Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Vikipediistoj de Kolombio. Vi ankaŭ povas kunlabori! ---- Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio ---- SudamerikoSudameriko Kolombio - Colombia [kolombja] Lando en nordokcidento de Sudameriko.
- Landkodo: CO.
- E-nomo: Kolombia Respubliko.
- Nacia nomo: República de Colombia.
- Etimologio: lando estis nomita pro Kristoforo KOLUMBO.
- Areo: 1.138.914 kv. km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alvaro URIBE (2002).
- Muziko de Kolombio: Bambuko , Sanhuanero , Vaĝenato , Horopo , Kumbjo , Ĉampeto , Torbeĝino, Abozao, Buĝerengo, Poro, Ĉoka Son', Kalipso, Pasiĝo, Gvabino.
- Adm. divido: 32 Departementoj kaj 1 ĉefurba distrikto: Amazono, Antjokio, Araŭko, Atlantiko, Bolivaro, Bojakao, Cezaro, Ĉefurba Distrikto de Bogoto, Ĉokoo, Gvajnio, Guaviaro, Kaldaso, Kaketao, Kasanareo, Kaŭko, Kordoba, Kundinamarko, La Gŭahira, Magdaleno, Metao, Narino, Norda Santandero, Putumajo, Kindio, Risaraldo, Sankta Andreo kaj Providenco, Santandero, Sukreo, Tolimo, Ujlao, Valo de Kaŭko, Vaŭpeso, Viĉado
- Ĉefurbo: Bogoto (6.276 mil).
- Urboj: Medeĝino (1.419 mil), Kalio (1.324 mil), Barankiĝo (897 mil).
- Loĝantaro: 36.813 mil (1995), inter ili kolombianoj 97,2%, indiĝenoj 2,3%.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
- MNP: totala - 87 mlrd $; pokapa - 1.910 $.
- Eksporto: kafo, perloj, nafto, karbo, floroj, Smeraldoj. Kaj 80 % da la kokaino en la mondo.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: fariĝis sendependa de Hispanio je la 7-an de aŭgusto de 1819, sed tio ne alportis la pacon. La jaroj 1899-1902 kaj 1948-1958 estis rimarkindaj pro grandaj politikaj kontraŭstaroj. En la 1980-aj jaroj landa registaro komencis batalon kontraŭ krimaj grupoj, kiuj regis la neleĝan eksporton de narkotaĵoj. La nuna Panamo estis parto de Kolombio ĝis 1903, kiam ĝi sendependiĝis sub la pafiloj de Usono, kiu deziris konstrui grandan kanalon tra ĝia teritorio.
- Heredaĵo: Kartaheno, historia centro de Santa Cruz, nacia parko de Los Catios. Laŭ loĝantaro, Kolombio estas la tria plej granda lando en Latinameriko -- nur Brazilo kaj Meksiko estas pli grandaj. En la okcidento estas la Pacifiko, en la nordo la Kariba Maro, en la oriento Venezuelo kaj en sudo la ĝangalo de Amazono. La registaro nur regas duonon de la teritorio, ĉar la nacio nun ŝirita de enlanda milito inter kvar armeoj: # FARK - 18.000 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale stalinista # ELN - 4.500 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale inspirita de la revolucio en Kubo # AUK - 8.500 soldatoj - kvazaŭmilitista, dekstrema # nacia armeo - 55.000 soldatoj - regas la grandajn urbojn, estas helpata de Usono kaj toleras AUK-on Po ĉirkaŭ 3500 homoj mortas en la milito jare. Dum la nacia armeo dependas de impostoj por ĝia enspezo, impostoj kiuj estas malgrandigitaj de la milito mem, la aliaj tri armeoj aĉetas armilojn per kokaino (kaj ankaŭ per nafto, oro kaj smeraldoj). Strategie grava estas la valo de la Arato en la nordokcidento, kiu kunigas la Kariban Maron kaj la Pacifikon. Laŭ la valo fluas la komercon inter kokaino kaj armiloj. Prezidento Andres PASTRANA cedis al FARK teritorion de ĝangalo, montaro kaj ebenaĵo en la mezo de la lando por trakti pri paco. Sed, post jaroj de vana interparolo, li reprenis la teritorion kaj pligrandigis la armeon. Interalie, FARK batalas per forkaptado kaj murdo de eminentuloj(juĝistoj, politikistoj) kaj bombatako de pontoj kaj pilonoj, ktp. Usono donas monon al Kolombio por batali kontraŭ narkotaĵoj, kiun Kolombio laŭvice elspezas por detrui la kampojn de kokao de FARK por malhelpi ĝian produktadon de kokaino. Vidu ankaŭ:Shakira, Silva kaj Villalba, Garzon kaj Collazos, HeKeIsDa, Toto, la MomposinaDosiero:Colombia_regioni_geografiche.jpg ----

Enkonduko

Kolombio (oficiala nomo, República de Colombia - Respubliko de Kolombio), respubliko situanta en la nordokcidenta parto de Sudameriko, limas norde kun Panamo kaj Kariba maro, oriente kun Venezuelo kaj Brazilo, sude kun Peruo kaj Ekvadoro, kaj okcidente kun la Pacifika maro. Kolombio estas la unusola lando de Sudameriko kiu havas marbordojn kun la Pacifika kaj Atlantika oceanoj. Laŭ ĝiaj insuloj Sabkta Andreo, Providenco kaj Sankta Katalino
- kiuj apartenas al al provinco Sankta Andreo kaj Providenco), kaj laŭ la akvoj kij aldoniĝas al la kontinenta teritorio en la kariba maro, Kolombio havas limojn ankaŭ kun Honduraso, Nikarakvo, Kostariko, Panamo, Haitio kaj Dominiko. Inkludante la maraj kaj submaraj akvoj kiuj apartenas al la lando en Pacifiko kaj Karibo, marstrio de 19 km2 sur ĉiu marbordo (kalkulante la insulojn) el kiuj 339.500 km2 estas de Pacifiko kaj 589.160 de Karibo, la totala areo estas 2.070.408 km2. La lando havas 1.141.748 km² de kontinenta areo. La ĉefurbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), kiu estas ankaŭ ĝia plej granda kaj loĝantohava urbo.

Teritorio kaj rimedoj
  -

La topografia elemento plej karaktera de Kolombio estas la montaro Andoj, situanta en la centra kaj okcidenta parto de la lando, kiu etendiĝas nord-suden tra preskaŭ ĝia tuta longeco. Andoj kunformiĝas per tri ĉefaj montaroj paralelaj inter si: la Orienta montaro, la Centra montaro kaj la Okcidenta montaro. Sur la Kariba marbordo troviĝas izolata montara sistemo konata kiel neĝata montaro de Sankta Marto, kies plej altaj punktoj estas la vertoj Kristoforo Kolumbo (5.776 m) kaj Simono Bolivaro (5.535 m). En la Centra montaro troviĝas kelkaj vulkanaj montpintoj, kiuj kunformas la Nacian parkon de La Neĝmontoj (Neĝmonto de Tolim 5.616 m; Neĝmonto Ruiz, 5.400 m; kaj Sankta Isabelo) kaj la Nacia parko de la Neĝmonto Ŭjla (Huila) (Neĝmonto Ŭjla, 5.750 m). Oriente de la Orienta montaro, kie plej alta punkto esta la neĝata montaro Kokuj’ (Cocuy) (5.493 m), troviĝas grandaj vastecoj de malaltaj varmegaj terenoj, malmulte loĝataj kaj nur parte esplorataj de petrolaj kompanioj. La norda parto de tiu ĉi regiono estas kovrata de ĝangalo de abunda vegetaĵaro drenata de la riveroj Kaketa’ (Caquetá), Vaŭpes’ (Vaupés) kaj Putumajo (Putumayo) (tiu ĉi lasta natura landlimo kun Ekvadoro kaj Peruo). La norda parto dela regiono, de pleja areo, estas formata de enormaj ebenaĵoj konataj kiel Los Llanos, kaj estas trakurata de la la riveroj Araŭka (Arauca) (kiu estas la natura landlimo kun Venezuelo), Meta’ (Meta) kaj Gŭavjaro (Guaviare) Inter a montaroj troviĝas altebenaĵoj, la plejmulto rl ili situantaj je pli lo 2.438 m de alteco, kaj fruktodonaj valoj drenataj de la ĉefaj riveroj de la lando. La rivero Magdaleno (Magdalena) estas la plej grava de Kolombio; ĝi fluas norden inter la Orienta kaj Centra montaroj, trairanta preskaŭ la tutan landon, kaj enfluanta en la Kariba maro proksime de la urbo Barankilo (Barranquilla), post deiro de ĉirkaŭ 1.540 km. La rivero Kaŭka (Cauca) ankaŭ estas grava rivero kaj transport-rimedo; ĝi fluas norden inter la Centra kaj Okcidenta montaroj, kaj kuniĝas kun Magdaleno proksimume 320 km antaŭ alveni al la Kariba maro. Okcidenter de la Okcidenta montaro kuras la rivero Atrato, kiu trairas la humida ĝangalo de la Pacifika regiono, ĝi estas la ĉefa vojo de transporte en la regiono, kaj ĝi enfluas en la golfo Urabao (Urabá), en la Kariba maro. Al la okcidenta baseno aŭ de Pacifiko apartenas, inter aliaj, la riveroj Sankta Johano (San Juan), (proponata kiel rivera vojo por kuniĝi kun Atrato kiel vojo Atlantik-pacifika) kaj Patia, kiu formas la kavaĵ-regiono Patia kiam ĝi trairas la Okcidentan montaron antaŭ ĝia elfluiĝo en Pacifikon. La marborda linio de Kolombio havas 3.210 km, el kiuj pli lo 1.600 km etendiĝas laŭlonge de Karibo. Estas multaj elfluejoj de riveroj laŭlonge de la marbordoj, sed ne ekzistas naturaj havenoj kiuj helpu la pason de la ŝipoj.

Klimato

Kolombio situas komplete en la varmega terzono, meteorologia esprimo kiu nomas la areon de la tersurfaco inter la tropiko de Kankro kaj la tropiko de Kaprikorno. Spite de tio, la klimato varias laŭ la surmarnivela alteco. La malaltaj marbordaj regionoj kaj la kavregionoj de la valoj de Patia kaj Magdaleno havas varmegan klimaton, kun jaraj temperaturoj kiuj atingas averaĝon de 24 a 26,7 ºC. Dum la jari alterniĝas periodoj de tri monatoj de pluvo kaj tri monatoj de nepluvo (somero). Laŭlonge de la Pacifika marbordo la pluvfalo estas tre abunda kaj ĝi povas atingi 12.000 mm jare; en Bogoto la kvanto de pluvo kolektita jare estas 1.060 mm kaj en Barankilo 800 milimetroj. En la duoninsulo Guahira (Guajira), kiu limas kun Venezuelo, la pluvo atingas nur 300 mm jare. En la deklivoj de la Orienta montaro ĝenerale estas seka vetero.

Naturaj rimedoj

La mineralaj rimedoj de la lando estas variaj kaj abundaj. Kolombio estas la unua produktanto en la mondo de smeraldoj kaj havas konsiderindajn mineralajn rezervojn konsistantaj el petrolo kaj natura gaso, karbo, oro, arĝento, fero, salo, plateno kaj uranio.

