:: wikimiki.org ::
| Konstantin CIOLKOVSKIJ |
Konstantin CIOLKOVSKIJ| http://en.wikipedia.org/upload/9/9d/Konstantin_Tsiolkovsky.jpg
|
Konstantin Eduardoviĉ Ciolkovskij ( - 17-a de septembro 1857 en Iŝevskoje, regiono de Rjazan en Rusio, † 19-a de septembro 1935 en Kaluga) estis pioniro de la Kosmoesplorado
Li malsaniĝis kiel dekjara junulo pro skarlatino kaj iĝis preskaŭ surda: pro tio li devis forlasi la lernejon kaj li edukis sin hejme. Lin sendis lia familio en Moskvon por plustudi. Li studis tie dum 3 jaroj fizikon, astronomion, mekanikon kaj geometrion. Poste venigis lin lia patro hejmen, kie li instruis matematikon kaj fizikon, ĝis li en 1882 ekinstruis kiel matematika instruisto en la distrikta lernejo de Borovsk en la regiono de Kaluga, 160 kilometrojn sudoriente de Moskvo. Dumtempe li edziĝis kaj iĝis patro.
Ciolkovskij interesiĝis pri scienc-fikcio, kaj entuziasmiĝinte pri Jules VERNE, komencis verki pri interplanedaj kosmovojaĝoj. Iom post iom li iĝis scienc-fikcia verkanto de teoriaj traktatoj.
Ekde 1885 la aŭtodidakta Ciolkovskij faris multajn pripensojn pri praktike realigeblaj kosmoflugoj.
Kiam li aĝis 30 jarojn, li publikigis teorian ekzamenon pri direktebla tutmetala aerŝipo. Li konstruis en ĉambro de sia loĝejo unuan ventokanalon de Rusio, kiu ebligis mezuri la aerreziston. Tiutempe li ekdediĉis sin tute al la raketoesploroj. Li konkludis ke la ĝis tiam uzitaj, konataj solidmaterialaj raketoj ne taŭgas por atingi la kosmon. Li estis la unua kiu proponis por la raketa esploruzi likvajn materialojn (hidrogeno, oksigeno kaj karbonhidrogenoj).
La pinto de lia laboro estis la raketa bazformulo, kiun li publikigis en 1903 en la rusa periodaĵo: "Scienca Panoramo" sub la titolo: "Esploro de la kosmo por reakciaj aparatoj". Krom la detala laboro pri la likvaĵa raketa propulsio, fridigo de brulĉambro, direktado de la raketo per turbina direktilo kaj turbodirektado, donis li per la raketa bazformulo ankaŭ la principon de plurŝtupa raketo je scienca bazo. Li ankaŭ okupiĝis pri la problemoj de la funkciado de kosmostacioj kaj pri la industria uzebleco de la kosmo kaj la ekspluatado de ties utilaj materialoj.
Ciolkovskij, per tiuj ideoj estis antaŭtempa pensulo kaj trovis nenian komprenon en la cara Rusio. Li vivis dum la rusa revolucio tre retiriĝinte, sed lian laboron agnoskis kaj apogis nur la politika sistemo de Sovetunio.
Lian nomon portas ankaŭ lunkratero. Lia pli frua loĝloko en Kaluga funkcias kiel muzeo.
[http://kosmonauxtiko.narod.ru/Personoj/Teoriistoj_kaj_projektistoj/Konstantin_Ciolkovskij.htm Detala biografio]
ja:コンスタンチン・E・ツィオルコフスキー
ko:콘스탄틴 치올코프스키
17-a de septembro----
Historio > Tagoj > la 17-a de septembro
----
La 17-a de septembro estas la 260-a tago de la jaro (la 261-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 105 tagoj restas.
Je la 17-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 1709 : Samuel JOHNSON
- 1910 : Frantisek HRUBIN
Mortoj
- 1179 : Hildegard von Bingen
- 1948 : Emil LUDWIG, Svislando
Specialaj tagoj kaj festoj
- Honduraso: nacia tago
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 16-a de septembro | 18-a de septembro
- 17-a de aŭgusto | 17-a de oktobro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:9月17日
ko:9월 17일
simple:September 17
th:17 กันยายน
RjazanGeografio > Eŭropo > Rusio > Rjazan
----
Rusio
Rjazan (ruse Рязань) estas rusa urbo, ĉefurbo de Rjazana provinco. Ĝi situas 200 kilometrojn al sud-oriento de Moskvo, ĉe rivero Oka.
La urbo havas ĉ. 520.000 loĝantojn.
Historio
Rjazano iam estis centro de Rjazana princlando, sed fakte tiama Rjazan (t. n. Malnova Rjazan) situis 50 kilmetrojn for.
Rjazana princlando rolis gravan rolon en la vivo de rusaj princlandoj. Situante ĉe la limo kun stepo, ĝi ofte estis la unua atakata de nomadoj. Tial la princlando devis esti unu el la plej fortaj, ĉiam preta por milito.
