Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::

Etnoj: 85-90% vjetnama, 3% ĉina, hmonga, taja, ĥmera, ĉama, aliaj
Religio:
- ĉa. 50-70% budhismo,
- taoismo,
- ĉa. 5-10% katolikismo,
- kao-daj,
- indiĝenaj kredoj,
- 0,5-1.5% protestantismo,
- 0,2 islamo (Ĉam),
- aliaj
Lingvo:vjetnama (oficiala), ĉina, ĥmera, taja, mjaŭa, jaŭa, angla, franca, aliaj
alfabeta: 93,7% (96,5% viroj, 91,2%) (1995 takso) Registaro: komunisma diktaturo
sendependeco: la 2-an de septembro1945 de Francio.
ano de UNO:1977. Ano ankaŭ de ASEAN (1995).
konstitucio: la 15-an de aprilo1992
korupteco: 2,5 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 25 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,32 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 4,8% (1999, takso)
inflacio: 4% (1999)
senokupa: 25% (1999, takso)
registara buĝeto: 2,4 Gsk (1996) Valuto: 1 dongo (VND) HO Chi Minh
- Esperanto-movado en VjetnamioKategorio:Vjetnamioja:ベトナムko:베트남ms:Vietnamsimple:Vietnamth:ประเทศเวียดนามzh-min-nan:Oa̍t-lâm

Ŝintoismo

Ŝintoo estas la indigena religio de Japanio. La nomo signifas "La vojo de la dioj" (japane -to egalas al la ĉina -tao en taoismo. Oni komencis uzi la nomon nur kiam la budhismo - japane butsu-to, "La vojo de la Budho", atingis Japanion; ĝis tiam, la religio estis sennoma. La ŝintoismon oni povas priskribi kiel formo de animismo. Grava estas la kulto de naturaj animoj, japane kami, el kiuj tre grava estas la sundiino Amaterasu. Amaterasu Hodiaŭ, la ŝintoismo konsistas el multaj sektoj, el kiuj la plej bone konata inter esperantistoj estas Oomoto. En Brazilo, ŝintoima "Mesiisma Eklezio" estas tre konata. Ĝis la dua mondmilito, unu formo de ŝintoismo estis ŝtatreligio en Japanio. En la ŝtata ŝintoismo tre gravis la kultu de la imperiestro (japane tenno), rigardata kiel dio ĝis la imperiestro Hirohito devis rezigni pri tiu titolo post la kapitulacio en 1945. Kategorio:Religioja:神道ms:Shintosimple:Shinto

Konfuceo

] Konfuceo (latine Confucius, latinigo de la ĉina nomo Kon Fu-ce(孔夫子) [khung fu tsõ], ekzistas pluraj transkribmanieroj) estis grava ĉina filozofo kies ideoj, nomataj konfuceismo, profunde influis multajn aziajn kulturojn. Certe konataj historiaj faktoj pri Konfuceo estas malmultaj. Verŝajne li estis pli juna samtempano de Laozio, vivanta dum la jaroj 551-479 a. Kr. Laŭ la tradicio, Konfuceo naskiĝis en la ĉina ŝtato Lu kiel filo en malriĉa nobela familio, ĵus fuĝinta el la ŝtato Song. Kiam li havis tri jarojn, liaj gepatroj mortis, kaj li pasigis siajn infanajn jarojn en medio tre malriĉa.

En Esperanto aperis

Analektoj de Konfuceo, tradukis WANG Chongfang, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1996. : Kolekto de diroj kaj faroj de Konfuceo kaj liaj disĉiploj, kiuj prezentas la vidpunktojn de Konfuceo pri politiko, filozofio, edukado, literaturo, arto, etiko, principoj de morala konduto. Ilustritaj gravaj eventoj en la vivo de Konfuceo, kompilis HOU Jueliang, tradukis ZOU Guoxiang, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldenejo, 1998.