Flaŭro kaj faŭno

La flaŭro kaj faŭno de Kolombio estas tiel variaj kiel ĝia topografio. Laŭlonge de la Kariba marbordo kreskas manglaroj kaj kokosarboj. De la marnivelo ĝis 5.000 m, estas multaj arbaroj kiuj okupas entute 50 milionojn da hektaroj (496.010 km², la 47,8% de la totala areo), en kiuj oni trovas arbojn komerce profiteblajn, kiel mahagono, palosanto
- , kverko, nogal
- , cedro, pino kaj kelkajn variojn de balzamo
- . Inter la tropikaj plantoj oni inkludas: kaŭĉuko, chicle
- , kino, vanilo, sarsaparilo, absinto, goma de copal
- , ipakakuano, fabo tonka kaj frijol
- kastora. Aliaj plantoj propraj el la lando estas: la frajlejon
- , la oca
- kaj la tagua
- . Inter la sovaĝaj bestoj oni trovas la plej grandajn mamulojn de Sudameriko, kiel jaguaro, pumo, tapiro, pekario (pecarí), formikurso, kariakuo (cariacú), mielurso, bradipo, kaj kelkaj specoj de simioj, kiel la simio ĉukuta (chucuto). La lacertojn, kiuj antaŭe abundis laŭlonge de la ĉefaj riveroj, oni ĉazis intense, pro tio ili nuntempe malabundas. En la tropikaj regionoj loĝas multaj varioj de serpentoj. Inter la plej elstaraj birdoj menciendas la kondoro, vulturo, tukano, psitako, pauhilo (paujil), cikonio, tento (tente), kaj kolibro.

Grundoj

Kolombio havas fruktodonajn malaltajn valojn dediĉataj al brutarbredado kaj agroindustrio, kaj deklivoj de la montaroj uzataj por kultivoj de meza grandeco, kaj altajn ebenaĵojn dediĉataj al agrikulturo kaj paŝtado. En 1999 oni kalkulis je 4 milionoj da hektaroj la terno dediĉata al kultivoj, tie estas, 4.2% de la landa areo. E la amazonia regiono kaj en la ĝangaloj dela provinco Ĉokoo (Chocó) de la Pacifika regiono oni uzas ankoraŭ arkaikajn metodojn kultivi per fortranĉo kaj bruligado.

Mediaj temoj

La vastaj pluvĝangaloj de Kolombio, kiuj kovras 47.8% de la lando, aperas inter tiuj de pli granda biologia diverseco en la mondo. Kvankam Kolombio okupas nur ĉirkaŭ dekonon de areo de ĝia najbaro Brazilo, ĝi havas preskaŭ la saman kvanton de bestaj specioj. Kolombio aperas inter la dek unuaj landoj en la mondo pro biologia doverseco. Oni pensas ke Kolombio enhavas ĉirkaŭ 10% de la flaŭro kaj faŭno kombinita de la mondo kaj inkludas multajn specojn minacatajn aŭ ekzotikajn. La lando estas la unua en la mondo per ĝiaj 1.695 malsimilaj specoj de birdoj. Ĉokoo en Kolombio estas unu el la regionoj plej riĉaj en la mondo pro botanika diverseco. Inter 1990 kaj 195, oni elforstigis
- ĉirkaŭ 1.3 milionoj de hektaroj de tero en Kolombio, kvankam la plej granda parto de la arbaroj de la lando restas neekspluatataj. Estas maloftaj la klopodoj revigligi la arbarojn kiun oni ekspluatas komerce. Kolombio protektas 9% (1977) el ĝia teritorio kiel naciaj parkoj kaj aliaj naturaj rezervejoj. Spite de tio, estas tre malfacile kontroli kelkajn el tiuj terenoj, pro la ĉeesto de narkotikistoj. Ĉirkaŭ 4,2% de la teritorio de Kolombio havas konstantan kultivadon. La sola uzado de pesticidoj
- provokis damaĝon al la grundo; la uzado de fruktodonigaj kemiaĵoj kreskis je 3% inter 1994 kaj 1997. Aliaj agrikolaj kutimoj, krom la deforestado, kontribuis al la degenerado del agrundo. Kolombio estas membro de traktatoj pri biodiverseco, klimata ŝanĝiĝo, specoj en danĝero malaperi, konservado de mara vivo kaj tropikaj arbaroj.

Loĝantaro

La kolombia loĝantaro estas rezulto de miksado inter la hispanoj kaj eŭropeoj kiuj konkeris kaj koloniigis la teritorion de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, la afrikanoj (nigroj) importitaj kioel sklavoj de la 17-a jarcento ĝis komencoj de la 19-a, kaj la la praloĝantoj amerikaj (indiĝenoj). De la 19-a jarcento kaj dum la 20-a la inmigrado de araboj, speciale al al kaariba marbordo kaj la insulo Sankta Andreo, estis ĉiujare pli grava. En la diversaj regionoj de la lando oni povas vidiĝi tri grupoj: mestizo (miksaĵo indiĝen-blanka), mulato (miksaĵo nigra-blanka), kaj zambo
- (miksaĵo indiĝena-nigra). La plej granda parto de la loĝantaro de la lando, kiu loĝas en la deklivoj de la montaroj kaj en al altaj ebenaĵoj, estas mestiza. En la Kariba marbordo ĉefas mestizoj kaj mulatoj, kaj en la Pacifika marbordo elstaras mulatoj kaj zamboj. 2.7% el la loĝantaro postulas aparteni al indiĝena etno aŭ al nigra grupo, kaj per tio ili havas specialajn rajtojn (terposedo, edukado, politika partopreno) rekonatajn en la Konstitucio de 1991.

Ĝenerala informo pri la loĝantaro

La projekciojn pri loĝantaro faras la Nacia Administra Departamento pri Statistiko (hisp. DANE). La kalkulata loĝantaro por 2002 estis 41’008.227 loĝantoj. Pli lo 74% loĝas en la urbaj areoj. La ĉefaj homkernoj trovoĝas proksime de la valoj de la riveroj Magdaleno kaj Kaŭko, de la marborda regiono Kariba kaj de la altebenaĵo Kundinamarka-Bojaka, nomata ebenaĵo de Bogoto, kie situas la ĉefurbo dela respubliko.

Oficialaj kaj parolataj lingvoj

La oficiala lingvo estas la hispana. Oni parolas pli lo 60 indiĝenajn dialektojn, kiuj devenas de la lingvistikaj familioj araŭak’ (arawak), karib (kariba), chibcha (ĉibĉa) kaj orienta tukano.

Religio

La Konkordato de 1973 donis privilegian pozicion al katolikismo; ĉirkaŭ 95% el la kolombianoj estas katolikaj. Tamen, la konstitucio de 1991 starigis la liberecon pri kulto. Ekzistas malgrandaj minoritatoj de protestantoj, judoj kaj aliaj religioj.

Administra divido kaj ĉefaj urboj

Kolombio dividiĝas en 32 provincoj kaj ĉefurba distrikto. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), grava administra, industria, financa kaj komerca centro kiu havas loĝantaron (laŭ la popolnombrado de 1999) de 6’273.000 personoj. Aliaj gravaj urboj estas la komercaj kaj tekstilaj centroj de Kalio (2.111.000 loĝantoj) kaj Medeĝino (1’958.000 loĝantoj); ĝiaparte, Barankilo (1’226.000 loĝantoj) kaj Kartaheno (Cartagena 887.000 loĝantoj) estas elstaraj marhavenoj kaj Kartaheno havas petrolan terminalon
- . En Bogoto, Kalio kaj Barankilo situas la ĉefaj internaciaj flughavenoj de la lando.

Edukado

La baza instruado unuagrada (5 jaroj) kaj duagrada (4 jaroj) havas periodon de naŭ jaroj. 97.1% el la loĝantaro estas alfabetigita
- . La Ŝtato garantias la bazan edukadon unuagradan por la plej granda parto de la loĝantaro en la popularaj sektoroj (tavoloj 1, 2 kaj 3). La eklezio, same kiel gepatroj kaj privataj investistoj, rajtas instali kaj gvidi edukigajn ionstituciojn, laŭgvide de la oficialaj programoj kreintaj de la nacia registaro. Laŭ la popolkalkulado de 1993, 49% el al loĝantaro estis tiu jaro atinginta la studoj pri unuagrada edukado, 33% la duagrada kaj 8.1% la supera edukado. En Bogoto koncentriĝas 16% el la universitataj studentoj. Laŭ datumoj de 1998-1999, la nombro da lernantoj enskribitaj en unuagradaj lernejoj estis 5,06 milionoj; kaj en duagradaj lernejoj, inklude de institucioj pri profesia kaj instruista formado, 3.55 milionoj. Dum tiu periodo Kolombio havis proksimume 235 institucioojn pri supera edukado, kun la enskribo de 644.188 lernantoj. La ĉefaj universitataj centroj publikaj kaj privataj estas> la Nacia universitato de Kolombio, starigita en 1967 kaj kun sidejoj en Bogoto, Medeĝino, manizaleso, Palmiro, Leticio kaj la insulo de Sankta Andreo; la Universitato de Antjokio en Medeĝino, la plej antikva de la lando, fondita en 1801; la Universitato de Valo en Kalio; la Universitato de Andoj kaj la Pontifika Universitato Javeriana, ambaŭ en Bogoto, kaj la Industria Universitato de Santandero en Bukaramango. En la ĉefaj urboj de la lando ekzistas publikaj kaj privataj universitatoj.

Kulturo

En Kolombio oni parolas pri kelkaj kulturaj regionoj, en kiuj la indiĝena, nigra kaj eŭropea (speciale hispana) influoj estas diversaj. La mestizigo permesas paroli pri marbordaj kulturoj, deklivaj kulturoj kaj kulturoj de la altebenaĵo. Studemuloj parolas pri antjokia aŭ montarana kulturo, santandera aŭ novhjispana kulturo, anda kulturo aŭ kulturo de intensa akulturado
- , nigra aŭ marbnorda-rivera-minregiona kulturo kaj kulturoj aŭtente indiĝenaj disetenditaj en la tuta nacia teritorio (ekzistas 65 etnoj rekonataj en al lando). En la regionojn de ebenaĵoj de la orienta parto nun estas kunformiĝanta la ebenaĵa kulturo. Pro la vestaĵoj, la loĝejoj, la manĝaĵoj, la religio, kaj ĝenerale, pro la moroj, oni povas kapti la malsimilecon de socikulturaj grupoj pro la kontakto efektivigita dum la lastaj jaroj. Kolombio havas kontinentan tradicion parolante pri pensuloj kaj verkistoj; oni devas elstarigi, inter aliaj nomoj: José Asunción Silva, Rafael Pombo, José Eusebio Caro, Gregorio Gutiérrez González, José Eustasio Rivera, Luis Carlos López, Porfirio Barba, León de Greiff, Guillermo Valencia, Jorge Rojas, Eduardo Carranza, Baldomero Sanín Cano, Pedro Gómez Valderrama kaj Germán Arciniegas. Inter la plej ekstaraj kolombiaj verkistoj troviĝas la romanisto de la 19-a jarcento Jorge Isaacs kaj, en la 20-a jarcento, la poeto kaj romanisto Alvaro Mutis, gajninto de la Premio Princo de Asturias pri la Verkado en 1997, kaj la romanisto Gabriel García Márquez, Nobelpremiito en 1982. La Nacia Biblioteko de Kolombio, situanta en Bogoto, havas ĉirkaŭ 700.000 volumenoj; ekzistas bibliotekoj ankauix en la urbetoj kaj volaĝoj de la tuta lando. La ĉefaj muzeo situiĝas en la ĉefurbo. La Nacia Muzeo enhavas kolektojn kiuj rakontas la hispanan konkeron kaj la kolonian periodon. La Nacia Muzeo pri Arkeologio elmontras ilarojn, skulptaĵojn en ŝtono, teksaĵojn, oraĵojn kaj aliajn objektojn kiujn oni trovis en la tuta nacia teriotorio. La fama Muzeo pri Oro montras gravan kolekton de objektoj antaŭhispanaj faritaj el oro de la diversaj indiĝenaj kulturoj.