Kulturo
En la urbo konserviĝis kelkaj preĝejoj de XV-XVI jarcentoj.
Ekonomio
Rjazan estas multbranĉa industria centro, en kiu plej gravas maŝinkonstruado. La aparte gravaj produktejoj estas la jenaj:
- [http://www.pro-sam.ru «Fabriko de kalkul-analitikaj maŝinoj»]
- «Fabriko de aŭtoagregatoj»
- [http://www.tkpo.ryazan.ru «Peza prem-maŝinaro»]
- radiouzino
- naftoprilabora uzino
- [http://www.kombain.ryazan.ru Kompanio «Kombajn»] (terpomkolektaj maŝinoj)
- [http://www.teplopr.ryazan.ru «Teplopribor»]
kaj aliaj.
Kategorio:Urboj de Rusio
Kategorio:Rjazana provinco
ja:リャザン
19-a de septembro----
Historio > Tagoj > la 19-a de septembro
----
La 19-a de septembro estas la 261-a tago de la jaro (la 262-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 104 tagoj restas.
Je la 19-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1982: Scott E FAHLMAN ekproponas uzi tajpajn mienojn :-) kaj :-(
Naskiĝoj
- 1877 : Louis FAUVART-BASTOUL
- 1908 : Mika WALTARI, Finnlando
- 1911 : William GOLDING
- 1921 : Paulo FREIRE
- 1922 : Emil ZATOPEK
Mortoj
- 1881 : James A. GARFIELD
- 1958 : Rudolf ROCKER, Usono
- 1970 : Johannes Heinrich SCHULTZ, Germanio
- 1985 : Italo CALVINO
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ
- Historio - Tagoj.
ja:9月19日
ko:9월 19일
simple:September 19
th:19 กันยายน
Kaluga
Kaluga (ruse Калуга) estas urbo en Rusio, 190 kilometrojn al sud-okcidento de Moskvo. Ĉefurbo de Kaluga provinco.
- Koordinatoj: .
- Loĝantaro: 334,8 mil personoj (2003), plejparte rusoj, sed ankaŭ armenoj kaj aliaj etnoj.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 29401.
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Oka (Ока).
En la urbo estas fervoja stacio.
Historio
La urbo estas konata ekde 1371. Ĝi servis kiel okcidenta ĉelima fortikaĵo, dum kelkaj jaroj ĝi estis parto de la granda Litova Princlando.
En jaro 1959 la urbo havis 134 mil loĝantojn.
Eminentaj urbanoj
En Kaluga vivis teoriisto de kosmonavigado Konstantin CIOLKOVSKIJ.
La urbo estis ankaŭ la urbo de honora ekzilo, kie loĝis ĝis la fino de sia vivo Ŝamil, gvidoro de la kontraŭstaro al la cara armeo en la montoj de Ĉeĉenio kaj Dagestano.
Ligiloj
[http://kalugacity.ru/ Paĝaro pri Kaluga kaj la regiono]
kategorio:Urboj de Rusio
kategorio:Kaluga provinco
LernejoLernejo estas loko por lernado. Oni distingas laŭ aĝo de la lernantoj, la lerna celo diversajn lernejajn tipojn. Oni povas grupigi la diversajn tipojn al tri ĉefaj grupoj:
- bazlernejo (elementa lernejo)
- mezlernejo (mezgrada lernejo) aŭ duagrada lernejo: fakmezlernejo, gimnazio
- faklernejo
- altlernejo (supera lernejo, studejo): Universitato, Altlernejo, Politeknikumo, faka altlernejo
Oni povas viziti ankaŭ teĥnikan, komercan, politeĥnikan kursojn en mez- aŭ altlernejoj. Oni povas studi en dumtaga, vespera, aŭ perkoresponda kurso.
Specialaj lernejoj estas la religiaj lernejoj, kie oni instruas ankaŭ la sanktajn tekstojn, religiajn morojn, instruojn (vidu koranlernejo). Laŭ moderna kompreno la ŝtataj lernejoj estu religie kaj politike neŭtralaj.
Oni povas lerni en privataj, fondaĵaj lernejoj sur diversaj principoj, lernometodoj, ekz:
Personon, kiu lernas sen lernejo kaj instruisto, oni nomas aŭtodidakto.
ja:学校
ko:학교
ms:Sekolah
simple:School
FizikoFiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korpo aŭ naturo.
Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio.