Vidu ankaŭ

[http://www.china.org.cn/world/shi-wenhua/tradicia/67.htm Teksto de SU Yijun pri Konfuceo] Kategorio:ĈinioKategorio:Filozofojja:孔子ko:공자ms:Ajaran Konfuciusth:ขงจื๊อ

Kategorio:Religio

Tiu kategorio rilatas al religioKategorio:kulturoja:Category:宗教ko:Category:종교nb:Kategori:Religionth:Category:ศาสนา

Wikipedia:Requests for adminship/RJFJR

online casinos mp3 download gry sportowe SYLWESTER Sepsa
Konfuceismo

Konfuceismo

Ĉinio > Konfuceismo < Filozofio ---- Unu el la tri klasikaj religioj/filozofioj de Ĉinio - religio en la sama senco kiel la unua sistemo tiel nomita, nome la romia, kiu ĉefe temis ne pri kredo aŭ fido sed pri ritualoj kaj pri obeo al ĉimonda potenco, sed pli ĝuste religio kaj etika/politika mondkoncepto. La konfuceismo do estas grandparte ŝtata ideologio, strikte hierarĥia (male al la taoismo kaj budhismo), kun detalaj reguloj pri la rilato inter superuloj kaj subuloj - estro kaj servisto, edzo kaj edzino (la konfuceismo ne predikas egalecon inter la sekson), gepatroj kaj infanoj. Krom en Ĉinio, la konfuceismo havis grandan influon en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. En Japanio, ĝi influis ankaŭ la ŝintoismon. La fondinto de la konfuceismo, Konfuceo, verŝajne estis pli juna samtempano de Laozio. Kelkaj el la plej elstraj konfuceismaj filozofoj (post Konfuceo mem)
- Mencius
-
- Novkonfuceismo el la Song dinastia epoko
- Eksteraj ligoj
- [http://www.hm.tyg.jp/~acmuller/contao/analects.htm angligo de la Konfucea Analektoj]
- [http://www.hm.tyg.jp/~acmuller/contao/mencius.htm angligo de la pensoj de Mencius] Verkoj en Esperanto: l. La vortoj de Konfucio, 1-a parto. t923, 95 p. Esenco de la Konfuceismo, kompilita de disĉiploj de tiu granda filozofo. La karakteriza koncizemo de l' originala stilo bone respegulita en la traduko. - 2. Granda lernado kaj doktrino de mezeco 1932, 68 p. La du unuaj libroj de la Konfuciana Biblio, ĉefe konsiloj kaj instruoj precipe al la regantoj de l' popolo. La traduko atente sekvis la esprimmanierojn de l' klasika originalo tiel, ke ĝi estas bonvena legaĵo por la sciencaj studantoj, sed la stilo monotona ka enua. - 3. La libro-konstantaĵo de fila pieco. 1933, 50 p. Esenco de la praktika etiko de la Konfuceismo: instruoj pri la gefiliaj devoj. Peza stilo. - Ĉiuj tri verkoj tradukitaj el la ĉina klasika lingvo, la I-a de K. Ossaka, la 2-a kaj 3-a de K. Nohara. Laŭ MATUBA-K. Kategorio:Religio ja:儒教 ko:유교

Ĉinio

Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Geografio kaj loĝantaro

Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

Provincoj kaj teritorioj

Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn

La plej grandaj urboj

La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.

Etnoj

91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

Religio

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).

Ŝtato

La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

Historio

Vidu ĉe Historio de Ĉinio

Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto

Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.

Literaturo

- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

Vidu ankaŭ

- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国

Filozofio

Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj. La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo. Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.

Filozofiaj demandoj

Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?

Fakoj:

Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj: :Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio

Filzofiaj tradicioj

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.

Okcidenta filozofio

La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio. Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).

Orienta filozofio

En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.

Religiaj filozofiaj tradicioj

Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion. Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio

Gravaj filozofiaj terminoj

En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo. Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio: :Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero

Gravaj filozofoj

:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi

Skoloj

:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo

Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo

:Pacismo - Humanismo - Egoismo

Vidu ankaŭ

- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio] ja:哲学 ko:철학 ms:Falsafah simple:Philosophy th:ปรัชญา