Ekonomio

Kolombio estis ĝis nelongej jardekoj lando ĉefe agra, kun ekonomio kiu dependis tradicie de la kafo. Ĉirkaŭ 27% el la aktiva loĝantaro sin dediĉas ankoraŭ hodiaŭ al agrikulturo, ĉefe al kultivado de kafo, banano, kotono, rizo, sukerkano kaj panelkano
- , maizo, terpomo, sorgo, platano kaj floroj. Pligrandiĝis al ĉerpado de petrolo, karbo kaj oro, kaj konserviĝas la produktado de smeraldoj; sammaniere disvolviĝas birdkulturado, la mara fiŝkaptado, la leĝera kaj peza industrio kun fortaj investoj de eksterlandaj kapitaloj. La bruta interna produkto en 2000 estis 81.283 milionoj da dolaroj, kiujn signifas 1.920 dolaroj per capita
-

Ekonomio

La kafo estas la ĉefa kultivo. Post Brazilo, Kolombio estas la dua produktanto en la mondo kaj la unua en la produktado de fajna kafo. Oni kultivas ĉefe en la deklivoj de la montaroj iner 914 m kaj 1.828 m de alteco, ĉefe en la provincoj Kaldaso (Caldas), Antjokio, Kundinamarko, NordSantandero, Tolimo, Santandero, Risaraldo kaj Kindio. En preskaŭ miliono da hektaroj oni trovas pli lo 150.000 kultivejoj de kafo, ĝenerale malgrandaj. En 2001 la prokuktado estis 700.000 tunoj, la plej granda parto el ili eksportiĝis al Usono. Aliaj konsiderindaj kultivoj estas: sukerkano, rizo, banano, tabako, kotono kaj trokikaj kaj duontropikaj floroj. Kelkaj malpli gravaj kultivoj konsistas el celealoj, legomoj kaj larĝa diverseco de fruktoj. Oni ankaŭ kultivas plantojn kiuj produktas pita
- , henequén
- kaj kanabo, kiujn oni uzas en fabrikado de ŝnuroj kaj kostaloj (sakoj faritaj el fibroj). En 2001, la brutaro konsistis de 28.3 milionoj da bovoj, 2.8 milionoj de porkoj, 2.2 milionoj da ŝafoj kaj 2.5 milionoj da ĉevaloj.

Forstkulturado kaj fiŝkaptado

La forsta areo situiĝas precipoe en la kolombia amazonio, en la Pacifika marbordo, la la regiono de Katatumbo (en la landlimo kun Venezuelo) kaj en kelkaj regionoj de forstoj en al altaj kaj mezaj deklivoj de la rivberoj Magdaleno kaj Kaŭko. La jara produktado de ligno estas 17,8 milionoj de m³. La plej granda parto de la ligno estas uzata en la industrio, bruigado, la meblaro kaj alioj sektoroj. En la marbordaj akvoj kaj en multaj riveroj kaj lagoj estas larĝa diverseco de fiŝoj, inter kiuj elstaras: truto, tarpón
- , pez vela
- , blanquillo
- , jaiba
- , mojarra
- kaj tinuso. La jara kaptado en 1997 estis 199.227 tunoj, el kiuj preskaŭ la duono korespondis al fiŝoj de sensala akvo.

Ekspluatado de mineraloj

Petrolo kaj oro estas la ĉefaj mineralaj produktoj. Ono ĉerpas konsiderindajn kvantojn de aliaj mineraloj, kiel arĝento, smeraldoj, plateno, kupro, nikelo, natura gaso kaj karbo. Unu el la karbominoj pli elstaraj estas tiu de Cerrejón
- , la Guahiro. En 1999 oni produktis ĉirkaŭ 32.8 milionojn da tunoj de karbo kaj 5.097 milionojnda natura gaso jare. La petrola industrio estas sub kontrolo de nacia kompanio kaj de kelkaj koncesioj al eksterlandaj kapitaloj. La produktado de kruda petrolo koncentriĝas en la valo de la rivero Magdaleno, proksimume je 645 km de la kariba maro, kaj en la regiono situanta inter la Orienta montaro kaj Venezuelo; la jara produktado estas 301’695.500 bareloj. En Kolombio ekzistas kelkaj rafinejoj, inter kiuj elstaras tiu situanta en Barankabermeho (Barrancabermeja), krom tiuj situantaj en la golfo de Moroskilo (Morrosquillo) kaj Kartaheno. La mineralekspluatado de oro ĉeestas de antaŭhispanaj tempoj, kaj disvolviĝas ĉefe en la provincoj Antjokio kaj, malpli intense, en Kaŭko, Kaldaso, Narino, Tolimo kaj Ĉokoo. Kolombio estas ;a unua produktanto de oro de LatinAmeriko, kun jarac produktado de 19.000 kg en 2000. La ĉefaj mineralekspluataj centroj pri smeraldoj estas ;la minejoj El Muzo kaj Ĉivoro (Chivor). Aliaj mineralaj produktaĵoj estas: fero, arĝento, plateno, plumbo, nikelo, kalkoŝtono, sulfuro, gipso, dolomito
- , marmoro, feldespato
- , argilo kaj kaolino
- , siliko kaj kvarco, tera salo kaj mara salo.

Industrio

La industrio, stimulita en la jardeko de 1950 per starigo de tre altaj impostoj sur la importado, estas kunformata ĝenerale de entreprenoj malgrandskalaj kiuj produktas por la nacia kaj anda merkato, precipe. Ĉiuj kune reprezentas 20% de la jara produktado. Ankaŭ havas grandan gravecon la industriejoj kie oni produktas ŝpinadoj de kotono, situantaj ĉefe en la urboj de Barankilo, Manizaleso kaj Medeĝino. Aliaj elstaraj industrioj estas tiuj dediĉataj al farado de manĝaĵoj, produktoj de tabako, fero kaj ŝtalo, kaj transportaĵoj, same kiel la eldona industrio. La kemiaj produktoj estas havantaj kreskantan apogeon, same kiel ŝuproduktado, la teksa industrio kaj la petrola. Oni faras ĉapelojn el palmo kaj kristalaĵojn. La kolombia politiko de ekonomia malfermeco, disvolviĝanta de la komencoj de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigado de la ekstera komerco, kiu produktis gravajn efektojn en la nacia industrio pro reestrukturiĝo, moderniĝo, aliancoj, kunfandiĝoj, vendadoj al internaciaj konsorcioj, eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligado de la infrastrukturo
- por potencigi la landon kiel platformo konkurpova je internacia nivelo. La eksportado de hejtaĵo estis en 1999 40.6% el la tuta eksporto; tiuj de manfaritaj produktoj, 29.7%; kaj tiuj de manĝaĵoj, 23.8%; tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis 71.8% el la kolombia eksportado.

Energio

La lando havs multajn hidroelektajn instalaĵojn kiuj generas 72,71% de la elektra produktado. En 2001 la tiujara produktado estis 42.992 milionoj de KWh. La ĉefaj hidroelektraj sistemoj troviĝas en Antiokio, Kundinamarko, Ŭilo kaj Tolimo. En la provinco Bojakao elstaras la hiidroelektra centro Ĉivoro kaj en Antiokio tiu de Guatapeo, la plej granda de la lando.

Mono kaj Banksistenmo

La Colombia monunuo estas la peso, dividita en cent centavoj (2.504,24 pesoj egalis al 1a usona dolaro en 2002, kun averaĝa jara devaluto de 5 al 6%). La Banko de la Respubliko estas la unusola emisianto de mono kaj la regulilo de la mona político de la lando, sendepennde de la nacia registaro. Ĝi ankaŭ cunabas respondecojn pri la monaj politikoj kun la mona konsilantaro de la registaro. En kolombio aktivas pli ol 25 bankaj komenrcaj institucioj, krom la registaraj bankoj kaj aliaj financaj institucioj oficialaj ka duonoficialaj. La merkato de divizoj troviĝas en Bogoto, Medeĝino kaj Kalio.

Komerco

La político de malfermo de la Kolombia ekonomio, en progreso dekomence de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigo de la ekstera komerco, kio produktis gravajn efektojn en al naciaj industrioj rilate al reestrukturigo, renovigo, modernigo, alaincoj, kunigoj, vendoj al internaciaj konsorcioj
    - , eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligo de konstruaĵoj de infraestrukturo por potencigi la landon kioel konkurencan platformon internacie. La eksportoj de hejtaĵo (karbo kaj petrolo) estis en 2002 la 35,9% de la totala exportado; tiuj de manfaritaj produktoj, la 37,8%; kaj tiuj de manĝaĵoj, la 18,5% (kafo: la 8,14%); tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis la 71,8% de la kolombiaj eksportadoj. La poreksportaj cellandoj estas Usono (preskaŭ 50%), la Anda Komunumo kaj la Eŭropa Unio. Oninimportas ĉefe metalajn kaj kemiajn produktaĵojn (60%) kaj al deveno coincidas kun la landoj al kiuj oni exportas. Usono estas la ĉefa komerca partnero de Kolombio, sekvara de Germanio, Brazilo, Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Argentino, Ĉilio, Meksiko, japanio kaj Venezuelo. En 2002 oni kalkulis ke la valoro de la tiujaraj eksportoj estis 11.897 milionoj de usonaj dolaroj kaj de la importoj 12.690 milionoj de dolaroj.

Transporto kaj komunikadoj

En la tuta montara teritorio, kie troviĝas la plej granda kvanto de loĝantoj de la lando, existas ampleksa voja reto, kun ŝoseoj kiuj ebligas la trasporton de vehikloj por leĝera kaj peza kargo. Ne estante vojoj konstruitaj laŭ perfektaj normoj (kompare kun la eŭropaj aŭ usonaj ŝoseoj), oni povas aserti ke ili prmesas la komunikadon inter la diversaj vilaĝoj kaj urboj de la lando. Pli ol 90% de la municipoj enretiĝas per tiuj ŝoseoj. Siaflanke, la Ebenaĵoj kaj la amazona ĝangalo, kiuj kovras proksimume la alian duonon de la lando, komunikiĝas per rivera transporto, kelkaj teraj vojoj kaj vasta reto de malgrandaj flughavenoj kaj ekflugejoj. La aera transporta estas tre grava por la lando, ĉar kunigas la ĉefajn urbajn centrojn kun mezaj kaj malgrandaj lokoj de economía graveco. El terreno irregular de Colombia obliga a que la construcción de carreteras y vías de tren sea muy costosa. Colombia cuenta con 3.154 km de vías férreas, nacionalizadas a partir de 1954 y actualmente en desuso, excepto para el transporte de mercancías. La mayor parte de estos ferrocarriles nacionales eran líneas que llegaban al río Magdalena, la principal arteria de transporte del país durante el siglo XIX y buena parte del siglo XX, pues era navegable a lo largo de casi 1.100 km a partir de su desembocadura. Las carreteras suman 112.988 km y comprenden una parte de la autopista que une Caracas, la capital venezolana, con Quito, la capital de Ecuador, a través de Bogotá y de otras poblaciones colombianas. En Colombia el transporte aéreo comenzó en 1919 y actualmente varias compañías nacionales e internacionales sirven al país. En 1946 Colombia, Venezuela y Ecuador acordaron establecer la Marina Mercante Gran Colombia, aunque Venezuela se retiró en 1953. Los principales puertos son Buenaventura, Tumaco, Santa Marta, Barranquilla y Cartagena. La neevena tereno de Kolombio devigas ke la monstruo de ŝoseoj kaj vojoj estu tre multekosta. Kolombio havas 3.154 km de fervojoj, naciigitaj ende 1954 kaj nuj neuzataj, krom por transporto de varoj. La plej granda parto de la naciaj fervojoj estis linioj kiuj aliris al la rivero Magdalena, la ĉefa arterio de gtransporto de la lando dum la 19-a jarcento kaj bona parto de la 20-a jarcento, ĉar la Rivero estis navigaciebla laŭlonge de preskaŭ 1.000 km ende la enfluejo. La ŝoseoj sumas 112.988 km kaj kunformas parton de aŭtovojo kiu kunigas Karakason, la Venezuela ĉefurbo, kun Kito, la ĉerurbo de Ekvadoro, tra Bogoto kaj aliaj kolombiaj urboj. En Kolombio la aera transporto komenciĝis en 1919 kaj nun kelkaj naciaj kaj internacioaj kompanjoj servas la landon. En 1946 Colombio, Venezuelo kaj ekvadoro interkonsentis starigi la Komerca Ŝipkompanjo Grand-Kolombia, kvankam Venezuelo retiriĝis en 1953. (La kompanjo, unu el la plej bonaj kaj prosperasj el Ameriko, bankrotis iom post la starigo de al Ekonomia Malfermo en la 90-aj jaroj. La tradukisto de tiu ĉi artikolo, eksmaristo de la Grand-Kolombia, propraokule devis suferi tiun bedaŭrindaĵon). La ĉefaj havenoj estas Buenaventura, Tumaco, Sankta Marto, Barankilo kaj Kartaheno.