----
:Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro
:Mekaniko/Meĥaniko
:Leĝoj NEWTON de Movado
:Centripeta/centrifuga forto
:Koriolisforto
:Fikza korpo
:Turbo
:Termodinamiko
:Stata ekvacio
:Varmo
:ĉefpropozicioj de la termodinamiko
:Entropio
:Entalpio
:Temperaturo
:Elektromagnetismo
:Elektrostatiko
:Elektrotekniko kaj Elektroniko
:Magnetismo
:Magnetostatiko
:Ondoj kaj Vibroj
:Harmonaj vibroj
:Dampataj vibroj
:Devigitaj vibroj
:Resonanco
:Fouriertransformo
:Onda ekvacio
:Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko
:Fotoelektra efekto
:Komptonefekto
:Onda funkcio
:Hamiltonoperaciumo
:Solid-stata Fiziko
:Kristalografio
:Semikonduktaĵo
:Superkondukeco
:Densigita Materio
:Astrofiziko
:Atoma fiziko
:Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko)
:Biofiziko
:Fluidaĵ-Dinamiko
:Fotoniko
:Holografio
:Iksradioj/X-radioj
:Kaoso/Ĥaoso
:Kemia Fiziko
:Kvantumkemio
:Kvantumkomputiko
:Kvantumkriptografio
:Kvantumteleportado
:Laseroj
:Lumrapido
:Meteologio
:Optika Inĝenierarto
:Optiko
:Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko)
:Plasmo-Fiziko
:Relativeco
:Teoria Fiziko
als:Physik
ja:物理学
ko:물리학
ms:Fizik
simple:Physics
th:ฟิสิกส์
zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k
MekanikoScienco
Mekaniko aŭ meĥaniko (greke μηχανή = maŝino) - fako de fiziko esploranta ŝanĝiĝadon de reciproka pozicio de korpoj kaj kaŭzojn de tiuj ŝanĝiĝoj. Fundamenta koncepto en mekaniko estas la movokvanto
Hidraŭliko
ja:力学
GeometrioMatematiko > Geometrio
----
Geometrio (de la helenaj γης, "tero", kaj μετρoς, "mezuro") estas branĉo de matematiko kiu studas spacajn rilatojn (ekz. reciproka situo) kaj formojn (ekz. geometriaj korpoj) kaj ilian ĝeneraligon. Naskiĝo de geometrio koncernas al tempoj de antikveco kaj estas kaŭzita pro la praktikaj bezonoj mezuri terpecojn, volumenon ktp.
La strikta konstruo de geometrio, kiel sistemo de asertoj (teoremo), konsekvence sinsekvaj el nemultaj difinoj de ĉefaj nocioj kaj veraĵoj, akceptitaj sen pruvo (aksiomo), estis donita en antikva Grekio. Tia traktado de geometrio en la “Komencoj” de Eŭklido (ĉ. 300 a.K.), dum preskaŭ 2 mil jaroj servis kiel modelo por aksioma metodo kaj baza konstruo de t.n. "eŭklida geometrio".
La reviviĝo de la scienco kaj arto en Eŭropo stimulis evoluon de geometrio, kies teoria bazo estis Projekta Geometrio. Kartezio (René DESCARTES) proponis metodon de koordinatoj, kiu permesis interligi geometrion kun algebro kaj matematika analizo, rezultanta naskon de analiza geometrio kaj diferenciala geometrio. En 1826 N. LOBAĈEVSKIJ konstruis t.n. "lobaĉevskan geometrion", distingita de eŭklida geometrio per la aksiomo pri paraleleoj. En la mezo de 19-a jarcento estis esploritaj multmezuraj spacoj. Vasta fako de geometrio estis fondita en la verkoj de B. RIEMANN. La ĝeneraligo de la ĉefobjekto de geometrio - spaco, ebligis ĝian fruktodonan uzadon ne nur en matematikaj sciencoj, sed ankaŭ en fiziko, mekaniko k.a.
Ĉefaj branĉoj de geometrio
Analiza geometrio
Analiza geometrio estas la fako de geometrio, en kiu proprecoj de geometriaj figuroj (punkto, linio, surfaco) determiniĝas per rimedoj de algebro helpe de metodo de koordinatoj, t.e. per studo de proprecoj de ekvacioj, kies grafikoj estas la menciitaj figuroj. En analiza geometrio oni ekzamenas liniojn (surfacojn) de 1-a kaj 2-a gradoj. Linioj (surfacoj) de 1-a grado estas rektoj (ebenoj), inter linioj (surfacoj) de 2-a grado - elipsoj, hiperboloj, paraboloj (elipsoidoj, hiperboloidoj, paraboloidoj). Analizan geometrion unue pristudis Kartezio en 1-a duono de 17-a jarcento.
Diferenciala geometrio
Diferenciala geometrio estas la fako de geometrio, en kiu geometriaj figuroj determiniĝas surbaze de metodo de koordinatoj per la rimedoj de diferenciala kalkulo. La origina objekto de diferenciala geometrio estis pristudo de geometriaj figuroj de ordinara 3-dimensia spaco (linio, surfaco). De la 2-a duono de 19-a jarcento, la kadroj de diferenciala geometrio grave plivastiĝis, inkludante ankaŭ esploron de multidimensia spaco. Diferenciala geometrio estas grava instrumento por esploroj en mekaniko, teorio de relativeco, k.a.
