:: wikimiki.org ::
| Koreio |
KoreioKoreio estas duoninsulo en orienta Azio kie loĝis popoloj dum la lastaj 12 000-15 000 jaroj. La nacio situas inter Ĉinio kaj Japanio. Unufoje, ĝi estis la centro por la plej bona silko en la mondo, laŭ antikvaj ĉinaj skribaĵoj.
Koreio ankaŭ famis por ĝiaj bonegaj oraĵistoj dum la 7a kaj 8a jarcentoj, kiam ekzistis komercaj vojoj, teraj kaj maraj, inter Koreio kaj Arabio. La presa teĥniko uzi metalajn tiparojn estis uzata en Koreio eble ekde 1232, kio antaŭas je kelkaj jarcentoj Gutenbergon de Eŭropo.
Politike, Koreio nun estas dividita inter la komunisma Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK) kaj la kapitalisma, demokratia Respubliko de Koreio (RdK). Ĉi tiu divido okazis efektive pro la kapitulaco de Japanio en 1945 kiu finis la Duan Mondmiliton sed daŭra divido venis post la Korea Milito en 1953.
Hodiaŭ, la duoninsulo konsistas el du nacioj. Nord-Koreio kiu provis izolismon por protekti sin ne eblas tute malfermi siajn landlimojn post 50 jaroj de komunismo. Aliflanke, Sud-Koreio kiu provis ĉefe eksportan ekonomion ĝuas la 12an plej grandan ekonomion en la tuta mondo.
La nacio estas fama pro sia tradicia kuirarto nomita kimĉio kiu uzas unikan metodon konservi legomojn per fermentado, kaj ankaŭ pro sia nacia luktosporto tekvondo.
Nomoj
Korealingve, Koreio nomiĝas "Chosŏn" (ĉosen, 조선; 朝鮮) en Nord-Koreio kaj "Hanguk" (한국; 韓國) en Sud-Koreio. La okcidenta nomo "Koreio" (de Goryeo (고려; 高麗)) estas neŭtrala nomo kiun la nacioj ambaŭ ofte uzas en internacia parolado. Ekzistas kompleksaj historiaj kialoj por la uzado de ĉiun el la tri nomoj, de kiuj la sekvanta paragrafo estas resumo. La ĉinaj skribosignoj de Goryeo estas ĉinalingve prononcita kiel gaŭli anstataŭ Goryeo, tial Marco POLO nomis ĝin "Cauli" (kaŭli) en lia skribo.
Antaŭ la Tri-Reĝlanda Tempo, "Joseon" estis la nomo de diversaj fruaj ŝtatoj en norda Koreio, kaj "Han" estis uzata en la nomoj de multaj tribaj konfederacioj en la sudo. (Laŭ la Dangun mito, "Malnova Joseon" estis la unua korea ŝtato.) Dum la 660-oj, la reĝlandojn de Baekje kaj Goguryeo ekkontroliĝis Silla, kaj Koreio nomiĝis "Silla" (aŭ Unuiĝinta Silla de modernaj historiistoj) ekde tiam ĝis la 10-a centjaro. En 936, la nova reĝlando de Goryeo venkis super Silla-n. De Goryeo venis "Cauli" (la itala literumo de la nomo kiu Marco POLO donis al la lando en sia verko Vojaĝoj), de kiu venis la esperanta vorto "Koreio". En 1392, la Joseon Dinastio ekregis kaj la nacio estis renomita "Joseon" (Daejoseonguk plene, aŭ "Granda Joseon-Nacio"). En 1897, la Korea Imperio (Daehan Jeguk) fondiĝis, reuziganta la nomon "Han". En 1910, Japanio invadis Koreion kaj la nomo reŝanĝiĝis al "Joseon" ("Ĉosen" japanlingve). En 1919, memagnoskanta Provizora Registaro de la Respubliko de Koreio fondiĝis en Ŝanghajo, kiu uzis la nomon "Respubliko de Koreio" (Daehan Minguk), modifita versio de la nomo "Koreia Imperio". Post eljapania sendependigo kaj la nacia divido en 1945, la suda usone okupita zono iĝis la "Respubliko de Koreio" (aŭ Hanguk kiel mallgongigo korealingve) en 1948, pro la influo de la ne-komunista ŝanghaja grupo. Tamen, la norda sovete okupita zono iĝis la "Demokratia Popola Respubliko de Koreio" (aŭ Joseon kiel mallongigo korealingve) sub la rego de KIM Il-sung, kiu admiris la nomon "Joseon" pro ĝiaj antikvaj kaj nordaj signifoj.
Historio
Ekzistas arĥeologia atestaĵoj kiu montras ke personoj loĝis en Koreio antaŭ 18 000 ĝis 12 000 jaroj. Laŭ kelkaj antikvaj skribaĵoj, reĝlando nomita Gija Joseon estis fondita en 1122 a.K..
Koreaj, ĉinaj, kaj eĉ japanaj historiistoj opinias diference pri kiam precize Koreio iĝis ŝtatnacio ĉar multaj historiaj libroj estis bruliĝitaj dum iliaj okupoj de Koreio kiu okazis multajn fojojn dum jarcentoj. La precizaj interrilatoj, grandecoj kaj influoj inter landoj, kiuj hodiaŭ estas parto de Ĉinio kaj de Koreio, ne estas klara - kaj estas disputoj inter historiistoj. Precize, la historio de Buyo kaj Balhae estas disputaĵoj. Tamen, ĉi tio ŝajnas vera se oni rigardas la Granda Muro de Ĉinio - ekzistis forto, aŭ grupoj da fortoj, al la nordo de Ĉinio kiuj devigis la ĉinojn konstrui tiun daŭreman muron.
Dum tiu ĉi tempo ekde 57 a.K. ĝis 668 p.K., la Tri Reĝlandoj de Silla (aŭ Shilla), Kogurjo, kaj Baekje ekzistis, kaj ankaŭ la ĉefaro nomita Gaya. Silla konkeris Gaya-n en 562. Ĉiu el la tri plej grandaj reĝlandoj estis influitaj de Ĉinio. Budhismo alvenis en 372. En 660 la Silla reĝlando alianciĝis kun la ĉina Tang Dinastio por renversi la aliajn reĝlandojn. Dum Silla kreis diplomatan amikecon kun Ĉinio, Baekje subtenis amikecon kun Japanio ĝis la Silla-Tang alianco disigis ĝin. Dum la Unuiĝinta Silla tempo (681 ĝis 935) budhismo plivastiĝis, kaj la kulturo ege disvolviĝis.
