:: wikimiki.org ::
| Klonado |
KlonadoEn biologio, klonado estas la procedo de kreado de klonoj, t.e. de ĉelaroj aŭ individuaroj, kies unuopaj ĉeloj aŭ individuoj ricevas la nomon klonulo, klonaĵo aŭ klonano.
Klonado povas signifi klonadon de geno aŭ de tuta organismo. Kloni genon signifas forpreni ĝin de organismo kaj meti ĝin en alian organismon kie oni studos aŭ uzos ĝin.
Kloni organismon signifas krei novan organismon kun la samaj genetikaj informoj de alia jam ekzistanta. En moderna kunteksto, tio povas esti transmeto de nukleo de korpa ĉelo en ovon, kies origina nukleo estis forprenita.
ja:クローニング
BiologioBiologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj.
Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.
La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.
Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj.
Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologiaj principoj
Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.
Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo
skarabo
Ĉef-artikolo: Vivo
Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.
Evoluo: la centra principo de biologio
Ĉefartikolo: Evoluismo
Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.
Diverseco: La diverseco de la vivuloj
paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]]
Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj.
"Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj:
:Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj
Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon:
:Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj
Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj.
:virusoj -- Prionoj
Daŭreco: La komuna origino de la vivo
Ĉefartikolo: Komuna origino
Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko.
La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.
La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.
Konstanteco: adapto al la ŝanĝo
Interrilatoj: grupoj kaj medioj
organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]]
Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, paraziteco aŭ simbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.
Panoramo de biologio
Strukturo de la vivo
DNA sequence
Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio
Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo.
Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.
La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.
Fiziologio de la vivuloj
Diverseco kaj evoluo de la vivuloj
Biologia klasado
Rilatoj inter vivuloj
Historio de la vorto "biologio"
Historio
- Famaj Biologoj
Listo de biologiaj fakoj
- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio
Faklibroj en Esperanto
- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985
Ekstera Ligo en Esperanto:
- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html
als:Biologie
ja:生物学
ko:생물학
ms:Biologi
simple:Biology
th:ชีววิทยา
Klono (biologio)En biologio, klono estas la la rezulto de klonado, nome ĉelaro aŭ individuaro.
Oni ne konfuzu ĝin kun klonulo.
J. B. S. HALDANE en 1963 uzis la radikon κλων/klon (greklinve ĝermo) por mencii la produkton de tiam teoria kopio de bufo, sed antaŭ li, oni jam uzis la grekan vorton en legomĝardenado.
ĈeloĈelo povas esti:
Ĉelo estas malgranda ejo aŭ ĉambreto ĉiuflanke fermita.
Ekzemple,
- biologia ĉelo - ero de la organika teksaĵo, kiu konsistigas vegetaĵojn kaj bestojn (praĉelo)
- ĉelo de monaĥo
- prizona ĉelo
- vaksa ĉelo de abeloj
- terorĉelo
Alie
- fotoĉelo
- solarĉelo
Ĉelo ankaŭ uzatas en:
- ĉelecaj aŭtomatoj - matematika sistemo konsistanta el aro da ĉeloj kiuj interagas sisteme kun nur la najbaraj ĉeloj
- sterntabulo - ĉeloj estas la tabelanoj kiuj entenas nombrojn, signoĉenojn, aŭ formulon
Laŭ ReVo, ĉelo povas esti ankaŭ la nomo de la unua ŝtupo en kelkaj partiorganizoj.
IndividuoIndividuo estas ĉiu organizita estaĵo - homa, besta aŭ vegetaĵa - rigardata kiel unuo aparte de sia speco aŭ grupo. La vorto devenas el la latina lingvo kaj signifas nedivideblaĵo.
Komparu kun:
Kolektivo,
----
ja:個人
GenoGeno estas ero el genetikaj informoj transdonita de individuo al sia idaro per seksa aŭ senseksa reproduktiĝo. La plej simpla geno konsistas el acidnuklea fragmento kodanta nuran proteinon aŭ RNA (ekster alternativa splisado). Tuta genaro de individuo estas genomo. Pli ĝenerale, la termino estas uzata rilate transdonadon kaj heredon de identigeblaj apartaj karakteroj.
