Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Konspiraĵa Teorio

Konspiraĵa teorio

Konspiraĵa teorio aŭ komplota teorio estas teorio, laŭ kiu grupo el pluraj aŭ multaj homoj intence kaj konscie mistifikas la publikon pri grava afero. La nomo povas esti uzata por senvalorigi malplaĉajn argumentojn kaj senkreditigi diskutantojn, kiuj defendas tian teorion. Ekzistas du precipaj ĝeneralaj argumentoj kontraŭ konspiraĵaj teorioj:
- Tia mistifiko ne funkcius, ĉar tro grandas la risko, ke iu el la konspirantoj malkaŝas la sekreton.
- Konspiraĵa teorio ne estas atakebla, ĉar ĝiaj defendantoj ĉiam povus diri, ke la konspirantoj kaŝas la pruvilojn. Kelkaj konataj konspiraĵaj teorioj estas:
- La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la japana atako al Pearl Harbor en 1941 (tiu teorio nun estas vaste akceptata de historiistoj).
- La surluniĝoj de usonaj astronaŭtoj inter 1969 kaj 1972 estis trompo, la televidaj bildoj estis faritaj en studio.
- La viruso HIV ne havas rilaton al aidoso, nur medicinistoj kaj farmaciistoj kredigas tion.
- La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la atenco de la 11-a de septembro 2001, aŭ, en malpli forta formo:
- La usonaj aŭtoritatoj kaŝas gravegajn detalojn kaj misinformas pri tiu atenco (en tiu malforta formo la teorio estas vaste akceptata). ---- Konspira teorio estas provo por klarigi eventojn aŭ situaciojn per sekreta konspirado aŭ alian celitan agadojn per sekretaj personoj aŭ personaj grupoj. Oni parolas pri konspira teorio, se suspektitaj agadoj ne estas decide pruvitaj. La nocio havas negativan nuancon, ĉar oni uzas tiun esprimon por tute ne aŭ ne decidpove pruveblaj aferoj. En diskutoj okazas ofte, ke la kredantoj de la konspira teorio akceptas la teorion pruvita kaj kiuj pridemandas faktojn pi la teorio estas taksitaj kiel konspiruloj, malamikoj.

Ekzemploj

Oni ofte akuzas la kredantojn de la konspiraj teorioj, ke ili priskribas nature simplajn aferojn, rilatojn per komplikaj konspiraj teorioj.
- usona registaro (Pearl Harbor)
- sekretaj servoj (NSA, CIA, Mossad, BND)
- grandaj konzernoj (lobiismo)
- islamismo (terorismo)
- sekreta societo (Fraternitas Saturni, OTO, Rozkrucistoj)
- unuiĝoj (framasonismo, Lions-Club, Rotario, studenta asocio, Council on Foreign Relations (CFR), Club of Rome kaj aliaj )
- religiaj grupoj (ekzemple antisemitismo) Bona ekzemplo, kiu montras kaj komprenigas kiel kaj kial oni tiom emas nuntempe uzi tiun nocion legeblas en ĉapitro 15 de la romano de John LE CARRÉ: La persistema Ĝardenisto.

Legu


- komploto
- moderna legendo
- protokoloj de cionaj saĝuloj
- suntempluloj
- Bilderberg
- nifo
- surluniĝa mensogo
- Paititi
- Philadelfia eksperimento
- Hesekiel-kosmoŝipo
- Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001

Eksteraj ligoj


- [http://www.signs-of-the-times.org/signs/conspiracy_theorists.htm artikolo pri fiuzo de la termino por silentigi homojn (angle)] ja:陰謀論 ko:음모론

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Pearl Harbor

Pearl Harbor estas loko, kie japana armeo neatendite ekatakis usonanojn la 7-an de decembro de 1941.

Anonco el la 8-a de decembro de 1941

Surmaraj kaj flug-apogpunktoj estis en Havajo kun granda sukceso atakitaj. Japana ŝiparo subakvigis en Ŝanghajo anglan kanonboaton konkerante usonan kanonboaton en rivero Yangka. Ankaŭ je Singapuro estis kun granda sukceso faritaj flugatakoj. Pluaj aviadilatakoj celis kontraŭ Davao, insulo Wake kaj Guam.