Desegna geometrio
Desegna geometrio estas la fako de geometrio, en kiu geometriaj figuroj determiniĝas per konstruo de iliaj bildoj sur projekciaj ebenoj. Kelkaj ideoj de desegna geometrio estis prilaboritaj en 16-17 jarcentoj, sed kiel sendependa scienco ĝi formiĝis nur ĉe la fino de 18-a jarcento pere de Gaspard MONGE kaj pro la kreskantaj praktikaj bezonoj de inĝenierarto.
Planimetrio
Planimetrio (de la latina Planum, "ebeno") estas la fako de elementa geometrio, kiu pristudas proprecojn de figuroj, kuŝantaj en surfaco.
Stereometrio
Stereometrio estas la fako de elementa geometrio, kiu pristudas proprecojn de figuroj en spaco.
Sfera Geometrio
Sfera geometrio estas la fako de matematiko, kiu esploras figurojn sur sfero. Evoluo de ĉi tiu branĉo en antikveco estis ligita kun la problemoj de sfera astronomio.
Klasikaj problemoj
Jen kelkaj el la klasikaj geometriaj problemoj:
# Kiel duobligi kubon?
# Kiel trionigi angulon?
# Kiel krei kvadraton kiu havas la saman surfacon kiel difinita cirklo?
Pli precize, en ĉiuj tri problemoj, la tasko estas establi geometrian konstrumanieron (ekz. por trionigi ajnan donitan angulon), uzante sole cirkelon kaj liniilon.
Pri ĉiuj tri problemoj okupiĝis jam la grekoj antaŭ pli ol dumil jaroj. Per la teorio de GALOIS pri aŭtomorfismoj de korpoj oni montras facile ke 1. kaj 2. ne allasas ĝeneralan solvon. Ankaŭ la 3a problemo ne estas solvebla; por pruvi tion, oni bezonas aldone la teoremon de Lindemann pri la transcendenteco de la nombro pi.
Vidu ankaŭ
Angulo, Areo, Punkto, Linio, Surfaco, Solido, Geometria Figuro, Geometria Progresio, Spaco, Cirklo, Perpendikularo.
ja:幾何学
ko:기하학
simple:Geometry
zh-min-nan:Kí-hô-ha̍k
Kaluga
Kaluga (ruse Калуга) estas urbo en Rusio, 190 kilometrojn al sud-okcidento de Moskvo. Ĉefurbo de Kaluga provinco.
- Koordinatoj: .
- Loĝantaro: 334,8 mil personoj (2003), plejparte rusoj, sed ankaŭ armenoj kaj aliaj etnoj.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 29401.
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Oka (Ока).
En la urbo estas fervoja stacio.
Historio
La urbo estas konata ekde 1371. Ĝi servis kiel okcidenta ĉelima fortikaĵo, dum kelkaj jaroj ĝi estis parto de la granda Litova Princlando.
En jaro 1959 la urbo havis 134 mil loĝantojn.
Eminentaj urbanoj
En Kaluga vivis teoriisto de kosmonavigado Konstantin CIOLKOVSKIJ.
La urbo estis ankaŭ la urbo de honora ekzilo, kie loĝis ĝis la fino de sia vivo Ŝamil, gvidoro de la kontraŭstaro al la cara armeo en la montoj de Ĉeĉenio kaj Dagestano.
Ligiloj
[http://kalugacity.ru/ Paĝaro pri Kaluga kaj la regiono]
kategorio:Urboj de Rusio
kategorio:Kaluga provinco
Jules VERNELiteraturo > Franclingva Literaturo > Jules VERNE < Franca Lingvo
----
Franca Lingvo
Jules Gabriel VERNE [ĵul gabriEL vern] (esperante Julio VERN) (naskiĝis la 8-an de februaro, 1828, mortis la 24-an de marto, 1905) estis franca verkisto kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.
Vivo
Verne naskiĝis en Nanto, la 8an de februaro 1828.
Konforme al la deziro de sia patro la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontojn kaj teatraĵojn.
En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules HETZEL, kiu akceptis presi lian romanon titolita "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon).
Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon NADAR per la balono Le Géant. Pli poste VERNE fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidento estis NADAR. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famiĝis la aŭtoron.
Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24an de marto 1905.
Verne kaj Esperanto
Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne ankaŭ ekentuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon en kiu la lingvo ludos gravan rolon, Voyage d'étude, sed forpasis antaŭ la fino. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko kaj kiu konsistas interalie el Ruso, Nicolas VANOF, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco." La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L'étonnante aventure de la Mission Barsac kiun la filo finverkis, sed forigante la referencon al Esperanto.