Laboro

La aktiva loĝantaro estas 19,4 milionoj (2002); 22% el ĝi sin dediĉas al agrikulturo, forstkulturo kaj fiŝkaptado, 18% al minindustrio, kaj 59% al sektoro de servoj. Pli ol 1,6 milionoj da personoj sin organizas en sindikatoj, inter kiuj elstaras Unuiĝinta Vcentro de laboristoj de Kolombio (CUT), kun 1,2 milionoj da membroj, la la Ĝenerala Konfereracio de Laboristoj de Kolombio (CGTG), kun 400.000 membroj. La rajton fari strekon garantias la konstitucio por ĉiuj laboristoj kiuj ne sin dediĉu al publikaj servoj.

REGISTARO

La konstitucio de 1991, kiu anastataŭis tiun de 1886, difinas Kolombion kiel socian Ŝtaton de rajto, organizitan en formo de unuiĝinta Respubliko, necentrigita, kun aŭtonomio de la teritoriaj estaĵoj, demokratia, partoprenpova kaj pluralisma. La elcentriga proceso komenciĝis per serio de leĝoj kaj dekretoj en kiuj oni donis aŭtonomion al la municipoj, proceso komencigita jam en 1983.

Ekzekutiva povo

En Kolombio la nacia ekzekutiva povo kuŝas en prezidento kiu oni elektas per rekta popota voĉo kaj kiu povas efektivigi sian postenon dum Kva. Jaroj. La voĉrajto estas universala por ĉiuj viroj kaj virinoj kun pli ol 18 jaroj. La prezidento nomumas la ministraron , kiun aprobas la Congreso. De la konstitucio de 1991 la guberniestroj de la provincoj elektiĝas per popota voĉdonado, same kiel la urbestroj, por periodoj de tri jaroj.

Leĝiga povo

La leĝiga povo kuŝas en la Nacia Congreso, formata de la Ĉampro de reprezentantoj, de 161 membroj, kaj la Senato de la Respubliko, kun 102 membroj. La konstitucio de 1991 punas la malĉesstemon kaj malpermesas ke la membroj del Congreso disvolvu samtempe alian ajn publika posteno.

Justica povo

Ĉiujn 24 membroj de la Supera kortumo pri Justico elektas la antaj ĉefjuĝistoj. La justica sistema formiĝas ankaŭ de la superaj kaj nesuperaj distriktoj, kaj provincaj kaj municipal juĝejoj. Ekzistas krom tio du justicaj instancoj: la Konsilantaro de Ŝtato kies devo estas kontroli la Ŝtaton, kaj la Konstitucia Kortumo, kies misio estas kontroli la plenumon de la konstitucio de 1991. La konstitucio malpermesis la ekstradicion de naciuloj, sed reformo de 1996 permesis ĝin denove, kun antaŭkondiĉoj kaj sen retroaktiveco por kiuj jam subiĝis al la kolombia justico, malgraŭ se oni deliktu en aliaj landoj de la mondo (ĉefe rilate al trafiko de narkotikaĵoj). La mortpunon malpermesas la Colombia leĝaro.

Politikaj partioj

Kolombio havas politikan sistemon relative libera kaj malferma en kiu partoprenas bona nombro da partioj. La plej membrohavaj estas tradicie la Socia Konservativa Partio, favora al plifortigo de centra registaro kaj al intima rilato kun la lkatolika Eklezio, kaj al Liberala Partio, favora al la plifortigo de lokaj registaroj kaj almla disigo inter la Eklezio kaj la Ŝtato. La lastatempa ideología tendenco de la unua alproksimiĝas al la kristan-deokratio eŭropa, dum liberalismo simpatias kun la soci-demokrataj kurentoj. Ambaŭ rekonas ke la katolika Eklezio estas grava forto institucia, speciale por trovi vojojn kiuj forigu la politikan kaj socian perforton kiun suferas la nuna Kolombia socio. Inter 1958 kaj 1974 la liberaluloj kaj la konservativuloj estis al unusolaj laŭleĝaj grupoj, pro la konstitucia reformo de 1957 kiun oni pensis por malaktivigi la fortan kontraŭstaron inter ili. Sub tio akordo, kiun oni nomis Nacia Fronto, ĉiu partio havis ekzakte la saman numeron de postenoj en la leĝiga ĉambro, en la ministraro kaj en aliaj instancoj, kaj la prezidenteco alterniĝis inter la gvidantoj de tiuj du partioj. Dum la jardeko de 1980 la liberaluloj havis la plimulton en ambaŭ ĉambroj de la congreso. La situacio konserviĝas, ĝenerale, senŝanĝa. En la elktoj de marto de 1994, la gerila grupo Movado 19 de Aprilo (M-19), kiu en la elektoj de 1990 aperis kielm la tria politika forto sub la nomo Demokratia Aliando Movado 19 de Aprilo (AD M-19), suferis seriozan elektan baton. La Patruja Unuiĝo, alianco de maldekstremaj grupoj gvidataj de la Komunisma Partio (fondita en la jardekod e 1930), suferis la murdon de multaj el ĝiaj sampartianoj kaj iom post iom perdis elektan peson ĝis preskaŭ malaperi el la nacia scenejo. Aliaj politikaj movadoj kun elekta pezo nuntempe estas: Nova Forto Demokratia, Nacia Konservativa Movado, Progresema Forto de Kuraĝo –ĉiuj ili el konservativa origino– la organizaĵo de extrema dekstro Forto Kolombio –de nelonga apero– kaj Alternativo Vivo, kiu kunigas grupojn kaj sendependajn gravulojn.

Sano kaj Socia bonigo

La nivelosj de publika sano pliboniĝas, malgraŭ tio ke la nombro de kuracistoj estas ankoraŭ nesufiĉa (unu por ĉiu 1.090 loĝantoj). La plej granda parto dela kuracistoj de la lando laboras en la grandaj urboj. Kolombio havas preskaŭ 750 hospitalojn kaj 860 sanulejojn. La espero de vivo estas de 67.6 jaroj por la viroj kaj 75.4 jaroj por la virinoj (laŭ kalkuloj por 2004). La malario kaj flava febro stas ankoraŭ endemiaj malsanoj en kelkaj regionoj de la lando. La plej ghranda parto de la industriaj laboristoj havas sistemonde Socian Sekurecon kiu donas servojn de porpatrina kaj denta helpo, asekuron kontraŭ akcidentoj, pagojn por kompensigo kaj kripligo al la laboristoj kaj pensiojn por emeritiĝo. La sistema subtenas sin finence pere de kontribuioj de dungistoj, dungitoj kaj la registaro.

Defendo

En Colombia es obligatorio que todos los ciudadanos varones mayores de 18 años presten un año de servicio militar en el Ejército o la Policía. En la actualidad es conocido como servicio obligatorio para bachilleres, muchos de ellos menores de edad. En 1995 se encontraban prestando el servicio militar obligatorio 5.000 soldados menores de edad, pero disposiciones legislativas del año 1998 fijaron la edad de 18 años como mínima obligatoria. Las Fuerzas Armadas de Colombia estaban formadas en 2002 por 200.000 personas. En Kolombio estas devige ke ĉiuj viraj civitanoj pli aĝaj ol 18 servu dum jaro en la Armeo aŭ la Polico. Nuntempe tiu sistemo konata kiel deviga militservo por abiturientoj, multaj el ili neplenaĝaj. En 1995 estis en deviga militservo 5.000 soldatoj nepelnaĝaj, sed leĝaj reguloj de la jaro 1998 fiksis la aĝon de 18 jaroj kiel minimume deviga. La Armitaj Fortoj de Kolombio en 2002 havis 200.00 personojn.

HISTORIO

Iam kompletigota... ---- ---- Kategorio:Kolombioja:コロンビアko:콜롬비아ms:Colombiazh-min-nan:Colombia