Anonco el la 9-a de decembro de 1941

Marista sekcio de imperiestra ĉeftendo anoncas, kiel sciigis japana presagentejo Domei, ke kiel la unuaj rezultoj de la japanaj flugatakoj je Havaja insularo estis du batalŝipoj de Usono subakvigitaj kaj 4 batalŝipoj, samkiel ankaŭ 4 krozŝipoj de klaso A grave difektitaj. Ankaŭ estis detruita granda kvanto de malamikaj aviadiloj, dume japanaj perdoj estas leĝeraj. Japana submarŝipo subakvigis ĉe Honolulu usonan patrujan ŝipon por aviadiloj, sed tiu ĉi informo ne estas ĝis nun konfirmita.. Japanaj aviadiloj, kiuj frumatene ekatakis insulon Guam, subakvigis usonan minĉesŝipon "Penguin" (1000 BRT). En Pacifiko estis militkaptitaj 4 malamikaj komercaj ŝipoj. En tiuj ĉi bataloj estis perdita eĉ ne unu japana ŝipo.

Historiaj faktoj

Dum neatendita atako pereis 2400 usonajn soldatojn kaj Usono perdis 120 aviadilojn kaj 19 ŝipojn. Jam venontan tagon Usono enpaŝis en la militon kaj tiel komenciĝis bataloj en Pacifika teritorio.

Luno

vidu natura satelito pri aliaj lunoj La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno. Suno maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
  • Nomo: Luno (Terra I)
  • Diametro: 3476 km
  • Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
  • Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
  • Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
  • Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
  • Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
  • Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
  • Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
  • Atmosfero: vakuo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas eĉ pli malgranda!

Origino

Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj. Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero. Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.

Historio

Pri la maroj... Pri la krateroj... Pri esploro de homoj... 20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.

Kuriozaĵoj

De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero. tajdojn Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.

Vivo?

Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio. Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Dosiero:moon-galileo-color-thumb.jpg
[http://meta.wikipedia.com/upload/moon-galileo-color.jpg Pligrandigu bildon]
La kaŝita flanko

Kartografio de la Luno

Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI "Geografia" terminologio de la Luno

Vidu ankaŭ


- eklipso Kategorio:Sunsistemo ja:月 ko:달 ms:Bulan (satelit) simple:Moon th:ดวงจันทร์ zh-min-nan:Go̍eh-niû

1969

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1969 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1969 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 54-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinko.
- Deklaracio de Tirese.
- Stanislava Chrdlová ekesperantiĝis.
- Fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
- Ekaperis revuo La Monda Lingvo problemo.
- Apero de Esperanta traduko de La Korano.
- Publikitaj planlingvoj Arcaicam Esperantom kaj Aligrams.
- 24-a de julio : Usono metas la unuan homon surlunen.
- Muamar KADAFI, post milita renverso, regas Libion.

Naskiĝoj


- 8-a de majo : AKEBONO Taro
- 28-a de decembro : Linus TORVALDS

Mortoj


- 18-a de januaro: Ismael GOMES BRAGA
- 22-a de junio : Usono : Judy GARLAND
- 28-a de marto : Dwight D. EISENHOWER
- 27-a de aŭgusto : Svislando : Erika MANN
- 17-a de decembro: COSTA e SILVA
- 25-a de decembro: Donald R. DUNCAN ----
1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1969年 ko:1969년 simple:1969 th:พ.ศ. 2512

1972

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1972 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1972 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 57-a Universala Kongreso de Esperanto en Portland (Oregono)
- Kreitaj planlingvoj Baza Angla Reformita kaj Eurolengo
- Danio : Margrete la 2-a surtroniĝas.
- UNO : Kurt WALDHEIM anstataŭigas U THANH kiel ĝenerala sekretario.
- Ĉinio agnoskatas far UNO, anstataŭprenante la membrecon de Tajvano.
- Butano : Jigme Singye Wangchuck surtroniĝas.
- UAE : Ŝarĵo: emiriĝas Sultan Bin Muhammad al-Qasimi.
- Kataro : ŝejkiĝas Halifa ben Hamad al-Tani.
- 4-a de novembro : Bangladeŝo akiras sian konstitucion.