Geno do estas genetika informero kiu ebligas sintezon de polipeptido. Geno karakteriziĝas laŭ sia nukleotida sinsekvo kaj estas DNA-regiono kiu kodas sinmoveblan produktaĵon (bv-u vidi ankaŭ la paĝon pri Genetika Kodo). Ĉi-produktaĵo estas ekz. proteino (kiel okazas por plejmultaj el la genoj) aŭ RNA (ekz. la genoj kiuj kodas por rRNA kaj tRNA). La ĉefa karakterizo de geno ĉiukaze estas ke la produkto moviĝas de la sintez-loko kaj agas aŭ restas aliloke.
La genoj divideblas inter:
- Strukturaj genoj;
- Reguligaj genoj.
Reguligaj genoj respondecas pri la formado de produktaĵoj kiuj estas liberaj trairi alialoken en la ĉelo - la produktaĵoj nomiĝas trans-agaj faktoroj (malkiel cis-agaj elementoj). Ekzemplo de trans- agaj faktoroj estas la transskrib-faktoroj (kiuj gravas por transskribado de DNA al RNA - TAFoj, RNA polimerazo, kaj aliaj), subpremaj proteinoj, ktp.
Vidu ankaŭ: Genetike modifitaj organismoj.
ja:遺伝子
ko:유전자
simple:Gene
th:หน่วยพันธุกรรม
Kategorio:Genetiko
NukleoNukleo devenas de la latina por "centro" aŭ "kerno".
# En ĥemio kaj fiziko, la termino signifas atomkerno -- la aro de protonoj kaj neŭtronoj en la centro de atomo kiu konsistigas la plejpartojn de la atoma maso kaj pozitiva ŝargo.
# En biologio, nukleo referencas al la ĉelkerno -- la membrane limigita organelo trovita en la eŭkariotaj ĉeloj, videbla per mikroskopo, kiu enhavas ĉefe la kromosomojn de la ĉelo.
# En astronomio, nukleo estas kometkerno -- la solida kerno de kometo.
ŜovoHidraŭliko > Hidraŭla meĥanismo
----
Ŝovo estas cikle ripetebla, formita relativa movo, destinita por fari parton de donita teknologia procedo.
الكالازارمرض كالازار (Kala Azar,Visceral Leishmaniasis) يصيب نصف مليون شخص سنويا. 90 %من الحالات تتركز في دول نامية من بينها السودان والبرازيل والهند ونيبال وبنجلاديش. والمرض قاتل 100% بدون تناول العلاج.ويسبب نقص الوزن والحمى والأنيميا وتضخم الكلي والطحال .وتنقله ذبابة الرمل بلدغ الجلد التي تحمل طفيل ليشمانيا Leishmania. ويعتبر العلاج مكلفا بالنسبة للفقراء .
تصنيف:أمراض معدية
heavy metal best online casino kalorie sprzet systemy zarzdzania
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Guevarism
One of the leading figures of the Cuban Revolution was Ernesto Guevara. He would not only turn into the icon of 20th century revolutionary struggle, but also attempt to reproduce the experiences made in Cuba in the form of a rather loose ensemble of theoretical reflections, thereby developing outlines of both of a theory of revolution and a conception of socialism come to be known as 'Guevarism'
|
|
Operation Hardtack
Operation Hardtack I & II was a series of 72 nuclear tests conducted by the United States in 1958. With test moratoriums on the horizon, American weapons labs rushed out many new designs. Hardtack I was carried out in the Pacific Ocean, at
|
OM HEX
:OMX is also the ticker symbol for OfficeMax.
----
OMX AB is a Swedish financial services company, formed in 2003 through a merger between OM AB and HEX plc. It has two divisions, OMX Exchanges, which operates six stock exchanges in the Nordic a
|
Simon de montfort
Two notable men bore the name of Simon de Montfort or Simon de Montford in the middle ages:
- Simon de Montfort, 5th Earl of Leicester (1160 - 1218), a French nobleman, achieved prominence in the Fourth Crusade and in the Albigensian Crusade.
- arboreal black furred gibbon native to the forests of Malaysia and Sumatra. The largest of the lesser apes, the siamang can be twice the size of other gibbons, reaching 1 m in height, and weighing up to 23 kg. The Siamang is the only species in the genus Symphalangus.
The Siamang is dist
|
|