La reĝlando de Goryeo estis fondita en 918 kaj anstataŭigis Silla-n kiel la plej granda povo en Koreio dum la jaroj 935-936. La reĝlando daŭris ĝis la jaro 1392. Dum ĉi tiu tempo leĝoj oficialiĝis kaj normiĝis, kaj civilanmilita sistemo ekiĝis. Budhismo estis la ĉefa religio trans la duoninsulo. En 1231 la Mongoloj invadis Koreion. Dum la postaj 150 jaroj la Goryeo regis, sed sub la kontrolo de la Mongoloj.
En 1392 korea generalo, Yi Seonggye enalianciĝis kun la Ĉinoj, senpovigis la Goryeo-reĝon kaj fondis novan dinastion: la Joseon Dinastio. La Joseon Dinastio movis la ĉefurbon al Hanseong (nun Seulo) kaj agnoskis konfuceismon kiel la oficialan ideologion. Dum ĉi tiu tempo, la Hangul-alfabeton inventis Reĝo Sejong en 1443.
Ekde la mezo ĝis la fino de la 19a centjaro, Koreio provis eviti la malfermado de la nacio al fremda komerco fermante la landlimoj al ĉiu nacio krom Ĉinio. Pro tio, la lando eknomiĝis la Ermita Reĝlando. En 1871, Usono unue renkontis Koreion milite, en okazo kiun la Koreoj nomas la Shinmiyangyo. Ekde 1876 Japanio devigi Koreion subskribi komercajn traktatojn kaj ekinfluis ĝin post la Ĉina-Japana Milito en 1894-1895. En 1897, Joseon renomiĝis Daehan Jeguk (Korea Imperio). Tempo de rusa influado sekvis, ĝis Japanio gajnis la Rusa-Japana Milito (1904-1905). La Japanoj provis rekte influi Koreion sed iliaj malsukceso igis la mortigo de la Reĝino Myongsong Hwanghu (1895) kaj la abdikigo de la Reĝo Gojong (1907), anstataŭigita de sia cerbe handikapita filo Sunjong, kiu falis al la japanaj minacoj kaj fordonis la suverenecon. Koreio iĝis protektorato de Japanio en 1905. En 1910 Japanio oficiale aneksis la nacion, tiel komencanta la Japana Kolonia Tempo en Koreio.
La oficiala vidpunkto de japana kolonia rego (1910-1945) estas vidita diference en moderna Koreio kaj Japanio. En Koreio, ĉi tiu tempo estas vidita kiel mizera tempo kiam bazaj homaj rajtoj estis ignoritaj de la invadantoj. Ekzemple, ĉiu devis preni japanlingvan nomon kaj la lernado de la korea lingvo estis malpermesita, anstataŭiĝita de la oficiala japana lingvo. Plue, fratoj kaj fratinoj estis disigis kaj devis fari malfacilan laboron. Aliflanke, la Japanoj vidas tiun tempon kiel pravega ĉar modernaj industriaj teĥnikoj alvenis al Koreio, dank' al la Japanoj, kvankam subteni la moderna japana industriigo kaj poste la industrimilita organizaĵo. Kontroversioj kaj truoj en la skribo pri la okazoj de ĉi tiu tempo ankoraŭ ekzistas inter la du nacioj.
La kapitulaco de Hirohito de imperia Japanio al la Aliancaj Nacioj, la antaŭa disigo de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, igis la divido de Koreio inter du okupzonoj kiuj efektive komenciĝis je la 8-a de septembro, 1945. Usono kontrolis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio kontrolis la teritorion pli norda ol la 38a latitudgrada linio. Ĉi tiu divido intencis esti provizora kaj unue intencis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj la Respubliko de Ĉinio povus aranĝi propran administradosistemon.
Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma Milito kaj enlanda opono al la administradan planon igis la 1948-jaran fondon de du apartaj reĝimojn kun diametre oponantaj politikajn, ekonomiajn, kaj sociajn sistemojn. Dum junio en 1950 la Korea Milito komenciĝis, foriganta ian esperon de paca reunuiĝo en la proksima estonteco.
Kulturo
Religioj
- Budhismo alvenis la landon en 372 p.K. ; 45% el la loĝantaro estas budhistoj.
- Kristanismo:
- Protestantismo alvenis en 1884, depende de la estismoj inter 20% kaj 35% estas protestantismaj kristanoj
- Katolikismo alvenis en 1784, 7,5% estas katolikaj kristanoj, sed ties gravo en la socia kaj politika vivo estas pli granda, ĉar korea katolikoj estas ofte fervore engaĝitaj en sociaj luktoj.
- cetere la praa ŝamanismo plu influas forte la mensoj kaj kutimoj, kaj la moralaj kaj sociaj konceptadoj de Konfuceismo sorbiĝas plimalpli forte multaj.
- fine nun disvastiĝas novaj religioj, kiel la sekto de Moon, kaj aliaj.
Ekonomio
Vidu Ankaŭ
- korea lingvo
- korelingva literaturo
- Listo de urboj de Koreio
- Esperanto-movado en Koreio
ja:朝鮮
ko:한국
simple:Korea
zh-min-nan:Tiâu-sián (Khu-pia̍t-ia̍h)
DuoninsuloGeografio > Duoninsulo
----
Duoninsulo estas peco de la tero, enprofundiĝinta en oceano, maro aŭ lago, kaj prilavita per la akvo de tri flankoj, nomiĝas duoninsulo.
Plej grandaj duoninsuloj (surfaco, mil kv.km)
Aliaj konataj duoninsuloj:
Sud-Kalifornia – Tajmira – Krimea – Florida – Jukatana – Jutlanda – Bretana
ja:半島
ko:반도
simple:Peninsula
zh-min-nan:Poàn-tó
Ĉinio
Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego.
En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo,
estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj.
Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en
Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed
ili ne respektas homajn rajtojn.
Geografio kaj loĝantaro
Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
Provincoj kaj teritorioj
Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn
La plej grandaj urboj
La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.
| 11,80 |
Shànghǎi (Ŝanhajo) (#20 tutmonde) |
| 8,45 |
Běijīng (Pekino) |
| 6,75 |
Xiānggǎng (Honkongo) |
| 5,35 |
Tiānjīn (Tjanĝino) |
| 4,55 |
Wǔhàn (Vuhano) |
| 4,45 |
Chóngqìng (Ĉongkingo) |
| 4,45 |
Harbino |
| 4,40 |
Shěnyáng (Ŝenjango) |
| 4,35 |
Guǎngzhōu (Kantono) |
| 3,45 |
Chéngdū (Ĉengduo) |
| 2,90 |
Ĉangĉuno(Changchun) |
| 2,90 |
Ĉingdaŭo |
| 2,85 |
Nánjīng (Nankingo) |
| 2,85 |
Xī’ān (Ŝjiano) |
| 2,80 |
Dalian |
| 2,50 |
Jìnán (Ĝjinano) |
| 2,20 |
Hángzhōu (Hangĝoŭo) |
| 2,20 |
Zhèngzhōu (Ĝengĝoŭo) |
| 2,15 |
Shijiazhuang |
| 2,05 |
Taiyuan |
Etnoj
91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia,
mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj
estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj
la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio,
Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.
Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).
Ŝtato
La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
Historio
Vidu ĉe Historio de Ĉinio
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton.
Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.
Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931.
En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a.
La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E.
Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.
Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo.
WON KENN.
Literaturo
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio]
als:Volksrepublik China
ja:中華人民共和国
ko:중화인민공화국
ms:Republik Rakyat China
simple:People's Republic of China
th:สาธารณรัฐประชาชนจีน
zh-cn:中华人民共和国
zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok
zh-tw:中华人民共和国
Oro
= Au - oro =
- Simbolo: Au
- Atomnumero: 79
- Atompezo: 196,967 u
- Kemia Serio: transirmetalo
- Bolpunkto: 3 129,00 K (2 855,85 oC)
- Fandpunkto: 1 337,33 K (1 064,18 oC)
- Denseco: 19 300 kg/m3
- Eltrovinto: antikvulo en prahistorio
Oro (la simbolo Au venas de la latina vorto aurum ), estas bela valorega flava metalo, konata ekde la prahistorio. Kiel la metaloj, ĝi estas maleebla, duktila, kaj brila. Pura oro fandiĝas je 1063 oC, kaj bolas je 2966oC. Sed ofte la oro estas en formo de alojo. Pura oro (je 24 karatoj) estas tro mola por produkti uzeblajn objektojn. Oro de 18 karatoj havas 18 partojn de pura oro kaj 6 partojn de alojaĵo.
Laŭ la prezoj de 2002 la valoro de unu gramo da oro estas ĉirkaŭ dek usonaj dolaroj aŭ dek unu euroj, kio estas 12-oble la historia valoro de oro antaŭ 1900. Depost 1900, la monda ekonomio kreskis multe pli rapide ol la novaj eltrovoj de oro.
Oni trovas oron en formo de buletoj en iuj riveretoj. Ekzemple tio okazis ofte en la usona ŝtato de Kalifornio kaj en Jukonio en Kanado. Oni ankaŭ minas oron en orminoj, kie la oro estas en erco. Estas ankaŭ 64,8 miligramoj da oro en unu tuno da marakvo ($ 0,66 da oro en 2002).
La oro estas grava elemento en la elektroniko, juvelaro, kaj en moneroj. Orfolio beligas multajn statuojn kaj altarojn. Maldika tegaĵo da oro sur la vitro de ĉieloskrapantoj reduktas la varmon venantan de sunlumo.
Oro formas bazon de multaj monaj sistemoj. En la 19-a jarcento oro estis la bazo de la monsistemo de la brita imperio – la tiel nomata ora normo, forlasita je 1931. Antaŭ la 19-a jarcento arĝento estis la ĉefa formo de mono. Post 1971 mono estis sen iu ajn metala bazo, eĉ teorie. De -1000 ĝis 1900 oro estis 10-oble al 15-oble pli valora ol arĝento. Nun ĝi estas ĉirkaŭ 57-oble pli valora.
Oro estas grava por elektroniko, ĉar elektro fluas tra oro tre libere kaj rapide: drato de oro estas pli bona konduktaĵo ol drato de kupro, sed ankaŭ multe pli altekosta! Tial oro ja ekzistas en elektronikaĵoj, sed en malgrandaj kvantoj.
Vidu ankaŭ: perioda tabelo
Trovejoj
thumbnail
Oro troviĝas en multaj landoj de Tero, sed en tre malsamaj kvantoj. Altaj kvantoj povas konsistigi konsiderindan ekonomian faktoron. La apuda mapo montas la precipajn landojn, kie oro estas nature trovebla.
Kategorio:Kemiaj elementoj
ja:金
ms:Emas
simple:Gold
th:ทองคำ
ArabioGeografio > Azio > Sud-okcidenta Azio > Araba duoninsulo < Duoninsulo
----
Duoninsulo en sud-okcidenta Azio, la plej granda en la mondo; Araboj nomas ĝin "insulo de araboj" (ĝazirat al arab). Arabio aŭ Araba duoninsulo estas hejmlando de la araba loĝantaro, lingvo kaj kulturo, ankaŭ mondreligio Islamo. Preskaŭ ĉiuj semidaj triboj, kiuj en antikveco transmigris al Mezopotamio kaj Palestino, originas de la centra Arabio. La centra parto de Arabio neniam estis konkerita de iuj imperioj kaj ĝi ĉefrolis en la historio de multaj muzulmanaj regnoj.
Areo ĉ. 2,7 mln kv.km.Loĝantaro pli ol 35 mln. Ĉirkaŭita de Ruĝa Maro (okcidente), Adena Golfo kaj Araba Maro (sude), Omana Golfo kaj Persa Golfo (oriente). Plimulte - ebenaĵoj kaj plataĵoj, en okcidenta kaj sudo - altaj montoj, alteco ĝis 3600 m. Klimato tropika, seka (100-200 mm jare). Plejparte dezertoj - Rub-el-Hali, Dehna, Nefud, Tihama ka. Gravaj krudaĵoj de nafto.
En Arabio troviĝas la nacioj: Saŭda Arabio, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.
-----
EdE-A > Arabujo
Arabujo. En 1905 en Aden propagandis Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.
1232Historio > Jarcentoj > 13-a jarcento > 1232
----
En la jaro 1232 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Batalo de Kai-fung-fu inter Ĉinoj kaj Mongoloj.
- La Papo Gregorio la 9-a kreis Inkvizicion.
Naskiĝoj
Mortoj
- Ramon Llull
----
1227 | 1228 | 1229 | 1230 | 1231 | 1232 | 1233 | 1234 | 1235 | 1236 | 1237
12-a jarcento - 13-a jarcento - 14-a jarcento
ko:1232년
KomunismoPolitiko > Komunismo
----Komunismo evidente estas tre antikva nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Europa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.
Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".
La [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio] redaktita fare de Karl MARX en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj kaj poste Komunista Partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj.
La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario). (Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista Partio", sub influo de Karl MARX kaj Friedrich ENGELS.
Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj, milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj ruĝaj ĥmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontrauuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj.
Laboranta Komunismo
Laboranta Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1980-90 jardekoj estis proponita de Mansur Hekmat, irana komunista teoristo.
Hekmat ne prezentis ĉi tiun ideologion kiel nova, sed tiel komunismo de Karl Marx, Fredrik Engels kaj Lenin.
