikon, sed li ne povis konkeri Brition nek Germanion.
La konkero de Gaŭlio donis al li ne nur la potencon de sukcesa kaj ŝajne nevenkebla armeo, sed ankaŭ la trezoron de Gaŭlio, kiun li libere elspezis en Romio por elaĉeti kaj amindumi la koron de Romo.
Do Cezaro fariĝis unu el la plej potencaj homoj en Romio. Nur Pompeo kaj Krasso estis pli potencaj. Tial je -60, Cezaro dividis la imperion kun ili: Krasso ricevis Azion, Cezaro Gaŭlion, kaj Pompeo Hispanion kaj Afrikon. Tio estis la unua triumviraro. Italio estis ankoraŭ libera kaj ne la privata posedaĵo de homo.
Post la divido, Cezaro grandigis sian potencon en Gaŭlio. En -55 kaj -54 li penis konkeri Brition, sed fiaskis. En la tempo de Cezaro, Britio staris ĉe la rando de la konata mondo -- estis eĉ duboj pri ĝia ekzisteco en Romo. Iuj opiniis, ke Britio estis lando fabela. Cezaro mem rigardis Brition kiel tro marĉa kaj tro malriĉa.
Je -53 Krasso mortis en Persio. Nun sole Pompeo staris kontraŭ Cezaro. Do Cezaro iris al la Rubikono, la rivero, kiu estis la limo inter lia provinco Gaŭlio kaj Italio, kaj haltis. Post multe da hezito li fine decidis transiri Rubikonon je -49. Li diris, en la greka, "la kubo estas ĵetita", kaj transiris la riveron. Kiam li transiris la riveron kaj eniris Italion kun sia armeo, li rompis leĝon kaj tradicion, defiis la Senaton kaj klare montris, ke li deziris kapti Romon kaj Romion por si mem.
Malsimile al Cezaro, Pompeo regis la maron, havis grandan ŝiparon kaj armeon duoble grandan. Sed la armeo de Cezaro estis tre sperta, memfida, lojala kaj Cezaro tre aŭdaca kaj kuraĝa. La du armeoj fine kunvenis sur la batalkampo de Farsalio je -48, kie Cezaro venkis Pompeon.
Pompeo fuĝis al Egiptio, sed tie estis mortigita de la reĝo Ptolemeo. Cezaro sekvis Pompeon al Egiptio, sed alvenis post lia murdo. Li venĝis la murdon de Pompeo kaj starigis la fratinon de Ptolemeo kiel reĝinon: la a Kleopatra, kiu donis al Cezaro filon, Cezarion.
Poste Cezaro venkis Katonon kaj la aliajn restantajn respublikanojn en norda Afriko.
Tiam Cezaro revenis al Romo, kaj starigis sin kiel diktatoron, sed ne kiel reĝon.
Je la 15-a de marto (laŭ la kalendaro uzata en tiu jaro en Romo; verŝajne la 14-a de marto laŭ la poste adoptita julia kalendaro) 44 a.K. (710 AUC), Cezaron murdis Marko Bruto, Kassio kaj liaj respublikismaj komplotistoj, kiuj timis ke li fariĝos reĝo. Post la sekva serio de civilaj militoj, la timoj de la komplotistoj realiziĝis; la adoptita filo de Cezaro, Aŭgusto Cezaro, fariĝis imperiestro. La Romia Respubliko estis mortinta, kaj la Romia Imperio naskiĝis.
Antaŭ lia murdo, Cezaro planis konkeri Persion, Skition (nuna Ukrainio) kaj Germanion.
Laŭ Plutarko, la armeoj de Cezaro batalis kontraŭ tri milionoj kaj mortigis unu milionon.
Dufoje -- kontraŭ Ariovisto en Gaŭlio kaj kontraŭ Pompeo ĉe Dirakio -- Cezaro, lia armeo kaj lia sorto pendis per unu fadeno. Sed la manko de aŭdaco kaj memfido de lia malamiko savis lin.
