Kometo estas malgranda astra korpo kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Ĝi estas nomita ofte "malpura balo de neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed ĝi estas plejmulte komponita de karbona dioksido, metano kaj akvaglacio kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj.
Ni pensas ke la kometoj estas rubo de la primitiva formiĝo de la sunsistemo. Tio estas tre grava, ĉar kometoj permesas koni la komponaĵon de la nebulo kiu densiĝis por formi la sunon kaj la aliajn planedojn.
Kometo Halley fotografita per la Plurkolra Kamero Halley ĉe la spacprobo Giotto de la ESA. La nukleon lumigas la suno eldekstre, kaj kelkaj helaj ŝprucaĵoj de gaso kaj pulvo videblas.
La orbito de la kometoj, kelkfoje, estas perturbita, kaj la kometo falas tre proksime al suno en eliptega orbito. Kiam la kometo proksimiĝas al suno, la suna varmo degeligas parton de la kometo. La fluo de gaso kaj polvo formas grandegan atmosferon, kaj la premo de la suna vento donas al ĝi la formon de vosto aŭ hararo (el kio ĝi ekhavas sian nomon kometes (κομητης) signifas Hararo en la greka).
Multoj pensas ke la kometa vosto estas ĉiam malantaŭe la direkto de la movado de la kometo, sed ĝi ne estas vera: La vosto ĉiam foriras kontraŭ la suno. La solida korpo de la kometo estas la nukleo.
Kiam la kometo eniras la internan sunsistemon, la kometa nukleo kaj vosto estas spektakle lumita per la suno: la polvo reflektas la lumon kaj la gasoj brilas pro la jonigo. Preskaŭ neniu kometo estas videbla sen la helpo de teleskopo. Kelkaj kometoj, jardeke, brilas sufiĉe kaj videbliĝas.
Antaŭ la invento de la teleskopo, la homoj pensis ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El ĉina historio, ni scias ke la homoj observis kometojn ekde miljaroj.
Tycho BRAHE malkovris je la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento, Edmond HALLEY uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac NEWTON, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris ke unu kometo revenis ĉiu 76 aŭ 77 jaroj. Baldaŭ, ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde je la 66a jaro A.K.
La vera naturo de la kometoj estis spekulativita dum jarcentoj. Je la frua 19-a jarcento, la germana matematikisto Friedrich Wilhem BESSEL kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence WHIPPLE sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita kiam multaj kosmosondoj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam, la kosmosondoj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la evaporanta nukleo.
Ni pensas ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kuiper zono, kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj kiuj provas ekspliki la originon de la perturbo kiu okazigas la falon de la kometoj en eliptegan orbiton: hipoteza steloNemesis, nekonata planedo Ikso, ktp.
Ironie, kometoj estas unu de la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondo Giotto malkovris ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4% de la suna lumo. Ni povas kompreni la mallumon de la kometo se ni scias ke la asfalto reflektas 7% de la lumo!
Ni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion, bezonita por krei la belan spetaklan kosman degelon.
- Listo de kompleksaj ĥemiaj kombinaĵoj, precipe organikaj, malkovritaj en kometoj:
-
- Quaoar - Sedno
La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto.
Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.
Karbona dioksido (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka karbondioksida neĝo (alia nomo: seka glacio). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fando (sublimiĝas), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konzerviga materialo.
Ĝi solviĝas en akvo al karbona acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj trinkaĵoj, al kiuj la karbona acido donas piketan, acidetan guston.
Ĉar karbona duoksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple putoj aŭ siloj. Vidu: mosto
La karbona dioksido estas ĉefa komponento de la aero, kun ĉ. 0,038% laŭ volumo. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la fotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en la forceja efiko.
Kategorio:Kemiaĵoja:二酸化炭素ko:이산화 탄소ms:Karbon dioksidasimple:Carbon dioxideth:คาร์บอนไดออกไซด์
Akvo
Akvo (etimologie el la latinaaqua) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1. Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0°C ĝis 100°C sub norma premo, kaj estas grava en biologia funkciado de vivo. Sub la fandopunkto de 0°C, ĝi estas en solida formo, glacio; super la bolpunkto de 100°C, ĝi ŝanĝiĝas al vaporo (je normala atmosfera premo de 1 atm).
Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj.
Movado de akvo de la oceanoj ĝis la aero kaj reen grandparte kreas veteron.
Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj animaloj.
Scienco
Akvo estas tre simpla kemia kombinaĵo. Ĝia formulo estas H2O. Tio signifas, ke molekulo de akvo havas 2 atomojn de hidrogeno, kaj 1 atomon de oksigeno. La temperaturo, ĉe kiu akvo glaciiĝas, estas 0 Celsiuso sub normala atmosfera premo; la temperaturo, kie akvo bolas, difinas 100 Celsiuso ĉe normala (marnivela) atmosfera premo. Ĝi estas la nura substanco, kiu pligrandiĝas, kiam ĝi glaciiĝas.
Simpla sed grava kaj unika eco de akvo estas, ke ĝia solida formo flosas sur la likva. La solida fazo estas malpli densa ol likva akvo, pro la geometrio de la fortaj hidrogenaj ligoj kiuj estas formataj nur je malaltaj temperaturoj. Pro tio profunda akvo restas likva, pli varma ol la glacia surfaco, kaj akvaj organismoj (la unuaj vivantaj organismoj sur Tero) povas travivi glaciajn kondiĉojn.
Vidu ankaŭ: vaporo, malpeza akvo, glacio, prujno, neĝo, pluvo, hajlo, Arkto, firno, mineralakvo, PH
Peza, duonpeza kaj tropeza akvo
Krom „normala“ akvo ekzistas ankaŭ tiel nomata „duonpeza akvo“, „peza akvo“ (deŭteria oksido) kaj „superpeza akvo“ (tricia oksido). Ĉe peza kaj tropeza akvo la normala hidrogenatomo (procio, simbolo H) estas anstataŭigita per ĝiaj pezaj izotopoj deŭterio aŭ tricio. Ĉe la duonpeza akvo, unu hidrogenatomo estas anstataŭigita per deŭterio.
La peza akvo diferenciĝas de la kutima akvo en fizikaj kaj kemiaj ecoj, ekz. ĝi havas pli altan fandopunkton, bolpunkton kaj estas pli densa. Surbaze de granda masa diferenco inter procio kaj deŭterio kaj tricio, (kiuj havas duoblan kaj trioblan mason), la kinetikaizotopa efekto estas tre akuta. Sekve de anstataŭigo de normala akvo ĉe kemiaj substancoj la ekvilibraj reakcioj ŝanĝiĝas, kio povas konduki ekzemple al korpodamaĝaj sekvoj en la homa korpo.
La deŭterizita akvo – surbaze de ties alia spinproprecoj – estas uzata kiel solvenzo en la NMR-analitiko.
Molekula geometrio
La akvomolekulo konsistas el du hidrogenatomoj kaj unu oksigenatomo. Geometrie la akvomolekulo estas angulita kaj konvenas al VSEPR-teorio, al AB2E2-tipo. La du hidrogenatomoj kaj la du elektronparoj estas direktitaj en la angulojn de imagita tetraedro. La angulo, kiun la du O-H-ligiloj fermas, estas 104,45°. Ĝi devenas surbaze de la granda spacobezono de la liberaj elekronparoj for de la ideala tetraedra angulo (~109,47°). La ligila longo de O-H-ligiloj estas ĉ. 95,84 pikometroj.
Biologio
Akvo estas la plej necesa substanco por ĉiu vivanto, ĉar ĝi havas multajn maloftajn ecojn kiuj estas gravegaj por vivo. Ĝi estas bona solvilo, kaj havas fortan surfacan tension. Freŝa akvo estas la plej densa ĉe 4°C; ĝi maldensiĝas, kiam ĝi frostiĝas aŭ varmiĝas. Kiel stabila molekulo en nia atmosfero, ĝi grave rolas kiel absorbilo de transruĝa radiado. Ĉar akvo havas alian specifan varmon kiu stabiligas klimaton tutmonde.