Esperanto-movado en Kolombio

Esperanto-kulturo - Esperanto-movado - Esperanto movado en Kolombio - Esperanto-movado en Antjokio - Kolombiaj Esperantistoj - Gravaj esperantistoj -------------------------------------------------------------------------------- Historio de la Internacia Lingvo en Kolombio Kronologia prezento -------------------------------------------------------------------------------- Ĉefredaktoro: [http://luisguillermo.com/ Luis Guillermo RESTREPO RIVAS], surbaze de informoj el diversaj kunlaborantoj, precipe el Anton Tomic, ĵurnalisto kaj historiisto Luis Fernando Martínez Solís kaj aliaj. Unue redaktita en februaro de 1998. Lasta aktualigo en junio de 2001. La ĉefredaktoro pardonpetas pro tio, ke la nomoj de multaj homoj kiuj sindone laboris por la movado ne aperas ankoraŭ en tiu-ĉi laŭtempa historio, sed ili komprenos ke estas ege malfacile memori ĉiujn, ne preterlasi aŭ forgesi multajn detalojn. Iom post iom la Historio kompletiĝos per la memoroj alportataj far multaj kunlaborantoj. almenaŭ tion mi esperas. -------------------------------------------------------------------------------- Estas mirinde vidi kiel spite malfavoraj cirkonstancoj aperas homoj kun intereso pri tuthomaraj problemoj kiel la neceso de unu lingvo internacia. En kolombio la plej urĝa afero ne estis la kunfratiĝo kun aliaj popoloj, sed plibonigo de la rilatoj inter kolombianoj mem. Ankaŭ oni ne sentis la Babelprememon ĉar en la najbaraj landoj oni parolas la hispanan, kaj la ceteraj landoj estis malproksimaj kaj malfacile alireblaj. Tamen, ĉi-tie vivis personoj sindonemaj kaj vaste kleraj, kiuj jam en la komenco okupiĝis pri al Internacia Lingvo. Jam en 1909 aperis esperantistaj grupoj en urboj Altamira, Bucaramanga kaj Cúcuta. En Cúcuta estis presita bulteno "Kolombia Stelo". Laŭ kelkaj konfontoj, aperas ankaŭ la nomo de Abel de J. Rico (patro de psikiatro Edmundo Rico) kiel esperanto-aktivulo antaŭ la jaro 1910. Eble la plej elstara samideano de tiu epoko estis advokato Joaquín Ospina, naskita en 1875. Krom 10 verkojn pri deversaj temoj (juro, historio, bibliografio, ktp.) li publikigis "Tratado de Esperanto" (Gramatikon de Esperanto), kaj fondis en 1911 ĵurnalon "La Lumo" en Salamina (departamento Caldas). En Salgar, departemento Antjokio, en 1892, naskiĝi José María Solís Moncada, verkisto de 32 libroj pri historio kaj poemaroj. Li publikigis, kune kun Joaquín Ospina multajn informojn pri Esperanto en ĵurnaloj. En 1911 la grupoj unuiĝis en Ligon, kiun akceptis sub sia patronato la tiama kolombia prezidanto D-ro Carlos E. Restrepo. (Laŭ Enciklopedio de Esperanto de Kökeni, Bleir kaj Sirjaev, Budapeŝto 1934 kaj libron "Esperanto en Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., paĝo 495). Ĉirkaŭ la jaro 1910 kaj postaj, kolonelo Manuel Tovar, kuracisto Martínez Mendez, dentisto kaj dramverkisto Antonio Alvarez Lleras, s-ro Carlos E. Pinzón kaj iu inĝeniero kun familinomo Velandia, fondis la unuan kolombian esperanto-grupon. Kelkaj el la grupo estis junuloj ĉirkaŭ 20-jaraĝaj de lernejo "Colegio de la Salle", (laŭ raportito en ĵurnalo El Espectador, 26an de aprilo, 1950). En decembro de 1920, laŭ iniciato de Edmond Privat, dek-unu delegitoj (el Belgio, Brazilo, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Haitio, Hindio, Italio, Kolombio, Persio kaj Sudafriko) prezentis al la Unua Asembleo de Ligo de Nacioj, projekton de rezolucio atentigante pri la lingvaj malfacilaĵoj "kiuj malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj", kaj esprimante la esperon ke "la ĉiulandaj geknaboj sciu ,de nun ,apenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado". La projekto entenis peton al la Ĝenerala Sekretario de la Ligo prepari raporton pri la rezultoj de la Esperanto-instruado en la publikaj lernejoj de la ŝtatoj-membroj. La kolombia subskribinto de la projekto de rezolucio estis Carlos E. Restrepo, prezidinto de Kolombio inter 1910 kaj 1914. (vidu libron: "La Danĝera Lingvo"far Ulrich Lins, paĝo 62, kaj libron "Esperanto en Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., paĝoj 749-755). Eble la Unua Mondmilito seniluziigis la samideanojn, aŭ decidigis ilin ne aperi publike ĝis 1924. Post tiu paŭzo, reaperis sciigoj en la ĵurnaloj. En 1924, José Alfonso Guitiérrez, de urbo Cúcuta, gajnis konkurson organizita en Sovetunio, pro lia traduko de la romano "[http://eo.wikibooks.org/wiki/Maria María]]" de elstara kolombia verkisto Jorge Isaacs. Por la sama verko ekzistis alia traduklaboro, far Fulgencio González, komsiita de tiama Internacia E-Societo de Rusio (laŭ ĵurnalo El Tiempo, 18-an de junio, 1967). Oni ne scias ĉu la du tradukintoj kunlaboris. Ankaŭ en 1924, alia kolombiano, Lascario Cárdenas (aŭ Cipriano Cárdenas), publikigis en Vieno (Aŭstrio) hispanigan reformon de Esperanto: "Hom-Idyomo", en libro blele presita kaj bondita (laŭ Mario Pei: Unu Lingvo por la Mondo", 1958). En la jaro 1927 naskiĝis en vilaĝo Urrao, departemento Antjokio, Tirso Castrillón, kiu poste estus elstara ŝakisto kaj esperantisto, verkisto de lernolibroj pri la lingvo kaj pri ŝako. En la jaro 1930, Guillermo Johnson publikigis, en regulaj flugfolioj de sia librejo "La Pluma de Oro", en Medellín, lecionojn de la Internacia Lingvo, kaj meksika komercisto loĝanta en Bogoto, Alberto Gómez Cruz publikigas la duan eldonon de propra Esperanto-kurso. En 1931 Alberto Gómez Cruz estis delegito de UEA en Bogoto, dum la industriisto Friedrich Rappe estis vicdelegito. Ekzistis alia delegito en Sogamoso: kuracisto Abel J. Rico. En 1932 Sinjoro Anton Tomic, jugoslavo (kies patro Stanislav Tomic ankaŭ estis esperantisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj, kaj inĝeniero kiu laboris en la konstruado de fervojo en Antjokio), loĝis en Medellín kaj estis delegito de UEA. Dum sia daŭra agado por Esperanto, s-ro Tomic ankaŭ okupiĝis pri la diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando, precipe en sia patrujo, kaj tiucele sendadis kolombiajn dokumentojn al Boegrado, Sarajevo kaj Zagreb. En aŭgusto de 1933 oni fondis en Bogoto "Kolombian Esperanto-Federacion", kun sinjoro José Hernando García Lozada kiel prezidanto kaj Ernesto Dueñas kiel sekretario. Letero pri la fondo aperis la 31-an de aŭgusto en tiutempa jurnalo nomata "Heraldo de Antioquia", kaj poste, la 15an de decembro de la sama jaro, s-ro José María Solís Moncada favore komentariis pri la fondo. En 1937 mortas politikisto kaj eksprezidanto Carlos E. Restrepo. Inter la apogantoj de Esperanto, li estis kiu okupis la plej altan pozicion en la politikaj medioj de Kolombio. En la jaroj 1939 - 1940, la ununura delegito de UEA (tiam nomata "Internacia Esperanto-Ligo") estis kuracisto Abel de J. Rico, loĝanta en Sogamoso. En la jaro 1944, dum kongreso pri paco, en rilato kun al fondo de Unuiĝintaj Nacioj, okazinta en la domego Dumbarton Oaks (Vaŝingtono, Usono), inĝeniero José Antonio Vélez Rojas, el urbo Kalio, proponis la adopton de Esperanto kiel Universala Lingvo por la nacioj. La aferon komentariis argentina ĵurnalisto Alejandro Sŭ en "Carta de Nueva York" en ĵurnalo El Tiempo, la 17-an de oktobro de la sama jaro. En 1946 sinjoro Antonio Tomic atingis kolombian ŝtatanecon. H. C. Raasveldt, nederlanda geologo loĝanta en Bogoto estis delegito de la pacifisma "Universala Ligo" dum 1948 kaj 1949. En tiu-ĉi lasta jaro, sumiĝis al li Alberto Plazas H. kiel delegito en urbo Kalio, dum delegito de UEA en urbo Barranquilla estis industriisto J. Tenenbaum. En 1950 komenciĝis la intensa poresperanta aktivado de D-ro Gonzalo González (verkante sub pseŭdonimo "GOG"), unu el la samideanoj kiuj plej multe kontribuis al diskonigo de Esperanto en Kolombio. Li estis klera kaj nobla juristo, profesoro kaj ĵurnalisto, GOG, en sia ĵurnalkolumno "Demandoj kaj Respondoj" en ĵurnalo El Espectador, pritraktis multegajn fojojn, precipe en 1950 kaj 1959, Esperantajn temojn. La 22-an de aprilo de 1950, GOG publikigis malajan poemon en Esperanto: "Malaja Pantumo" laŭ traduko de la elstara intelektulo Otto de Greiff Haeusler (inĝeniero, matematikisto kaj ekspertulo pri muziko), kiu tiam estis prezidanto de la "Esperantista Societo". En la eldono de la 27-a de majo de 1950, GOG rakontas iomete pri la unuaj jaroj de Esperanto en Kolombio. En tiu jaro aperis pluraj leteroj pri Esperanto en la sama ĵurnalo. Dum la sama jaro, 1950, oni agadas iom forte pri kursoj en Bogoto: sinjoro Jesus A. Vélez Rojas, gvidis du kursojn pri Esperanto: unu en privata oficejo kaj alia en la lernejo "República Argentina", kie ankaŭ instruis sinjoro Anton Tomic. Ankaŭ la pentristo Rafael Tavera gvidis kurson. Kaj en la sama epoko estas aktiva s-ro Feliz Diez Mateo. Tiujare, Anton Tomic fariĝis delegito en Bogoto de "Universala Ligo". En la jaro 1951 mortas advokato Joaquín Ospina, pioniro de la unuaj jaroj de Esperanto en kolombio. La 11an de decembro de 1955, la literatura sekcio de medellina ĵurnalo El Colombiano publikigis en sia dua paĝo tradukon "Kompatinda Maljunileto" farita de Anton Tomic (el populara fabelo de verkisto Rafael Pombo. "La Pobre Viejecita"). En 1957 mortis Rafael Tavera, esperantisto aktiva proksimume ekde 1950. En 1959 estis tre aktiva en Medellín la "Sociedad Antioqueña de Esperanto". ĝi organizis gravan ekspozicion de Esperantaĵoj, kaj publikigis bultenon. ĝiaj membroj estis i.a.: Sergio Angulo B., Eliseo García, Julián Gutierez, Fabio Heredia Cano, Rogelio Nieto, Rosa Adela Noreña Suarez, Aura Pava Alvarado, Gloria Upegi, kaj katolika sacerdoto Nestor Giraldo. Proksimume en la sama epoko rimarkindas en Medellín la poresperanta laboro de Tirso Castrillón (konata ŝakludanto), Arturo Agudelo G., Gustavo Jaramillo Zuloaga kaj Hebert Jiménez Gallo; ĉi lasta sendas kelkajn priesperantajn leretojn al ĵurnalistoj. De 1959 ĝis 1962 la delegito de UEA en Bogoto estis Jesús Antonio Vélez Rojas. En marto de 1965, licenciulino pri Diplomatiko kaj Eksterlandaj Aferoj, Leonor Calvo y Feijóo, kunvokas al sia domo plurajn esperantistojn por pritrakti la fondon de la [http://www.geocities.com/esperantokolombio Kolombia Esperanto-Ligo (K.E.L.)]. Post la fondo, K.E.L. funkciis sub prezidanteco de S-ino Leonor Calvo y Feijóo, kun regulaj ĉiusemajnaj kunsidoj. La tri sekvantaj prezidantoj de K.E.L. estis: Advokato Miguel Pérez González, inĝeniero Diego Hoyos Escobar kaj profesoro Augusto Ochoa P. Ankaŭ en la jaro 1965, en Bogoto, Usonano Neal Parker, profesoro pri biologio kaj matematiko en la lernejo "Nueva Granada" gvidis kursojn pri La Internacia Lingvo en Instituto Colombo-Americano (kolombia-usona kulturinstituto) kaj en la Nacia Universitato. Aliaj aktivuloj ekde la sesdeka jardeko estis: Henry Ordoñez Potes, Roberto Cadavid, kaj la hispano José Vilaró, kiu organizadis gajajn ekskursojn kun esperantistoj. En a urbo Cartagena fondiĝis la 13an de majo 1966, "Verda Stelo Klubo", kiel estraro estis tiel-ĉi: prezidanto: pastro Luis Eduardo Palacios Toral, vicprezidanto: advokato Luis Alberto Martínez Morales, sekretariino: María Luisa Rodríguez Juliao, kasisto: Raul Pardo Castilla, fiskalo: Fernando Saladén, konsilantoj: Pablo Ribón kaj Luis Rafael Dices kaj bibliotekistinio: Zoila del Río. Tiu societo atingis juran personecon la 24-an de majo de 1968 kaj sukcesis aktivigi pli ol 25 grupanojn. En tiu epoko, pastro Palacios Toral estis paroĥestro kaj, en la mezlernejo de urbeto San Estanislao (proksime al Cartagena), rektoro kaj profesoro. En la sama epoko, en urbo Barranquilla estis aktiva esperantisto sinjoro J. M. Gómez Ochoa. De 1966 ĝis 1972 la delegito en Bogoto estis Miguel Pérez González, kaj de 1968 ĝis 1970 Gonzalo Ramírez Almanza estis fakdelegito pri elektrortekniko. Fine de la 60-aj jaroj vizitis Bogoton germana esperantisto kaj verkisto Wilhelm Theodor Oeste. En 1968 ekzistis iom organizita junulara movado "KolombEJO" (vidu libron "Esperanto en Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., paĝo 495). La 21-an de decembro de 1969, profesoro Luis Jorge Santos Morales publikigis artikolon pri Zamenhof en ĵurnalo Vanguardia Liberal, en urbo Bucaramanga. Tiutempe en Medellín, rimarkindas la grava plurjara disvastiga kaj instrua agado de Profesoro Manuel Angel, kiu prifitis sian postenon kiel direktoro de la lingva fako kaj profesoro de Universitato Pontifika Bolivarjana, por diskonigi Esperanton al multegaj homoj, kaj eĉ enkonduki tien La Lingvon kiel oficiala studobjekto. La 24-an de septembro de 1970, en Medellín, fondiĝas "Esperanto-Klubo Medeĝina" iniciato de profesoro Manuel Angel, kiu ĝin prezidis; sinjoro Nestor Alfredo Gómez estis al sekretario. Pri la okazintaĵo aperis raporto en ĵurnaloj: La Nueva Mañana (31-an de oktobro 1970), El Tiempo kaj El Espectador. De 1970 ĝis 1972 UEA havis du reprezentantojn en Cartageno: pastro Luis E. Palacios Toral (delegito) kaj profesorino María Luisa Rodríguez Juliao (fak-delegitino pri turismo). De 1971 ĝis 1975, studentoj [http://luisguillermo.com/ Luis Guillermo RESTREPO RIVAS], Jorge Enrique Arango M. kaj Jairo Del Río konsistigis neformalan grupon nomata "Esperanto Dialoga Asocio". Pri tiu evento aperis letero la 1-an de oktobro de 1971, en la dua paĝo de la sekcio "Magazín Dominical" de ĵurnalo El Espectador. La grupeto presis modestan bultenon sub la nomo "K.T.P.", kaj instruis la Internacian Lingvon enloke kaj eĉ per koresponda kurso, kio helpis disvastigi la Internacian Lingvon en iom apartaj kaj disaj urbetoj. En 1972, en Medellín, lernis Esperanton, laŭ instruo de Manuel Angel, s-ro Jorge Velásquez G. Kiu fariĝis poste unu el la plej gravaj disvastigantoj de La Lingvo per sia daŭra laboro kiel Esperanto-instruisto. Li verŝajne estis unu el la plej konstantaj instruistoj de Esperanto en Kolombio. Kelkajn jarojn poste s-ro Velásquez eldonadis bultenon "Laboro" kaj fondis humanisman movadon kun nomo "Universala Familio" kies slogano estas: "Per amo kaj Esperanto, ni estos Universala Familio". S-ro Velásquez estis fakdelegito de UEA pri Katolikismo. La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, D-ro Poul Neergaard vizitis nian landon ankaŭ en 1972. Krom grava esperantisto, li estis fama sciencisto, aŭtoro de "La Vivo de la Plantoj". Esperantistoj de Medellín atingis ke okaze de la 7-a Internacia Kongreso de Orkideologio, okazinta en tiu-ĉi urbo, en aprilo de 1972, radiostacioj: "Sutatenza" , "Ritmos" kaj la "Voz de la Universidad" (ĉi-lasta de la Universitato de