:: wikimiki.org ::
| Kolumbio (Rivero) |
Kolumbio (Rivero)
La Rivero Kolumbio estas la plej granda rivero laŭ volumeno enfluanta la Pacifikon el Nordameriko. Ĝiaj fontoj estas en la Roka Montaro en Brita Kolumbio, kaj ĝi trafluas la orienta parto de Vaŝingtonio. La lastaj 480 km konstituas la ŝtatlimo inter Vaŝingtonio kaj Oregono. Ĝi enfluas la Pacifikon ĉe Astoria, Oregono.
La Kolumbio estas granda fonto de hidroelektra povumo, kun multaj digoj.
Kategorio:Riveroj en Nordameriko
ja:コロンビア川
RiveroGeografio > Rivero
----
Rivero prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio - rivera hidrologio.
Rivero kun siaj alfluantoj formas riveran sistemon, kies karaktero kaj evoluo dependas de la klimato, reliefo, geologia strukturo kaj amplekso de la baseno (akvokolekta areo). Riveroj dispartigas je montaraj kaj ebenaĵaj. Montarajn rojojn subeniĝante krutajn deklivojn oni nomas torentoj. Laŭtempaj riveroj nomiĝas Uedoj. Ili troviĝas en Saharo kaj aliaj samklimataj regionoj, estas sekaj, sed plenigas de akvoj post pluvegoj.
Kiam rivero defluas ĉefan branĉon aŭ lagon, oni parolas pri defluanto.
Rivero estas grava elemento de naturmedio: fonto de trinkebla kaj industria akvoj, natura akvovojo, fonto de hidroenergio, hejmo de fiŝoj kaj aliaj organismoj. Akvoj de multaj riveroj, precipe en evoluitaj landoj, estas malpuraj. Oni uzas ĉiajn rimedojn, leĝdonajn, teknikajn, sanitarajn, por limigi kaj eviti trafon de malpuraĵoj en riveroj.
Riveroj, kiuj pasas sur la teritorioj de kelkaj landoj, estas malfermitaj por komercŝipoj (Danubo, Rejno, Kongo). Regulojn de rivernavigado determinas internaciaj traktoj.
Plej longaj riveroj:
| Nomo | Longo, km | Nomo | Longo, km |
| Amazono (+Ukajalo) | 7,025 | Mekongo | 4,500 |
| Nilo (+Kagera) | 6,671 | Amuro (+Ŝilka-Onon) | 4,440 |
| Misisipo (+Misuro) | 6,212 | Leno | 4,400 |
| Jangzio (Blua rivero) | 5,800 | Kongo (+Lualabo) | 4,320 |
| Obo (+Irtiŝo) | 5,410 | Makenzio (+Atabasko) | 4,240 |
| Flava Rivero | 4,845 | Nigero | 4,160 |
| Parano (+Grande) | 4,700 | Jeniseo | 4,092 |
Aliaj konataj riveroj:
- en Eŭropo: Danubo – Dnepro – Dono - Doŭro - Ebro - Elbo – Garono – Gvadalkiviro - Gvadiano - Humber - Izero - Luaro – Mozelo - Mozo - Neretva - Rejno - Rodano – Sava - Sejno – Skeldo – Taĵo - Tamizo – Tibro – Vistulo
- en Azio: Amu-Dario – Arakso – Eŭfrato – Tigriso – Induso – Gango – Sir-Dario – Kura – Ĝejhano – Brahmaputro – Iravadio
- en Afriko: Senegalo – Voltao – Nigero – Zambezo
- en Ameriko: Plata-rivero - Parano – Urugvajo - Jukono – Sankt-Laŭrenco – Kolorado – Rio-Grando – Kolumbio – Orinoko - Misuro
- en Aŭstralio: Murejo – Darlingo
Vd. ankaŭ Nomoj de Riveroj; hispanaj riveroj
Kategorio:riveroj
Kategorio:geografio
ja:川
ko:강
ms:Sungai
simple:River
th:แม่น้ำ
zh-min-nan:Hô
PacifikoGeografio > Oceano
----
Pacifiko, Pacifika Oceano aŭ Paca Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarktio en la sudo, Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo. Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da kv km. La plej malalta punkto en la Tero, en la Mariana Tranĉeo, kuŝas en Pacifiko.