Li nomigis sian movadon Laboranta Komunismo por apartiga tiun el alian movadojn kiun nomigis mem sin kiel komunisma je 20-a jarcento kaj li (Hekmat) opinis ne estas komunisma sed borĝara kaj mallaboranta.
Esperanto kaj Komunismo
Ernest DREZEN estis eble la plej fervora kaj optimista adepto de samtempe Esperanto kaj Sovetia komunismo, li pensis ke la du alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn post kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj mortpafita, kulpigita pri ... "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo", evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en la Gulagon. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino.
Prikomunismaj verkoj apenau ekzistas en e-to. Libroj de sovetiaj kamaradoj estis konfiskitaj de stalina reĝimo. Vidu ankaŭ bolŝevismo kaj laborista esperanto-movado.
ligoj
[http://komunistafrakcio.free.fr/index.html Komunista frakcio de SAT]
[http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=254 Ĉu komunismo mortis?]
[http://www.marxists.org/esperanto/ Marksismverko en esperanto]
- 1-a Internacio - revolucio
- Leninismo - 3-a Internacio - Sovetio - diktaturo de la proletaro
- Stalinismo - Ferkurteno - Malvarma Milito
- Trockismo - 4-a Internacio - JKR
- POUM
- Anarki-komunismo
Kategorio:PolitikoKategorio:KomunismoKategorio:Laborista movado
ja:共産主義
ko:공산주의
ms:Komunisme
simple:Communism
zh-min-nan:Kiōng-sán-chú-gī
KapitalismoPolitiko > Kapitalismo
----
Ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto kaj/aŭ kreo de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la konsumanto. Ĝi elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj. La efika maksimumigo per la serĉado de profito (profitigo de la investo en kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro.
Kapitalismo esta evoluanta koncepto, kiu deriviĝas de pli fruaj eŭropaj praktikoj
(vidu: Feŭdismo, Imperiismo, Merkantilismo). Kapitalismo estas vaste konsiderata kiel
la dominanta ekonomia sistemo en la mondo. Ekzistas daŭra debato pri la difino, naturo, kaj
amplekso de ĉi tiu sistemo.
Kapitalismo ĝenerale aludas
- aron da ekonomikaj praktikoj, kiuj eninstituciiĝis en Eŭropo inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, speciale koncernantaj la formadon kaj kormercadon en posedo de korporacioj (vidu: Korporacia personeco kaj Kompanioj) por aĉetado kaj vendado de varoj, speciale kapitalaj varoj (inkluzive de tero kaj laboro), en relative libera (t.e., libera de ŝtata regado) merkato
- konkurantajn (kaj disputemajn) teoriojn, kiuj disvolviĝis en la 19-a jarcento, en la kunteksto de la industria revolucio, kaj en la 20-a jarcento, en la kunteksto de la Malvarma Milito, kiuj celis pravigi la privatan posedadon de kapitalo, klarigi la funkciadon de tiaj merkatoj, kaj gvidi la aplikadon aŭ forigon de registara reguligo de posedaĵoj kaj merkatoj
- kaj kredojn pri la avantaĝoj de tiaj praktikoj.
Post kolapso de la socialismo, la kapitalisma produkta sistemo reaperis en iamaj socialismaj landoj. Tie oni privatigis (kaj reprivatigis t.e. redonis la alŝtatigitajn proprietojn) la ŝtatan proprieton kaj tiel ili atingiskelkfoje pli grandan proporcion de la privata ekonomio ol en kelkaj malnovaj kapitalismaj landoj.
Fine de la 20-a jarcento, komence de la 21-a jarcento, la ŝtatoj pli kaj pli dekonstruas la doganojn (vidu MOK), malpliigas la subvenciojn tiel formanta veran konkurson surmerkatan. Sed la fortiĝanta globalismo (libere moviĝanta kapitalo) kaŭzis streĉon en la pli evoluintaj landoj, ĉar la laboristoj devas konkuri kun la laboristoj de la evoluantaj landoj. Tiel okazis ekzemple en 2004, ke Siemens kaj aliaj grandaj firmaoj ĉantaĝis la laboristojn, postulante plian laboron kontraŭ sama salajro.
- vidu: Listo de Firmaoj (listo de la plej gravaj kapitalismaj mondfirmaoj)
Ekstera ligo:
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=105 Funkciado de la kapitalisma ekonomio] skizo de Petro LEVI
Kategorio:Ekonomio
ja:資本主義
th:ทุนนิยม
Sud-KoreioGeografio > Azio > Sud-Koreio
----
Dosiero:kr.gif
- Loko: 37 No, 127 Or (nordorienta Azio)
- Landkodo: KR.
- E-nomo: [a] Sud-Koreo, [o] Respubliko Koreio.
- Areo: 98.190 km² semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 47.470.969 (2000, takso); % urbana: 82% (2000)
- Homoj po kv. km: 483,5 (2000)
- Homoj po kv. km da semotaŭga tero: 2544,5 (2000)
- Kreskanta procento: 0,93% (2000, takso)
- Naskoj: 15,12 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- Mortoj: 5,85 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- Mortokvanto de beboj: 7,85 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,72 infanoj naskita po virino (2000, takso)
- Meza vivo longeco: 74,43 jaroj (70,75 viroj, 78,54 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Seulo
- La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
- 19,85 Seulo (#3 tutmonde)
- 3,95 Pusano
- 2,70 Taeguo
- Etnoj: 99,96% korea, 0,04% ĉina
- Religio: 49% kristanismo, 47% budhismo, 3% konfuceanismo, ŝamanismo, ĉondogjoismo (Religio de la Ĉiela Vojo), 1% aliaj
- Lingvo: la korea. La angla estas disvastigata en la lernejoj.
- alfabeta: 98% (99,3% viroj, 96,7% virinoj) (1995 takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun prezidanto
- Sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1945 de Japanio
- Ano de UNO: 1991
- Konstitucio: la 25-an de februaro 1988
- Korupteco: 4,0 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- Ekonomio: 232 Gd (1998, takso)
- Po kapo: 4,89 kd (1998, takso)
- Kreskanta procento: 10% (1999, takso)
- Inflacio: 0,8% (1999)
- senokupa: 6,3% (1999, takso)
- registara buĝeto: 36,2 Gd (1998/99)
- Valuto: 1 vono (W)
- Nacia sporto: Tekvondo
Esperanto en Sud-Koreio
La 7-an kaj 8-an de aŭgusto okazis la 36-a Korea Kongreso de Esperanto en la universitato Wonkwang en Iksan. La universitato
enkondukis Esperanton kiel unu el la fremdlingvaj lern-objektoj de la jaro 2003. Partoprenis 120 samideanoj el 11 landoj. Inter la kongresanoj estis ankaŭ Bertrand Hugon, prezidanto de TEJO, dro
Kawanishi Tetsurou, estro de Ishikawa Esperanto-Societo, Japanio,
kaj prof. Geraldo Mattos, prezidanto de Akademio de Esperanto. S-ro Hugon stimulis la entuziasmon de la KEJ-anoj. D-ro Kawanishi prelegis pri "Praktiko de bela deklamado de Esperanto" kaj Prof.