Taoismo

:Laozio - Zhuangzi - Tao ---- Tao Taoismo estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laozio kaj Zhuangzi kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Ĝia ĉefa verko estas la Daŭdeĝingo. Laŭ taoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao. Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunistoj en Ĉinio mem. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo, kiu sekvas Laozion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. La taoisma etiko, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj manaĝistoj. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo realiĝas per zen-budhismo. zen-budhismo La penso de Laozio ne estas taoismo entuta, sed nur la filozofa semo. Post lia morto, Zhuangzi disvolvis taoismon kaj fondis taoismon kiel skolon de filozofio, fariĝintan unu el la ĉefaj skoloj de ĉina filozofio, la jino al la jango de konfuceismo. Post jarcentoj, Laozio fariĝis dio, kaj taoismo religio, kun temploj, ritoj, diaro, sacerdotoj, monaĥoj, ktp -- kvankam Laozio mem ne kredis je dioj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la diojn kiel esprimojn de la Tao. En la plej severa aŭ pura sekto, la monaĥoj meditas kaj ne manĝas viandon, nek tondas hararon. Kiam budhismo venis al Ĉinio, taoismo influis ĝian interpreton, tiel naskinte zenismon (tio estas la japana nomo. La ĉina nomo estas budhismo ĉana -- budhismo de meditato). Siavice, taoismo estis influita de budhismo. Tra la epokoj, taoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la temploj estis rabitaj kaj taoismo persekutita, precipe sub Mao kaj la Komunista Partio (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis bridi). En 1949 estis milionoj da monaĥoj en Ĉinio, sed en 1960 nur 50 mil. Influitoj (inter multaj aliaj):
- LI Bo aŭ LI Po (700-62) - fama ĉina poeto
- John Cowper POWYS (1872-1963) - brita verkisto, prelegisto kaj filozofo
- Ursula LEGUIN (1929-) - usona aŭtoro
- Thomas MERTON (1915-68) - katolika monaĥo En la libroj de infanoj en la angleparolantaj landoj, Urso Pu (angle, Winnie the Pooh, far A. A. MILNE) senagas taoisme dum Kuniklo agas tre kontraŭ-taoisme. Kategorio:Religio ja:道教 ko:도교 ms:Taoisme zh-min-nan:Tō-kàu

Budhismo

:Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo ---- Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002. La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

Centraj pensoj

La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj: # La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. # La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. # La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. # La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo: ## ĝusta rigardado, ## ĝusta pensado, ## ĝusta parolado, ## ĝusta agado, ## ĝusta vivtenado, ## ĝusta strebado, ## ĝusta atentado ## ĝusta koncentrado.

Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto

La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. reenkarniĝado] reenkarniĝado] Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon. Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Gautama Siddhartha

Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.) Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

Eksteraj ligoj

- [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
- [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)] ------ EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento. GEO H. YOXON. Kategorio:Budhismo als:Buddhismus ja:仏教 ko:불교 minnan:Hu̍t-kàu ms:Agama Buddha simple:Buddhism th:พระพุทธศาสนา

Koreio

Koreio estas duoninsulo en orienta Azio kie loĝis popoloj dum la lastaj 12 000-15 000 jaroj. La nacio situas inter Ĉinio kaj Japanio. Unufoje, ĝi estis la centro por la plej bona silko en la mondo, laŭ antikvaj ĉinaj skribaĵoj. Koreio ankaŭ famis por ĝiaj bonegaj oraĵistoj dum la 7a kaj 8a jarcentoj, kiam ekzistis komercaj vojoj, teraj kaj maraj, inter Koreio kaj Arabio. La presa teĥniko uzi metalajn tiparojn estis uzata en Koreio eble ekde 1232, kio antaŭas je kelkaj jarcentoj Gutenbergon de Eŭropo. Politike, Koreio nun estas dividita inter la komunisma Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK) kaj la kapitalisma, demokratia Respubliko de Koreio (RdK). Ĉi tiu divido okazis efektive pro la kapitulaco de Japanio en 1945 kiu finis la Duan Mondmiliton sed daŭra divido venis post la Korea Milito en 1953. Hodiaŭ, la duoninsulo konsistas el du nacioj. Nord-Koreio kiu provis izolismon por protekti sin ne eblas tute malfermi siajn landlimojn post 50 jaroj de komunismo. Aliflanke, Sud-Koreio kiu provis ĉefe eksportan ekonomion ĝuas la 12an plej grandan ekonomion en la tuta mondo. La nacio estas fama pro sia tradicia kuirarto nomita kimĉio kiu uzas unikan metodon konservi legomojn per fermentado, kaj ankaŭ pro sia nacia luktosporto tekvondo.