Akvo estas tre bona solvilo, kaj dissolvas multajn specojn de substancoj, kiel variajn salojn kaj sukerojn, kaj faciligas sian kemian interagon, kiu helpas kompleksajn matabolismojn. Tamen, iuj substancoj ne bone miksiĝas kun akvo, inkluzive oleojn kaj hidrofobiajn substancojn. Ĉelaj membranoj uzas ĉi tiun econ por zorge kontroli interagojn inter siaj enhavaĵoj kaj eksteraj kemiaĵoj. Ĉi tiu estas faciligata iomete de la surfaca tensio de akvo.
Akvaj gutoj estas stabilaj pro la forta surfaca tensio de akvo. Oni povas vidi ĉi tion kiam iometo da akvo estas metata sur malsolveblan surfacon kiel vitron. La akvo kuniĝas en gutojn. Ĉi tiu eco estas necesa por planta transspirado.
Geografio
Sur la surfaco de Tero kolektiĝas akvomasoj fluantaj malsupren — ekzemple rojoj kaj riveroj — kaj stagnantaj sur certa nivelo — ekzemple lagoj, maroj, kaj oceanoj.
oceano
Ĉar akvo estas bezonata por homa, besta kaj planta vivo, ĝia disponebleco havas altan gravecon socian kaj politikan. La apuda mapo montras per ruĝa koloro landojn, kiuj jare posedas malpli ol 500 m³ da renovigata akvo por ĉiu loĝanto. Flava koloro montras disponeblecon inter 500 kaj 1700 m³. Ĉar kelkaj riveroj, kiuj gravas por akvoprovizado (ekz. Jordano, Kolorado), transiras landlimojn, eblas interŝtataj konfliktoj pri trinkakvo.
Ekzisto de akvo aliloke en la sunsistemo
Akvo sur Luno
Oni supozas, ke sur Luno ĉe la ombraj partoj de la poluso ekzistas akvo en formo de glacio.
En la 1990-aj jaroj, du sondiloj (Lunar Prospector kaj Clementina) trovis verŝajne spurojn de ĉ. unu kubkilometro da akvo ĉe la poluso. La signoj ŝajnis konvinkaj, ĉar, kvankam la neŭtronspektometro montras nur ekziston de hidrogeno, la sola ebla fonto de hidrogeno estas akvo. Oni volis kontroli la mezuradojn somere de 1999, kiam oni intence allunigis la sondilon Lunar Prospector en ĉiam-ombran krateron. Oni atendis, ke aperus super la surfaco ĉ. 20 kg da akvovaporo, sed nenio okazis.
NASA volas plu esplori la lunon: la asocio lanĉos en 2008 la sondilon Lunar Reconnaisance Orbiter (LRO), kies unu el la ĉefaj taskoj estos la esploro de la akvospuroj.
Mezuriloj por esplori akvoglacion
- Lyman-Alpha Mapping Project (LAMP) analizas la stelanlumon, respegulantan el la profundo de la kratero.
- Lunar Orbiter Laser Altimeter mezuras la surfacon de Luno kaj eĉ analizas la forton de la respegulanta lumo.
- Lunar Exploration Neutron Detector (LEND), la hidrogeno absorbas la neŭtronojn, tiel la valo en la spektro montras ĉeeston de hidrogeno.
La akvo gravus por la konstruo kaj funkciigo de lunbazoj, ĉar oni ne povus kunporte malmultekoste la akvon el Tero.
Akvo sur Marso
En 2005 oni publikigis, ke rekte sub la surfaco de Marso troviĝas glaciiĝinta maro ĉe la ekvatoro. La sondilo Mars Express de ESA (la Eŭropa Spaca Agentejo) volviĝas jam unu jaron ĉirkaŭ la planedo. Oni supozas, ke antaŭ ĉ. 5 milionoj da jaroj okazis inundo en la regiono kaj la glaciiĝintan akvon kovris cindro kaj polvo, malhelpante la sublimadon.
Ĉe la polusoj de Marso bone videblas kaj akvaj kaj karbondioksidaj glacioj.