Listo de verkoj
Nicolas VANOF
- Cinq semaines en ballon, 1863 ("Kvin semajnoj en flugbalono")
- Un capitaine de quinze ans, 1878 ("Dekkvinjara kapitano")
- La chasse au météore, 1908 ("La ĉasado de meteoro")
- Le chateau des Carpathes, 1892 ("La kastelo de Karpatoj")
- Deux ans de vacances, 1888 ("Du jaroj da feriado")
- Le docteur Ox, 1874 ("Doktoro Ox")
- Mathias Sandorf, 1885 ("Matiaso Sandorf")
- Michel Strogoff, 1876 ("Mikaelo Strogoff")
- Nord contre Sud, 1887 ("Nordo kontraŭ Sudo")
- Phare au bout du monde, 1905 ("Lumturo ĉe la mondfino")
- Le pilote du Danube, 1908 ("La piloto de Danubo")
- Robur le Conquérant, 1886 ("Roburo la Konkeranto")
- Secret de Wilhelm Storitz, 1910 ("Sekreto de Vilhelmo Storitz")
- Voyage au centre de la terre, 1864 ("Vojaĝo al la centro de la Tero")
- De la terre à la lune, 1865 ("De la Tero al la Luno")
- Les enfants du capitaine Grant, 1867/1868 ("La geinfanoj de Kapitano Grant")
- Vingt mille lieues sous les mers, 1869/1870 ("Dudek mil leŭgoj sub la maro")
- Autour de la lune, 1870 ("Ĉirkaŭ la Luno")
- Le tour du monde en quatre-vingts jours, 1873 ("Mondvojaĝo en okdek tagoj")
- L'île mystérieuse, 1874/1875 ("La insulo mistera")
En Esperanto aperis
- Esplorvojaĝo (trad. István ERTL)
- La verda radio (trad. Jeannine VINCENT)
Rete legeblaj tekstoj
- [http://mujweb.atlas.cz/Veda/traxler/citanka.htm La ĉefo kaj liaj kunuloj] ero de Voyage d'étude tradukita de István ERTL
Eksteraj ligoj
Esperante
- [http://purl.org/net/panorama/dosierujo/eo/verne.htm Artikolo pri Jules Verne kaj Esperanto]
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=249 Julio Vern': ne nur laŭdanto de la scienca progreso]
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=302 Rekviemo por Nemo]
Angle
- [http://www.suite101.com/article.cfm/1146/27579 Jules Verne's Voyage of Discovery] Malkovrovojaĝo de Jules Verne (angle)
- [http://www.suite101.com/article.cfm/esperanto/27066 Esperanto and Science Fiction: Jules Verne] Esperanto kaj sciencfikcio: Jules Verne (angle)
Hungare
- [http://djp.tvn.hu Jules Verne life and works in Hungarian include Verne Library]
- [http://verne.lap.hu Verne-links]
Verne Jules
ja:ジュール・ヴェルヌ
AŭtodidaktoAŭtodidakto aŭ pli bone memlernanto, estas homo,
kiu instruas/is sin mem per objekta lern-materialo,
sen lernejo aŭ instruantoj.
Sinonimo estas "memlernanto"/"memlerninto".
Aplikate al iu persono,
la vorto povas esprimi certan respekton pro malfacile atingitaj kapabloj,
sed ankaŭ certan malfidon,
ĉu la akiritaj kapabloj estas samkvalitaj kiel lerneje akiritaj.
Al ĉi-lasta nuanco ekzemple tendencas
la novelo "La naŭzo" de Sartro,
en kiu rolas homo nomata nur "La Aŭtodidakto";
tiu akiras sian klerecon trastudante laŭalfabete
ĉiujn librojn de publika biblioteko.
Famaj memlernintoj
- André Marie AMPÈRE
Vidu ankaŭ hejminstruo, Catherine BAKER, lerno, e-lerno
AerŝipoLa aerŝipo estas aera veturilo, kies specifa pezo estas malpli ol sama ol tiu de la aero. La malgrandan specifan pezon certigis la pleniga gaso, kiu estis komence hidrogeno, sed pro ties bruliĝemo oni ŝanĝis al helio duobla-peza.
Konstrue ĝi havas tri tipojn
- Rigidŝela (aŭ rigidframa)
- Duonrigida
- Nerigida
La plej bonan aeroreziston havas la rigidŝela aerŝipo. Ĝian pason certigis motorpelita helico. La regadon en alto certigis la rega sistemo kaj parte elĵeteblaj aŭ moveblaj pezoj. Ĝi ne konvenas por rapida veturo pro la grandaj dimensioj (maks. rapido de 100 ĝis 150 km/h kaj alto ĝis 2000-3000 m). Aliaj malavantaĝoj estas la malfacila regado kaj alteriĝo. Ĝi ne toleras la troŝanĝiĝojn de la vetero. Avantaĝo estas, ke ĝi ne bezonas energion por resti en la aero.