Naskiĝoj


- 17-a de januaro : Benno FÜRMANN
- 30-a de septembro : Norvegio : Ari BEHN

Mortoj


- František HÁJEK
- 27-a de marto : M. C. ESCHER, artisto
- 7-a de majo: Octavio VIANNA PEIXOTO
- 22-a de majo : Britio : Margaret RUTHERFORD
- 25-a de majo : Asta NIELSEN
- 31-a de julio : Benito LOSADA
- 20-a de decembro : Günter EICH
- 24-a de decembro : Ernst KREUDER
- 28-a de decembro : Jon MIRANDE
- Ĉeĥio : Tomas PUMPR. ----
1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1972 ja:1972年 ko:1972년 ms:1972 simple:1972 th:พ.ศ. 2515

HIV

HIV (Homa Imuno-nesufiĉestiga Viruso) estas retroviruso kiu atakas la imunsistemon, kaj kiu kaŭzas aidoson. Eta malplimulto da sciencistoj asertas ke ne ekzistas formala pruvo pri ligo inter HIV kaj aidoso, kaj eĉ pri la ekzisto de HIV mem. HIV malsanigas infektante la ĉelojn de la tipo T CD4+. Tiuj ĉeloj estas subaro de la leŭkocitoj, t.e. blankaj globuloj, kiuj normale kunordigas la imunan respondon al ĉiu infekto. Reproduktiĝante pere de tiuj ĉeloj, HIV disiĝas tra la organismo, samtempe detruante tiujn ĉelojn kiuj defendas la korpon. Kiam la kvanto de ĉeloj de la tipo T CD4+ iras sub certan sojlon, la korpo fariĝas vundebla de malsanoj kontraŭ kiuj la korpo normale povas sin defendi. Tiuj infektoj kaŭzas morton. HIV reproduktas sin jene: Viruso ne povas vivteni sin memstare, ĉar ĝi ne havas propran metabolon. Ĝi bezonas por replikado gastigantan ĉelon. La gastiganta ĉelo por HIV estas la plej gravaj ĉeloj de la homo: la tielnomataj T-ĉeloj de nia imuna sistemo. La T-ĉeloj havas la taskon, protekti nian korpon kontrau atakoj de fremdaj bakterioj, virusoj kaj parazitoj. Se mankas la T-ĉeloj en nia sango, la homa korpo malsaniĝas. Por ataki la T-ĉelon, la HI-viruso bezonas receptorojn. La viruso unue sin ligas al la tielnomata receptoro gp120 de la T-ĉelo. Por poste penetri en la T-ĉelon ĝi ankorau bezonas plian receptoron, kiun oni nomiĝas CCR5. Post la fuzio kun la T-ĉelo, la viruso ellasas en la ĉelon siajn proprajn enzimojn. La viruso kunportas tri enzimoj, kiuj havas siajn specialajn taskojn en la replikado de la viruso. La encimoj estas: la renversa transskribazo, la integrazo kaj la proteinazo. Unue la renversa transkribazo tradukas la genetikan informon de la virsuo tiel ke la T-ĉelo povas kompreni ĝin. La genetika informo de HI-viruso estas skribita sur tielnomata RNA = ribonukleata acido. Kaj la genetika informo de la homa T-ĉelo estas skribita sur tielnomata DNA = desoksiribonukleata acido. Do, la renversa transskribazo transskribas la virusan RNA al la T-ĉela DNA. Due la integrazo enplektas la transskribitan virusan RNA en la genetikan informon de la T-ĉelo. Post tio la T-ĉelo rekonas la virusan kromosomon kiel ĝian propran. Kaj la T-ĉelo nun nur produktas virusan genetikan informon. La T-ĉelo ne plu estas libera produkti substancojn por si mem. Trie la proteinazo distranĉas la produktitajn virusajn informojn en virusajn pecojn. Do, el la ĉenoj, kiujn produktis la T-ĉelo, la proteinazo tranĉas la virusajn enzimojn renversa transskribazo, integrazo kaj proteinazo. Poste novaj virusoj sin formas kaj forlasas la T-ĉelon. Ĉar la T-ĉelo ne plu povas produkti proprajn substancojn, ĝi iam mortos. (Pardonu al mi la tre simplan priskribon. Vidu ankau SsRNA retroidoviruso - tie vi trovos bildon de la Infekt-procezo .) als:HIV ja:ヒト免疫不全ウイルス simple:HIV