Mattos prelegis en la Kongresa Universitato pri la uzado de prepozicioj da kaj po, kaj participoj. La ĝenerala kunsido de la KEA deputitoj elektis novan estraron de KEA. Prof. LEE Young-koo (aŭ Gu), ĉinlingva profesoro de Korea Fremdlingva Universitato, transprenis la martelon de S-ro LEE Jung-kee.
Kategorio:Sud-Koreio
ja:大韓民国
ko:대한민국
ms:Korea Selatan
simple:South Korea
th:ประเทศเกาหลีใต้
zh-min-nan:Hân-kok
Dua MondmilitoDua Mondmilito - Konflikto dum 1939 - 1945 inter la Akso (la potencoj de centra Eŭropo kaj Japanio), kaj la Alianco (potencoj de okcidenta Eŭropo, Sovetunio kaj Usono).
Politikaj bazoj de la milito
Post la Unua Mondmilito la ekonomia kaj politika situacioj en diversaj eŭropaj landoj estis tre malfacila, kaj en pluraj landoj la demokratio malvenkis kontraŭ diktaturaj reĝimoj. Unu el tiu estis la nacisocialisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio, ekde 1933. La plej baza principo de lia ideologio estis antisemita rasismo, kiu dividis la homaron en fruktodonajn ("arjoj", t.e. nejudaj blankuloj), pasivajn (azianoj, afrikanoj) kaj danĝerajn (ĉefe la judoj) rasojn. Judismo, sed ankaŭ kristanismo, kapitalismo, liberalismo kaj komunismo estis nomataj kreaĵoj de "la judo", por konkeri la mondan regadon. Sekve Hitler persekutis precipe judojn (fakte tiujn, kiuj genealogie havis judajn praulojn; fine estis mortigitaj 4-6 milionoj), sed ankaŭ aliajn "rasojn" kaj ĝenerale tiujn, kiuj provis rezisti la reĝimon. Hitler
Aliaj trajtoj de la nacisocialismo pli similas al pli fruaj ekstremistaj tendencoj: la ekspansiismo teritoria, la provo sendependiĝi ekonomie (aŭtarkismo), la agresema propagando. La eksterpolitika koncepto de Hitler estis konkeri Ruslandon, grandparte ekstermi ties loĝantaron kaj koloniigi ĝin per germanoj aŭ aliaj "arjoj".
En Italio, kvankam subteninte la venkantojn de la unua mondmilito, fine diktatoriĝis Benito MUSSOLINI, kun vizio pri la starigo de nova Romia Imperio. Mussolini simile kredis je la supereco de la itala popolo, kaj vidis similaĵojn kun Hitler, speciale en la kontraŭado al komunismo. En 1936, Italio kaj Germanio traktatis por kune kontraŭstari komunismon. La kunlaboron inter la du landoj oni nomis la Akso, ĉar la linio inter Berlino kaj Romo estus akso, ĉirkaŭ kiu la sorto de la tuta Eŭropo ŝpinus. Germanio kaj Italio armis sin, la ceteraj potencoj en Eŭropo devis do fari same.
Japanio havis imperiismajn dezirojn por esti la reganto en la Pacifiko. En septembro 1940, ĝi aliĝis la Akson je la Tripartia Pakto inter Japanio, Germanio kaj Italio, sub kiu Italio kaj Germanio agnoskis la rajton de Japanio krei ordon en Azio, kaj reciproke Japanio agnoskis la rajton de Germanio kaj Italio establi novan ordon en Eŭropo.
Invado
La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Molotov-Ribbentrop. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro 1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio. La 17-an de septembro, Sovetunio invadis la duan duonon de Pollando. Varsovio falis la 27-an de septembro. Hitler tiam lanĉis atakon kontraŭ Norvegio kaj Danlando, kiuj falis vintron 1940. Majon, Germanio atakis la beneluksajn landojn, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo falis poste. Ili kaptis Parizon tiujunie. Germanio tiam komencis kontraŭ Britio bombadon, kiu malfortigis la landon, sed ne kapitulacigis ĝin. Marton de 1941 Bulgario membriĝis en la Akso.
La politiko de Usono estis oficiale neŭtrala dum la 1930aj. Dum la granda armiĝo de Eŭropo, Usonaj fabrikoj profitis vendante armilojn al ambaŭ flankoj, sed pli multe al Britio. La neŭtrala politiko de "pagu-portu" aplikiĝis post la invado de Pollando. Usono, kvankam oficiale neŭtrala dum la fruaj tagoj de la milito, ne pruntedonis monon nek armilojn al minacaj landoj, tial do, ne al la Aksaj potencoj.
UsonoJapanio atakis Usonon la 7-an de decembro, 1941 (la atako kontraŭ Pearl Harbor), kaj la sekvan tagon Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. La saman semajnon, Germanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Usono, kaj Usono reciprokis.
1942
atako kontraŭ Pearl HarborLa Akso atingis sian plej grandajn sukcesojn dum 1942. Japanio havis grandan imperion en la Pacifiko, kaj regis grandan parton de Ĉinio. Germanio posedis Francion, Pollandon, Skandinavion, kaj nordan Afrikon. Italio posedis teritoriojn en Afriko kaj fidelis al la Akso. Krom Svislando, Sovetio kaj Britio, la ceteron de Eŭropo regis la Akso.
Germanio tiam invadis Sovetion. La unuaj etapoj de la kampanjo estis tre sukcesaj: la ukrajnoj bonvenigis la germanojn kiel liberigantojn kontraŭ la sovetoj. Kampanjoj al Moskvo ne sukcesis, do Hitler puŝis suden. Li sieĝis Stalingradon, sed februaron de 1943 la Nazioj devis rezigni sian sovetan kampanjon, kaj kiel eĥo de la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, sin turnis okcidenten, ĉasitaj de la Ruĝa Armeo.
La Alianco kontraŭbatalis per malgrandaj paŝoj. Usono insulon post insulo elpuŝis Japanion kaj subtenis ĉinajn armeojn en norda Ĉinio kontraŭ Japanio. En norda Afriko, Usona kaj Brita armeoj fine venkis Germanion kaj ĝian plej gravan generalon Erwin ROMMEL en la dezertoj tie. En 1943 Italio sub Viktoro Emanuelo la 3-a kaj Pietro BADOGLIO ŝanĝis la flankon; la Alianco sukcesis liberigi Sicilion kaj, dum 1944, ankaŭ Romon.