La akvo servis en la industria revolucio en formo de vaporo kiel trasformilo de kemia energio (per forbruligo de karbo, ligno) al mekanika energio per vapormaŝinoj.
Ĝi ankaŭ nun havas saman rolon ĉe la elekrocentraloj, forbrulantaj fosilaĵojn.
Eksteraj ligiloj
- 'Akvo' ĉe [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/akv.html Reta Esperanto Vortaro] kaj [http://eo.wiktionary.org/wiki/akvo Vikivortaro].
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5801/muelilo.html Poemo pri akvo]
Kategorio:KemiaĵoKategorio:Trinkaĵojals:Wasserja:水ko:물ms:Airsimple:Waterth:น้ำ
Glacio
Glacio estas la solida formo de akvo. La akvo fariĝas glacio, kiam likva akvo estas malvarmigita sub 0°C (273 K, 32°F) ĉe normala atmosfera premo. Glacio povas formiĝi je pli altaj temeraturoj en pliprema medio, kaj akvo daŭros likva aŭ gasa ĝis -30 °C ĉe malpliprema medio. Glacio formita ĉe alta premo havas malsaman kristalformon kaj densecon ol normala glacio.
als:Eisja:氷simple:Ice
Suno
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemoals:Sonneja:太陽ko:태양ms:Mataharisimple:Sunth:ดวงอาทิตย์zh-min-nan:Ji̍t-thâu
Planedo
Astronomio > Planedo
----
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio.
Sedno estas ebla 10a planedo.
----
Historio
La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon.
Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.
Antikvaj Planedoj
En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero.
La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj
antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.
Modernaj Planedoj
Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo.
La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.
La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.
----
Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin.
En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonanorbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkuraorbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkuraorbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno.
Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono.
Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemoals:Sonneja:太陽ko:태양ms:Mataharisimple:Sunth:ดวงอาทิตย์zh-min-nan:Ji̍t-thâu
Tycho Brahe (14-a de decembro1546 - 14-a de oktobro1601) estas dana astronomo. Li havis observatorion nomitan Uranienborg sur la insulo Ven en Sundo inter Danio kaj Svedio.
Svedio
Tycho estis la supereminenta observa astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj de stelaj kaj planedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedo Marso ebligis al Keplero malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu provizis fortan subtenon por la heliocentra (suncentrita) teorio de la sunsistemo
de Koperniko. Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero.
Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo en duelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.
Ĉar li malkonsentis kun la nova reĝo de sia lando, li translokiĝis al Prago en 1599. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris tie ĝis sia morto.
Lia tombo estas en la 'Teyn' kirko en Prago.
Brahe, Tycho
----
ja:ティコ・ブラーエko:튀코 브라헤
Fenomeno
Fenomeno estas tio ( objekto, fakto aŭ okazaĵo ), kion senso aŭ menso rekte ekkonas ( perceptas aŭ observas ).
Ĝenerale fenomenoj estas la ojektoj de la sensoj (ekzemple vido kaj aŭdo) kontraste al tio, kion ni ekscias per nia intelekto.
La greka verbo phainesthai ( ŝajni aŭ aperi ) ne indikas, ĉu la perceptaĵo diferencas de la aperaĵo.
Tiel do en la etiko de Aristotelo la videble bona estas tio, kio al la homo ŝajnas esti bona, indiferente chu ĝi vere estas bona aŭ ne.
Postaj grekaj filozofoj distingis faktojn (fenomenojn) disde teorioj. Ĉi lastaj estis por ili instrumentoj por klarigi la faktojn. Tiu ĉi aliro, kiun ekde la 17a jarcento vaste alprenis la natursciencistoj por trovi klarigojn por la fenomenoj de la naturo, ankoraŭ hodiaŭ estas aktuala.(Legu ankaŭ sub: eksperimento).
En la moderna filozofio la vorto fenomeno estas en uzo pri kion la sensoj senpere perceptas antaŭ ol ia ajn juĝo okazas, tamen fenomeno neniam fariĝis faktermino inter la filozofoj, kvankam ili akceptis la nociojn fenomenalismo kaj fenomenologio.