11-a de septembro 2001

Je la mateno de la 11-a de septembro 2001 en Usono du aviadiloj, kaptitaj de memmortigontaj teroristoj de al-Qaeda, koliziis kun la Ĝemelturoj de la Mondkomerca Centro en Novjorko (la norda turo je 1248 GMT, la suda turo je 1303 GMT), kiuj disfalis kaj neniiĝis. Tria kaptita aviadilo koliziis kun la Pentagono en Vaŝingtono, parte detruante ĝin. Kvara aviadilo, iranta al Vaŝingtono, kraŝis en kampo proksime de Picburgo en Pensilvanio (oni supozas, ke ĝi estis laŭintence kolizionta kontraŭ la Domo Blanka, se la kraŝo ne estus okazinta; bonŝance la prezidento tiun tagon estis en Florido). Estis en la mondo multe da homoj kiuj treege malaprobis la agon, sed i.a. en Ede (Nederlando) estis ankaŭ homoj kiuj festis pro la ago. Almenaŭ 2602 homoj en la turoj pereis, 265 en la aviadiloj kaj 125 en la Pentagono. 2992 mortintoj entute. En Usono, la nomo por la atako estas '"9-11" (el la dato skribita en la usona maniero: 9/11/01). Usonaj aŭtoritatoj ankoraŭ je la tago de la atenco sukcesis eltrovi la nomojn de la 19 atencintoj en la kvar aviadiloj, kvankam ili vojaĝis kun falsaj nomoj (ĝis nun nesciataj). Usona prezidento George W. BUSH deklaris televide, ke Usono nun konsideros ĉiun, kiu ne plene subtenas Usonon, helpanto de terorismo. Usama BIN LADEN, la estro de al-Qaeda, nomas la atakon la "batalo de Novjorko". Bin Laden deklaris militon (ĝihadon) kontraŭ Usono en 1996. En 2000, li atakis usonan batalŝipon en Jemeno, la USS Cole. La atako donis al Usono novan malamikon kaj eksterlandan celon: al-Qaeda specife, kaj islama terorismo pli ĝenerale. La unua respondo al la atako estis milito en Afganio, kie al-Qaeda trejnis siajn batalantojn. Stultuloj, kiuj dubas pri la oficialaj raportoj pri tiu kaj aliaj teroraj atakoj, nomiĝas "konspiraĵaj frenezuloj" (angle conspiracy nuts). Vidu ankaŭ:
- Usona Prezidenta ĝisdatiga dokumento de la 6-a de aŭgusto, 2001
- islamismo
- Usona Imperio
- Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001 ja:アメリカ同時多発テロ事件 ko:9·11 테러 ms:Serangan 9/11 simple:September 11, 2001 attacks

Pearl Harbor

Pearl Harbor estas loko, kie japana armeo neatendite ekatakis usonanojn la 7-an de decembro de 1941.

Anonco el la 8-a de decembro de 1941

Surmaraj kaj flug-apogpunktoj estis en Havajo kun granda sukceso atakitaj. Japana ŝiparo subakvigis en Ŝanghajo anglan kanonboaton konkerante usonan kanonboaton en rivero Yangka. Ankaŭ je Singapuro estis kun granda sukceso faritaj flugatakoj. Pluaj aviadilatakoj celis kontraŭ Davao, insulo Wake kaj Guam.