Antjokio) inkludu Esperanton, inter la plurlingvaj salutoj al partoprenantoj, periode disaŭdigitaj radie. En la 57-a Universala Kongreso de la sama jaro, en Portland (Usono), partoprenis s-ino Leonor Calvo y Feijóo kaj s-ro Libardo Vargas Cuellar. Ĉi lasta, fondinto de la lingvo-lernejo "AVC", kiu ofertis Esperanton inter siaj instruaĵoj. S-ro Vargas agadis por Esperanto dum multaj jaroj. La 24-an de septembro de la sama jaro, en la 6-a paĝo de la sekcio "Magazín Dominical" de ĵurnalo El Espectador aperis artikolo "Esperanto kontraŭ babel", far profesoro Luis Jorge Santos Morales. Bedaŭrinde, krom la bonaj disvojviĝoj, la jaro 1972 alportis ankaŭ malbonaĵon: la morto de la grava esperanto-aktivulo Jesús Antonio Vélez Rojas. En julio de 1973, nederlanda esperantisto Oene Hoekstra, kun sia Edzino Johana kaj ilia filo Johano vizitis Kolombion, kaj prelegis en la Universitato Pontifika Bolivarjana de Medellín. Pri la vizito kaj la prelego aperis artikolo en la 4-a paĝo de la ĵurnalo El Colombiano de la sama urbo, la merkredon 25-an de julio de 1973. La saman jaron, s-ro Tirso Castrillón, publikigis duteman libron: "Esperanto / Ajedrez Práctico" en Eldonejo "Bedout", kie li laboris. Duono de la libro temas nur pri Esperanto kaj duono nur pri ŝako. Estas du apartaj libroj unuece binditaj. En la 58-a Universala Kongreso de Esperanto de la sama jaro, en Boegrado (Jugoslavio), partoprenis s-ro Lope-Hugo Ortegón Espinel. De 1973 ĝis 1975 inĝeniero Diego Hoyos Esbobar estis peranto de UEA kaj fakdelegito pri sporto, dum Lope-Hugo Ortegón daŭris kiel fakdelegito pri inĝenierado kaj pri lingvoj. S-ro Jairo Del Río loĝadis en 1974 en urbeto Segovio (departamento Antjokio), kaj tie instruis La Internacian Lingvon. Inter la lernantoj troviĝis junulo Luis Felipe Saldarriaga, kiu multe agadis poste por Esperanto. En la 59-a Universala Kongreso de Esperanto (1974), en Hamburgo (Germanio), partoprenis s-ro Augusto Ochoa P. (Jarojn poste li vojaĝis eksterlanden, por loĝi en Svislando kaj poste en Israelo). En 1975 en Medeĝino, kun 40 ĉeestantoj, fondiĝis Antjokia Esperanto-Ligo (A.E.L.); prezidanto estis Miguel Angel, kaj sekretario estis Luis Guilermo Restrepo Rivas. La novaĵo aperis en la ĵurnalo El Colombiano la 5-an de majo. La Ligo atingis Juran Personecon laŭ Rezolucio 9889 de la jaro 1975 en al Registaro de Antjokio. Poste Miguel Cano Estrada estis la dua prezidanto de la Ligo. Tiutempe A.E.L. komencis prelegserion sub la nomo "verdaj vendredoj", kiuj kunigis la lokajn esperantistojn ĉiusemajne. Tiujare, en la 60-a Universala Kongreso, okazinta en Kopenhago (Danlando), partoprenis inĝeniero Libardo Mejía. S-ro Mejía estis delegito de UEA, kaj fakdelegito pri vegetarismo dum pluraj jaroj. En 1975 Luis Fernado Martínez Solís publikigis artikolon ìZamenhof no ha esperado en vanoî ("Zamenhof ne esperis vane") publikigita en la revuo de la Antjokia Universitato (N-ro 50 (145) paĝoj 345-350, jun-sep. 1975). En la 60-aj kaj 70-aj jaroj, grava esperanto-aktivulo en urbo Rionegro, proksima al Medellín, estis advokato Francisko Ochoa P., radioamatoro. Li publikigadis bultenon "Stelo de Rionegro". En la 70-aj jaroj profesoro Luis Jorge Santos Morales, ekde sia Lingva Instituto Winston-Salem (unue fondita en Bukaramango kaj poste kun aliaj sidejoj en Bogotá, Cali kaj Medellín), starigis perkorespondan Esperanto-kurson. Vekiĝis ankaŭ la poresperanta aktivado en la urboj Armenia kaj Montenegro de Departamento Quindio: 15 homoj fondis, la 4-an de januaro de 1976, Kindian Esperanto-Grupon, kies ĉefaj membroj estis: Luis Fernando Agudelo G., Gloria Biviana Vélez, Pedro Camacho, Jaime Echeverri Uribe, Jorge Duarte Prado kaj Ovidio Cardona Botero. Tiutempe aperis kvar modestaj bultenoj de politikaj tendencoj: en Armenia "Esperantista Martelo" de Kindia Esperanto-Grupo, en Bogotá "Esperantista Unueco", redaktata de Gonzalo Bermúdez, kaj en Medellín "Esperanto-Internaciista", redaktata de studento pri antropologio Francisko González, kaj "Mutualo" redaktata de Luis Fernando Martínez Solis. Ĉi-lastaj en studgrupo de la Universitato de Antjokio redaktis ankaŭ la dokumenton ìEsperanto Strategiasî (julio1976). En tiu epoko la kolombiaj esperantistoj entuziasmiĝis sufiĉe por organizi tutlandan kongreson. La ideo maturiĝis, kaj la 19-an de marto de 1976 kunsidis en Bogotá 38 samideanoj en Antaŭkongreso, kaj de la 10a ĝis la 12a de decembro okazis en urbo Medellín la Unua Kolombia Kongreso de Esperanto, kun partopreno de pluraj kolombiaj urboj, kaj eĉ kelkaj aktivuloj de najbara lando Venezuelo, kiel geedzoj ... kaj Juan Eduardo BACHRICH. La sidejo de la kongreso estis la Universitato Pontifika Bolivarjana, kies direktoro de la Lingva Fako estis Manuel Angel. Tiujare, inĝeniero Libardo Mejía partoprenis en la 61-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ateno (Greklando). En 1977 Luis Felipe Saldarriaga, lerninta Esperanton en urbeto Segovio laŭ instruo de Jairo Del Río, translokiĝis al Medellín, kie aktive agadis la postajn jarojn por La Internacia Lingvo, ĉefe en instruado, partopreno en organizo de Esperanto-eventoj, tradukado kaj eldono de materialo. La 11an de aŭgusto de 1977 ĵurnalisto Germán Roy Yances publikigis okulfrapan artikolon pri La Internacia Lingvo en la 6-a kaj 7-a paĝoj de la "Revista del Jueves" de ĵurnalo El Espectador". En urbo Buenaventura, estis poresperanta agado de profesoro José Joaquín Osorio, almenaŭ ekde 1975, dum multaj jaroj ĝis sia morto. Kio verŝajne estis la unua intenco redakti Historion de Esperanto en Kolombio, estis komencita far Anton Tomic en decembro de 1977. Ekde la 70-aj jaroj, aktiva grupo de Esperasntistoj kuniĝis ĉirkaŭ la daŭra agado de sinjoro Ismael López, amikece konata kiel "Mayo López", Lia laboro centriĝas en la praktika uzado de La Lingvo en konversacio, teatraĵoj, tradukado kaj kantado de kanzonoj. Mayo López eĉ produktis kasedon kun sia voĉinterpreto de kanzonoj propraj kaj tradukitaj. Sinteze: ege utila por la "vivanta" Esperantujo en Bogotá estas la agado de la tiel nomata "Mayo Klubo". Elstara longedaŭra aktivado por Esperanto estis tiu de lingvoinstruisto Gonzalo Bermudez, en pluraj fakoj kiel: Esperanto-instruado, universitata agado, kaj tradukado. Li estis fakdelegito de UEA pri filmado, lingvoj kaj sugestopedio. Li vojaĝis plurfoje al eksternado (Britio kaj Usono), kaj tie daurigis sian poresperantan agadon. Antjokja Esperanto-Ligo publikigadis kulturan kaj primovadan revueton "Avangardo", kun redakto far Jairo Del Río kaj Luis Guillermo Restrepo Rivas. La lasta kaj iom ambicia numero (kun 20 paĝoj kaj 5 pagitaj reklamoj de entreprenoj) estis la 5-a, presita en septembro de 1979. La subtenon pere de pagataj reklamoj oni atingis danke al la diligenta strebo de s-ro Miguel Cano Estrada. En la jaro 1981 Luis Guillermo Restrepo Rivas eldonis kaj publikigis en Medellín ilustritan Esperanto-Kurson kiu rapide elĉerpiĝis. Iomete poste, en Bogotá, sinjoro Ismael López represis la tekston aldonante plian materialon. La saman jaron, la 19an de majo mortis en Medellín S-ro José María Solís Moncada, 89-jaraĝa, pioniro de la movado en Kolombio kaj avo de Luis Fernando Martínez Solís. Ankaŭ tiujare S-ro Martínez Solís verkis "Historio de la Esperanto-Movado en Kolombio", kiu post la unuaj skribaĵoj far Anton Tomic, estas la dua konata klopodo por sisteme kompili kaj konservi memoron pri la okazintaĵoj rilataj al la historio de nia kara lingvo en Kolombio. Ekde la 80-aj jaroj daŭre agadas en Bogotá sinjoro Santiago Alvarez Gutierrez. Lia laboro estadas tre grava en pluraj kampoj, precipe: kiel reprezentanto de "Monda Turismo", kiel organizanto aŭ komitatano de pluraj Esperantaj eventoj kaj societoj, kiel funkciiganto de libroservo, kiel redaktoro de bultenoj, kiel gastiganto de eksterlandaj esperantistoj en sia hejmo, kiel gastiganto en sia domo ankaŭ de Esperanto-kursoj kaj oficialaj kunsidoj de Esperanto-organizaĵoj, kaj kiel peranto de UEA ĝis 1997. Bedaŭrinde, en 1984, la 78a jaraĝa jugoslavo Anton Tomic mortis en Medellin. Li estis homo absolute influa en la divastigo kaj intelekta prestiĝo de Esperanto en nia lando, en Medellin kaj en Bogoto. Lia malrapida parolado estis ĉiam preciza kaj ege klara, plezurige bona lingvaĵo. En 1986 profesoro Luis Jorge Santos Morales publikigis en Bogoto la elstaran kurson "Esperanto: Unu Mondo Unu Lingvo", kun 335-paĝa lernolibro, poŝvortaro kaj 6 kasedoj, ĉio en eleganta plasta skatolo. La saman jaron Luis Guillermo Restrepo Rivas publikigis en Medeĝino 20-paĝan broŝuron "Poezie kaj Kante", kie li kompilis 14 tradukitajn verketojn, kelkaj el ili neniam antaŭe presitaj, kaj aliaj (kiel "Malaja Pantumo" de Otto de Greiff) preskaŭ jam perdita. En julio de 1987, sub la direkto de Luis Jorge Santos Morales aperis en Bogoto bonkvalita 20-paĝa revuo kun la nomo "[http://www.geocities.com/andajondoj Andaj Ondoj]". Dum multaj jaroj, en la urbo Neiva, departemento Huila, la ĉefa esperantisto estis la radio-teknikisto Roberto Ibañez, kiu eĉ fariĝis delegito de UEA. En 1992, en Medellín Luis Felipe Saldarriaga kaj profesoro Guillermo Taborda publikigis pakaĵon de 18 bonkvalitaj poŝkartoj sub la nomo "Mirinda Kolombio", en eldonejo "Hola Colina". Samjare, Jorge Velásquez G. publikigis "Katolikan Preĝareton". Ankaŭ en 1992 komenciĝis serio de naciaj kunvenoj. Serio kiun ni suldas grandparte al persista iniciato far Peter Preminger de Bogotá, kiu kuraĝigis la medeĝinan esperantistaron fari la unuan eventon. ĉiun eventon oni nomis "Kolombia Esperanto Tago" (sed reale daŭris du aŭ tri tagoj dum semajnfino). La kvinan kunvenon oni decidis konsideri "kongreso" do ĝi fariĝis la Dua Kolombia Kongreso. La datoj kaj lokoj estas jenaj: · 1-a Kolombia Esperanto Tago, Medellín, Novembro 1992 · 2-a Kolombia Esperanto Tago, Medellín, Nov. 13-a ĝis 14-a. 1993 · 3-a Kolombia Esperanto Tago, Cali Nov. 12-a ĝis 14-a 1994 · 2-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Bogotá, Nov. 9-a ĝis 11-a, 1996 · 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Medellín, Nov. 1997 · 4-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Tuluá en Novembro 1998. Post tiu publikigita en 1986, duan bonan Esperanto-Kurson far profesoro Luis Jorge Santos Morales ricevas la mondo en 1993, temas pri "Esperanto, un idioma par Hacer Amigos" ("E-o, Lingvo por Fari Amikojn"), kiu konsistas el eta lernolibro plus kasedoj. En junio de 1995, en Cali, oficiale komencis labori nova organizaĵo: Kolombia Fondaĵo por la Lingvo Esperanto. Grava karakterizo estas ke laŭstatute la Fondaĵo rajtas funkcii en aliaj urboj, kaj eĉ eksterlande. La unua estraro de la Fondaĵo konsistis el: Profesoro Rafael A. Mejía O., Prezidanto; Doktoro Elías Bechara, Vicprezidanto; Profesorino Graciela de Bejarano, Sekretariino; S-ino Ligia Barragán, Kasistino; S-ro Hernando Maya, Komitatano; kaj kiel Anstatŭantoj: Advokatino Consuelo Polanco, Gildardo Tabares kaj José Manuel Correa. La Fondaĵo publikigas neregulan bultenon "Tropikaĵoj", en kies redaktado ankaŭ kunlaboras Maximilano Ramírez, profesoro en urbeto Buenos Aires (departamento Cauca) kaj te aktiva disvastiganto de La Lingvo. Bedaŭrindaĵo por la Movado estis la morto en 1997 de pastro Luis E. Palacios Toral, granda altivulo ekde la 60-aj jaroj en urbo Kartageno kaj ĉirkaŭajoj, kiel menciite antaŭe. Tiujare, en novembro, okaze de la 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto, en Medellín, Luis Guillermo Restrepo R. publikigas broŝuron "Kolombia Adresaro", kie li kompilis adresojn de proksimume 120 esperantistoj. Ĉirkaŭ tiu epoko, la ĵurnalisto, historiisto kaj verkisto Luis Fernando Martínez Solis, fondis Apartadó Esperanto-Grupon, en urbo Apartadó, departemento Chocó, nordokcidente de Kolombio. En 1998, post la rezigno el la peranteco por UEA far s-ro Santiago Alvarez, el Bogoto, La Kolombia Fondaĵo por la Lingvo Esperanto estas la oficiala peranto de UEA en Kolombio. En tiu-ĉi periodo, alia grava aktivado estis tiu de junulo Francisco Javier Gómez, lingvo-tradukisto kaj dinamisma organizanto de eventoj, kiel la Kvara Tutamerika Kongreso. Li fariĝis ĉefdelegito de UEA en Kolombio, kaj fakdelegito pri mormonismo en la jaro 1999. Poste li vojaĝis al eksterlando. De la 27-a de januaro ĝis la 3-a de februaro de 1999 la kolombia ĉefurbo , Bogotá, gastigis la Kvaran Tutamerikan Kongreson de Esperanto, kies Loka Kongresa Komitato estis jene: S-ino Leonor Calvo, Honora Prezidantino; Prof. Luis Jorge Santos, Alta Konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako; D-ro Rodrigo Ramírez, Prezidanto; S-ro Santiago Alvarez, Sekretario; sekretariino Diana Carolina Marín, komisiitino por turisma agado; brazila s-ro Silvestre Bego, komisiito por sudamerikaj rilatoj kaj strategiaj aranĝoj; kaj s-ro Luis Casas, komisiito por financaj aferoj, kune kun la prezidanto kaj la sekretario. Aliaj komitatanoj estis: Stella Uribe, Horacio Hernández, Francisco Javier Gómez, Yolanda de Hernández, Elsa Gutierrez kaj J. Edwin Vargas R.. La organizanta komitato havis bonan iniciaton, kiel pretiga laboro, viziti la tiaman Ministron pri Kulturo D-ron Alberto Casas Sanz de Santamaría, informi lin pri Esperanto kaj pri la okazonta evento internacia, kaj nomi lin kiel "Alta Protektanto" de la 4-a TAKE. La 18an de septembro de 1999, je la aĝo de 73 jaroj, mortis esperantisto kaj ŝakisto Tirso Castrillón, kiu lasis por la movado sian etan lernolibron, aperinta en 1973. Li persone ne estis vanta pri siaj konoj, preferis vivi iom aparte de la publika scenejo, kvankam en la kolombiaj ŝakludaj rondoj estis konata kiel unu el niaj elstaraj ludantoj kaj konantoj pri ŝako. Omaĝe al lia memoro ekzistas ŝak-turniro kiu portas lian nomon, organizata far la Antjokia Ligo de Ŝako. La jaro 1999 ankaŭ alportis alian malbonan novaĵon: la 12-an de marto, en Schoorl, Nederlando, mortis Oene Hoekstra kiu vizitis Kolombion en 1973 kun sia familio. Li estis honora membro de UEA ekde 1988 (vidu revuon Esperanto, majo 1999, paĝo 100). En 2000, en la numero 212 de la medellina jurnalo "La Hoja de Medellín", aperis artikolo pri Esperanto, verkita de la ĵurnalistino Claudia Patricia Moreno, filino de esperantisto inĝeniero Luis Fernando Moreno. La artikolo estis ĉefe bazita en intervjuoj kiujn la aŭtorino faris al pluraj esperantistoj de la urbo, kaj en kelke da bibliografio kiel la hispanlingva versio de "L'Espéranto" far Pierre JantonKategorio:KolombioKolombio