Historio de la aerŝipo
La aerŝipo evoluis el la nedirektebla balono, ĉar oni bezonis direkteblajn aerveturilojn. Oni ekuzis cigaredformajn aerŝipojn pro la bona aera rezisto. Ekde tiam oni uzis la esprimon aerŝipo anstataŭ balono. La direktado restis nesolvata ĝis malkovro de la vapormaŝino.
La unua vera aerŝipo „Giffard I“ provflugis la 24-an de septembrro de 1852, ĉ. 50 jarojn antaŭ la unua motorflugo de aviadilo. Ĝin konstruis Henri GIFFARD kaj estis movita per 2,2 kW (3 ĈP)-a vapormaŝino, peza nur 45 kg. La flugo okazis de Parizo al Trappes tra 27 kilometroj. La rapido estis ĉ. 9 km/h kaj la flugalto estis ĝis 1800 m. La longbalono, en kiun Giffard konstruis la vapormaŝinon, estis 44 m longa kaj havis la volumenon de 2.500 kuba metro. Gondolo kaj motoro pendiĝis sur trabo sub la balono. Ĝi estis direktita per triangula velo. En 1857, Giffard volis efektivigi sian duan veturon, sed la veturilo detruiĝis. En 1872, Paul HAENLEIN germana inĝeniero atingas rapidon de 18 km/h, per gasmotoro. En 1884 oakzis flugo per elektromotora aerŝipo kun povumo de 6,25 kW (8,5 ĈP) dum 23 minutoj, atingante 7,6 kilometrojnkaj alton de 300 m. En 1885, Konstantin Eduardoviĉ CIOLKOVSKIJ verkis ankaŭ pri tutmetala aerŝipo. En 1895/1896 estis skizita la unua rigida aerŝipo de David SCHWARZ en Berlino kun ligna skeleto kaj alumina ŝelo. Li mortis dum la testa veturo en 1897. Post morto de Schwarz (Ŝvarc), la patenton aĉetis en 1898 Ferdinand von ZEPPELIN kaj kiu ekis la produktadon de pasaĝerlivera aerŝipo el aluminio kaj interna rigida skeleto. Per tiuj aerŝipoj ebliĝis la vojaĝo inter Eŭropo kaj Ameriko super la oceano. La aerŝipa veturado floradis ĝis komenco de la 1930-aj jaroj. La velkadon kaŭzis la katastrofo de la grandega aerŝipo Hindenburg, kun pleniga gaso da hidrogeno. Post tio la aerŝipo malaperis el la aero kaj la lokon okupis la flugmaŝinoj. Ĝi aperis nur post ĉeso de la malvarma milito. La ĉefa uzmaniero de la aerŝipoj hodiaŭ estas la rundflugoj, aera reklamado, observaj, esploraj taskoj.
Partoj de aerŝipo
(tipo Zepelino, laŭ Bildvortaro)
- pasaĝera nacelo kun pasaĝeraj kajutoj
- pilota kajuto (pilotejo)
- alteriĝa bufro
- observado-platformo
- aeruma kapotode aeruma ŝakto
- ŝelo
- ekstera ŝeltavolo
- gaso-ĉeloj
- flanka motornacelo
- posta motornacelo
- aerŝipa helico
- aerŝipa pobo
- empeno
- supra direktaĝo
- direktalo
- triborda enpenaĝo
- empenalo
- empenerono (emperono)
- direkterono
+ankrad-turo por aerŝipoj
vidu: balono, milita aerŝipo, Zeppelin, Huajiao, Umberto NOBILE, SkyCat
Kategorio:veturiloj
ja:飛行船
RaketoRaketo estas artefarita fajraĵo, kiun oni pafas vertikale en aeron kaj kiu eksplodas elĵetante multajn brilajn fajrerojn.
----
Raketo estas flugaparato aŭ kuglego, moviĝanta per reakcio, aperanta pro ĵetado malantaŭen de parto de propra pezo.
----
Plata pilkoĵetilo el interplektitaj ŝnuroj (rakedo).
Historio
Pri naskiĝloko de la raketoj estis diversaj opinioj dum longa tempo. luj diris, ke raketoj naskiĝis en Hindio, kaj aliaj asertis, ke ili naskiĝis en la Okcidento. Kun ĉiam pli profunda esplorado pri la historiaj materialoj diverslandaj fakuloj venis al la konkludo, ke Ĉinio estas ilia naskiĝloko.
Jam en la antikveco Ĉinaj prapatroj estis multe interesataj de la mistera kosmo. Ili teksis sennombrajn belajn mitojn. En la mitoj la herooj, kiel la dio de la ĉielo, rajdas sur nubo kaj nebulo, veturas per fajraj radoj aŭ siaj propraj flugiloj por postkuri venton, flugi al la suno kaj luno kaj veturi en la spaco. Tiuj revoj elvolvis la sagon de la homoj de generacio al generacio. Ili pripensis diversajn rimedojn kaj kreis malsamajn instrumentojn por realigi sian revon.