Anonco el la 9-a de decembro de 1941

Marista sekcio de imperiestra ĉeftendo anoncas, kiel sciigis japana presagentejo Domei, ke kiel la unuaj rezultoj de la japanaj flugatakoj je Havaja insularo estis du batalŝipoj de Usono subakvigitaj kaj 4 batalŝipoj, samkiel ankaŭ 4 krozŝipoj de klaso A grave difektitaj. Ankaŭ estis detruita granda kvanto de malamikaj aviadiloj, dume japanaj perdoj estas leĝeraj. Japana submarŝipo subakvigis ĉe Honolulu usonan patrujan ŝipon por aviadiloj, sed tiu ĉi informo ne estas ĝis nun konfirmita.. Japanaj aviadiloj, kiuj frumatene ekatakis insulon Guam, subakvigis usonan minĉesŝipon "Penguin" (1000 BRT). En Pacifiko estis militkaptitaj 4 malamikaj komercaj ŝipoj. En tiuj ĉi bataloj estis perdita eĉ ne unu japana ŝipo.

Historiaj faktoj

Dum neatendita atako pereis 2400 usonajn soldatojn kaj Usono perdis 120 aviadilojn kaj 19 ŝipojn. Jam venontan tagon Usono enpaŝis en la militon kaj tiel komenciĝis bataloj en Pacifika teritorio.

Bánd

Hungario > Veszprém > Bánd estas vilaĝo kies vidindaĵo estas la ruino de fortikaĵo Essegvár, kies gardoturo ankoraŭ staras. En tiu ĉi vilaĝo naskiĝis hungara ĉefministro MÁDL Ferenc. Kategorio:Komunumoj de Hungario

Terorismo

Difino(j)

Terorismo (el la latina 'terror' - teruro) estas, strebe al politikaj celoj, ĉiaj formoj de timigo de la loĝantaro, per mortigi sendistinge senkulpulojn, per ekzemple ekde brulboteloj aŭ bomboj kontraŭ objektoj ĝis mortigo unuopulojn aŭ tutajn grupojn.

Historio

La plej malnova historie konata ondo da individua terorismo estis, dum okupacio de Palestino far la romianoj, la tielnomataj sicaristoj, kiuj mortigis per ponardoj (sicarius) la judojn kiuj kunlaboris kun la okupaciantoj, cele trudi la aliajn al rezisto kaj krei netransigeblan fosaĵon inter la juda loĝantaro kaj la romianoj. Alia fama terorismoondo estis en Rusio dum la du lastaj generacioj de la carisma reĝimo.

Diversaj formoj kaj diskuto

Diversepoke terorismo estis uzata fare de ŝtatoj, politikaj aŭ religiaj organizoj kaj de simplaj banditoj. Tre ofte terorismaj agoj okazas ŝilde de noblaj ideoj, kiel ekz. en Ĉeĉenio (Rusio), Irako, kaj ne nur en unu el la du flankoj. Al tio oni aldonu la t.n. ŝtatan terorismon. Pro ĉio ĉi, je internacia nivelo, oni ne sukcesis konsenti pri difino de "terorismo" akceptebla de ĉiuj. La kriterioj varias laŭ la flankoj, epokoj kaj laŭ tio, kiu venkis. Dum la Dua Mondmilito, la franca reĝimo de Vichy kaj la germanaj aŭtoritatoj nomis teroristoj la partianojn de Charles DE GAULLE kaj de la Rezistado. Kontraste, post la venko de ĉi lastaj, oni nomis ilin herooj de la Rezistado, multaj ricevis ordenojn, kelkaj iĝis ministroj ktp. Cetere, la uzo de la vorto "terorisma" por senkreditigi malamikojn aŭ plipezigi kondamnojn ne estas io nova. Ekzemple, la faman esperantiston Ernest DREZEN, kiu kredis je la brila estonto danke al Esperanto kaj Komunismo, oni mortpafis en 1936 sub diversaj (kaj falsaj) akuzoj, interalie esti "teroristo"!

Vidu ankaŭ


- atombombo - bomb-aŭto - bombhomo - brulbotelo - CIA - ETA - IRA - KGB - ŝtata terorismo, Ilich Ramirez SÁNCHEZ ja:テロリズム zh-cn:恐怖主义

Protokoloj de cionaj saĝuloj

La protokoloj de cionaj saĝuloj estas falŝaj tekstoj de la rusa sekretservo, kunprenitaj por antisemitisma politika pamfleto. La libro provas aserti pri la monda hegemonio de la judoj.