Laŭ la neregulaj marĝenoj de Pacifiko kuŝas multaj maroj, la plej grandaj el kiuj estas la Celebesa Maro, Korala Maro, Orienta Ĉina Maro, Maro de Japanio, Sulua Maro, kaj Flava Maro. La Malaka Markolo kunligas Pacifikon kun la Hindia Oceano ĉe la okcidento, kaj la Magelana Markolo kunligas Pacifikon kun Atlantiko en la oriento.
Oceana fundo
La oceana fundo de la centra pacifika baseno estas relative unueca, kun averaĝa profundo de proksimume 4 270 m. La ĉefaj neregulecoj en la regiono estas la treege krutflankaj, ebensupraj submaraj pintoj konataj kiel marmontoj. La okcidenta parto de la fundo konsistas el montaj arkoj, kiuj leviĝas super la maron kiel insulaj grupoj, kiel ekzemple la Salomon-Insuloj kaj Nov-Zelando, kaj profundaj tranĉeoj, kiel ekzemple la Mariana Tranĉeo, la Filipina Tranĉeo, kaj la Tonga Tranĉeo. La plejparto de la profundaj tranĉeoj kuŝas apud la eksteraj marĝenoj de la larĝa okcidenta pacifika kontinenta breto.
Laŭ la orienta marĝeno de la pacifika baseno estas la Orienta Pacifika Altaĵeto, kiu estas parto de la tutmonda mezoceana kresto. Prosimume 3 000 km transa, la altaĵeto staras proksimume 3 km super la apuda oceana fundo. Pro tio, ke relative malgranda terareo drenas Pacifikon, kaj pro la enorma grando de la oceano, la plejmulto de la sedimentoj estas aŭtigenaj aŭ pelagaj laŭ origino. Aŭtigenaj sedimentoj inkluzivas montmoriloniton kaj filipsiton. Pelagaj sedimentoj devenantaj de marakvo inkluzivas pelagaj ruĝaj argiloj kaj la skeletaj restaĵoj de marvivo. Terigenaj sedimentoj estas limigitaj al mallarĝaj marĝenaj bendoj apud la tero.
Akvaj karakterizoj
Akvaj temperaturoj en Pacifiko varias de frostaj en la apudpolusaj regiono ĝis proksimume 29 gradoj C apud la ekvatoro. Saleco ankaŭ varias laŭ latitudo. Akvo apud la ekvatoro estas malpli sala ol tiu, kiu troviĝas en la mezaj latitudoj pro la abunda pluvofalo dum la tuta jaro. Apudpoluse de la mezvarmaj latitudoj la saleco estas ankaŭ malalta, ĉar okazas malmulte da vaporiĝo de marakvo en ĉi tiuj regionoj.
La supraĵa rondiro de la pacifikaj akvoj estas ĝenerale dekstruma en la Norda Hemisfero kaj maldekstruma en la Suda Hemisfero. La Norda Ekvatora Fluo, pelita okcidenten laŭ latitudo 15 gradoj norde fare de la kursaj ventoj, turnas sin norden apud la Filipinoj kaj fariĝas la varma Kuroŝia, aŭ Japana, Fluo. Turniĝante orienten ĉe proksimume 45 gradoj norde, Kuroŝio branĉiĝas kaj kelkaj akvoj moviĝas norden kiel la Aleuta Fluo, dum la cetero turniĝas suden por realiĝi al la Norda Ekvatora Fluo. La Aleuta Fluo branĉiĝas kiam ĝi alprokimiĝas al Nord-Ameriko kaj formas la bazon de maldekstruma fluado en la Beringa Maro. Ĝia suda branĉo fariĝas la malrapida, sudenfluanta Kalifornia Fluo.