Simile al Cromwell, Cezaro estis nesperta en milito ĝis mezaĝo, sed li estas unu el la plej bonaj militistoj de la historio.
Simile al Davido, Cezaro estis indulga al malamikoj post venko, eĉ al tiuj, kiuj mortigus lin, se ili povus. Krom tio, li estis homo tre makiavela.
Simile al multaj tiaj ambiciuloj, Cezaro deziris la unuan rangon super ĉio. Unufoje Cezaro kaj liaj oficiroj preterpasis barbaran vilaĝon en la Alpoj. Liaj oficiroj moke komparis la vilaĝon al Romo, sed Cezaro diris, "Mi preferus la unuan rangon en tiu vilaĝo al la dua rango en Romo."
La monato julio nomiĝas laŭ Julio Cezaro. Antaŭ Cezaro, la nomo de la monato estis Quintilis. Cezaro mem reformis la romian kalendaron laŭ la konsilo de la egipta matematikisto Sosigeno. La reformita kalendaro estas konata kiel la julia kalendaro, kiun Cezaro starigis je -45.
Du jaroj post sia morto Cezaro estis diigita.
Mezepokaj aŭtoroj inkluzivigis lin kiel modelo por kavaliroj en Naŭ de la Famo.
----
La vorto cezaro iĝis titolo de romiaj imperiestroj.
----
En Esperanto aperis romano Cezaro de Mirko Jeluŝiĉ en traduko de Ivo Rotkviĉ.
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Motî:grintchî
grintche [f.n.] sôre di ceréjhe, pus seure di gosse. Vos î metroz ene miete di djus d' grintches et leyî svinter l' mitan (C. Massaux). F. cerise du Nord.
| grintchî [o.n.] cerijhî ås grintches. Li grintchî sorvike ås deurs iviers; les grintchîs florixhèt foirt timprous.
>> li Grintchî: no d' ene plaece di Graide e F.
|
Påwionacêye
Pawionaceye
Abreae
Adesmieae
Aeschynomeneae
Amorpheae
Bossiaeeae
Brongniartieae
Carmichaelieae
|
Såme (priyire)
Categoreye:Crustinnisse
Categoreye:Rilidjons
On såme u psåme, c' est ene longue priyire des Djwifs, etur les lives del saedjesse del Bibe. Les psåmes sont tchantés al sinagogue, mins les crustins les ont anodé. Les psåmes sont bråmint dits ås 7 priyires crustenes del djournêye, sortot ås priyires del vesprêye (a vepes), ås Categoreye:Alfabets
Categoreye:Alfabets
Li scrijha tifinar (ⵜⵉⴼⵉⵏⴰⵖⵜ, tifinaght, en amazir), c' est en alfabet speciål po scrire les lingaedjes amazir u berbere, eployî pås Touwaregs dispoy pus d' 2.500 ans.
Li scrijhaedje en alfabet tifinar est pratiké asteure e Djezus-Cri. Li djoû bon Dvénr, i mostra kî k' c' esteut ås cis k' el vlént fé codåner, tot l' alant rabressî.
II. djuda [o.n.]
1. sakî ki fwait avou ls innmis. F. traitre, judas.
>> fås djuda, rossea djuda: refoircixhas, copurade po traiter ene sakî.
>> taetche di Djuda, sitron d' Djuda: ta
|
Motî:djuda
Djuda
I. [n.dj.] onk des doze sujheus da Djezus-Cri. Li djoû bon Dvénr, i mostra kî k' c' esteut ås cis k' el vlént fé codåner, tot l' alant rabressî.
II. djuda [o.n.]
1. sakî ki fwait avou ls innmis. F. traitre, judas.
>> fås djuda, rossea djuda: refoircixhas, copurade po traiter ene sakî.
>> taetche di Djuda, sitron d' Djuda: ta
|
|
|
|