Antaŭ 2 000 jaroj en ĉinaj libroj estis noto pri raketo, t.e. sago por estigi fajron uzatan en milito. Ĝi estis farita tre simple: Oni gluis grason, sulfuron aŭ aliajn facile bruligeblajn substancojn al stangeto de sago kun la celo ataki malamikojn per fajro. Tia fajra sago lanĉita per pafarko estas diferenca de la moderna raketo, kiu lanĉiĝas per reakcia forto.
Antikvaj ĉinoj inventis alĥemion por gangi metalojn en eliksiron. Anstataŭ trovi eliksiron por senfine daŭrigi la vivon, ili trovis metodon fari pulvon. Ĉia forto estas multe pli granda ol tiu de graso kaj sulfuro en la atako, tial en la jaro 904 oni komencis uzi ĝin en milito.
lom post iom oni rimarkis, ke dum sia brulado la pulvo estigas reakcion, kiu povas puŝi objektojn. Surbaze de tiu teorio oni faris fajraĵojn, kiuj povas flugi, kuni kaj rotacii. Tiaj fajraĵoj, kiuj povas ŝprucigi diverskolorajn fajrerojn, ne nur estas amuzaĵoj de la popolanoj, sed ankaŭ ŝatataj de la kortego. Foje imperiestro de la Suda Song-dinastio Zhao Yun (Ĝaŭ Jun) (1225-1264 sur trono) faris bankedon por sia patrino. Por gin amuzi oni bruligis fajrajon "tera muso". Post ekbrulo gi kuris senorde en la palaco kaj ruligis sub la tronon de la imperiestra patrino. Kaj ŝi paliĝis de teruro kaj foriris kun kolero...
Fakte, antaŭ tio, en la lastaj jaroj de la Norda Song-dinastio (960-1127) la "tondra obuso", inventita de la tiamaj teknikistoj, jam estis pafita pere de la reakcio de la raketo. Tiu armilo kun fera ŝelo estis ekstreme forta en la eksplodo. Foje en batalo de la armeo de Song-dinastio kontraŭ nordaj invadantoj, la soldatoj de la armeo pafis "tondrajn obusojn", kiuj falis de la ĉielo en la akvon kaj ŝipojn. Ĉiu eksplodo estigis incendion. Pro tio la malamikoj tute kolapsiĝis kaj forkuris panike.
Fiaskinte, la malamikoj reordigis siajn trupojn kaj direktis sian lanĉopinton al la armeo de Song-dinastio, sed ĉi-foje ili atakis surmare. La armeo de Songdinastio, bone preparita, denove lanĉis raketojn, kies fajreroj plagis la arĉon de centoj da kilometroj kaj cindrigis centojn da malamikaj ŝipoj.
Laŭ priskribo de la supre diritaj historiaj materialoj ĉinaj kaj alilandaj fakuloj opiniis, ke la armiloj "tondra obuso" kaj raketo kun antipuŝa ekipaĵo, uzitaj en la du bataloj, estas unuafoje enskribitaj en la historion kaj rigardataj kiel la plej fruaj raketoj en la mondo. Estas menciinde, ke tiujn batalojn propraokule vidis arabaj maristoj. Ili estis forte mirigitaj, ĉar en iliaj landoj oni neniam vidis tian armilon kaj oni batalis daŭre per glavoj, lanĉoj kaj pafarkoj.
Dank' al invento de pulvo oni forlasis tradiciajn lanĉilojn - pafarkojn. Kvankam la tiamaj raketoj estis tre simplaj, tamen ilia forto estis alte taksata de la militaj strategiistoj. Poste iuj landoj ekhavis raketan trupon kaj raketajn fakulojn kaj sekve de tio multe riCiĝis la formoj kaj specoj de raketoj. Aperis ne nur solŝtupaj, sed ankaŭ kunligitaj kaj plurŝtupaj raketoj, kiuj povis flugi tien kaj reen kaj esti uzataj ripetfoje. En la 14-a jc oni inventis novan raketon uzatan kaj tere kaj akve. Ĝi estas farita el 4 kunligitaj bambuaj tuboj, ĉiu 1.6 m longa. En la tuboj estis kaŝitaj pluraj malgrandaj raketoj. Kiam la 4 bambuaj tuboj estis bruligitaj, ili leviĝis supren de akvo. Kiam la tuboj forbrulis, la kaŝitaj malgrandaj raketoj elsaltis kaj pafiĝis foren je pli ol unu kilometro. Tiamaniere oni multe pliigis la pafdistancon. Tia stafeta raketo tre similas al la nuna du-ŝtupa raketo en la teorio.