La Suda Ekvatora Fluo, fluanta okcidenten laŭ la ekvatoro, svingiĝas suden oriente de Nov-Gvineo, turniĝas orienten ĉe proksimume 50 gradoj sude latitudo, kaj kuniĝas kun la ĉefa elokcidenta fluo de Suda Pacifiko, kiu inkluzivas la ter-rondiranta Antarkta Ĉirkaŭpolusa Fluo. Kiam ĝi alproksimiĝas al la ĉilia marbordo, la Suda Ekvatora Fluo dividiĝas; unu branĉo fluas preter Horna Kabo kaj la alia turniĝas norden por formi la Peruan Fluon, aŭ la Fluon de Humboldt.
Klimato
Nur la internoj de la grandaj landamasoj Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando evitas la trapenetran klimatan influon de Pacifiko. Ene de la areo de Pacifiko, ekzistas kvin klare malsamaj klimataj regionoj: la mez-latitudaj elokcidentaj regionoj, la kursaj regionoj, la musona regiono, la tajfuna regiono kaj la senventaj regionoj.
La musona regiono kuŝas en fore okcidenta Pacifiko inter Japanio kaj Aŭstralio. Karakterizo de ĉi tiu klimata regiono estas ventoj kiuj blovas de la kontinenta interna al la oceano dum vintro kaj al la mala dikekto dum somero. Konsekvence, signita sezoneco de nubeco kaj pluvofalo okazas. Tajfunoj ofte kaŭzas ampleksan difekton en okcidenta kaj sudokcidenta Pacifiko. La plej granda tajfuna ofteco ekzistas ene de la triangulo de suda Japanio ĝis la centraj Filipinoj ĝis orienta Mikronezio. Kvankam malpli bone difinitaj ol la aliaj klimataj regionoj, du gravaj senventaj regionoj kuŝas en la oceano, unu troviĝas apud la okcidentaj marbordoj de Centra Ameriko kaj la alia ene de la ekvatoraj akvoj de okcidenta Pacifiko. Ambaŭ regiono estas notitaj pro ilia alta humido, konsiderinda nubeco, malpezaj fluktuantaj ventoj, kaj oftaj serenoj.
Geologio
La Andesita Linio estas la plej signifa regiona distingo en Pacifiko. Ĝi apartigas la pli profundan, bazan magman rokon de la Centra Pacifika Baseno disde la parte submara kontinentaj zonoj de acida magma roko ĉe siaj marĝenoj. La Andesita Linio sekvas la okcidentan randon de la insuloj apud Kalifornio kaj pasas sude de la aleuta arko, laŭ la orienta rando de la Kamĉatka Duoninsulo, la Kuriloj, Japanio, la Marianaj Insuloj, la Salomon-Insuloj, kaj Nov-Zelando. La malsimileco daŭras nordorienten laŭ la okcidenta rando de la Albatroso Cordillera laŭ Sud-Ameriko ĝis Meksiko, revenante tiam al la insuloj apud Kalifornio. Indonezio, la Filipinoj, Japanio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando; ĉiuj orientaj etendaĵoj de la kontitentaj blokoj de Aŭstralio kaj Azio -- kuŝas ekster la Andesita Linio.
Ene de la fermita maŝo de la Andesita Linio estas la plejmulto de la profundaj kavoj, submaraj vulkanaj montoj, kaj oceanaj vulkanaj insuloj, kiuj karakterizas la Centran Pacifikan Basenon. Estas ĉi tie, ke bazaltaj lafoj leĝere fluas el fendoj por konstrui enormajn kupolsimilajn vulkanajn montojn, kies eroziiĝintaj suproj formas insulajn arkojn, ĉenojn kaj amasojn. Ekster la Andesita Linio, vulkanado estas eksplodema, kaj la tiel nomata Pacifika rando de fajro estas la ĉefa zono de ekplodema vulkanado en la mondo.