T-Tago kaj Eŭropa Kampanjo
Dum la sovetianoj iom post iom pelis la germanojn en la orienta fronto, la okcidenta silentis. La silento rompiĝis la 6-an de junio 1944. La Alianco lanĉis la plej grandan invadon en historio, de la suda bordo de Anglio trans la Manikon kontraŭ la Normandia bordo en Francio, inter Le Havre kaj Cherbourg /Ŝerbur/. Tiom da ŝipoj sidis sur la Maniko, ke germana komandanto rigardante radaron komentis "tiom da ŝipoj ne ekzistas". La Alianco sukcesis tiutage preni sufiĉe da tero por daŭre alterigi pluajn ekipaĵojn kaj trupojn. La someron kaj aŭtunon de 1944, la Alianco puŝis germanojn el Francio. Granda batalo en norda Francio okazis novembron de 1944, la germana defendo de la patrujo malfortiĝis kaj la Aliancanoj rompis ĝian linion. Aprile, la okcidenta fronto atingis la riveron Elbo. Sovetaj soldatoj samtempe atingis Berlinon.
Hitler memmortigis sin la 30-an de aprilo 1945. Berlino falis la sekvan tagon. Senkondiĉan kapitulacon devis akcepti kaj subskribi la germanaj aŭtoritatoj la 8-an de majo 1945. Tiam, la milito en Eŭropo finiĝis.
Fino
8-an de majo Japanio someron de 1945 estis perdinta ĉiujn siajn posedaĵojn, tamen ne kapitulacis. Kamikazoj atakis la usonajn batalŝipojn alproksimiĝintajn la japanan landon. La someron de 1945, Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon. Japanio ne reagis, kaj la 6-an de aŭgusto, Usono lanĉis por la unua fojo en historio atoman bombon kontraŭ la urbo Hiroŝimo. Centoj da miloj pereis pro nur unu bombo. Japanio ankoraŭ ne respondis, kaj la 9-an de aŭgusto dua atombombo falis en Nagasaki. Malmultajn tagojn poste, Japanio kapitulacis, kaj la dua mondmilito finiĝis.
Poste
La fino de la Dua Mondmilito estis la komenco de la Malvarma Milito inter la okcidentaj potencoj kaj la socialismaj landoj de orienta Eŭropo. Germanio restis dividita dum 45 jaroj, kaj reunuiĝis nur en 1990. En Novjorko, la landoj de la mondo starigis UNon por preventi ian trian mondmiliton kaj krei ordon. La Malvarma Milito inter la demokrataj landoj kaj komunismaj manifestiĝis en veraj militoj inter Usono kaj komunismaj reĝimoj en Koreio kaj Vjetnamio. La dua mondmilito influas la nunan staton de la mondo, kie landlimojn kaj politikajn strukturojn influis la postresto de la milito.
Gravaj kampanjoj
- Septembra kampanjo, "Fall Weiss"
- Operaco Weserübung
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Balkana kampanjo, "Unternehmen Marita"
- Operaco Barbaroso
- Nord-Afrika kampanjo
- Itala kampanjo
- Operaco Overlord
Bataloj
- Ardena ofensivo
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Batalo de Dunkirko, "Dynamo"
- Batalo de Britio
- Batalo de Kreto
- Batalo de Smolensk
- Batalo de Minsko
- Batalo de Kievo
- Batalo de Moskvo
- Dua Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Stalingrado
- Tria Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Kursko
- Unua Batalo de Alameino
- Dua Batalo de Alameino
- Batalo de Normandio, "T-Tago" aŭ "Operacio Overlord"
- Batalo de Tali-Ihantala
- Batalo de Arnhemo
- Batalo de Montekasino
- Batalo de Varsovio
- Batalo de Berlino
- Batalo de Leyte
- Batalo de Peleliu
- Batalo de Iwo Jima
- Batalo de Okinawa
- Batalo de Lugou-ponto
- Batalo de Ĉangŝa
- Batalo de Cent Regimentoj
- Batalo de Milne Bay
- Batalo de Prachuab Khirikhan
Sieĝoj
- Sieĝo de Varsovio
- Sieĝo de Leningrado
- Sieĝo de Lvovo
- Sieĝo de Modlin
- Sieĝo de Novorossijsk
- Sieĝo de Odeso
- Sieĝo de Sevastopolo
- Sieĝo de Tobruko
Mararmeaj bataloj
- Batalo de Plata-Rivero
- Unua Batalo de Narviko
- Dua Batalo de Narviko
- Batalo de la Atlantiko
- Batalo de Kabo Matapan
- Batalo de Pearl Harbor
- Batalo de la Korala Maro
- Batalo de Midway
- Batalo de la Komandorskaj Insuloj
- Batalo de Guadalcanal
- Batalo de Samar
Gravaj kampanjoj de bombardado
- Varsovio
- Roterdamo
- Coventry
- Londono "The Blitz" kaj la V1 kaj V2 kampanjo
- Baedeker raids
- Pearl Harbor
- Stalingrado 23-an de aŭgusto 1942
- Helsinkio februaro 1944
- Talino februaro ĝis marto 1944
- Narva marto 1944
- Tokio
- Hamburgo
- Kassel
- Rostock
- Lübeck
- Dresdeno
- Hiroŝimo
- Nagasako
- Ĉongkingo
Defendaj linioj
- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Atlantika muro
- Gustava linio
- Maginot-linio
- Arpada linio en la Karpatoj, Transilvanio. La Ruĝa Armeo preterpasis ĝin.
Interesaĵoj
- La dua mondmilito daŭris precize 2 194 tagojn (1-a de septembro 1939 – 2-a de septembro de 1945).
- 70 ŝtatoj partoprenis en la milito, el tio 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacioj.
- La militaj operacioj okazis en la teritorio de 40 ŝtatoj.
- Sole 6 ŝtatoj restis neŭtralaj (Hispanio, Irlando, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando kun Liĥtenŝtejno).
- Sume 110 milionoj da homoj estis vokitaj en la armean deĵoron.
- Lige al la dua mondmilito pereis 50 milionoj da homoj, vunditaj estis 35 milionoj da homoj.
- La rektaj militelspezoj sumiĝis je proksimume 1 biliono da usonaj dolaroj.