Geografio

---- Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografieja:地理学ko:지리학ms:Geografisimple:Geographyth:ภูมิศาสตร์

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Kolombio

Kolombio

Esperanto-movado en Kolombio
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu



Bambuko

Bambuko estas tipa kolombia ritmo heredita de la Keĉuoj. Kategorio:Muzikaj ĝenroj simple:Bambuco

Pasio

Pasio estas troigo de la volo, fervorega inklinoemo al io; arda deziro. Pasio ne estas per si mem malbona, ĉar pasioj povas instigi homo al grandaj faroj; kio kaŭzas malbonon, tio estas la misuzo, kion la homo faras, de pasioj. Ĉiaj pasioj havas sian principon en iu sento aŭ natura bezono. La ĝustasenca pasio estas la trograndigo de iu bezono aŭ sento; ĝi kuŝas en la eksceso, ne en la kaŭzo; kaj tiu ekxceso fariĝas malbono, kiam ĝi rezultigas alian malbonon. La Libro de La Spiritoj diras ke pasioj estas kiel ĉevalo, kiu estas utila se ĝi estas regata, sed danĝera, se ĝi mem regas kaj ke pasioj estas leviloj, kiuj dekobligas la fortojn de la homo kaj kiuj helpas lin plenumi la projektojn de la Providenco; sed se anstataŭ ilin direkti, la homos sin lasas direkti de ili, li do falas en ekscesojn. kategorio:filozofio kategorio:psikologio