Teramasoj
La plej granda teramaso en Pacifiko estas la kontinento Aŭstralio, kiu estas proksimume egala laŭ grando al la la 48 interkuŝantaj usonaj ŝtatoj. Proksimume 3 200 km sudoriente de Aŭstralio estas la granda insulgrupo Nov-Zelando. Preskaŭ ĉiuj el la pli malgrandaj insuloj de Pacifiko kuŝas inter 30 gradoj norde kaj 30 gradoj sude latitudo, etendigante de Sudorienta Azio ĝis Paskinsulo; la cetero de la Pacifika Baseno estas preskaŭ tute sentera. La granda triangulo de Polinezio liganta Havajon, Paskinsulon, kaj Nov-Zelandon enhavas la insulajn arkojn kaj amasojn de la Kuk-Insularo, Markizoj, Samoa Insularo, Societa Insularo, la Tokelaua Insularo, Tonga Insularo, kaj Tuamotua Insularo. Norde de la ekvatoro kaj okcidente de la Internacia Datlinio estas la multaj malgrandaj insuloj de Mikronezio, inkluzive Karolinon, la Marŝalajn Insulojn, kaj la Marianajn Insulojn. En la sudokcidenta angulo de Pacifiko kuŝas la insuloj de Melanezio, superregataj de Nov-Gvineo. Aliaj gravaj insulamasoj de Melanezio inkluzivas la Arkipelagon de Bismarck, Fiĝiojn, Nov-Kaledonion, la Salomon-Insulojn, kaj Vanuatuon. Insuloj en Pacifiko havas tri bazajn tipojn: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, koralaj rifoj, kaj superlevitaj koralaj kajoj. Kontinentaj insuloj kuŝas ekster la Andesita Linio kaj inkluzivas Nov-Gvineon, la insulojn de Nov-Zelando, kaj la Filipinojn. Ĉi tiuj insuloj estas strukture asociitaj kun la apudaj kontinentoj. Altaj insuloj estas vulkandevenaj, kaj povas enhavi aktivajn vulkanojn. Inter ĉi tiuj estas Bugenvilo, Havajo, kaj la Salomon-Insuloj.
La tria kaj kvara tipoj de insuloj ambaŭ estas la rezulto de koralenhava insula konstruo. Koralaj rifoj estas malalte kuŝantaj strukturoj, kiu superkonstruiĝis sur bazaltaj lafofluoj sub la oceana supraĵo. Unu el la plej dramaj estas la Granda Bariera Rifo apud nordorienta Aŭstralio. Dua insula tipo el koralo estas la superlevita korala kajo, kiu kutime estas iomete pli granda ol la malaltaj koralaj insuloj. Ekzemploj inkluzivas Banabon (ekse Oceana Insulo) kaj Makateo en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.
Historio kaj ekonomio
Gravaj homaj migradoj okazis en Pacifiko en prahistoriaj tempoj, plej notinde tiuj de praindianoj el Azio al Ameriko tra Beringio, tiu de praaŭstralianoj al Aŭstralio kaj tiuj de polinezianoj de Tahitio orienten ĝis Havajo, Nov-Zelando kaj Paskinsulo. La oceano estis viditaj de Eŭropanoj frue en la 16-a jarcento, unue de Vasco NUÑEZ DE BALBOA (1513), kiu trairis Panamon kaj nomis ĝin "Paca" pro la kalmaj akvoj kiun li vidis. Poste la ĉirkaŭmonda ekspedicio de Magelano transiris Pacifikon al la Filipinoj, Nov-Gvineo, kaj la Salomonaj. La galeón de Manila estis la unua trapacifika komerca vojo. Dum la 17-a jarcento la nederlandanoj, navigante preter suda Afriko, superregis la malkovron kaj komercon; Abel TASMAN malkovris en 1642 Tasmanion kaj Nov-Zelandon. La 18-a jarcento signis amason da eksplorado de la rusoj en Alasko kaj la Aleutaj Insuloj, la francoj en Polinezio, kaj la britoj dum la tri vojaĝoj de James COOK -- al Suda Pacifiko kaj Aŭstralio, Havajo, kaj la Nord-Amerika Pacifika Nordokcidento.