Nomoj

Korealingve, Koreio nomiĝas "Chosŏn" (ĉosen, 조선; 朝鮮) en Nord-Koreio kaj "Hanguk" (한국; 韓國) en Sud-Koreio. La okcidenta nomo "Koreio" (de Goryeo (고려; 高麗)) estas neŭtrala nomo kiun la nacioj ambaŭ ofte uzas en internacia parolado. Ekzistas kompleksaj historiaj kialoj por la uzado de ĉiun el la tri nomoj, de kiuj la sekvanta paragrafo estas resumo. La ĉinaj skribosignoj de Goryeo estas ĉinalingve prononcita kiel gaŭli anstataŭ Goryeo, tial Marco POLO nomis ĝin "Cauli" (kaŭli) en lia skribo. Antaŭ la Tri-Reĝlanda Tempo, "Joseon" estis la nomo de diversaj fruaj ŝtatoj en norda Koreio, kaj "Han" estis uzata en la nomoj de multaj tribaj konfederacioj en la sudo. (Laŭ la Dangun mito, "Malnova Joseon" estis la unua korea ŝtato.) Dum la 660-oj, la reĝlandojn de Baekje kaj Goguryeo ekkontroliĝis Silla, kaj Koreio nomiĝis "Silla" (aŭ Unuiĝinta Silla de modernaj historiistoj) ekde tiam ĝis la 10-a centjaro. En 936, la nova reĝlando de Goryeo venkis super Silla-n. De Goryeo venis "Cauli" (la itala literumo de la nomo kiu Marco POLO donis al la lando en sia verko Vojaĝoj), de kiu venis la esperanta vorto "Koreio". En 1392, la Joseon Dinastio ekregis kaj la nacio estis renomita "Joseon" (Daejoseonguk plene, aŭ "Granda Joseon-Nacio"). En 1897, la Korea Imperio (Daehan Jeguk) fondiĝis, reuziganta la nomon "Han". En 1910, Japanio invadis Koreion kaj la nomo reŝanĝiĝis al "Joseon" ("Ĉosen" japanlingve). En 1919, memagnoskanta Provizora Registaro de la Respubliko de Koreio fondiĝis en Ŝanghajo, kiu uzis la nomon "Respubliko de Koreio" (Daehan Minguk), modifita versio de la nomo "Koreia Imperio". Post eljapania sendependigo kaj la nacia divido en 1945, la suda usone okupita zono iĝis la "Respubliko de Koreio" (aŭ Hanguk kiel mallgongigo korealingve) en 1948, pro la influo de la ne-komunista ŝanghaja grupo. Tamen, la norda sovete okupita zono iĝis la "Demokratia Popola Respubliko de Koreio" (aŭ Joseon kiel mallongigo korealingve) sub la rego de KIM Il-sung, kiu admiris la nomon "Joseon" pro ĝiaj antikvaj kaj nordaj signifoj.