La germana filozofo Immanuel KANT uzis en siaj verkoj la vorton Erscheinung, tradukebla per aperaĵo aŭ fenomeno, ĝi estas la KANTa faktermino por la senpera objekto de la sensa intuicio, la nuda donitaĵo, kiu fariĝas objekto nur dum interpretado per la kategorioj substanco kaj kaŭzo. KANT metis ĝin en kontrasto kun la noumeno, aŭ la aĵo-estante-si-mem, al kiu ne aplikeblas la nomitaj kategorioj.
kategorio:filozofioja:現象
Dosiero:giotto_halley.jpg Kometo Halley fotografita per la Plurkolra Kamero Halley ĉe la spacprobo Giotto de la ESA. La nukleon lumigas la suno eldekstre, kaj kelkaj helaj ŝprucaĵoj de gaso kaj pulvo videblas.
La Kometo Halley reaperos en 2061. Ĝi ankaŭ aperis en la jaroj (inter aliaj) -239, -11, 66, 451, 1066, 1456, 1531, 1607, 1682, 1759, 1835, 1910 kaj 1986.
La brita astronomo Edmond HALLEY ne malkovris la kometon -- multaj vidis la kometon tra la epokoj. Ĝi eĉ aperis en pentraĵo de Giotto kaj en la Tapeto de Bayeux de 1066. Sed Halley rekonis, ke la multaj aperoj estas de unu kometo en orbito ĉirkaŭ la Suno. Per la nova teorio de gravito de Isaac NEWTON, Halley kalkulis la orbiton kaj en 1705 antaŭdiris, ke la kometo revenos je 1758. Ĝi reaperis je marto 1759. La orbito de kometo ne estas preciza afero, kiel la orbito de la Luno aŭ Tero, pro la gravita influo de la multe pli grandaj planedoj kaj la kadukiĝado de la kometo mem.
La koro de la kometo estas 16 x 8 x 8 km kaj plejparte estas bulo de akva glacio.
Dosiero:giotto_halley.jpg Kometo Halley fotografita per la Plurkolra Kamero Halley ĉe la spacprobo Giotto de la ESA. La nukleon lumigas la suno eldekstre, kaj kelkaj helaj ŝprucaĵoj de gaso kaj pulvo videblas.
La Kometo Halley reaperos en 2061. Ĝi ankaŭ aperis en la jaroj (inter aliaj) -239, -11, 66, 451, 1066, 1456, 1531, 1607, 1682, 1759, 1835, 1910 kaj 1986.
La brita astronomo Edmond HALLEY ne malkovris la kometon -- multaj vidis la kometon tra la epokoj. Ĝi eĉ aperis en pentraĵo de Giotto kaj en la Tapeto de Bayeux de 1066. Sed Halley rekonis, ke la multaj aperoj estas de unu kometo en orbito ĉirkaŭ la Suno. Per la nova teorio de gravito de Isaac NEWTON, Halley kalkulis la orbiton kaj en 1705 antaŭdiris, ke la kometo revenos je 1758. Ĝi reaperis je marto 1759. La orbito de kometo ne estas preciza afero, kiel la orbito de la Luno aŭ Tero, pro la gravita influo de la multe pli grandaj planedoj kaj la kadukiĝado de la kometo mem.
La koro de la kometo estas 16 x 8 x 8 km kaj plejparte estas bulo de akva glacio.
Arkitekturo > Betono > Ligento
Asfalto - natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta; ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon.
ja:アスファルト
Break-even
The breakeven point in economics is the point at which cost or expenses and income are equal - there is no net loss or gain, one has "broken even".
The point at which a firm or other economic entity breaks even is equal to its fixed costs divided by its contribution to profit per unit of output, which can be shown by the following formula: -
The
Sludge metal is an extremely noisy form of doom metal, combining the thick riffing of stoner metal with grindcore and hardcore punk influences, particularly in the vocals, which tend to be abrasive. Even though many sludge bands sport the "booze 'n' bongs" image synonymous with stoner rock, they lack the stoner rockers' positive outlook on life, with lyrical themes typically centered on miser