Kreskanta imperiismo dum la 19-a jarcento rezultigis la okupadon de la plejparto de Pacifiko fare de la okcidentaj potencoj. Signifaj kontribuoj al oceanografa scio estis faritaj dum la vojaĝoj de la HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, kun Charles DARWIN surŝipa; la HMS Challenger dum la 1870-aj jaroj; la USS Tuscarora (1873-1876); kaj la germana Gazelle (1874-1876). Kvankam Usono prenis la Filipinojn en 1898, Japanio regis okcidentan Pacifikon ĝis 1914. Ĝis la fino de la Dua Mondmilito, la Usona Pacifika Floto de la Usona Mararmeo estis la efektiva estro de la oceano.
Dek kvar sendependaj regnoj troviĝas en Pacifiko: Kiribato, Nauro, Papuo-Nov-Gvineo, Tajvano, Tuvalo, Samoo, Aŭstralio, Fiĝioj, Japanio, Nov-Zelando, la Filipinoj, la Salomonoj, Tongo, kaj Vanuatuo. Ok el ĉi tiuj regnoj atingis plenan sendependecon de 1960, kaj la insuloj iam en la Kuratora Teritorio de la Pacifikaj Insuloj redifinis sian rilaton kun Usono. Ankaŭ en Pacifiko estas la usona ŝtato Havajo kaj kelkaj insulaj teritorioj kaj posedaĵoj de Aŭstralio, Ĉilio, Francio, Japanio, Nov-Zelando, la Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono.
La utiligo de la minerala riĉeco de Pacifiko estas malhelpata de la granda profundo de la oceano. En malprofundaj akvoj apud la marbordoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, oni eltiras petrolon kaj naturan gason, kaj oni rikoltas perlojn laŭ la marbordoj de Aŭstralio, Japanio, Papuo-Nov-Gvineo, Nikaragvo, Panamo, kaj la Filipinoj, kvankam en tre malkreskanta kvanto. La plej bona posedaĵo de Pacifiko estas ĝiaj fiŝoj. La strandaj akvoj de la kontinentoj kaj la pli mezvarmaj insuloj donas haringon, salmon, sardinon, spadfiŝon, kaj tinuson, kaj ankaŭ konkulojn. En 1986, la membroj-nacioj de la Suda Pacifika Forumo deklaris la areon sennuklea regiono kiel provo halti nuklean testadon kaj preventi la renverson de nuklea rubo tie.
Vidu ankaŭ: El Niño
Kategorio:Oceano
Kategorio:Oceano
ja:太平洋
ko:태평양
simple:Pacific Ocean
th:มหาสมุทรแปซิฟิก
zh-min-nan:Thài-pêng-iûⁿ
Roka Montaro
Roka Montaro, (angle Rocky Mountains aŭ Rockies, kaj france montagnes Rocheuses), estas alta montaro en okcidenta Norda Ameriko.
Ĝi etendiĝas laŭ pli ol 4800 km el Meksiko, tra kontinenta Usono, en Kanadon kaj Alaskon. La plej alta monto estas la Monto Elbert en Kolorado, kun alto de 4399 m super la marnivelo. La Monto Robson (3954 m) estas la plej alta montopinto de la kanada parto. En la Roka Montaro troviĝas naciaj parkoj, ekzemple Nacia parko Yellowstone.