Vidu ankaŭ
- Joseph GOEBBELS
- Reinhard HEYDRICH
- Heinrich HIMMLER
- Adolf HITLER
- SS
Kategorio:Milito
Kategorio:Militoj
Kategorio:Naziismo
als:Zweiter Weltkrieg
ja:第二次世界大戦
ko:제2차 세계 대전
ms:Perang Dunia II
simple:World War II
th:สงครามโลกครั้งที่สอง
1953Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1953
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1953 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- 1-a Landa Kongreso de ELNA
- FonditaJ Kostarika Esperanto-Asocio kaj Mondpaca Esperantista Movado
- Eklernis Esperanton: Hans BAKKER.
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Unuiĝintaj Nacioj : Dag HAMMARSKJOLD anstataŭigas Tryggve LIE kiel ĝenerala sekretario.
- Israelo : David BEN-GURION eksĉefministriĝas
- Butano: Nacia asembleo kreitas.
- 1-a de februaro: Nederlando: Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Stano MARČEK, esperanto-redaktoro
- 25-a de februaro : José María AZNAR, ĉefministro de hispanio
- 16-a de majo: Pierce BROSNAN
- 24-a de julio: Jorge Luis GUTIÉRREZ
- Abel MONTAGUT
- 8-a de decembro : Kim BASINGER
Mortoj
- 5-a de marto : Sovetunio : Stalino kaj Sergej PROKOFJEV
- 28-a de septembro : Usono : Edwin HUBBLE, astronomo
- 5-a de oktobro : Friedrich WOLF
- 8-a de oktobro : Kathleen FERRIER
- 8-a de novembro : Francio : Ivan BUNIN
----
1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1953年
ko:1953년
simple:1953
th:พ.ศ. 2496
Kimĉio Kimĉio
dosiero:Gimĉio.jpg
Kimĉio estas koredevena fermentigita vegetaĵa plado, kiu kutime baziĝas sur la brasiko.
Pekina brasiko, rafano, ajlo, papriko, printempa cepeto, fermentiĝita salikoko, zingibro, salo, kaj sukero estas kutimaj ingrediencoj. Estas variantoj, inkluzive de kaktugio, baziĝita sur rafano, kaj kiu ne enhavas brasikon, kaj oisobagio, kimĉio kun farĉita kukumo. Kaetnipo, aŭ sezamfolia kimĉio, havas tavolojn da sezamfolioj, marinitaj en sojsaŭco, piproj, ajlo, verdaj cepoj, kaj aliaj spicoj.
Laktobaciloj estas tre implikitaj en la fermentiĝo de kimĉio, kio rezultigas pli altan enhavon da laktata acido ol en jogurto.
Kimĉio antaŭe prononciĝis koree ĉim-ĉae (Han-gul: 침채; Hanĝa: 沈菜), kiu signifas "trempiĝita vegetaĵo".
Ekstera ligilo
- http://www.kimchi.or.kr/
ja:キムチ
ko:김치
simple:Kimchi
TekvondoSporto > Luktosporto > Tekvondo
Luktosporto
Tekvondo (koree 태권도 aŭ 跆拳道; latinige taegwondo) estas Korea nacia sporto kaj unu el la plej popularaj luktosportoj en la mondo. En la korea lingvo, Tae (跆) signifas "piedbati", Gwon (拳) signifas "bati per la mano", kaj Do (道) signifas "vojo aŭ arto". Do tekvondo estas "la arto de la mano kaj piedo".
Tekvondo estas populara tra la tuta mondo kaj ĝi estas Olimpia sporto.
La koloraj zonoj uzataj en tekvondo por indiki nivelon de lerteco estas:
- blanka (komencanto)
- blanka kun flava strio
- flava
- flava kun verda strio
- verda
- verda kun blua strio
- blua
- blua kun ruĝa strio
- ruĝa
- ruĝa kun nigra strio
- nigra (ekzistas ĝis la 10-a grado de nigra zono)
(Iuj lernejoj uzas aliajn variaĵojn aŭ aldonas aliajn kolorajn nivelojn.)
Kategorio:Luktosporto
ja:テコンドー
simple:Taekwondo
936Historio > Jarcentoj > 10-a jarcento > 936
----
En la jaro 936 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
-
Mortoj
-
----
931 | 932 | 933 | 934 | 935 | 936 | 937 | 938 | 939 | 940 | 941
9-a jarcento - 10-a jarcento - 11-a jarcento
ko:936년
Marco POLO]
Marko POLO (originale Marco Polo [marko polo]) (15-a de septembro, 1254 – 8-a de januaro, 1324) estis komercisto kaj esploristo el Venecio. Li estis unu el la unuaj okcidentuloj kiuj vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio (kiun li nomis Catai [kataj]) kaj vizitis la Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, Kublaj Ĥano (nepo de Ĝenĝis Ĥano). Liaj vojaĝoj priskribiĝis en la libron Il Milione (de la kromnomo de sia familio, Emilione). Kelkaj opinias ke Marco Polo estis unu el la plej bonaj esploristoj en la homa historio, dum aliaj ne kredas tion, kaj opinias ke li estis fanfaronulo.
Oni supozas ke la familianoj Polo vivis en Ĉinio dum dek sep jaroj kaj nur poste reiris al Venecio. Je lia reveno, dum mara milito inter Venecio kaj Ĝenovo, Marco kaptiĝis kaj enprizoniĝis. De tie li diktis al Rustichello da Pisa la libron Il Milione.
La unua vojaĝo
Ĝenovo
La familio Polo inkluzivis aliajn esploristojn antaŭ Marko. Lia patro Niccolò (aŭ Nicolò laŭ la venecia dialekto) kaj lia onklo Maffeo (Maffio) estis sukcesaj komercistoj kun la Oriento. Ili vojaĝis al Azio en 1255 kaj atingis Ĉinion en 1266, ĝis Khanbaliq (hodiaŭa Pekino). Ili revenis al Italio kiel senditoj de Kublaj Ĥano, kune kun letero por la Papo, en kiu Kubilai petis ke oni sendu klerulojn al la Mongola Imperio, kiuj instruu pri okcidenta vivmaniero.
Laŭ la tradicio, la familio Polo trovas sian originon en la insulo Korcula (tiam konita kiel Curzola), en la Adriatika maro. Estas tamen duboj pri la vero de tiu aserto. La urbo Korčula tamen plu tenas domon en kiu, laŭ onidiroj, Marko naskiĝis. Ĉiukaze, la familio Polo famiĝis en Venecio kaj memoriĝas kiel venecia.
La dua vojaĝo
Matteo kaj Niccolò Polo komencis duan vojaĝon, portante respondon de la Papo por Kublaj Ĥano, en 1271. Ĉifoje Niccolò portis sian filon Marko, kiu ĝuis la favoron de Kublaj Ĥano, kaj de li fariĝis konsilisto. Post malmulta tempo Marko fariĝis sendito por la Ĥano. Dum 17 jaroj da servado por la Ĥano, Marko Polo lernadis pri la historio kaj geografio de Ĉinio kaj pri la detaloj de iliaj civilizo kaj teknologio, ne malofte pli progresa ol la tiama eŭropa.