Ĉinaj raketoj ekpopularigis en la mondo en la 13-a jc. Tiam la mongolaj militistoj akiris ĉinajn pulvon, pulvofarejon kaj metíistojn en suden-ekspedício kaj post nelonge ili enkondukis tiun teknikon en Hindion dum sia okcidenten-militiro. En 1248 anglo akiris ĉinan petardon. En 1377 ĉino Li Yuanying instruis teknikon pri raket-farado en Koreio. En 1399 en germana eldonajo vidiĝis bildo de ĉina raketo "Dia fajro kun fluga korvo". En 1621 aperis en Japanio ĉina plena verko de raketo-farado "Wu Bei Zhi"... Krom tio oni trovis ankaŭ, ke parolante pri pulvo kaj municio, la okcidentanoj ĉiam asociis ilin kun ĉinio, ekz. ili nomis salpetron, materialon por fari pulvon, "ĉina neĝo", petardon "ĉina floro" kaj raketon "ĉina sago".
La ĉina tekniko pri raketofarado farigis komuna riĉaĵo de la tuta homaro. Ĝi disvolviĝis plue en la Okcidento. Poste ĝi senĉese disvolviĝis de hinda raketo al Congreve-a raketo de Britio, de raketo papera al fera, de mallongdistanca al longdistanca... Dank' al apliko de alispecaj, pli avangardaj teknikoj, oni faris raketojn pli kaj pli perfektaj. Oni uzas ílin ne nur en milito, sed ankaü en kosmonaŭtiko. Jen raketo suriris sian modernan vojon.
Nun raketoj estas diversaj, Ciu kun sia propra funkcio, ekz. raketoj "Oriento", "Energio", "Ariane", "Titan" kaj "Changzheng".
ja:ロケット
ms:Roket
1903Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".
Naskiĝoj
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS
Mortoj
- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN
----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年
ko:1903년
simple:1903
CaroHistorio > Imperiestro > Listo da caroj de Rusio < Rusio - Kozako - Zemstvo
----
Caro estas reĝo, sed en Rusio laŭ tradicio ĝuste tiu vorto estis uzata por priskribi reĝojn de la lando. La vorto caro (ruse царь, carj) unue signifis "tiu, kiu ne pagas impostojn". Laŭ aliaj etimilogoj ĝi devenas el la vorto cezaro (caesar).
Listo de caroj de Rusio
----
ja:ツァーリ
אוואנטיאוואנטי (קדימה!) עיתון יומי בשפה האיטלקית שהיה עיתונה של המפלגה הסוציאלסטית האיטלקית מסוף המאה ה-19 עד לשנת 1993.
הגיליון הראשון של העיתון יצא לאור ברומא ב-25 בדצמבר 1896, בעריכתו של הסוציאליסט לאונידה ביסולטי. העיתון הציע מבחר של מאמרים וכן חדשות פנים וחוץ, וזכה לתפוצה נרחבת.
ב-1911 עברה המערכת לעיר מילאנו. בימי מלחמת העולם הראשונה תמך העיתון בתחילה בקו של נייטרליות מוחלטת של איטליה במלחמה, אך לאחר מינויו של בניטו מוסוליני לעורך העיתון, תמך העיתון בהצטרפות למעצמות ההסכמה. בשל נקיטת קו מערכתי זה פוטר מוסוליני מעריכת העיתון, ולאחר מכן גורש מן המפלגה הסוציאליסטית האיטלקית. מוסוליני החל בעריכת עיתון משלו "איל פופולו ד'איטליה" בשנת 1914.
בשנת 1926 הורתה המפלגה הפשיסטית בראשות מוסוליני על סגירת העיתון, ומשרדיו נשרפו על ידי פורעים פשיסטים ב-31 באוקטובר 1926. העיתון יצא לגלות, והחל מופיע בפריז ובציריך.
בשנת 1943 לאחר נפילת שלטונו של מוסוליני החל העיתון להופיע שוב באיטליה, אך בשנים שלאחר מלחמת העולם השנייה ירדה תפוצתו, והוא לא שב לתפוצה ולהשפעה שהיו לו בשנים שלפני עליית הפאשיזם לשלטון. בשנות השמונים נהג מזכיר המפלגה הסוציאליסטית בטינו קראקסי לכתוב את מאמרי המערכת של העיתון תחת השם ג'ינו די טאקו (דמות היסטורית הידועה בשל הופעתה בספר "דקמרון" של בוקאצ'יו).
המשבר במפלגה הסוציאליסטית האיטלקית, במסגרתו נחשד קראקסי בפרשיות שחיתות, הביא לבסוף לסגירת העיתון בשנת 1993. מזה מספר שנים החל העיתון לצאת מחדש, והוא משמש כעיתונה של "המפלגה הסוציאליסטית האיטלקית החדשה" פלג של המפלגה הסוציאליסטית האיטלקית, תחת הכינוי "עיתון ליברל סוציאליסטי".
קישורים חיצוניים
[http://www.avanti.it/index.php?c_id=0 מהדורת האינטרנט של "אוואנטי"]
קטגוריה: עיתונים
narty Parkiet Parkiet katpar statystyki
|
|
|
|
|