Riveroj el Roka Montaro
- Kolorado
- Kolumbio
- Misuro
Kategorio:Geografio
ja:ロッキー山脈
th:เทือกเขาร็อกกี
zh-min-nan:Rocky Soaⁿ-lêng
Brita KolumbioGeografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Brita Kolumbio
----
Kanado
Kanado
Brita Kolumbio (angle British Columbia [BRIT-iŝ Ka-LAM-bja], france Colombie Britannique [kolõbi britanik']) estas provinco en okcidento de Kanado.
La kanada provinco de Brita Kolumbio havis loĝantaron de 3.907.738 en 2001, kaj areon de 948.596 km2. Brita Kolumbio situas inter la Montaro Roka kaj Alberto oriente kaj la Pacifiko kaj Alasko okcidente. Norde estas Jukonio, kaj sude Usono (Vaŝingtonio, Idaho, kaj Montano.) Ĝi estas la plej okcidenta el la dek kanadaj provincoj.
La brita Reĝino Viktorino nomis la provincon. Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederacio la 20-an de julio, 1871.
La ĉefurbo estas Viktorio (75.369; 318.800 metropola areo en 2001), sed la plej granda urbo estas Vankuvero (571.708; 2.078.800 metropola areo en 2001).
Historio
En 1774, Juan PÉREZ komercis kun la indianoj en la Insuloj de la Reĝino Charlotte, kaj pretendis la landon por Hispanio. En 1778, James COOK atingis la landon, kaj pretendis la landon por Britio, sed la hispanoj havis postenon en Nutka en la Insulo Vankuvero de 1789 ĝis 1795. Inter 1805 kaj 1808, Simon FRASER esploris ls teritorion. Fraser kaj David THOMPSON fundis postenojn. En 1846, laŭ la Traktato de Oregono, Britio posedas la landon norde de la 49a paralelo, kaj tuta la Insulo Vankuvero.
Je la 7a novembro, 1885, la fervojo (Canadian Pacific) inter Brita Kolumbio kaj la orientaj provincoj kompletiĝis, kaj Kanado etendis 5.514 km de la Atlantiko ĝis la Pacifiko.
Lingvaj malplimultoj
Estas 53.040 homoj en Brita Kolumbio, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo
Eminentuloj
En Brita Kolumbio mortis George W. BULLEN en 1912.
Kategorio:Kanado
ja:ブリティッシュコロンビア州
ko:브리티시컬럼비아 주
simple:British Columbia
zh-min-nan:British Columbia
OregonoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Oregono
----
Dosiero:us-or.gif
Oregono (angle, Oregon [OR-e-gan]) fariĝis la 33-a ŝtato de Usono je la 14-a de februaro 1859.
Post la malkresko de pelt-komerco, ligno fariĝis la ĉefa industrio de la ŝtato. Lastatempe, komputilaj firmaoj forlasante Kalifornion por pli bona etoso translokiĝis al Oregono kie ili kontribuas al la ekonomio.
La ŝtato tradicie estas politike progresema. Ĝi estas unu el la plej aktivaj ŝtatoj en la natur-protektada movado.
Pluraj indiĝenaj lingvoj estas parolataj en Oregono (krom la angla lingvo kaj aliaj lingvoj de enmigrintoj lastatempaj); pluraj aliaj iam parolitaj lingvoj de Oregono ne plu havas vivantajn parolantojn.
Loĝantaro: 3,421,399 (en 2000)
Ĉefurbo: Salem
Plej granda urbo: Portland
TTT-ejo de Oregono en la angla: http://www.oregon.gov/
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:オレゴン州
ko:오리건 주
Kategorio:Riveroj en NordamerikoNordameriko Nordameriko Kategorio:Nordameriko
ja:Category:北アメリカの河川
ko:Category:북아메리카의 강 Papilionidé
La famille des papilionidés (Papilionidae) est une famille de papillons diurnes qui comprend environ 570 espèces dans le monde. Ce sont de grands papillons aux couleurs généralement vives. La plupart possède une « queue » sur chaque aile postérieure. Bien que la majorité soit d'origine tropicale, on peut en rencontrer sur tous les continents à l'exception de l'antarctique. C'est dans cette famille que l'on peut observer les plus grands papillons du monde (genre Troides) originaires d'Australasie.