Historio

Ekzistas arĥeologia atestaĵoj kiu montras ke personoj loĝis en Koreio antaŭ 18 000 ĝis 12 000 jaroj. Laŭ kelkaj antikvaj skribaĵoj, reĝlando nomita Gija Joseon estis fondita en 1122 a.K.. Koreaj, ĉinaj, kaj eĉ japanaj historiistoj opinias diference pri kiam precize Koreio iĝis ŝtatnacio ĉar multaj historiaj libroj estis bruliĝitaj dum iliaj okupoj de Koreio kiu okazis multajn fojojn dum jarcentoj. La precizaj interrilatoj, grandecoj kaj influoj inter landoj, kiuj hodiaŭ estas parto de Ĉinio kaj de Koreio, ne estas klara - kaj estas disputoj inter historiistoj. Precize, la historio de Buyo kaj Balhae estas disputaĵoj. Tamen, ĉi tio ŝajnas vera se oni rigardas la Granda Muro de Ĉinio - ekzistis forto, aŭ grupoj da fortoj, al la nordo de Ĉinio kiuj devigis la ĉinojn konstrui tiun daŭreman muron. Dum tiu ĉi tempo ekde 57 a.K. ĝis 668 p.K., la Tri Reĝlandoj de Silla (aŭ Shilla), Kogurjo, kaj Baekje ekzistis, kaj ankaŭ la ĉefaro nomita Gaya. Silla konkeris Gaya-n en 562. Ĉiu el la tri plej grandaj reĝlandoj estis influitaj de Ĉinio. Budhismo alvenis en 372. En 660 la Silla reĝlando alianciĝis kun la ĉina Tang Dinastio por renversi la aliajn reĝlandojn. Dum Silla kreis diplomatan amikecon kun Ĉinio, Baekje subtenis amikecon kun Japanio ĝis la Silla-Tang alianco disigis ĝin. Dum la Unuiĝinta Silla tempo (681 ĝis 935) budhismo plivastiĝis, kaj la kulturo ege disvolviĝis. La reĝlando de Goryeo estis fondita en 918 kaj anstataŭigis Silla-n kiel la plej granda povo en Koreio dum la jaroj 935-936. La reĝlando daŭris ĝis la jaro 1392. Dum ĉi tiu tempo leĝoj oficialiĝis kaj normiĝis, kaj civilanmilita sistemo ekiĝis. Budhismo estis la ĉefa religio trans la duoninsulo. En 1231 la Mongoloj invadis Koreion. Dum la postaj 150 jaroj la Goryeo regis, sed sub la kontrolo de la Mongoloj. En 1392 korea generalo, Yi Seonggye enalianciĝis kun la Ĉinoj, senpovigis la Goryeo-reĝon kaj fondis novan dinastion: la Joseon Dinastio. La Joseon Dinastio movis la ĉefurbon al Hanseong (nun Seulo) kaj agnoskis konfuceismon kiel la oficialan ideologion. Dum ĉi tiu tempo, la Hangul-alfabeton inventis Reĝo Sejong en 1443. Ekde la mezo ĝis la fino de la 19a centjaro, Koreio provis eviti la malfermado de la nacio al fremda komerco fermante la landlimoj al ĉiu nacio krom Ĉinio. Pro tio, la lando eknomiĝis la Ermita Reĝlando. En 1871, Usono unue renkontis Koreion milite, en okazo kiun la Koreoj nomas la Shinmiyangyo. Ekde 1876 Japanio devigi Koreion subskribi komercajn traktatojn kaj ekinfluis ĝin post la Ĉina-Japana Milito en 1894-1895. En 1897, Joseon renomiĝis Daehan Jeguk (Korea Imperio). Tempo de rusa influado sekvis, ĝis Japanio gajnis la Rusa-Japana Milito (1904-1905). La Japanoj provis rekte influi Koreion sed iliaj malsukceso igis la mortigo de la Reĝino Myongsong Hwanghu (1895) kaj la abdikigo de la Reĝo Gojong (1907), anstataŭigita de sia cerbe handikapita filo Sunjong, kiu falis al la japanaj minacoj kaj fordonis la suverenecon. Koreio iĝis protektorato de Japanio en 1905. En 1910 Japanio oficiale aneksis la nacion, tiel komencanta la Japana Kolonia Tempo en Koreio. La oficiala vidpunkto de japana kolonia rego (1910-1945) estas vidita diference en moderna Koreio kaj Japanio. En Koreio, ĉi tiu tempo estas vidita kiel mizera tempo kiam bazaj homaj rajtoj estis ignoritaj de la invadantoj. Ekzemple, ĉiu devis preni japanlingvan nomon kaj la lernado de la korea lingvo estis malpermesita, anstataŭiĝita de la oficiala japana lingvo. Plue, fratoj kaj fratinoj estis disigis kaj devis fari malfacilan laboron. Aliflanke, la Japanoj vidas tiun tempon kiel pravega ĉar modernaj industriaj teĥnikoj alvenis al Koreio, dank' al la Japanoj, kvankam subteni la moderna japana industriigo kaj poste la industrimilita organizaĵo. Kontroversioj kaj truoj en la skribo pri la okazoj de ĉi tiu tempo ankoraŭ ekzistas inter la du nacioj. La kapitulaco de Hirohito de imperia Japanio al la Aliancaj Nacioj, la antaŭa disigo de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, igis la divido de Koreio inter du okupzonoj kiuj efektive komenciĝis je la 8-a de septembro, 1945. Usono kontrolis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio kontrolis la teritorion pli norda ol la 38a latitudgrada linio. Ĉi tiu divido intencis esti provizora kaj unue intencis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj la Respubliko de Ĉinio povus aranĝi propran administradosistemon. Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma Milito kaj enlanda opono al la administradan planon igis la 1948-jaran fondon de du apartaj reĝimojn kun diametre oponantaj politikajn, ekonomiajn, kaj sociajn sistemojn. Dum junio en 1950 la Korea Milito komenciĝis, foriganta ian esperon de paca reunuiĝo en la proksima estonteco.