Ĝeneralaĵoj

La protokoloj okupas 80 paĝojn, dividitajn je 24 ĉapitro. Ĝi laŭ konspira teorio, entenas (fakte fikciajn) tekstojn de paroloj de juda gvidanto antaŭ la „Saĝuloj de Ciono“. Ĝi estiĝis komence de la 20-a jarcento kaj estas grava [Antisemitismo|antisemitisma]] libro.

Historio

La plej frua versio de la Protokoloj estis eldonita en aŭgusto kaj septembro de 1903 en la Sankta-Peterburga gazeto Znamia, sed la fina varianto venas el la dua eldono de libro de Sergej NILUS (1862-1929) aperinta en 1905. La libro grave disvastiĝis nur post la oktobra revolucio tra tuta Eŭropo, ĉefe per la rusaj elmigrantoj. Post la dua mondmilito, en multaj landoj oni malpermesis ĝian publikigon, vendon. Oni traktas en kelkaj islamaj landoj kaj en eksterdekstrulaj rondoj la Protokolon kiel veran dokumenton de la cionismo eĉ hodiuax.

rete


- [http://lexikon.idgr.de/p/p_r/protokolle-der-weisen-von-zion/protokolle.php germane]
- [http://www.nebraskapress.unl.edu/bookinfo/4546.html analizo angle]
- [http://www.rosa-lŭemburg-bildungswerk.de/docs/HS3-Zion.pdf - maldekstra historia analizo/germane] kategorio:antisemitismo ja:シオン賢者の議定書

Nifo

Nifo (aŭ NIFO) estas la mallongigo por "NeIdentigita Fluganta Objekto". Kutime oni asocias kun tiu ĉi nocio spacveturilojn de inteligentaj estaĵoj de aliaj planedoj, kiuj deziras viziti kaj observi la Teron. Tiu ĉi supozo ĝis nun ne povis esti pruvita: La videblaj objektoj plej ofte montriĝas esti miraĝoj, helaj astroj, aviadiloj de tera origino k.s. La nifologio okupiĝas pri la esplorado de nifoj. UEA havas fakasocion pri nifologio. Grupo NIFO estas la nomo, laŭ kiu oni eldonas la sciencfikcian libroserion Sferoj. vidu ankaŭ:
- Aimé MICHEL
- Jean-Pierre PETIT ja:UFO ‎‎

John Sullivan (Lawyer)

John Raymond Sullivan first came to prominance in 1966 with a group of fellow Belfast school teachers: Gerry Burns, Finbar Carrolan & Eamonn McGirr, known collectively as The Go Lucky Four, when they soared to the top of the Irish music charts with Up Went Nelson, maintaining the Number One spot for eight consecutive weeks.

Birth and education

He was born in Belfast, Northern Ireland on 25 July 1942. He was educated at St. Malachy's College, Belfast and The Queen's University of Belfast from which he graduated in 1963.

low cost car hire accommodation in valencia Dorota Rabczewska milan italy hotels alkomaty










































:: RELATED NEWS ::
Laz
Catégorie:Commune du Finistère Laz est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en France.

Monuments :

Évènement

Le Cloître-Pleyben
Catégorie:Commune du Finistère Le Cloître-Pleyben est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en France.

Histoire

D
Le Cloître-Saint-Thégonnec
Catégorie:Commune du Finistère Le Cloître-Saint-Thégonnec est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en France. En Catégorie:Commune du Finistère Le Conquet (Konk-Leon en breton) est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en Catégorie:Commune du Finistère Le Drennec (An Dreneg en breton) est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en Catégorie:Commune du Finistère Catégorie:Plus beaux villages de France Le Faou est une commune du département du Finistère, dans la région
Le Folgoët
Catégorie:Commune du Finistère Le Folgoët (Ar Folgoad en breton) est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en Catégorie:Commune du Finistère Crozon (Kraozon en breton) est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en Catégorie:Commune du Finistère Le Juch est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en France.

Monuments :

Catégorie:Commune du Finistère Le Ponthou est une commune du département du Finistère, dans la région Bretagne, en France.

Monuments :

Évè

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org