Les papilionidés diffèrent des autres familles de papillons par au moins trois caractères anatomiques :
- les chenilles possèdent derrière la tête un organe érectile fourchu appelé osmeterium. Lorqu'une chenille est agressée, elle prend une posture arquée, l'osmeterium érigé émettant des substances odorantes contenant des terpènes.
- la deuxième nervure anale sur l'aile postérieure atteint le bord de l'aile alors qu'elle fusionne avec la première dans les autres familles.
- les écailles cervicales se rejoignent sous le cou.
Elle est divisée en 3 sous-familles :
- les baroniinés (sous-famille dont le seul représentant est Baronia brevicornis un papillon mexicain)
- les parnassiinés (sous-famille de l'apollon (Parnassius apollo)); souvent classés comme famille à part entière Parnassiidae .
- les papilioninés (sous-famille du machaon (Papilio machaon))
On en compte 11 espèces présentes en Europe et 18 au Canada.
- les espèces européennes :
: - Papilioninés :
:: - Papilio machaon — machaon
:: - Papilio hospiton — porte-queue corse
:: - Papilio alexanor — alexanor
:: - Iphiclides podalirius — flambé
:: - Iphiclides podalirius feisthamelii — voilier blanc
:: - Zerynthia polyxena — diane
:: - Zerynthia rumina — proserpine
:: - Zerynthia cerisy — thaïs balkanique
: - Parnassiinés :
:: - Archon apollinus — faux-apollon
:: - Parnassius apollo — apollon
:: - Parnassius phoebus — petit apollon
:: - Driopa mnemosyne — semi-apollon
- principales espèces canadiennes :
:: - Papilio polyxenes asterius Stoll — papillon du céleri
:: - Papilio brevicauda — papillon queue-courte
:: - Papilio canadensis Rothschild et Jordan — papillon tigré du Canada
Un certain nombre d'espèces sont des espèces protégées dont le commerce est réglementé par les conventions CITES.
Liens externes
- [http://home.att.net/~bret69/index.htm les papilionidés dans le monde (en anglais)]
Catégorie:Lépidoptère
ja:アゲハチョウ
odywki SYLWESTER eba Aloes hotels Prague
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Category:Rivers of West Virginia
This is a list of rivers in the U.S. state of West Virginia. For a manually maintained list, complete with yet-to-be-written articles and a listing organized by watersheds and tributaries, see List of West Virginia rivers.
Rivers
West Virginia<
|
Tom MacRae
Tom MacRae is a television writer. He is the creator of Sky One’s Mile High and the Channel 4 series As If.
He has written a two-part story featuring the Cybermen for the 2006 series of Doctor
|
World Trade Center Memorial Foundation, Inc.
In spring 2003, the Lower Manhattan Development Corporation (LMDC) launched an international competition to design a memorial at the World Trade Center site to commemorate the lives lost in the September 11, 2001 attacks that destroyed the World Trade Center towers.
5,201 teams from the
The perper was the currency of Montenegro between 1906 and 1918. The name came from the earlier Serbian perper. It was divided into 100 para and was equivalent to the French franc as part of the Latin Monetary Union.
Gold coins were minted in values of 100, 20 and 10 perpers; supercomputer cluster at Sandia National Laboratories. The system was built by Dell, Inc.. It is a cluster of 4096 dual-Xeon servers. It can do 60 teraflops and, as of November 2005, is the fifth most powerful supercomputer
|
|
International Workers' League (Fourth International)
See also the Workers International League.
----
The International Workers League (Fourth International) or IWLfi (Spanish: Liga Internacional de los Trabajadores (Quarta Internacional) or LITci; Portuguese: :pt: Liga Internacional dos Trabalhadores - Quarta Internacional or LIT-QI) is a
|
|