Kulturo

Religioj

- Budhismo alvenis la landon en 372 p.K. ; 45% el la loĝantaro estas budhistoj.
- Kristanismo:
  - Protestantismo alvenis en 1884, depende de la estismoj inter 20% kaj 35% estas protestantismaj kristanoj
  - Katolikismo alvenis en 1784, 7,5% estas katolikaj kristanoj, sed ties gravo en la socia kaj politika vivo estas pli granda, ĉar korea katolikoj estas ofte fervore engaĝitaj en sociaj luktoj.
- cetere la praa ŝamanismo plu influas forte la mensoj kaj kutimoj, kaj la moralaj kaj sociaj konceptadoj de Konfuceismo sorbiĝas plimalpli forte multaj.
- fine nun disvastiĝas novaj religioj, kiel la sekto de Moon, kaj aliaj.

Ekonomio

Vidu Ankaŭ

- korea lingvo
- korelingva literaturo
- Listo de urboj de Koreio
- Esperanto-movado en Koreio ja:朝鮮 ko:한국 simple:Korea zh-min-nan:Tiâu-sián (Khu-pia̍t-ia̍h)

Japanio

Geografio > Azio > Orienta Azio >Japanio ---- Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])". Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko) Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11% Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso), % urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05 virinoj) (2000, takso) Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio: 84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo: la japana(efektive oficiala), la korea(korea-japano uzas), la aina(aino uzas/is), la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99% Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93 kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj, NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 711 Gd (1998)
po kapo: 5,62 kd (1998)
kreskanta procento: 0,3% (1999, takso)
inflacio: -0,8% (1999, takso)
senokupa: 4,7% (1999, takso) ---- Regionoj:Japanaj regionoj

Prefektujoj

vidu detale:Japanaj prefektujoj

Gravaj urboj

vd. Listo de urboj de Japanio (ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima) ,atombombita 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyoto) ,konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara ,konata turisma urbo
- Nagano ,1998 18-aj vintraj olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki) ,atombombita 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Osaka)
- Sapporo ,1972 11-aj vintraj olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tokyo), ĉefurbo,plej granda en japanio, 1964 18-aj someraj olimpikoj

Historio

- Vidu Historio de Japanio

Esperanto en Japanio

2004

- Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an de junio. En 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.
- Katsumori Hirosi (1925-2004), membro de UEA en Chubu (Japanio), mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas "la moralaj". Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso. ! als:Japan ja:日本 ko:일본 ms:Jepun simple:Japan th:ประเทศญี่ปุ่น zh-min-nan:Ji̍t-pún

Vjetnamio

Geografio > Azio > Vjetnamio ---- Dosiero:vn.gif
Vietnamo - Việt Nam
Nacia nomo:
Cộng Hoà Xã Hội Chủ Nghĩa Việt Nam
Loko: 16 No, 106 Or (sudorienta Azio)
Areo: 325,360 km²
Semotaŭga: 17%
Loĝantaro: 78.773.873 (2000, takso),
% urbana: 20% (2000)
Homoj po kv. km: 242,1 (2000)
Homoj po kv. km da semotaŭga tero: 1424,2 (2000)
Kreskanta procento: 1,49% (2000, takso)
Naskoj: po 21,62 por 1000 homoj jare (2000, takso)
Mortoj: po 6,26 por 1000 homoj jare (2000, takso)
Migrantoj: po -0,51 por 1000 homoj jare (2000, takso)
Mortokvanto de beboj: po 31,13 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj po virino: po 2,53 infanoj naskitaj por ĉiu virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 69,27 jaroj (66,84 viroj, 71,87 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Hanojo
La plej grandaj urboj: miloj en 2000 (takso): Hoĉiminhurbo (Sajgono) 4 100 mil

:: RELATED NEWS ::