Amazono (Departemento)

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Amazono ---- right Amazono estas departemento de Kolombio.
  • Iĝis departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1991
  • Ĉefurbo: Leticia(28 000).
  • Areo: 109 665 kv. km.
  • Loĝantaro: 76 000
  • Urboj: Puerto Narino (2 000).
  • Komparu kun: Amazono (rivero) Kategorio:Departementoj de Kolombio

    Antjokio

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Antjokio ---- right Antjokio (hispane: Antioquia) estas departemento de Kolombio. Ĝi iĝis departamento de Kolombio je la 1-a de januaro 1886.
  • Ĉefurbo: Medellín (1 955 000).
  • Areo: 63 612 kv. km.
  • Loĝantaro: 5 608 000
  • Urboj: Bello (372 000),Itagui (263 000).
  • Kategorio:Kolombio

    Araŭko

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Araŭko ---- right Araŭko estas departemento de Kolombio.
  • Iĝis departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1991
  • Ĉefurbo: Araŭko(64 000).
  • Areo: 23 818 kv. km.
  • Loĝantaro: 265 000
  • Urboj: Saravena (31 000),Tame (27 000).
  • Kategorio:Departementoj de Kolombio

    Bolivaro

    Bolivaro estas la esperantigo de la nomo de la liberiganto, la gvidanto de la latinamerika sendependeco Simón BOLÍVAR. La nomo devenas de malgranda vilaĝo Bolívar en Eŭskio, Hispanio. Honore al lia nomo, multaj geografiaj unuoj kaj aliaj konceptoj portas la nomon de bolivaro. Aparte, la nomo de la ŝtato Bolivio ankau devenas, iom modifita, de tiu nomo. Bolivio

    Monunuoj


    - la monunuo de Venezuelo, nomiĝas bolivaro (mallonge Bs, kodo ISO 4217 VEB);

    Administraj unuoj


    - la ŝtato Bolivaro en Venezuelo
    - el departemento Bolivaro en Kolombio
    - la provinco Bolivaro en Ekvadoro
    - el distrikto (partido) Bolivaro, en la Bonaera Provinco, Argentino

    Urboj

    Argentino


    - San Carlos de Bolívar

    Kolombio


    - Bolivaro, municipio en la departemento de Cauca
    - Ciudad Bolívar, municipo en la departemento de Antioquia
    - Puerto Bolívar, municipo en la departemento de La Guajira

    Usono


    - Bolivar (Ohio)
    - Port Bolivar (Texas)
    - Bolivar (Missouri)

    Meksiko


    - General Simón Bolívar , municipo de la ŝtato Durango

    Venezuelo


    - Ciudad Bolívar, antaŭe konata kiel Angostura, en la samnoma ŝtato
    - Ciudad Bolivar, en la ŝtato Apure
    - Ciudad Bolivar, en la ŝtato Barinas
    - Ciudad Bolivar, en la ŝtato Zulia

    Geografiaĵoj


    - La Monto Simón Bolívar estas la plej alta monto de Kolombio (5.775 m)
    - La Monto Simón Bolívar estas la plej alta monto de Venezuelo (5.007 m)

    Flughavenoj


    - La Internacia Flughaveno Maiquetía Simón Bolívar, en Maiquetía, Venezuelo, kun kodo IATA CCS;
    - La Internacia Flughaveno Simón Bolívar, en Guajakilo, Ekvadoro, kun kodo IATA GYE;

    Muzeoj


    - Casa Museo Simón Bolívar, Limo, Peruo
    - Quinta de Bolívar, Bogoto
    - Museo Simón Bolívar, La Puebla de Bolívar, Biskajo, Hispanio ja:ボリバル

    Bojakao

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Bojakao ---- Bojakao estas provinco de Kolombio.
  • Ĉefurbo: Tunja(124 000).
  • Areo: 23 012 kv. km.
  • Loĝantaro: 1 394 952
  • Urboj: Sogamoso ( 158 000),Duitama (118 000).
    - Kategorio:Departementoj de Kolombio

    Ĉefurbo

    Ĉefurbo estas la centro por registaro de lando. Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava. Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondis Vaŝingtonon kaj Brazilo, Braziljon. Kelkaj landoj distribuas la ejojn de ŝtataj fakoj en pluraj ĉefurbojn. En iu landoj, vetero povas instigi ŝanĝi la ĉefurbon laŭ sezono. Ekzemple, Brita Hindio havis Delhion kiel ĉefurbo sed, somere, la vicreĝa kortego migris himalajen al somera ĉefurbo Simla, pli malvarma pro alteco. Antaŭ ol la apero de moderna ŝtato, eblis ke la kortego ne havis fiksan lokon. Reĝo (ekzemple, Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)) iris al alia regiono, laŭ militaj bezonoj, ribeloj aŭ monakireblo.

    Listo de ĉefurboj:

    Kategorio:Urbo
    -
    ja:首都 ko:수도 simple:Capital_(city)

    Bogoto

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Bogoto < Urboj ---- Bogoto (hispane Bogotá [bogoTA]) estas la ĉefurbo de la lando Kolombio kaj de ties provinco (departemento) Cundinamarca. En 1999 la urbo havis 6.276.000 loĝantojn. Intertempe devus esti ĉ. 7 milionoj. La urbo estis fakte fondita de Gonzalo JIMÉNEZ DE QUESADA en 1538 sub la nomo "Santa Fe" (sankta fido), laŭ ties devena urbo en Hispanio. Jura fondado (laŭ kolonia hispana juro) sekvis en 1529, fare de Jiménez de Quesada kaj Nikolaus FEDERMANN. La nomo "Bogota", kiu poste estis aldonita, devenas de indiĝena vorto "bagata", kiu signifas proksimume "ejo ekster kampolaboro" (hispane "cercado fuera de la labranza"). Aliaj nomoj de la setlejo estis Muequetá ("savano de kamplaboro", hispane "sabana de la labranza") kaj Funza (potenca viro). Funza nun estas la nomo de najbara municipo de Bogoto kaj de rivero kun impona akvofalo, 145 metrojn alta.

    Ekstera ligilo


    - [http://esperanto.wunderground.com/global/stations/80222.html Veteraj informoj] Kategorio:Ĉefurboj ja:ボゴタ ko:보고타

    Ĉokoo

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Ĉokoo ---- Ĉocoo estas Departemento de Kolombio.
  • Iĝis Departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1947
  • Ĉefurbo: Quibdo(75 000).
  • Areo: 46 530 kv. km.
  • Loĝantaro: 411 000
  • Urboj: Istmina (13 000),Riosucio (7 000). Kategorio:Departementoj de Kolombio

    Gvajnio

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Gvajnio ---- Gvajnio estas Departemento de Kolombio.
  • Iĝis Departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1991
  • Ĉefurbo: Puerto Inirida(6 800).
  • Areo: 72 258 kv. km.
  • Loĝantaro: 40 800
  • Urboj: Barranco Minas (6 800),Pana Pana (2 000).
    - Kategorio:Departementoj de Kolombio

    Guaviaro

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Guaviaro ---- Guaviaro estas Departemento de Kolombio.
  • Iĝis Departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1991
  • Ĉefurbo: San José del Guaviare(20 800).
  • Areo: 42 327 kv. km.
  • Loĝantaro: 126 800
  • Urboj: Miraflores (4 600),Calamar (3 500).
    - Kategorio:Departementoj de Kolombio

    Kaldaso

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Kaldaso ---- Kaldaso estas Departemento de Kolombio.
  • Iĝis Departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1905
  • Ĉefurbo: Manizalez(351 800).
  • Areo: 7 888 kv. km.
  • Loĝantaro: 1 146 800
  • Urboj: La Dorada (79 200),Chinchina (65 200).
    - Kategorio:Departementoj de Kolombio

    Kasanareo

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Kasanareo ---- Kasanareo estas Departemento de Kolombio.
  • Iĝis Departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1991
  • Ĉefurbo: Yopal(57 100).
  • Areo: 42 327 kv. km.
  • Loĝantaro: 309 398
  • Urboj: Villanueva (18 700),Paz de Ariporo (15 600).
    - Kategorio:Departementoj de Kolombio

    Chester K. Steele

    Chester K. Steele was a house pseudonym used by the Stratemeyer Syndicate for a series of mystery books. These were aimed at an older audience than most of the other syndicate books. The first title, The Mansion of Mystery, was written by Edward Stratemeyer and the rest were ghostwritten.

    Chester K. Steele Books


    - The Mansion of Mystery (1911)
    - The Diamond Cross Mystery (1918)
    - The Golf Course Mystery (1919)
    - The Crime at Red Towers (1927)
    - The House of Disappearances (1927)
    - The Great Radio Mystery (1928)

    External links


    - Steele, Chester K. Steele, Chester K.

    wadysawowo pokoje Nieruchomoci d online spielautomaten poker dog breeders










































  • :: RELATED NEWS ::
    Breitenstein
    catégorie:Pays de Bitche Le Breitenstein ou Pierre des douze Apôtres, sur le territoire de la commune de Meisenthal (Moselle), est un monolithe dressé par l'homme, gardant toujours secrets son état originel et sa signification primitive. Traduit littéralement par "pierre large" ou plus justement par "pierre frontière", le Breitensetin est un bloc de Read More...
    Médaille Hughes
    La Médaille Hughes, baptisé du nom de l'inventeur du microphone David Edward Hughes, est l'une des distinctions scientifiques décernées par la Royal Society (l'académie des sciences britannique). La Médaille Hughes est décernée pour des découvertes importantes en sciences physiques, et plus particulièrement pour des découvertes dans le domaine du
    Pilotage d'un avion
    Un avion peut être représenté dans le trièdre de référence formé par :
    - l'axe x : axe longitudinal ou axe de roulis.
    - l'axe y : axe transverse ou axe de tangage.
    - l'axe z : axe de lacet. Piloter un avion c'est :
    - maintenir l'avion stable dans son trièdre de référence. ou
    - commander et contrôler les variations d'attitude dans le trièdre de référence. Lorsque l'avion est en vol il peut être soumis à des forces dues aux mouvements de l'atmosphère qui l'
    Paillon
    catégorie:Alpes-Maritimes Catégorie:Nice Paillon (le) Le Paillon est un fleuve côtier se jetant dans la Méditerranée dans la baie des Anges à Nice, hélicoptères civils et militaires. hélicoptère Bell/Agusta Aerospace Company (BAAC) est un partenariat entre deux leaders de ce secteur de l'industrie aéronautique afin de produire le meilleur rotor possible dans la catégorie des cinq à huit tonnes: l'AB139 à moteurs jumaux et le BA609 C
    Pierre des trois Pierre de Meisenthal
    catégorie:Pays de Bitche Le Dreipeterstein (en français Pierre des trois Pierre) est un site de la commune de Meisenthal, en Moselle.

    Histoire

    Sur la frontière départementale de la Moselle et du Bas-Rhin, à la limite des bans de Mei

    Kwango (homonymie)

    - Kwango, rivière de la République démocratique du Congo, affluent de la rivière Kasaï;
    - District du Kwango, district de la province du Bandundu en