Il Milione
Je ilia reveno de Ĉinio en 1295, la familio restis en Venecio, kie ili fariĝis famuloj kaj altiris multe da scivolantoj kaj aŭskultantoj kiuj ja malfacile povis kredi iliajn rakontojn. Pro la nekredemo de la venecianoj, Marko Polo aranĝis specialan vespermanĝon por ĉiuj, en kiu la tuta familio Polo partoprenis vestita per simplaj ĉinaj vestaĵoj. Tuj antaŭ la ekmanĝo, la familianoj Polo malfermis siajn poŝojn kaj montris centojn da rubenoj kaj aliaj juveloj kiujn ili ricevis en Azio. Kvankam tre impresiĝintaj, la venecianoj plu dubis la familion Polo.
Pro sia adventuremo, Marko Polo partoprenis la ŝipan batalon de Curzola/Korčula, inter Venecio kaj Ĝenovo, en 1298. Li kaptiĝis kaj pasigis la malmultajn monatojn dum sia karcero per diktado de detala rakonto de siaj vojaĝoj al la tiame nekonataj regionoj de la orientaj landoj. Lia libro, Il Milione, verkiĝis en la provenca lingvo kaj tradukiĝis postnelonge en multaj eŭropaj lingvoj. La origina libro perdiĝis kaj estas kelkaj nekoheraĵoj en la diversaj tradukoj. La libro tuj sukcesiĝis, kaj tio estas mirinde konsiderante la malaltan teknologinivelon de libroprintado en tiama Eŭropo.
Ĉu la vojaĝo vere okazis?
Tuj antaŭ lia morto, preĝisto petegis al Marko, ke li konfesu siajn mensogojn. Marco rifuzis, kaj insistis, dirante "Mi diris eĉ ne duonon de tio kion mi vidis!"
Kvankam plejparto da historiistoj kredas ke Marko Polo ja atingis Ĉinion, lastatempe kelkaj proponis la ideon, ke li vere ne iris tiom for, kaj nur re-raportis informojn kiujn li aŭdis de aliaj. Tiuj skeptikuloj montras ke, inter aliaj mankoj, liaj rakontoj ne mencias Ĉinajn literojn, manĝobastonetojn, teon, pied-legadon, aŭ la Grandan Ĉinan Muregon. Plue, tiamaj ĉinaj arkivoj ne mencias lin, malgraŭ tio ke li asertas, ke li servis kiel speciala sendito por Kubilai Ĥano. Tio ja estas strange se oni rimarkas la atentan arkivtenadon de tiama Ĉinio.
Aliflanke, Marko priskribas aliajn ecojn de orienta vivomaniero per bona detalo: papera mono, la Granda Kanalo de Ĉinio, la kompono de mongola armeo, tigroj, la imperia poŝtoservo. Li ankaŭ parolas pri Japanio laŭ la ĉina nomo Zipang aŭ Cipangu. Fakte oni konsideras tion kiel la unuan mencion de Japanio en okcidenta literaturo.
Oni ankaŭ kredas ke Marko Polo priskribis ponton kiu estis situo de la Incidento de la Ponto de Marko Polo, batalo kiu komencis la japanan invadon de nord-centra Ĉinio dum la Dua mondmilito.
Historia influo
Kvankam la Polo-anoj ne estis la unuaj eŭropajn kiuj atingis Ĉinion piede (vi ekzemple vidu Giovanni da Pian del Carpini), estas ja pro la libro de Marco Polo ke ilia vojaĝo estis la unua kiun oni povis disvaste koni, kaj dum longa tempo estis la plej bone pridokumentita.
Laŭ la legendo, Marko Polo enkondukis al Italio kelkajn ĉinaĵojn, inter kiuj glaciaĵo, pico kaj pastaĵo, ĉefe spagetoj. Tamen la legendoj estas ja pridubeblaj: ekzemple estas pruvoj, ke en Italio oni konis pastaĵon de pli frua tempo.
La flughaveno de Venecio nomiĝas Aeroporto Internazionale Marco Polo.
Ankaŭ vidu pri la satelitoj Marcopolo.
Pluraj italaj militŝipoj nomiĝis Marko Polo.
La irlanda verkisto Donn BYRNE priparolas fantazie pri la vojaĝoj de Marko Polo en sia libro Messer Marko Polo. Li ankaŭ aperas kiel ĉefa rolanto en la rakonto de Italo Calvino, Nevideblaj urboj.
Usona naĝeja kaŝ-trova infana ludo nomiĝas Marko Polo.
En Esperanto aperis
La libro de la mirindaĵoj aŭ priskribo de la mondo (Esperantigis Daniel MOIRAND - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2001. - 445 p.,
Serio Oriento-Okcidento 34 - ISBN 92-9017-075-1)
Recenzo troveblas en:
el Monato (gazeto) (2002/12, p.20)
Kategorio:Esploristoj
ja:マルコ・ポーロ
ms:Marco Polo
simple:Marco Polo
th:มาร์โก โปโล
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
1897Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1897
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1897 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Clarence BICKNELL lasis Volapükon kaj ekesperantiĝis.
- Fondita en Louhans la unua Esperanto-Klubo de Francio.
- Unua Esperantisto en Santos.
- Unua Cionista Kongreso.
- Kreita Novromano.
Naskiĝoj
- Eŭropo : Milos LUKAS.
- Hungario : SZATHMÁRI Sándor
- Norbert BARTHELMESS
- 4-a de februaro : Ludwig ERHARD
- 11-a de februaro : Emil POST, frua komputikisto
- 17-a de aprilo : Thornton WILDER
- 18-a de aprilo: Božena SKLENČKOVÁ
- 22-a de majo : Robert NEUMANN
- 31-a de majo: Lajos KÖKÉNY
- 24-a de julio : Amelia EARHART
- 2-a de aŭgusto : OOHAŜI Kaiziro
- 11-a de aŭgusto : Enid BLYTON
- 25-a de septembro : Usono: William FAULKNER
- 26-a de septembro : Japanio: KOBAJAŜI Tomeki
- 26-a de oktobro: Jakobo ŜAPIRO
Mortoj
- 17-a de junio : Sebastian KNEIPP
----
1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1897년
JapanioGeografio > Azio > Orienta Azio >Japanio
----
Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])".
Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko)
Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11%
Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso),
% urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio:
84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo:
la japana(efektive oficiala),
la korea(korea-japano uzas),
la aina(aino uzas/is),
la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99%
Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la
LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93
kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj,
NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto
de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
| | |